Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de aprilo estas la 119-a tago de la jaro (la 120-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 246 tagoj restas.
Je la 29-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 711: Islama invado de Iberio komencita - armeo de berbera militisto Tarik ibn Zijad invadis Iberion (Al-Andalus)
- 1086: Imperiestro Henriko la 4-a eldonis en Regensburg dokumenton konfirmante limojn de la Ĉefdiocezo de Prago - la dokumento enhavas la plej ampleksan geografian priskribon de la ekstercentraj areoj de frua mezepoka Bohemio kaj Moravio
- 1091: Trakio: armeo de la Bizanca imperio venkis peĉenegojn
- 1429: Centjara milito: Johana de Arko liberigis Orléans de la angla sieĝo
- 1483: Insulo Gran Canaria estis alligita al Kastilio
- 1520: Konkero de Meksiko: en la batalo de Nautla (inter Túxpan kaj urbo Veracruz) hispanaj militistoj konkeris aztekojn
- 1601: Papo Klemento la 8-a kanonizis Rajmondon el Penjaforto
- 1624: Kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu iĝis ministro de la franca reĝo Ludoviko la 13-a
- 1656: Sveda diluvo: venĝe pro malfermo de Leszno antaŭ svedoj, nokte pola armeo bruligis la urbon
- 1670: Klemento la 10-a iĝis papo
- 1672: Franca-Nederlanda Milito: armeo de la reĝo de Francio Ludoviko la 14-a invadas Nederlandon
- 1770: Unua eŭropa ŝipo albordiĝinta orientan Aŭstralion de brita vojaĝisto James Cook kun la skipo de HMS Endeavour, atingis marbordon de la hodiaŭa Sidnejo, la golfeton Botany Bay
- 1826: Skota astronomo James Dunlop malkovris Centaŭron A, unu el la plej proksimaj radiogalaksioj
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de polaj-litovaj ribelantoj en batalo de Kėdainiai
- 1832: Grupo de polaj elmigrintoj fondis en Parizo Societon Histori-Literaturan, kies prezidanto iĝis princo Adam Jerzy Czartoryski kaj poste lia filo Władysław
- 1833: Universitato de Zuriko fondiĝis
- 1835: Orĉapelo de Schifferstadt el la bronzepoko estis trovita dum kamplaboro
- 1848: Adam Mickiewicz kune kun dekkelkaj adeptoj subskribis en Romo akton pri fondo de Pola Legio kun skizo de politika programo por libera Pollando
- 1859: Franca-aŭstria milito eksplodis inter la Dua Franca Imperio kaj la Regno de Sardio
- 1877: Kanado: granda incendio de Montrealo
- 1882: Berlino: Werner von Siemens prezentis unuan en la mondo trolebuson Elektromote, kiu funkciis ĝis la 13-a de junio sur vojo 541 metrojn longa
- 1895: Unua romano de la pola verkisto Joseph Conrad, verkita en la angla lingvo, Frenezeco de Almayer aperis
- 1896: Jules Méline iĝis ĉefministro de Francio
- 1897: Angla fizikisto Joseph John Thomson informis sian kolegaron pri malkovro de elektrono
- 1902: Ĉeĥa filozofo Tomáš Garrigue Masaryk iris al Usono por lekcii en la Universitato de Ĉikago
- 1913: Sveda elmigrinto Gideon Sundback ricevis usonan patenton por zipo
- Unua mondmilito
- 1915: Venko de ribelantoj de Tripolio kaj Cyrenaica en batalo de oazo Ghardabija (Sirto) kontraŭ itala-eritrea armeo; Orientaj Karpatoj: komenco de la batalo de Makivka — ukrainaj siĉ-pafistoj venkis rusojn
- 1916: 6-a Barata Divizio kapitulacis ĉe Otomanaj Fortoj dum sieĝo de Kut - unu el la plej grandaj kapitulacoj de Britio ĝis tiam
- 1918: en Ukrainio oni kreis t.n. ukrainan ŝtaton sub germana protektorato - Pavlo Skoropadskij iĝis hetmano; venko de aliancanoj kontraŭ germanoj en batalo de Liso (apud Ipro)
- 1919: Per voĉdono de Sejmo en la Dua Pola Respubliko oni proklamis nacia festo la tagon de la 3-a de majo
- 1923: Sovetunio: Centra Sportoklubo Armea CSKA Moskvo formiĝis
- 1923: Dua Pola Respubliko: kun partopreno de prezidento Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Władysław Sikorski en Gdynia okazis solena malfermo de "Provizora Milit-Haveno kaj Ŝirmejo por Fiŝkaptistoj"
- 1924: Polan markon anstataŭis zloto kiel valida nacia valuto
- 1928: Por oficiala vizito al Pollando alvenis reĝo de Afganio Amanullah Ĥan kaj lia edzino
- 1928: En Turkio oni enkondukis latinan alfabeton
- 1933: Centra Komisiono por Purigo de la Partio establiĝis en la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
- Dua mondmilito
- 1940: Heinrich Himmler rekomendis sendi al koncentrejoj 20 000 polojn, kio kaŭzis amasan deporto de polaj politikaj malliberuloj kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado; Norvega Fronto: germanaj grupiĝoj atakantaj de Oslo kaj Trondheim kunligiĝis - Norvega rezistmovado finiĝis en la norda kaj meza parto de la lando; evakuo de Aliancanoj el regiono Andalsnes-Molde komencita (ĝis la 4-a de majo)
- 1941: Kroataj ustaŝoj masakris 192 (aŭ 196) serbajn loĝantojn de vilaĝo Gudovac (apud Bjelovar)
- 1942: Birma Fronto: japana armeo okupis Laŝio rompante la "birman vojon"; Filipina Fronto: japana grupiĝo de Celebes albordiĝis al okcidenta bordo de la insulo Mindanao; renkontiĝo de Adolf Hitler kun Benito Mussolini en rezidejo Berghof komencita - ĝis la 30-a de aprilo ili interkonsentis: fine de majo trupoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio atakos Nord-Afrikon kaj konkeros Tobruk, julie konkeros Malton antaŭ plua ofensivo al Egiptio; dum batalflugo super la Manika Markolo pereis majoro Marian Pisarek, flug-aso, komandanto de 1-a Pola Ĉasaviadila Alo
- 1943: Varsovio: de enketa malliberejo Pawiak germanoj forveturigis al koncentrejo Aŭŝvico 107 virinojn kaj 420 virojn, kun i.a. poeto Tadeusz Borowski; nokte de la 28-a/29-a de aprilo partizana taĉmento bruligis vilaĝon Huszczka (distrikto Zamojski) setligitan de germanoj; Soveta Aviado de Malproksima Agado atakis Królewiec
- 1944: Orienta Fronto: Unua Pola Armeo en Sovetunio estis subigita al komandanto de la 1-a Belorusa Fronto generalo Konstantin Rokosovski; 6-a Aviada Armeo atakis Berlinon (2000 aviadiloj); Pacifiko: nokte de la 29-a/30-a de aprilo ferdekaj aviadiloj de usona Task Force 58 atakis Truk; 9-a Aviada Korpuso atakis havenajn instalaĵojn en Portsmouth
- 1945: Hitler nomumis sia sekvanto admiralon Karl Dönitz kaj edziĝis al Eva Braun en bunkro sub kancelario de la Tria Regno; Okcidenta Fronto: en Bavario taĉmentoj de usona 7-a Armeo liberigis koncentrejon Dachau; en Bavario usona armeo liberigis oficiran militprizonon en Murnau am Staffelsee; apud Bodenlago franca 5-a Kirasita Divizio okupis Friedrichshafen; Itala Fronto: en Kaserto estis subskribita kapitulaco de germana armeo en Italio, kiu ekvalidis la 2-an de majo; itala komunumo Fornovo di Taro estis liberigita de germanoj fare de Brazila Ekspedicia Forto; usona 2-a Armea Korpuso trapasis riveron Brenta kaj 1-a kirasita Divizio atingis Milanon; Orienta Fronto: en Okcidenta Pomerio trupoj de la 2-a Belorusa Fronto ekregis Anklam, Neubrandenburg kaj Lychen; Birma Fronto: barata 17-a Infanteria Divizio atingis Pegu; ĉeĥaj partizanoj kune kun taĉmento de la rumana 4-a Armeo liberigis Velehrad
- 1946: En Tokio komenciĝis proceso de 29 japanaj militkrimuloj, i.a. ĉefministro de Japanio Hideki Tojo
- 1948: Estinta estro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio por Areo Gdańsk-Okcidenta Prusio Albert Forster, militkrimulo respondeca i.a. pri la masakro de Piaśnica, estis kondamnita al mortpuno de Supera Nacia Tribunalo en Gdańsk (ekzekutita en 1952)
- 1949: Stalinismo: dum Episkopara Konferenco en Olomouc oni aprobis la opinion de la katolika ĉefepiskopo Josef Beran suspendi intertraktadojn kun la registaro kaj dissendi cirkuleron al la pastraro pri kontraŭkonstitucieco de la agado de la registaro kontraŭ la eklezio
- 1951: Papo Pio la 12-a sanktigis 25 vjetnamajn martirojn
- 1951: Tibeta delegitaro alvenis al la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio en Pekino kun Akordo po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto
- 1954: Barato agnoskis ĉinan anekson de Tibeto
- 1955: Giovanni Gronchi elektiĝis prezidento de Italio
- 1956: Stalinismo: la 2-a Kongreso de Ĉeĥoslovakaj Verkistoj kritikis la regantan reĝimon, postulis abolon de cenzuro kaj justecon por siaj kolegoj, kiuj ne rajtis eldoni librojn
- 1958: En Ĝenevo oni akceptis konvencion pri larĝa maro
- 1960: Soveta kosmosondilo Luna 3 forbruliĝis en la atmosfero
- 1965: Unua foto de Karono, la luno de Plutono
- 1968: Nov-Jorko: muzikalo Hair, produkto de hipia kontraŭkulturo kaj seksa revolucio de la 60-aj jaroj, estis prezentita en Broadway, kaj ĝiaj kantoj iĝis himno de la movado kontraŭ la Vjetnama milito
- 1972: En sudaj provincoj de Burundo eksplodis ribelo de hutuoj - post ĝia subpremo registara armeo kaj kvazaŭarmeaj batalgrupoj de tutsioj komencis genocidon de intelektularo de hutuoj
- 1974: Universitato de Montenegro fondiĝis en Podgorica
- Vjetnama milito
- 1975: Nord-Vjetnamio finis sian kampanjon de Sudĉina maro transprenante Spratly-insularon, posedatan de Sud-Vjetnamio; aervoja evakuo de usonanoj kaj kelkiuj vjetnamoj komenciĝis de Sajgono
- 1978: En Gdańsk establiĝis Fonda Komitato de Liberaj Sindikatoj de Marbordo, sendependa sindikata organizaĵo en Pola Popola Respubliko - ĝin eniris interalie Andrzej Gwiazda kaj Krzysztof Wyszkowski, ĉefagantino estis Anna Walentynowicz, aŭguste aperis bulteno "Robotnik Wybrzeża" (Laboristo de la Marbordo)
- 1982: La ĉefurbo de Srilanko tranlokiĝis de Kolombo al Sri Jayawardenapura Kotte
- 1982: En parlamentan kancelarion dum valideco de la milita stato en Pollando estis transdonita "Letero de 44" en protesto kontraŭ reprezalioj de opoziciaj aktivuloj de "Solidareco"
- 1982: Populacio de Ĉinio superis miliardon da homoj
- 1984: Italio: tertremo en Umbrio kaŭzis ampleksajn damaĝojn kaj senhejmigon de 6 000 homoj
- 1984: En Belorusa SSR (Sovetunio) Fanipal ricevis la statuson de urbotipa loĝloko
- 1991: Ciklono Gorky mortigis en Bangladeŝo ĉirkaŭ 138 mil personojn
- 1993: Britio: por vizitantoj estis malfermita la palaco Buckingham
- 1994: Nord-amerika firmao produktanta personajn komputilojn kaj elektronikaĵojn Commodore International bankrotis
- 1995: Kazaĥujo: oficanta prezidento Nursultan Nazarbajev post referendumo oficas ĝis 2000
- 1997: Konvencio pri Kemiaj Armiloj ekvalidis
- 1999: Bombado de NATO super Jugoslavio detruis la plej altan konstruaĵon de la lando - la televidan turon (203 m) sur la monto Avala, proksime al Beogrado
- 2001: Albana partio Alianco por la Estonto de Kosovo fondiĝis
- 2004: Ousmane Issoufi Maïga iĝis ĉefministro de Malio
- 2006: Havano: prezidentoj de Kubo, Bolivio kaj Venezuelo subskribis ekonomian interkonsenton Bolivara Alternativo por Ameriko
- 2008: Proceso de estinta iraka vicĉefministro Tariq Aziz komenciĝis - kulpigita pri juĝa krimo kontraŭ 42 spekulantoj en 1992
- 2008: Rusio pliigas siajn pactrupojn en Sud-Osetio dum la situacio en la konflikta zono de la regiono pligraviĝis
- 2009: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis kvinan gradon de minaco koncerne la gripan pandemion
- 2010: Duobla bomba atenco en Moskva Metroo: ne malpli ol 39 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis - Doku Umarov konfesis la atencon en stacio Lubjanka kaj stacio Park Kulturi
- 2011: Nupto de la brita princo William Mountbatten-Windsor kun Kate Middleton en la Abatejo Westminster en Londono
- 2013: En Malnova Urbo de Prago okazis en konstruaĵo forta eksplodo de gaso – 43 personoj vundiĝis
- 2015: Marilando: matĉo inter Baltimore Orioles kaj Chicago White Sox kadre de Grandaj Ligoj de Basbalo estis rekorde frekventa - nulo da spektantoj pro oficiala fermo de stadiono pro okaziĝantaj protestoj de Baltimoro
- 2017: En Turkio aliro al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio estis blokita - ĝis la 15-a de januaro 2020
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1518: Tintoretto, itala pentristo de Venecia skolo (m. 1594)
- 1636: Esaias Reusner, germana liutisto kaj komponisto (m. 1636)
- 1727: Jean-Georges Noverre, franca dancisto (m. 1810)
- 1769: Duko de Wellington, angla nobelo, politikisto kaj militisto (m. 1852)
- 1780: Charles Nodier, franca verkisto, bibliofilo, literatura kritikisto de romantikismo (m. 1844)
- 1785: Karl Drais, germana arbaristo kaj inventisto, konstruinto de tajpilo kaj veturiloj (m. 1851)
- 1805: Johann Heinrich Ehrhardt, inĝeniero kaj lokomotivmuntisto (m. 1883)
- 1813: Jukundián Simon, hungara franciskano, komponisto (m. 1894)
- 1813: Eduard Gerhardt, germana pentristo (m. 1888)
- 1818: Aleksandro la 2-a, imperiestro de la Rusia imperio el dinastio Romanov (m. 1881)
- 1837: Hermann Tietz, germana entreprenisto (m. 1907)
- 1843: Jakab Kandra, hungara historiisto kaj etnografo (m. 1905)
- 1854: Henri Poincaré, franca teoria sciencisto, matematikisto, filozofo pri scienco (m. 1912)
- 1863: Konstantinos Kavafis, greka-egipta poeto, reprezentanto de Parnasa skolo kaj simbolismo (m. 1933)
- 1863: William Randolph Hearst, usona magnato de amaskomunikiloj, modelo por la filmo Civitano Keijn (m. 1951)
- 1865: Max Fabiani, aŭstra-slovena arĥitekto (m. 1962)
- 1867: Károly Sárosy, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (m. nekonata)
- 1877: Arnold Behrendt, germana poŝtkonsilisto, kunlaboranto de dummilita "Internacia Bulteno", prezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro, spertulo pri Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo (m. 1935)
- 1880: Johannes Mewaldt, germana klasika filologo (m. 1964)
- 1885: Egon Erwin Kisch, ĉeĥo-germana komunista verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1948)
- 1886: Kurt Kluge, germana verkisto, skulptisto, pedagogo (m. 1940)
- 1886: Kurt Pinthus, germana verkisto, kritikisto kaj eldonisto (m. 1975)
- 1894: Paul Hörbiger, aŭstra aktoro konata de la filmo La tria viro, post la germana aneksiĝo helpanta al judaj geaktoroj fuĝi al Svislando (m. 1981)
- 1899: Duke Ellington, usona pianisto kaj ĵaza komponisto (m. 1974)
- 1901: Hirohito, imperiestro de Japanio la plej longe reganta en la historio de Japanio (m. 1989)
- 1907: Tino Rossi, franca kantisto kaj filmaktoro, konata de la kristnaska kanto Petit Papa Noël (m. 1983)
- 1912: Zoltán Árokszállásy, hungara biologo kaj geologo (m. 1981)
- 1922: Toots Thielemans, belga ĵazmuzikisto, buŝharmonikisto, komponisto (m. 2016)
- 1929: Ervin Kiss, rumania hungara kuracisto, grafikisto (m. 2019)
- 1930: Jean Rochefort, franca aktoro, rolinta en filmoj La ŝranko, Fanfan la Tulipo, La ferioj de s-ro Fazeolo (m. 2017)
- 1932: Árpád Szurkos, rumania-hungara kemiisto
- 1933: Milan Zvara, slovaka mikologo, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, ĝenerala sekretario de Monda Turismo, organizanto de Turismaj Semajnoj, konata kiel populariganto de Slovaka Paradizo (m. 2002)
- 1933: Mark Eyskens, ĉefministro de Belgio
- 1934: László Földes, hungara etnografo esploranta paŝtistadon (m. 1980)
- 1935: Károly Bálint, rumania hungara skulptisto
- 1938: Ray MacSharry, irlanda politikisto, membro de la konservativa partio Fianna Fáil, membro de la Eŭropa Komisiono
- 1938: Bernard Madoff, usona financisto kaj negocisto, fraŭdulo (m. 2021)
- 1944: Manfréd Hensel, rumania hungara inĝeniero, faktradukisto
- 1946: Aleksander Wolszczan, pola astronomo, malkovrinto de la unuaj ekstersunsistemaj planedoj
- 1947: Olavo de Carvalho, brazila verkisto kaj filozofo (m. 2022)
- 1952: David Icke, brita verkisto okupiĝanta pri konspiraj teorioj
- 1957: Timothy Treadwell, usona bestofilmisto (m. 2003)
- 1957: Daniel Day-Lewis, brita aktoro
- 1958: Michelle Pfeiffer, usona aktorino kaj kantistino
- 1960: Robert J. Sawyer, kanada verkisto pri sciencfikcio
- 1961: Katalin Balla, hungara informatikistino, laborantino de la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
- 1966: Tibor Fazakas, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1968: Kolinda Grabar-Kitarović, prezidentino de Kroatio 2015-2020
- 1970: Uma Thurman, usona aktorino kaj fotomodelino
- 1971: Leopoldo López, venezuela politikisto, ofte arestata
- 1970: Andre Agassi, usona tenisisto, trifoja gajninto de Davisa pokalo
- 1974: Anggun, franca kantistino
- 1977: Razan Zaitouneh, siria juristino, defendantino de homrajtoj
- 1988: Younha, sud-korea kantistino kaj kantaŭtoro de rok-muziko, kantanta japane kaj koree
- 2003: Maud Angelica Behn, norvega princino, filino de Ari Behn
Mortoj
- 1380: Katarina de Sieno, itala mistikulino, triaordena dominikanino, doktoro de la Eklezio, katolika sanktulino (n. 1347)
- 1579: Diego de Landa, hispana franciskano, episkopo de Jukatano (n. 1524)
- 1674: Johann Andreas Bose, germana historiisto kaj filologo
- 1676: Michiel de Ruyter, nederlanda admiralo, partoprenanto de anglaj-nederlandaj militoj (n. 1607)
- 1712: Juan Cabanilles, hispana pastro, komponisto kaj orgenisto de barokmuziko, nomata "Hispana Bach" (n. 1644)
- 1768: Georg Brandt, sveda kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de kobalto (n. 1694)
- 1771: Bartolomeo Francesco Rastrelli, rusia arkitekto (n. 1700)
- 1793: John Michell, angla naturfilozofo kaj geologo, iniciatinto de la ideo pri nigra truo, membro de la Reĝa Societo de Londono (n. 1724)
- 1830: Dániel Fábián, hungara oficisto kaj kunredaktoro de la unua hungarlingva gazeto Transilvania Hungara Novaĵportanto en Transilvanio (n. 1749)
- 1844: Sámuel Hegedűs, hungara eklezia verkisto kaj poeto (n. 1781)
- 1851: Jan Gołąbecki, pola soldato, partoprenanto de Napoleonaj militoj, centjarulo (n. 1730)
- 1857: Charles Lucien Bonaparte, franca princo, naturalisto kaj ornitologo (n. 1803)
- 1880: Franz Eybl, aŭstra pentristo kaj litografiisto (n. 1806)
- 1883: Johann Heinrich Ehrhardt, inĝeniero kaj lokomotivmuntisto (n. 1805)
- 1904: Gerő Szász, hungara reformita pastro, poeto (n. 1831)
- 1925: Theodor Gartner, aŭstra filologo (n. 1843)
- 1928: Jan Sztolcman, pola zoologo, ornitologo kaj vojaĝisto, esploristo de Sudameriko, aŭtoro de 367 sciencaj laboraĵoj (n. 1854)
- 1933: Konstantinos Kavafis, greka poeto, kreanta interalie laŭ parnasa skolo (n. 1863)
- 1936: Artur Domènech i Mas, kataluna librotenisto, instruisto de latino, poeto, prezidanto kaj sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de Kataluna Esperantista Federacio (n. 1878)
- 1937: William Gillette, usona aktoro, ĉefrolulo en la filmo Sherlock Holmes (n. 1853)
- 1945: Júlia Hrabovszky, hungara verkistino kaj tradukistino kunlaboranta kun gazetoj (n. 1863)
- 1945: Colin Ross, aŭstra vojaĝverkisto kaj inĝeniero, sinmortiginto (n. 1885)
- 1947: Irving Fisher, usona ekonomikisto okupiĝinta pri prezoj, mono, inflacio kaj deflacio (n. 1867)
- 1951: Ludwig Wittgenstein, aŭstra-brita filozofo specialiĝinta pri logiko, filozofio de matematiko, filozofio de menso kaj filozofio de lingvaĵo (n. 1889)
- 1954: Joe May, aŭstra reĝisoro, farinto de B filmo (n. 1880)
- 1956: Harold Bride, angla radiooficiro, membro de la skipo de RMS Titanic (n. 1890)
- 1962: Massimo Pilotti, itala juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (n. 1879)
- 1966: Paula Strasberg, usona teatra aktorino (n. 1909)
- 1973: Hanna Chrzanowska, pola flegistino, pedagogo kaj verkistino, beatigita (n. 1902)
- 1976: Ota Ginz, ĉeĥoslovaka judo, grandkomerca oficisto, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka Antologio, donacinto de sia Esperanto-libraro al Biblioteko Hector Hodler, honora membro de Esperanto-klubo de Prago, kies iniciate oni tradukis la libron Fine mi komprenas la radion en 28 lingvojn (n. 1896)
- 1980: Alfred Hitchcock, brita filmreĝisoro, pioniro de suspenso kaj psikologia trilero, konata de la filmoj Malantaŭa fenestro, Vertigo, Nord-nordokcidento, Psiĥozulo aŭ Topaz (n. 1899)
- 1988: Miklós Nagy, rumania hungara agronomo, redaktoro (n. 1913)
- 1990: Max Bense, germana verkisto, semiotikisto, logikisto kuniganta natursciencon, arton kaj filozofion (n. 1910)
- 1994: Russell Kirk, usona politika teoriisto, moralisto, historiisto, socia kritikisto, literatura kritikisto, ĉefa proponanto de tradiciisma konservismo (n. 1918)
- 1995: Danuta Gierulanka, pola filozofino, matematikistino kaj tradukistino (n. 1909)
- 2000: José María Mir, hispana filologo kaj pastro
- 2001: Barend Biesheuvel, ĉefministro de Nederlando (n. 1920)
- 2006: John Kenneth Galbraith, usona ekonomikisto, socikritikisto kaj diplomato (n. 1908)
- 2008: Albert Hofmann, svisa kemiisto, malkovrinto de LSD (n. 1906)
- 2009: Ferenc László, rumania hungara sportĵurnalisto (n. 1930)
- 2011: Waldemar Baszanowski, pola halterlevisto, dufoja olimpika majstro (n. 1935)
- 2014: Bob Hoskins, angla reĝisoro, aktoro kaj komediisto (n. 1942)
- 2014: Iveta Bartošová, ĉeĥa pop-muzika kantistino kaj aktorino (n. 1966)
- 2015: Jean Nidetch, usona entreprenistino pri dietado por malpezigo de la korpo (n. 1923)
- 2015: Anna Sabbat, pola socia aktivulino inter pola elmigrantaro en Britio (n. 1924)
- 2020: Maj Sjöwall, sveda verkistino (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio
- Katarina de Sieno, itala dominikanino, skolastika filozofino kaj teologo, Doktoro de eklezio
- Memor-Tago pri Viktimoj de Kemiaj Militoj (Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj, UN) - okaze de ekvalido de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj
- Pollando: Martirec-Tago de Polaj Klerikoj - memore al liberigo de la koncentrejo Dachau en la Tria Regno
- Japanio: Tera Tago
- Ŝova-Tago, tradicia komenco de la Golden Week en Japanio
- Internacia Tago de Danco
- Bahaa Kredo: naŭa tago de la Festo de Ridván
Tagoj de semajno
La 29-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.