Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de majo estas la 149-a tago de la jaro (la 150-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 216 tagoj restas.
Je la 29-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 363: Venko de Romia Imperio super sasanidoj en batalo de Ktesifono
- 862: Kieva regno: princo Ruriko establis la unuan rusan dinastion en Novgorod
- 1108: Malvenko de Kastilio kaj Leono en batalo kun almoravidoj apud Uclés
- 1176: Gelfoj kaj Gibelinoj malvenkis en la batalo de Legnano kun taĉmentoj de Lombarda Ligo - Frederiko la 1-a agnoskis aŭtonomecon de italaj urboj
- 1205: Andreo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1233: Mongoloj eniris Kajfengon post 13-monata sieĝo komencante rabon de la falinta ĉefurbo de la Dinastio Jin
- 1328: Reims: Filipo la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1415: Koncilio de Konstanco eksigis oficantan kontraŭpapon Johano la 23-a
- 1416: Mararmeo de Venecia respubliko kaptis multe da ŝipoj de Otomana Imperio en la Batalo de Galipolo, konfirmante venecian ŝipan superecon en la Egea Maro por kelkaj jardekoj
- 1421: Pollando: Mińsk Mazowiecki iĝis urbo
- 1453: Sieĝo de Konstantinopolo: armeo de Mehmedo la 2-a post dumonata sieĝo konkeris Konstantinopolon - Bizanca imperio falis kun ties lasta imperiestro Konstantino la 11-a, sekvis tritaga masakro de loĝantaro
- 1500: Naviganta al Barato portugala konkistadoro Bartolomeu Dias dronis kiam lia ŝipo detruiĝis dum tempesto apud malkovrita de li pli frue Kabo de Bona Espero
- 1537: Papo Paŭlo la 3-a publikigas apostolan brevon kondamnantan sklavecon en katolikismo
- 1543: Pollando: Lubartów urbiĝis
- 1580: Pro meritoj pri defendo de katolika kredo kaj instigo al pluaj agoj, precipe kontraŭ turkoj kaj tataroj, papo Gregorio la 13-a donis al pola reĝo Stefan Batory la titolon Fidei Defensor
- 1613: En germana Turingio granda tempesto kaŭzis inundon, kiu pereigis 2261 personojn
- 1660: Angla Resurtronigo: restarigo de la monarkio en Anglio - Karlo la 2-a iĝis reĝo
- 1692: Milito de la ligo de Augsburg: venko de la angla-nederlanda ŝiparo super la franca en batalo de La Hougue
- 1724: Benedikto la 13-a iĝis papo
- 1768: Rusa diplomato en Varsovio Nikolao Repnin eldonis nome de la imperiestrino Katerina la 2-a deklaracion kontraŭ la Bara Konfederacio
- 1772: Gustavo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1780: En Londono eksplodis semajna kontraŭkatolika Gordon-tumulto
- 1787: Senĉesa Konsilio, establita de Dispartiga Sejmo voĉdonis pri aĉeto, el buĝeto de Varsovia ŝtato, de la Palaco de Brühl, destinitan por sidejo de rusa ambasado
- 1790: Rod-Insulo fariĝis la 13-a ŝtato de Usono - kiel la lasta el Dek tri Kolonioj ratifis la konstitucion
- 1807: Rezulte de ribelo de janiĉaroj ŝanĝiĝis turkaj sultanoj
- 1814: Hamburgo estis liberigita de franca okupacio daŭranta ekde 1806
- 1825: Karlo la 10-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1832: Kanado: inaŭguro de la Kanalo Rideau liganta la riveron Otavo kun la lago Ontario
- 1848: Viskonsino fariĝis la 30-a subŝtato de Usono
- 1852: Sveda opera sopranistino Jenny Lind finis sukcesan koncertturneon en Usono sub gvido de P. T. Barnum
- 1855: Ĉeĥio: malliberejo en Špilberk estis likvidita
- 1861: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Feronio
- 1889: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Amalio
- 1900: Nĝameno fondiĝis (kiel Fort-Lamy) - nun la ĉefurbo de Ĉado
- 1901: En Dresdeno okazis premiero de la opero Manru, verkita kiel unusola de pola komponisto Ignacy Jan Paderewski
- 1912: Grekio aliĝis al la kontraŭturka Balkana Ligo
- 1913: Parizo: en la Teatro de la Elizeaj Kampoj okazis prapremiero de la avangarda baleto La konsekro de la printempo de Igor Stravinski
- 1914: Nordameriko: ŝipo RMS Imperiestrino de Irlando subakviĝis post kolizio kun SS Storstad ĉe la rivero Sankt-Laŭrenco - 1 012 homoj perdis la vivon
- Unua mondmilito
- 1918: Flago de Finnlando oficialiĝis; Armena Demokratia Respubliko proklamiĝis - Batalo de Sardarapat permesis haltigi la turkan invadon kaj protekti la armenan nacion de la plua armena genocido
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Poznań oni finis konstrui kirastrajnon Danuta
- 1919: Observado de stel-traŝovo dum suna eklipso konfirmis la fizikan relativecon de Albert Einstein - unuafoje dum ekspedicio gvidata de Arthur Eddington
- 1920: Soveta-Pola Milito: la Ruĝa Armeo komencis ofensivon en Ukrainio — batalo de Wołodarka (nun en Kieva provinco) komenciĝis
- 1931: Papo Pio la 11-a proklamis enciklikon Ni ne atentis, kiu kondamnis italan faŝismon
- 1921: Dua Pola Respubliko: oni komencis konstrui marhavenon en Gdynia, apud la Golfo de Gdansko
- 1932: Radiuma Instituto fondiĝis en Varsovio, je la nomo al Maria Skłodowska-Curie, post kiam evidentiĝis, ke radiumo kuracas kanceron – nun la Centro de Onkologio
- 1935: Unua flugo de la plej amase produktata ĉasaviadilo en la historio Messerschmitt Bf 109
- 1938: Hungario: unua kontraŭjuda leĝo ekvalidis, la sekvaj estis en 1939 kaj 1941
- 1942: Bing Crosby surbendigis laŭ teksto de Irving Berlin sian version de la kanto "White Christmas", kiu poste iĝis la plej furora unuopaĵo de ĉiuj tempoj, kun pli ol 50 milionoj da venditaj kopioj
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: germana armeo okupis belgajn urbojn Ostendon, Bruĝon kaj Ipron, kaj francan Lilon; ariergardoj de Aliancanoj formis fronton en antaŭkampoj de Dunkirko - dum diurno oni evakuis al Anglio 47 310 personojn; Tria Regno subskribis pakton kun Rumanio "Pri nafto kaj armilaro"
- 1942: Adolf Hitler renkontiĝis kun Subhas Chandra Bose; kvartaga vizito de Vjaĉeslav Molotov en Vaŝingtono komencita - prezidento Franklin D. Roosevelt transdonis al Stalin deklaron, ke en 1942 oni povos malfermi la duan fronton
- 1943: El malliberejo Pawiak germanoj pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉ. 600 personojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis kruele en Stryki (apud Sarny en nuna Rivna provinco) 90 polojn; Aleutaj Insuloj: preskaŭ 3 mil japanaj soldatoj sur insulo Attu atakis per bajonetoj usonanojn en sinmortiga atako - nur 28 estis enprizonigitaj; nokte RAF atakis Wuppertal
- 1944: ĉirkaŭ 100 usonaj aviadiloj Boeing B-17 atakis Poznań; soveta aviado amase atakis aerodromojn de malamiko en Huşi (distrikto Vaslui) kaj Roman en Rumanio
- 1945: Sirio: francaj trupoj pripafis Damaskon; Norvegio: verkisto Knut Hamsun arestita pro kunlaborismo
- 1953: Sir Edmund Hillary kaj ŝerpo Tenzing Norgay kiel unuaj atingis pinton de la monto Everesto
- 1954: Unua Bilderberg-konferenco komenciĝis en la nederlanda provinco Gelderland
- 1963: En orienta Pakistano 10 000 homoj mortis pro uragano
- 1964: Ligo de Arabaj Ŝtatoj kunvenis en Orienta Jerusalemo por diskuti la palestinan aferon, kondukante al formado de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino
- 1964: En Kievo oni malfermis la plej grandan botanikan ĝardenon en Sovetunio
- 1967: Papo Paŭlo la 6-a nomumis kardinalo ĉefepiskopon de Krakovo Karol Wojtyła
- 1969: Argentino: en Kordobo komenciĝis Kordobaĵo, la granda insurekcio
- 1975: Gustáv Husák iĝis prezidento de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko - Ludvík Svoboda estis forigita de la posteno pro sanaj kialoj
- 1981: La plej forta tornado el registritaj en Litovio okazis en Širvintos
- 1990: Boris Jelcin iĝis prezidanto de la Supera Soveto de RSFSR
- 1990: Parizo: subskribo de interkonsento pri kreo de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo por helpi eks-komunismajn landojn en Eŭropo kaj Centra Azio en la transiro de planita ekonomio al libera merkato
- 1991: Eritreo proklamis sendependecon (de Etiopio)
- 1993: Germanio: incendia atenco de Solingen: en Solingen rezulte de bruligo de domo por azilantoj pereis 5 turkinoj
- 1999: Olusegun Obasanjo iĝis prezidento de Niĝerio - ekoficis kiel la unua elektita kaj civila ŝtatestro post 16 jaroj de militista regado
- 1999: La 44-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Jerusalemo
- 2005: Francoj forĵetis referendume la Eŭropan Konstitucion
- 2006: Germana konzerno Volkswagen AG anoncis intencon establi aŭtoproduktan fabrikon en la urbo Kalugo (Rusio)
- 2007: Umaru Jar'Adua iĝis prezidento de Niĝerio
- 2010: Viktor Orbán la duan fojon iĝis ĉefministro de Hungario
- 2010: Lena Meyer-Landrut gajnis la 55-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Oslo
- 2010: Parlamenta baloto en Ĉeĥio okazis
- 2012: 20 personoj pereis kaj 300 vundiĝis en tertremo en itala regiono Emilio-Romanjo
- 2013: Rezulte de atako de senhoma aviadilo en pakistana provinco najbare al Afganio 5 membroj de taliba armita organizaĵo pereis kune kun ilia gvidanto
- 2015: Juha Sipilä iĝis ĉefministro de Finnlando
- 2015: Muhammadu Buhari iĝis prezidento de Niĝerio
Esperantujo
- 2023: En Varsovio Biblioteko Hector Hodler, funkcianta kiel Biblioteko de UEA, estis oficiale transdonita al Nacia Biblioteko de Pollando
Naskiĝoj
- 1265: Dante Alighieri, itala poeto, fondinto de la itallingva poezio, aŭtoro de La Divina Commedia (m. 1321)
- 1421: Karlo de Viano, infanto de la Kronlando de Aragono kaj de la Reĝlando de Navaro (m. 1461)
- 1439: Pio la 3-a, papo, deklarinta sin kiel malamiko de simonio (m. 1503)
- 1504: Antal Verancsics, kroata-hungara ĉefepiskopo, historiisto, diplomato (m. 1573)
- 1630: Karlo la 2-a, reĝo de Anglio, Skotio kaj Irlando (m. 1685)
- 1736: Patrick Henry, usona advokato, plantejisto kaj politikisto (m. 1799)
- 1767: Philippe Lebon, franca kemiisto elpensinta brulmotoron (m. 1804)
- 1780: Henri Braconnot, franca kemiisto, botanikisto kaj apotekisto, malkovrinto de polisaĥarido, pektino kaj ĥitino (m. 1855)
- 1794: Antoine Bussy, franca kemiisto, kunmalkovrinto de berilio (m. 1882)
- 1816: Ivan Kukuljević Sakcinski, kroata historiisto, verkisto kaj politikisto (m. 1889)
- 1830: Louise Michel, franca anarkiistino, instruistino, partopreninto de la Pariza Komunumo, poetino kaj vekistino, pioniriono de feminismo (m. 1905)
- 1832: Johannes Baptist Katschthaler, aŭstra kardinalo kaj profesoro pri dogmoteologio (m. 1914)
- 1846: Albert Apponyi, hungara nobelo, politikisto, membro de la Hungara Scienca Akademio (m. 1933)
- 1860: Isaac Albéniz, hispana komponisto kaj pianisto (m. 1909)
- 1864: Sigismund Waitz, aŭstra ĉefepiskopo, teologo (m. 1941)
- 1874: Gilbert Keith Chesterton, angla ĵurnalisto, verkisto, poeto, filozofo kaj kristana apologiisto (m. 1936)
- 1877: Gusztáv Schimert, hungara kuracisto (m. 1955)
- 1880: Oswald Spengler, germana filozofo pri kulturo kaj historio, naciisto, aŭtoro de teorio pri kulturaj cikloj kaj de la verko La Subiro de la Okcidento (m. 1936)
- 1890: Feodora (Saksio-Meiningen), granddukino germana (m. 1972)
- 1891: Pál Mazalán, hungara minada inĝeniero (m. 1959)
- 1895: Stefan Glass, pola matematikisto kaj poeto, amiko de Stanisław Ignacy Witkiewicz, membro de Pola Matematika Societo, sinmortiginto (m. 1932)
- 1897: Erich Wolfgang Korngold, aŭstra komponisto de filma muziko kaj operoj (m. 1957)
- 1903: Bob Hope, brit-usona humuristo kaj aktoro (m. 2003)
- 1906: Terence White, angla verkisto rerakontinta Arturan legendon (m. 1964)
- 1915: András Áchim, hungara dramaturgo, tradukisto (m. 2001)
- 1916: Wacław Felczak, pola historiisto, soldato de la Pola Enlanda Armeo, profesoro, spertulo pri mezeŭropa temaro, precipe pri la hungara kaj sudslava (m. 1993)
- 1917: Rudi Gering, germana skisaltisto (m. 1998)
- 1917: John F. Kennedy, 35-a prezidento de Usono, murdita (m. 1963)
- 1920: John Charles Harsanyi, hungara-usona Nobelpremiito pri ekonomiko (m. 2000)
- 1920: László Nemes, hungara verkisto kaj tradukisto de Daniel Defoe, Kurt Vonnegut, Erich Maria Remarque, Arthur Koestler (m. 2018)
- 1922: Janis Zenakis, greka komponisto kaj arkitekto plejparte vivanta en Francio (m. 2001)
- 1923: Bernard Clavel, franca verkisto, memlernanto (m. 2010)
- 1926: Abdoulaye Wade, prezidento de Senegalio, kunaŭtoro de membiografio Vivo por Afriko
- 1927: William R. Harmon, usona esperantisto, interpretisto kontribuinta al la movadoj en Japanio kaj Ĉinio, kungvidanto de ELNA kaj San Francisco Esperantista Regiona Organizo, aŭtoro de A History of the Esperanto League for North America, Inc., Honora Membro de UEA (m. 2019)
- 1929: Catherine Sauvage, franca kantistino, rete legebla en esperanto (m. 1998)
- 1929: Peter Higgs, angla Nobelpremiita fizikisto, konata de la bosono de Higgs, premiita per la Wolf-Premio pri Fiziko
- 1932: Paul R. Ehrlich, usona biologo, demografo kaj entomologo specialiĝanta pri lepidopteroj
- 1937: György Elkán, rumania hungara arkitekto kaj fakverkisto
- 1937: Misora Hibari, japana kantistino kaj aktorino surbendiginta 1200 kantojn
- 1937: Alois Kothgasser, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo salcburga
- 1939: Bernhard Hecker, germana ĵurnalisto kaj verkisto
- 1944: Helmut Berger, aŭstra aktoro (m. 2023)
- 1949: Sead Mahmutefendić, kroata kaj bosna verkisto, poeto, literatura kritikisto
- 1953: Danny Elfman, usona komponisto, verkanto de filma muziko
- 1956: La Toya Jackson, usona kantistino, fratino de gemuzikistoj Michael kaj Janet
- 1956: Ionel Oneț, rumana aktivulo de Esperanto-movado ĉe ELNA kaj UEA, fondinto de Eldonejo Bero, tradukisto el rumana, angla, franca, romanĉa kaj Esperanto
- 1963: Rudolf Kocsis, rumania hungara skulptisto, altlerneja docento en Temeŝvaro
Mortoj
- 1379: Henriko la 2-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1333)
- 1425: Hongŝi, ĉina imperiestro de dinastio Ming mildiginta mortpunon kaj kastron (n. 1378)
- 1453: Konstantino la 11-a, la lasta bizanca imperiestro (n. 1405)
- 1500: Bartolomeu Dias, portugala navigisto kaj esploristo, malkovrinto de la Kabo de Bona Espero (n. ĉirkaŭ 1450)
- 1586: Adam Lonitzer, germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1528)
- 1612: Joachim Zehner, germana teologo (n. 1566)
- 1637: Juraj Tranovský, ĉeĥa-slovaka pastoro kaj religia verkisto kreanta en la ĉeĥa kaj latina lingvoj (n. 1592)
- 1797: István Dorfmeister, aŭstra-hungara pentristo (n. 1729)
- 1809: Johannes von Müller, svisa historiisto kaj verkisto (n. 1752)
- 1812: József Szász, hungara poeto, gardisto de Librejo Teleki-Bolyai (n. 1782)
- 1814: Jozefino de Beauharnais, franca imperiestrino (n. 1763)
- 1829: Humphry Davy, angla kemiisto kaj fizikisto malkovrinto de la kemiaj elementoj natrio, kalio, bario, stroncio, kalcio kaj magnezio (n. 1778)
- 1833: Paul Johann Anselm von Feuerbach, germana krimul-juristo (n. 1775)
- 1858: Moritz Rugendas, germana pentristo pentranta Sudamerikon (n. 1802)
- 1861: Joachim Lelewel, pola historiisto, heraldikisto, numismatikisto, poligloto kaj politika aganto (n. 1786)
- 1862: Ludwig Ernst Gebhardi, germana muzikisto kaj komponisto (n. 1787)
- 1876: Friedrich Diez, germana filologo kaj fondinto de moderna sienco pri latinida lingvaro (n. 1794)
- 1889: Karl Buchholz, germana pentristo (n. 1849)
- 1891: Peregrin Obdržálek, ĉeĥa katolika pastro, aŭtoro de religia literaturo, satiro, humuraj rakontoj kaj versoj (n. 1825)
- 1892: Bahá'u'lláh, persa profeto, fondinto de la Bahaa Kredo, plenumanto de la eskatologiaj esperoj de islamo kaj kristanismo (n. 1817)
- 1898: Adolf Farkas, adjutanto de Jozefo Bem, turka paŝao (n. 1823)
- 1905: William McDougall, kanada politikisto, unu el patroj de la Konfederacio (n. 1822)
- 1910: Milij Aleksejeviĉ Balakirev, rusa komponisto, pianisto kaj dirigento (n. 1837)
- 1935: Josef Suk, ĉeĥa komponisto kaj violonisto (n. 1847)
- 1939: Urszula Ledóchowska, pola monaĥino, fondintino de virina kongregacio de ursulaninoj, sanktulino (n. 1865)
- 1951: Josef Bohuslav Foerster, ĉeĥa komponisto, pedagogo (n. 1859)
- 1951: Fanny Brice, usona kantistino, baziĝanta sur burlesko (n. 1891)
- 1958: Juan Ramón Jiménez, hispana Nobelpremiita poeto, vivanta en Porto-Riko (n. 1881)
- 1962: Gheorghe Arsenescu, rumana subkolonelo, postmilite kontraŭkomunista partizano, ekzekutita (n. 1907)
- 1967: Ákos Palla, hungara medicinhistoriisto (n. 1903)
- 1968: Marek Pietrzak, pola historiisto, fondinto kaj unua prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, LKK-prezidanto de IJK 1959, ĝenerala sekretario de TEJO (n. 1937)
- 1973: P. Ramlee, malajzia aktoro (n. 1929)
- 1979: Mary Pickford, kanad-usona artistino, kunfondinto de la kina studio United Artists kaj de la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj (n. 1892)
- 1981: Jenő Béres, hungara pentristo portempe vivanta en la artistkolonio de Szolnok (n. 1912)
- 1982: Romy Schneider, germana-franca aktorino, rolinta en la filmo Gardado ĉe vido (n. 1938)
- 1982: Péter Zsurka, rumania hungara violonisto (n. 1916)
- 1987: István Semlyén, rumania hungara scienca publicisto (n. 1916)
- 1988: Vladimír Menšík, ĉeĥa aktoro rolinta en la filmoj: Knabino sur balailo, Tri aveloj por cindrulino, La vizitantoj aŭ Ferdinando la fluganta (n. 1929)
- 1994: Erich Honecker, estro de Germana Demokratia Respubliko, aktivulo de la Socialista Unueca Partio de Germanio, iniciatinto de la Berlina muro, Heroo de Sovetunio (n. 1912)
- 1996: Antonín Mrkos, ĉeĥa astronomo, malkovrinto de 273 asteroidoj kaj 13 kometoj (n. 1918)
- 1997: Jeff Buckley, usona kantisto kaj gitaristo (n. 1966)
- 1998: Idyss Einihovici, aŭstralia esperantistino, honora membro de ILEI, partoprenantino de Universalaj Kongresoj de Esperanto (n. 1904)
- 2001: András Áchim, hungara dramaturgiisto, tradukisto (n. 1915)
- 2003: Amy Károlyi, hungara poetino, tradukistino (n. 1909)
- 2004: Gérard de Sède, franca ĵurnalisto, verkisto pri historiaj temoj (n. 1921)
- 2007: Posteal Laskey, usona seria murdisto populare nomata la cincinnata strangolisto (n. 1938)
- 2008: Ricardo Horacio Neumann, argentina futbalisto (n. 1946)
- 2009: Tadeusz Margul, pola religiosciencisto, poligloto, budhano, disĉiplo de Franciszek Tokarz, lekciisto de Universitato Maria Curie-Skłodowska, scienca prizorganto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo en Lublin (m. 1923)
- 2010: Dennis Hopper, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1936)
- 2011: Ferenc Mádl, prezidento de Hungario, membro de Academia Europaea (n. 1931)
- 2011: Sergej Bagapŝ, ĉefministro kaj prezidento de neagnoskata Abĥazio (n.1949)
- 2013: Taha Karimi, irana-kurda reĝisoro, aŭtoro de dokumentaj filmoj, i.a. pri la kemia atako kontraŭ Halabĝo (n. 1976)
- 2014: Karlheinz Böhm, aŭstra aktoro, filantropo, kreinto de fondaĵo helpanta al mizeruloj en Etiopio (n. 1928)
- 2017: Manuel Noriega, panama generalo kaj politikisto, gvidanto de Panamo (n. 1938)
- 2020: Alfred Kolleritsch, aŭstra verkisto kaj eldonisto (n. 1931)
- 2023: Peter Simonischek, aŭstra aktoro (n. 1946)
- 2023: Tove Skutnabb-Kangas, finna lingvistino (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio
- Sankta Urszula Ledóchowska, pola monaĥino, sanktulino
- Paŭlo la 6-a, papo, sanktulo
- Internacia Tago de la Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj - proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2002
Tagoj de semajno
La 29-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.