Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de majo estas la 146-a tago de la jaro (la 147-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 219 tagoj restas.
Je la 26-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 17: Germaniko celebris triumfon en Romo pro siaj venkoj super ĥeruskoj, ĥatoj kaj aliaj ĝermanoj oriente de Elbo
- 451: Batalo de Avarajr - plej granda batalo en la historio de Armenio, venko de Sasanida Imperio
- 946: Edred iĝis reĝo de Anglio
- 961: Germana-romia reĝo Oto la 1-a I elektis sian 6-jaran filon Oton la 2-a kiel tronheredanton kaj kunreganton de Orientfranka imperio
- 1328 - Angla franciskano Vilhelmo de Okhamo, kiu popularigis la metodologian principon konatan kiel razilo de Ockham, sekrete lasis Avignon minacita de la papo Johano la 22-a
- 1331: Pollando: tutlanda kunveno vokita en Chęciny de pola reĝo Władysław Łokietek - komenco de la pola parlamenteco
- 1521: Dum hispana konkero de Meksiko komenciĝis batalo de Tenoĉtitlano
- 1538: Franca teologo kaj reformisto Kalvino estis forpelita de Ĝenovo
- 1569: Reĝo Sigismondo la 2-a enkorpigis Volinion kaj vojevodion Bracław (nun en Vinica provinco) al la Krono de la Regno de Pollando
- 1676: Nederlanda fizikisto Antoni van Leeuwenhoek unuafoje per sia mikroskopo ekvidis 'animalculen' (malgrandajn bestetojn)
- 1714: Pollando: dua urbigo de Ostrovo
- 1751: Hungara reĝlando: du pecoj da fajroglobo (Meteorŝtono Hrašćina) eksplodantaj sur la ĉielo en departemento Varaždin falis rande de la kroata vilaĝo
- 1761: Miĥail Lomonosov malkovris atmosferon sur Venuso
- 1799: Rusia Imperio invadis Torinon
- 1800: Francaj revoluciaj militoj: Napoleona armeo konkeris urbon Ivrea en norda Italio
- 1805: Ekspedicio de Lewis kaj Clark unuan fojon ekrigardis Rokan Montaron
- Napoleonaj Militoj
- 1805: En katedralo de Milano Napoleono Bonaparte kroniĝis per Fera Krono kiel reĝo de Italio
- 1807: Napoleona armeo konkeris Gdańsk
- 1828: Germanio: en Nurenbergo aperis Kaspar Hauser
- Insurekcioj:
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: malvenko de ribelantoj en batalo de Ostrołęka — pereis du polaj generaloj kaj ĉirkaŭ 6500 soldatoj
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: pola generalo Edmund Różycki venkis kun volinia kavalerio en batalo de Salicha (nun en Ĥmelnicka provinco) trioble pli grandan rusan infanterion
- 1867: Delegitaro de ĉeĥaj politikistoj, kiu iris al etnografia ekspozicio en Moskvo, estis akceptita de la imperiestro Aleksandro la 2-a — ĉi tiu vojaĝo, ankaŭ nomata "pilgrimado al Rusio", estis esprimo de malkontento de la ĉeĥa nacio pri realigo de la aŭstra-hungara dualismo
- 1872: Ĉeĥa esploristo Emil Holub komencis sian unuan vojaĝon al Afriko
- 1894: Germana matematikisto kaj filozofo Emanuel Lasker iĝis ŝakmondĉampiono (por 27 jaroj)
- 1896: Moskvo: la lasta imperiestro de Rusio Nikolao la 2-a kroniĝis
- 1897: Romano Drakulo de Bram Stoker ekvendiĝis en Londono
- 1904: Rusa-japana milito: venko de japanoj en la batalo de Nanŝan (sude de Dalian)
- Unua mondmilito
- 1915: Unua Brigado de Polaj Legioj finis sangajn batalojn kontraŭ rusaj trupoj apud Konary - mortfalis aŭ vundiĝis ĉ. 700 legianoj
- 1918: En Tbiliso estis proklamita Kartvela Demokratia Respubliko, sendependiĝanta de Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko
- 1920: Rumana skulptisto Constantin Brâncuși partoprenis en Parizo en la "Dada Festivalo", kune kun André Gide, Paul Valéry, Fernand Léger kaj aliaj
- 1921: Tria Silezia Ribelo: venko de germanoj en bataloj apud Monto Sankta Anna (apud Leśnica)
- 1923: Francio: unua aŭta vetkuro 24 Horoj de Manso okazis
- 1926: Literatura unio "Altaĵo" fondiĝis inter belorusaj verkistoj en Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (Sovetunio)
- 1926: En Parizo juda studento Ŝolem Ŝvarcbard murdis ukrainan militiston kaj politikiston Simon Petljura, aliancanon de Dua Pola Respubliko en batalo kontraŭ bolŝevikoj
- 1928: Unuafoje virinoj partoprenis en Olimpiaj Ludoj
- 1931: En Ĥarbino, en okupata de japanoj Manĝukuo, estis fondita de rusa politika elmigrantaro la Rusa Faŝisma Partio (konsistanta de blankaj rusoj en la rusa diasporo)
- 1933: En Germanio fondiĝis kontraŭpola organizo Bund Deutscher Osten
- 1937: Granda teroro en Sovetunio: oni informis pri aresto de marŝalo Miĥail Tuĥaĉevskij, akuzita pri spionado por Germanio
- 1938: Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco estis fondita por esplori supozitajn eksterleĝajn agadojn de homoj aŭ organizoj en Usono, suspektataj pri komunismaj aŭ faŝismaj ligoj
- 1938: Adolf Hitler metis fundamenton por unua fabriko de Volkswagen
- 1939: Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki ricevis de Pola Sejmo rajton eldoni dekretojn pri defendo de la ŝtato
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: germanoj konkeris citadelon en Calais
- 1941: Batalo de Kreto: bataloj okcidente de Ĥanio
- 1942: Operaco Reinhardt: en pola setlejo Wereszczyn (proksime al Włodawa) germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 300 judojn; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Wereszyn (proksime al Chełm) 111 personojn, en tio 97 judojn kaj bruligis 68 domojn; Nord-Afrika kampanjo: komenco de atako de la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio en Cirenaiko; en Moskvo Anthony Eden kaj Vjaĉeslav Molotov subskribis britan-sovetan pakton, ankaŭ pri postmilita kunlaboro kaj helpo
- 1943: Orienta Fronto: sensukcesa atako de la trupoj de la Nord-Kaŭkaza Fronto; Norda Pacifiko: japanaj submarŝipoj komencis evakui garnizonon el insulo Kisko al Paramuŝir (Kurilaj insuloj) - ĝis la 21-a de junio
- 1944: Germana komandanto por regiono de Bjalistoko anoncis ke venĝe pro partizana atako al aŭtomobila konvojo li ordonis aresti 1500 personojn
- 1945: 464 usonaj bombaviadiloj B-29 aeratakis Tokion; Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj eniris al Naningo, japanoj evakuiĝis; Norvegio: en Oslo komenciĝis proceso kontraŭ Vidkun Quisling pro kunlaborismo kun germanoj
- 1955: Delegitaro de Sovetunio, gvidata de Nikita Ĥruŝĉov venis al Beogrado — unua oficiala sovetia vizito al Jugoslavio post la rezolucio de Kominform
- 1958: Malfermo de unua komerca nuklea centralo apud la rivero Ohio en Usono
- 1966: Brita Gujano sendependiĝis de Brita Imperio nomiĝante Gujano
- 1968: Islando enkondukis la dekstra-flankan strat-trafikon ("Tago H")
- 1967: Oka muzikalbumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de The Beatles eldonita - ĉe la supro de furorlistoj dum 88 semajnoj
- 1969: Programo Apollo: skipa misio de Apollo 10 finiĝis
- 1969: Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo subskribis Akordon de Kartageno, konstruante Andan Komunumon laŭ la modelo de Eŭropa Komunumaro
- 1970: Tupolev Tu-144 iĝis unua civila pasaĝera aviadilo, kiu atingis duoblan rapidon de sono (maĥo)
- 1971: Turka poeto Fazıl Hüsnü Dağlarca estis arestita
- 1972: Inaŭguro de Munkena Olimpa Stadiono
- 1978: En Atlantic city oni malfermis unuan laŭleĝan kazinon en Orienta Usono
- 1980: Brita armita interveno sur ribeliĝinta insulo Tanna en la insularo Nov-Hebridoj (nun Vanuatuo)
- 1980: Lanĉo de Sojuz 36 kun unua hungara kosmonaŭto - Bertalan Farkas
- 1984: Rumana gvidanto Nicolae Ceaușescu inaŭguris Kanalon Danubo-Nigra Maro (ĉefa branĉo kaj suda branĉo)
- 1986: Eŭropa Komunumo akceptis flagon de la Eŭropa Unio
- 1991: Zviad Gamsaĥurdja ekprezidentis en Kartvelio.
- 1993: En Turkio gazeto "Aydınlık", kiu komencis eldoni la libron La satanaj versoj de Salman Rushdie, estis konfiskita
- 1998: Metroo de Varsovio: ekfunkciis metrostacio Centrum
- 2001: En Krakovo oni malfermis Monumenton de la hundo Ĝok
- 2008: NASA: kosmosondilo Fenikso descendis Marson proksime al la norda poluso
- 2009: Prezidento Nicolas Sarkozy en Abu Dabio malfermis unuan francan militistejon en regiono de Persa Golfo
- 2010: Norda Kaŭkazio: en Stavropolo (Rusio) eksplodis bombo
- 2011: Serba generalo Ratko Mladić, respondeca pri genocido, estis arestita en Lazarevo, apud la urbo Zrenjanin (Vojvodino)
- 2012: Sidejo de Parlamento de Kartvelio estis translokigita de Tbiliso al Kutaiso
- 2012: Sveda kantistino Loreen gajnis la 57-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Bakuo
- 2014: Narendra Modi iĝis ĉefministro de Barato
- 2014: Ukraina aviado komencis batalon pri Internacia flughaveno Donecko kontraŭ ribeluloj de memdeklarita Popola Respubliko de Donecko
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 92-a tago de la rusa agreso: Jam 95% de la Luhanska provinco estas okupita de rusiaj kaj Donbasaj trupoj — atakata de semajno kaj duono Severodoneck estas 90% detruita; la lastan tagon oni pripafis 41 lokojn kun detruo de 52 domoj; en pripafita Ĥarkivo 9 personoj pereis, 19 estas vunditaj; sur okupataj teritorioj kaj en Mariupolo oni disdonas rusajn pasportojn, ukrainlingvaj libroj estas destinitaj al detruo kaj infanoj al rusigo; en Ukrainio 240 infanoj estis mortigitaj, 436 vunditaj kaj 676 damaĝitaj; prezidento Volodimir Zelenskij avertis pri genocido farata en Donbaso kaj strebo al ĝia transformo en senhoman areon; Sekurec-Servo de Ukrainio: rusaj okupantoj enĵetas grenadojn al keloj, kie kaŝiĝas civiluloj; ĉefministrino de Finnlando Sanna Marin el Kievo post vizito de Buĉa kaj Irpin: Ne estas loko por senpuneco de la krimoj de Rusio; Ukraina Grek-Katolika Eklezio alvokis senigi Cirilon la 1-a de la titolo patriarko pro disvastigado de la "rusa paco"
- Tago de patrinoj: tuttaga aŭkcio "De patrinoj al patrinoj" okazas en Pollando sub aŭspicioj de Pola Radio — komencita dum la ukraina tago la 8-an de majo ĝis la pola tago — favore al la Nacia Infan-Malsanulejo en Kievo; Usona Sekretario de Ŝtato informis, ke Usono, Britio kaj EU establis komunan Konsilan Grupon pri Militkrimoj por helpi al ukraina ĝenerala akuzistino en enketado de rusiaj bestiaĵoj; WHO en rezolucio kondamnis agadon de Rusio en Ukrainio
- 2023: Nokte okazis la 13-a en majo aera atako al Kievo, ĉiuj krozmisiloj estis paffaligitaj, direkte al Ukrainio oni elpafis 17 raketojn kaj sendis 31 senpilotajn aviadilojn-kamikazoj; en rusa raketa atako al medicinejo en Dnipro 2 personoj pereis, kaj 31 estis vunditaj kune kun du knaboj kaj 8 kuracistoj — la sekva tago estos en la urbo tago de nacia funebro; rusoj faris kemian atakon al Avdijivka-segmento — dum 10-hora batalo 30 okupantoj estis likviditaj, detruitaj 2 tankoj, batalveturilo de infanterio kaj kirasita transportilo; kunlaboristo el Kupjansk estis kondamnita al 12 jaroj de mallibero; laŭ ukraina flanko plej taŭgaj por batalo taĉmentoj de Grupo Wagner restos en Baĥmut; en Kievo okazis adiaŭa ceremonio de belorusa volontulo batalanta pri Baĥmut; de la invadkomenco 1 500 infanoj iĝis orfoj
- Mondreago: Japanio ampleksigas sankciojn kontraŭ Rusio: 17 novaj personoj kaj 78 juraj personoj, krome 80 subjektoj kun prieksportaj limigoj; guberniestro de rusa Belgoroda provinco informis pri vespera atako de senpilota aviadilo, kiu damaĝis administrejon, ankaŭ nokte per senpilotaj avidiloj estis atakita Krasnodar, ĉefurbo de rusia Krasnodara regiono; Kanado transdonos al Ukrainio 43 pafaĵojn aero-aero; Eŭropa Konsilio: impostoj al varoj el Ukrainio estos en EU suspenditaj dum laŭvicaj 12 monatoj; Britio: en Krimeo establiĝas kvazaŭarmeaj unuoj pro timo, ke la regula armeo ne povos ĝin defendi; 25-jarulo el Novosibirsk, fuĝinta el instrua tendaro kaj kondamnita al 5 jaroj, diris, ke volas malliberon ol forveturon al fronto; Francio kondamnis la rusan atakon al malsanulejo en Dnipro kiel militkrimon; en proksimaj semajnoj Kanado finos liveron de miloj da karabenoj al Ukrainio kaj milionon da municio
Naskiĝoj
- 1478: Klemento la 7-a, papo el la familio Mediĉoj (m. 1534)
- 1667: Abraham de Moivre, franca matematikisto konata pro malkovro de la formulo de de Moivre (m. 1754)
- 1700: Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, germana luterana teologo, religia reformisto, gvidanto de pietisma movado en Saksio (m. 1760)
- 1722: Washington Shirley, brita oficiro (m. 1778)
- 1759: Johann Kaspar Friedrich Manso, germana pedagogo kaj filologo (m. 1826)
- 1813: Carl Emmerling, germana teologo kaj politikisto (m. 1883)
- 1814: Heinrich Geißler, germana mekanikisto kaj inventisto (m. 1879)
- 1821: Amalie Dietrich, germana botanikistino, kolektistino de flaŭro kaj faŭno de Aŭstralio kune kun aborigenaĵoj (m. 1891)
- 1822: Edmond de Goncourt, franca verkisto, literatura kritikisto kaj eldonisto (m. 1896)
- 1836: Adolf von Kröner, germana eldonisto, honora civitano de Lepsiko (m. 1911)
- 1850: Amélie Helga Lundahl, finna pentristino translokiĝinta en Bretonion (m. 1914)
- 1852: Władysław Michał Zaleski, pola kleriko, patriarko de Antioĥio, apostola nuncio por Barato, konsultanto de la kongregacio por la evangelizado de la popoloj, botanikisto, vojaĝisto, aŭtoro de vojaĝ-etnografiaj verkoj (m. 1925)
- 1874: Henri Farman, franca pioniro de aviado (m. 1958)
- 1878: Isadora Duncan, usona dancistino, kaj koreografino (m. 1927)
- 1883: Mamie Smith, usona vodevil-kantistino, dancistino, pianistino kaj aktorino (m. 1946)
- 1891: Oskar Halecki, pola historiisto, bizanciisto, fakulo pri mezepokismo, aŭtoro de monografio pri Mez-Orienta Eŭropo, elmigranta aktivulo, kavaliro de Malta Ordeno (m. 1973)
- 1894: János Botos, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1953)
- 1895: Dorothea Lange, usona fotistino, kunfondinto de dokumenta fotado de Granda Depresio (m. 1965)
- 1900: Vítězslav Nezval, ĉeĥa poeto, verkisto kaj tradukisto, kunfondinto de poetismo, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1958)
- 1901: Ferenc Bikfalvy, rumania hungara agronomo (m. nekonata)
- 1907: John Wayne, usona aktoro rolinta en la vakera filmo Diliĝenco (m. 1979)
- 1912: János Kádár, hungara komunisma partiestro, ĝenerala sekretario de Hungara Socialista Laborista Partio, ĉefministro, Heroo de Sovetunio (m. 1989)
- 1914: Fratino Dulce, brazila monaĥino, bonfarantino, sanktulino (m. 1992)
- 1919: Sándor Gálfalvi, rumania hungara pedagogo (m. 1996)
- 1920: Peggy Lee, usona kantistino kaj aktorino (m. 2002)
- 1923: Horst Tappert, germana aktoro (m. 2008)
- 1926: Miles Davis, usona ĵaza trumpetisto kaj komponisto (m. 1991)
- 1930: Jenő Kosztándi, hungara pentristo (m. 2017)
- 1930: Emilio Barbón, hispana socialisto, heroo de Hispana Laborista Socialista Partio (m. 2003)
- 1937: Mengistu Haile Mariam, etiopa militisto kaj politikisto, ŝtatestro de Etiopio
- 1941: József Demian, rumania hungara, aŭstralia reĝisoro, kameraisto
- 1942: Éva Nuridsány, rumania hungara pentristino
- 1943: Volodimir Pacjurko, ukraina instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo, ukraina esperantisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto kaj reviviginto de "Ukraina Stelo", honora kaj dumviva membro de Ukrainia Esperanto-Asocio
- 1946: Gil Carlos Rodríguez Iglesias, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 2019)
- 1946: Gyula Székely, rumania hungara inĝeniero pri elektro, universitata profesoro
- 1948: Stevie Nicks, usona kantistino de rok-muziko kaj bluso
- 1949: Jeremy Corbyn, brita politikisto, partiĉefo de la Brita Laborista Partio
- 1949: Ward Cunningham, usona komputikisto, inventisto de la Vikio
- 1951: Sally Ride, usona fizikistino kaj kosmonaŭto (m. 2012)
- 1964: Lenny Kravitz, usona muzikisto, komponisto, kantaŭtoro
- 1971: Matt Stone, usona kreinto de televida komedia animado-serio South Park
- 1973: Magdalena Kožená, ĉeĥa operkantistino (mezosoprano)
- 1977: Luca Toni, itala futbalisto, membro de la itala nacia teamo de futbalo
Mortoj
- 604: Aŭgusteno de Canterbury, apostolo al la anglosaksoj
- 946: Edmundo la 1-a, reĝo de Anglio, murdita (n. ĉirkaŭ 922)
- 1566: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1510)
- 1595: Filipo Neri, itala kleriko, unu el gvidantoj de kontraŭreformacio, kreinto kaj populariganto de oratorio, katolika sanktulo (n. 1515)
- 1667: Johannes Rudbeckius, la Juna, sveda teologo el Narva (n. 1623)
- 1679: Ferdinando Maria, princo-elektisto de Bavario (n. 1636)
- 1703: Samuel Pepys, angla verkisto, aŭtoro de ĉifrita taglibro (n. 1633)
- 1707: Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart, amatino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1640)
- 1817: John Fryer, ribelanto de la mar-ŝipo Bounty (n. 1753)
- 1845: Jónas Hallgrímsson, islanda verkisto, poeto, sciencisto (n. 1807)
- 1864: Charles Sealsfield, aŭstra-usona verkisto, ĵurnalisto kaj rakontisto de la literatura bidermajro (n. 1793)
- 1874: Hermann von Mallinckrodt, germana katolika politikisto, honora civitano de Erfurto (n. 1821)
- 1876: František Palacký, ĉeĥa verkisto kaj historiisto, kies ĉefverko estas kvinvoluma historio de la ĉeĥa nacio (n. 1798)
- 1883: Abdelkader, araba emiro, gvidanto de lukto kontraŭ la franca koloniigo (m. 1808)
- 1902: Almon Brown Strowger, usona entreprenisto kaj inventisto pri telekomunikado (n. 1839)
- 1908: Mirza Ghulam Ahmad, barata religia reformisto, fondinto de ahmadismo (n. 1835)
- 1909: Jenő Basa, hungara pentristo, kies pentraĵoj troviĝas en Újpest (n. 1879)
- 1909: Gyula Vajda, hungara historiisto, pianisto kaj universitata profesoro (n. 1843)
- 1919: Elek Gozsdu, hungara verkisto, advokato, reĝa ĉefprokuroro (n. 1849)
- 1923: Albert Leo Schlageter, germana soldato, batalanto en liberaj korpusoj (n. 1894)
- 1931: Hermann Grotefend, germana arĥivisto kaj diplomatikisto (n. 1845)
- 1939: Ernő Schiff, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1863)
- 1942: Johano Mario Miĥaelo Kowalski, pola ĉefepiskopo de mariavitismo, teologo, verkisto, liaordone ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton, sanktulo, murdita (n. 1871)
- 1946: Emil Gherasim, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1904)
- 1948: Mirin Daĵo, nederlanda sanigisto, mediumo, viziulo, konata de sia paranormaleco, pluraj gardanĝeloj kaj fakiraj kapabloj, esperantisto (n. 1912)
- 1955: Alberto Ascari, itala aŭtomobilisto, piloto de Formulo 1 (n. 1918)
- 1966: Áron Tamási, hungara verkisto, membro-korespondanto de Hungara Scienca Akademio (n. 1897)
- 1976: Martin Heidegger, germana filozofo okupiĝanta pri ontologio, aŭtoro de la verko Esto kaj tempo (n. 1889)
- 1977: Domokos Izsák, rumania hungara poeto, rakontisto (n. 1895)
- 1979: Mieczysław Sygnarski, pola gimnazia instruisto kaj lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato, aŭtoro de pluraj lernolibroj, preskaŭ duonjarcenta aktivulo de Esperanto-Movado, i.a. tradukisto de Tra dezerto kaj praarbaro, honora membro de UEA, distingita per ŝtata ordeno Polonia Restituta (n. 1889)
- 1979: Fidél P. Benedek, rumanihungara franciskano, historiisto (n. 1907)
- 1983: Louise Weiss, franca verkistino, feminisma ĵurnalistino kaj politikistino (n. 1893)
- 1983: Ernst Willner, aŭstra ĵurnalisto (n. 1926)
- 1995: Friz Freleng, usona animaciisto, kartunisto, reĝisoro, produktoro kaj komponisto (n. 1906)
- 1999: Erik von Kuehnelt-Leddihn, aŭstra juristo, konservativisma publikigisto (n. 1909)
- 2004: Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, soveta, rusia astronomo laborinta en Krimea astrofizika observatorio (n. 1931)
- 2008: Sydney Pollack, usono reĝisoro, aktoro kaj produktoro (n. 1934)
- 2013: Jack Vance, usona verkisto pri fantasto kaj sciencfikcio (n. 1916)
- 2014: Manuel Uribe, meksika mekanikisto, unu el la plej pezaj homoj (n. 1965)
- 2014: Nikolaj Leonov, ukraina sportisto, mondĉampiono pri karateo kaj piedbatbokso, pereinta kiel volontula batalanto dum la Donbasa milito (n. 1982)
- 2015: Vicente Aranda, hispana kinreĝisoro en kies filmoj rolis Victoria Abril (n. 1926)
- 2017: Zbigniew Brzezinski, usona politologo, sovetologo, kontraŭkomunisto, geostratego, konsilisto de tri usonaj prezidentoj (n. 1928)
- 2017: Ernő Csiszár, hungara gimnazia instruisto, ĉeforganizanto de la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj, kun sia edzino Zsuzsa Csiszár edukis du filinojn, denaskaj Esperanto-parolantoj (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Eleŭterio, papo
- Filipo Neri, presbitero
- Kvadrato el Ateno, verkisto
- Aŭgusteno de Canterbury, apostolo de anglosaksoj
- Mariavitismo en Pollando: rememoro pri ĉefepiskopo Johano Mario Miĥaelo Kowalski, martiro
- Nacia tago en Kartvelio, unua proklamo de sendependeco (1918)
Tagoj de semajno
La 26-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.