Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de novembro estas la 330-a tago de la jaro (la 331-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 35 tagoj restas.
Je la 26-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- -43: Dua triumviraro interkonsentita de Aŭgusto Cezaro, Marko Antonio kaj Marko Lepido
- 579: Pelagio la 2-a iĝis papo
- 1276: Ĉeĥa reĝo Premysl Otakar la 2-a en Vieno ĵuris fidelecon al la romia-germana reĝo Rudolfo la 1-a, akceptis en feŭdo la landojn de Krono ĉeĥa kaj rezignis pri alpaj landoj, Aŭstrio kaj Ĥebio - sekve estis absolvita de la imperia interdikto
- 1335: Dum kunveno en Visegrád arbitracia juĝejo ordonis al ordeno de germanaj kavaliroj redoni al Pollando Kujavion kaj la Landon de Dobrzyn - la verdikton anoncis reĝo de Bohemio Johano de Luksemburgio kaj reĝo de Hungario Karolo la 1-a
- 1346: Karolo la 4-a kroniĝis en la katedralo de Bonn kiel kontraŭreĝo de Germanio
- 1394: Ĉefurbo de Koreio iĝis Hanjan (nuntempa Seulo)
- 1476: Vlad la 3-a Drakulo helpe de hungara kaj moldava armeoj regajnis tronon
- 1504: Filipo la 1-a iĝis reĝo de Kastilio
- 1580: Francio: hugenotoj interpaciĝis kun katolikoj
- 1715: Konfederacio de Tarnogród kreiĝis - pola nobelaro kontraŭstaris al restadanta saksa armeo kaj samtempe al la reĝo de Pollando Aŭgusto la 2-a
- 1741: Unua Silezia Milito: Karolo la 7-a de Bavario transprenis Pragon per neatendita manovro
- 1751: Adolfo Frederiko iĝis reĝo de Svedio
- 1764: En Francio oni likvidis ordenon de jezuitoj
- 1778: James Cook malkovris insulon Maui en Havajo
- 1801: Angla kemiisto Charles Hatchett malkovris niobion
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de franca armeo super la hispana en batalo de Alba de Tormes
- 1812: Franca invado al Rusio: batalo de Berezina komenciĝis apud Barisaŭ, dum retiriĝado de la Grande Armée de Moskvo mem
- 1861: Flago de Kolombio oficialiĝis
- 1862: Lewis Carroll sendis sian rakonton La aventuroj de Alicio en Mirlando al dekjaraĝa Alice Liddell
- 1894: Lasta caro de Rusio Nikolao la 2-a nuptis Aleksandra Teodorovna
- 1895: Papo Leono la 13-a refunkciigis Koptan Katolikan Eklezion en Egiptujo
- 1906: Usona pasaĝera ŝipo "Californian" ekservis, konata pro helpevito al sinkiĝanta RMS Titanic
- Unua Mondmilito
- 1914: Britio: granda interna eksplodo detruis HMS Bastionon proksime al insulo Sheppey, mortigante 741 homojn surŝipe
- 1916: Grekio deklaris militon al Germanio
- 1917 Pola registaro de Jan Kucharzewski fondiĝis, kreita de Regenta Konsilio; "The Guardian" publikigis sekretan interkonsenton Sykes-Picot el 1916 inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio pri disdivido de Mezoriento
- 1917: Kanado: en Montrealo fondiĝis NHL, ligo de glacihokeaj kluboj en Nordameriko
- 1918: Dua Pola Respubliko: en Ostrów Wielkopolski oni likvidis t.n. Ostrovan Respublikon, kreitan de germanoj, sen partopreno de poloj
- 1918: Granda Serba Asembleo voĉdonis en Podgorico pri enigo de Montenegro al Serbio
- 1921: Poloj en Libera Urbo Dancigo vivigis Macierz Szkolna de Gdańsk (kleriga organizaĵo)
- 1922: Brita egiptologo kaj arkeologo Howard Carter eniris en netuŝitan tombon de faraono Tutanĥamono en Valo de la Reĝoj, malkovritan la 4-an de novembro
- 1924: Proklamo de Mongola Popola Respubliko
- 1937: Armita frenezulo Josef Thomas eniris al Kancelario de Tria Regno kun intenco pafmortigi Adolf Hitler, kie li estis senpovigita kaj transdonita al Gestapo
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: centraj germanaj regopovoj decidis likvidi germanajn taĉmentojn de "memdefendo" (Selbstschutz) - en la regiono Gdansk-Okcidenta Prusio ĝi nombris ĉ. 38 mil personojn; Sovetunio rompis neagresan pakton kun Finnlando
- 1940: Manika Markolo: sur torpedita de germanoj helpa patrolŝipo FC "Medoc" pereis ties komandoro Roman Wiktor Stankiewicz; Italio: marŝalo Pietro Badoglio demisiis
- 1941: Germanaj regopovoj konstatis ke en Ĝenerala Gubernio kreskas posemajne nombro da malsaniĝoj je tifo
- 1942: De enketa malliberejo en Varsovia Pawiak foriris transporto de 63 viroj al koncentrejo Aŭŝvico; Novjorko: premiero de filma melodramo Casablanka; en Bosnio laŭ iniciato de komunistoj kreiĝis Antifaŝisma Konsilio de Nacia Liberigo; dekrete de ĝenerala komisaro Adrian Renteln oni malpermesis uzi litovajn nomojn de urboj en germanlingaj skriboj kaj surskriboj; Orienta Fronto: en Tiĥvin-regiono al kontraŭatako transiris la soveta 52-a Armeo kaj la Memstara 4-a Armeo; Danio: dutagaj kontraŭregistaraj kaj kontraŭgermanaj manifestacioj finitaj, kaŭzitaj de berlina akto; generalo Georges Catroux proklamis sendependecon de Libano
- 1943: Militkrimoj: germanoj en Dąbrowa Górnicza publike pendumis 11 personojn (venĝe pro mortigo de ĝendarmo), apud Częstochowa - 10, kaj en Łomża - 7 malliberulojn; Pacifiko: Usona mararmeo sinkigis 3 japanajn destrojerojn apud Kabo Sankta Georgo; Orienta Fronto: trupoj de la Belorusa Fronto de la Ruĝa Armeo liberigis Homel; usona 8-a Aviada Armeo atakis Bremenon
- 1944: Al Pollando alvenis lasta aviadilo de Okcidento kun necesaĵoj por Pola Subtera Ŝtato; Pola Rezistomovado: Pola Enlanda Armeo frakasis germanan Polican Lernejon en Distrikto Nowy Sącz — oni akiris armilaron kun municio; Heinrich Himmler ordonis neniigi krematoriojn en la germana-nazia koncentrejo Aŭŝvico; Orienta Fronto: sur teritorio de orienta Slovakio trupoj de la 4-a Ukraina Fronto liberigis Michalovce kaj Humenné; dua atako al Tokio de Usona Aerarmeo; en Londono 168 personojn pereis pro atako de germana raketo V-2 en ĉiovendejon; Belgio: komenciĝis atakoj al Antverpeno per raketoj V-1 kaj V-2
- 1945: Unua el la libroj de Astrid Lindgren pri la aventuroj de Pipi Ŝtrumpolonga aperis
- 1949: Historio de Barato: Akcepto de la Konstitucio de Barato, kiu ekvalidis la 26-an de januaro 1950
- 1950: Korea milito: en Nord-Koreio, fortoj de Ĉina Popola Respubliko amase kontraŭatakis sudkoreajn kaj usonajn trupojn
- 1954: Okupacio de baltaj ŝtatoj: en Moskva malliberejo Butirka estis pafmortigita generalo Jonas Žemaitis, oficiro de ĝenerala stabo de litova armeo, kiu de 1945 ĝis 1951 gvidis kontraŭsovetan partizanan movadon en Litovio
- 1955: Belorusio: remalfermo de la Muzeo de Adam Mickiewicz en Navahrudak
- 1955: En 100-a datreveno de la morto de Adam Mickiewicz oni reinaŭguris en Krakovo detruitan de germanoj kaj rekonstruitan monumenton, laŭ metalruboj trovitaj en Hamburgo
- 1962: Usono decidis forigi misilajn bazojn el Turkio
- 1965: Kosmoesploro: Francio lanĉis de Saharo sateliton Astérix-1, fariĝante la tria spaca potenco post Usono kaj Sovetunio
- 1966: Tajdocentralo de la Rance: en Francio oni funkciigis unuan en la mondo hidroelektran centralon por tajda energio apud la smeralda marbordo en Rance
- 1968: Laŭ propono de Pollando akceptita de Unuiĝintaj Nacioj konvencio ekskludis fortempiĝon de militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco
- 1970: Gvadelupo: en Bas-Tero falis 38,1 mm da pluvo en unu minuto - la plej peza dokumentita pluvego en la historio
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a sian 9-an apostolan viziton direktis al Teherano
- 1972: Premiero de la sporta aŭtomobilo Fiat X1/9
- 1973: Maŭritanio iĝis membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1974: En Francio Simone Veil parolis defendante sian leĝproponon pri malkrimigo de aborto
- 1976: Bill Gates kaj Paul Allen ricevis registritan markon de Mikrosofto
- 1977: Francio: Metroo de Marsejlo parte ekfunkciis
- Milita stato en Pollando:
- 1983: Sovetia subkolonelo Stanislav Petrov rimarkis difekton en la sovetia misila frua averta sistemo preventante eblan nuklean militon, la trian mondmiliton
- 1983: El monŝrankoj de Flughaveno London Heathrow oni rabis 26 mln da britaj pundoj
- 1986: Iraka-irana milito: irana balistika misilo falis al kvartalo de Bagdado mortigante 103 personojn
- 1987: Pola Popola Respubliko: ministro pri internaj aferoj generalo Czesław Kiszczak skribis al ĝenerala akuzisto kun alvoko pri mallongigo de la verdikto al murdistoj de pastro Jerzy Popiełuszko
- 1989: Lastaj militistaj taĉmentoj de Vjetnamio forlasis Kamboĝon
- 1991: Pollando estis akceptita al Konsilio de Eŭropo
- 1991: Sur usona atoma armea spaco en Nevado britoj faris la lastan nuklean teston
- 1993: Germanio agnoskis Kurdistanan Laboristan Partion terorisma organizo fermante ĝin kune kun ĉiuj filioj
- 1994: Sensukcesa sturmo de Grozno, organizita de opozicio kontraŭa al Ĝoĥar Dudajev kun neoficiala apogo de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio
- 1994: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis 30 novajn kardinalojn
- 1995: Kartvelio: Eduard Ŝevardnadze iĝis prezidento
- 1996: Belorusio: referendumo aprobis plilongigon de la prezidenteco de Aljaksandr Lukaŝenko de 4 ĝis 7 jaroj kun rajtigo eksigi parlamenton
- 1998: Tony Blair kiel unua ĉefministro de Britio alparolis en irlanda parlamento
- 1998: 209 personoj pereis en kunpuŝiĝo de trajnoj en barata subŝtato Panĝabio
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a aprobis novan version de Vatikana Konstitucio - fundamenta leĝo de la Vatikano
- 2003: Lasta flugo de la pasaĝeraviadilo Konkordo
- 2006: Rafael Correa gajnis prezidentan balotadon en Ekvadoro
- 2007: Sudkorea urbo Yeosu estis elektita organizanto de internacia ekspozicio 2012 (al tio strebis ankaŭ maroka Tanĝero kaj pola Vroclavo)
- 2008: En katedralo de Vavelo okazis denova funebra ceremonio (post eltombigo) de pola generalo Władysław Sikorski
- 2008: Barato: en Bombajo komenciĝis en fervoja stacidomo Chhatrapati Shivaji 10 teroristaj atakoj, kiuj daŭris ĝis la 29-an de novembro - 175 personoj pereis (en tio du atencintoj), 293 vundiĝis
- 2010: Ŝtata Dumao de Rusio akceptis rezolucion pri kondamno de la krimo de Katin
- 2011: NASA lanĉis kosmosondilon Marsa Scienca Laboratorio, konatan kiel Curiosity
- 2015: António Costa iĝis ĉefministro de Portugalio
- 2017: En Toruń okazis internacia konferenco "Memoro kaj Espero" dediĉita al la memoro de poloj savantaj judojn dum la dua mondmilito, kun ŝtata reprezentantaro de Pollando kaj Israelo
- 2018: Kosmoesploro: sur Marso grundiĝis usona kosmosondilo de NASA Insight
- 2018: Militjuro estis trudita en Ukrainio - daŭris ĝis la 26-a de decembro
- 2019: Albanio: 51 personoj pereis kaj ĉ. 900 vundiĝis en tertremo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pasintnokte en Zaporiĵa provinco estis eksplodigita rusa municideponejo — eksplodoj daŭris kekajn horojn; regopovoj de Kievo matene informis, ke 130 000 loĝantoj restas sen kurento ekde la 23-a de novembro; en Kievo okazis renkonto de Lublina Triangulo kun partopreno de ĉefministroj el Ukraino, Pollando kaj Litovio, kiuj ankaŭ ĉeestas internacian konferencon „Greno el Ukrainio", por apogi landojn de Afriko — prezidento Volodimir Zelenskij anoncis programon celantan malebligi al Rusio utiligon de manĝo kiel armilo; oni informis pri elimino de 70 ĉeĉenoj, kiuj partoprenis en militkrimoj apud Mariupolo
- Joe Biden: en la 90-a datreveno de la komenco de Granda Malsatego en Ukrainio, Usono omaĝas memoron de la viktimoj kaj honorigas bravecon de la ukraina nacio; Luksemburgo transdonis al Ukrainio 6 ĉeĥajn senpilotajn aviadilojn kaj sendos kromajn plurtaskajn veturilojn por memdefendo; Francio transdonos 6 mln da eŭroj por transporto de nutraĵo al Jemeno kaj Sudano; Britio transdonis al Ukrainio unuan helikopteron Sea King kaj instruis 10 skipojn
Naskiĝoj
- 1472: Simono de Trento, itala infano, kies morton oni utiligis por akuzi judojn pri rita murdo, beatigita, beatigo nuligita en 1965 (m. 1475)
- 1604: Johann Bach, germana komponisto (m. 1673)
- 1689: Johann Jacob Mascov, germana juristo kaj historiografo (m. 1761)
- 1731: William Cowper, angla poeto (m. 1800)
- 1754: Georg Forster, pola-germana natursciencisto, kunfondinto de vojaĝliteraturo, profesoro pri natura historio (m. 1794)
- 1809: Károly Földváry, hungara honvedkolonelo (m. 1883)
- 1817: Charles-Adolphe Wurtz, franca kemiisto (m. 1884)
- 1827: Ellen G. White, usona verkistino, kunfondintino de adventismo (m. 1915)
- 1847: Maria Fjodorovna, dana princino, imperiestrino de Rusio (m. 1928)
- 1857: Ferdinand de Saussure, svisa lingvosciencisto (m. 1913)
- 1862: Marc Aurel Stein, hungara orientalisto kaj arkeologo (m. 1943)
- 1873: Alfred Mittey, franca Esperanto-pioniro, kunfondinto de framasona loĝio "Esperanto", partoprenanto de UK 1938, dum kiu li kunfondis Denaskan Esperantistaron (m. 1952)
- 1875: Kálmán Dékáni, hungara ĉefbibliotekisto en la Librejo Teleki-Bolyai (m. 1925)
- 1875: Gábor Ajtai Nagy, hungara, rumania hungara redaktoro (m. 1942)
- 1881: Karl Konrad, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1958)
- 1883: Mihály Babits, hungara poeto, verkisto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio kaj Biblioteko Tutmonda (m. 1941)
- 1885: Heinrich Brüning, kanceliero de Germanio (m. 1970)
- 1889: Árpád Kostyala, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 1965)
- 1894: Norbert Wiener, usona matematikisto, mirinfano, kreinto de kibernetiko, kontribuinto al stokastiko (m. 1964)
- 1897: Mózes Kahána, hungara verkisto (m. 1974)
- 1901: Alois Karisch, aŭstra politikisto kaj juristo
- 1903: Alice Herz-Sommer, ĉeĥa-israela pianistino, postvivanto de koncentrejo en Terezín, muzikpedagogo, paco-aktivistino, centdekjarulo kaj esperantistino (m. 2014)
- 1910: Gyula Csehi, hungara literaturteoristo, universitata profesoro (m. 1976)
- 1910: Karl Schulze, germana juristo kaj esperantisto-tradukisto de beletro, aŭtoro de artikoloj en "Der esperantist" (m. 1983)
- 1912: Eugène Ionesco, franca dramisto (m. 1994)
- 1913: Łukasz Ciepliński, pola soldato de la Asocio de Armita Batalado, partoprenanto de la defenda milito de 1939 kaj batalo de Bzura, komandanto de Libero kaj Sendependo, ekzekutita (m. 1951)
- 1918: Huber Matos, kuba politisto, kontraŭulo de komunistaj influoj en la Kuba Revolucio (m. 2014)
- 1919: Ryszard Kaczorowski, lasta prezidento de Pollando en ekzilo, pereinta en kraŝo de pola registara aviadilo (m. 2010)
- 1921: Françoise Gilot, franca pentristino (m. 2023)
- 1922: Charles M. Schulz, usona bildliteraturisto (m. 2000)
- 1925: Edward Kajdański, pola verkisto, ĵurnalisto kaj diplomato (m. 2020)
- 1926: Ralf Wolter, germana aktoro kaj kantisto (m. 2022)
- 1930: Uladzimir Karatkjeviĉ, belorusa verkisto, poeto, dramaturgo, kinoscenaristo kaj publicisto (m. 1984)
- 1931: Adolfo Pérez Esquivel, argentina Nobelpremiita artisto, aktivulo pri la rajto de memdetermino, neperforta movado kaj teologio de liberigo
- 1933: Antal Madarász, hungara instruisto, geografo (m. 1978)
- 1934: Jamshid Mashayekhi, irana aktoro
- 1939: Tina Turner, usona kantistino kaj aktorino (m. 2023)
- 1942: Dang Thuy Tram, vjetnama batalkirurgistino, murdita (m. 1970)
- 1945: Magdolna Csutak, rumania hungara, aŭstria ceramikistino
- 1948: Elizabeth Blackburn, aŭstralia-usona Nobelpremiita biologino, etikistino
- 1951: Ilona Staller, hungara pornoaktorino ("Cicciolina")
- 1952: Miklós Onucsán, rumania hungara grafikisto, ceramikisto
- 1958: István Ferenc Magyar, rumania hungara dizajnisto, pentristo
- 1962: Antal Bege, hungara matematikisto (m. 2012)
- 1962: Reinhart Guib, episkopo transilvania de la protestantoj
- 1969: Ferenc Vastag, rumania hungara boksisto
- 1981: Natasha Bedingfield, brita kantistino
Mortoj
- 399: Siricio, papo, sanktulo
- 1252: Blanka de Kastilio, reĝino de Francio, katolika sanktulino (n. 1188)
- 1504: Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio (n. 1451)
- 1516: Giovanni Bellini, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1433)
- 1589: David Voit, germana teologo (n. ĉirkaŭ 1530)
- 1695: Gregório de Matos, poeto kaj advokato dum la kolonia Brazilo (n. 1636)
- 1772: János Lázár, hungara grafo, verkisto, tradukisto (n. 1703)
- 1817: Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach, anino de la rondoj ŝileraj kaj goetaj en Vajmaro (n. 1773)
- 1849: Julius Eduard Hitzig, germana verkisto kaj juristo (n. 1780)
- 1851: Nicolas Jean-de-Dieu Soult, marŝalo de Francio (n. 1769)
- 1855: Adam Mickiewicz, pola poeto, filozofo, mistikulo, politika publicisto, tradukisto, militisto, universitata lekciisto (n. 1798)
- 1857: Joseph von Eichendorff, germana poeto (n. 1788)
- 1862: Julia Pardoe, brita verkistino, novelistino kaj historiistino (n. 1806)
- 1889: Károly Koller, hungara fotisto, pentristo (n. 1838)
- 1892: Mór Wahrmann, hungara judreligia politikisto (n. 1832)
- 1896: Benjamin Apthorp Gould, usona astronomo (n. 1824)
- 1911: Paul Lafargue, franca kuracisto, filozofo kaj verkisto pri historio de marksismo (n. 1842)
- 1926: Eliška Krásnohorská, ĉeĥa poetino kaj tradukistino (n. 1847)
- 1934: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto, politikisto, akademiano, unua prezidento de Ukrainio (n. 1866)
- 1939: Hermann Julius Kolbe, germana entomologo (n. 1855)
- 1939: Arne Novák, ĉeĥa literatura kaj vidarta historiisto kaj kritikisto, bohemiisto kaj germanisto (n. 1880)
- 1940: Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere, brita politikisto kaj gazetmagnato (n. 1868)
- 1940: Helena Zamenhof, pola esperantistino, edzino de Felikso Zamenhof (n. 1874)
- 1943: Edward O'Hare, usona vickolonelo, flug-aso (n. 1914)
- 1948: Lajos Kozma, hungara arkitekto, fasonisto, grafikisto, ilustristo kaj altlerneja instruisto (n. 1884)
- 1950: Hedwig Courths-Mahler, germana verkistino (n. 1867)
- 1952: Sven Hedin, sveda geografo, fotisto, esploristo de Silka Vojo, verkisto (n. 1865)
- 1953: Emil Gaar, aŭstra pedagogo, klasika filologo kaj lernolibroverkisto (n. 1883)
- 1956: Tommy Dorsey, usona ĵazmuzikisto, trombonisto (n. 1905)
- 1956: Imre Szalacsy-Rácz, hungara instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1900)
- 1957: Theodor Čejka, ĉeĥa instruisto, nestoro de Esperanto-movado, aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo", "Revuo Internacia", "Bohema Esperantisto" kaj "Germana Esperantisto", membro de Lingva Komitato, partoprenanto de UK 1921, tradukisto de verkoj de Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1878)
- 1959: Gustav Adolf Canaval, aŭstra ĵurnalisto kaj eldonisto (n. 1898)
- 1966: Sigismundo Pragano, rumana advokato, membro de la Akademio de Esperanto, profesoro pri la rumana lingvo, rumana literaturo kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, konata de traduko de la rakontoj Rumana Bonhumoro (n. 1907)
- 1968: Arnold Zweig, germana verkisto, cionisto, pacisto (n. 1887)
- 1969: La Niña de los Peines, hispana-cigana kantistino de flamenko (n. 1890)
- 1969: Márton Lőrincz, hungara luktisto, olimpia ĉampiono (n. 1911)
- 1970: György Bartók, hungara filozofo (n. 1882)
- 1972: Erzsébet Surány, rumania hungara grafikistino, ilustristino (n. 1911)
- 1981: Max Euwe, nederlanda mondĉampiono de ŝakludo (n. 1901)
- 1984: Zoltán Gombos, hungara/usona eldonisto, redaktoro (n. 1904)
- 1985: Sergej Gerasimov, sovetia reĝisoro, scenariisto kaj aktoro (n. 1906)
- 1986: Erich Wurzer, germana skulptisto (n. 1913)
- 1988: István Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto (n. 1933)
- 1994: István Fényi, hungara poeto, tradukisto (n. 1919)
- 2000: Jack Schwarz, nederlanda filozofo, humanisto, naturkuracisto kaj edukisto (n. 1924)
- 2001: Regine Hildebrandt, germana politikistino, ministrino (n. 1941)
- 2006: Mário Cesariny de Vasconcelos, portugala poeto kaj pentristo (n. 1923)
- 2008: Edna Parker, usona longvivulino (n. 1893)
- 2008: Helena Wolińska, pola stalinista akuzistino akuzita pri senrajtaj arestoj kaj justicaj murdoj (n. 1919)
- 2009: Katalin Stahl Jencsik, rumania hungara rapiristino (n. 1946)
- 2016: Peter Hans Kolvenbach, nederlanda kleriko, pastro de Katolika Armena Eklezio, rektoro de Pontifika Gregoria Universitato, ĝenerala superulo de la jezuitoj (n. 1928)
- 2018: Bernardo Bertolucci, itala reĝisoro kaj scenaristo (n. 1941)
- 2018: Stephen Hillenburg, usona muzikisto, verkisto, komikisto kaj aktoro (n. 1961)
- 2021: Stephen Sondheim, usona komponisto kaj tekstverkisto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Siricio, papo (unua, kiu uzis ĉi tiun titolon)
- Jan Berchmans, belga jezuito, teologo, sanktulo
- Nacia tago en Mongolio, fondiĝo de la ŝtato (1924); plia tago estas la 11-a de julio (sendependiĝo de Ĉinio en 1921)
- Ukrainio: Memor-Tago pri Viktimoj de Malsatego kaj Politikaj Reprezalioj (Holodomoro) - celebrata ĉiun 4-an sabaton de novembro ekde la 26-a de novembro 1998
- Barato: Konstitucia Tago
Tagoj de semajno
La 26-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.