Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de aŭgusto estas la 238-a tago de la jaro (la 239-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 127 tagoj restas.
Je la 26-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -55: Gaŭla Milito: Julio Cezaro invadis Brition
- 1071: Batalo de Manzikerto: en Provinco Muş bizanca imperiestro Romanus la 4-a Diogeno malvenkis kun turko-selĝukoj, komandataj de Alp Arslan, kaj estis kaptita
- 1204: Ladislao la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1278: Batalo sur Morava kampo: ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a militante kontraŭ habsburgoj pereis - sukcedofino de Přemyslidoj
- Centjara Milito
- 1346: Batalo de Crécy: grandegaj perdoj de francoj kune kun pereo de aliancano Johano de Luksemburgo
- 1350: Johano la 2-a kroniĝis en Reims kiel reĝo de Francio
- 1498: Itala artisto Mikelanĝelo estis komisiita skulpti Pietaton
- 1541: Turka sultano Sulejmano la 1-a konkeris Budan kaj aneksis Hungarion
- 1542: Francisco de Orellana kiel unua eŭropano laŭlonge de Amazono atingis Atlantikon
- 1572: Franca reĝo Karlo la 9-a konfirmis, ke la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago estis de li estrita
- 1619: Frederiko la 5-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1652: Kadre de la unua angla-nederlanda milito admiralo Michiel de Ruyter en mara bataleto apud Plymouth venkis anglan ŝiparestron de liniŝipoj
- 1720: Pollando: en Zamość komenciĝis sinodo de Ukraina Grek-Katolika Eklezio por latinigi orientajn katolikajn ekleziojn (kiel sekvo de Bresta religia unio)
- 1728: Vitus Bering duan fojon malkovris markolon inter Azio kaj Ameriko (post Semjon Deĵnjov)
- 1760: Sepjara milito: malsukcesa sturmo de fortreso Kołobrzeg fare de rusia armeo
- 1789: Franca revolucio de 1789: Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estis voĉdonita - enskribita al Memoro de la Mondo
- 1792: Pola militisto Tadeusz Kościuszko, pro sia sinteno en la Batalo de Dubienka, ricevis honoran civitanecon de Francio
- 1813: Napoleonaj militoj: dutaga Batalo de Dresdeno komencita - francoj perdis 9000 soldatojn, aliancanoj - 25000
- 1826: Pollando: en Lublin oni inaŭguris Monumenton al la Lublina unio, laŭ koncepto de Stanisław Staszic
- 1877: La 10-a rusa-turka milito: venko de rusa-bulgara armeo en la dua batalo de intermontejo Ŝipka (Balkana montaro)
- 1883: La plej forta kaj fina erupcio de indonezia vulkano Krakatoa - 40 miloj da mortintoj, 36 metra cunamo-ondo estiĝis
- 1884: Usona horloĝisto Ottmar Mergenthaler patentigis kompostmaŝinon Linotipo - pliperfektigita inventaĵo de Johannes Gutenberg
- 1896: En Istanbulo grupo de armenaj revoluciuloj okupis Otomanan Bankon - venĝe turkoj organizis armenan genocidon: 50 mil homoj pereis
- Unua Mondmilito
- 1914: Batalo de Le Cateau-Cambrésis - venko de germana armeo super la franca-belga-brita; germana kolonio en Togolando kapitulacis antaŭ francaj kaj britaj fortoj post 20-taga kampanjo
- 1920: Kazaĥa Aŭtonomia Soveta Socialisma Respubliko estis fondita
- 1922: Turka armeo gvidata de Mustafa Kemal Atatürk lanĉis ofensivon kontraŭ grekaj trupoj proksime al Izmir - Grekio perdas sian teritorion en Anatolio, ĉirkaŭ 1 miliono da grekoj elmigris el Turkio
- 1930: Komunista Partio de Filipinoj estis fondita
- 1936: Subskribo de brita-egipta interkonsento pri retreto de britaj taĉmentoj el Egiptio krom la ĉirkaŭaĵoj de Sueza Kanalo
- 1939: Enhavon de sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov ekkonis - post Usono, Britio kaj Francio - ankaŭ spionagentejoj de Latvio kaj Estonio
- 1939: Teŝinio: neinformitaj pri datŝanĝo de la atako de Nazia Germanio al Pollando germanoj el Slovakio atakis fervojan stacidomon Mosty u Jablunkova por konkeri tunelon (la agreso sen militdeklaro ekplanita je la 4:50)
- 1940: En San-Joseo fondiĝis Universitato de Kostariko
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo arestis 64 pastrojn en Włocławek-diocezo (germanigata Provinco Vartlando); Varsovio: germanoj arestis socialistojn Stanisław Dubois (pereis en Aŭŝvico) kaj Jan Maurycy Borski (pafmortigita en amasa ekzekuto en Palmiry); Moskvo: oficiala anonco de Litova Socialisma Soveta Respubliko pri transloko de la ĉefurbo de Kaŭno al Vilno; peto de Rumanio pri germana arbitracio en la disputo kun Hungario pri Transilvanio; Centra Afriko: guberniestro Félix Éboué igis Ĉadion unua franca kolonio, kiu transiris al la registaro en ekzilo de la generalo Charles de Gaulle; decido de Adolf Hitler pri surbordiĝo en Anglio - de Folkestone ĝis Eastbourne (140 km) per la fortoj de 16-a kaj 9-a Armeoj (25 divizioj, en tio 13 el la unua ondo), 6-a Armeo en Normandio kiel rezervo; Atlantiko: Marborda Komandejo de RAF funkciigis bazon sur Islando; Usono: prezidento Franklin D. Roosevelt konsentis estigon de rezervo kaj Nacia Gvardio por federacia servo dum 1 jaro
- 1941: Provinco Vartlando: en Poznań germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 11 poloj; Volinio: en Maniewicze Sicherheitsdienst el Kowel kune kun ukraina polico pafmortigis 327 judojn; unua vizito de Benito Mussolini en la ĉefa komandejo de Hitler, en la Lupa kuŝejo apud Kętrzyn; en Tobruk aperis pollingva revuo "Głos Tobruku" (Voĉo de Tobruk)
- 1942: Operaco Reinhardt: en Sortkiav, okcidenta Ukrainio germanoj mortigis 500 judojn kaj 2 000 deportis al ekstermejo Bełżec — 500 infanoj kaj malsanuloj estis mortigitaj surloke; germanoj likvidis getojn en la nuna Rivna provinco: Bereźnica, Klesiów, Ludwipol, Rokitna, Kostopol, kaj en Wieruszów (apud Kalisz); germana polico kaj ĝendarmaro pafmortigis en Dubiecko (proksime al Przemyśl) 15 judojn, en Czarna 12 ciganojn, en Pachole (proksime al Parczew) 5 personojn; japana armeo aneksis pacifikan insulon Nauro
- 1943: Germana ĝendarmaro murdis 58 loĝantojn de pola vilaĝo Jasionowo (proksime al Augustów) (inkluzive de 13 viroj, 24 virinoj kaj 21 infanoj; 7 personoj saviĝis pro bona kaŝiĝo), kaj en Mściwoje (proksime al Kolno) 33 polojn pro konspira agado; Pola Rezistomovado: apud Ożarów taĉmento de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando pafmortigis en embusko germanan generalon Kurt Renner - tio estis unusola tiomranga oficiro likvidita de la Pola Subtera Ŝtato, krome pereis 2 stabaj oficiroj kaj 5 gardantaj ilin soldatoj de Waffen-SS; post perfida senarmigo de pola militistejo apud lago Naraĉ sovetaj partizanoj de la taĉmento de belorusa komunisto Fjodor Markov murdis partizanan gvidanton "Kmicic" kaj poste 56 partizanojn kaj 20 membrojn de teritoria konspiro; Hungario: sub patroneco de Vilmos Apor estis formita en Episkopa Palaco de Győr Katolika Socia Popola Movado, la antaŭula organizo de Kristan-Demokratia Popola Partio
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): nokte de la 25-a/26-a de aŭgusto transiris al Mezurbo per kloakoj area komandantaro de Malnova Urbo; germana aera kaj surtera bombado de Malnova Urbo, kie pereis 5 stabaj oficiroj de komunista Popola Armeo, inkluzive de unu soveta spiono; al Poznań venis unua parto de rabita en la ribelanta Varsovio havaĵo; en Jasło germana polico pafmortigis 39 polojn, kaj germanaj pilotoj de aero pafmortigis 17 loĝantojn de vilaĝoj Klew (proksime al Opoczno) kaj Sulborowice (proksime al Końskie); en liberigita Parizo sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj okazis militista parado - Charles de Gaulle alvenis al la urbo; la Bulgara Komunista Partio komencis ribelon kontraŭ porgermana registaro; SS-komandanto d-ro Ernst Kaltenbrunner depeŝis al dem Bach pri evakuo de Varsovio, rekomendante direkti homamason al trudlaboro en Tria Regno nur pere de koncentrejoj
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: sur Kurilaj insuloj sovetaj trupoj okupis 3 insulojn: Onekotan, Ŝjaŝkotan kaj Matua
- 1951: Premiero de la usona muzikalo Usonano en Parizo
- 1956: Częstochowa: sur Jasna Góra okazis en ĉeesto de unu miliono da kredantoj Votoj de Klara Monto de la Pola Nacio, redaktitaj de internigita primaso Stefan Wyszyński
- 1957: Sovetunio informis pri unua en la historio sukcesa provo de interkontinenta balistika misilo
- 1968: Praga printempo: en Moskvo oni subskribis interkonsenton ke depende de normaligado de interna situacio en Ĉeĥoslovakio la Soveta Armeo komencos retiriĝadi — Alexander Dubček plu restis en sia posteno
- 1972: La 20-a Somera Olimpiko komenciĝis en Munkeno
- 1976: En Zairo (nun Demokratia Respubliko Kongo) oni malkovris ebolon
- 1976: Jacques Chirac eksiĝis de la posteno ĉefministro de Francio
- 1978: Kardinalo Albino Luciani elektiĝis papo surnominte sin Johano Paŭlo la 1-a, kies pontifikado daŭris 33 tagojn
- 1978: Skipa misio de Sojuz 31 al kosmostacio Salut-6 komenciĝis kun la unua germana kosmonaŭto Sigmund Jähn, de GDR
- 1980: Bombo estis metita en Hotelo Harvey en Stateline (Nevado), kiun FBI poste priskribis kiel la plej kompleksan improvizan eksplodan aparaton iam kreitan
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo
- En Vroclavo eksplodis solidareca striko, kies gvidanto iĝis Władysław Frasyniuk
- Pola primaso Stefan Wyszyński predikis sur Jasna Góra, kio estis cenzurita en amaskomunikiloj kaj manipulita de la komunista reĝimo
- 1981: Usona kosmosondilo Voyager 2 alproksimiĝis al la plej eta distanco al Saturno (101 mil km de la nubopintoj)
- 1989: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis episkopon Józef Kowalczyk apostola nuncio en Pollando - post religo de diplomatiaj rilatoj inter la Apostola Seĝo kaj la Pola Popola Respubliko
- 1990: Bosnio kaj Hercegovino: rezulte de eksplodo de karbo-polvo en minejo "Dobrnja" apud Tuzla 180 ministoj pereis
- 1991: Linus Torvalds publikigis en interreta diskutgrupo novan informon pri mastruma sistemo Linukso
- 1991: Prezidiumo de la Verĥovna Rada de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko eldonis dekreton pri provizora ĉesigo de funkciado de la Komunista Partio de Ukrainio; Pollando agnoskis sendependecon de Litovio
- 1992: Pereo de Ĉeĥoslovakio: ĉefministroj Václav Klaus kaj Vladimír Mečiar subskribis en Brno (Vilao Tugendhat) interkonsenton pri disdivido de Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko ekde la 1-a de januaro 1993
- 1992: Pollando: incendio de arbaro komenciĝis apud Kuźnia Raciborska - postmilite la plej granda en Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo, bruliĝis ĝis la 2-a de septembro 9062 hektaroj
- 1993: Ernest Shonekan iĝis prezidento de Niĝerio
- 1993: Prezidentoj Václav Havel (Ĉeĥio) kaj Boris Jelcin (Rusio) subskribis en Prago traktaton pri amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj
- 1999: Rusio komencis la Duan Ĉeĉenian Militon responde al la invado de Dagestano fare de la Islama Internacia Paco-Brigado
- 2001: 6 personoj pereis en incendio de balono en franca Savojo
- 2002: Hispana juĝisto Baltasar Garzón Real por tri jaroj malpermesis agadon de la eŭska partio Batasuna pro ties ligoj kun separisma grupiĝo ETA
- 2004: Kubo rompis diplomatiajn rilatojn kun Panamo post amnestio fare de prezidentino Mireya Moscoso de 4 kubanoj kondamnitaj pro provo atenci al Fidel Castro en 2000
- 2005: Gdańsk: Koncerto de Jean Michel Jarre okaze de la Pola Aŭgusto 1980
- 2006: Pollando: Konsilio de la kaŝuba lingvo establiĝis
- 2007: Prezidentoj de Afganio Hamid Karzai kaj Taĝikio Emomali Rahmon malfermis la plej grandan ponton sur ĉelima rivero
- 2008: Rusa-kartvela milito: Rusio agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio — 10 tagojn post armistico
- 2011: Aleksandr Ankvab gajnis prezidentan baloton en Abĥazio
- 2011: En Dęblin oni inaŭguris Muzeon de Pola Aer-Armeo
- 2016: En Istanbulo oni malfermis voj-fervojan ponton super la markolo Bosporo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 184-a tago de rusa agreso: en Luganska provinco (Staĥanov) en pripafita hotelo pereis ĉ. 200 rusiaj soldatoj; divizia interligitec-centro de Rusia Armeo en Ĥersona provinco estis likvidita de ukrainoj; urbestro de Melitopolo informis, ke de Ĥersono venis gvidantaro de okupantoj kun 10 kemiaj laboratorioj por esploro de radiado, kaj ukraina ministro, ke rusoj detruis pli ol 30 klinikojn por pacientoj kun Covid-19; en tria tago de incendioj en Ĉernobila Fermita Zono la situacio komencas malboniĝi; ukraina ministro pri sano alvokas ne aĉeti medikamentojn kun jodo — ĉiuj medicinejoj en la zono de potenciala minaco estas adekvate ekipitaj; laŭ Urba Konsilio de Mariupolo okupantoj kaj kunlaboristoj provas ŝanĝi infanojn en Hitlerjugend — la invadintoj en apuda vilaĝo establis tendaron, en kiu infanoj "lernas pafi kaj malami ukrainojn"
- Mondreago: "Vijesti": nokte okazis ciberatako al registaraj institucioj de Montenegro — Nacia Sekureca Agentejo de Montenegro informis ke metodologio de la atako estas karakteriza por rusaj servoj; Norvegio enkondukis pliajn sankciojn kontraŭ Rusio; BBC: Rusio proksime al Nord Stream 1 ĉiutage bruligas gason kun valoro de 10 mln da eŭro; en Rusio komence de ĉiu semajno lernantoj de la klasoj 1-11 frekventos lecionojn "Konversacioj pri tio, kio gravas" — oni rakontos, ke la milito en Ukrainio estas ekzemplo de sincera amo al la lando kaj rusia nacio, kaj vera patrioto devus ĉiam esti preta redoni la vivon por feliĉo de la patrio;
Naskiĝoj
- 1583: Adamo de Ŝvarcenbergo, germana grafo, konsilisto de elektoprinco Georgo Vilhelmo (m. 1641)
- 1596: Frederiko la 5-a, princo-elektisto de Palatinato, reĝo de Bohemio (m. 1632)
- 1676: Robert Walpole, unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (m. 1745)
- 1740: Joseph-Michel Montgolfier, franca inventisto de varmaerbalono (m. 1810)
- 1743: Antoine Lavoisier, franca kemiisto, memorigita sur la Eiffel-Turo, gilotinita (m. 1794)
- 1744: József Fogarasi Pap, hungara filozofo, profesoro (m. 1784)
- 1757: Christophe Saliceti, franca politikisto kaj diplomato de la Unua Imperio (m. 1809)
- 1780: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo de klasikismo (m. 1867)
- 1781: Sámuel Hegedűs, hungara eklezia verkisto kaj poeto (m. 1844)
- 1819: Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, edzo de reĝino Viktoria (m. 1861)
- 1838: John Wilkes Booth, usona aktoro, murdisto de prezidento Abraham Lincoln (m. 1865)
- 1848: Édouard Dantan, franca pentristo (m. 1897)
- 1849: Mihály László, hungara instruisto kaj verkisto, kunfondinto de Societo Petőfi (m. 1932)
- 1850: Charles Robert Richet, franca Nobelpremiita kuracisto kaj fiziologo esplorinta metapsikion (m. 1935)
- 1851: Émile Boirac, franca filozofo, rektoro, prezidanto de la 1-a UK 1905, Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj, verkanta por "Oficiala Gazeto Esperantista" kaj "La Revuo", esploristo de parapsikologio, esoterulo (m. 1917)
- 1861: Ceferino Giménez Malla, hispana cigano, viktimo de Hispana Enlanda Milito, beatigita, patrono de ciganoj (m. 1936)
- 1873: Lee De Forest, usona inventisto, aŭtoro de 300 patentoj (m. 1961)
- 1880: Guillaume Apollinaire, franca verkisto kaj poeto (m. 1918)
- 1882: James Franck, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta jonigon de atomoj rezulte de ilia kunpuŝo kun elektronoj (m. 1964)
- 1883: Kazimierz Pużak, pola socialista politikisto, forkaptita al Moskvo kaj juĝata dum la montra proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato (m. 1950)
- 1885: Jules Romains, franca verkisto, fondinto de unanimismo (m. 1972)
- 1894: Arthur Henry Cobby, aŭstralia generalo, flug-aso (m. 1955)
- 1895: Jerzy Kuryłowicz, pola lingvisto okupiĝanta pri historio de lingvo kaj hindeŭropa lingvaro (m. 1978)
- 1896: Josef Mašín, ĉeĥa generalo, membro de kontraŭgermana rezistomovado, patro de kontraŭkomunistaj fratoj Mašín, ekzekutita (m. 1942)
- 1904: Christopher Isherwood, angla verkisto de noveloj kaj tradukisto (m. 1986)
- 1905: Béla Gy. Szabó, rumania hungara ksilografo (m. 1985)
- 1906: Albert Sabin, pola-usona kuracisto, inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito (m. 1993)
- 1910: János Fazakas, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1979)
- 1910: Patrino Teresa, albana Nobel-premiita monaĥino helpanta al lepruloj en Kalkato, beatigita (m. 1997)
- 1913: Elma Bulla, hungara aktorino kaj dancistino (m. 1980)
- 1913: Boris Pahor, slovena verkisto (m. 2022)
- 1914: Witold Zacharewicz, pola aktoro, pro helpo al judoj murdita (m. 1943)
- 1914: Julio Cortázar, argentina verkisto, tradukisto, filozofo, intelektulo (m. 1984)
- 1914: Fazıl Hüsnü Dağlarca, turka poeto kaj verkisto politik-socia (m. 2008)
- 1917: György Györffy, hungara historiisto pri Árpád-epoko (m. 2000)
- 1922: Ewa Bondar, pola esperantistino, instruistino laŭ la Cseh-metodo, honora membro de Internacia Esperanto-Instituto (m. 2015)
- 1927: Balkrishna Doshi, barata arĥitekto, gajninto de Pritzker-premio (m. 2023)
- 1929: Yogi Bhajan, panĝaba entreprenisto kaj sikha jogano populariganta kundalini-jogon (m. 2004)
- 1936: Benedict Anderson, usona historiisto kaj politikologo, okupiĝinta pri Azio kaj Indonezio (m. 2015)
- 1948: Dezső Garda, rumania hungara lokhistoriisto
- 1949: Zoltán Székely Szabó, hungara aktoro, verkisto
- 1957: Dr. Alban, niĝeria-sveda muzikisto, kantisto kaj dentisto
- 1960: Branford Marsalis, usona ĵaz-saksofonisto, komponisto kaj muzikproduktisto
- 1960: Gyula Elekes, rumania hungara emajlartisto
- 1971: Thalía, meksika kantistino kaj aktorino
- 1976: Zemfira, rusia kantistino, kantaŭtorino, komponistino, reprezentantino de sendependa roko
- 1980: Chris Pine, usona aktoro, komikisto
- 1981: Anna Keszeg, rumania hungara literaturhistoriistino
- 1981: Barbara Maciejczyk, pola stevardino, viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1982: Tadek, pola repisto memoriganta "Anatemitajn Soldatojn"
- 1986: Gyöngyvér Vajda, rumania hungara aktorino
- 1993: Keke Palmer, usona aktorino kaj kantistino
- 1993: Agata Cichocka, pola-nederlanda esperantistino, kasistino de Pola Esperanto-Junularo kaj de Nederlanda Esperanto-Junularo
Mortoj
- 303: Aleksandro de Bergamo, romia soldato, martiro, katolika sanktulo
- 1278: Přemysl Otakar la 2-a, reĝo de Bohemio, murdita (n. 1223)
- 1346: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio (n. 1296)
- 1486: Ernesto (Saksio), germana duko, princo-elektisto (n. 1441)
- 1595: Antono de Krato, Prioro de Krato, pretendanto al la portugala trono (n. 1531)
- 1666: Frans Hals, flandra pentristo de portretoj (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1723: Antoni van Leeuwenhoek, nederlanda fizikisto kaj komercisto, la patro de mikrobiologio (n. 1632)
- 1785: Ventura Rodríguez, hispana arkitekto kreanta lime de baroko kaj novklasikismo, estro de la katedro de arkitekturo en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (n. 1717)
- 1795: Alessandro Cagliostro, itala aventuristo, okultisto, alkemiisto, kaj framasono, heroo de du historiaj romanoj de Alexandre Dumas (n. 1743)
- 1813: Theodor Körner, germana poeto kaj dramverkisto (n. 1791)
- 1845: Nikolaus Becker, germana juristo kaj poeto (n. 1809)
- 1850: Ludoviko-Filipo, reĝo de Francio, la lasta kun oficiala titolo "Reĝo de la Francoj" (n. 1773)
- 1865: Johann Franz Encke, germana astronomo kalkulinta valoron de la suna paralakso (n. 1791)
- 1873: Karl Wilhelm, germana korusestro kaj komponisto de neoficiala himno (n. 1815)
- 1885: August Gottfried Ritter, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1811)
- 1902: Otto Gildemeister, germana politikisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1823)
- 1908: Tony Pastor, usona amuzisto, inventinto de vodevilo (n. 1837)
- 1908: Christian Hagans, germana entreprenisto, lokomotivfabrikanto (n. 1829)
- 1910: János Réti, hungara agrikultura fakverkisto (n. 1849)
- 1912: Pavel Ĵukovskij, germana kaj rusia scenejfaristo, pentristo kaj verkisto (n. 1845)
- 1921: Ludwig Thoma, germana verkisto kaj redaktoro (n. 1867)
- 1921: Sándor Wekerle, trifoja ĉefministro de Hungario (n. 1848)
- 1938: Teodor Axentowicz, pola-armena pentristo, desegnisto kaj grafikisto, profesoro kaj rektoro (n. 1859)
- 1944: Adam von Trott zu Solz, germana juristo, diplomato, rezistmovadano (n. 1909)
- 1945: Franz Werfel, aŭstra poeto kaj verkisto (n. 1890)
- 1958: Ralph Vaughan Williams, angla komponisto (n. 1872)
- 1963: Czesław Kaczmarek, pola episkopo esplorinta la pogromon de Kielce, persekutita kaj torturita de komunista reĝimo pro estigo de sendependa raporto pri la pogromo de Kielce (n. 1895)
- 1967: Adorján Stella, hungara verkisto, ĵurnalisto, humuristo, tradukisto, teatra aŭtoro (n. 1897)
- 1973: Ferenc Heves, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1903)
- 1974: Charles Lindbergh, usona aviadisto, la unua homo superfluginta Atlantikon (n. 1902)
- 1975: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, simbolo de Rastafaria movado (n. 1892)
- 1979: Mika Waltari, finna verkisto, aŭtoro de la plej eminenta historia romano en la finnlingva literaturo, "Egiptano Sinuhe", tradukita en pli ol 40 lingvojn (n. 1908)
- 1980: Rosa Albach-Retty, aŭstra aktorino (n. 1874)
- 1982: Edith Weide, dana esperantistino, edzino de August Weide, prezidantino de Hamburga Esperanto-Societo (n. 1912)
- 1982: Anna German, pola kantistino, komponistino kaj aktorino, kantanta en 7 lingvoj, plej populara inter la pola diasporo en Usono (n. 1936)
- 1989: Irving Stone, usona verkisto, aŭtoro de beletrigitaj biografioj (n. 1903)
- 1993: László Schrek, rumania hungara arkivisto, lokhistoriisto (n. 1935)
- 1994: Sergeo Novik-Pjajun, belorusa poeto plurlingva, malliberulo de germana koncentrejo kaj soveta puntendaro, instruinta Esperanton en Jakutio, kien li estis ekzilita (n. 1906)
- 1997: János Kovács, rumania hungara literaturkritikisto (n. 1921)
- 2002: Thomas Gordon, usona psikologo kaj psikoterapiisto, baziĝanta sur humanisma psikologio substrekanta gravecon de komunikado kaj senperforta konfliktsolvado (n. 1918)
- 2004: Laura Branigan, usona kantistino kaj aktorino (n. 1952)
- 2005: Wolfgang Bauer, aŭstra avangarda verkisto kaj dramaturgo (n. 1941)
- 2006: Roma Thorsen, dana esperantistino kaj tradukistino por "Norda Prismo", edzino de Poul Thorsen, kun kiu ŝi gvidis la fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen (n. nekonata)
- 2006: Vladimir Tretchikoff, kazaĥa pentristo (n. 1913)
- 2007: Gaston Thorn, ĉefministro de Luksemburgio, prezidanto de Eŭropa Komisiono (n. 1928)
- 2007: Enrique Balech, argentina natursciencisto, fakulo pri marbiologio, planktono kaj algoj, Esperanto-vortaristo, honora membro de Argentina Esperanto-Ligo (n. 1912)
- 2009: Ferenc Nagy, hungara kemiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1927)
- 2010: Raimon Panikkar, hispana-malabara teologo, filozofo, katolika-hindua dialogisto (n. 1918)
- 2012: János Matekovics, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1939)
- 2013: Józef Łukaszewicz, pola matematikisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, profesoro, rektoro (n. 1927)
- 2017: Jozefo Golec, pola pedagogo pri plastiko, populariganto de turismo, ŝako, Teŝinio, kreinto de ekslibrisoj, iniciatinto de Esperanto-muzeo en Sopot (m. 1935)
- 2022: Hana Zagorová, ĉeĥa kantistino, tekstistino, aktorino kaj prezentistino (n. 1946)
- 2023: Bob Barker, usona telvidgastiganto (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Aleksandro de Bergamo, romia soldato, martiro
- Virgulino de Ĉenstoĥovo - fiksita de Pio la 10-a en 1904 por katolika eklezio en Pollando
- Filipinoj, Namibio: Tago de Herooj
- Papuo-Nov-Gvineo: Pento-Tago
Tagoj de semajno
La 26-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.