Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 25-a de septembro estas la 268-a tago de la jaro (la 269-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 97 tagoj restas.
Je la 25-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 235: Papo Pontiano abdikis
- 275: Tacito estis proklamita romia imperiestro fare de Romia senato - post murdo de Aŭreliano, kiu sukcese luktis kun la krizo de Romia Imperio
- 1066: Batalo de Stamford Bridge, kie Harold la 2-a (Anglio) venkis Harald Hardrada - fino de la epoko de vikingoj
- 1235: Hungario: en Székesfehérvár estis kronita Béla la 4-a, la "dua patruja fondinto", rekonstruisto de la lando post tatara invado, fondinto de la kastelo en Buda
- 1396: Batalo de Nikopol (provinco Pleven) - lasta internacia krucmilito fiaskis, turkoj subpremis Bulgarion kaj dominadis sur Balkana duoninsulo
- 1493: Kristoforo Kolumbo komencis de Kadizo sian duan ekspedicion al Nova Mondo
- 1513: Konkeranto Vasco Núñez de Balboa iĝis unua eŭropano, kiu ekvidis Pacifikon post trapaso de la istmo de Panamo
- 1555: Augsburg: Paco de Aŭgsburgo pri kunekzisto de katolikismo kun luteranismo subskribita laŭ la principo Kies reganto, ties religio - garantio de religia libereco por imperiaj statoj
- 1598: Reĝo de Pollando kaj Svedio Sigismondo la 3-a Vasa malvenkis en batalo de Linköping dum militiro al Svedio por subpremi ribelon de princo Karolo la 9-a
- 1604: Venko de pola militisto Jan Karol Chodkiewicz en batalo de Blanka Ŝtono en la pola sveda-milito 1600-1611 (svedoj perdis 3000 soldatojn, poloj kaj litovoj 50 kaj 100 vunditojn)
- 1621: Sveda armeo konkeris Rigon (en la pola-sveda milito 1621-1626)
- 1632: Rusa ekspedicio establis fortikaĵon Jakutskon
- 1655: Sveda diluvo: sveda armeo komencis sieĝon de Krakovo
- 1706: Liberecbatalo de Rákóczi: aŭstra armeo rabis kaj bruligis Miskolc
- 1759: Sepjara milito: venko de prusa armeo super la aŭstra en batalo de Hoyerswerda
- 1768: La 5-a Rusa-turka milito eksplodis kaj daŭris ĝis 1774
- 1789: Usona Leĝo de Rajtoj agnoskita de la Usona Kongreso
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: pola parlamento ĉirkaŭita de rusa armeo en Grodno redonis parton de la teritorio de Pollando al Reĝlando de Prusio, kiu prenis 58 mil km² de la surfaco
- 1794: Insurekcio de Kosciuszko: pola generalo Jan Henryk Dąbrowski eniris al Gniezno
- 1830: Batalo pri sendependeco de Belgio komenciĝis
- 1845: Praganoj petis pri enkonduko de la ĉeĥa lingvo kiel instrulingvo en pragaj lernejoj - ilia peto estis pozitive akceptita nur la 11-a de septembro 1861
- 1846: Meksika-Usona Milito: usona armeo komandata de venonta prezidento Zachary Taylor konkeris Monterejon
- 1855: En Dresdeno oni malfermis Pentraĵgalerion de la Malnovaj Majstroj, projektitan de Gottfried Semper
- 1865: Ĉilio deklaris militon al Hispanio
- 1890: En Kalifornio kreiĝis Nacia Parko Sekvoja kaj Nacia Parko Yosemite
- 1911: Pola piloto Michał Scipio del Campo testoflugis la unuan polan aviadilon
- 1912: Novjorko: en Universitato Kolumbio oni fondis ĵurnalisman lernejon
- Unua Mondmilito
- 1921: En Prago finiĝis la Unua Tutbelorusa Konferenco
- 1921: Dua Pola Respubliko: maltrafa atenco kontraŭ Józef Piłsudski farita en Lvovo de organizaĵoj ligitaj kun Ukraina Militista Organizaĵo de Jevhen Konovalec
- 1927: Nova Sinagogo malfermiĝis en Gdańsk
- 1937: Dua japana-ĉina milito: venko de la Oka Ruĝa Armeo en batalo de Pingxingguan (Ŝanŝio)
- 1941: Instituto Nacional de Industria fondiĝis en Hispanio
- Dua Mondmilito
- 1939: 9-a tago de la soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo eniris al Chełm kaj Suwałki — kutime 3 tagojn poste alvenantaj NKVD-taĉmentoj per teroro enkondukis sovetan okupadon; sovetaj regopovoj arestis en Vilno pli ol 500 personojn, antaŭ ĉio polajn oficirojn, bienposedantojn, altrangajn oficistojn, politikajn aktivulojn, policanojn, setliĝintojn kaj forstistojn; Stalin prezentis al germana ambasadoro projekton de tuta likvido de la pola ŝtato, transdonon de Lublinio kaj orienta parto de Mazovio al la Tria Regno, kaj difinon laŭ Okcidenta Bugo la sovetan-germanan landlimon kun agnosko de Litovio kiel zono de Sovetunio; 25-a tago de la germana-pola milito: unua intensa kaj la plej granda bombado de Varsovio — ĉirkaŭ 10 mil mortigitoj kaj 35 mil vunditoj (dum 11 horoj sur la ĉefurbon falis preskaŭ 630 tunoj da bomboj detruaj kaj flamigaj, aparte lernejoj kaj malsanulejoj estis celo de 400 bombaviadiloj de Luftwaffe); prezidento Ignacy Mościcki transdonis regopovon al la pola ekzila registaro (laŭkonstitucie li elektis polan ambasadoron en Italio); fajra duelo de baterio en Hel kontraŭ germanaj kirasŝipoj; germanaj aviadilistoj disĵetis super Varsovio flugfoliojn kun minaco de morto al civiluloj kaptitaj kun armilo kaj pafekzekuto po 20 personoj venĝe kontraŭ unu mortigita germano — averaĝe dum la germana invado ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj; en Poznań ĉefo de civila estraro anoncis areston fare de polico polajn instruistojn kaj klerikojn por sendi ilin al koncentrejoj; venko de germanoj en la dua batalo de Krasnobród - trairo suden ne sukcesis al al 39-a Infanteria Divizio; apud Krasnystaw organiziĝis grupo de kolonelo Leon Koc
- 1940: Germana okupado de Pollando: kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado germanoj pafekzekutis en Częstochowa 92 polojn (de la 28-a de junio ĝis la 25-a de septembro); soveta juĝejo en Tarnopol juĝis 28 membrojn de la Pola Rezistomovado kaj 13 kondamnis al mortpuno; kontraŭleĝa anekso de Litovio al Sovetunio; en germana militprizono mortis komandoro Stefan Frankowski; Nord-Afrika kampanjo: nesukcesa provo fare de Aliancanoj konkeri senegalan havenon Dakaro, defendatan de la franca reĝimo de Vichy; Usono donis pruntaĵon al registaro de Ĉiang Kai-ŝek (20 mld da usonaj dolaroj)
- 1941: Konspira "Wiadomości Polskie" (Polaj Informoj) en enkonduka artikolo konstatas, ke Rusio estas moda sur ambaŭ hemisferoj kaj la plej populara en anglosaksa mondo, kiu sekretigas ĝiajn erarojn, defektojn kaj krimojn eksponante valorojn kaj meritojn; Holokaŭsto: germanaj soldatoj pafmortigis 575 judojn en Jaszuny apud Vilno; en Tria Regno oni engaĝigis 1 007 561 trudlaboristojn de Pollando, en tio 262 730 virinojn (26,1%); Gestapo forigis de Provinco Vartlando du germanojn pro "iliaj interligoj kun poloj"; Londono aperas por gazetaro la unua n-ro de "Sciigoj el Batalanta Pollando" (eldonata neregule ĝis fino de la milito) kaj anglalingva "Poland Fights On"; en Buzuluk okazis unua koncerto de Hanka Ordonówna por komandantoj de la Pola Armeo en Sovetunio; la svisa polico instruis: "Konforme al la nuna praktiko ... laŭrasaj rifuĝintoj ne estas politikaj rifuĝintoj" — Svislando efike rifuzis eniron por judoj provantaj fuĝi de okupata Eŭropo dum holokaŭsto; Orienta Fronto: fino de germanaj bataloj oriente de Kievo
- 1942: Ruĝa Armeo fine haltigis germanan atakon de 1-a Kirasita Armeo al la linio Malgobeko-Majskij-rivero Baksan; germanaj trupoj de 17-a Armeo komencis atakon al Tuapseo; Pacifiko: sur Papuo-Nov-Gvineo aŭstralia 7-a Infanteria Divizio ekatakis laŭlonge de Port-Moresbo-Kokoda (Provinco Oro)
- 1943: Supera komandanto de SS en Provinco Vartlando ordonis instrui polojn, ke ĉiu estos tuj pafekzekutita, se li ne informos regopovojn pri rimarkitaj paraŝutistoj aŭ ĵetaĵoj; aŭstro Franz Kutschera iĝis komandanto de SS kaj polico en distrikto Varsovio; komandanto de poroficira militprizono en Dössel transdonis al Gestapo 20 polajn oficirojn, kiuj fuĝis kaj estis kaptitaj de polico; Ruĝa Armeo liberigis Smolensk, Roslavl, Novozibkov; Balkana Fronto: en Split-Dalmatio germanaj trupoj komencis samcentre ataki Split (i.a. de Šibenik)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): parto de soldatoj, civiluloj kaj civilaj regopovoj retiriĝis nokte de kvartalo Mokotów al Mezurbo; germanoj proponis kapitulacon de la kvartalo, sed ne ricevis respondon de la pola flanko kaj plu okupiĝas pri murdado, en du malsanulejoj, de pacientoj kun kuracistoj kaj flegistinoj, de profesoro pri kemio Stanisław Weil, ankaŭ pendumis substandardiston pro eksplodigo de germana bunkro; en la ribelo mortfalis soldato de Pola Enlanda Armeo, olimpikisto pri lancoĵeto, Eugeniusz Lokajski, kiu dokumentis per 1000 fotoj batalojn kaj ĉiutagan vivon de la ribelantoj, kaj germanajn militkrimojn; germanaj kaj ukrainaj soldatoj pafmortigis en Jamna 57 personojn; Adolf Hitler dekretis kreon de Volkssturm (por viroj inter 16-60 vivojaro); Nederlando: britaj trupoj komencis sian retiriĝon de la Batalo de Arnhemo, finante la malvenkan Operacon Market Garden; Orienta Fronto: la soveta 39-a Armeo komencis batalon pri Dukla montpasejo; Okcidenta Fronto: en Loreno usona 3-a Armeo finis purigon de Épinal de germanoj
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: Interkonsenta Komitato de la Demokratiaj Organizaĵoj de la Subtera Pollando fondiĝis; sur la pola teritorio la Ruĝa Armeo likvidis enklavon de Police - funkciantan ekde la 5-a de oktobro 1945, kie laboris 20 mil germanaj militkaptitoj kaj laboristoj
- 1950: Post la batalo de Inĉono trupoj de Unuiĝintaj Nacioj, sub komando de generalo Douglas MacArthur, deklaris Seulon liberigita, malgraŭ daŭra batalado en la urbo
- 1951: Kunfondinto de belorusa studenta movado Vjaĉeslav Lavskij mortis en gulago
- 1953: Komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko arestis kaj malliberigis primason Stefan Wyszyński kaj episkopon Antoni Baraniak (dum 3 jaroj 145 fojojn enketata dum torturoj por devigi atestojn kontraŭ la primaso) kaj monaĥinon, kiu montriĝis komunista spionino kaj post liberigo foriris de monaĥejo
- 1956: Submara telefona kablo inter Skotlando kaj Novlando ekfunkciis
- 1957: En la Instituto de Nuklea Esploro ekfunkciis unua ĉeĥoslovaka nuklea reakciujo
- 1959: Post fiasko de la dua kvinjara plano, Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio diskutis direktivojn de la tria kvinjara plano por la jaroj 1961-1965, tiel nerealismaj kiel la antaŭaj
- 1959: En Kolombo estis pafvundita de budhana monaĥo S. W. R. D. Bandaranaike, ĉefministro de Cejlono, kiu mortis la sekvan tagon
- 1962: Post forigo de franca koloniismo oni proklamis Demokratan Popolrespublikon Alĝerio - ĉefministro iĝis Ahmed Ben Bella
- 1963: Prezidento de Domingo Juan Bosch estis forigita per militista puĉo
- 1964: En Mozambiko komenciĝis kontraŭportugala ribelo
- 1969: Rabato: Organizaĵo de la Islama konferenco fondiĝis
- 1972: Norvegoj referendumis kontraŭ aliĝo al Eŭropa Ekonomia Komunumo
- 1974: En San-Diego (Kalifornio) okazis unua en la historio triatlono
- 1976: Irlanda rok-grupo U2 fondiĝis
- 1977: Usono: Ĉikaga maratono komenciĝis unuafoje kun partopreno de ĉirkaŭ 4 200 personoj
- 1981: Belizo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1981: Sandra Day O'Connor membriĝis kiel unua virino al Supera Kortumo de Usono
- 1984: Jordanio kiel la unua araba lando rekomencis diplomatiajn rilatojn kun Egiptio, rompitaj post subskribo de egipta-israela packontrakto en 1979
- 1988: En Essen Aalto-Teatro ekprezentis la operon La Majstraj Kantistoj de Nurembergo de Richard Wagner
- 1991: Unuiĝintaj Nacioj enkondukis embargon kontraŭ landoj de estinta Jugoslavio
- 1992: Postkomunismo: en Minsko okazis unua, post eksterleĝigo de la Komunista Partio de Sovetunio, konsulta renkontiĝo de komunistoj el la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- 1992: Malfermo de Majno-Danubo-Kanalo liganta Nordan Maron kun Nigra Maro
- 2000: En Bonaero oni malfermis la plej grandan moskeon en Sudameriko
- Naturaj katastrofoj
- 2003: Tertremo mezurita 8,0 sur la skalo de Richter trafis la insulon Hokajdo en Japanio
- 2004: Super Hispaniolo trapasis uragano Jeanne mortigante ne malpli ol 1286 personojn kaj forprenante domojn por pli ol 300 mil personoj
- 2005: En Pollando okazis parlamenta baloto, en kiu venkis konservativa partio Rajto kaj Justeco, fondita de konservativaj politikistoj Lech Kaczyński kaj Jarosław Kaczyński
- 2008: Somaliaj rabistoj forkondukis ukrainan ŝipon kun 33 tankoj
- 2009: Vlad Filat iĝis ĉefministro de Moldavio
- 2011: Libio: en Tripolo oni malkovris amasajn tombojn de pli ol 1200 personoj murditaj en Prizono Abu Salim dum la ribelo fine de junio 1996
- 2012: Oni publikigis, pere de kosmoteleskopo Hubble, la plej distancan astronomian foton kun ĉirkaŭ 5,5 mil de galaksioj, faritan en videbla spektro
- 2017: Porsendependeca referendumo en Aŭtonoma Regiono Kurdistano - 92,7% de partoprenantoj voĉdonis jese
- 2018: Baltio: kvartaga apostola pilgrimado de papo Francisko al Litovio, Latvio kaj Estonio finiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 214-a tago de la rusa agreso: Ukraina Ĝenerala Stabo: Rusio perdis 56 700 soldatojn de la invadkomenco; liberigita antaŭ kelkaj tagoj el rusa mallibero en Olenivka la ukraina armea medicinistino el Mariupolo Mariana Mamonowa naskis filinon; 1 164 infanoj estis vunditaj aŭ pereis en Ukrainio depost la invado; al Zaporiĵo falis ne mapli ol 10 rusaj raketoj; en okupataj urboj Ŝĉastia kaj Severodoneck en Luganska provinco, kie rusoj organizas pseŭdoreferendumon pri anekso, oni ekbruligis balotejojn; en okupata Sebastopolo oni ĝis nun enmanigis 1000 alvokilojn al rusia armeo por soldatservi en okupata Ĥersona provinco — en Krimeo 90% de alvokiloj ricevas krime-tataroj; en Kemerova provinco estis mobilizitaj ĉiuj viroj de siberia vilaĝo
- Mondreago: Al Umanjo alvenis pli ol 23 mil ĥasidaj pilgrimoj okaze de la festo Roŝ Haŝana malgraŭ malkonsilo flanke de ukrainaj regopovoj; TASS: la 30-an de septembro Putin eble proklamos enkorpigon de la okupataj teritorioj de Ukrainio al Rusio; CNN: ĉe landaj limpasejoj kun Kazaĥio, Armenio kaj Kartvelio formiĝis vicoj de rusoj, kiuj 24 horojn atendas trapason; Novaja gazeta: en Uralo, Sverdlovska provinco, estis mobilizita kirurgo, kiu ne vidas al unu okulo, havas problemojn kun aŭdo kaj havas kanceron de haŭto - li komandos plotonon; laŭ ukraina ministerio 8 landoj sendis siajn "observantojn" al pseŭdoreferendumojn, gvidatajn de Rusio sur okupataj teritorioj de Ukrainio — ili estas: Belorusio, Sirio, Egiptio, Brazilo, Venezuelo, Urugvajo, Togo kaj Sud-Afriko
Naskiĝoj
- 1403: Ludoviko la 3-a, duko de Anĵuo kaj Kalabrio (m. 1434)
- 1599: Francesco Borromini, itala arkitekto (m. 1667)
- 1644: Ole Rømer, dana astronomo kalkulinta lumrapidon kaj reformisto (m. 1710)
- 1657: Emeriko Thököly, hungara princo kaj ŝtatestro (m. 1705)
- 1663: Johann Nikolaus Hanff, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1711)
- 1683: Jean-Philippe Rameau, franca komponisto kaj teoriisto de la baroka muziko (m. 1764)
- 1694: Henry Pelham, brita ĉefministro (m. 1754)
- 1697: Madame du Deffand, franca leteristino kaj salonulino (m. 1780)
- 1711: Martin Johann Schmidt, aŭstra pentristo (m. 1801)
- 1725: Nicolas-Joseph Cugnot, franca militisto kaj inventisto eksperimentinta kun artileriaj tiriloj (m. 1804)
- 1729: Christian Gottlob Heyne, germana filologo kaj arĥeologo (m. 1812)
- 1744: Frederiko Vilhelmo la 2-a, reĝo de Prusio (m. 1797)
- 1749: Abraham Gottlob Werner, germana mineralogo (proksima dato) (m. 1817)
- 1764: Fletcher Christian, angla maristo de Manksinsulo (m. 1793)
- 1797: Sebastian Mutzl, germana instruisto kaj kreanto de lernolibroj
- 1807: Alfred Vail, usona maŝinkonstruisto kaj inventisto kontribuinta al evoluo de telegrafo (m. 1859)
- 1836: James Macleod, kanada oficiro, juĝisto, politikisto (m. 1894)
- 1846: Wladimir Köppen, germana geografo, meteologo kaj klimatologo konata de la Klimata klasifiko de Köppen, ankaŭ esperantisto publikiganta en "Scienca Revuo" kaj "Germana Esperantisto" (m. 1940)
- 1852: Gestur Pálsson, islanda verkisto (m. 1891)
- 1866: Antonín Klášterský, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1938)
- 1868: Jaroslav Kvapil, ĉeĥa teatra reĝisoro kaj verkisto (m. 1950)
- 1873: Carlo Sforza, itala nobelo, diplomito kaj politikisto (m. 1952)
- 1881: Lu Xun, ĉina verkisto kaj tradukisto, kiu ekkonigis Ĉinion al la monda literaturo, malaprobinta konfuceanismon kaj influinta Movadon de la Kvara de Majo, patro de la nuntempa ĉina literaturo (m. 1936)
- 1896: Alessandro Pertini, prezidento de Italio (m. 1990)
- 1897: William Faulkner, usona Nobelpremiita verkisto (m. 1962)
- 1899: Ondřej Sekora, ĉeĥa ĵurnalisto, desegnisto kaj verkisto de infanlibroj (m. 1967)
- 1902: Hanka Ordonówna, pola kantistino, dancistino kaj aktorino (m. 1950)
- 1904: Sándor Kozocsa, hungara bibliografo, literaturhistoriisto (m. 1991)
- 1904: Ernst Zwilling, aŭstra vojaĝverkisto (m. 1990)
- 1906: Dmitrij Ŝostakoviĉ, soveta komponisto, pianisto, pedagogo kaj simfoniisto (m. 1975)
- 1908: Hans Weigel, aŭstra juristo, tradukisto kaj kritikisto (m. 1991)
- 1909: Anatol Fejgin, pola kolonelo, ŝtata funkciulo pri sekureco (m. 2002)
- 1910: Kálmán Henter, hungara okulkuracisto (m. 1984)
- 1917: Luis Hernández Yzal, kataluna apotekisto, fondinto de Hispana Esperanto-muzeo, kontribuanto al la Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, dumviva membro de UEA (m. 2002)
- 1920: Sergej Bondarĉuk, soveta reĝisoro, filma scenaristo kaj aktoro (m. 1994)
- 1924: Géza Bakó, rumania hungara historiisto kaj arkeologo (m. 1983)
- 1925: Endre Kusztos, rumania hungara grafikisto (m. 2015)
- 1929: Barbara Walters, usona ĵurnalistino (m. 2022)
- 1932: Glenn Gould, kanada komponisto kaj pianisto (m. 1982)
- 1932: Anatolij Solovjanenko, soveta operkantisto (m. 1999)
- 1932: Adolfo Suárez, ĉefministro de Hispanio (m. 2014)
- 1933: Erwin Reiter, aŭstra skulptisto, akademiano (m. 2015)
- 1935: Maj Sjöwall, sveda krimromanistino (m. 2020)
- 1940: Stefan Maul, germana ĵurnalisto, teologo, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, kunfondinto kaj redaktoro de "Monato", prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, membro de la Akademio de Esperanto, docento de AIS
- 1944: Michael Douglas, usona aktoro kaj produktoro
- 1952: Christopher Reeve, usona aktoro (m. 2004)
- 1957: Béla Szabó, rumania hungara kuracisto
- 1952: Sándor Vincefi, rumania hungara/sveda skulptisto, pentristo
- 1960: Andrzej Stasiuk, pola verkisto, poeto, eseisto, publicisto kaj kungvidanto de eldonejo
- 1965: Mariusz Kamiński, pola politikisto, parlamentano, ĉefo de Centra Kontraŭkorupta Ofico
- 1968: Will Smith, usona aktoro kaj repisto
- 1969: Catherine Zeta-Jones, kimra aktorino
- 1974: Stanislavo Belov, rusia historiisto, ĵurnalisto kaj publikrilatisto, kunredaktoro kaj administranto de la Vikipedio en Esperanto
- 1983: Joanna Paprocka, pola tekvondistino
- 1986: Ryu Jun-yeol, sudkorea aktoro
Mortoj
- 1066: Harald la 3-a (Harald Hardrada), reĝo de Norvegio (n. 1015)
- 1066: Tostig Godwinson, antaŭa grafo de Northumbria, Anglio
- 1185: Lucio la 3-a, papo, proksime ligita kun Bernardo de Clairvaux (n. ĉirkaŭ 1110)
- 1392: Sergio Radoneĵskij, sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1314)
- 1506: Filipo la 1-a de Kastilio, reĝo de Hispanio (n. 1478)
- 1534: Klemento la 7-a, papo el la florenca familio Mediĉoj (n. 1478)
- 1544: Valerius Cordus, germana kuracisto, kemiisto kaj botanikisto (n. 1515)
- 1591: Kristiano la 1-a, germana princo-elektisto de Saksio (n. 1560)
- 1610: Johano Moreto la 1-a, brabanta presisto, libristo kaj eldonisto de la Biblio en la latina (n. 1543)
- 1626: Mikuláš Dačický z Heslova, ĉeĥa aventuristo, verkisto kaj kronikisto de Kutná Hora (n. 1555)
- 1626: Théophile de Viau, franca poeto kaj dramisto verkanta france kaj latine (n. 1590)
- 1630: Ambrogio Spinola, hispana generalo, markizo (n. 1569)
- 1680: Samuel Butler, angla satira poeto, kondamninta religiajn kverelojn dum la Angla enlanda milito (n. 1612)
- 1746: Johann Gottfried Krause, germana teologo kaj eklezikantverkisto (n. 1685)
- 1792: Jacques Cazotte, franca verkisto, martinisto, ekzekutita (n. 1719)
- 1810: József Alvinczi, aŭstra kampa marŝalo, hungara generalo (n. 1735)
- 1843: József Bartosságh, hungara agrikulturisto, bienadministranto pri ŝafbredado (n. 1782)
- 1849: Johann Strauß, aŭstra komponisto (n. 1804)
- 1857: Astolphe de Custine, franca vojaĝverkisto (n. 1790)
- 1866: Karl Ludwig Hencke, germana amatora astronomo (n. 1793)
- 1878: August Petermann, germana kartografo kaj geografo (n. 1822)
- 1885: Pierre Edmond Boissier, svisa botanikisto, disĉiplo de Augustin-Pyrame de Candolle (n. 1810)
- 1886: Felix Frommelt, germana juristo kaj diplomato (n. 1842)
- 1889: Dániel Dózsa, hungara juristo, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1821)
- 1893: Louise von François, germana verkistino (n. 1817)
- 1896: Wanda Malczewska, pola mistikulino (n. 1822)
- 1898: Hieronymus Theodor Richter, germana kemiisto, kunmalkovrinto de indio (n. 1824)
- 1907: László Kőváry, hungara verkisto, historiisto kaj statistikisto (n. 1819)
- 1911: Vince Melka, hungara pentristo, privatprofesoro de la Universitato Ferenc József (n. 1834)
- 1916: Julius Fučík, ĉeĥa komponisto de dancmuziko, aŭtoro de fama marŝo (n. 1872)
- 1928: Otto Liebetrau, germana politikisto, entombigita en la Ĉeftombejo de Gotha (n. 1855)
- 1929: Bedřich Tittl, ĉeĥa esperantisto, redaktoro de "La Progreso", idisto (n. 1885)
- 1931: Ulrich von Wilamowitz-Moellendorf, germana klasika filologo, kritikisto de Friedrich Nietzsche, membro de Akademio de la komunutilaj sciencoj (n. 1848)
- 1936: György Sziklay, hungara/rumania hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1854)
- 1941: Helmi Dresen, estona esperantistino kaj tradukistino, kontribuinta al Estona Antologio, murdita de germanaj invadintoj (n. 1892)
- 1943: Adolf Lendl, hungara zoologo, direktoro de bestĝardeno (n. 1862)
- 1944: Walter Breisky, aŭstra politikisto kaj kanceliero (n. 1871)
- 1958: John Watson, usona psikologo, pioniro de kondutismo (n. 1878)
- 1964: Andor Bánhidi, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1910)
- 1967: Stanisław Sosabowski, pola brigada generalo, kreinto de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado (n. 1892)
- 1970: Erich Maria Remarque, germana verkisto (n. 1898)
- 1979: Rózsa Ignácz, hungara verkistino, tradukistino, aktorino (n. 1909)
- 1980: Marie Under, estona poetino (n. 1883)
- 1981: Samu Balázs, hungara aktoro instruinta parolarton kaj aktormetion (n. 1906)
- 1983: Leopoldo la 3-a, reĝo de la belgoj (n. 1901)
- 1987: Mária Tamás, hungara verkistino kaj poetino, kunlaborantino de porinfana revuo "Sunradio" (n. 1930)
- 1991: Klaus Barbie, SS-funkciulo, ekzekutisto de Liono, militkrimulo (n. 1913)
- 1998: Sándor Reményi, rumania hungara matematikisto instruinta en la Universitato de Kluĵo (n. 1932)
- 1999: Lya Rosescu, rumana kostumdizajnistino (n. 1926)
- 2003: Edward Said, usona literatura kaj kultura kritikisto, teoriulo de postkoloniismo, aŭtoro de la libro Orientalismo (n. 1935)
- 2004: Michael Davies, brita verkisto, pedagogo kaj konservativa publicisto
- 2011: Wangari Maathai, kenja Nobelpremiita ekologia aktivulino (n. 1940)
- 2016: José Fernández, kuba basbalisto (n. 1992)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sergio de Radoneĵ, ankaŭ sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- Nacia tago en Ruando, tago de la respubliko; pliaj tagoj estas la 1-a de februaro, la 7-a de aprilo, la 1-a de julio kaj la 4-a de julio.
- Mozambiko: Festo de Militistaj Fortoj
Tagoj de semajno
La 25-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.