Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 25-a de februaro estas la 56-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 309 tagoj restas (310 en superjaroj).
Je la 25-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- Romia imperio:
- 50: Romia imperiestro Klaŭdio adoptis sian posteulon Neronon
- 138: Romia imperiestro Hadriano adoptis sian posteulon - Antonino Pia
- 493: Post dujara sieĝo de Raveno armeo de gotoj konkeris la urbon, defendatan de Odoakro (Okcident-Romia Imperio)
- 628: Ĥosro la 2-a, lasta granda reĝo de Sasanida Imperio, estis detronigita de lia filo
- 1308: Eduardo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1403: Anna Cylejska, dua edzino de Ladislao la 2-a Jogajlo, estis kronita kiel reĝino de Pollando
- 1428: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis urborajton al Pińczów
- 1489: Reĝo de Francio Karlo la 8-a agnoskis sendependecon de Monako
- 1536: Sur brulŝtiparo mortis tirola anabaptisto Jakob Hutter, fondinto kaj gvidanto de huteranoj
- 1570: Papo Pio la 5-a ekskomunikis la anglan reĝinon Elizabeto la 1-a
- 1573: Ioannes Fedoroviĉ fondis en Lvovo presejon
- 1590: Estonio: rusoj kaj svedoj finis unujaran batalhalton proksime al Narva
- 1634: Kapitulaco de rusa armeo en Smolensk, sieĝata de polaj-litovaj-kozakaj fortoj dum la pola-rusa milito
- 1634: Plej verŝajne laŭ ordono de imperiestro Ferdinando la 2-a estis murdita Albrecht von Wallenstein, militestro de imperiestra armeo en la tridekjara milito
- 1656: Sveda diluvo en Pollando: sensukcesa sieĝo de fortikaĵo Zamość komenciĝis
- 1809: Pola princo de Varsovia Duklando Józef Poniatowski estis distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari
- 1825: Flago de Peruo oficialiĝis
- 1830: En Parizo okazis premiero de la dramo Hernani de Victor Hugo
- Novembra ribelo:
- 1831: Polaj trupoj venkis en bataloj de Białołęka kaj Olszynka Grochowska (apud Varsovio): mortfalis pli ol 9 mil rusaj soldatoj kaj ĉirkaŭ 7 mil polaj
- 1832: Laŭ iniciato de Adam Jerzy Czartoryski, post malvenko de la insurekcio kontraŭ la Rusia Imperio, oni fondis britan socian organizaĵon Literatura Asocio de la Amikoj de Pollando (kunfonditan de Thomas Campbell)
- 1836: Samuel Colt ricevis patenton por sia revolvero
- 1837: Usona dominikano kaj filozofo Thomas Davenport patentigis elektromotoron por kontinua kurento
- 1848: En Francio oni proklamis la Duan Respublikon de Francio
- 1854: Sakramento iĝis ĉefurbo de Kalifornio
- 1894: Olten: en stacidoma bufedo kreiĝis Radikal-Demokrata Partio de Svislando
- 1904: Brazilo enkorpigis Akron
- 1912: Maria-Adelheid iĝis granddukino de Luksemburgo
- Unua mondmilito:
- 1916: Batalo de Verdun: germanoj konkeris fortikaĵon Douaumont
- 1918: Rusia enlanda milito: taĉmentoj de donaj kozakoj eliris de Novoĉerkassk kaj komencis stepan marŝon fuĝante de bolŝevikoj; Ukraina Centra Konsilio enkondukis gregorian kalendaron kaj konfirmis Tridenton kiel blazonon de Ukraina Popola Respubliko
- 1919: Ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj: pola armeo eniris al Teŝino, kie oni fiksis provizorajn influzonojn
- 1919: Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando agnoskis sendependecon de Pollando (post Francio kaj Usono)
- 1921: Sovetia Rusio restarigis kontrolon super Kartvelio: la Ruĝa Armeo okupis ĝian ĉefurbon Tbilison, oni malfondis Kartvelan Demokratian Respublikonn kaj proklamis Kartvelan Sovetan Socialisman Respublikon
- 1922: En malliberejo de Versailles estis gilotinita Henri Désiré Landru, kulpa pri allogo kaj mortigo de dek virinoj, trompante ilin per la promeso de geedziĝo
- 1927: En Sovetunio oni ŝanĝis punan kodon por ebligi areston de ĉiu suspektito pri kontraŭrevolucia agado
- 1932: Regionismo: Scienca Societo de Częstochowa estis fondita en Dua Pola Respubliko
- 1932: Adolf Hitler iĝis germana civitano
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Krakovo aperis eldonata por poloj "Ilustrowany Kurier Polski" - dusemajnrevuo (de oktobro - semajnrevuo); dutaga popolnombrado de judoj en Lublin indikis 40 534 personojn; nokte de la 24-a/25-a de februaro en Poznań konspirantoj hisis la polan flagon sur la konstruaĵo de ĉefpolicejo; en Vilno estis 38 mil registitaj rifuĝintoj de Pollando; Lillo: en semajnrevuo "Polska Walcząca" aperis nova ĉapitro - "Libro de pola heroeco"
- 1941: En bunkro de la 11-a bloko de koncentrejo Aŭŝvico pereis unua malliberigito Jan Kalus, n-ro 1135 - enprizonigita 6 tagojn pli frue; en Budapeŝto "Wieści Polskie" informis, ke en vilaĝo de Lviva provinco establiĝis "kolĥozo je la nomo al la 17-a de septembro"; pola kaj brita registaroj subskribis protokolon pri livero de financoj, fare de Britio, por bezonoj de polaj terarmeoj; germana batalŝipo Tirpitz enakviĝis — batalo de Atlantiko: de la 23-a ĝis nun oni sinkigis 3 ŝipojn el konvojo OB-289, kaj de nun ĝis la sekva tago el OB-290 bombaviadiloj sinkigis 7 ŝipojn, kaj submarŝipo - 4; kvara kabineto de Philippe Pétain formiĝis; Japanio-Francio: prokrasto je 10 tagoj de la franca-siama armistico: voĉdono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj decido de la Konsilio de Popolkomisaroj "Pri reorganizo de la armeaj fortoj de la Ruĝa Armeo"; en Nederlando okazis strikoj por subteni arestitajn judojn; Nord-Afrika kampanjo: britaj kaj sudafrikaj trupoj konkeris Mogadiŝon, la ĉefurbon de Itala Somalio
- 1942: Ĉefa Komandanto de Pola Enlanda Armeo fondis Militaran Servon de Virinoj - kun Maria Stanisława Wittek ĉefrole; Gestapo forprenis ĝis tiu ĉi tago 413 547,80 markojn de judoj alveturigitaj de Berlin kaj Emden al Lodza geto; germanaj regopovoj enkondukis en regiono de Bjalistoko mortpunon pro eksterleĝa buĉo de bredaj bestoj; guberniestro de Ĝenerala Gubernio ordonis al polico kontroli predikojn en preĝejoj kaj aresti pastrojn kontraŭaj al la Tria Regno; generalo Stanisław Maczek komencis formi en Skotlando Unuan Kirasitan Divizion; Batalo de Los-Anĝeleso; malfondo de ABDA (kunigita komandantaro aŭstralia-brita-nederlanda-usona) - defendo de Javo transdonita al nederlandanoj, apogata de 3 aliulaj taĉmentoj
- 1943: Aranĝo T4: taĉmento de germana polico murdis en Wawrzyce 50 kriplajn infanojn kun 3 monaĥinoj de ordenaj laborejoj en Iwonicz, parto de infanoj mortis per bato de iliaj kapoj kontraŭ arboj; germana polico pafekzekutis en Białopole 11 personojn, inkluzive de 4 virinoj, pro helpo al partizanoj; Gestapo en Varsovio malkovris sekretan presejon; taĉmentoj de Popola Gvardio devojigis 6 trajnojn ĉirkaŭ Krakovo; Tria Regno devigis ĜG liveri 10 mil ĉevalojn al Ukrainio; latva 15-a Divizio de SS-Grenadistoj establiĝis; soveta registaro decidis konservi antaŭmilitajn landlimojn kun la Dua Pola Respubliko; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Nurenbergon; Nord-Afrika kampanjo: venko de italaj-germanaj trupoj en batalo de montpasejo Kasserine (Tunizio)
- 1944: Militkrimoj: germana polico murdis en distrikto Skierniewicki 6 personojn; en la tagoj 24-a kaj 25-a de februaro, venĝe pro provo liberigi malliberulojn el lernejo-malliberejo en distrikto Mińsk, germanoj en apuda vilaĝo de distrikto Garwoliński murdis 7 virojn agantaj en Pola Enlanda Armeo; 55 organizaĵoj de politika maldekstro (sindikatistoj, laboristoj kaj demokratianoj) , kune kun Bundo konspire grupiĝis (ekskludante la adeptojn de Józef Piłsudski), kies armita forto estis komunista Pola Popola Armeo; en Novjorko Pola Teatro de Artistoj inaŭguris sian agadon per spektaklo Germano; Bomba Korpuso de RAF atakis nokte Augsburg, kaj soveta Malproksimatinga Aviado Helsinkon; Pacifika Fronto: usona submarŝipo USS „Rasher” atakis japanan konvojon ĉe Balio, sinkigante ŝarĝoŝipojn: "Tango Maru" kun 3 500 javaj labooristoj kaj militkaptitoj, kaj "Ryūsei Maru" kun 5 mil japanaj soldatoj
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Oleśnica; en Varsovio okazis granda militista parado; Germanaj koncentrejoj: estro de koncentrejo en Hinzert, apud Hinzert-Pölert, ordonis murdi 25 malliberulojn, membrojn de luksemburga rezisto-movado; Okcidenta Fronto: usonaj trupoj konkeris Düren; usona 8-a Armea Aviado atakis Munkenon, Ulm kaj Aschaffenburg; usona 20-a Aviada Armeo de Marianoj atakis Tokion - 170 B-29 detruis 28 mil konstruaĵojn; Birma Fronto: barata 17-a Infanteria Divizio konkeris Mahlaing (provinco Mandalajo); Turkio deklaris militon al Germanio
- 1947: Béla Kovács, ĝenerala sekretario de la Sendependa Malgranda Terkultiva Partio, estis arestita en Budapeŝto de la sovetiaj okupaj regopovoj kaj transportita al Gulago
- 1947: Aliancita Kontrolkonsilantaro de Germanio anoncis likvidon de la prusa ŝtato
- 1947: Ŝtata monopolo pri produktado kaj komerco de tabakaj produktoj estis enkondukita en Popola Respubliko Bulgario
- 1948: Stalinismo:
- En Ĉeĥoslovakio komunistoj uzurpis la potencon — per puĉo ekregis Klement Gottwald
- Polaj komunistaj regopovoj fondis kvazaŭarmean Universalan Organizaĵon "Servo al Pollando" por ideologie eduki junularon
- 1951: Argentino: en Bonaero Tut-Amerikaj Ludoj komenciĝis
- 1952: Plena suna eklipso videbla en Afriko kaj Azio
- 1953: En Prago oni komencis konstrui la plej grandan en la mondo monumenton al Stalin
- 1954: Naser iĝis ĉefministro de Egiptio
- 1956: Dum fermita kunsido de la Komunista Partio de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov faris raporton Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj, kritikinte la kulton al personeco
- 1958: Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis pri festado de la Jarmilo de Pola Ŝtato en la jaroj 1960-1966 — kiel propaganda kontraŭstaro al la Jarmilo de Kristanigo de Pollando, organizata de la Romkatolika Eklezio
- 1964: Usona boksisto Muhammad Ali iĝis unuan fojon profesia mondĉampiono en pezega klaso, venkante Sonny Liston en la sepa raŭndo kiel nur 22-jaraĝa
- 1964: Kunigo de la Komisionoj kaj Konsilioj de Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
- 1968: Trupoj de Sud-Koreio mortigis 135 senarmitajn loĝantojn de vilaĝo Ha Mai en sudvjetnama Provinco Quảng Nam
- 1969: Ĉeĥa lernanto Jan Zajíc sinbruliĝis protestante kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion — inter januaro kaj aprilo de 1969, kadre de protestoj kontraŭ porsoveta politiko de regopovoj de Ĉeĥoslovakio estis 26 provoj de memmortigo, 7 personoj mortis
- 1969: The Beatles komencis surbendigi en Studioj Abbey Road sian lastan muzikalbumon Abbey Road
- 1972: La Germana registaro pagis 5 milionojn da dolaroj al araba teroristo, kaptinta pasaĝerojn de aviadilo
- 1972: Premiero de milita filmo Agento n-ro 1, reĝisorita de Zbigniew Kuźmiński, pri greka historio de la pola spiono Jerzy Iwanow-Szajnowicz
- 1972: Sovetia kosmosondilo "Luna-20" transdonis specimenojn de la luna grundo al la Tero
- 1973: Grekio: 3000 studentoj fortikiĝis en la jura fakultato de Ateno kaj protestis sur tegmento de la konstruaĵo per sloganoj kontraŭ diktaturo de la koloneloj
- 1976: La kometo West pasis perihelion
- 1977: Granda incendiio okazis en moskva hotelo "Rossija"
- 1978: Nacia himno de Kuvajto oficialiĝis
- 1980: Subkolonelo Dési Bouterse okazigis armean puĉon en Surinamo
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a preĝis en Hiroŝimo
- 1982: Milita stato en Pollando: en Krakovo du gvidantoj de striko en Ferfandejo Lenin decembre 1981, estis kondamnitaj al 4 kaj 3,5 jaroj de mallibero
- 1986: Post revolucio en Filipinoj, Ferdinand Marcos, kiu regis dum 20 jaroj, fuĝis de la lando
- 1986: Flago de Haitia Respubliko oficialiĝis
- 1986: Kosmoesplorado: Voyager 2 finis observo-fazon de Urano
- 1989: Usona programisto Richard Stallman publikigis Ĝeneralan Publikan Permesilon de GNU - kiel liberan programaron
- 1989: Pollando: en Jastrzębie-Zdrój okazis unua kunsido de la Kongreso de Kontraŭreĝima Opozicio – koalicio de opoziciaj grupiĝoj (interalie Konfederacio de Sendependa Pollando kaj Solidareco Batalanta) kontraŭaj al kompromiso de la Ronda Tablo - ties celo estis forigo de la regopovo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj preparo de tute libera voĉdonado (oni arestis pli ol 120 partoprenantojn)
- 1990: Violeta Chamorro iĝis unua virino en Ameriko elektita kiel prezidentino en Nikaragvo
- 1991: Malvarma milito: Varsovia Traktato malfondita en Budapeŝto
- 1992: Dekreta anonco de nova konstitucio de Malio, establanta la Trian Respublikon
- 1992: Suda Kaŭkazio: Masakro de Hoĝali kulminis en Montara Karabaĥo - ĉirkaŭ 613 civiluloj estis mortigitaj de la Armeo de Armenio
- 1992: Federacia Kosma Agentejo de Rusio estas fondita kiel ŝtata entrepreno
- 1993: Algirdas Brazauskas estis inaŭgurita kiel unua prezidento de restarigita Litova Respubliko
- 1993: Kim Young-Sam iĝis prezidento de Sud-Koreio
- 1994: Hebron: usona juda setiliĝinto Baruch Goldstein pripafis preĝantajn en la Groto de Prapatroj palestinanojn mortigante 29 personojn
- 1998: Kim Dae-Jung iĝis prezidento de Sud-Koreio
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en la stadiono de Kairo kaj renkontiĝis kun Ŝenudo la 3-a
- 2004: Premiero de la filma dramo La Pasiono de Kristo, reĝisorita de Mel Gibson
- 2007: Abdoulaye Wade refoje gajnis prezidentajn balotojn en Senegalio
- 2007: Eŭropa kosmosondilo Rosetta flugis 250 km super la surfaco de Marso
- 2008: Lee Myung-bak iĝis prezidento de Sud-Koreio
- 2010: Viktor Janukoviĉ iĝis prezidento de Ukrainio
- 2010: Premiero de la filmo Alico en mirlando de Tim Burton en Londono
- 2011: Filma premiero de Nigra ĵaŭdo. Janek Wiśniewski mortfalis, reĝisorita de Antoni Krauze
- 2013: Park Geun-hye iĝis prezidentino de Sud-Koreio
- 2014: Malfondo de speciala unuo de ukraina milico Berkut
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 2-a tago de la rusa agreso: Pasinttage 137 ukrainoj pereis kaj pli ol 300 estis vunditaj, 33 civilaj celoj estis pripafitaj, pereis 2 infanoj — ĉi-tage estis pripafita orfejo kaj antaŭlernejo en Oĥtirka, kelkaj infanoj estis vunditaj; prezidanto de Ukrainio informis, ke li kun la familio estas celo n-ro 1; intensa raketa aerbombado de militaj objektoj en Kievo, kies loĝkvartaloj estis atakitaj ankaŭ de senpilotaj aviadiloj — pafaligita malamika aviadilo kaŭzis incendion de 9-etaĝa loĝdomo; ukraina armeo eksplodigis en la urbo 3 pontojn por limigi eniron de tankoj; rusia armeo celas aliri al Kievo de nord-okcidento, i.a. de la direkto de Ĉernihivo, por okupi Kievon kaj likvidi la registaron; rusiaj sabotistoj transprenis 5 veturilojn de ukraina Nacia Gvardio por translokiĝi al malantaŭo de ukrainaj pozicioj - du personoj estis kaptitaj: travivis viro de aŭto traveturigita de tanko - oni filmis lian forlason de vrako, helpe de aliaj homoj; en Kievo oni jam disdonis 18 mil armilojn;
- Mondreago: Brita defendministro Ben Wallace: dum la unuaj 2 horoj de la invado Rusio perdis pli ol 450 personojn; Pekino ne kondamnis la agreson al Ukrainio — ĉina gazetaro ripetas rusan rakonton pri "speciala operaco" en Donbaso, plano "malarmigi Ukrainion" kaj certigas, ke Rusio ne volas okupi la landon; germana registaro ripetis, ke estas kontraŭ livearado de armiloj al Ukrainio; papo Francisko vizitis rusan ambasdejon ĉe Apostola Seĝo; pro rompo de internacia juro Rusio estis suspendita en la Konsilio de Eŭropo
- 2023: 367-a tago de la rusa agreso: Pasinttage laŭ ukraina stabo pereis ĉ. 650 rusiaj soldatoj, estis detruitaj 12 tankoj, 10 baterioj de artilerio, 9 veturiloj de infanterio, 11 aliaj apogveturiloj kaj unuopaj ekzempleroj de alia aparataro; Armitaj Fortoj de Ukrainio rebatis ĉ. 70 atakojn el kvin direktoj — apud Kreminna rusoj perdis kompanion (70 soldatojn) dum sensukcesa sturmo de tri kompanioj; en Mariupolo estis trafita rusa deponejo de municio — ĉ. 50 okupantoj pereis kaj 200-300 estis vunditaj; Volodimir Zelenskij: Rusio okupas 1 877 ukrainajn urbojn kaj vilaĝojn; en Levaŝovo apud Sankt-Peterburgo estis damaĝita ukraina monumento al stalinismaj viktimoj, de preskaŭ 50 mil reprezentantoj de etnaj malplimultoj; en okupata Vasilivka estis malkovrita rusa torturejo
- Mondreago: Monda Banko pasinttage destinis 2,5 mld da dolaroj al kroma helpo por Ukrainio; Britio: de ĉ. 15-a de februaro mankas informoj pri uzado de iranaj aviadiloj; CNN: Andrew Peters, veterano de Usona Armeo pereis en Ukrainio dum batalago la 16-an de januaro; Latvio: dum karitata koncerto „Omaĝo por Ukrainio” oni kolektis sume 385 000 da eŭroj por batalanta Ukrainio; hispana registaro de la invadkomenco transdonis al Ukrainio 54 transportojn kun armilaro; "Financial Times": komence de la invado Rusio paffaligis kelkajn siajn aviadilojn; pola ministerio pri klimato: mediaj perdoj pro la milito egalas al ĉ. 47 mld da dolaroj —- la rusa invado liberigis pli ol 33 mln da tunoj de forceja gaso, detruitaj estis 20% de protektitaj areoj — Karpatoj donos al Rusio fakturon pro la perdoj en la naturo; en Berlino 10 mil homoj protestis kontraŭ liverado de armiloj al Ukrainio; "Daily Mail": rusiaj solatoj estas akuzataj pri preskaŭ 90 000 militkrimoj en la unua jaro de la invado
Naskiĝoj
- 1475: Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick), ebla pretendanto al la angla trono (m. 1499)
- 1591: Friedrich Spee, germana jezuito kaj verkisto (m. 1635)
- 1643: Christian Franz Paullini, germana kuracisto kaj teologo (m. 1712)
- 1649: Johann Philipp Krieger, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro (m. 1725)
- 1675: Johann Erhard Straßburger, germana arkitekto de baroko (m. 1754)
- 1707: Carlo Goldoni, itala dramisto, reforminto de la itala komedio, aŭtoro de La gastejestrino (m. 1793)
- 1725: Nicolas-Joseph Cugnot, franca milita inĝeniero, inventinto de la unua veturilo kun vapora movigo (m. 1804)
- 1725: Karl Wilhelm Ramler, germana poeto kaj tradukisto (m. 1798)
- 1778: José de San Martín, argentina militisto, heroo de Argentino (m. 1850)
- 1795: Antonín Pich, ĉeĥa sentitola kuracisto saniganta per kuracplantoj kaj propraj ungventoj, spertulo pri frakturoj (ostologio) (m. 1865)
- 1806: Friedrich Welwitsch, aŭstra botanikisto esplorinta Afrikon, malkovrinto de endemia taksono - velviĉio (m. 1872)
- 1810: Adolph Straube, germana skulptisto kaj medalisto (m. 1839)
- 1811: Karl Schuberth, germana violonĉelisto (m. 1863)
- 1821: Félix Ziem, franca pentristo, reprezentanto de orientismo (m. 1911)
- 1835: Osbert Salvin, angla naturalisto, kunaŭtoro kun Frederick DuCane Godman de la 52-voluma enciklopedio de natura historio en Centrameriko (m. 1898)
- 1835: Christoph Theodor Aeby, svisa antropologo (m. 1885)
- 1841: Pierre-Auguste Renoir, franca pentristo de impresionismo (m. 1919)
- 1842: Karl May, germana verkisto, konata de romanoj pri la Sovaĝa okcidento, aparte pri indiana fikciulo Winnetou (m. 1912)
- 1846: Giuseppe De Nittis, itala pentristo unuiginta stilojn de la pentrosalono de Parizo kaj impresionismo (m. 1884)
- 1853: Karl von Weizsäcker, germana politikisto kaj juristo (m. 1926)
- 1855: Cesário Verde, portugala poeto apartenanta al la Parnasa skolo (m. 1886)
- 1865: Andranik Toros Ozanjan, armena generalo, nacia heroo (m. 1927)
- 1866: Dreves Uitterdijk, nederlanda institutestro, pioniro de Esperanto-movado en Nederlando, Esperanto-vortaristo, fondinto de la gazeto "La Holanda Pioniro", tradukisto de la Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo, kunkreinto de Nederlanda Esperanto-Asocio (m. 1940)
- 1866: Benedetto Croce, itala idealisma filozofo, literatura kritikisto, publicisto, politikisto, estetikisto, prezidanto de PEN-klubo internacia, kontraŭfaŝisto, kies filino Lidia Croce nuptis polan verkiston Gustaw Herling-Grudziński (m. 1952)
- 1870: Matylda Getter, pola monaĥino, estrino de varsovia provinco de la Kongregacio de Franciskaninoj de la Familio de Dipatrino, ]Justulo inter la popoloj (m. 1968)
- 1871: Lesja Ukrajinka, ukraina poetino, verkistino, literatura kritikistino kaj tradukistino, esperantigata i.a. de Nadija Hordijenko Andrianova (m. 1913)
- 1873: Enrico Caruso, itala tenora kantisto de 60 operoj kaj 500 kantoj (m. 1921)
- 1880: Marcel Dupuis, franca fervoja inĝeniero populariganta turismon, vicprezidinto de Pariza Esperantista Grupo, ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperanta (m. nekonata)
- 1882: B. Traven, germana verkisto priskribanta meksikajn indianojn (m. 1969)
- 1885: Józef Kostrzewski, pola arkeologo kaj muzeologo, kunkreinto kaj profesoro de Universitato Adam Mickiewicz, kunkreinto de indiĝena teorio pri apero de slavoj sur teritorio de Pollando, gvidanto de esploroj en Biskupin, malamiko de Nazia Germanio (m. 1969)
- 1887: Lesj Kurbas, ukraina aktoro kaj reĝisoro, viktimo de stalinismo, reprezentanto de pafita renesanco en Sandarmoĥ (m. 1937)
- 1888: Sándor Tavaszy, rumania hungara filozofo, ĉefkunlaboranto de "Erdélyi Helikon" (m. 1951)
- 1889: Hendrik Sierik Donker, nederlanda supera poŝt-oficisto, sekretario de la Nederlanda Esperanto-Asocio, reprezentanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (m. nekonata)
- 1890: Vjaĉeslav Molotov, soveta politikisto, aktiva partoprenanto de la Oktobra Revolucio, ministro pri eksteraj aferoj (m. 1986)
- 1892: Mihály Bihari, hungara ĵurnalisto, verkisto, stenografisto (m. 1969)
- 1894: Meher Baba, sufia kaj hindua spirita gvidanto, konata de la slogano Ne ĉagreniĝu, estu feliĉa kantata de Bobby McFerrin (m. 1969)
- 1896: Jan Van Schoor, flandra oficisto, kunlaboranto de Belga Antologio, aŭtoro de la poemaro Amo kaj Poezio kaj tradukisto, ĉefredaktoro de "Flandra Esperantisto", prezidanto de Flandra Ligo Esperantista (m. 1955)
- 1899: Erwin Wittstock, rumana verkisto kaj juristo germanlingva el transilvaniaj saksoj (m. 1962)
- 1899: Ernst Sorge, germana glaciologo, instruisto kaj geografo (m. 1946)
- 1901: Herbert Marx, usona aktoro kaj komediisto (m. 1979)
- 1904: Eŭgeno Bokarev, sovetia lingvisto, profesoro pri naĥ-dagestana lingvaro, kungvidanto de la Sovetrespublikara Esperantista Unio, fakdelegito de UEA pri lingvoscienco, vic-prezidanto de la Mondpaca Esperantista Movado, lekciisto dum UK 1966, membro de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de "Language Problems and Language Planning", aŭtoro de Rusa-Esperanta Vortaro kaj Esperanta-Rusa Vortaro (m. 1971)
- 1904: Sándor Török, hungara verkisto, tradukisto, antropozofo (m. 1985)
- 1906: Domingo Ortega, hispana matadoro kaj fakverkisto (m. 1988)
- 1911: Andor Incze, hungara geografo kaj geologo (m. 1986)
- 1913: Gert Fröbe, germana filma kaj teatra aktoro, konata kiel fikciulo opozicia al James Bond (m. 1988)
- 1916: Aleksandra Żaryn, pola juristino kaj tradukistino, justulino inter la popoloj (m. 2010)
- 1917: Anthony Burgess, brita anglistikisto, aŭtoro de Malaja trilogio (m. 1993)
- 1918: László Birek, rumania hungara kuracisto (m. 1994)
- 1922: Horst Jährling, germana pentristo kaj dezajnisto (m. 2013)
- 1925: Piotr Łossowski, pola profesoro de historio specialiĝanta pri Mez-Orienta Eŭropo kaj Baltio
- 1926: Imre Balázs, hungara verkisto konata pro humuraĵoj publikigitaj en distrikta gazeto "Hargita Népe"
- 1928: Samu Benkő, rumania hungara kulturhistoriisto
- 1936: Zoltán Veress, rumania hungara verkisto (m. 2013)
- 1937: Barbara Piasecka Johnson, pola historiistino pri arto, entreprenistino, filantropino, kolektistino de artaĵoj (m. 2013)
- 1938: Ida Bathó, F., hungara aktorino, edzino de László Földes
- 1943: George Harrison, angla muzikisto kaj komponisto de rok-muziko, membro de la muzikgrupo Beatles (m. 2001)
- 1943: Pavel Dostál, ĉeĥa verkisto kaj kultur-ministro (m. 2005)
- 1944: László Vidovszky, hungara komponisto kaj pedagogo
- 1945: Matsuoka Toshikatsu, japana politikisto (m. 2007)
- 1947: Kawasaki Ryo, japana ĵaz-gitaristo
- 1949: Amin Maalouf, libana verkisto franclingva, kristano, membro de Franca Akademio
- 1950: Néstor Kirchner, prezidento de Argentino (m. 2010)
- 1952; Ernő Csata, rumania hungara poeto
- 1953: José María Aznar, ĉefministro de Hispanio
- 1958: Walter Willmann, rumania hungara poeto, redaktoro, ĵurnalisto
- 1966: Téa Leoni, usona aktorino, veganino
- 1971: Sean Astin, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1977: Alpár Albert, rumania hungara scenejdekoraciisto kaj kostumdizajnisto
Mortoj
- 779: Valpurgo, angla monaĥino kaj misiistino en Germanio, fratino de Sankta Willibald, sanktulino (n. ĉirkaŭ 710)
- 1536: Jakob Hutter, tirola anabaptisto, fondinto de huteranoj (n. ĉirkaŭ 1500)
- 1536: Berchtold Haller, germana teologo kaj reformacireklamisto (n. 1492)
- 1601: Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex, angla kortegano (n. 1566)
- 1634: Albrecht von Wallenstein, estro de la imperiestra armeo en la Tridekjara Milito, murdita (n. 1583)
- 1655: Daniel Heinsius, nederlanda klerulo, poeto, filologo, latinisto, helenisto kaj profesoro pri la greka historio en la Universitato de Lejdeno (n. 1580)
- 1682: Alessandro Stradella, itala violonisto, kantisto kaj komponisto (n. 1639)
- 1713: Frederiko la 1-a, la unua reĝo en Prusio el dinastio Hohencolernoj (n. 1657)
- 1715: Pu Songling, ĉina verkisto el dinastio Qing, konata de esperantigaĵoj de Laŭlum kaj Guozhu (n. 1640)
- 1723: Christopher Wren, angla arkitekto kaj astronomo, fondinto de Reĝa Societo de Londono (n. 1632)
- 1831: Friedrich Maximilian Klinger, germana poeto kaj dramisto (n. 1752)
- 1839: Adolph Straube, germana skulptisto kaj medalisto (n. 1810)
- 1853: Félix Varela, kuba sacerdoto, servisto de Dio (n. 1788)
- 1860: Friedrich Thiersch, germana filologo kaj pedagogo el Bavario, prilaborinto de Pindaro (n. 1784)
- 1865: Otto Ludwig, germana verkisto, konata de la Muzeo Otto Ludwig (n. 1813)
- 1868: Sophie Schröder, germana aktorino (n. 1781)
- 1878: Townsend Harris, usona aĉestisto, politikisto kaj konsulo en Japanio (n. 1804)
- 1899: Paul Julius Reuter, germana-brita ĵurnalisto, fondinto de novaĵagentejo Reuters (n. 1816)
- 1900: Gábor Téglás hungara ĵurnalisto, filo de Gábor Téglás (n. 1878)
- 1901: Wojciech Gerson, pola pejzaĝismo, arthistoriisto, pedagogo, reprezentanto de realisma pentrarto (n. 1831)
- 1906: Kornélia Prielle, hungara aktorino, fratino de Péter Prielle (n. 1826)
- 1912: Béla Deseő, hungara zoologo kaj instruisto (n. 1851)
- 1912: Vilhelmo la 4-a, grandduko de Luksemburgo el dinastio Nassau (n. 1852)
- 1914: John Tenniel, angla pentristo, ilustristo kaj karikaturisto farinta ilustraĵojn por La aventuroj de Alicio en Mirlando, unu el la unuaj reprezentantoj de Kristnaska Viro (n. 1820)
- 1922: Henri Désiré Landru, franca krimulo kaj seria murdisto, ekzekutita (n. 1869)
- 1932: Hartmann Grisar, germana historiisto kaj jezuito (n. 1845)
- 1935: Fernando Fader, argentina artisto-pentristo, reprezentanto de post-impresionismo (n. 1882)
- 1940: János Zsirkay, hungara ĵurnalisto, politikisto (n. 1880)
- 1941: Leon Hirsz, pola katolika kleriko, viktimo de la koncentrejo Dachau, servisto de Dio (n. 1917)
- 1944: István Dési Huber, hungara grafikisto kaj pentristo, frato de Győző Huber (n. 1895)
- 1964: Alexander Archipenko, ukraina-usona skulptisto, pentristo, pedagogo, ekspoziciinta en la Salono de Sendependuloj (n. 1887)
- 1966: Franz Schnabel, germana historiisto, profesoro (n. 1887)
- 1969: Dániel Simén, rumania hungara unitarisma eklezia verkisto (n. 1903)
- 1969: Jan Zajíc, ĉeĥa studento sinbruliĝinta en la protesto kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion fare de armeoj de la Varsovia Traktato (n. 1950)
- 1970: Mark Rothko, usona pentristo el Latvio, kunkreinto de universitata kapelo, sinmortiginto (n. 1903)
- 1971: Theodor Svedberg, sveda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri koloidoj (n. 1884)
- 1972: Hugo Steinhaus, pola profesoro pri matematiko, ties populariganto kaj aforisto, kunfondinto de internacia revuo Studia Mathematica dediĉita al funkcionala analitiko (okupiĝanta pri funkcia spaco) (n. 1887)
- 1977: Pál Balkányi, hungara bankoficisto, ĉefdelegito de UEA kaj ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, kontribuinta pere de Esperanto al skoltismo, Internacia Foiro, "Literatura Mondo", "Hungara Vivo", ĉefa aktivulo de Esperanto-movado en Hungario, kaj en intermilita periodo (n. 1894)
- 1981: József Bihari, hungara aktoro, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1901)
- 1983: Tennessee Williams, usona dramisto, dufoja laŭreato de premio Pulitzer (n. 1911)
- 1986: Alois Karisch, aŭstra politikisto kaj juristo (n. 1901)
- 1992: Artúr Vetró, rumania hungara skulptisto kaj profesoro (n. 1919)
- 1993: Eddie Constantine, usona-franca kantisto kaj aktoro (n. 1917)
- 1995: Márta Recht, rumania hungara verkistino pri tritikindustrio (n. 1904)
- 1997: Alfredo Bassetti, itala esperantisto el Trento, prezidanto de Esperanto-grupo, delegito de UEA pri fervojoj kaj turismo (n. 1912)
- 1999: Glenn Theodore Seaborg, usona Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de kemiaj elementoj plutonio, americio, berkelio kaj kaliforniumo, la unua homo, kiu ŝanĝis bismuton al oro, kio estis celo de mezepoka alkemio (n. 1912)
- 2006: János András, rumania hungara redaktoro, tradukisto (n. 1926)
- 2009: Philip José Farmer, usona sciencfikcia verkisto pri seksumaj temoj (n. 1918)
- 2014: Paco de Lucía, hispana gitaristo de flamenko (n. 1947)
- 2019: Ágnes Ullmann, franca-hungara mikrobiologo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1928)
- 2020: Hosni Mubarak, plurfoja prezidento de Egiptio, oficiro, marŝalo, adepto de tutarabismo (n. 1928)
- 2022: Claude Nourmont, franca esperantistino (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Cezario de Nazianco, bizanca sanktulo, patrono de kuracistaro
- Tago de soveta okupado, enkondukita en 2011, okaze de 90-a datreveno de la anekso de Kartvela Demokratia Respubliko
- Nacia tago en Kuvajto; sekvas tuj, la 26-an de februaro, la tago de la liberiĝo.
Tagoj de semajno
La 25-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.