Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de oktobro estas la 296-a tago de la jaro (la 297-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 69 tagoj restas.
Je la 23-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- Romio
- -42: Dua triumviraro: Marko Antonio kaj Aŭgusto Cezaro en la batalo de Filipio venkis gvidantojn de la komploto kontraŭ Julio Cezaro Kasio kaj Bruto - vidante sian malvenkon la lasta sinmortigis
- 425: Okcident-Romia Imperio: Valentiniano la 3-a en la aĝo de 6 jaroj iĝis romia imperiestro - la regopovon transprenis lia patrino Galla Placidia
- 787: Dua koncilio de Niceo finis laboron
- 1086: Rekonkero: almoravidoj venkis armeojn de Reĝlando Leono kaj Kastilio en la batalo de Sagrajas
- 1295: Francio kaj Skotlando subskribis en Parizo t.n. Malnovan Aliancon direktitan kontraŭ Anglio
- 1501: Reĝo Aleksandro konfirmis la polan-litovan union de Mielnik (proksime al Siemiatycze)
- 1520: Katedralo de Akeno: Karlo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1596: Kadre de la 3-a aŭstra-turka milito komenciĝis la batalo de Mezőkeresztes
- 1689: Nova reĝa paro de Anglio, Irlando kaj Skotlando Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 2-a agnoskis la Deklaron pri Rajtoj akceptitan la 13-an de februaro de la angla parlamento, kiu finiĝas en la Bill of Rights
- 1707: Unua kunveno de la brita parlamento
- 1739: Britio deklaris militon al Hispanio
- 1793: Kontrolata de rusoj Sejmo de Grodno ratifis la 2-an dispartigon de Pollando — prusaj trupoj eniris al Granda Pollando kaj armeo de la Rusia Imperio al orienta Pollando, polaj taĉmenoj plejparte retiriĝis
- 1817: Instituto de Surdmutuloj en Varsovio fondiĝis
- 1847: Kroata Asembleo enkondukis kroatan lingvon kiel oficiala lingvo anstataŭante latinon
- 1848: Printempo de la Popoloj: armeo de habsburgoj komencis sturmon de Vieno
- 1859: En Kievo malfermiĝis dimanĉa lernejo
- 1862: Rezulte de armea puĉo reĝo de Grekio Otto la 1-a estis detronigita
- 1870: Svislando: Pola Muzeo en Rapperswil estis fondita post la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio — unua nacia pola muzeo
- 1896: En Adis-Abebo oni subskribis pactraktaton finantan la unuan italan-etiopan militon
- 1906: Brazila pioniro de aviado Alberto Santos-Dumont flugis per aviadilo de propra konstruo 60 metrojn kaj ricevis premion pro traflugo de 25 metroj
- 1908: Slovenio: en Ljubljano fondiĝis Slovena Filharmonio
- 1909: Oni ŝtelis kronojn el la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo sur Jasna Góra, kion oni konsideris rusa provoko en la rusa aneksaĵo de Pollando, pro rezisto kontraŭ rusigo de poloj
- 1911: Unua uzo de militaviadilo: itala piloto ekflugis de Libio por rekoni turkajn poziciojn dum la ital-turka milito
- Unua Mondmilito
- 1914: Bataloj de kavaleriaj trupoj de la Unua Regimento de Polaj Legioj apud Łowicz, kaj ĉe Karpata fronto venkaj bataloj de la Dua Regimento
- 1915: Brita submarŝipo sinkigis sur Balta Maro germanan kirasitan krozŝipon SMS Printz Adalbert kune kun 672-persona skipo; 9-a Infanteria Divizio de bulgara 1-a Armeo liberigis Niŝon
- 1917: Lenin alvokis al Oktobra Revolucio en Peterburgo (t.e. al bolŝevisma puĉo); Pavlo Skoropadskij estis elektita hetmano de ukrainaj kozakoj
- 1918: Regenta Koncilio de Pola Reĝlando nomumis Józef Świeżyński al posteno de ĉefministro
- 1921: Subskribo de la Traktato de Kars: Turkio transdonis al Sovetunio Aĝarion ricevante la armenan urbon Kars
- 1922: Andrew Bonar Law iĝis ĉefministro de Britio
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Starunia, tiutempa Stanisławów-vojevodio, oni trovis unusolan en la mondo kompletan harkovritan specion de rinoceredo el plejstoceno
- 1929: Novjorka nubskrapulo Konstruaĵo Chrysler iĝis la plej alta, dum 11 monatoj, konstruaĵo en la mondo (318,9 m)
- 1935: Newark (Nov-Ĵerzejo): en trinkejo Dutch Schultz kaj aliaj usonaj gangsteroj estis mortige pafvunditaj
- 1941: Premiero de usona animacia filmo Dumbo de produktoro Walt Disney
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: nokte de la 22-a/23-a germana ebria distriktestro de Inowrocław persone kun policanoj masakris 56 polojn el loka punejo, la intelektularon - instruistojn, prezidanton de la urbo, apotekiston, forstiston ktp (parto da ili estis tiom masakrita, ke postmilite ili estis malfacile identigeblaj); germana sekureca polico pafekzekutis en Tczew 23 katolikajn pastrojn, kaj en tri aliaj lokoj 40 personojn; en Kościan germanoj pafmortigis sur foirejo 18 ostaĝojn; oficiala komuniko pri kreo de Judenrat en Varsovio, sub gvido de juda aktivulo; en Berlino aperis la lasta 12-a numero de la "Ĵurnalo de disponoj por areoj okupataj en Pollando", eldonata de la 11-a de septembro; Hitler ĉesigis misil-programon de Wernher von Braun; en Vatikano papa legato transdonis al sekretario de Apostola Seĝo raporton de pastro, kiu restis en Varsovio de la 15-a de oktobro, pri damaĝo - dum la batalo de Varsovio - de 50 preĝejoj, morto de kelkaj sacerdotoj kaj aresto de ĉirkaŭ 300 pastroj; unua soveta okupado de Pollando: ĉirkaŭ Orany/Varėna apud rivero Mereĉanka ĉe la litova landlimo leŭtenanto Władysław Wysocki malfondis sian taĉmenton - verŝajne la lastan regulan unuon de la pola armeo en Orientaj Limregionoj;
- 1940: Provinco Vartlando: en Poznań aperis 2 680 ekzempleroj de multobligita konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando); Skotlando: ĉefministro de Britio Winston Churchill vizitis polajn taĉmentojn en akompano de Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski; ŝtatlime de Francio kaj Hispanio en la stacidomo Hendaye renkontiĝis Francisco Franco kaj Adolf Hitler; Batalo de Anglio: unua aeratako de Itala Aera Korpuso al Anglio - 16 bombaviadiloj atakis nokte Harwich (23-a/24-a de oktobro)
- 1941: Hans Frank en Ĝenerala Gubernio malpermesis al poloj kontaktiĝi kun militkaptitoj kaj helpi al ili sub minaco de malliberejo kaj monpuno; Serbio: tritaga germana militkrimo en Kragujevac finita - ĉirkaŭ 7000 civitanoj estis mortpafitaj, inkluzive de multaj studentoj kaj infanoj; Ukrainio: dum germana-rumana holokaŭsto oni mortigis en Odeso 19 000 judojn - la sekvan tagon, pluaj 10 000 estis mortigitaj; gestapestro informis oficejojn pri tuja malpermeso de elmigrado por judoj
- 1942: Militkrimo: en Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn; germana direktivo pri malgrandigo de la Varsovia geto - ĝis 21-a de decembro 75 mil judoj devis aliloke ekloĝi; Dua Batalo de Alamejno komencita; Heinrich Himmler nomumis sia rajtigito por "kontraŭbatali bandojn" SS-oficiron, generalon de polico Erich von dem Bach-Zelewski
- 1943: Militkrimoj: germana amasa sekreta ekzekuto de ĉirkaŭ 300 ostaĝoj el Pawiak en ruinoj de Varsovia geto — post falo de la ribelo en varsovia geto pro dispono de Franz Kutschera komenciĝis murdoj de polaj politikaj malliberuloj kaj sustrate amase forkaptitaj personoj, ĝis la ribelo de Varsovio pereos ĉirkaŭ 20 000 varsovianoj; en Śniadówka (proksime al Puławy) germanoj pafmortigis 17 polojn kaj en aliaj 5 lokoj 44 personojn; en Puławy kaj en aliaj 5 lokoj germanoj pafmortigis 61 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Popola Gvardio en Varsovio atencis kontraŭ germana restoracio — pereis 16 SS-anoj kaj ĝendarmoj; laŭ germana statistiko en ĜG ĝis tiu ĉi tago pereis flanke de la Pola Rezistomovado ĉirkaŭ 1000 germanoj; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Ukraina Fronto eliris batale el regiono de Krivij Rih, trupoj de la 3-a ekatakis en Dnipropetrovska provinco, de la 4-a liberigis Melitopolon; Brazilo agnoskis Italion kiel "kunbatalantan" ŝtaton
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Nowy Targ 13 personojn; Ruĝa Armeo konkeris Suwałki — kutime 3 tagojn poste NKVD taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon; Universitato Maria Curie-Skłodowska fondiĝis en Lublin, tri monatojn post "liberigo" de la urbo, kun komunista juda rektoro, por kontraŭstari al Katolika Universitato de Lublin; Asocio de Polaj Ĵurnalistoj aranĝis en Edinburgo vesperon por omaĝi al heroa Varsovio; Pacifika Fronto: Batalo de Lejtea Golfo komenciĝis — la plej granda maraera batalo de la dua mondmilito, kie la usona armeo frakasis la japanan ŝiparon - unuafoje japanaj kamikazoj atakis usonajn ŝipojn; Orienta Prusio: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto trarompis defendon de la malamiko konkerante Stołupiany kaj Gołdap
- 1945: Pola Radio en Katowice ekfunkciis pere de Radiostacio de Gliwice
- 1950: Sur stratoj de Varsovio aperis la unuaj taksioj
- 1952: Kazimierz Kamieński, komandanto de la 6-a Vilna Brigado de la Pola Enlanda Armeo estis arestita — unu el la plej longe batalintaj soldatoj de kontraŭkomunista subtera movado, kondamnita al 6-foja mortpuno, ekzekutita
- 1954: Okcident-Eŭropa Unio fondiĝis kiel politik-defenda organizaĵo kaj okupado de FRG estis nuligita (laŭ Parizaj konvencioj)
- 1956: Stalinismo: oni kreis la Tutpollandan Klubon de Progresema Katolika Intelektularo, poste la Klubon de Katolikaj Intelektuloj — komence la grupo postulis interkonsenton kun komunista diktaturo, polaj klerikoj distanciĝis
- 1956: Revolucio en Hungario kiel batalo por libereco de la vorto kaj homaj rajtoj kontraŭ la komunista registaro komenciĝis — sange subpremita de Ruĝa Armeo: ĉirkaŭ 2700 hungaroj pereis, 13 mil estis vunditaj kaj ĉ. 300 ekzekutitaj (i.a. ĉefministro Imre Nagy), 20 000 elmigris tra landlimo kun Aŭstrio (trionon da helpo spontane liveris poloj; laŭ oficialaj datumoj pereis 600 sovetiaj soldatoj)
- 1957: Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio subskribis interkonsenton pri nombro, dislokiĝo kaj movoj de la Soveta Armeo restanta en Pollando (ĝis 62-66 mil soldatoj)
- 1957: Batalo pri Ifni (Hispania Saharo) eksplodis inter franca-hispana armeo kaj la maroka
- 1958: Belga desegnisto de bildstrioj Peyo unuafoje aperigis Smurfojn
- 1971: Kun konsento de komunistaj regopovoj primaso de Hungario József Mindszenty, post 15-jara restado en usona ambasadejo en Budapeŝto, foriris al Vieno
- 1971: En Pollando finiĝis proceso de la gvidantoj de kontraŭkomunista organizaĵo "Ruch" (Movado) — Andrzej Czuma kaj aliaj pro "provo faligi socialisman reĝimon en Pola Popola Respubliko" estis kondamnitaj al 4 ĝis 7 jaroj de mallibero
- 1983: En Bejruto eksplodis du kamionoj plenigitaj de TNT pro samtempaj atakoj de sinmortigantoj al kazerno - pereis 241 usonaj soldatoj, 58 francaj soldatoj kaj 6 libanaj civiluloj
- 1984: En Pollando oni kaptis oficirojn de sekureca servo, kiuj kidnapis kaj murdis kapelanon de "Solidareco" pastron Jerzy Popiełuszko
- 1989: Kun proklamo de la Respubliko Hungario fare de Mátyás Szűrös kaj ekvalido de la nova konstitucio, la Hungara Popola Respubliko finiĝis kune kun la erao de komunismo
- 1989: Hispana ĵurnalo "El Mundo" aperis
- 1991: Bartolomeo la 1-a estis elektita Patriarko de Konstantinopolo
- 1992: Unua nekomunista prezidento de Hungario Árpád Göncz ne povis fari sian funebran memorparolon pri la hungara revolucio de 1956 en la Hungara Parlamentejo pro protestoj kontraŭ li
- 1992: Israela ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj palestina gvidanto Jaser Arafat subskribis land-por-pacan traktaton
- 1992: Akihito kiel unua imperiestro de Japanio vizitis Ĉinion
- 1993: Bosnio kaj Hercegovino: masakro de bosnoj en Stupni Do (Kantono Zenica-Doboj)
- 1995: Yolanda Saldívar estis kulpigita pri unuagrada murdo de populara meksik-usona kantistino Selena, konata de latinida popularmuziko
- 1996: Papo Johano Paŭlo la 2-a konstatis en letero al Papa Akademio de la Sciencoj, ke darvinismo estas io pli ol nura hipotezo
- 2001: Premiero de iPod - portebla MP3-ludilo de la firmao Apple
- 2001: Litovio subskribis ekstradician interkonsenton kun Usono
- 2002: Terorisma atako kontraŭ la teatro ĉe Dubrovka kun postulo de tuja retirigo de la rusia armeo de Ĉeĉenio — la trian tagon dum operaco de sekretaj servoj oni plenigis la ejon per gaso, kio malhelpis al la teroristoj eksplodigi bombojn; pereis 300 el 900 ostaĝoj kaj ĉiuj teroristoj
- 2005: Pollando: en prezidenta balotado Lech Kaczyński venkis Donaldon Tusk malgraŭ tute kontraŭa opinisondado — lia prezidanteco iĝis turnopunkta por Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo
- 2007: Kosmoesplorado: misio STS-120 de la kosmopramo Discovery komenciĝis, kies celo estis livero de modulo al Internacia Kosmostacio kaj interŝanĝo de skipo de la 16-a ekspedicio
- 2008: Ĉina disidento Hu Jia ricevis Saĥarov-Premion atribuatan de Eŭropa Parlamento
- 2011: Novaj regopovoj de Libio oficiale anoncis liberigon de la lando kaj finon de la Libia enlanda milito
- 2011: En la turka Provinco Van 604 personoj pereis kaj 4152 vundiĝis rezulte de tertremo, kies forteco estis 7,1 gradoj laŭ skalo de Richter
- 2011: En Tunizio okazis unua voĉdono post faligo de diktatoreco de prezidento Zine El Abidine Ben Ali
- 2015: Francio: 43 personoj pereis kaj 8 vundiĝis pro akcidento de pasaĝera aŭtomobilo kun kamiono en Puisseguin apud Bordeaux
- 2016: Kamparana Popola Unio de Litovio gajnis parlamentan voĉdonadon en Litovio
- 2018: Ĝenerala sekretario de Vjetnama Komunista Partio Nguyễn Phú Trọng iĝis prezidento de Vjetnamio
- 2021: Pollando sendis la trian konvojon kun humanitara helpo al Belorusio (antaŭaj transportoj ne ricevis permeson trapasi la ŝtatlimon); samtage tri brigadoj de la Teritoria Defend-Armeo el Lublinio, Polesio kaj Mazovio komencis operacon "Protekto 21" laŭlonge de la landlimo, malantaŭ la trikilometra zono de eksterordinara stato, kiun provas ĉiutage eksterleĝe trapasi centoj da migrantoj, alveturigataj al Minsk de Proksima Oriento, por atingi Germanion
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 242-a tago de la rusa agreso: Pasinttage defendantoj de Ukrainio eliminis el bataloj ĉ. 400 rusiajn soldatojn, detruis 18 kirasitajn veturilojn, 14 artileriajn sistemojn kaj 5 tankojn; nokte en Mikolajeva provinco ukraina armeo paffaligis 14 irandevenajn senpilotajn aviadilojn; en okupitaj teritorioj de Luganska provinco rusaj okupantoj detranĉas kurenton por devigi loĝantaron al forlaso de siaj domoj; en Rivno, pro manko de kurento, sekvasemajne lernejoj estos fermitaj; dum rusa okupado de Kieva provinco printempe rusoj forveturigis 147 personojn al Rusio, la sorto de 89 personoj estas nekonata; el Oleŝki al Krimeo 12 infanoj el prizorgejo estis foveturigitaj de rusoj (oni sisteme forkaptas kaj deportas ukrainajn infanojn); la plej granda nombro de mortigitaj aŭ vunditaj infanoj estis dokumentita en Donecka provinco — 419; ĉe ukraina-belorusa ŝtatlimo ukrainaj limgardistoj hisis historiajn blankajn-ruĝajn-blankajn flagojn, malpermesitajn de Aljaksandr Lukaŝenka, kaj uzataj de opozicio;
- Mondreago: Norvegio raportis pri rusiaj senpilotaj aviadiloj super naftoplatformoj, kaj malferme diras pri spionado, sabotminaco kaj timigo, kune kun arigo de informoj por potencialaj atakoj; en Permjo denove ekbrulis fabriko de eksplodaĵoj produktanta ŝarĝojn por raketaj pafilaroj; Verĥovna Rada transdonis, ke Grupo G7 deklaris alvoki Rusion al tuja plena rekontrolo de Zaporiĵa nuklea centralo, retiro de sia skipo kaj trupoj kaj rezigno pri provoj subigi la elektrejon al rusia administrado; franca Ĝenerala Direktoraro pri Interna Sekureco avertis, ke rusaj spionoj utiligas Leboncoin, popularan retpaĝon kun anoncoj, por varbi kunlaborantojn kaj akiri informojn de studentoj kaj junaj spertuloj el diversaj kampoj
Naskiĝoj
- 1491: Ignaco Lojola, hispana teologo, fondinto de jezuita ordeno (m. 1556)
- 1543: Juan de la Cueva, hispana poeto kaj dramaturgo (m. 1612)
- 1715: Petro la 2-a, imperiestro de la Rusia Imperio (m. 1730)
- 1777: Ferdinand Dümmler, germana eldonisto (m. 1846)
- 1801: Albert Lortzing, germana komponisto, aktoro, kantisto (m. 1851)
- 1805: Adalbert Stifter, aŭstra verkisto kaj pentristo, enestanta en Austria antologio (m. 1868)
- 1817: Pierre Larousse, franca verkisto, gramatikisto, redaktoro, leksikografo, enciklopediisto kaj eldonisto (m. 1875)
- 1825: Julius Gotthelf Kühn, germana agronomo kaj fungosciencisto (m. 1910)
- 1825: Friedrich von Schmidt, aŭstra-germana arĥitekto (m. 1891)
- 1831: Béla Bánffy, hungara politikisto, parlamenta vicprezidanto (m. 1888)
- 1834: Hermann Usener, germana filologo kaj religiosciencisto (m. 1905)
- 1837: Mór Kaposi, hungara haŭtkuracisto, profesoro (m. 1902)
- 1844: Wilhelm Leibl, germana pentristo kaj portretisto (m. 1900)
- 1871: Alberto Couto Fernandes, brazila direktoro, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, prezidanto de Brazila Klubo Esperantista, prezidinta la 2-an Brazilan Kongreson de Esperanto (m. 1946)
- 1875: János Keményfy, hungara literaturhistoriisto, kritikisto (m. 1943)
- 1875: Gilbert Newton Lewis, usona kemiisto, kreinto de la nocio fotono, klariginta kovalentan ligon (m. 1946)
- 1882: Kato Misao, japana inĝenier-oficiro, fondinto de Nippon Esperanto-Societo (m. nekonata)
- 1883: Niko Bubalo, kroata financa oficisto de Mostar, pioniro de Esperanto en Bosnio kaj Hercegovino, tradukisto el la kroata kaj serba de popolaj kantoj, kunlaboranto de "Katolika Mondo", aŭtoro de Esperanta gvidlibro tra Bosnio kaj Hercegovino, Esperanto-ŝlosilo kaj Esperanto-horvata-serba vortaro: oficiala radikaro (m. 1924)
- 1885: Jan Czochralski, pola kemiisto kaj metalsciencisto, inventinto de metodo nomata la procedo de Czochralski (ricevo de unuopaj kristaloj de silicio), kio fundamentis elektronikon (m. 1953)
- 1886: Nándor Guncser, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1963)
- 1887: Dezső Faragó, rumania hungara ĵurnalisto kaj vojaĝisto (m. 1953)
- 1891: Imre Palló, hungara operkantisto, baritono (m. 1978)
- 1891: Marcell Roth, rumania hungara, hungara kuracisto (m. 1945)
- 1892: Jan Kowalewski, pola subkolonelo, kriptologo, lingvisto kaj soldato rompinta sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito (m. 1965)
- 1901: Ivo Rotkvić, kroata juristo, Esperanto-verkisto, kunlaboranto de Duŝan Maruzzi, vortaristo, oratoro, aktivulo de Sudslava Esperanto-Ligo, tradukisto (m. 1983)
- 1905: Felix Bloch, usona Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri preciza mezurado de magnetismo de atomkernoj, partopreninto de la projekto Manhattan (m. 1983)
- 1908: Ilja Frank, soveta Nobelpremiita fizikisto, kontribuinta al malkovro de la Ĉerenkov-radiado (m. 1990)
- 1911: János Bottyán, hungara reformita pastro, redaktoro (m. 1984)
- 1911: Márton Lőrincz, hungara sportisto, ĉampiono pri luktado (m. 1969)
- 1915: Józef Kuraś, pola partizano, komandanto de la plej grandaj postmilite kontraŭkomunistaj taĉmentoj, "anatemita soldato" (m. 1947)
- 1919: Lea Zentai, hungara ĵurnalistino kaj ekonomikistino (m. 1977)
- 1920: Gianni Rodari, itala verkisto de porinfana literaturo (m. 1980)
- 1927: Leszek Kołakowski, pola filozofo kaj eseisto okupiĝanta pri la historio de la okcidenta filozofio kaj filozofio de la religio, kritikisto de marksismo (m. 2009)
- 1927: Dezső Gyarmati, hungara akvopilkisto kaj politikisto (m. 2013)
- 1927: György Kiss Benke, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1960)
- 1927: Andrzej Strumiłło, pola artisto, grafikisto, fotisto, poeto, verkisto (m. 2020)
- 1936: Philip Kaufman, usona reĝisoro kaj scenaristo
- 1940: Pelé, brazila futbalisto, ministro pri sporto, aŭtoro de esperantigita aŭtobiografio Mi estas Pelé (m. 2022)
- 1940: Ferenc Klepp, rumania hungara matematikisto kaj lernolibroverkisto
- 1941: Igor Smirnov, prezidento de Ĉednestrio
- 1942: Michael Crichton, usona verkisto, scenaristo, reĝisoro, filmproduktoro kaj kuracisto (m. 2008)
- 1943: Václav Neckář, ĉeĥa aktoro kaj kantisto
- 1945: Claude Nourmont, franca instruistino kaj esperantistino, redaktorino de "Le Monde de l'Espéranto", prezidantino de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, LKK-ano de UK 1998, vicprezidanto de UEA 2004-2013, honora prezidantino de TEJO (m. 2022)
- 1947: Kazimierz Deyna, pola oficiro kaj futbalisto, "reĝo de pafistoj", membro de la pola nacia teamo de futbalo (m. 1989)
- 1947: Abd al-Aziz Rantisi, palestina infankuracisto kaj gvidanto de Hamas, murdita (m. 2004)
- 1951: Fatmir Sejdiu, albana politikisto, prezidento de Kosovo
- 1954: Éva Ráduly-Zörgő, rumania hungara sportistino, psikologino
- 1955: Dagmar Leupold, germana verkistino
- 1956: Antal Farkas, hungara reformita pastro, poeto
- 1959: "Weird Al" Yankovic, usona akordionisto, kantisto, kaj komedia parodiisto
- 1965: Johanna Bodor, rumania hungara/hungara baletartistino
- 1966: Marianne Cathomen, svisa kantistino
- 1969: Dolly Buster, ĉeĥa aktorino kaj eksa pornoaktorino
- 1985: Masiela Lusha, usona aktorino kaj verkistino, poetino, filantropo
- 1986: Emilia Clarke, angla aktorino
Mortoj
- -42: Marko Bruto, romia politikisto, militisto, verkisto, parolisto, kunmortiginto de Julio Cezaro (n. -85)
- 930: Daigo, imperiestro de Japanio (n. 885)
- 1590: Bernardino de Sahagún, franciskana misiisto de Nova Hispanujo (n. 1499)
- 1616: Leonhard Hutter, germana teologo kaj profesoro en Wittenberg (n. 1563)
- 1799: József Batthyány, primaso de Hungario, mecenato (n. 1727)
- 1802: Johann Benjamin Busch, germana teologo, kreinto de pastora familio (n. 1727)
- 1958: Erich Köhler, germana politikisto kaj ekonomikisto (n. 1892)
- 1862: Blanka Teleki, hungara politikistino pri edukado (n. 1806)
- 1867: Franz Bopp, germana lingvisto, sanskritologo, specialiĝanta pri hindeŭropa lingvaro, prilaboranto de histori-kompara metodo pri esplordo de lingvoj (n. 1791)
- 1872: Théophile Gautier, franca poeto, romanverkisto, pentristo kaj kritikisto pri arto (n. 1811)
- 1877: Johann Jakob Leitzmann, germana teologo kaj numismatikisto (n. 1798)
- 1881: László Sámi, hungara pedagogo, publicisto (n. 1817)
- 1888: Gábor Kemény, hungara politikisto, ministro (n. 1830)
- 1905: Emile Oustalet, franca zoologo, prezidanto de Internacia Ornitologia Kongreso en Parizo (n. 1844)
- 1910: Chulalongkorn, reĝo de Siamo, unu el la plej grandaj, reformisto, kiu interalie abolis sklavecon (n. 1853)
- 1911: József Bokor, hungara komponisto, dirigento (n. 1869)
- 1919: Kobajaŝi Mokiĉi, japana desegnisto pri konstruado, japana esperantisto el Jokosuka (n. 1899)
- 1927: Bernát Alexander, hungara filozofo, esteto, kritikisto, tradukisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1850)
- 1933: Ivan Ŝirjaev, rusia instruisto, kunlaboranto de "L' Esperantiste", "Lingvo Internacia", "La Lumo", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo" kaj iniciatinto de la Enciklopedio de Esperanto, enestanta en antologio 33 Rakontoj, lanĉita de la eldonejo Pro Esperanto (n. 1877)
- 1937: Sámuel Kastriener, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro eldoninta gazeton en Temeŝvaro (n. 1871)
- 1937: Miĥajl Semenko, ukraina verkisto, ĉefa reprezentanto de futurismo, viktimo de la Granda purigo (n. 1892)
- 1944: Charles Glover Barkla, brita Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la polarizado de Ikso-radioj (n. 1877)
- 1948: Béla Zerkovitz, hungara komponisto, aŭtoro de ŝlagroj, framasono (n. 1881)
- 1949: János Bodor, hungara reformita pastro, rakontisto kaj verkisto (n. 1861)
- 1949: Dózsa Szilágyi M., hungara, rumania hungara pastro, kuracisto kaj verkisto (n. 1879)
- 1958: Erich Köhler, germana politikisto kaj ekonomikisto, prezidanto de Bundestag (n. 1892)
- 1967: Jindřich Jindřich, ĉeĥa komponisto, pianisto kaj etnografo, specialiĝanta pri folkloro (n. 1876)
- 1972: Gabriel Chavet, franca komerca direktoro, pacisto, rotariano vivanta en Lillo kaj Parizo, sekretario de Esperantista Centra Oficejo kaj de Lingva Komitato, redaktoro de "Oficiala Gazeto Esperantista", la plej aĝa membro de Veterana Esperantista Klubo (n. 1880)
- 1977: Gyula Szövérdy, hungara verkisto kaj instruisto pri geologio kaj minado (n. 1909)
- 1984: Oskar Werner, aŭstra teatra kaj kina aktoro (n. 1922)
- 1986: Károly Dénes, rumania hungara instruisto, grafikisto (n. 1944)
- 1990: Louis Althusser, franca marksista filozofo (n. 1918)
- 1992: Wilfried Haslauer la malpli juna, aŭstra politikisto (n. 1926)
- 1993: Wacław Felczak, pola historiisto, kuriero de la pola ekzila registaro, opoziciulo, profesoro, spertulo pri Mezeŭropo (hungara kaj sudslava temaro) (n. 1916)
- 1996: Zoltán Csizér, rumania hungara kuracisto, instruisto de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș (n. 1917)
- 1998: Vladimir Izosimov, rusa esperantisto, tradukanto, preleganto, instruanto kaj ĉeforganizanto de la Ruslanda Esperantista Kongreso, ligita kun Esperantista klubo "Revo" (n. 1947)
- 2004: József Faragó, rumania hungara folkloristo kaj instruisto (n. 1922)
- 2010: David Thompson, ĉefministro de Barbado (n. 1961)
- 2011: John McCarthy, usona komputikisto, aŭtoro de la programlingvo Lispo, de nova komputillingvo kaj de la nocio artefarita intelekto (n. 1927)
- 2011: Jean Amadou, franca komikisto, kanzonverkisto kaj ĵurnalisto (n. 1929)
- 2012: Wilhelm Brasse, pola fotisto, malliberulo de Aŭŝvico, laborinta kiel dokumentisto (laŭ SS-ordono) (n. 1917)
- 2015: Kazimierz Śliwa, suboficiro de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj de Pola Enlanda Armeo, la plej juna el mutobskuruloj (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Skorpio: ♏ (ĝis la 22-a de novembro)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Johano de Kapestrano, itala franciskano, predikisto, sacerdoto
- Tajlando: Memor-Tago pri la reĝo Ĉulalongkorn
- Nacia tago en Hungario, memoro pri la popola ribelo en 1956 kaj la proklamo de la respubliko en 1989; pliaj tagoj estas la 15-a de marto kaj la 20-a de aŭgusto
- Nordameriko: Tago de Molo
Tagoj de semajno
La 23-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.