◄ |
2-a jarmilo |
3-a jarmilo
◄ |
22-a jarcento |
23-a jarcento |
24-a jarcento
| 25-a jarcento
| 26-a jarcento
| ►
2300-aj jaroj |
2310-aj jaroj |
2320-aj jaroj |
2330-aj jaroj |
2340-aj jaroj |
2350-aj jaroj |
2360-aj jaroj |
2370-aj jaroj |
2380-aj jaroj |
2390-aj jaroj
La 24-a jarcento estas intervalo de cent jaroj laŭ la Gregoria Kalendaro de la Komuna Erao. Ĝi komenciĝos la 1-an de januaro 2301 kaj finiĝos la 31-an de decembro 2400. La periodo estas parto de la 3-a jarmilo.
Astronomiaj eventoj antaŭvidataj por la 24-a jarcento
Listo de rimarkindaj sunaj eklipsoj
- La 9-an de junio 2309: suna eklipso,[1] (6 min 30 s), de saros-ciklo 142.
- La 20-an de junio 2327: suna eklipso,[2] (6 min 21 s), de saros-ciklo 142.
- La 30-an de junio 2345: suna eklipso,[3] (6 min 07 s), de saros-ciklo 142.
- La 12-an de julio 2363: suna eklipso,[4] (5 min 51 s), de saros-ciklo 142.
- La 22-an de julio 2381: suna eklipso,[5] (5 min 33 s), de saros-ciklo 142.
- La 2-an de aŭgusto 2399: suna eklipso,[6] (5 min 14 s), de saros-ciklo 142.
Aliaj fenomenoj
- La 11-an de septembro 2307: Je 22:50 Universala Tempo, Venuso kaŝos Uranon.
- En 2313: Triobla konjunkcio de Marso kaj Jupitero.
- En 2319: Triobla konjunkcio de Marso kaj Saturno.
- La 4-an de junio 2327: Je 00:54 Universala Tempo, Venuso kaŝos Marson.
- La 8-an de oktobro 2335: Je 14:51 Universala Tempo, Venuso kaŝos Jupiteron.
- La 7-an de aprilo 2351: Je 17:22 Universala Tempo, Merkuro kaŝos Uranon.
- La 13-an de decembro 2360: pasado de Venuso.
- En 2365: perihelio de la haleja kometo.
- La 10-an de decembro 2368: pasado de Venuso.
- En 2388: Triobla konjunkcio de Marso kaj Saturno.
- La 11-an de majo 2391: parta pasado de Merkuro.
- La 17-an de novembro 2400: Venuso kaŝos Antareson (la lasta kaŝado de Antareso per Venuso estis la 17-an de septembro 525 antaŭ nia erao).
Scienc-fikcio kies eventoj okazu en la 23-a jarcento
Literaturo (elekto)
- La romano 2312 de Kim Stanley Robinson, facile imageble, okazu en 2312.
- La eventoj de la germanlingva romano Bis zum Nullpunkt des Seins ("Ĝis la nula punkto de ekzisto"), skribita en 1871 de Kurd Laßwitz, okazu en la jaro 2371.
- La romano Fahrenheit 451 de Ray Bradbury okazu en la 24-a jarcento.
- En la romano The Time Machine" (La tempo-maŝino) de Herbert Wells, en aldonita ĉapitro la romana personaĵo de tempovojaĝanto igas sian tempomaŝinon halti en la 24-a jarcento je la revojo al la jaro 1895, por eltrovi, ĉu la homaro sukcesis pri ajnaj atingaĵoj en sia estonteco. Li trovas teknologie tre progresintan socion, sed poste malkovras ke ls Tero estas en Tria Mondmilito, de Arkto al Antarkto. Tempo-vojaĝado estas malpermesata en ĉi tiu periodo kaj la tempovojaĝanto preskaŭ malliberiĝas, sed lastmomente tamen sukcesas eskapi al la jaro 1895.
Televido kaj kino (elekto)
Serio Star Trek
Plejparto el la epizodoj de pli postaj televidaj serioj el la scienc-fikcia seriaro Star Trek okazu en la 24-a jarcento. Detale temas pri la epizodaroj Star Trek: The Next Generation, Star Trek: Deep Space Nine, kaj Star Trek: Voyager, samkiel Star Trek Generations, Star Trek: First Contact, Star Trek: Insurrection, kaj Star Trek: Nemesis.
Indikiĝas specifaj naskiĝjaroj, parte eĉ naskiĝdatoj, por pluraj el la filmaj personaĵoj:
Star Trek: The Next Generation
- Jean-Luc Picard naskiĝu la 13-an de julio 2305.
- Beverly Crusher naskiĝu en 2324.
- William T. Riker naskiĝu en 2335.
- Geordi La Forge naskiĝu en 2335.
- Deanna Troi naskiĝu la 29-an de marto 2336.
- Natasha Yar naskiĝu en 2337.
- Data, estu aktivigata la 2-an de februaro 2338.
- Worf naskiĝu en 2340.
- Wesley Crusher naskiĝu en 2348.
- La USS Enterprise, la kvina Federacia stelŝipo kiu portas la nomon, de registro NCC-1701-D, estu lanĉata en 2364.
- Okazaĵoj de Star Trek: The Next Generation (ĉ. 2364-2370).
- Okazaĵoj de Star Trek Generations (ĉ. 2371).
- Okazaĵoj de Star Trek: First Contact (ĉ. 2373).
- Okazaĵoj de Star Trek: Insurrection (ĉ. 2375).
- Okazaĵoj de Star Trek: Nemesis (ĉ. 2379).
Star Trek: Deep Space Nine
- Benjamin Sisko naskiĝu en 2332.
- Quark naskiĝu proksimume en 2333.
- Odo, estu malkovrata en 2337.
- Miloj O'Brien naskiĝu en septembro 2328.
- Jadzia Dax naskiĝu en 2341.
- Kira Nerys naskiĝu en 2343.
- Ezri Dax naskiĝu en 2354.
- nÓg naskiĝu proksimume en 2353.
- Jake Sisko naskiĝu en 2355.
- Okazaĵoj de Star Trek: Deep Space Nine (ĉ. 2369-2375)
Star Trek: Voyager
- Tuvok naskiĝu en 2264.
- Chakotay naskiĝu en 2329.
- Kathryn Janeway naskiĝu la 20-an de majo, probable en 2336.
- Neelix naskiĝu proksimume en 2337.
- Tom Paris naskiĝu en 2346.
- B'Elanna Turoj naskiĝu en 2349.
- Harry Kim naskiĝu en 2349.
- Seven de Naŭ naskiĝu la 24-an de junio 2350.
- Kes naskiĝu en 2370.
- La Doktoro, estu aktivigata en 2371.
- Okazaĵoj de Star Trek: Voyager (ĉ. 2371-2378)
Notoj
- ↑ suna eklipso de la 9-a de junio 2309, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 20-a de junio 2327, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 30-a de junio 2345, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 12-a de julio 2363, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 22-a de julio 2381, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 2-a de aŭgusto 2399, en retejo de la agentejo NASA angle