La 24-a jarcento estas intervalo de cent jaroj laŭ la Gregoria Kalendaro de la Komuna Erao. Ĝi komenciĝos la 1-an de januaro 2301 kaj finiĝos la 31-an de decembro 2400. La periodo estas parto de la 3-a jarmilo.

Astronomiaj eventoj antaŭvidataj por la 24-a jarcento

Listo de rimarkindaj sunaj eklipsoj

Aliaj fenomenoj

Scienc-fikcio kies eventoj okazu en la 23-a jarcento

Literaturo (elekto)

  • La romano 2312 de Kim Stanley Robinson, facile imageble, okazu en 2312.
  • La eventoj de la germanlingva romano Bis zum Nullpunkt des Seins ("Ĝis la nula punkto de ekzisto"), skribita en 1871 de Kurd Laßwitz, okazu en la jaro 2371.
  • La romano Fahrenheit 451 de Ray Bradbury okazu en la 24-a jarcento.
  • En la romano The Time Machine" (La tempo-maŝino) de Herbert Wells, en aldonita ĉapitro la romana personaĵo de tempovojaĝanto igas sian tempomaŝinon halti en la 24-a jarcento je la revojo al la jaro 1895, por eltrovi, ĉu la homaro sukcesis pri ajnaj atingaĵoj en sia estonteco. Li trovas teknologie tre progresintan socion, sed poste malkovras ke ls Tero estas en Tria Mondmilito, de Arkto al Antarkto. Tempo-vojaĝado estas malpermesata en ĉi tiu periodo kaj la tempovojaĝanto preskaŭ malliberiĝas, sed lastmomente tamen sukcesas eskapi al la jaro 1895.

Televido kaj kino (elekto)

Serio Star Trek

Plejparto el la epizodoj de pli postaj televidaj serioj el la scienc-fikcia seriaro Star Trek okazu en la 24-a jarcento. Detale temas pri la epizodaroj Star Trek: The Next Generation, Star Trek: Deep Space Nine, kaj Star Trek: Voyager, samkiel Star Trek Generations, Star Trek: First Contact, Star Trek: Insurrection, kaj Star Trek: Nemesis.

Indikiĝas specifaj naskiĝjaroj, parte eĉ naskiĝdatoj, por pluraj el la filmaj personaĵoj:

Star Trek: The Next Generation
Star Trek: Deep Space Nine
  • Benjamin Sisko naskiĝu en 2332.
  • Quark naskiĝu proksimume en 2333.
  • Odo, estu malkovrata en 2337.
  • Miloj O'Brien naskiĝu en septembro 2328.
  • Jadzia Dax naskiĝu en 2341.
  • Kira Nerys naskiĝu en 2343.
  • Ezri Dax naskiĝu en 2354.
  • nÓg naskiĝu proksimume en 2353.
  • Jake Sisko naskiĝu en 2355.
  • Okazaĵoj de Star Trek: Deep Space Nine (ĉ. 2369-2375)
Star Trek: Voyager
  • Tuvok naskiĝu en 2264.
  • Chakotay naskiĝu en 2329.
  • Kathryn Janeway naskiĝu la 20-an de majo, probable en 2336.
  • Neelix naskiĝu proksimume en 2337.
  • Tom Paris naskiĝu en 2346.
  • B'Elanna Turoj naskiĝu en 2349.
  • Harry Kim naskiĝu en 2349.
  • Seven de Naŭ naskiĝu la 24-an de junio 2350.
  • Kes naskiĝu en 2370.
  • La Doktoro, estu aktivigata en 2371.
  • Okazaĵoj de Star Trek: Voyager (ĉ. 2371-2378)

Notoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.