Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de decembro estas la 357-a tago de la jaro (la 358-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 8 tagoj restas.
Je la 23-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 562: En Konstantinopolo estis konsekrita renovigita baziliko Hagia Sofia
- 619: Bonifaco la 5-a iĝis papo, fiksinta la rajton al azilo pro reprezalioj
- 800: Akuzita pri falsa ĵuro papo Leono la 3-a purige ĵuris
- 962: Bizanca imperiestro konkeris Halepon
- 1299: Tria batalo de Homs: mongola armeo de Ghazan venkis mamelukojn
- 1446: Papo Paŭlo la 2-a ekskomunikis husanan reĝon de Ĉehio Georgo el Poděbrady
- 1482: Reĝo Ludoviko la 11-a kaj arkiduko Maksimiliano la 1-a packontraktis en Arras, surbaze de kio Francio kaj Habsburgoj dispartigis Burgonjon
- 1493: Germanlingva versio de La monda kroniko de Hartmann Schedel aperis kiel Nurenberga Kroniko
- 1588: Francio: en kastelo de Blois, la rivalo de reĝo Henriko la 3-a, duko Henriko la 1-a de Guise, estas murdita laŭ ordono de ĉi-lasta - ekskomunikita de la papo Siksto la 5-a
- 1595: Papo Klemento la 8-a eldonis buleon agnoskantan Brestan religian union
- 1658: Nordia Milito: pola divizio de Stefan Czarnecki atakis svedan fortreson Kolding, kiu kapitulacis post dutaga sieĝo
- 1672: Malkovro de Reo, luno de Saturno
- 1784: Novjorko iĝis ĉefurbo de Usono (ĝis 1790)
- 1791: Carino Katerina la 2-a fiksis ene de rusa aneksaĵo de Pollando setliĝan zonon por judoj, kie ili rajtis loĝi
- 1793: Unua Respubliko de Francio: apud Nanto, dum la milito de Vendée, respublikanoj neniigis katolikan kaj reĝan armeon kaj ribelintajn kamparanojn en la batalo de Savenay
- 1806: Pollando: venko de franca armeo kontraŭ la rusa en batalo de Czarnowo (distrikto Nowodworski)
- 1817: Imperia patento eldonita en Aŭstrio por la produktado de nova stabila katastro por la takso de terimposto
- 1865: Belgio, Francio, Italio kaj Svislando kontraktis latinidan valutan union
- 1869: Registaro de Peruo subskribis interkonsenton kun usona entreprenisto Henry Meiggs pri konstruo de Centra Transanda Relvojo, konstruota sub gvido de Ernest Malinowski
- 1873: Ŝevĉenka Scienca Societo fondiĝis en Lviv
- 1876: Otomana Imperio:
- Sublima Pordo kiel unua islama lando enkondukis skribitan konstitucion
- Konferenco en Konstantinopolo malfermiĝis kaj fruktis per politikaj reformoj en Bosnio kaj sur otomanaj teritorioj kun plimulta bulgara loĝantaro
- 1884: En Krakova ĵurnalo "Czas" (Tempo) aperis unua parto de la novelo de Henryk Sienkiewicz La diluvo
- 1893: Premiero de la opero de Engelbert Humperdinck Hänsel und Gretel prezentiĝis ĉe Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro
- 1909: Alberto la 1-a iĝis reĝo de belgoj
- 1913: Prezidento de Usono Woodrow Wilson subskribis leĝon pri ekvalido de Federacia Rezerva Sistemo
- 1913: Igor Sikorski unuafoje flugis per Ilja Muromec
- Unua Mondmilito
- 1914: Trupoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando alvenis al Kairo
- 1916: Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino: en batalo de Magdhaba armitaj fortoj de Turkio estis venkitaj en Sinajo
- 1920: Dua Pola Respubliko: oni kreis vojevodiojn de Krakovo, Lvovo, Stanisławów kaj Tarnopol
- 1920: Premiero de la dramo Rondodanco de Arthur Schnitzler en Berlino kaŭzis teatran skandalon
- 1922: Hungario: Operetoteatro malfermis siajn pordojn en Budapeŝto
- 1930: Inter Grekio kaj Turkio okazis interŝanĝo de loĝantaro
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Lvova malliberejo Brigidki estis ekzekutitaj du atencintoj el Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kontraŭ Tadeusz Hołówko
- 1933: Marinus van der Lubbe estis mortkondamita de juĝejo en Leipzig pro la incendio de Reichstag
- 1938: Hispana Enlanda Milito: ofensivo de la armeo de generalo Francisco Franco kontraŭ Katalunio komenciĝis
- 1938: Unua vivanta specimeno de celakantoformaj, konsiderata kiel formortinta, estis malkovrita de sudafrika fiŝkaptisto
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: laŭ historiisto Czesław Łuczak en Ĝenerala Gubernio komenciĝis Intelektul-kampanjo: unuo de germana polica bataliono mortpafis sur juda tombejo en Lublin 10 reprezentantojn de polaj intelektuloj kaj klerikoj; samnokte la sama unuo pafekzekutis en Lubartów 48 personojn festantaj la tagon de sendependeco; Ĉina Fronto (Gŭangŝjio): japanaj trupoj agantaj de Naningo okupis Lungchow kaj marŝis pluen
- 1940: Ĉinio: Ĉiang Kai-ŝek eksterleĝigis ĉiujn komunistajn organizaĵojn kaj direktis sin kontraŭ Mao Zedong
- 1941: Germanaj okupaciaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio ordonis kolekton de vintraj vestoj por bezonoj de germanaj frontaj soldatoj; japana armeo konkeris usonan atolon Vejkinsulo; germana submarŝipo U 559 enprofundigis vaporŝipon SS Shuntien, kaŭzante ĉirkaŭ mil viktimojn, inkluzive multe da italaj militkaptitoj
- 1942: Ribelo de Zamość: speciala taĉmento de Kamparanaj Batalionoj venĝe atakis germanan setlejon en distrikto Tomaszowski pro deportado de pola loĝantaro el Zamość-regiono; memorando de pola generalo Władysław Sikorski al usona ministerio pri pola-sovetia landlimo
- 1943: Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Rejowiec pafmortigis komandanton de Relvoj-Protekto, kaj de Pola Enlanda Armeo el Piotrków Trybunalski eksplodigis trajnon; Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Varsovio 43 personojn, kaj en Mazanów (distrikto Opolski) 7; Orienta Fronto: venko de Ruĝa Armeo en kelkmonata batalo de Dnepro, en kiu partoprenis 4 milionoj de soldatoj - tio permesis liberigon de Kievo; Slovenio: unuaj vunditoj estas akceptitaj al partizana malsanulejo (en ravino de Občina Cerknica)
- 1944: Militkrimo: Germana polico pafmortigis en distrikto Łódzki 18 personojn pro aparteno al konspiraj organizaĵoj kaj en Ligowo (distrikto Sierpecki) 9; venĝe pro mortigo de du germanoj flanke de sovetaj partizanoj SS-taĉmento kreita de soldatoj el diversaj naciecoj de Waffen-SS kaj polico en Ochotnica Dolna (distrikto Nowotarski) murdis 56 personojn, en tio 19 infanojn kaj 21 virinojn parte bruligante la vilaĝon; Okcidenta Fronto (Ardenoj): post unusemajna batalado germanoj konkeris Sankt-Vith, germana 47-a Kirasita Korpuso kun 5-a Kirasita Armeo atingis distancon de 5 km de Dinant - la plej fora punkto atingita en la batalo de Ardenoj; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto konkeris Székesfehérvár
- 1947: Sovetunio la 1-an de januaro deklaris libera tago
- 1947: Usono: Laboratorio Bell Labs prezentis unuan transistoron
- 1948: 8 japanaj politikistoj (i.a. estinta ĉefministro Hideki Tōjō) estis pendumitaj laŭ verdikto de la Internacia Armea Tribunalo por Fora Oriento
- 1951: Premiero de usona-brita aventura filmo La afrika reĝino
- 1953: Sovetunio: Lavrentij Berija kaj ses kunlaborantoj estis pafmortigita
- 1954: Usona kirurgo faris unuan sukcesan transplanton de reno
- 1958: Televid-radia turo de Tokio ekfunkciis kiel pli alta ol Ejfel-Turo en Parizo
- 1966: Premiero de la itala vakera filmo La bonulo, la aĉulo, la fiulo
- 1970 En Bolivio franca verkisto Régis Debray estas liberigita post internacia kampanjo
- 1970: Demokratia Respubliko Kongo oficiale iĝis unu-partia ŝtato
- 1972: Tertremo en Managvo
- 1972: Anda flugakcidento: 16 postvivantoj de la akcidento estis savitaj post 72 tagoj, meze de Andoj
- 1979: Sovetia interveno en Afganio: militaj unuoj de Sovetunio okupis Kabulon
- Milita stato en Pollando
- 1981: En malsanulejo de Gdańsk mortis 20-jara Antoni Browarczyk, pafvundita la 17-an de decembro de milicanoj subpremantaj manifestacion kontraŭ enkonduko de la krizostato (unu el 122 viktimoj); en Dąbrowa Górnicza okazis subpremo de la striko en metalurgia industriejo de la filio Katowice; Usono enkondukis ekonomiajn sankciojn kontraŭ Pollando
- 1982: Pola Popola Respubliko: aŭtoritatoj fermis internigejojn, sed plu arestis 7 estraranojn de Solidareco
- 1984: Sovetunio: motorincendio de Aeroflot-aviadilo kaŭzis kraŝon baldaŭ post ekflugo de Krasnojarsko, pereis ĉiuj krom unu el la 111 homoj surferdeke
- 1986: Terkarba Minejo Zollverein en Germanio estis malfunkciigita
- Revolucioj de 1989
- 1989: Velura Revolucio: ĉe la limpasejo Rozvadov-Waidhaus ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉeĥoslovakio kaj Germanio, Dienstbier kaj Genscher, simbole tranĉis la Feran Kurtenon
- 1990: Ĉirkaŭ 88% de voĉdonantoj en Slovenio elektis apartiĝon de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
- 1991: Jan Olszewski iĝis ĉefministro de Pollando (unua kontraŭkomunista registaro post la unua libera voĉdonado al Pola Sejmo post la dua mondmilito)
- 1994: En Moldavio aŭtonomeco de Gagauzio estis agnoskita
- 1995: Aleksander Kwaśniewski iĝis prezidento de Pollando
- 2005: Lech Kaczyński iĝis prezidento de Pollando
- 2005: Pola sekcio de BBC finis sian agadon
- 2007: Decido aboli monarkion en Nepalo
- 2007: Prezidenta voĉdonado en Uzbekio
- 2008: Gvineo: armea puĉo farita de militreĝimo tuj post morto de la prezidento Lansana Conté
- 2010: Laoso: Thongsing Thammavong iĝis unua ĉefministro
- 2011: Kroatio: Zoran Milanović iĝis ĉefministro
- 2012: Siria enlanda milito: registara aviado en okupita de batalgrupoj urbo Halfaja (Gubernio Hama) bombis civilulojn, mortigante 94 personojn
- 2015: Cibermilito: rusiaj retpiratoj laŭdire faris ciberatakon kontraŭ energiaj kompanioj en Ukrainio
- 2016: En Milano estis pafmortigita de polico Anis Amri, kaŭzinto de atenco en Berlino la 19-an de decembro
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Pasinttage en Ukrainio pereis 5 civiluloj, kaj 18 estis vunditaj — matene 4 medicinaj laborantoj estis vunditaj en atako al malsanulejo en Ĥarkiva provinco, en Tokmak ukrainoj efike atakis lokan rusan komandejon, kaj Volodimir Zelenskij revenis al Kievo, kie al ĉiuj kvartaloj oni liveris varmon kaj akvon; laŭ ukraina stabo en okupata Berdjansko oni ŝanĝis refreŝigejon al armea malsanulejo; en Ĉernivco oni forigis lastan monumenton al Puŝkin; Denis Ŝmihal dankis pro pli ol 200 transportoj kun energetika ilaro — Japanio transdonis al Buĉa 2 generatorojn kaj 6 varmigejojn
- "The Wall Street Journal" informis pri pretigata de kunlaborantoj de Volodimir Zelenskij paca plano, kiu estos prezentita datrevene de la invado; en Rusio ĝis fino de la jaro establiĝos skipo, kiu prilaboros novan lernolibron pri historio de Rusio kaj la mondo; Nederlando helpos al Ukrainio per 2,5 mld de eŭroj en 2023; Ukrainio nuligis 4 interregistarajn paktojn kun Belorusio; Zelenskij dankis al Usono pro 45 miliardoj da dolaroj; Svetlana Gannuŝkina agnoskita de Rusio kiel eksterlanda agentino
Naskiĝoj
- 1525: Johano Alberto la 1-a, duko de Meklenburgo (m. 1576)
- 1527: Hugo Donellus, franca juristo, universitata profesoro kaj humanisto (m. 1591)
- 1555: Mikuláš Dačický, ĉeĥa aventuristo, verkisto kaj kronikisto (m. 1626)
- 1597: Martin Opitz, germana poeto kaj tradukisto (m. 1639)
- 1634: Mariana de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (m. 1696)
- 1636: Gregório de Matos, poeto kaj advokato, enestanta en Brazila Antologio Poezia (m. 1695)
- 1689: Joseph Bodin de Boismortier, franca komponisto (m. 1755)
- 1699: Markizo Esquilache, hispana politikisto (m. 1785)
- 1732: Richard Arkwright, angla entreprenisto kaj inventisto (m. 1792)
- 1743: Christian Gottlob von Voigt, germana politikisto kaj juristo (m. 1819)
- 1750: Frederiko Aŭgusto la 1-a, reĝo de Saksio (m. 1827)
- 1766: Wilhelm von Hisinger, sveda kemiisto, geologo kaj mineralogo, esploristo de elektrolizo, kunmalkovrinto de cerio (m. 1852)
- 1777: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio, reĝo de Kongresa Pollando (m. 1825)
- 1790: Jean-François Champollion, franca egiptologo, filologo, poligloto, deĉifrinto de hieroglifoj (m. 1832)
- 1793: Róza Déryné Széppataki, hungara aktorino, kantistino kaj tradukistino (m. 1872)
- 1799: Karl Brjulov, rusa pentristo kaj arkitekto (m. 1852)
- 1805: Joseph Smith, fondinto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1844)
- 1810: Edward Blyth, angla ornitologo, farmaciisto, unu el pioniroj de zoologio en Barato (m. 1873)
- 1815: Ildefons Cerdà, hispana inĝeniero, urboplanisto kaj politikisto (m. 1876)
- 1838: Václav Šolc, ĉeĥa poeto (m. 1871)
- 1850: Reinhardt Ferdinand Albert Has, germana arĥitekto (m. 1940)
- 1856: Otto Dittmann, germana redaktisto kaj leksikografo (m. post 1935)
- 1861: Miklós Köllő, hungara skulptisto (m. 1900)
- 1862: Henri Pirenne, belga historiisto (m. 1935)
- 1869: Nándor Rott, hungara pastro, episkopo, profesoro, kanoniko (m. 1939)
- 1873: Károly Kernstok, hungara pentristo (m. 1940)
- 1877: Luigi Fabbri, itala verkisto, pacisto kaj anarkiisto (m. 1935)
- 1881: Juan Ramón Jiménez, hispana Nobelpremiita poeto, enestanta en "Beletra Almanako" (m. 1958)
- 1884: István Dávid, hungara kantkomponisto (m. 1954)
- 1885: Hans Gerstinger, aŭstra papirusologo kaj klasika filologo (m. 1971)
- 1888: Friedrich Wolf, germana kuracisto, verkisto, diplomato kaj soldato de Internaciaj Brigadoj (m. 1953)
- 1889: István Bartha, hungara instruisto, verkisto (m. 1979)
- 1889: Sándor Farcádi, hungara poeto kaj literatura kritikisto (m. 1952)
- 1891: Jan Zawada, pola oficisto, spertulo pri Nifo kaj kooperativa movado, Esperanto-vortaristo, prilaborinto kaj eldonisto de la Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj (m. 1975)
- 1894: Lajos Jeney, rumania hungara kuracisto, pentristo (m. 1981)
- 1896: Giuseppe Tomasi di Lampedusa, itala nobelo, verkisto, poligloto (m. 1957)
- 1898: János Máthé, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (m. 1986)
- 1899: Aldo Capitini, itala filozofo, subtenanto de neperforto, fondinto de la Centro por Neperforto, partoprenanto de Mondaj Kongresoj de Religioj por paco, Vedanto kaj Internacio de Militrezistantoj, profesoro de la Universitato de Cagliari, engaĝinta de Danilo Dolci kaj Lorenzo Milani (m. 1968)
- 1900: Simon Aarse, nederlanda esperantisto, aktivulo de la Sennacieca Asocio Tutmonda, kontribuinta al "Sennaciulo " kaj "Sennacieca Revuo" (m. 1986)
- 1901: Jakub Berman, pola komunisto, vicĉefministro (m. 1984)
- 1902: Gyárfás Ferencz, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1974)
- 1903: Aleksandr Logvin, ukraina laboristo, debutinta en "Heroldo de Esperanto" sub la plumnomo Aleksandro Liljer, kies verkoj aperis en "Beletraj Kajeroj", "Paco" kaj "Der Esperantist" (m. 1980)
- 1908: Gustawa Jarecka, pola verkistino kaj instruistino (m. 1943)
- 1908: Géza P. Kováts, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1956)
- 1911: Miklós Kovács, rumania hungara futbalisto (m. 1977)
- 1912: Stefan Rehrl, aŭstra teologo (m. 1997)
- 1913: Joachim Giessner, germana fervojisto, prezidanto de Germana Esperanta Fervojista Asocio kaj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (m. 2003)
- 1915: Felicja Sieracka, pola karitatulino (m. 2008)
- 1918: Iván Mándy, hungara verkisto kaj scenaristo, enestanta en Hungara Antologio (m. 1995)
- 1918: Délio Pereira de Souza, brazila esperantisto, kunfondinto de Esperanto-asocio en Rio-de-Ĵanejro kaj de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz (m. 2008)
- 1918: Helmut Schmidt, germana politikisto, kanceliero de FRG (m. 2015)
- 1921: Lajos Nagy, hungara geologo, dekano en la Universitato de Kluĵo (m. 1982)
- 1925: Pierre Bérégovoy, franca politikisto kaj ĉefministro, sinmortiginto (m. 1993)
- 1929: Chet Baker, usona ĵaz-trumpetisto, flugilkornisto kaj voĉisto (m. 1988)
- 1929: Zoltán Keresztes, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, armenologo (m. 1996)
- 1933: Akihito, imperiestro de Japanio, abdikinta en 2019
- 1934: Ferenc Kósa, rumania hungara lingvisto kaj lingvohistoriisto
- 1936: Julij Kim, sovetia, rusia komponisto, scenaristo kaj bardo
- 1939: Jenő Attila Kessler, rumania hungara biologo
- 1943: Silvia, sveda reĝino
- 1947: Ulrich Stiehl, germana komputilprogramarfaristo kaj hindologo
- 1948: Magdolna Szakács Nagy, rumania hungara agronomino
- 1949: Erzsébet Zsombori, hungara pentristino
- 1952: Miklós Patrubány, rumania hungara informatikisto, prezidanto de Mondligo de Hungaroj
- 1953: Maria Vladimirovna Romanova, pretendantino al la rusa trono
- 1955: Mária Borbála Bocz, rumania hungara pentristino kaj dizajngrafikistino (m. 1988)
- 1960: Ernst Gelegs, aŭstra ĵurnalisto
- 1962: Stefan Hell, ruman-germana fizikisto, Nobelpremiita pri kemio pro evoluigo de optikaj mikroskopoj
- 1968: Sandra Roelofs, nederlanda edzino de la kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili
- 1968: Manuel Rivera-Ortiz, portorika fotisto, fotoĵurnalisto, pentristo kaj filantropo
- 1969: Carla Bruni, franca manekeno, kantistino, edzino de franca prezidento Nicolas Sarkozy
- 1972: Christian Potenza, kanada aktoro kaj kanada esperantisto
- 1977: Borbála Zsemlyei, rumania hungara lingvistino pri la historio de lingvo kaj ties morfologio
- 1978: Estella Warren, kanada aktorino kaj fotomodelo
Mortoj
- 558: Ĉildeberto la 1-a, franka reĝo (n. 497)
- 1230: Berengela de Navaro, reĝino de Anglio, dukino de Normandio kaj grafino de Anjou (n. ĉirkaŭ 1165)
- 1380: Jan ze Středy, latinlingva ĉeĥa verkisto, episkopo de Olomouc, kanceliero de Karolo la 4-a (n. ĉirkaŭ 1310)
- 1568: Roger Ascham, angla erudiciulo, instruisto kaj verkisto (n. ĉirkaŭ 1515)
- 1619: Johano Sigismundo, elektoprinco de Brandenburgio, administranto de Duklando Prusujo (n. 1572)
- 1631: Michael Drayton, angla poeto (m. 1563)
- 1745: Jan Dismas Zelenka, ĉeĥa komponisto (n. 1679)
- 1749: Mark Catesby, angla naturalisto, esploranto de flaŭro kaj faŭno de Nordameriko (n. 1682)
- 1763: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto (n. 1697)
- 1783: Johann Adolf Hasse, germana komponisto (n. 1699)
- 1809: Christophe Saliceti, franca politikisto kaj diplomato (n. 1757)
- 1815: Jan Potocki, pola franclingva verkisto, vojaĝisto, historiisto, etnografo, esploristo de slavaj antikvaĵoj, politikisto, arkeologo (n. 1761)
- 1831: Emilia Plater, pola soldatino kaj nacia heroino de Belorusio, Litovio kaj Pollando, partoprenantino de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1806)
- 1832: Konrad Kleinschmidt, germana misiisto kaj lingvisto (n. 1768)
- 1834: Thomas Malthus, angla ekonomikisto, demografo (n. 1766)
- 1857: Cesare Bertagnini, itala kemiisto (n. 1827)
- 1895: John Russell Hind, angla astronomo (n. 1823)
- 1912: Edouard Detaille, franca pentristo (n. 1874)
- 1933: Marie Noël, franca verkistino kaj poetino (n. 1883)
- 1937: József Kováts, hungara verkisto, kritikisto, ĵurnalisto (n. 1906)
- 1939: Anthony Fokker, nederlanda piloto kaj konstruisto (n. 1890)
- 1944: Honoré Bourguignon, franca instruisto, reaktiviginto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, partoprenanto de la franca rezistado, mortinta en koncentrejo Dachau (n. 1899)
- 1948: Hideki Tojo, japana militisto, ĉefministro de Japanio, iniciatinta atakon kontraŭ Pearl Harbor, militkrimulo, pendumita (n. 1884)
- 1952: Georges Avril, franca verkisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, direktoro de la Gazeta Komisiono de Internacia Centra Komitato, redaktoro de "Nia Gazeto" (n. 1874)
- 1953: Lavrentij Berija, soveta politikisto, estro de NKVD, ekzekutita (n. 1899)
- 1959: Friedrich Wilhelm Ellersiek, germana komercisto kaj eldonisto, redaktoro de "Germana Esperantisto" kaj de "Esperanto-Praktiko", membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de krimromano Pro kio?, kiel ĉefo de vojaĝoficejo aranĝis ĉiujarajn karavanojn al Universalaj Kongresoj de Esperanto (n. 1880)
- 1966: Heimito von Doderer, aŭstra verkisto (n. 1896)
- 1967: Stefan Fethke, pola ekonomikisto kaj eldonisto, kun siaj fratoj en gimnazio de Opole parolis esperante, fondinto kaj prezidanto de Esperantista Rondo de Bankaj Laboristoj en Bydgoszcz, eksterlande gvidis Esperanto-kursojn (n. 1901)
- 1972: Andrej Tupolev, pionira soveta konstruigisto kaj dezajnisto de aviadiloj (n. 1888)
- 1973: Gerard Kuiper, usona astronomo (n. 1905)
- 1975: József Czakó, hungara kuracisto, kirurgo, fondinto de sanatorio (n. 1895)
- 1999: Béla Cselényi, rumania hungara historiisto (n. 1911)
- 2005: Lajos Baróti, hungara futbalisto kaj trejnisto (n. 1914)
- 2007: Oscar Peterson, kanada ĵazpianisto kaj komponisto (n. 1925)
- 2009: Edward Schillebeeckx, belga teologo kaj dominikano (n. 1914)
- 2013: Miĥail Kalaŝnikov, soveta kaj rusia konstruisto de pafarmiloj (n. 1919)
- 2013: Yusef Lateef, usona ĵazmuzikisto, multinstrumentisto kaj komponisto (n. 1920)
- 2016: Anis Amri, tunizia teroristo, mortpafita (n. 1992)
- 2019: Ram Dass, usona spirita gvidanto, verkisto, psikologo kaj profesoro gvidanta kune kun Timothy Leary esplorojn pri agado de halucinogenoj ĉe homoj (n. 1931)
- 2021: Joan Didion, usona verkistino (n. 1934)
- 2022: Benno Schmidt, germana ekonomikisto kaj rekorda Brocken-grimpisto
- 2023: Hermann Pitters, rumanuja teologo kaj historiisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Johano de Kęty, pola sacerdoto, sanktulo
- Egiptio: Venko-Tago
- Monda Tago de Neĝtabulado - iniciate de la Monda Federacio de Neĝtabulado (WSF)
- Usono: La festo Festivus
Tagoj de semajno
La 23-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.