Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de junio estas la 173-a tago de la jaro (la 174-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 192 tagoj restas.
Je la 22-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- -217: Armeo de Egiptio konkeris Seleŭkion en batalo de Rafio (proksime al Gaza-urbo)
- 431: Kristanismo: Koncilio de Efeso komenciĝis
- 813: Bizanca armeo malvenkis en batalo de Versinike (proksime al Edirne) kontraŭ bulgaroj
- 816: Stefano la 4-a iĝis papo
- 1346: Pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda donis urborajton al Nowy Targ
- 1479: Olomouc: Vladislao la 2-a Jogajlido subskribas pactraktaton kun Matiaso la 1-a, kiu gajnas rajtojn de Silezio kaj Moravio
- 1503: Konstruado de la Ponto de Karolo en Prago finiĝis
- 1611: Geografo Henry Hudson kun filo kaj ok akompanantoj estis elŝipigitaj de ribelinta ŝipanaro en Hudsona Golfo
- 1633: Itala astronomo Galilejo estis kondaminta de inkvizicio kiel herezulo
- 1634: Rembranto nuptis Saskia van Uylenburgh
- 1661: Fondodato de la urbo Santarém en la brazila subŝtato Parao
- 1668: Raskol: plurjara ribelo de malnovritana Monaĥejo Soloveckij komenciĝis - caraj trupoj komencis 7-jaran sieĝon pro rifuzo akcepti liturgian reformon de Nikono
- 1675: Reĝo Karlo la 2-a fondis Reĝan observatorion de Greenvich
- 1768: Bara Konfederacio: krakova urbano Marcin Oracewicz mortigis rusan oficiron kiu gvidis sturmon, uzante butonon anstataŭ kuglo
- 1784: Princo-elektisto Karolo Teodoro malpermesis ĉiujn asociojn sen lia suverena aprobo, en tio iluminatojn
- 1792: Pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski post venka batalo de Zieleńce establis ordenon Virtuti Militari, atribuitan al 44 polaj soldatoj - la plej malnova inter militistaj ordenoj ĝis nun atribuataj
- 1799: Du membroj de la franca Nacia konvencio prezentis al la publika opinio standardon de la nova mezurilo - metron
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio — unuaj taĉmentoj trapasis riveron Nemunas
- 1815: Dua abdiko de Napoleono Bonaparte
- 1846: Adolphe Sax patentigis saksofonon
- 1890: Martiniko: incendio detruis Fort-de-France
- 1905: Rusia revolucio: unua en la Rusia Imperio armita Lodza ribelo de laboristoj kun soci-sendependiga karaktero
- 1906: Flago de Svedio oficialiĝis
- 1906: Trondheim: Haakon la 7-a kroniĝis kun la edzino Maud. Norvegio iĝis konstitucia monarkio
- 1910: En Eŭropo malfermiĝis unua aera pasaĝerlinio Friedrichshafen-Duseldorfo, laŭ kiu flugis aerŝipo "Germanio"
- 1911: Abatejo Westminster: Georgo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1912: Al Krakovo alvenis de Parizo Lenin
- Unua mondmilito
- 1915: Post la venka Batalo de Gorlice-Tarnów germana-aŭstra armeo sub gvido de August von Mackensen eniris al Lvovo
- 1916: Unua historie bombado de civilaj celoj - en Karlsruhe francaj bomboj mortigis pli ol cent homojn
- 1921: Tria Silezia Ribelo: sur fervoja stacidomo en Rybnik eksplodis kelkaj vagonoj kun dinamito
- 1921: Konsilio de la Ligo de Nacioj atribuis al polaj militŝipoj rajton de eniro al marhaveno de Libera Urbo Dancigo kaj permesis al la Dua Pola Respubliko establi sur Westerplatte militistan stokejon transŝarĝan
- 1924: Malfermo de Instituto por Socia Enketo ĉe la Universitato de Frankfurto, ekde la 1930-aj jaroj centra esplorejo por la Kritika teorio de la Frankfurta Skolo
- 1933: Registaro de Germana Regno kontraŭleĝigis Socialdemokratian Partion de Germanio
- 1933: Dua Pola Respubliko: en vilaĝo apud Łańcut dum vespro komenciĝis dutaga tumulto, 2 policanoj kaj 6 aliaj personoj pereis
- 1933: Pavel Postiŝev anoncis amasajn arestojn inter la "burĝaj intelektuloj" en Ukraina SSR
- 1934: Ferdinand Porsche subskribis kontrakton pri konstruo de tri prototipoj de Volkswagen
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: oficejo de germana-nazia regnestro en Poznań ordonis konfiski ĉiujn biciklojn en Provinco Vartlando troviĝantaj ĉe poloj, se ili ne havas permeson; dupersona ekspedicio de la Asocio de Armita Batalado ekiris de Lvovo spure de polaj ekziligitoj tra Kievo, Ĉeljabinsk, Ĉkalov, Taŝkento, Bakuo, Siktivkar, Irkutsk kaj Ĥarkivo; Okcidenta Fronto: germanoj okupis Saint-Nazaire, La Roche-sur-Yon kaj Niort; kapitulaco de la franca 2-a Armea Grupo en Nancio-regiono, Belfort (50 mil personoj); subskribo de franca-germana armistico en arbaro de Compiègne — pli frue Stalin depeŝe gratulis venkon al Hitler; Libera Francio: tria alvoko de generalo Charles de Gaulle por krei en Londono provizoran Nacian Komitaton; Libera Belgio: estinta ministro per BBC alvokis belgojn daŭrigi batalojn; Franca Hindoĉinio fermis ĉinan-Hindoĉinan landlimon
- 1941: Operaco Barbaroso komenciĝis — je la 4:00 germanaj kaj rumanaj armitaj fortoj transiris terajn, aerajn kaj marajn landlimojn; 5:30 germana ambasadoro en Moskvo enmanigis al Vjaĉeslav Molotov noton pri komenco de la milito kaj ministro Joachim von Ribbentrop sciigis pri tio sovetan ambasadoron en Berlino; soveta aviado ĝis tagmezo perdis 1 200 aviadilojn, en tio 800 surtere; je la 12:00 per radio Vjaĉeslav Molotov sciigis la sovetan nacion pri la germana invado; dum retiriĝado de la Ruĝa Armeo en Lvovo komenciĝis komunistaj amasekzekutoj, en Brygidki-malliberejo el 13 000 kaptitoj, plejparte poloj, nur 600 saviĝis, 3 000 estis ukrainoj) — ĝis la 28-an de junio NKVD murdis ĉirkaŭ 30 mil polojn troviĝantaj en malliberejoj i.e. de Lucko, Lvovo kaj Vilno; Litova Fronto de Aktivistoj komencis ribelon por liberigi Litovion de la soveta okupado; Rumanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Sovetunio; radia alparolo de Winston Churchill: Ni montros al Rusio kaj la rusa nacio ĉiun helpon, kiun ni povos; Orienta Fronto komenciĝis kiel laŭvica germana fulmomilito: amasa atako de Luftwaffe al 66 aerodromoj, fervojaj nodoj, maraj bazoj, en tio urboj kiel Rigo, Windawa, Liepāja, Šiauliai, Kaŭno, Kronstadt, Vilno, Grodno, Lida, Vaŭkavisk, Bresto), Kobrin, Slonim, Baranoviĉi, Minsko, Babrujsk, Lvovo, Żytomierz, Kievo, Izmajil kaj Sebastopolo; Sovetunio atakis per aviadiloj Dobriĉ; dum flugo super Francio pola 303-a skadro de ĉasaviadiloj venke batalis kun grupo de germanaj aviadiloj; Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj okazigis en Krakovo kongreson de nacia unuiĝo, kiun partoprenis 113 personoj — la kongreso anoncis manifeston pri kreo de ukraina ŝtato kaj baldaŭan registaron (post dekkelkaj tagoj germanaj regopovoj malpermesis ties agadon); germanaj soldatoj pafmortigis 83 personojn, en tio 6 sovetajn militkaptitojn kaj 8 ukrainojn, kaj Gestapo pafmortigis en Słupia Nowa (distrikto Kielecki) 12 personojn, venĝe pro mortigo de ebria germana soldato dum bataleto; unua soveta okupado de Pollando: dum la unua tago de la germano-soveta milito en arestejo de Augustów soldatoj de landlimgarda taĉmento de NKVD murdis 30 ĝis 34 malliberulojn; en Slonim germanoj murdis profesoron de konstitucia juro Władysław Maliniak kaj en Lvovo dum la unua aerbombado pereis poeto kaj publicisto Franciszek Parecki kaj socialistino Zofia Charszewska;
- 1942: Operaco Reinhardt: en Lutowiska (proksime al Ustrzyki Dolne) Gestapo kaj funkciuloj de Ukraina Helpa Polico pafmortigis ĉirkaŭ 650 judojn; germana polico pafmortigis en Uścianki (Podlaĥia provinco) 7 kaŝiĝantajn sovetajn militkaptitojn; Pola Rezistomovado: en distrikto Starogardzki Grupo de Sekreta Militista Organizaĵo devojigis trajnon kun pezaj armiloj; Nord-Afriko: Erwin Rommel, nomumita de Hitler kampmarŝalo, post konkero de Tobruko, fiksis laŭvicajn lokojn por atako: El Alamein, Aleksandrio, elfluejo de Nilo kaj Kairo, sed sub la kondiĉo rezigni pri operaco kontraŭ Malto - Benito Mussolini konsentis; nokte de la 22-a/23-a de junio Bomba Korpuso de RAF atakis Emden
- 1943: Germana polico pafmortigis en distrikto Opatowski 14 personojn, kaj en 3 aliaj lokoj 25 personojn (en tio 6 polojn pro kaŝo de judoj); Pola Rezistomovado: speciala grupo de Popola Gvardio likvidis en Varsovio 3 kunlaborantojn de Gestapo; komunistoj de Belorusa SSR malpermesis al polaj partizanoj batali kontraŭ germanoj sur okcidentaj teritorioj, kiujn ili konsideris integra teritorio de Sovetunio; aviadiloj de RAF ekflugantaj de aerodromoj en Nord-Afriko, atakis Mülheim kaj Oberhausen post kio ili revenis al siaj aerodromoj en Anglio
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Augustowski 24 personojn, venĝe pro mortigo de ĝendarmo, kaj en 3 aliaj lokoj 29 personojn; Pola Subtera Ŝtato: taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Kielce ekregis Chmielnik, detruante germanan kirasitan aŭtomobilon, kaj alia taĉmento ekspodigis akvajn pumpilojn en Łuków kaj Krzywda; Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: la Ruĝa Armeo komencis belorusan ofensivon, konatan kiel Operaco Bagration, kiu alkondukis al plena frakaso de la germana Armea Grupo "Mezo" kaj atingo de Vistulo; Luftwaffe detruis 47 usonajn aviadilojn sur aerodromo en Poltavo dum la amasa aviadila atako
- 1945: Svisa parlamento elektis por konstruado flughavenon Zuriko kiel lokon de interkontinenta flughaveno - kontraŭ Utzenstorf
- 1948: Rusa Ortodoksa Eklezio atribuis aŭtokefalion al la Pola Ortodoksa Eklezio
- 1948: Dum la unua israela-araba milito Defendaj Fortoj de Israelo sinkigis apud Tel-Avivo ŝipon Altalena, transportantan armilon donacitan de franca registaro al ekstreme maldekstrula juda kvazaŭarmea organizaĵo Irgun
- 1950: Sovetaj regopovoj mortkondamnis belorusan kreinton de kontraŭkomunista subtera studenta movado Rascislau Lapicki, aliaj estis kondamnitaj al 25 jaroj de mallibero
- 1959: Ukrainio: Internacia Flughaveno Borispilo malfermiĝis
- 1965: Japanio kaj Sud-Koreio subskribis en Tokio traktaton pri fundamentoj de la duflankaj rilatoj
- 1976: Oni lanĉis la sovetan kosmostacion Salut 5
- 1976: Forigo de mortpuno estis aprobita en la malsupra ĉambro de la Parlamento de Kanado
- 1978: Usona astronomo James W. Christy malkovris Ĥaronon, la lunon de Plutono.
- 1980: Eŭropa Futbal-Ĉampionado: germana nacia teamo de futbalo la duan fojon gajnis ĉampionecon de Eŭropo venkante belgan nacian teamon de futbalo 2: 1
- 1983: Hungario: eksplodo de grizuo en karbominejo en Oroszlány - 37 ministoj perdis la vivon
- 1983: Unuan fojon artefarita satelito estis forprenita de la ĉirkaŭtera orbito de kosmopramo
- 1986: Regantaj socialistoj de ĉefministro Felipe González gajnis parlamentan baloton en Hispanio
- 1986: Diego Armando Maradona per la mano de Dio golis en la Futbala Mondpokalo en Meksiko inter Argentino kaj Anglio
- 1988: EU permesis la produktadon de absinttrinkaĵo (35 mg / kg)
- 1996: En Usono aperis videoludo Quake
- 1990: Malvarma milito: fermo de lima kontrolpunkto Checkpoint Charlie en Berlino, ekzistanta de 1944
- 1998: En Talino oni restarigis Baltan Gazetaran Koalicion, kiu ekzistis en la intermilita periodo — la organizaĵo kuniganta litovajn, latvajn kaj estonajn ĵurnalistojn nomiĝas Balta Federacio de Ĵurnalistoj
- 1999: Fanipal iĝis urbo de distrikta subigo en Belorusio
- 2000: Flugkompania alianco SkyTeam ekestis
- 2002: En tertremo forta je 6,5 gradoj laŭ la skalo de Richter en okcidenta Irano pereis ne malpli ol 261 personoj
- 2003: La 9-hora 101-a apostola vojaĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a okazis al Bosnio kaj Hercegovino
- 2005: Filipinoj: Cebulingva Vikipedio fondiĝis
- 2006: Harriet, la Galapaga testudo alveturigita de Charles Darwin de Galapagoj finis sian vivon
- 2011: Loĝantoj de Palaŭo referendumis kontraŭ leĝigo de kazinoj
- 2011: Jyrki Katainen iĝis ĉefministro de Finnlando
- 2012: Federico Franco iĝis prezidento de Paragvajo
- 2012: Produktado de Mazda RX-8, la lasta aŭtomobilo movigata de vankelmotoro, finiĝis
- 2013: En Nacia Stadiono en Varsovio okazis unua pola koncerto de Paul McCartney
- 2016: Pola Sejmo voĉdonis la Jaron de Vistulo, dediĉitan al la plej longa rivero enfluanta Baltan Maron
- 2017: Afganio: rezulte de eksplodo de bombaŭto antaŭ Banko Kabulo en Laŝkar Gah en provinco Helmand pereis 34 personoj, kaj 60 vundiĝis
- 2022: Afganio: Tertremo en Afganio en junio 2022 okazis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 119-a tago de la rusa agreso: Rusiaj aeratakoj sur preskaŭ ĉiuj segmentoj de la fronto, raketoj pripafis Odesan provincon; en Severodoneck bataloj okazas en industria kvartalo; en Ĥersona provinco eksplodis aŭto de kunlaboristo; en raketa pripafo de Ĥarkivo ne malpli ol 20 personoj pereis; en "Hromadske" vunditaj ukrainaj soldatoj konstatis, ke ofteco de rusa pripafado estas 20-oble pli granda
- Mondreago: Raportistoj sen limoj: rusoj kun malvarma sango pafmortigis fotoraportiston kaj lian akompananton (antaŭrbe de Kievo, duone de marto); Petr Fiala akuzis Rusion pri ekonomia milito kontraŭ Okcidento, kies celo estas malfortigo kaj malstabiligo de demokratiaj ŝtatoj; la dua dum 24 horoj observa aviadilo An-30 kun 7 personoj malaperis de radaroj super Jakutio; incendio de naftorafinejo en rusa Novoŝaĥtinsk — ebla atako de senpilotaj aviadiloj
- 2023: Ukraina armeo pripafis ponton ligantan okupatan parton de Ĥersona provinco kun kontrolota de rusoj Krimeo; Volodimir Zelenskij asertas, ke rusoj planas terorisman atakon al Zaporiĵan Nuklean Centralon — meze de ĝi kaj sur ties teritorio estas dislokitaj minoj; en Kievo prezidento de Ukrainio inaŭguris Libro-Foiron
- Mondreago: Usono transdonos al Ĉeĥio 8,2 mln da dolaroj por rifuĝintoj el Ukrainio; en Belorusio frakasiĝis rusa helikoptero Mi-24, la skipanoj estas vunditaj; Estonio transdonos al Ukrainio armean malsanulejon (kunlabore kun Islando), medicinan aparataron, ilarojn por malminigo kaj kontraŭbatalo de senpilotaj aviadiloj; en Latvio estas malpermesita kampanjo pri voĉdonado en la rusa lingvo; konzerno Philip Morris International investos pli ol 30 mln da dolaroj por konstrui fabrikon en Lvovo, ne atendante finon de la milito;
Naskiĝoj
- 1002: Leono la 9-a, germana papo, sanktulo (m. 1054)
- 1450: Leonor de Aragono, itala dukino el la dinastio de Trastamaro (m. 1493)
- 1510: Aleksandro de Mediĉo, itala duko, murdita (m. 1537)
- 1738: Jacques Delille, franca verkisto, membro de Franca Akademio (m. 1813)
- 1744: Johann Christian Polycarp Erxleben, germana naturalisto, kiu kontribuis al evoluo de veterinara medicino (m. 1777)
- 1767: Wilhelm von Humboldt, germana filozofo, lingvisto kaj ŝtatisto, fondinto de Berlina Universitato (m. 1865)
- 1767: László Szentjóbi Szabó, hungara poeto, tradukisto (m. 1795)
- 1770: Wilhelm Traugott Krug, germana filozofo, rektoro, framasono (m. 1842)
- 1784: Ferenc Kerekes, hungara matematikisto kaj kemiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1850)
- 1798: Andreas Heinrich August Hatham, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (m. 1866)
- 1805: Giuseppe Mazzini, itala advokato, ĵurnalisto, filozofo, kunbatalanto de Garibaldi, konsiderata reprezentanto de "Eŭropo de nacioj" en la batalo kontraŭ "Eŭropo de monarkoj" (m. 1872)
- 1822: Franz Keil, aŭstra apotekisto kaj kartografo (m. 1876)
- 1825: Tivadar Duka, hungara kuracisto, oficiro kaj vojaĝisto, laboranta en Brita Hindio, kolektisto de postlasaĵoj de Sándor Kőrösi Csoma, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1908)
- 1837: Paul Morphy, usona ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono pri ŝako (m. 1884)
- 1837: Ernst Ziller, germana-greka arkitekto (m. 1927)
- 1841: Carl Capelle, germana pedagogo kaj filologo (m. 1912)
- 1850: Ignác Goldziher, hungara lingvisto, filologo, orientalisto okupiĝanta pri islamo kaj Korano, profesoro (m. 1921)
- 1856: H. Rider Haggard, brita verkisto, konata danke al Populara Esperanto-Biblioteko (m. 1925)
- 1862: Ivan D. Ŝiŝmanov, bulgara etnografo, lingvisto, literatura kritikisto, profesoro de literaturo, ministro de instruado, aŭtoro de esperantigita prelego Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo (m. 1928)
- 1863: Gottlieb von Jagow, germana diplomato kaj politikisto (m. 1935)
- 1864: Hermann Minkowski, germana matematikisto kaj fizikisto, konata de la spaco de Minkowski trovinta aplikon en la Speciala teorio de relativeco, memorigita per asteroido Minkowski (m. 1909)
- 1864: Tanaka Giichi, ĉefministro de Japanio apoganta koloniigan politikon (m. 1929)
- 1867: Eugen Diederichs, germana eldonisto, konservativisto (m. 1930)
- 1872: Kálmán Rozsnyay, hungara aktoro, verkisto kaj tradukisto (m. 1948)
- 1881: Attilio Clavenna, itala industriisto, librotenisto kaj esperantisto sub la gvido de Alfredo Stromboli, estrarano de Itala Esperanto-Federacio, membro de la Itala Katedro de Esperanto (m. nekonata)
- 1882: Zoltán Somlyó, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1937)
- 1884: Petro Stojan, rusa instruisto, vortaristo, bibliografo kaj leksikografo, esperantisto, membro de la Lingva Komitato, respondeculo pri Biblioteko Hector Hodler, aŭtoro de la Bibliografio de Internacia Lingvo kaj Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto (m. 1961)
- 1887: Julian Sorell Huxley, angla evoluada biologo, kunfondinto de WWF (Monda Fonduso por Naturo) (m. 1975)
- 1897: Henryk Dobrzański, pola sporta rajdisto, olimpikisto, majoro de kavalerio, komandanto de Apartigita Taĉmento de Pola Armeo, unu el la unuaj partizanaj komandantoj de la Dua Mondmilito (m. 1940)
- 1897: Kálmán Battyán, hungara aktoro gvidinta migrantan trupon tra Sikullando (m.1985)
- 1897: Norbert Elias, germana filozofo kaj sociologo (m. 1990)
- 1898: Erich Maria Remarque, germana verkisto, aŭtoro de kontraŭmilita romano En Okcidento Nenio Nova (m. 1970)
- 1898: Amálie Kutinová, ĉeĥa verkistino de porinfanaj kaj porjunularaj romanoj (m. 1965)
- 1898: Zenon Kosidowski, pola poeto, eseisto kaj verkisto pri malnovaj civilizoj kaj kulturoj, tradukata al dekkelkaj lingvoj (m. 1978)
- 1903: John Dillinger, usona bankorabisto dum la Granda Depresio, krimulo (m. 1934)
- 1906: József Smialy, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1957)
- 1906: Billy Wilder, aŭstra-usona reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (m. 2002)
- 1910: Konrad Zuse, germana inĝeniero kaj komputilpioniro (m. 1995)
- 1910: László Gagyi, rumania hungara verkisto, bibliotekisto, redaktoro de "Vidanto" (m. 1991)
- 1912: Josse Mertens de Wilmars, belga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj 1980-1984 (m. 2002)
- 1913: Sándor Weöres, hungara poeto kaj tradukisto; enestanta en Hungara Antologio (m. 1989)
- 1914: József Koródi, rumania hungara muzeologo, restarigisto (m. 2000)
- 1922: Béla Vágó, rumania hungara israela historiisto kaj verkisto (m. 2020)
- 1924: Géza Ferenczi, rumania hungara arkeologo kaj muzeologo (m. 2007)
- 1928: Steingrímur Hermannsson, ĉefministro de Islando, inĝeniero (m. 2010)
- 1929: Dezső Péter, hungara arkitekto, etnografo (m. 1990)
- 1932: Soraja Esfandijari Baĥtijari, princino de Irano, edzino de ŝaho Mohamed Reza Pahlavi (m. 2001)
- 1935: János Ritoók, rumania hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto (m. 1981)
- 1940: Abbas Kiarostami, irana filmreĝisoro reĝisorinta la filmon Tra la olivarboj (m. 2016)
- 1942: Toyohiro Akiyama, japana televida ĵurnalisto kaj kosmonaŭto
- 1944: Klaus Maria Brandauer, aŭstra reĝisoro kaj aktoro rolinta en Out of Africa
- 1945: Rainer Brüderle, germana politikisto, vicprezidanto de Libera Demokratia Partio
- 1947: Bruno Latour, franca filozofo kaj sociologo (m. 2022)
- 1947: Jerry Rawlings, prezidento de Ganao (m. 2020)
- 1949: Meryl Streep, usona aktorino
- 1951: Mária Bogyó-Löffler, rumania hungara trejnistino pri glitkurado, ĵurnalistino
- 1952: Graham Greene, kanada aktoro
- 1955: Katalin Moldvay, rumania hungara-germana grafikistino
- 1957: Meglena Kuneva, bulgara politikistino, membro de Eŭropa Komisiono, ambasadoro de EU ĉe la Konsilio de Eŭropo
- 1964: Dan Brown, usona matematikisto, muzikisto kaj verkisto, aŭtoro de la romano La kodo de Da Vinci
- 1966: Emmanuelle Seigner, franca aktorino, manekeno kaj kantistino
- 1974: Jo Cox, brita politikistino, murdita (m. 2016)
- 1975: Gyárfás Oláh, rumania hungara vestodizajnisto
- 1980: Marta Kaczyńska, pola juristino, advokato, felietonisto
Mortoj
- 431: Paolino el Nola, romia sacerdoto, kristana poeto, episkopo, katolika kaj ortodoksa saktulo (n. ĉirkaŭ 353)
- 1276: Inocento la 5-a, papo, beatigita (n. ĉirkaŭ 1224)
- 1377: Eduardo la 3-a, angla reĝo, kies pretendo al franca trono kaŭzis centjaran militon (n. 1312)
- 1535: John Fisher, kardinalo kaj martiro (n. 1469)
- 1580: Hernando de Acuña, hispana poeto petrarkista de renesanco (n. 1520)
- 1645: Gaspar de Guzmán y Pimentel, hispana ministro de la reĝo Filipo la 4-a (n. 1587)
- 1727: Georgo la 1-a, reĝo de Britio kaj Irlando, luterano (n. 1660)
- 1803: Wilhelm Heinse, germana verkisto, eldonisto kaj tradukisto (n. 1746)
- 1813: Anton Graff, svisa pentristo de portretoj (n. 1736)
- 1865: Duko de Rivas, hispana verkisto de romantikisma epoko (n. 1791)
- 1874: Howard Staunton, angla ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono (n. 1819)
- 1885: Muhammad Ahmad, sudana gvidanto de kontraŭbrita ribelo (n. 1844)
- 1887: Wojciech Kazimirski-Biberstein, pola orientalisto, iranologo, leksikografo (n. 1808)
- 1891: Gyula Miklósy, hungara aktoro kaj teatrestro (n. 1839)
- 1905: Francis Lubbock, ŝtatestro de Teksaso dum Usona Enlanda Milito (n. 1815)
- 1917: Wilhelm Hartan, germana fotisto kaj galanterimagazenposedanto (n. 1838)
- 1920: Karl Schwier, germana fotografo kaj eldonisto (n. 1843)
- 1925: Felix Klein, germana matematikisto, aŭtoro de la programo pri la esenco de geometrio (n. 1849)
- 1931: Wilhelm Bock, germana politikisto kaj sindikatisto (n. 1846)
- 1939: Benjamin Tucker, usona individuisma anarkiisto (n. 1854)
- 1940: Wladimir Köppen, germana geografo, meteologo, klimatologo kaj botanikisto, konata de la klimata klasifiko de Köppen, kiel esperantisto publikiganta en "Scienca Revuo" kaj "Germana Esperantisto" (n. 1846)
- 1959: Celestin Roncati, frua franca esperantisto el Nico, delegito de UEA (n. 1882)
- 1959: Hermann Brill, germana kuracisto kaj politikisto socialdemokratia (n. 1895)
- 1959: Sándor Sarkadi, rumania hungara skulptisto, pentristo (n. 1887)
- 1969: Judy Garland, usona kantistino kaj aktorino, rolinta en muzikalo La Sorĉisto de Oz (n. 1922)
- 1970: Dang Thuy Tram, vjetnama civila batalkirurgistino, murdita (n. 1943)
- 1971: Albert Maksay, rumania hungara pastro, teologia fakverkisto, poeto, tradukisto (m. 1897)
- 1974: Jenő Herskovits, rumania hungara kuracisto (n. 1889)
- 1987: Fred Astaire, usona dancisto kaj aktoro (n. 1899)
- 1990: Ilja Frank, soveta fizikisto Nobelpremiita pro Ĉerenkov-radiado (n. 1908)
- 1992: Constantin Virgil Gheorghiu, rumana verkisto (n. 1916)
- 2003: Vasil Bykaŭ, belorusa verkisto kaj socia aganto verkinta pri la Dua Mondmilito kaj stalinismo (n. 1924)
- 2008: George Carlin, usona aktoro, humuristo kaj komediisto (n. 1937)
- 2009: Karel Van Miert, belga politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1942)
- 2011: Zbyněk Zeman, brita-ĉeĥa historiisto, kunlaboranto de la gazeto "The Economist" kaj de Amnesty International (n. 1928)
- 2013: Loránd Lohinszky, rumania hungara aktoro (n. 1924)
- 2013: Hallgrímur Sæmundsson, islanda poeto, aktivulo de Islanda Esperanto-Asocio, Honora membro de UEA, kunlaboranto de "La Tradukisto" populariganta islandan literaturon (n. 1926)
- 2015: Josef Kremláček, ĉeĥa pentristo kaj ilustristo de libroj, ĉefe destinitaj por infanoj, amiko de Esperanto (n. 1937)
- 2015: Laura Antonelli, itala filma aktorino, seksosimbolo (n. 1941)
- 2015: James Horner, usona komponisto de filma muziko (n. 1953)
- 2018: Rezső Nyers, hungara politikisto kaj ministro (n. 1923)
- 2018: Felicia Langer, germana-israela advokatino aganta por solvo de la araba-israela konflikto, defendantino de palestinanoj en militkortumoj (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ĉ-tage, aŭ tagon pli frue, laŭ okcidenta astrologio, komenciĝas la periodo de Kankro
- Romkatolika Kalendaro:
- Albano, la unua brita martiro
- Inocento la 5-a, papo, dominikano
- Sankta Paŭleno el Nola
- Sanktaj episkopo Johano Fisher kaj Thomas More, martiroj
- Kroatio: Tago de Kontraŭfaŝsisma Rezisto-Movado
- Salvadoro: Tago de instruisto
Tagoj de semajno
La 22-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.