22 Kaliopo | |
Asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 22 Kalliope |
Aliaj nomoj | A852 WA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Kaliopo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | John Russell Hind |
Dato de malkovro | 16-a de novembro 1852 |
Loko de malkovro | Londono (Britio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
435,104 Gm (2,908 AU) 390,357 Gm (2,609 AU) 479,851 Gm (3,208 AU) |
Discentreco | 0,103 |
Meza anomaliangulo | 263,714° |
Klinangulo | 13,710° |
Periodo | 1 811,723 t (4,960 j) |
Meza cirkulrapido | 17,42 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
66,243° |
Argum. de periapsido | 356,268° |
Naturaj satelitoj | 1: Lino |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
243 × 196 × 175 km[1] 181 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(8,09 ± 0,2) ×1018 kg[1] (2 800 ± 200) kg/m3[1] ~ 0,038 m/s2 ~ 0,09 km/s |
Rotacia periodo | 0,1728 t (4,148 h) |
Aksa kliniteco | 103° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
161 K 240 K |
Geometria albedo | 0,142 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | M |
Absoluta magnitudo | 6,42 |
22 Kaliopo estas tre granda asteroido de la asteroida zono, kiu havas unu sateliton: Lino.
Malkovro
Kaliopo estis malkovrita de la brita astronomo John Russell Hind, la 16-an de novembro 1852.
Nomo
Ecoj
Ĝi estas longoforma kaj iomete malsimetria, kiel atestas bildoj elde la Very Large Telescope kaj la Eŭropa suda observatorio.
Kvankam ĝia spektro estas tiu de M-tipaj asteroidoj, ĝi ne aspektas metala. Ĝia denso estas tro malgranda por esti tiu de metalhava korpo, eĉ de rubamaso[2]. Ĝia spektroskopio montras silikatojn kaj hidratajn materialojn, kiu indikas ŝtonan surfacon. Ĝia malforta radara albedo ne kongruas kun metala surfaco.
La analizo de la luma kurbo de Kaliopo montras aksan klinecon de 103°, tie estas retrogradan rotacion kaj ovoforman, nesimetrian formon[3].
Satelito
La satelito de Kaliopo, Lino, aŭ 22 Kalliope I Linus estas korpo de 28 ± 2 km de diametro, orbitante 1095 ± 11 km for de la centra korpo. Malkovris ĝin Jean-Luc Margot kaj Michael E. Brown la 29-an de aŭgusto 2001.[4]
La 7-an de novembro 2006, kaŝado de la stelo TYC1886-01206-1 far de Kaliopo kaj Lino estis observita elde Japanio ;[5] tio, kiu permesis taksi la diametron de la satelito je 20–28 km. Je tiu okazo, montriĝis, ke la kaŝita stelo estas duopa stelo.[6]
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ A Low-Density M-type Asteroid in the Main Belt (Maldensa M-tipa asteroido en la ĉefa zono) (angle)
- ↑ Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine M. Kaasalainen kaj al. (2002) (angle)
- ↑ Kaliopo kaj Lino, kompilata de Robert Johnston (angle)
- ↑ Occultation by (22) Kalliope and its satellite Linus; de M. Sôma kaj aliaj. El Proceedings of the International Astronomical Union, IAU Symposium, Volumo 248, p. 130-131 (angle)
- ↑ Component of the double star TYC 1886-01206-1 found from the observation of occultation by Kalliope & Linus, de Kazuhisa Miyashita (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
21 Luteco | 22 Kaliopo | 23 Talio |