222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Laŭlum | |
Eldonjaro | 1995 | |
Eldoninto | Ĉina Esperanto-Eldonejo | |
222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj estas verko de la ĉina verkisto kaj esperantisto Li Shijun (Laŭlum), ĉine 李士俊 Lǐ Shìjùn. Temas pri libro celita al pedagogio,[1] ties stilo estas por komencantoj. La unuaj poeziaĵoj estas simplaj, laŭ strukturo, nur kvar versoj foje kaj ĉiam mallongaj, dum post la unua cento, ili ekkomplikiĝas laŭ temo, pli malsimpla, kaj etendo, ĝis unu aŭ du paĝoj. La versofarado celas ĉefe la rimon, dum la esprimo de persona emocio apenaŭ brilas.
Laŭ la titoloj kaj dekomence, kelkaj ekzemploj estas la jenaj: La alfabeto, Avo botojn ciras ĉiam, Mateno, Vespera stelo, Kamparo verdas, Bonvenon! bonvenon!, Unu kapo, Saluton, Kalkulu, Lernadu vortojn, Ventumilo ktp.
Referencoj
- ↑ Fakte en la antaŭparolo mem la aŭtoro konfesas ke li celas lernilon: paĝo 1.
Literaturo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.