Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de aŭgusto estas la 234-a tago de la jaro (la 235-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 131 tagoj restas.
Je la 22-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 408: Stiliko, romia generalo kaj konsulo, estis murdita en Raveno laŭ ordono de imperiestro Flavio Honorio
- 1040: Ĉeĥa armeo de princo Břetislav la 1-a en la batalo de Brůdek sur la montpasejo Všerubský venkis la germanan de imperiestro Henriko la 3-a
- 1138: Venko de angla armeo super la skota en batalo de Northallerton (Yorkshire and the Humber)
- 1157: Germana imperiestro Frederiko la 1-a transpaŝis Odron kaj eniris la polan teritorion helpata de taĉmentoj de Ĉeĥio kaj Moravio
- 1350: Johano la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1454: Judoj estis forpelitaj de Brno (Ĉeĥio)
- 1471: Vladislao la 2-a Jogajlido kroniĝis en la Katedralo de Sankta Vito kiel la reĝo de Ĉeĥio
- 1485: Militoj de rozoj - konsiderataj kiel daŭrigo de Centjara milito - finiĝis: reĝo de Anglio Rikardo la 3-a pereis en malvenka batalo de Bosworth (proksime al Leicester) kontraŭ Henriko la 7-a
- 1531: Rapidega venko de pola armeo super trioble pli granda moldava, gvidata de Petru la 4-a Rareș en batalo de Obertyn (Kuti-regiono, nun en Ivano-Frankivska provinco)
- 1639: Brita Orienthinda Kompanio aĉetis de la Reĝo de Viĝajanagara imperio malgrandan strion da tero en la hodiaŭa Ĉenajo, la ĉefurbo de Tamilnado, kie angloj fondis kolonian komercejon
- 1642: En Nottingham reĝo Karlo la 1-a deklaris militon al la parlamento - Angla enlanda milito komenciĝis
- 1649: Sensukcesa sieĝo de pola Zbaraĵ (nun en Ternopila provinco) flanke de kozaka-tatara armeo, gvidata de Bohdan Ĥmelnickij, finiĝis
- 1667: Papo Klemento la 9-a agnoskis György Szelepcsényi kiel ĉefepiskopo de Esztergom
- 1707: Granda Nordia Milito: sveda armeo nombranta 44 mil soldatojn, komandata de reĝo Karolo la 12-a, forlasis Saksion kaj militiris al la Rusia imperio
- 1770: Angla kapitano James Cook deklaris Aŭstralion posedaĵo de Anglio
- 1780: Ŝipo de James Cook revenis al Anglio, sed la angla esploristo estis mortigita en Havajo dum la ĉirkaŭnavigado
- 1785: Imperiestro de la Sankta Romia Imperio Jozefo la 2-a per dekreto nuligis en Hungario eternan servutecon
- 1787: Britoj fondis setlejon Sieraleono por liberigitaj sklavoj
- 1791: Ribelo de nigrahaŭtaj sklavoj kaj mulatoj en la kolonio Saint-Domingue komencis sukcesan haitian revolucion
- 1837: Hungario: Teatro Magyar en Pest malfermiĝis, poste konata kiel Nacia Teatro
- 1848: Usono aneksis Nov-Meksikon
- 1849: Aŭstra armeo pere de balonoj bombadis Venecion - unua aera atako en la historio
- 1852: Angla astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Fortuno
- 1864: Unua Ĝeneva Konvencio estis subskribita kaj la Ruĝa Kruco fondita — oni subskribis la unuan el la Konvencioj de Ĝenevo por plibonigi sorton de vunditaj soldatoj
- 1868: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Miriam
- 1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Adelinda
- 1892: Germana astronoo Max Wolf malkovris asteroidon Badenia
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Erno
- 1902: Usona aŭtomobilfabriko Cadillac fondiĝis
- 1902: Theodore Roosevelt kiel unua usona prezidento ekvojaĝis per aŭtomobilo
- 1910: Japana-korea aneksa traktato subskribita en Seulo - imperiestro de Koreio transdonis regopovon super la lando, kiu daŭris ĝis fino de la dua mondmilito
- Unua Mondmilito
- 1914: Dum rusa ofensivo en Orienta Prusio kozaka armeo prirabis kaj bruligis Nidzica; Belgio: germanaj taĉmentoj pafmortigis 384 loĝantojn de Tamines - unua batalrenkonto kun britaj trupoj dum la Granda Milito
- 1916: La 1-a Bulgara Armeo venkis Serban Divizion
- 1918: Interŝanĝo de pacleteroj inter Otomana Imperio kaj Ukraina Ŝtato
- 1919: Dum ofensivo al Kievo trupoj de Ukraina Popola Respubliko okupis Ĵitomir
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- Pola armeo frakasis la Ruĝan Armeon en sanga tuttaga batalo ene de Bjalistoko, ofte kun miksbataloj kaj helpo de civiluloj
- Unua Regimento de Infanterio frakasis la sovetan 16-an Armeon kun taĉmentoj de la 3-a Armeo; polaj perdoj: 34 soldatoj kaj pli ol 200 vunditoj, la bolŝevikaj — pli ol 800 mortigitaj kaj vunditaj, 8 200 soldatoj de agresanto iris al mallibero, oni akiris 3 trajnojn, aviadilon, 22 kanonojn kaj 147 maŝinpafilojn
- 1920: La unua Festivalo de Salcburgo estis malfermita - sub gvido de Max Reinhardt kaj Hugo von Hofmannsthal komenciĝis produktado de Jedermann, teatraĵo pri mortado de riĉulo
- 1921: Estonio, Latvio kaj Litovio aniĝis al Ligo de Nacioj
- 1922: Ĉefo de provizora irlanda registaro Michael Collins pereis en atenco farita de grupo de IRA, kontraŭa al paca negocado kun britoj
- 1932: BBC entreprenis eksperimentan disvidigon de televida programo
- 1939: Kontraŭpolismo: en Obersalzberg Hitler vortumis instrukcion al altrangaj oficiroj de Wehrmacht: detruo de Pollando estas nia plej proksima celo. Mi sendas orienten miajn taĉmentojn kun la kadavra kranio kun ordono mortigi sen kompato ĉiujn virinojn kaj infanojn de la raso kaj pola lingvo. Estu brutalaj kaj agu kun la plej granda krueleco. Tiamaniere ni akiros lebensraum, kio necesas al ni
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio konstatis ke multaj judoj en Krakovo vendas sian havaĵon, precipe meblojn al polaj kamparanoj; al Buchenwald de Ĝenerala Gubernio alvenis transporto de 622 malliberuloj, interalie de Kielce-regiono; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis pri pola dusemajnrevuo "Eĥo de Ŝanhajo"; Londono: brita parlamento leĝigis restadon de Polaj Armitaj fortoj
- 1941: Polan ekzilan registaron forlasis interalie Kazimierz Sosnkowski kaj August Zaleski protestante kontraŭ subskribo de pola-soveta pakto el la 30-a de julio 1941; al la registaro eniris - nomumita de generalo Władysław Sikorski - pola ambasadoro en Britio Edward Raczyński kiel estro de ministerio pri eksteraj aferoj; en Krakovo fondiĝis konspira Teatro de Vorto, kies membro-aktoro estis posta papo Johano Paŭlo la 2-a; Ukrainio: Masakro de judaj infanoj en Bila Cerkva - amasa murdo de preskaŭ 90 infanoj kaj beboj fare de ukraina milico; germanaj soldatoj atingis Leningradon; sovetaj regopovoj indikis Buzuluk kiel loko de la stabo de Pola Armeo en Sovetunio - generalo Władysław Anders eldonis unuan ordonon por la armeo
- 1942: Germana polico pafmortigis en Siedleczka (apud Kańczuga) ĉirkaŭ 160 personojn kaj en Zawoja (proksime al Sucha Beskidzka) 15 judojn, en Poznań oni senkapigis 15 polojn; Operaco Reinhardt: germana polico komencis likvidi geton en Sieradz, kie tiutage estis ĉirkaŭ 4,5 mil judoj; en Roĵiŝĉe (Volina provinco) Sicherheitsdienst el Lucko kun partopreno de germana ĝendarmaro kaj ukraina polico pafmortigis en proksima sablominejo ĉirkaŭ 3 mil loĝantojn de la loka geto - kelkcent judoj fuĝis kaŭzante incendion de la geto, sed 400 da ili ukrainaj policanoj sukcesis kapti kaj pafmortigi sur tombejo; Brazilo deklaris militon kontraŭ Germanio kaj Italio
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Radowice (proksime al Kovel) 20 polojn, revenantaj el preĝejo post la meso; sur Bornholm falis testo-raketo V-1, kies fotojn kaj desegnojn oni transdonis al britoj - unua spiona informo pri ĝia aspekto
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): ribelantoj forlasis ruinojn de Armilejo, sed konkeris germanan restoracion kaj retenis Teatran Placon; la dua ambaŭflanka atako por trairi de kvartalo Żoliborz al Malnova Urbo malsukcesis, 300 soldatoj estis mortigitaj aŭ vundiĝis - sume 400 mortfalis en la plej sanga batalo de la insurekcio; aliancaj aviadiloj nokte alterigis ĵetaĵojn al Mezurbo, germana sekureca servo pafmortigis en Varsovio 292 personojn kaj oni bruligis 471 viktimojn de ekzekutoj; sovetaj regopovoj komencis deportadon de pola junularo de Vilno; Josef Stalin respondis idente al Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt sen aludo de eventuala helpo - nomante kaŭzintojn de la ribelo de Varsovio krimuloj; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Ruĝa Armeo aneksis Talinon; masakro sur Kreto, fare de infanterio de Wehrmacht komenciĝis kune kun rabado, kaptado de brutaro kaj detruo de rikoltoj - dum kelkaj tagoj germanoj murdis 164 grekojn
- 1945: Malproksimorienta Fronto: sur insulo Ŝumŝu de Kurilaj insuloj japana garnizono kapitulacis
- 1948: Krakovo: en malliberejo oni plenumis verdikton de mortpuno al Josef Buehler, germana-nazia militkrimulo, anstataŭanto de Hans Frank
- 1950: En Federacia Respubliko Germanio fondiĝis Technisches Hilfswerk (THW) - organizaĵo de federacia registaro okupiĝanta pri kriza administrado kaj protekto de homoj dum katastrofoj
- 1953: CIA atencis kontraŭ demokratie elektita Mohamed Mosadek, ĉefministro de Irano
- 1955: Orienta Bloko: Popola Respubliko Bulgario subskribas interkonsenton pri vastigita ekonomia kunlaboro kun GDR
- 1962: Malsukcesa provo atenci kontraŭ prezidento de Francio Charles de Gaulle
- 1968: Papo Paŭlo la 6-a alvenis al Bogoto (Kolombio) - unua papa vizito en Latina Ameriko
- 1972: Rodezio estis forigita de Internacia Olimpika Komitato pro rasisma politiko
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: Tadeusz Mazowiecki kaj Bronisław Geremek prezentis en Ŝipfarejo de Gdańsk tekston de la apelo de 64 intelektuloj, apogantaj postulojn de strikantaj laboristoj
- 1981: Forkapto de pola pasaĝera aviadilo de Vroclavo ĝis Okcidenta Berlino - usonaj regopovoj de flughaveno Berlino-Tempelhof ne donis politikan azilon al forkaptinto, sed transdonis lin al germanoj, kiuj verdiktis 5,5 jarojn da mallibero
- 1988: Post striko de karbo-minejo en Jastrzębie-Zdrój komenciĝis alilokaj strikoj en ŝipfarejoj de Gdańsk kaj entreprenejo en Poznań por refondi Solidarecon, Czesław Kiszczak minacis per elirblokado - la protestoj alkondukis al Ronda Tablo
- 1990: Glasnost: unua privata radiostacio Eĥo de Moskvo komencis disaŭdigi
- 1994: Wim Kok iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1996: Teknologia Gediminas-Universitato Vilno ricevis nomon de la grandduko Gediminas
- 1999: Pollando: en Sopot okazis ununura pola koncerto de la usona kantistino Whitney Houston
- 2002: Sur Norfolkinsulo komencis validi malpermeso pri uzo de poŝtelefonoj
- 2004: Oslo: el la Muzeo Munch oni ŝtelis pentraĵojn de Edvard Munch - Krio kaj Madono
- 2006: En katastrofo de la rusia aviadilo Tupolev Tu-154 apud ukraina urbo Donecko pereis 170 personoj
- 2006: Lech Wałęsa forlasis Solidarecon, kies unua prezidanto li estis — ekde tiam li kontraŭbatalas sindikatismon
- 2008: Rusa-kartvela milito: rusa okupado de Gori finiĝis — rusiaj trupoj forlasis la kartvelan urbon
- 2009: En konkursa finalo de martelĵeto en Atletika Mondĉampioneco en Berlin gajnis pola atletikistino Anita Włodarczyk fiksante mondrekordon (77,96 m) - dum Somera Olimpiko 2016 ŝi atingis 82,29 m
- 2012: Rusio aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2013: Instituto pri Nacia Memoro anoncis en Varsovio nomojn de pluaj viktimoj de postmilita komunista teroro, kies restaĵojn oni lastatempe malkovris, elterigis kaj identigis: Hieronim Dekutowski, Zygmunt Szendzielarz kaj aliaj Anatemitaj Soldatoj
- 2014: Rusiaj „blankaj karavanoj“ atingis Luhanskon, alportinte humanitaran helpon al loĝantaro, suferinta pro la Donbasa milito
- 2020: Lige al postbalotaj protestoj en Belorusio la Pola Radio Programo I komencis trifoje tage disaŭdigi sciigojn en la belorusa lingvo, aŭdeblajn en preskaŭ la tuta Eŭropo kaj Minsko; belorusaj regopovoj blokis 73 retpaĝojn kaj Televidon Belsat
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 180-a tago de rusa agreso: Pasinttage ukrainoj paffaligis 7 rusajn senpilotajn aviadilojn, 2 krozmisilojn Kalibr kaj helikopteron Ka-52; nokte Nikopol estis 3-foje pripafita per 42 raketoj - 5 incendioj; ukraina armeo trafis municiejon apud ĉiovendejo Auchan en Doneck, kaj pripafis la lastan ponton de Ĥersono kun veturantaj kamionoj kun municio; ĉefkomandanto de Ukrainaj Militfortoj Valerij Zaluĵnij informis, ke ĝis nun pereis preskaŭ 9 mil ukrainaj soldatoj; prezidanto de Ukrainio anoncis Kievan iniciaton de ligiteco kun landoj de Orienta Eŭropo kaj de Baltio
- Mondreago: Laŭ kancelario de ĉefministro la helpo de poloj por Ukrainio egalas al pli ol 10 mld da zlotoj, kaj la valoro de transdonitaj armiloj — 7 mld (el la landoj de EU nur Aŭstrio kaj Hungario transdonis neniun armilon); Usono avertis Rusion pere de ties ambasadoro en Vaŝingtono antaŭ pliintensigo de la milito en Ukrainio; FSB akuzas ukrainajn servojn pri mortigo de la filino de Aleksandr Dugin; rusoj maldungis duonon de aviadaj kontrolistoj; ambasado de Irlando renovigas sian agadon en Kievo; Volodimir Zelenskij ricevos usonan prezidentan medalon de libereco por 2022; al Klajpedo alnavigis usona militŝipo; en Berlino estis malfermita surstrata ekspozicio Testamento de Buĉa, kies ĉefeksponaĵo estas bruligita aŭto, en kiu vivbruliĝis 4 virinoj; Amaskomunikiloj: agentoj de FSB el Ukrainio, kiuj disrevigis Putin, trafas al specialaj malliberejoj; Portugalio: en "Expresso" franca filozofo Bernard-Henri Lévy rememorigis Katin 1940 pro simileco de situacio rilate al sorto de ukrainaj militkaptitoj el Mariupolo
Naskiĝoj
- 1412: Frederiko la 2-a, saksia princo-elektisto (m. 1464)
- 1485: Beatus Rhenanus, franca humanisto, teologo, juristo, fondinto de Humanisma Biblioteko de Sélestat (m. 1547)
- 1570: Francisko el Dietrichstein, episkopo de Olomouc kaj kardinalo (m. 1636)
- 1572: Rudolphus Goclenius la Juna, germana kuracisto, profesoro pri medicino, retoriko, logiko, etiko, fiziko kaj matematiko en la Universitato de Marburgo (m. 1621)
- 1647: Denis Papin, franca fizikisto kaj inventisto (premmarmito) (m. ĉirkaŭ 1712)
- 1680: Philippe Néricault Destouches, franca verkisto, komediisto, politikisto (m. 1754)
- 1741: Jean-François de La Pérouse, franca maroficiro kaj esploristo (m. 1788)
- 1760: Leono la 12-a, papo, enkondukinta kodekson de Papa Ŝtato kaj renoviginta Pontifikan Gregorian Universitaton (m. 1829)
- 1765: Carl Ludwig Willdenow, germana botanikisto kaj dendrologo (m. 1812)
- 1825: Julius Schulhoff, aŭstra pianisto kaj komponisto (m. 1898)
- 1826: Robert Keil, germana juristo kaj literaturhistoriisto (m. 1894)
- 1844: George W. De Long, usona vojaĝisto kaj esploristo de Siberio (m. 1881)
- 1846: Karl Kehrbach, germana pedagogo kaj eldonisto (m. 1905)
- 1858: Konstantin Konstantinoviĉ, rusa princo, muzikisto, poeto, aktoro (m. 1915)
- 1858: Eduard Schwartz, germana filologo (m. 1940)
- 1860: Gustaf Fröding, sveda poeto kaj verkisto (m. 1911)
- 1860: Paul Gottlieb Nipkow, germana inĝeniero, inventinto de Nipkov-disko (m. 1940)
- 1862: Claude Debussy, franca komponisto (m. 1918)
- 1867: Maximilian Oskar Bircher-Benner, svisa kuracisto okupiĝanta pri nutrado (m. 1939)
- 1870: John Valentin Lundgren, sevda fervoja supera oficisto, kunreorganizanto de la Esperanto-movado en Svedio, redaktoro kaj eldonisto de "Sveda Esperantisto", prezidanto kaj honora membro de Sveda Esperanto-Federacio, membro de Lingva Komitato, kontribuanta i.a. al "La Revuo", "Tra la Mondo" (m. ĉ. 1940)
- 1873: Aleksander Bogdanov, rusia, soveta kuracisto, filozofo, ekonomikisto, verkisto pri sciencfikcio, komunista aktivulo (m. 1928)
- 1874: Max Scheler, germana filozofo kaj fenomenologo, etikisto (m. 1928)
- 1878: Ladislav Klíma, ĉeĥa filozofo, verkisto, eseisto (m. 1928)
- 1882: Élise Deroche, franca aktorino kaj unua diplomita aviadistino en la mondo (m. 1919)
- 1885: István Somodi, hungara sportisto, ĵurnalisto (m. 1963)
- 1887: Stefan Ossowiecki, pola inĝeniero okupiĝanta pri paranormalaj fenomenoj, klarvidanto, murdita (m. 1944)
- 1898: Gyula Seres, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1995)
- 1893: Dorothy Parker, usona ĵurnalistino kaj verkistino (m. 1967)
- 1895: László Almásy, hungara esploristo de Saharo (m. 1951)
- 1898: Henryk Łowmiański, pola historiisto kaj mezepokisto, esploristo de la historio de slavoj kaj litovoj, aŭtoro de monumenta verko Komencoj de Pollando (m. 1984)
- 1902: Leni Riefenstahl, germana reĝisorino, fotistino, noviga estetikistino de propagandaj filmoj pri Nazia Germanio (m. 2003)
- 1904: Deng Xiaoping, ĉina komunisto, gvidanto de Ĉina Popola Respubliko (m. 1997)
- 1908: Henri Cartier-Bresson, franca fotoĵurnalisto (m. 2004)
- 1914: Géza Baróti, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1993)
- 1918: Gábor Madaras, rumania hungara kantisto kaj juristo, sinmortiginto (m. 1980)
- 1920: Ray Bradbury, usona verkisto eldoninta sian fanzinon (m. 2012)
- 1920: Wolfdietrich Schnurre, germana verkisto, kunfondinto de Gruppe 47 (m. 1989)
- 1921: Johan Hammond Rosbach, norvega verkisto, vortaristo kaj Esperanto-verkisto, ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto" kaj kunredaktoro de "Norda Prismo" (m. 2004)
- 1925: Zoltán Nuridsány, hungara-armena pentristo, studvojaĝinta en Vietnamio (m. 1974)
- 1928: Karlheinz Stockhausen, germana komponisto inspiriĝinta de aziaj kulturoj (m. 2007)
- 1933: Michael von Albrecht, germana klasika filologo, hindologo, okupiĝanta pri kompara literaturscienco
- 1933: Irmtraud Morgner, germana verkistino pri rolo de virino en GDR (m. 1990)
- 1935: Walter Schwaiger, aŭstra politikisto, membro de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio (m. 2012)
- 1942: Géza Krizsán, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro
- 1949: Þórarinn Eldjárn, islanda verkisto, enestanta en "La Tradukisto"
- 1956: Klára Labancz, rumania hungara scenejdekoraciistino
- 1958: Donatas Jankauskas, litova politikisto, inĝeniero, deputito al Seimas, ministro pri laboro
- 1959: Valerij Zamarajev, rusia savisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1963: András Ödön Bitay, rumania hungara dizajnisto, grafikisto
- 1963: Tori Amos, usona kantistino, pianistino kaj alternativa rokmuzikistino
- 1970: Gianluca Ramazzotti, itala aktoro rolinta en teatraĵo Dekamerono de Giovanni Boccaccio
- 1973: András Sófalvi, rumania hungara muzeologo, arkeologo, lokhistoriisto
- 1995: Dua Lipa, angla kantistino, kantverkistino, modelo kaj moda dezajnistino
Mortoj
- 408: Stiliko, romia generalo kaj konsulo, murdita (n. ĉirkaŭ 359)
- 1188: Ferdinando la 2-a, reĝo de Leono (n. 1137)
- 1241: Gregorio la 9-a, papo restariganta inkvizicion (n. ĉirkaŭ 1143)
- 1280: Nikolao la 3-a, papo fiksinta limojn de la Papa Ŝtato (n. ĉirkaŭ 1216)
- 1313: Jean Lemoine, franca kardinalo, papa legato (n. 1250)
- 1350: Filipo la 6-a, unua reĝo de Francio el Domo de Valois (n. 1293)
- 1358: Izabela de Francio, edzino de Eduardo la 2-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1295)
- 1485: Rikardo la 3-a, reĝo de Anglio rekonkerinta de skotoj Berwick-upon-Tweed (n. 1452)
- 1540: Guillaume Budé, franca humanisto, helenisto kaj bibliotekisto, kunfondinto de Collège de France (n. 1467)
- 1543: Mizuno Tadamasa, japana samurajo (n. 1493)
- 1545: Charles Brandon, 1-a Duko de Suffolk (n. ĉirkaŭ 1484)
- 1576: Bálint Bakfark, hungara komponisto, virtuozo-liutisto kaj prusa spiono en la pola kortego (n ĉirkaŭ 1507)
- 1584: Jan Kochanowski, pola humanisto, renesanca poeto, patro de la pola poezio, tradukisto, kontribuinta al evoluo de literatura lingvo (n. 1530)
- 1599: Luca Marenzio, itala komponisto de madrigaloj (n. ĉirkaŭ 1553)
- 1659: Michał Boym, pola jezuito, orientalisto, unu el la unuaj eŭropaj ĉinologoj, esploristo de azia faŭno kaj floro, kartografo, populariganto de la ĉina tradicia medicino (n. ĉirkaŭ 1612)
- 1751: Tadeusz Krusiński, pola jezuito, poligloto, kuracisto, orientalisto, misiisto, arkivisto, diplomato kaj vojaĝisto (n. 1675)
- 1751: Andrew Gordon, skota benediktano, teologo, filozofo kaj naturscienculo (n. 1712)
- 1785: Jean-Baptiste Pigalle, franca skulptisto (n. 1714)
- 1789: Johann Heinrich Tischbein la Maljuna, germana pentristo
- 1792: Isidorus Keppler, germana teologo kaj profesoro de la Universitato de Erfurto (n. 1715)
- 1806: Jean-Honore Fragonard, franca rokoka pentristo, konata de erotiko (n. 1732)
- 1811: Juan de Villanueva, hispana arkitekto, reprezentanto de novklasikismo (n. 1739)
- 1828: Franz Joseph Gall, germana anatomo kaj frenologo (n. 1758)
- 1831: Ferenc Kazinczy, hungara verkisto de klerismo, enestanta en Hungara Antologio (n. 1759)
- 1850: Nikolaus Lenau, aŭstra poeto (n. 1802)
- 1871: Karl Töpfer, germana aktoro kaj komediverkisto (n. 1792)
- 1878: Maria Kristina Burbono, regentino de Hispanio (n. 1806)
- 1890: Vasile Alecsandri, rumana poeto, dramisto, akademiano, diplomato (n. 1821)
- 1891: Jan Neruda, ĉeĥa realista poeto kaj verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1834)
- 1893: Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana nobelo kaj komponisto (n. 1818)
- 1909: Ferdinand Schmidt, germana fotisto (n. 1840)
- 1920: Anders Zorn, sveda pentristo, skulptisto kaj gravuristo (n. 1860)
- 1922: Michael Collins, irlanda politikisto, ĉefo de Sinn Féin, fondinto de IRA, murdita (n. 1890)
- 1925: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio (n. 1887)
- 1929: Otto Liman von Sanders, germana generalo kaj turka marŝalo (n. 1855)
- 1940: Oliver Lodge, brita fizikisto kaj verkisto interesiĝanta pri lumporta etero kaj postvivo, inventisto (n. 1851)
- 1940: Rudolf Medek, ĉeĥa verkisto, soldato de Ĉeĥoslovakaj legioj, generalo (n. 1890)
- 1942: Miĥail Fokin, rusa koreografo de la Rusaj Baletoj kaj dancisto (n. 1880)
- 1946: Döme Sztójay, hungara oficiro kaj diplomato, ĉefministro de Hungara reĝlando respondeca pri holokaŭsto de hungaraj judoj, ekzekutita (n. 1883)
- 1950: Kirk Bryan, usona geologo kaj geomorfologo (n. 1888)
- 1958: Roger Martin du Gard, franca Nobelpremiita verkisto, arkivisto kaj paleografo (n. 1881)
- 1970: Vladimir Propp, soveta folkloristo kaj literatursciencisto (n. 1895)
- 1974: Jacob Bronowski, brita matematikisto kontribuinta al algebra geometrio, historiisto pri scienco, verkisto kaj sciencisto (n. 1908)
- 1975: Andrzej Mostowski, pola matematikisto kaj logikisto okupiĝanta ĉefe pri fundamentoj de matematiko (n. 1913)
- 1976: Imre Zsögödi Nagy, rumania hungara pentristo (n. 1893)
- 1976: Juscelino Kubitschek, prezidento de Brazilo (n. 1902)
- 1978: Jomo Kenyatta, unua ĉefministro kaj prezidento de Kenjo, patro de la nacio (n. ĉirkaŭ 1894)
- 1981: Saşa Pană, rumana avangarda poeto kaj verkisto (n. 1902)
- 1988: Lajos Szabó, hungara aktoro (n. 1932)
- 1989: Aleksandr Jakovlev, rusia, soveta aviadila konstruisto (n. 1906)
- 1990: Boris Ŝĉerbina, sovetia kaj partia gvidanto, Heroo de Socialisma Laboro, unu el kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso, gvidanta likvidon de la sekvoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo kaj de la Spitaka tertremo (n. 1919)
- 2003: Jindřich Polák, ĉeĥa filmreĝisoro (n. 1925)
- 2007: Dušan Třeštík, ĉeĥa historiisto kaj publicisto okupiĝanta pri mezepoko (n. 1933)
- 2011: Loriot, germana regisoro, komikisto, verkisto (n. 1923)
- 2016: Toots Thielemans, belga ĵazomuzikisto kaj buŝharmonikisto (n. 1922)
- 2016: Sellapan Ramanathan, prezidento de Singapuro (n. 1924)
- 2018: József Székhelyi, hungara aktoro, voĉaktoro, reĝisoro, teatrestro (n. 1946)
- 2023: Toto Cutugno, itala kantisto, komponisto kaj televida prezentisto (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 22-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.