Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -356: Ionio: Templo de Artemiso en Efezo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, bruliĝis (incendiita de ŝuisto Herostrato)
- Romia Imperio
- 230: Post ekzekutita episkopo de Romo Urbano la 1-a, Pontiano iĝis papo - tiutempe la unua kontraŭpapo estis Hipolito
- 285: Romia imperiestro Diokleciano igis Maksimianon kunimperiestro
- 365: Potenca tertremo kun epicentro en ĉirkaŭaĵo de Kreto kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis orientan marbordon de Mediteraneo kaj Aleksandrion, kie kelkaj miloj da homoj mortis, ankaŭ en Nildelto, preskaŭ ĉiuj urboj sur Kreto estis difektitaj aŭ detruitaj
- 905: Reĝo Berengaro el Friulo kaj hungaraj trupoj de soldistoj venkis trupojn de Franka imperio apud Verono
- 1342: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1378: Ciompi-ribelo: nereprezentitaj de iu ajn gildo laboristoj en Florenco ribelis kaj furioze transprenis regadon de la urbo por doni al ili politikan postenon
- 1380: Reĝo de Ĉeĥio Venceslao en Parizo interkonsentis kun reĝo Karlo la 5-a pri reciproka protekto kaj helpo
- 1403: Batalo de Shrewsbury: Henriko la 4-a decide venkis ribelon estritan de Henry Percy
- 1411: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Germanio
- 1520: En la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, polaj kaj ĉeĥaj trupoj konkeris kaj bruligis Mrągowo
- 1542: Apostola konstitucio: por batali kontraŭ protestantismo, papo Paŭlo la 3-a fondis kongregacion por la doktrino de la kredo, kiu kontrolas agadon de inkvizicio
- Okdekjara Milito
- 1568: Armeo de Hispana Imperio venkis nederlandajn ribelantojn en la dua batalo de Jemgum
- 1588: Hispana Nevenkebla mararmeo forlasis havenurbon Korunjo kaj direktiĝis al Anglio
- 1595: Malkovro de Markizinsuloj
- 1613: Nupto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov, la unua rusa caro el dinastio Romanovoj
- 1640: Pola reĝo Ladislao la 4-a urbigis Janów Lubelski laŭ Magdeburga juro
- 1656: Angla ŝiparo sukcese atakis hispanan havenurbon Malago
- 1677: Pollando: en Bieruń eksplodis incendio, kiu detruis la tutan urbon escepte de preĝejo al Sankta Valenteno
- 1771: En katedralo en Ajaccio sur Korsiko estis baptita Napoleono Bonaparte
- 1773: Papo Klemento la 14-a likvidis la ordenon de jezuitoj
- 1774: Pactraktato en Küçük Kaynarca (bulgara Provinco Silistra) finanta la 5-an rusan-turkan militon — rezulte de sukcesoj de militestro Aleksandr Suvorov la Rusia imperio ricevis teritoriojn norde de la marbordo de la Nigra Maro, nomataj Novorusio, kaj Krimea Ĥanlando akiris sendependecon de la Otomana Imperio
- 1780: En la 6-a rusa-turka milito la rusa-aŭstra armeo venkis en batalo de Focșani
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: Sejmo de Grodno sub tuboj de rusaj kanonoj subskribis redonon al Moskvo de vojevodioj: Minska, Kieva, Braclava (parto de Vinica provinco) kaj Podolia
- 1795: Venko de franca revolucia armeo super la monarkiana-brita en batalo de Quiberon
- 1798: En batalo de Piramidoj Napoleono Bonaparte venkis armeon de mamelukoj - tri tagojn poste alvenis al Kairo
- 1807: Napoleonaj Militoj: solena proklamo de Libera Urbo Dancigo post malvenko de Prusio dum la batalo kun Napoleona Francio
- 1831: Belga Revolucio finiĝis - Leopolodo la 1-a iĝis unua reĝo de Belgio ĉe la Reĝa Placo en Bruselo
- 1843: Unua en Belgio Zoo de Antverpeno ekfunkciis
- 1866: Venko de itala armeo super la aŭstra en la batalo de Bezzecca
- 1873: En subŝtato Iovao usona eksterleĝulo Jesse James kun sia bando unuafoje atakis trajnon, rabante 3 mil dolarojn
- 1883: Alliance Française fondiĝis - organizaĵo promocianta la francan kulturon kaj la francan lingvon
- 1904: Unua konstruetapo de Transsiberia fervojo finiĝis kaj komenciĝis granda koloniigo de Siberio
- 1912: En Katowice oni inaŭguris monumenton al Hedvigo de Silezio, la patronino de Silezio
- 1914: Malkovro de Sinopo, luno de Jupitero
- Unua Mondmilito
- 1916: En Pola Reĝlando, okupata teritorio de Kongresa Pollando, fondiĝis Klubo de Polaj Ŝtatistoj
- 1917: Aleksandr Kerenskij iĝis ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio
- 1918: Germana submarŝipo malfermis fajron sur malgranda konvojo de barĝoj kaj defendantaj aviadiloj, apud usona kabo Cod
- 1920: Soveta-Pola Milito: venko de pola armeo en batalo de Krzemieniec (11-a ĝis 21-a de julio)
- 1921: Dua Pola Respubliko: 19 personoj pereis en eksplodo en Pulvo-Fabriko en Krywałd (Supra Silezio)
- 1925: Proceso Scopes: en Tenesio juĝejo verdiktis kulpecon instrui evoluismon
- 1938: Bonaero: subskribo de la traktato finanta ĉakan militon inter Bolivio kaj Paragvajo
- Dua Mondmilito
- 1940: Sovetunio aneksis Estonion, Latvion kaj Litovion; pastro Jan Šrámek ekprezidis Ĉeĥoslovakan ekzilan registaron
- 1941: Orienta Fronto: soveta 22-a Armeo rekonkeris Velikije Luki; unua nokta aeratako de Luftwaffe al Moskvo (ĉ. 200 bombaviadiloj); en North Yorkshire formiĝis norvega 331-a divizio de ĉasaviadila aviado
- 1942: germana 4-a Kirasita Armeo transiris Donon oriente de Rostov-na-Donu; Papuo-Nov-Gvineo: nokte japanoj surgrundiĝis apud Buna antaŭvenante pli frue ol Aliancanoj; RAF atakis Duisburg
- 1943: en norda Irako surbaze de oficiroj kaj taĉmentoj de Pola Armeo en Oriento oni establis la Duan Polan Korpuson sub la komando de generalo Władysław Anders - enkorpigita al Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; nokte de la 21-a/22-a de julio soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansko, Orle, Debalceve (Donecka provinco), kaj stacidomojn Karaĉev kaj Jenakijevo; malantaŭe de la Orjola grupiĝo de germanoj sovetaj partizanoj eksplodigis ĉ. 6 km da reloj (unu el pli grandaj fervojaj agadoj en subtera Eŭropo); Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburg
- 1944: maldekstra alo de la 1-a Belorusa Fronto apogata de artilerio de Unua Pola Armeo trairis Bugon, pli sude la saman taskon realigis dekstra alo de la 1-a Ukraina Fronto; germana polico pafmortigis sur ruinoj de Varsovia geto 154 personojn; pola bataliono de Tomaszów Lubelski liberigis Bełżec (Zamość-regiono); en Moskvo estis fondita la Pola Komitato de Nacia Liberigo (oficiale kreita en Chełm); Stalin ordonis kiel eble plej rapide konkeri Lublin, antaŭvidatan kiel la pola ĉefurbo; trupoj de la 3-a Balta Fronto liberigis Ostrov; Claus von Stauffenberg kaj aliaj konspirantoj estis torturitaj kaj pafmortigitaj en Berlino pro atenco de la pasinta tago kontraŭ Adolf Hitler; Batalo de Guamo komenciĝis - usonaj trupoj surgrundiĝis sur la insulo Gvamo, kontrolata de Japana Imperio
- 1945: Kampanjo de Borneo: batalo de Balikpapan finiĝis
- 1946: Pola Popola Respubliko: apud citadelo de Poznań estis pendumita germana genocidisto kaj militkrimulo Arthur Greiser, estinta estro de la Provinco Vartlando
- 1947: En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio establiĝis Saksio-Anhalto
- 1948: Pollando: en Vroclavo malfermiĝis Ekspozicio de Regajnitaj Teritorioj kaj fondiĝis Asocio de Pola Junularo
- 1950: Pola Sejmo voĉdonis sesjaran planon, kies ĉefa celo estis – malgraŭ bezonoj de la socio – plirapidigita disvolvo de peza industrio kaj grandaj entreprenoj
- 1950: Germanio: pluraj homoj vundiĝis en Wuppertal ĉar eta elefantino Tuffi elsaltis el ŝvebotrajno de Wuppertal
- 1952: Stalinismo: dum komunista parodia proceso en Varsovio oni post unumonata torturado mortkondamnis 3 kaj enprizonigis 4 oficirojn de la pola mararmeo, kiuj dum la germana invado en Pollandon defendis Helon — decembre 1952 estis pafmortigitaj la komandoroj Stanisław Mieszkowski, Zbigniew Przybyszewski kaj Jerzy Staniewicz, kiuj en 1956 estis senkulpigitaj
- 1960: Sirima Bandaranaike de Srilanko fariĝis unua virina ĉefministro en la mondo
- 1964: La floro de umeo iĝis ŝtata floro de Tajvano
- 1969: Neil Armstrong, komandanto de la usona ekspedicio Apollo 11, kiel unua homo surpaŝis la Lunon - tuj poste faris tion Buzz Aldrin - je la 2:56 UTC
- 1969: Soveta kosmosondilo Luna 15 frakasiĝis surlune
- 1969: En Madrido Johano Karlo la 1-a estis nomumita de Francisco Franco sia posteulo kiel ŝtatestro
- 1970: Asuano: konstruado de la Asuana Baraĵo sur Nilo finiĝis
- 1972: Terorismo: rezulte de 22 bomboj metitaj en Belfasto fare de IRA, 9 personoj pereis kaj pli ol 130 vundiĝis
- 1973: Norvegio: en Lillehammer agentoj de Mosado mortigis kelneron, kiun ili erare agnoskis implikita en la masakro de Munkeno dum la Somera Olimpiko 1972
- 1981: Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado estas fondita
- 1982: Milita stato en Pollando: okaze de ŝtata festo de la 22-a de julio oni liberigis de internigo 913 personojn (ĉiuj virinoj), kaj "libertempigis" 314 politikajn malliberulojn
- 1983: Vetera rekordo en Antarkto: en la sovetia esplora stacio oni registris la plej malaltan temperaturon sur la Tero (−89,2 °C).
- 1984: Pola Sejmo voĉdonis amnestion por politikaj malliberuloj - plimulto de kondamnitoj kaj arestitoj liberiĝis (pli ol 600 personoj)
- 1990: Ĉinio kaj Sauda Arabio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1994: Tony Blair iĝis gvidanto de Brita Laborista Partio - 3 jarojn poste, post malvenko de Konservisma Partio, li por 10 jaroj estis frunte de la registaro
- 2000: En Fermilab apud Ĉikago oni ricevis unuan senperan pruvon de la ekzisto de neŭtrino tipo taŭ
- 2007: Nubskrapulo Burĝ Ĥalifa en Dubajo superaltigis Taipei 101
- 2007: Pratibha Patil kiel unua virino estis elektita de parlamento prezidentino de Barato
- 2007: Premiero de Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, la lasta libro de J. K. Rowling el la romanserio pri Harry Potter
- 2008: Guantanamo (Kubo): en usona malliberejo komenciĝis unua proceso pri militkrimoj
- 2008: Ram Baran Jadav iĝis unua prezidento de Nepalo
- 2009: Miguel Ángel Moratinos kiel unua membro de la hispana registaro post 300 jaroj vizitis Ĝibraltaron
- 2011: Kosmoesploro: lasta misio de kosmopramo Atlantis finis la skipajn kosmoflugojn de la 30-jara programo de NASA
- 2012: Kailash Purryag iĝis prezidento de Maŭricio
- 2013: Reĝo de belgoj Alberto la 2-a abdikis favore al sia filo Filipo la 1-a
- 2013: Apud Lębork firmao kontrolata de usona konzerno komencis unuan en Pollando regulan liveradon de skistogaso
- 2016: Vetera rekordo: en Mitribah, nordokcidenta Kuvajto oni registris la plej altan sur la Tero temperaturon (+54 °C)
- 2016: Post la malsukcesa puĉo en Turkio la 15-an de julio, la krizostato estis deklarita por tri monatoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
Esperantujo
- 1900: Bankedo: unua Esperantista vespermanĝo okazis en Parizo
- 1907: Brazila Esperanto-Ligo fondiĝis - agnoskita kiel "utila por la nacia publiko" oktobre 1921
- 2009: En Bjalistoko oni malfermis Centron Ludoviko Zamenhof, kiu januare 2011 iĝis memstara kulturejo
Naskiĝoj
- 1414: Siksto la 4-a, papo, franciskano, kritikata pro eksterordinara nepotismo (m. 1484)
- 1476: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato (m. 1534)
- 1515: Filipo Neri, itala sacerdoto, kontraŭreformaciisto, sanktulo (m. 1595)
- 1710: Paul Möhring, germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (m. 1792)
- 1766: Thomas Charles Hope, skota kuracisto, kemiisto kaj prelegisto pruvinta ekziston de stroncio (m. 1844)
- 1813: Jakub Bursa, ĉeĥa sudbohemia popola artisto, masonisto kaj konstruisto, reprezentanto de kampula baroko (m. 1884)
- 1816: Paul Julius Reuter, germana-brita ĵurnalisto, fondinto de la novaĵagentejo Reuters (m. 1899)
- 1821: Vasile Alecsandri, rumana poeto, dramisto, politikisto, kunfondinto de Rumana Akademio (m. 1890)
- 1858: Maria Kristina de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (m. 1929)
- 1858: Lovis Corinth, germana pentristo kaj presaĵfaristo (m. 1925)
- 1870: Emil Orlik, ĉeĥa pentristo, grafikisto, fotisto, scenaristo kaj arto-metiisto (m. 1932)
- 1871: András Szabó, hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (m. 1957)
- 1880: Milan Rastislav Štefánik, slovaka astronomo, politikisto kaj generalo (m. 1919)
- 1881: Josef Burger, germana karbministo kaj sociaista poeto verkanta por Laborista Esperanto-Asocio, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1970)
- 1889: Sándor Turnowsky, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1958)
- 1893: Hans Fallada, germana verkisto kaj kritikisto de socia realismo (m. 1947)
- 1899: Ernest Hemingway, usona Nobelpremiita verkisto (m. 1961)
- 1900: Vláďa Zíka, ĉeĥa verkisto (m. 1971)
- 1906: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1981)
- 1906: Olena Teliha, ukraina poetino, soci-politika aktivulino, murdita (m. 1942)
- 1911: Marshall McLuhan, kanada verkisto, filozofo kaj teoriisto pri komunikado (m. 1980)
- 1913: László Soós, hungara verkisto kaj kritikisto (m. 1994)
- 1914: László Kónya, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1993)
- 1920: Constant Nieuwenhuys, nederlanda artisto, partoprenanto de la movadoj KOBRA kaj Situaciista Internacio (m. 2005)
- 1920: Jean Daniel, franca-alĝera ĵurnalisto, direktoro de la ĵurnalo "La Nova Observanto" (m. 2020)
- 1923: Jan Kobylański, pola entreprenisto el Urugvajo, diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko, kondamnata pro patriotismo (m. 2019)
- 1926: Norman Jewison, kanada filmreĝisoro (m. 2024)
- 1934: Ilona Len, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino kaj verkistino pri dommastrumado
- 1939: Ibolya Ardeleanu-Kovács, rumania hungara pentristino
- 1943: István Tüdös, rumania hungara psikologo pri sporto
- 1944: John Atta-Mills, prezidento de Ganao (m. 2012)
- 1944: Enikő Zsigmond, rumania hungara geologino laboranta en Miercurea Ciuc
- 1947: Morice Benin, franca kantisto, kies muzikalbumo en Esperanto In-spir' estis eldonita de Vinilkosmo (m. 2021)
- 1947: Tibor Bentze, hungara skulptisto, restarigisto
- 1947: Sándor Lukács, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj poeto
- 1948: Cat Stevens, brita popolkantisto, muzikisto kaj kantverkisto
- 1949: Endre András Tornay, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1951: Zenóbia Brugós, rumania hungara/hungara grafikistino
- 1952: Robin Williams, usona aktoro, komikulo (m. 2014)
- 1955: Béla Tarr, hungara filmreĝisoro
- 1956: Asif Ali Zardari, prezidento de Pakistano
- 1957: Stefan Löfven, ĉefministro de Svedio, prezidanto de Sveda socialdemokratia partio
- 1959: Antonín Polách, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, kuracisto
- 1964: Jens Weißflog, germana skisaltisto, dufoja mondĉampiono
- 1968: Brandi Chastain, usona futbalistino
- 1971: Charlotte Gainsbourg, franca-brita aktorino kaj kantistino
- 1975: Alfredo Rota, itala spada skermisto, olimpikisto
- 1977: Jaime Murray, angla filma kaj televida aktorino
- 1987: Anna Striganova, rusia literaturistino, Esperanto-verkistino de furorlibroj, edzino de Dima Ŝevĉenko, kungvidanta eldonejon Impeto kaj kunredaktanta revuon "Esperanto"
Mortoj
- 1403: Henry "Hotspur" Percy, angla nobelo, kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (n. inter 1364 kaj 1366)
- 1425: Manuelo la 2-a Palaeologa, orient-romia imperiestro (n. 1350)
- 1456: Titusz Dugovics, hungara milita heroo, soldato de János Hunyadi, partoprenanto de la batalo de Várna (n. nekonata)
- 1551: Bartholomäus Bernhardi, aŭstra luterana predikisto kaj reformisto (n. 1487)
- 1571: Martim Afonso de Sousa, portugala velisto kaj kolonia administranto (n. 1500)
- 1711: Avedik el Tokat, armena patriarko (n. 1657)
- 1719: Robert Clicquot, franca orgenkonstruisto (n. ĉirkaŭ 1645)
- 1738: Márton Borosnyai Nagy, hungara kuracisto (n. nekonata)
- 1796: Robert Burns, skota poeto, antaŭulo de romantikismo (n. 1759)
- 1848: Károly Kőszeghi-Mártony, hungara oficiro, inĝeniero, inventisto de praa gasmasko, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1783)
- 1881: Ferdinand Keller, svisa prahistoriisto, teologo kaj arkeologo, malkovrinto de centoj da palafitaj setlejoj esplorante arkeologian trovejon La Tène el kelta ferepoko (n. 1800)
- 1886: Carl Theodor von Piloty, germana pentristo, reprezentanto de realisma historiismo (n. 1826)
- 1886: Maximilian Duncker, germana politikisto kaj historiisto
- 1902: Hugo Mairich, germana inĝeniero akvoteknika (n. 1863)
- 1905: Stefan Aleksander Okrzeja, pola revoluciulo el PPS (n. 1886)
- 1907: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo influita de la Skolo de Barbizon (n. 1838)
- 1922: Jenő Vadas, hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro (n. 1857)
- 1936: Andreas Hinterstoisser, germana alpisto pereinta sub lavango (n. 1914)
- 1940: Henrik Marczali, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1856)
- 1940: Hans Wagner, germana oficiro kaj filatelisto (n. 1852)
- 1941: Bohdan Lepkij, ukraina verkisto, poeto, literatursciencisto, pola senatano (n. 1872)
- 1942: Hans Herrmann, germana pejzaĝpentristo de realismo kaj impresionismo (n. 1858)
- 1944: Henning von Tresckow, germana generalmajoro respondeca pri deportado de slavaj infanoj al Nazia Germanio por ilia germanigo, sinmortiginto post sensukcesa komploto kontraŭ Adolf Hitler (n. 1901)
- 1944: Claus von Stauffenberg, germana oficiro, iniciatinto de la nesukcesa atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Führer, ekzekutita (n. 1907)
- 1946: Arthur Greiser, germana militkrimulo, gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Provinco Vartlando, pendumita dum la lasta publika ekzekuto en Pollando (n. 1897)
- 1955: Anton Staus, germana astronomo kaj inĝeniero malkovrinta asteroidon Roberta (n. 1872)
- 1962: Walter Kolarz, pola historiisto kaj sovetologo, spertulo pri komunismo loĝinta en Britio (n. 1912)
- 1964: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila inĝeniero kaj mediumo, dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio, ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto (n. 1895)
- 1966: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (n. 1893)
- 1970: Miĥail Miĥailoviĉ Gerasimov, sovetia arkeologo, antropologo kaj skulptisto, kiu disvolvis jurmedicinan skulptadon (n. 1907)
- 1971: Yrjö Väisälä, finna astronomo kaj geodeziisto, malkovrinto de 128 asteroidoj kaj 2 kometoj, esperantisto el familio Väisälä, fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, nomiginta eltrovitajn asteroidojn Esperanto kaj Zamenhof (n. 1891)
- 1972: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano (n. 1929)
- 1979: Ludwig Renn, germana verkisto, kuniniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (n. 1889)
- 1980: Aleksandr Logvin, ukraina laboristo, debutinta en "Heroldo de Esperanto" sub la plumnomo Aleksandro Liljer, kies verkoj aperis en Beletraj Kajeroj, "Paco" kaj "Der Esperantist" (n. 1903)
- 1986: Zhang Yuzhe, ĉina astronomo, esploristo de variantaj steloj, direktoro de la Observatorio de Purpura Monto (n. 1902)
- 1990: Sergej Paraĝanov, soveta filmreĝisoro, multflanka artisto, persekutita kiel disidento (n. 1924)
- 1994: Clara de Hess, argentina esperantistino, kunfondintino de Argentina Esperanto-Ligo, delegitino de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, fakdelegito de UEA pri vegetarismo, gvidantino kun sia edzo Jorge Hess de E-kursoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko (n. 1910)
- 1998: Alan Shepard, unua usona kosmonaŭto en la kosmo, maroficiro (n. 1923)
- 2005: Gyula Hernádi, hungara verkisto kaj scenaristo, konata de la filmo Lumaj ventoj (n. 1926)
- 2008: El Kazovszkij, hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto, transseksulo (n. 1948)
- 2010: Luis Corvalán, ĉilia politikisto, ĉefsekretario de la Komunista Partio de Ĉilio (n. 1916)
- 2010: Gyula László, rumania hungara, sudafrika vinkultivisto (n. 1926)
- 2020: Annie Ross, angla ĵazkantistino kaj aktorino (n. 1930)
- 2023: Tony Bennett, usona kantisto (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Laŭrenco de Brindisi, itala teologo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- Apolinaro el Raveno, unua episkopo de Raveno kaj martiro
- Danielo (profeto), biblia profeto
- Episkopa Eklezio de Usono: Albert Luthuli, sudafrika instruisto Nobelpremiita pri paco
- Nacia tago en Belgio
- Gvamo: Tago de Liberigo (1944)
Tagoj de semajno
La 21-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.