21 gramoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 21 Grams |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2003 |
Ĝenro | filma dramo, krimfilmo |
Kameraado | Rodrigo Prieto |
Reĝisoro(j) | Alejandro González Iñárritu |
Produktisto(j) | Alejandro González Iñárritu • Robert Salerno • Ted Hope |
Scenaro | Guillermo Arriaga |
Filmita en | Nov-Meksiko |
Muziko de | Gustavo Santaolalla |
Rolantoj | Sean Penn • Naomi Watts • Benicio del Toro • Danny Huston • Charlotte Gainsbourg • Eddie Marsan • Melissa Leo • John Rubinstein • Clea DuVall • Denis O'Hare • Paul Calderon • Catherine Dent • Annie Corley • Kevin Chapman • Stephen Bridgewater • Lew Temple • Tom Irwin |
Produktinta firmao | This is that corporation |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
21 gramoj (21 Grams en angla kaj 21 gramos en hispana) estas meksik-usona drama filmo de 2003, reĝisorita de Alejandro González Iñárritu, verkita de Guillermo Arriaga kaj stelulita de Sean Penn, Naomi Watts, Benicio del Toro, Charlotte Gainsbourg, Melissa Leo kaj Clea DuVall.
La titolo de la filmo venas de la figuro de Dro. Duncan MacDougall, kiu komence de la 20-a jarcento realigis serion de eksperimentoj por pruvi la perdon de pezo supozebl okazigita pro la foriro de la animo disde la korpo, dum la morto. MacDougall pesis mortontojn intence al la konstato, ke la animo estas tuŝebla, materia kaj tial mezurebla. Spite la fakton, ke la rezultoj pri la pezperdo en la momento de la morto ne estis konkludaj por determini, ke la animo pezas ĝuste 21 gramojn, ene de ia popola kulturo tiu cifero iĝis sinonimo de la maso de la animo.[1][2] Tiukadre, la temo estis aludita de la franca romanisto André Maurois en sia romano La animpesanto.
La filmo estis nomumita al du Oskar-premioj, al kvin premioj BAFTA, al du premioj de SAG-AFTRA kaj ricevis kvar premiojn en la Festivalo de Venecio, kie González Iñárritu estis nomumita por la premio Ora Leono.
Intrigo
Same kiel ĉe la antaŭa filmo de Arriaga kaj González Iñárritu, nome Amores perros (2000), en 21 gramos oni montras rakonton kun kelkaj intrigaj subrakontoj, denove ĉirkaŭ la sekvoj de trafikakcidento. Sean Penn ludas la rolon de matematikisto grave malsana; Naomi Watts ludas la rolon de kompatinda patrino; kaj Benicio del Toro ludas la rolon de eks-malliberulo kies malkovro de kristanismo estas pridemandita sekve de la akcidento.
Geaktoraro kaj roluloj
- Sean Penn kiel Paul Rivers
- Naomi Watts kiel Cristina Peck
- Benicio del Toro kiel Jack Jordan
- Charlotte Gainsbourg kiel Mary Rivers
- Melissa Leo kiel Marianne Jordan
- Danny Huston kiel Michael
- Clea DuVall kiel Claudia
- Eddie Marsan kiel Pastro John
- Carly Nahon kiel Cathy
- Claire Pakis kiel Laura
- Nick Nichols kiel Chico
- John Rubinstein kiel Ginekologo
- Loyd Keith Salter kiel dikulo
- Antef A. Harris kiel korbopilkisto
Referencoj
- ↑ Was the Weight of a Human Soul Determined to Be 21 Grams? Snopes, alirita la 30an de Aprilo 2023.
- ↑ «¿De dónde viene la idea de que el alma pesa 21 gramos? (BBC News)». Alirita la 30an de Aprilo 2023.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 21 gramos en la hispana Vikipedio.