Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de septembro estas la 264-a tago de la jaro (la 265-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 101 tagoj restas.
Je la 21-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 37: Imperiestro Kaligulo estis anoncita de Romia Senato patro de hejmlando
- 1170: Normandoj konkeris Dublinon
- 1217: Livonia Frataro invadis Baltion - batalo de Viljandi (Estonio)
- 1433: Malvenko de husmovado en batalo de Hiltersried (Bavario)
- 1457: Germanio: Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo fondita
- 1451: Al judoj en Nederlando oni ordonis porti identigilon sur la vestaĵoj
- 1520: Sulejmano la 1-a iĝis sultano kaj kalifo de Konstantinopolo
- 1551: Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika fondiĝis
- 1620: Bohemia ribelo: imperia armeo gvidata de Baltasaren Marradas komencis sieĝi Třeboň
- 1676: Inocento la 11-a iĝis papo
- 1776: En la usona subŝtato Delavaro oni konstitucie malpermesis sklavecon
- 1776: Granda Incendio de Novjorko detruis kvaronon de la urbo - eksplodinta nokte de la 21-a/22-a de septembro
- 1792: Proklamo de la abolicio de la reĝeco: Ludoviko la 16-a estis formale detronigita de la franca Nacia Konvencio - Unua Respubliko de Francio proklamiĝis
- 1793: Kun malfermo de banejo en Heiligendamm la urbo iĝis unua germana marbanejo
- 1810: Venezuelo: en Merido fondiĝis Universitato de Andoj
- 1812: Krimeo: Nikita botanika ĝardeno fondita
- 1818: Britaj kolonioj: britoj malfondis Marathan Imperion en Barato
- 1818: Germanoj fondis unuan setlejon en suda Kaŭkazio
- 1823: Esoterismo: laŭ usona viziulo Joseph Smith vizitis lin profeto Moroni, el kio sekvis bazo por la Libro de Mormono
- 1869: Nova Reĝa Kortegoteatrejo je Dresdeno, konstruita de Gottfried Semper, estis detruita en incendio
- 1887: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Justicio
- 1901: Pollando: imperiestro Francisko Jozefo la 1-a donis urborajton al pli ol 670-jara vilaĝo Jaworzno
- 1914: Unua Mondmilito
- Rusa okupado de Rzeszów komenciĝis
- Orienta Legio formiĝinta en Lvovo laŭ ordono de Aŭstria-hungara armeo estis malfondita pro rifuzo de polaj soldatoj ĵuri fidelecon al imperiestro
- 1920: Soveta-Pola Milito: en Rigo komenciĝis pacaj interparoloj kun venkitaj bolŝevikoj
- 1921: En germana urbo Oppau (nun antaŭurbo de Ludwigshafen) okazis eksplodo en kemia konzerno BASF - 561 personoj pereis kaj pli ol 2000 vundiĝis
- 1924: Dua Pola Respubliko: Stefan Żeromski finis laboron pri la romano Antaŭprintempo
- 1928: Kvartaga striko de 10 mil lodzaj teksistoj komenciĝis en Pollando
- 1930: Germana inĝeniero Johann Ostermeyer ekproponis patenton pri fulmlumilo por fotistoj
- 1931: Brita pundo retiriĝis de la orbazo
- 1933: Germanio: en Leipzig komenciĝis proceso pri la incendio de Reichstag
- 1937: Angla verkisto John Ronald Reuel Tolkien eldonis La Hobiton
- 1937: Ŝtata funebro de la prezidento de Ĉeĥoslovakio Tomáš Garrigue Masaryk fariĝis granda manifestiĝo de malĝojo, sed ankaŭ de fido al demokratio de ĉiuj demokratie sentemaj civitanoj, sendepende de nacieco
- 1938: Senditoj de Britio kaj Francio ultimate deziras, ke prezidento Edvard Beneš ŝanĝu sian negativan respondon al la anglofranca noto, la registaro, aliflanke, konsentis cedi Sudetojn al Germanio
- Dua Mondmilito
- 1939: 5-a tago de la Soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): Ruĝa Armeo okupis Pinsk kaj konkeris Kovel (nun en Volina provinco); sukcesa dutaga kontraŭstaro al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn, en tio vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro); generalo Władysław Langer decidis pri redono de Lvovo al la Ruĝa Armeo;
- 21-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): defendo de Palmiry komenciĝis; de Varsovio oni evakuis laŭ vojo al Radzymin 178 membrojn de diplomatia korpuso kaj 1200 fremdlandanojn; germanoj fermis sieĝo-ringon ĉirkaŭ Varsovio, plifortigis artilerian pripafon kaj regrupiĝis por sturmo; Luftwaffe atakis Varsovion kaj polajn soldatojn sude de Lublinio — apud Zamość polaj trupoj batalis kontraŭ germanaj unuoj; Gestapo fermis agadon de la Universitato de Poznań; germanoj pafmortigis en Przemyśl 18 judojn kaj en malliberejo de Rawicz 11 polojn, ĉefe sileziajn ribelintojn; en Moskvo oni subskribis germanan-sovetan armean protokolon - germana flanko sindevigis retirigi parton de siaj taĉmentoj por ke la forlasitajn teritoriojn povu aneksi la soveta armeo; generalo de germana terarmeo ordonis - komisiite de Hitler - murdi polan intelektularon; germanaj regopovoj decidis transloki ĉiujn ciganojn de Tria Regno, Aŭstrio kaj Protektorato Bohemio kaj Moravio, ĉirkaŭ 30 mil personoj, al teritorio de venonta Ĝenerala Gubernio; rumana ĉefministro Armand Călinescu estis atencita en Bukareŝto de membroj de faŝisma Legiana movado; Hitler ordonis nomi Gdynia de la hodiaŭa tago Gotenhafen (urbo de gotoj)
- 1940: Germana okupado de Pollando: de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun 1 705 personoj; pola generalo Stanisław Maczek post fuĝo de Francio alvenis al Britio; Luftwaffe komencis ataki aviadajn fabrikojn
- 1941: Regopovoj de ĜG ordonis dum semajno redoni preĝ-librojn kaj kant-librojn kun teksto de la kanto Boże coś Polskę; membroj de Pola Rezistomovado detruis germanajn flagojn en Katowice; Orienta Fronto: en Ukrainio germana 52-a Armea Korpuso okupis Krsnohrad (Ĥarkiva provinco)
- 1942: Sovetaj bombaviadiloj nokte de la 20-a/21-a de septembro bombis Varsovion; germanoj likvidis geton en Wieruszów kaj en Poznań senkapigis 12 polojn; Operaco Reinhardt: en Varsovia geto germanoj finis grandan likvidan agadon, komencitan la 22-an de julio 1942 - pli ol 250 mil judojn ili forveturigis al ekstermejo Treblinka, 11 mil ili direktis al diversaj laborlokoj kaj surloke ili pafekzekutis ĉirkaŭ 6 mil personojn, de Suchedniów al Treblinka ili forveturigis ĉirkaŭ 4,5 mil judojn; testoflugo de la usona strategia bombaviadilo Boeing B-29 Superfortress
- 1943: Dum germana evakuo de haveno Bastia sur Korsiko pola submarŝipo "Dzik" (Apro) sinkigis 2 transport-ŝipojn, unu trenŝipon, kaj 7 boatojn por rapidaj albordiĝoj; polaj soldatoj aranĝis en militistejo apud Teherano koncerton de polaj kantoj kaj pola muziko; Grekio: en la masakro de Kefalonio Germana Armeo komencis sur la insulo ekzekuton de 5 155 italaj soldatoj de Infanteria Divizio (ĝis la 26-a de septembro)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da evetoj): kvartalo Marymont ĉesis batali — germanoj eksplodigis malliberejon Pawiak kun virinoj; en kvartalo Czerniaków germanoj murdis en konkerita brikdomo 122 vunditojn kun kapitano kaj pendumis 12 virojn kun pastro - 17 vunditojn savas zorganta pri ili kuracistino; la lasta alianca aviadila helpo super Varsovio kaj ĉirkaŭaĵo - multaj pilotoj pereas, en la ĉefurbo oni ricevis 45 malsuprenĵetaĵoj; en kinejo Palladium estas montrata la dua parto de la filma kroniko Varsovio batalas; seninterrompa germana atako al Czerniaków - ribelantoj defendas nur 2 domojn kaj mallarĝan aliron al Vistulo; dua soveta okupado de Pollando: malamike rilatanta al la leĝaj regopovoj en ekzilo la politike marĝena Centra Popola Komitato agnoskis komunistan Polan Komitaton de Nacia Liberigo kiel provizoran registaron; Operaco Market Garden: pola Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski alteriĝis en Driel (apud Arnhem) — ĉiujare lokaj nederlandanoj festas la liberigon de Driel, la generalo estis rehonorigita nur en 2006 (de britoj elektita kiel la propeka kapro)
- 1957: Olavo la 5-a iĝis reĝo de Norvegio
- 1964: Malto fariĝis sendependa de Britio
- 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1971: Barejno, Butano kaj Kataro aniĝis al UN
- 1971: En Pollando komenciĝis proceso kontraŭ membroj de la plej granda kontraŭkomunisma konspira organizaĵo "Ruch", aginta en la jaroj 1965-1970
- 1976: Sejŝeloj aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1976: En Vaŝingtono ĉilia politikisto Orlando Letelier estis murdita de sekretaj servoj de Augusto Pinochet
- 1980: Senkomunismigo: Pola Radio laŭ aprobo de la aŭtoritatoj disaŭdigis meson, post 41-jara paŭzo — plenumo de unu el 21 postuloj de "Solidareco"
- 1981: Belizo (Brita Honduro) fariĝis sendependa de Britio
- 1984: Brunejo aniĝis al UN
- 1990: Itala juĝisto Rosario Livatino estis murdita de mafio
- 1991: Kadre de la disfalo de Sovetunio per 99% de voĉdonoj en referendumo Armenio fariĝis sendependa
- 1993: Rusio: Prezidento Boris Jelcin malfondis per dekreto Kongreson de Popolaj Deputitoj — komenco de la konstitucia krizo en Rusio
- 1996: Leĝo pri protekto de geedzeco estis aprobita de Usona Kongreso, malpermesante federacian agnoskon de samseksaj edzeco kaj edzineco, permesante al subŝtatoj adopti ajnan edzecan difinon laŭ sia elekto
- 1999: Tajvano: tertremo en Ĉiĉio, centre de la insulo
- 2004: Kaliningrada provinco (Rusio): tertremo sentebla en Pollando (la plej granda en ties historio), Ĉeĥio, Litovio, Belorusio kaj Rumanio
- 2004: En Dubajo oni komencis konstrui nubskrapulon Burĝ Ĥalifa
- 2004: Nacia Muzeo de Amerikaj Indianoj fondiĝis en Vaŝingtono
- 2009: Faligita kaj forigita de Honduro prezidento Manuel Zelaya sekrete revenis al la ĉefurbo Tegucigalpo, kie li kaŝiĝis en la ambasadejo de Brazilo
- 2011: Post 31 jaroj usona rok-muzika grupo R.E.M. malfondiĝis
- 2013: En Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, somaliaj teroristoj de grupiĝo Al Ŝabab eniris komercan centron prenante ostaĝojn - la krizo daŭris ĝis la 24-a de septembro, kiam la centro estis rekonkerita, 71 personoj pereis kaj 175 vundiĝis
- 2014: Papo Francisko vizitis dum 11 horoj la ĉefurbon de Albanio - Tiranon
- 2015: Somalio: dekkelkaj personoj pereis en registara kvartalo de la ĉefurbo Mogadiŝo, rezulte de eksplodo de bombaŭto
- 2019: Tertremo skuis la albanan havenon de Duraso — 49 homoj estis vunditaj en la ĉefurbo Tirano
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 210-a tago de la rusa agreso: Post anonco fare de Putin de la parta mobilizo de 300 mil viroj, en Rusio oni tuj foraĉetis ĉiujn biletojn al hodiaŭaj flugoj al Istanbulo, Erevano, Bakuo kaj al Kazaĥio (la prezoj pluroble altiĝis) — en Moskvo paniko sur borso, rekrut-retejo ĉesis funkcii; oni ĝis nun elterigis korpojn de 320 civiluloj kaj 18 soldatoj el amastombo en Izjum, oftege kun rompitaj kruroj kaj spuroj de torturoj; Valerij Zaluĵnij: Armitaj fortoj de Ukrainio de 8 jaroj kaj 7 monatoj haltigas armilan agreson de Rusio kontraŭ nia ŝtato
- Mondreago: Dum pintkunveno de UN en Novjorko Prezidanto de Usono konstatis, ke Rusio fie perfortis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj dum agreso kaj nun dum organizo de falsaj referendumoj; Britio kiel laŭvica ŝtato anoncis, ke sur okupataj de Rusio teritorioj neniam agnoskos ŝajnajn referendumojn sub pafarmilaj tubujoj; Turkio anoncis, ke ne agnoskos referendumojn en Donbaso; Ursula von der Leyen kaj Liz Truss komune kondamnis agadon de Rusio en Ukrainio kaj pritaksis, ke anoncita de Putin "parta mobilizo" konfirmas malfortecon de Rusio kaj sensukcesan invadon; Rusio liberigis, danke al perado de Sauda Arabio, 10 eksterlandajn militkaptitojn, i.a. de Svedio, Kroatio kaj Britio (5); post protestoj en 38 rusiaj urboj kontraŭ mobilizo oni jam arestis ne malpli ol 1 311 personojn, plej multe en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo; Joe Biden anoncis laŭvican helpofaskon de nutra kaj humanitara helpo por Ukrainio, valoran 2,9 mld da dolaroj; Volodimir Zelenskij: Rusio devus esti agnoskita kiel sponsoro de terorismo en ĉiuj landoj, sur ĉiuj niveloj
- 2023: Maŭzoleo de Martirologio de Polaj Vilaĝoj en Michniów (distrikto Skarżysko): komenco de scienca konferenco pri "Pola vilaĝo dum la dua mondmilito" kun aparta konsidero de germanaj militkrimoj
Esperantujo
- 1958: Pola Esperanto-Junularo fondiĝis kiel junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj Landa sekcio de TEJO
Naskiĝoj
- 1154: Sanĉa de Kastilio kaj Pollando, infantino de Kastilio kaj reĝino de Aragono (m. 1208)
- 1328: Imperiestro Hongvuo, ĉina fondinto kaj la unua imperiestro de Dinastio Ming (m. 1398)
- 1415: Frederiko la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, unua el dinastio Habsburgoj (m. 1493)
- 1452: Girolamo Savonarola, itala religia reformisto, sanktulo de anglikanismo kaj mariavitismo, ekzekutita (m. 1498)
- 1568: Salome Alt, konkubino de la salburga ĉefepiskopo kaj princo Wolf Dietrich (m. 1633)
- 1640: Filipo de Francio, duko de Orleano (n. 1640)
- 1689: Jan Klemens Branicki, pola aristokrato, komandanto de pola armeo (m. 1771)
- 1727: Péter Zöld, hungara romkatolika pastro, historiisto (m. 1795)
- 1758: Antoine-Isaac Silvestre de Sacy, franca orientalisto, tradukisto, verkisto, sekretario de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (m. 1838)
- 1784: Carl Thomas Mozart, aŭstra pianisto (m. 1858)
- 1791: István Széchenyi, hungara grafo, fondinto de Hungara Scienca Akademio, entreprenisto, konstruisto de la Széchenyi-Ĉenponto (m. 1860)
- 1792: Johann Peter Eckermann, germana verkisto kaj sekretario de Goethe (m. 1854)
- 1792: Hieronymus von Bayer, germana juristo kaj profesoro (m. 1876)
- 1792: Matthäus Zell, franca teologo kaj reformisto, rektoro de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (m. 1854)
- 1817: Sándor Gaál, hungara honvedgeneralo (m. 1871)
- 1825: Franz Pfanner, aŭstra misiisto (m. 1909)
- 1840: Murad la 5-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1904)
- 1842: Abd-ul-Hamid la 2-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1918)
- 1853: Heike Kamerlingh Onnes, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de superkonduktiveco (m. 1926)
- 1860: Hugó Preisz, hungara kuracisto, bestkuracisto, patologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1940)
- 1860: Gustav Leutelt, germanlingva verkisto kaj pedagogo (m. 1947)
- 1866: H. G. Wells, brita verkisto (m. 1946)
- 1868: Eduard Norden, germana filologo (m. 1941)
- 1869: Carlo Airoldi, itala laboristo, maratonisto (m. 1929)
- 1872: Henry Tingle Wilde, angla oficiro sur Titanic (m. 1912)
- 1874: Gustav Holst, angla komponisto, trombonisto, pedagogo (m. 1934)
- 1874: János Jabloniczky, hungara advokato, parlamenta deputito, viktimo de soveta gulago (m. ĉ. 1950)
- 1886: József Lestyán, hungara arthistoriisto (m. 1952)
- 1888: Martin Benka, slovaka pentristo kaj grafikisto, titolita nacia artisto, desegninta serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkinta kelke da esperantlingvaj rakontoj, pentrinta portreton de L.L. Zamenhof (m. 1971)
- 1891: Karl Minor, angla reklamisto kaj eldonisto, esperantisto, membro de Lingva Komitato, redaktoro de "La Gajulo", tradukisto de la dramo Natan la Saĝulo (m. 1946)
- 1894: Blanka Péchy, hungara aktorino, verkistino, profesoro (m. 1988)
- 1895: Sergej Jesenin, rusia, soveta poeto (m. 1925)
- 1895: Juan de la Cierva, hispana pioniro de aviado (m. 1936)
- 1896: Franz Karl Franchy, rumana-aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1972)
- 1902: Luis Cernuda, hispana poeto kaj literatura kritikulo, reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1963)
- 1902: Ruhollah Ĥomejni, islama klerikulo kaj gvidanto de la Irana Revolucio de 1978 (m. 1989)
- 1902: Toyen, ĉeĥa pentristino, skizistino, ilustristino, membro de superrealisma movado (m. 1980)
- 1904: Gerő Buzás, hungara verkisto (m. 1987)
- 1905: István Incze, rumania hungara pentristo (m. 1978)
- 1910: József Balla, rumania hungara pentristo (m. 1991)
- 1912: Lajos Szabó, hungara dramverkisto (m. 1983)
- 1917: Zoltán Ander, rumanihungara kuracisto (m. 1994)
- 1919: Kwame Nkrumah, unua prezidento de Ganao (m. 1972)
- 1920: Leonid Vladimirski, soveta, rusia grafikisto (m. 2015)
- 1921: Chico Hamilton, usona ĵaza drumisto (m. 2013)
- 1926: Donald A. Glaser, usona Nobelpremiita fizikisto inventinta bobelkameron (m. 2013)
- 1928: Édouard Glissant, franca verkisto de karibea pensado kaj kulturo (m. 2011)
- 1929: Sándor Kocsis, hungara futbalisto (m. 1979)
- 1929: Ferenc Puskás, rumania hungara fizikisto, universitata profesoro
- 1931: Magda Bunta, rumania hungara historiistino (m. 1995)
- 1934: Leonard Cohen, kanada bardo kaj poeto (m. 2016)
- 1941: Ferenc Kerek, rumania hungara kemiisto
- 1944: Steve Beshear, usona politikisto
- 1946: Moritz Leuenberger, prezidento de Svislando
- 1947: Stephen King, usona horora verkisto
- 1950: Bill Murray, usona aktoro
- 1951: Aslan Masĥadov, ĉeĉena politikisto, stabestro, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, partizano, teroristo serĉita tutmonde, mortigita dum operaco de rusiaj sekretaj servoj (m. 2005)
- 1952: Anneliese Michel, germana studentino, ekzorcata (m. 1976)
- 1954: Abe Shinzo, ĉefministro de Japanio 2006-2007 kaj 2012-2020 (m. 2022)
- 1955: Mika Kaurismäki, finna kino-reĝisoro
- 1957: Kevin Rudd, ĉefministro de Aŭstralio
- 1961: Nancy Travis, usona aktorino
- 1965: Cheryl Hines, usona aktorino
- 1972: Levente Szente B., rumania hungara poeto, ĵurnalisto
- 1983: Ágnes Kosza, rumania hungara violistino
Mortoj
- -19: Vergilio, latina poeto, aŭtoro de la epopeo "Eneado", enestanta en esperantlingva Antologio Latina (n. -70)
- 687: Konono, papo, arestita kaj deportita (n. nekonata)
- 1327: Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio kaj princo de Kimrujo kiel la unua angla nobelo (n. 1284)
- 1481: Bartolomeo Sacchi, itala soldato, verkisto kaj bibliotekisto de Vatikana Biblioteko (n. 1421)
- 1520: Viktorin Kornel, ĉeĥa humanisto kaj tradukisto de juraj verkoj, profesoro de la Universitato de Karolo (n. 1460)
- 1558: Karlo la 5-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1500)
- 1576: Gerolamo Cardano, itala kuracisto, matematikisto, inventisto kaj astrologo (n. 1501)
- 1631: Federiko Borromeo, itala ĉefepiskopo de Milano, kardinalo (n. 1564)
- 1699: Giuseppe Sardi, itala arkitekto (n. 1624)
- 1709: Ivan Mazepa, ukraina nobelo kaj diplomato, gvidanto de kozakoj (n. ĉirkaŭ 1644)
- 1832: Walter Scott, skota verkisto kaj poeto (n. 1771)
- 1837: Amália Bezerédj, hungara infanĝardenistino kaj verkistino por infanoj (n. 1804)
- 1837: Georg Ludolf Dissen, germana klasika filologo (n. 1784)
- 1839: Gottfried Weber, germana muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1779)
- 1851: Carl Leberecht Schwabe, germana urbestro kaj politikisto (n. 1778)
- 1860: Arthur Schopenhauer, germana filozofo, reprezentanto de ekstrema pesimismo, influata de budhismo, taoismo kaj vedanto (n. 1788)
- 1866: Karl Ludwig Hencke, germana amatora astronomo (n. 1793)
- 1897: Otto Heyden, germana pentristo (n. 1820)
- 1904: Hinmatujalatkit, ĉefo de la indiana gento de nezpercoj (n. 1840)
- 1905: Rudolf Baumbach, germana verkisto kaj poeto (n. 1840)
- 1933: Mijazaŭa Kenĝi, japana poeto, verkisto de infana literaturo, vegetarano, esperantisto (n. 1896)
- 1937: Bernát Munkácsi, hungara lingvisto, etnografo, akademiano (n. 1960)
- 1938: Ivana Brlić-Mažuranić, kroata verkistino, poetino, ĵurnalistino, aŭtorino de fabeloj
- 1939: Tadeusz Jasiński, pola knabo, defendinto de Grodno dum la soveta invado en Pollandon, mortinta kiel "viva ŝildo" sur tanko (n. 1926)
- 1942: Jenő Metzler, hungara bankisto, vicprezidanto de ŝparkasejo (n. 1870)
- 1945: Lőrinc Siklódy, hungara skulptisto ankaŭ de altreliefoj (n. 1876)
- 1947: Heinrich August Luyken, germana-brita esperantisto, evangelia kristano kaj verkisto, konata de la romano Pro Iŝtar kaj aliaj aventuraj romanoj, aŭtoro de la libro Palestino kaj la Biblio (n. 1864)
- 1947: Ernst Polak, aŭstra literaturkritisto, ĵurnalisto kaj literaturagento (n. 1886)
- 1954: Mikimoto Kokichi, japana malkovrinto de la perlobredado (n. 1858)
- 1957: Haakon la 7-a, reĝo de Norvegio (n. 1872)
- 1964: Otto Grotewohl, germana politikisto (n. 1894)
- 1975: Miĥas Lynkoŭ, belorusa verkisto kaj tradukisto al la belorusa lingvo (n. 1899)
- 1976: Orlando Letelier, ĉilia diplomato, murdita (n. 1932)
- 1976: Géza Vámszer, rumania hungara instruisto, pentristo, etnografo (n. 1996)
- 1987: Jaco Pastorius, usona ĵaz-basisto kaj komponisto (n. 1951)
- 1990: Rosario Livatino, itala juĝisto kontraŭbatalanta mafion, murdita, Servisto de Dio (n. 1952)
- 1992: Alajos H. József Tauszik, hungara/rumania hungara pastro, eklezihistoriisto (n. 1904)
- 2002: Kázmér Vajnovszki, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1928)
- 2015: Barna Marosi, hungara ĵurnalisto, redaktoro-publicisto de "Romániai Magyar Szó" (Rumania Hungara Vorto) kaj verkisto (n. 1931)
- 2019: Günter Kunert, germana verkisto elmigrinta al FRG (n. 1929)
- 2019: Sigmund Jähn, germana kosmonaŭto el GDR, ekzercanta en Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin (n. 1937
- 2020: Michael Lonsdale, brit-franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo, apartenanta al karismaj kristanoj (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Mateo la evangeliisto (i.a. en Monzón (Hispanio)
- Ortodoksa Kristana Eklezio: Naskiĝo de Maria (unu el 12 ĉefaj festoj)
- Nacia tago en Malto, tago de la sendependiĝo (1964); pliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 7-a de junio, la 8-a de septembro kaj la 13-a de decembro.
- Nacia tago en Belizo (Brita Honduro), tago de la sendependiĝo (1981)
- Nacia tago en Armenio, tago de la sendependiĝo (1991)
- Unuiĝintaj Nacioj: Tago de la paco en la tuta mondo
Tagoj de semajno
La 21-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.