Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de oktobro estas la 293-a tago de la jaro (la 294-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 72 tagoj restas.
Je la 20-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1097: Unua krucmilito: krucmilitantoj komencis sieĝi Antioĥion
- 1314: Ludoviko la 4-a iĝis reĝo de Germanio
- 1349: Papo Klemento la 6-a malpermesis, sub minaco de anatemo, procesion de skurĝiĝantoj
- 1401: Apud Hamburgo sur Elba insulo oni senkapigis 70 Vitalienbröder kune kun Klaus Störtebeker
- 1448: Dua batalo de Kosovo (proksime al Priŝtino) finiĝis - hungara armeo de János Hunyadi estis frakasita de taĉmentoj de la turka sultano Murado la 2-a
- 1506: Sigismondo la Maljuna iĝis Grandduko de Litovio
- 1548: Bolivio: La-Pazo fondiĝis
- 1568: En Nord-Pacifiko oni malkovris Vejkinsulon
- 1595: Pola armeo venkis la tataran en batalo de Cecora (Distrikto Iași)
- 1600: En batalo en Valaĥio pola militisto Jan Zamoyski supervenkis Mikaelon de Valaĥio
- 1650: Kristina kroniĝis kiel reĝino de Svedio
- 1655: En Kėdainiai litova hetmano Janusz Radziwiłł rompis polan-litovan union, inter Grandprinclando Litovio kaj Krono de la Regno de Pollando, subskribante pakton kun Svedio
- 1696: Dumao de bojaroj decidis pri konstruo de maraj ŝipoj, kion oni konsideras tagon de la fondiĝo de la Rusa Mararmeo
- 1714: Abatejo Westminster: Georgo la 1-a iĝis reĝo de Britio kaj Irlando
- 1728: Incendio de Kopenhago - 28% de la urbo bruliĝis, 20% de la loĝantoj restis sen tegmento super la kapo
- 1740: Maria Tereza de Aŭstrio, laŭ Pragmataj Sankcioj, transprenis heredaĵon de habsburgoj, kio estis militkazo por sukceda milito
- 1803: Usona senato ratifis traktaton pri vendo de Luiziano de Francio - Usono iĝis unu el la plej grandaj landoj en la mondo
- 1805: Batalo de Ulm finiĝas per venko de la franca Granda Armeo kontraŭ Aŭstria imperio
- 1820: Kongreso de Opava komenciĝis, kie renkontiĝis regantoj de Sankta Alianco
- 1827: Greka milito de sendependiĝo: venko de brita-franca-rusa ŝiparo super la turka-egipta en marbatalo de Navarino (Peloponezo, Ionia Maro, Piloso) — lasta pli granda batalo de velŝipoj, dum kiu mara potenco de la Otomana imperio estis rompita
- 1860: En Varsovio, la ĉefurbo de dispartigita Pollando, okazis kunsido de monarkoj por interalie kontraŭbatali sendependecajn movadojn, dum kiu renkontiĝis rusa imperiestro Aleksandro la 2-a, aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj tronheredonto Vilhelmo de Prusio
- 1880: Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo ekfunkciis
- 1883: Pacifika Milito: Peruo kaj Ĉilio subskribis pactraktaton
- 1905: Istanbulo: sportklubo Galatasaray fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1916: Kirasŝipo "Imperiestrino Maria" eksplodis en Sebastopolo mortigante 225 maristojn
- 1917: En la subŝtato Marilando oni fondis la plej malnovan usonan armean spacon
- 1918: Urba Konsilio de Lvovo akceptis rezolucion pri alligo de la urbo kun Pollando; Germana Imperiestra Regno akceptis usonajn kondiĉojn por fini la unuan mondmiliton
- 1919: Ŝtatestro de Pollando Józef Piłsudski solene malfermis Ministan Akademion en Krakovo
- 1920: Dum belorusa konferenco en Rigo sub la gvidado de Vaclau Lastouski, kreiĝis bloko de belorusaj partioj por batali por sendependa kaj nedividebla Belorusio
- 1920: En Rumanio komenciĝas ĝenerala striko de proletaro, en kiu partoprenas ĉirkaŭ 400 000 dungitoj - ĝi ampleksis ĉiujn branĉojn de industrio kaj transporto kaj estis la unua en la tuta lando (20-28 oktobro)
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Grodno oni inaŭguris monumenton al Eliza Orzeszkowa
- 1930: Brita ministro pri kolonioj Sidney Webb nome de registaro publikigis t.n. duan Blankan Libron, kiu limigis nombron de judaj elmigrintoj al Palestino
- 1932: Sovetunio: Kamĉatka kaj Amura provincoj estis kreitaj
- 1933: Pollando: Nisko ricevis urborajton
- 1935: Ĉinio: Longa Marŝado finiĝis post kiam Popola Liberiga Armeo kaj ĉinaj komunistoj atingis Janan - la komunista armeo, fuĝante de armita Kuomintango de Ĉiang Kai-ŝek, perdis ĉ. 50% de sia soldataro
- 1935: Kalmuka ASSR fondiĝis
- 1938: Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio estis malpermesita
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: en la historia provinco Wielkopolska (Grandpolujo) kadre de germana Operaco Tannenberg komenciĝis unuaj amasaj publikaj ekzekutoj de la pola "gvidanta tavolo" — reprezentanto de SS deklaris, ke ĝis tiu ĉi tago en Pomerio pereis "apenaŭ 20 mil poloj"; Aranĝo T4: unuo de SS "Einmann" pafmortigis 149 personojn, en tio 116 pacientojn de malsanulejo; en Tczew germanoj pafmortigis 23 pastrojn de Pelplin, el kiuj kelkaj estis enterigitaj vivaj, en Poniec pafmortigis ties vicurbestron kolonelon en rezervo Józef Kreutzinger, en Śrem estis pafmortigita pastro Antoni Rzadki, kiu libervole elektis morton anstataŭ patro de kelkaj infanoj (unu el dekkelkaj mortpunitaj venĝe pro internigo de germana pastoro fare de polaj retiriĝantaj taĉmentoj); komisaro de Tria Regno por Varsovio subskribis cirkuleron pri tuja konfisko de ĉiuj radioaparatoj, kiujn oni devas redoni ĝis la 5-a de novembro; Vatikano: papo Pio la 12-a anoncis enciklikon Summi Pontificatus pri la homa solidareco kaj totalisma ŝtato, en kiu li kondamnis progreson de la milito flanke de Germanio kaj Sovetunio (sen mencio de la nomoj), kaj substrekis ke Pollando defendas kristanajn kulturon kaj civilizon
- 1940: Pola Rezistomovado: En Varsovio centra revuo de organizaĵo Polska Niepodległa (Pollando Sendependa) en artikolo Ni devus krei ĉiutagan gazetaron apelaciis pri interkonsento de redakcioj aperigi diversajn semajnrevuojn en laŭvicaj tagoj de la semajno
- 1941: Germanoj establis vilaĝan geton en pola komunumo Kowale Pańskie (distrikto Turecki); Militkrimo: germanoj venĝe pafmortigis en Kragujevac de la 20/21-an de oktobro 2800-5000 serbojn, kune kun infanoj kaj mezlernejanoj; en Londono generalo Władysław Sikorski subskribis ordonon al kelkcent polaj oficiroj direktitaj al Pola Armeo en Sovetunio; en Kujbiŝev post evakuo de Moskvo komencis agadon pola ambasadoro — tra la urbo pasas transportoj de poloj de la nordo al sudo; nokte de la 20-a/21-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Wilhelmshaven, Bremenon kaj Emden
- 1942: Militkrimoj: taĉmentoj de Wehrmacht, polico kaj ĝendarmaro kadre de kontraŭpartizana operaco pafmortigis en regiono de Sokołów Podlaski 12 partizanojn kaj 60 civilulojn; en Grodno germanoj pafmortigis 25 ostaĝojn, en distrikto Opatów 13 judojn kaj en Poznań mortpunis 10 polojn; Batalo de Atlantiko: brita aviadilo sinkigis per profundaj bomboj sudokcidente de Irlando germanan submarŝipon U-216 kun la tuta 45-membra skipo
- 1943: Militkrimoj: apud Stalowa Wola germanoj pafmortigis 25 polojn pro mortigo de unu el ili, kaj en Krakovo samkiale okazigis surstrate la unuan publikan ekzekuton de 20 personoj el gestapa malliberejo; en Ĝenerala Gubernio laŭ nova ordono poloj povus sendi eksterlanden nur du leterojn monate; Orienta Fronto: direktivo de la Ruĝa Armeo pri alinomigo de la frontoj: Kalinina al 1-a Balta, Balta al la 2-a Balta, Centra al Belorusa, Voroneĵa al 1-a Ukraina, Stepa al 2-a Ukraina, Sud-Okcidenta al 3-a Ukraina, Suda al 4-a Ukraina; nokte de la 20-a/21-a de oktobro soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Kieva provinco kaj stacidomon en Nikopol, RAF atakis Leipzig
- 1944: En koncentrejo Aŭŝvico estis malliberigitaj 110 knabinoj malpli ol 14 jaraj; dua soveta okupado de Pollando: en distrikto Lublin soveta armea juĝejo en vilaĝo Niedrzwica kondamnis, en ĉeesto de alvenigitaj loĝantoj, al mortpuno 4 soldatojn de la Pola Enlanda Armeo; Gestapo okazigis montran proceson i.a. de germana kontraŭfaŝisma socialdemokrato Julius Leber, ligita kun la atenco de la 20-a de julio 1944; Ruĝa Armeo kaj Jugoslavaj Partizanoj okupis Beogradon; usona armeo algrundiĝis al filipina insulo Lejteo; fervojlinia trafiko inter Rigo kaj Moskvo refunkciigita; en Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto okupis Debrecen
- 1945: Tutlanda referendumo konfirmis la intencon de Mongolio resti sendependa ŝtato
- 1945: Virinoj en Francio ricevas la rajton voĉdoni en elektoj
- 1946: Partio de la Sendependeco de Porto-Riko fondiĝis
- 1947: Stalinismo: gvidanto de popola partio Stanisław Mikołajczyk sekrete forlasis Pollandon
- 1947: Belorusa SSR (Sovetunio): regiona Dramteatro en Grodno malfermiĝis
- 1947: Flago de la Unuiĝintaj Nacioj oficialiĝis
- 1947: Kontraŭkomunismo: Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco komencis enketadon rilate al Holivudo
- 1948: Unua araba-israela milito: batalo de Be'er Ŝeba komenciĝis
- 1950: Esoterismo: en Brazilo estis fondita Spiritisma Federacio de Piaŭio
- 1957: Chorzów: en elimina matĉo al Futbala Mondpokalo Pollando venkis Sovetunion 2:1 — la venko eĥis tra la tuta sporta Eŭropo (poloj ricevis neniun premion)
- 1959: Rádio e Televisão de Portugal membriĝis al Eŭropa Unio de Radio kaj Televido
- 1962: Ĉin-barata Milito pri ŝtatlimoj eksplodis
- 1967: En Kalifornio oni unuafoje filmis mitan beston - Saskvaĉo
- 1968: Meksikurbo: dum Somera Olimpiko 1968 usonano Richard Fosbury inventis dorsan altosalton gajninte la oran medalon
- 1970: Terorismo: komunisma terorisma movado Ruĝaj Brigadoj estis fondita en Italio
- 1972: Vatikanaj regopovoj informis ambasadoron Kazimierz Papee, reprezentantan polan registaron en ekzilo pri tio, ke Apostola Seĝo konsideras lian mision finita
- 1973: Aŭstralio: malfermo de la Operejo de Sidnejo - en 2003 ĝi iĝis monda heredaĵo de Unesko
- 1976: 16-aĝa Diego Armando Maradona debutis en Argentinos Juniors
- 1980: Grekio revenis al NATO
- 1981: Terorismo: palestinaj teroristoj de Nigra septembro eksplodigis bombon en kaŝita kamiono apud la Nederlanda Sinagogo en Antverpeno pro kio 4 personoj mortis kaj 95 vundiĝis
- 1986: Jicĥak Ŝamir la duan fojon iĝis ĉefministro de Israelo
- 1999: Oni trovis frostiĝintan mamuton
- 2004: Lanĉo de Ubuntu 4.10, nomita Warty Warthog
- 2004: Susilo Bambang Yudhoyono iĝis prezidento de Indonezio
- 2004: Ĉefministro de Libano Rafik Hariri demisiis pro siriaj premoj
- 2011: Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ETA proklamis finon de armita batalado (dum pli ol 40 jaroj 858 personoj pereis)
- 2011: Libia revolucio: Muamar Kadafi estis murdita apud la familia Sirto, nelonge post lia aresto fare de rebelintoj - reganta 42 jarojn
- 2013: Reganta Kristan-Socia Popola Partio de ĉefministro Jean-Claude Juncker gajnis antaŭtempan parlamentan baloton en Luksemburgo
- 2014: Joko Widodo iĝis prezidento de Indonezio
- 2014: Kontraŭislama organizaĵo PEGIDA ekfunkciis en Germanio
- 2018: De Gviana kosmodromo estis lanĉita raketo kun eŭropa-japana kosmosondilo, destinita al esploro de Merkuro
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 239-a tago de la rusa agreso: Pasintan vesperon Volodimir Zelenskij informis ke rusoj detruis 3 laŭvicajn energetikajn objektojn (i.a. varmigan elektrejon en Ivano-Frankivska provinco) kaj alvokis al tutlanda ŝparo de elektra energio: Kievo anoncis paŭzojn en liverado de kurento, metroo de Ĥarkivo funkcias pli malofte, kaj en Vinico la urba amasa transporto; Donecka Polico informis, ke loke de amasa tombo en lastatempe liberigita Liman oni trovis korpojn de 111 civiluloj kaj 35 soldatoj; rusoj minis hidroelektran centralon en Kaĥovka — la akvo de Kaĥovka povas inundi 80 setlejojn; polico fiksis 22 lokojn en liberigita parto de Ĥarkiva provinco, kie okupantoj aplikis torturojn, ankaŭ tiucele forveturigis ukrainojn (kune kun kadavroj) al Rusio kaj poste ilin revenigis
- Mondreago: Rusio transveturigis de Sirio al Ukrainio ĉ. 1200-1600 soldatojn kun kontraŭaviadaj kaj kontraŭraketaj sistemoj S-300; prezidento de Svislando vizitas Ukrainion; usona aktoro kaj reĝisoro Mark Hamill helpis aĉeti pli ol 500 senpilotajn aviadilojn por Ukrainio; Norvegio suspendis analizon de azilaj petoj de rusoj; prezidanto de Ukrainio informis pintkunvenon de 27 ŝtatgvidantoj en Bruselo, ke unu triono de energetika infrastrukturo estis detruita de bomboj kaj senpilotaj aviadiloj, kaj dum virtuala alparolo en Frankfurta librofoiro alvokis literaturistojn kiom eble plej vaste priskrii teroron altrudatan de rusoj al ukrainoj — aldonis "La scio disklarigas"
- 2023: Pollando: en Lublin okazis memorigo de 6 000 poloj, forveturigitaj de soveta okupanto aŭtune 1944 el Lublinio — pli ol 600 personoj pereis en gulagoj
Naskiĝoj
- 1463: Aleksandro Achillini, itala filozofo kaj anatomo (m. 1512)
- 1554: Bálint Balassi, hungara pioniro de liriko, poeto de la hungara renesanco (m. 1594)
- 1616: Thomas Bartholin, dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo, malkovrinto de limfa sistemo (m. 1680)
- 1632: Christopher Wren, angla arkitekto, fondinto de la Reĝa Societo de Londono (m. 1723)
- 1659: Friedrich Weise, germana paroĥestro, filozofo kaj teologo, profesoro (m. 1735)
- 1677: Stanisław Leszczyński, pola filozofo kaj verkisto, reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj ĝisviva duko de Loreno kaj Duklando Bar (m. 1766)
- 1690: Thomas Bartholin, dana juristo (m. 1737)
- 1714: Christoph Anton von Migazzi, germana kardinalo, diplomato, ĉefepiskopo de Vieno (m. 1803)
- 1740: Isabelle de Charrière, nederlanda verkistino verkanta en la franca (m. 1805)
- 1747: François Barthélemy, franca ministro kaj diplomato (m. 1830)
- 1784: Lord Palmerston, ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (m. 1865)
- 1806: George Newbold Lawrence, usona negocisto kaj amatora ornitologo (m. 1895)
- 1809: Mihály Horváth, hungara historiisto, episkopo, ministro (m. 1878)
- 1812: Cyprián Lelek, ĉeĥa katolika pastro, pedagogo, aganto por nacia renaskiĝo en Silezio (m. 1883)
- 1819: Báb, irana religiulo, komercisto el Ŝirazo, profeto fondinta babismon (m. 1850)
- 1820: Lajos Kazinczy, hungara honvedgeneralo (m. 1849)
- 1832: Anton Romako, aŭstra pentristo (m. 1889)
- 1839: Julius Hopf, germana juristo (m. 1886)
- 1840: János Böckh, hungara geologo kaj inĝeniero (m. 1909)
- 1854: Móric Szilasi, hungara lingvisto kaj profesoro (m. 1905)
- 1854: Arthur Rimbaud, franca poeto (m. 1891)
- 1855: Wilhelm Knappe, germana juristo kaj etnologo (m. 1910)
- 1859: John Dewey, usona filozofo kaj pedagogia reformisto, pensisto de progresema eduko, kunfondinto de pragmatismo (m. 1952)
- 1866: Kazimierz Twardowski, pola filozofo (m. 1938)
- 1874: Charles Ives, usona asekuristo kaj komponisto (m. 1954)
- 1878: Lajos Barta, hungara verkisto, dramisto, ĵurnalisto kaj profesoro (m. 1964)
- 1878: Andrés Piñó Alegret, hispana advokato, kunfondinto de la Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj, kunlaboranto de "La Suno Hispana" kaj de la Enciklopedio de Esperanto (m. nekonata)
- 1881: Áron Antal, hungara instruisto, verkisto (m. 1966)
- 1882: Béla Lugosi, hungara holivuda aktoro (m. 1956)
- 1891: James Chadwick, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de neŭtrono, partoprenanto de la Projekto Manhattan (m. 1974)
- 1892: Eoin O'Duffy, irlanda militisto kaj politikisto, gvidanto de la partio Fine Gael (m. 1944)
- 1905: Edmund Fethke, pola inĝeniero-eldonisto, tradukisto, kun sia frato Jean Forge intervjuis plurajn famulojn kiel Wacław Sieroszewski aŭ Kazimierz Bein, ilia Esperanto-lernanto estis Kola Ajayi, kuneldonanto kaj kontribuanto de "Esperanto Triumfonta" kaj "Literatura Mondo", korektisto de klasikaĵoj de la pola literaturo, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio kontribuinta al reapero de esperantlingvaj disaŭdigaĵoj en Pola Radio (m. 1980)
- 1917: Tadeusz Nowakowski, pola katolika pastro, Esperanto-lernanto de Mieczysław Sygnarski, tradukisto, partoprenanto de IKUE-kongresoj, konata de liturgiaj predikoj dum E-mesoj, kunlaboranta i.a. kun "Espero Katolika" kaj "Dio Benu" (m. 2001)
- 1917: Stéphane Hessel, franca diplomato (m. 2013)
- 1920: István Kovács, rumania hungara trejnisto (m. 1995)
- 1923: Otfried Preussler, germana verkisto, konata de porinfana literaturo (m. 2013)
- 1927: Oskar Pastior, rumanuja verkisto germanlingva kaj betonteknikisto (m. 2006)
- 1931: Hana Hegerová, ĉeĥoslovaka kantistino kaj aktorino (m. 2021)
- 1938: István Szilágyi, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1946: Elfriede Jelinek, aŭstra Nobelpremiita verkistino
- 1947: Csaba Miklósi-Sikes, rumania hungara arthistoriisto
- 1948: Éva Máthé, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1951: François Randin, svisa filmisto kaj esperantisto fondinta filmkompanion Nandir
- 1955: Magdalena Tulli, pola verkistino kaj tradukistino
- 1957: Éva Debreceni, rumania hungara verkistino, poetino (m. 2011)
- 1958: Viggo Mortensen, usona aktoro, fotisto, pentristo kaj poeto
- 1961: David Gaines, usona orkestra komponisto uzanta Esperanton, honora prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo
- 1964: Kamala Harris, vicprezidento de Usono
- 1967: Éva Megyes-Lábadi, rumania hungara pupaktorino, reĝisorino
- 1971: Snoop Dogg, usona rep-kantisto
- 1971: Dannii Minogue, aŭstralia kantisto, komponistino kaj aktorino
Mortoj
- 740: Acca, anglosaksa episkopo, katolika sanktulo
- 1139: Henriko la Fiera, duko de Bavario kaj Saksio
- 1187: Urbano la 3-a, papo
- 1401: Klaus Störtebeker, germana pirato en la Balta Maro, gvidanto de Vitalienbröder (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1439: Ambrogio Traversari, itala humanisto, presbitero, teologo, kaj ĝenerala prioro de la Kamaldula Ordeno (n. 1386)
- 1740: Karolo la 6-a, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1685)
- 1796: Gábor Dayka, hungara poeto (n. 1769)
- 1842: Grace Darling, angla heroino kiu helpis savi homojn post ŝiprompiĝo (n. 1815)
- 1872: Friedrich Welwitsch, aŭstra esploristo de Afriko, botanikisto, malkovrinto de velviĉio (n. 1806)
- 1890: Richard Francis Burton, angla soldato, diplomato, lingvisto, verkisto, orientalisto, vojaĝisto kaj esploristo (n. 1821)
- 1896: Félix Tisserand, franca astronomo (n. 1845)
- 1913: Daniel David Palmer, usona spiritisto, fondinto de kiropraktiko (n. 1845)
- 1918: Henrik Gelger, hungara komercisto, redaktoro de Esperanto-gazetoj, poeto, tradukisto (n. 1892)
- 1926: Eugene Victor Debs, usona sindikatisto, kunfondinto de IWW (n. 1855)
- 1929: Rudolf Kittel, germana bibliisto, deĉifrinto de Amarna-leteroj kaj de la kodekso de Hamurabi (n. 1953)
- 1929: José Batlle y Ordóñez, urugvaja ĵurnalisto kaj politikisto, prezidento de Urugvajo (n. 1856)
- 1930: Valeriano Weyler, hispana nobelo, politikisto kaj militisto (n. 1838)
- 1941: Gyula Gyomlay, hungara klasikfilologo, lingvisto (n. 1861)
- 1940: Eduard Stettler, svisa juristo kaj esperantisto prilaborinta statuton de UEA, kies plurfoja gvidanto li estis, aŭtoro de biografio pri Hector Hodler, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, verkanta por la revuo "Esperanto" (n. 1880)
- 1942: Lajos Kovács, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto, tradukisto (n. 1882)
- 1944: Lajos Trózner, hungara instruisto, folkloristo (n. 1867)
- 1959: Werner Krauss, germana filmaktoro (n. 1884)
- 1963: Lajos Csiszár, hungara arkitekto, publicisto (n. 1876)
- 1964: Herbert C. Hoover, prezidento de Usono 1929-1933 (n. 1874)
- 1972: Harlow Shapley, usona astronomo, direktoro de Observatorio de la Universitato Harvard, kunkreinto de Unesko (n. 1885)
- 1975: Ilona Soós, rumania hungara kemiistino (n. 1903)
- 1977: Ivan Jakovleviĉ Bril, ukraina esperantisto, gvdanto de Esperanto-klubo en Ĥarkivo, tradukisto (n. 1904)
- 1982: Korczak Ziółkowski, usona skulptisto, realiginto de la Monumento al Freneza Ĉevalo (n. 1908)
- 1984: Paul Dirac, angla fizikisto, Nobel-premiito pro kontribuo al kvantuma mekaniko (n. 1902)
- 1987: Andrej Kolmogorov, sovetia matematikisto, kreinto de la nuntempa probablokalkulo (n. 1903)
- 1991: András Szécsi, rumana-hungara pentristo (n. 1934)
- 1994: Burt Lancaster, usona akrobato kaj aktoro (n. 1913)
- 1994: Sergej Bondarĉuk, sovetia reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, Popola artisto de Sovetunio, Heroo de socialisma laboro (n. 1920)
- 1994: Mikelo T. Popov, ukraina fizikisto, denaska esperantisto, docento de Akademio Internacia de la Sciencoj, kontribuanta al "Esperanto" (m. 1925)
- 1998: Franz Tumler, aŭstra verkisto (n. 1912)
- 2004: Veronika Ĉerkasova, belorusa esploranta ĵurnalistino, murdita (n. 1959)
- 2004: Sándor Fodor (Neti), rumania hungara ciganmuzikestro (n. 1922)
- 2011: Muamar Kadafi, diktatoro de Libio, murdita (n. 1942)
- 2012: Przemysław Gintrowski, pola inĝeniero, kantisto kaj komponisto, bardo de Solidareco (n. 1951)
- 2014: Christophe de Margerie, franca entreprenisto, direktoro de nafta konzerno (n. 1951)
- 2017: Adam Sobiczewski, pola teoria fizikisto kaj nuklea fizikisto (n. 1931)
- 2018: Wim Kok, ĉefministro de Nederlando (n. 1938)
- 2019: Friederike Zaisberger, aŭstra historiistino kaj arkivistino (n. 1940)
- 2021: Mihály Csíkszentmihályi, hungara-usona psikologo (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Jan Kanty, pola sanktulo, presbitero
- Monda Tago de Statistiko - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj februare 2010
Tagoj de semajno
La 20-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.