Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de aprilo estas la 110-a tago de la jaro (la 111-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 255 tagoj restas.
Je la 20-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1083: Hungario: en ĉeesto de reĝo Ladislao la 1-a, la tombo de reĝo Stefano la 1-a estis malfermita en Fehérvár - de ĉi tiu tago la unua reĝo estas honorata kiel sanktulo, kvankam lia oficiala konsekro okazos nur en la tempo de Kolomano
- 1207: Granda incendio de Magdeburg, kie i.a. tute bruliĝis la katedralo
- 1233: Komenco de la inkvizicio estis formaligita per buleo de papo Gregorio la 9-a
- 1303: La plej granda en Eŭropo Universitato 'Sapienza' de Romo estis fondita
- 1303: Sirio: tritaga batalo de Ŝaĥabo inter mamelukoj kaj mongoloj komenciĝis - katastrofa malvenko de Ghazan
- 1320: Pollando: Sępólno Krajeńskie iĝis urbo
- 1534: Jacques Cartier elnavigis de franca Saint-Malo serĉante okcidentan marvojon al Azio
- 1539: Kondamnita pro apostateco, okdekjara Katarzyna Weiglowa estis ŝtiparumita sur Malgranda Bazarejo en Krakovo
- 1653: Komunumo de Anglio: malfondo de la angla parlamento - komenco de la diktaturo de Oliver Cromwell
- 1657: En golfo de Santa Cruz sur Tenerifo angla admiralo Robert Blake tute detruis hispanan Arĝentan Ŝiparon de 16 ŝipoj
- 1770: Angla velisto James Cook unuan fojon ekvidis marbordon de Aŭstralio
- 1792: Francaj Revoluciaj Militoj komencitaj - Francio deklaris militon al Aŭstrio, al Aŭstrio aliĝis Reĝlando Prusio, kaj sekvan jaron Britio, Nederlando, Hispanio kaj Regno de Sardio
- 1803: Pollando: en Lublin incendio detruis 28 konstruaĵojn, en tio preĝejon kaj monaĥejon de senŝuaj karmelanoj
- Napoleonaj Militoj
- 1808: Reĝlando Holando: Louis Bonaparte translokigis la ĉefurbon de Nederlando de Hago al Amsterdamo
- 1809: Franca armeo venkis la aŭstran en batalo de Abensberg
- 1828: Franca vojaĝisto René Caillié kiel unua neislamano atingis sanktan urbon Timbuktuo kaj revenis viva
- 1841: Edgar Allan Poe eldonis unuan krimliteraturaĵon en la historio de monda literaturo - "La murdo en la strato Morgue"
- 1862: Louis Pasteur kaj Claude Bernard faris la unuan sukcesan teston de pasteŭrizado
- 1876: Bulgara Aprila Ribelo eksplodis - kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de Otomana Imperio
- 1884: Papo Leono la 13-a eldonis enciklikon Humanum genus pri minacoj flanke de framasonismo
- 1887: Batalanto por sendependigo de Pollando Józef Piłsudski estis kondamnita de caraj regopovoj al 5 jaroj de ekziligo al orienta Siberio kaj lia frato Bronisław al 15 jaroj de dura laboro
- 1888: Rezulte de la plej tragika en historio hajlado en barata urbo Moradabad pereis 246 personoj
- 1903: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Princtonio
- 1904: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Herkulino
- 1910: Haleja kometo trapasis sian perihelion
- 1911: Portugala parlamento voĉdonis pri dispartigo de eklezio disde ŝtato
- 1914: Germana astronomo Franz Kaiser malkovris asteroidon Brediĥino
- 1914: Meksika revolucio: venko de usonanoj en batalo de Veracruz
- Unua mondmilito
- 1915: Bjalistoko estis bombita de germanaj aviadiloj kaj aerŝipoj - 13 personoj pereis, 34 vundiĝis
- 1917: En bolŝevisma "Pravda" aperis la aprilaj tezoj de Lenin
- 1918: Ukrainoj liberigis Slovjanskon de bolŝevikoj
- 1919: Al renaskiĝinta Dua Pola Respubliko alvenis unua trajno kun soldatoj de la Armeo de Józef Haller
- 1920: En Sèvres apud Parizo oni subskribis pactraktaton inter Triopa Entento kaj Otomana Imperio
- 1920: La 7-a Somera Olimpiko komenciĝis en Antverpeno
- 1920: En serio de 7 tornadoj en Misisipio kaj Alabamo 224 personoj pereis
- 1923: Faŝisma Italio dekretis pri forigo de slavaj loknomoj
- 1924: Proklamo de turka konstitucio moderniganta la landon kaj abolanta poligamion
- 1926: Usona firmao Warner anoncis novan sonkinon
- 1927: Tanaka Giichi iĝis ĉefministro de Japanio
- 1930: Dimanĉa aldono al "Lidové noviny" estis unuafoje publikigita en Ĉeĥio
- 1934: Sep aviadilistoj, kiuj savis skipon de vaporŝipo premitan de glacio en Arkto, ricevis Oran Stelon de Heroo de Sovetunio
- 1938: Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (Sovetunio) enkondukis dekreton pri deviga instruado de la rusa lingvo en ĉiuj lernejoj
- 1940: En Usono oni montris unuan elektronan mikroskopon
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Varsovio 42 advokatojn restantajn en sidejoj de Advokata Ĉambro, kaj en Lipno 10 polojn; Gestapo arestis en Poznań pli ol 100 polojn kaj deportis ilin al koncentrejo Dachau; en Krakovo Hans Frank fondis Instituton de Germanaj Laboraĵoj en Oriento (IDO), celantan dokumenti ŝajnan germanan karakteron de polaj teritorioj kaj poste iĝi germana universitato; registaroj de Pollando, Francio kaj Britio publikigis deklaron pri respondeco de Germanio pri la faritaj krimoj en Pollando kun kondamno de metodoj de la okupanto; Norda Maro: nord-okcidente de Ŝetlandaj Insuloj germana submarŝipo U-9 sensukcese atakis divizion de polaj destrojeroj
- 1941: germanaj regopovoj kreis en Poznań Universitaton de Tria Regno; Hitler nomumis Alfred Rosenberg ĉefa komisaro pri aferoj de orientaj teritorioj; Balkana kampanjo: subskribo de armistico sur montpasejo Metsovo inter Grekio kaj Germanio, kelkajn horojn poste ĉesis bataloj inter Grekio kaj Italio - en Atenoj kreado de nova registaro; en Vieno komencitaj 5-tagaj interparoloj de Joachim von Ribbentrop kun Galeazzo Ciano pri dispartigo de Jugoslavio
- 1942: Orienta Fronto: Ruĝa Armeo transiris al strategia defendo, fino de la atako komencita la 8-an de januaro
- 1943: en Krakovo Pola Enlanda Armeo atencis kaj vundis Friedrich Krueger, komandanton de SS kaj Polico, anstataŭanto de Heinrich Himmler pri germanigo de ĜG; nokte Aviado de Malproksima Agado atakis Tylża; Masakro de Katin: pola ekzila registaro transdonis al soveta ambasadejo en Londono skribon kun peto klarigi aferon de la murdo de polaj oficiroj en Katin kaj Ĉefa Estraro de Pola Ruĝa Kruco sendis al Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Ĝenevo raporton de Kazimierz Skarżyński el lia restado en Katin; aviadiloj de Royal Air Force dum nokto aeratakis Szczecin
- 1944: Mediteraneo: atako de germana 2-a Aviada Divizio al konvojo US-38 apud Alĝerio - oni sinkigis 2 ŝipojn, kaj kelkajn damaĝis; Turkio: parlamento deklaris ke de la sekva tago ĉesos liveraĵoj al Germanio
- 1945: Galicia-Volinia masakro: pli ol 60 poloj estis murditaj en vilaĝo Borownica (nun distrikto Przemyski) de ukrainaj ŝovinistoj de kvazaŭarmea grupiĝo; Okcidenta Fronto: trupoj de franca 1-a Armeo atingis supran Danubon apud Donaueschingen, Tuttlingen kaj Sigmaringen, trupoj de usona 7-a Armeo konkeris Nurembergon, kaj de la 1-a Armeo finis likvidon de la malamiko el Harz; Itala Rezistado: ribelo de Milano komencita
- 1947: En Pollando estiĝis Operaca Grupo „Vistulo”, taska asocio de pola armeo, kies komandanto iĝis generalo Stefan Mossor. Celo de la Grupo estis armita likvido de krimaj taĉmentoj de ukrainaj naciistoj agantaj en la regiono Sanok-Przemyśl-Lubaczów kaj militara protekto por la Ŝtata Repatriiga Oficejo dum la deporto de ukrainoj el tiuj ĉi terenoj al t.n. Regajnitaj Teritorioj
- 1947: Frederiko la 9-a iĝis reĝo de Danio
- 1947: Federacio Internacia de Volejbalo fondiĝis en Parizo
- 1957: Premiero de pola drama milita filmo Kanalo, reĝisorita de Andrzej Wajda - komenco de la pola filma skolo
- 1963: En San-Paŭlo komenciĝis la 4-aj Tut-Amerikaj Ludoj
- 1963: Groto Lascaux en sudokcidenta Francio kun malkovritaj en 1940 desegnaĵoj el paleolito estis fermita por vizitantoj por ĉiam
- 1967: Aviadilo de Swiss International Air Lines kraŝis sur Kipro mortigante 126 homojn
- 1968: Pierre Trudeau iĝis ĉefministro de Kanado
- 1970: Gvidanto de Pollando Władysław Gomułka estis distingita per la Ordeno de Lenin
- 1984: 11 politikaj malliberuloj forĵetis eblecon de liberigo kontraŭ forveturo el Pollando kaj ĉeso de la agado
- 1988: En Moskvo oni malfermis unuan en Sovetunio ludkampon por basbalo
- 1989: Ĉinaj regopovoj petis studentojn forlasi la Placon Tian An Men en Pekino
- 1989: Vojevodia Juĝejo en Varsovio registris la Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton Solidareco de Individuaj Terkulturantoj
- 1995: Postmortaj restaĵoj de Maria Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie estis transportitaj en la Panteonon de Parizo
- 1998: En Salvadoro oni enkondukis senesceptan malpermeson de aborto (laŭ 84:61 voĉdonoj en parlamento)
- 1998: Germana terorisma organizaĵo Frakcio Ruĝa Armeo malfondiĝis
- 1999: Koloradio: en la masakro de Columbine pereis instruisto kaj 12 studentoj, 24 vundiĝis - sekvis morala paniko, oni prezentis detalan raporton
- 2005: Prezidento de Ekvadoro Lucio Gutiérrez estis demisiita de parlamento
- 2008: Paragvajo: estinta episkopo Fernando Lugo gajnis prezidentan balotadon, kiel unua kandidato ekstera al Partido Colorado ekde 61 jaroj
- 2010: Meksika Golfo: ekokatastrofo en la Meksika Golfo komenciĝis - eksplodo de naftoplatformo rezultigis la naftoverŝon
- 2013: 193 personoj pereis kaj pli ol 12 mil vundiĝis rezulte de tertremo en ĉina provinco Siĉuano
- 2013: Giorgio Napolitano kiel unua en la historio prezidento de Italio refoje elektiĝis
- 2015: Somalio: 10 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ konvojo de UN kun manĝo en Garoowe (Puntlando)
- 2017: Rusia Tribunalo eksterleĝigis agadon de la atestantoj de Jehovo kiel ekstrema organizaĵo
- invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: en Pollando oni malmuntis 3 monumentojn de la Ruĝa Armeo - Instituto pri Nacia Memoro indikis laŭvicajn 60
- 2023: Kievon vizitis Jens Stoltenberg; Svislando atribuis sankciojn al Grupo Wagner; Estonio kaj Slovenio sendos municion al Ukrainio kadre de EU-kompreniĝo; rusia aviadilo Su-34 senintence faligis du bombojn super centro de la rusia urbo Belgorodo
Naskiĝoj
- 1492: Pietro Aretino, itala renesanca verkisto, aŭtoro de leteroj pri politiko kaj moroj (m. 1556)
- 1494: Johannes Agricola, germana teologo, protestanta reformisto kaj humanisto komenciĝinta disputon pri antinomismo (m. 1566)
- 1646: Charles Plumier, franca botanikisto, konata de ekspedicioj al Karibio (m. 1704)
- 1745: Philippe Pinel, franca kuracisto, reformanto de psikiatrio (m. 1826)
- 1767: József Sándorffy, hungara mecenato de teatro (m. 1824)
- 1770: Ferdinando Provesi, itala opero-komponisto (m. 1833)
- 1788: György Haulik, kroata ĉefepiskopo (m. 1869)
- 1807: Wincenty Pol, pola poeto kaj geografo, partopreninto de la Novembra ribelo (m. 1872)
- 1808: Napoleono la 3-a, prezidento kaj imperiestro de Francio (m. 1873)
- 1820: Albert Pálffy, hungara ĵurnalisto, verkisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio, Societo Kisfaludy kaj Societo Petőfi (m. 1897)
- 1839: Karolo la 1-a, reĝo de Rumanio el dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (m. 1914)
- 1845: Barono de Rio Branco, brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto (m. 1912)
- 1845: György Ember, hungara poeto, tradukisto (m. 1905)
- 1847: István Cselkó, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (m. 1930)
- 1848: Kurd Lasswitz, germana sciencfikcia verkisto, sciencisto, instruisto kaj filozofo (m. 1910)
- 1858: Herman Bang, dana verkisto
- 1873: Wojciech Korfanty, pola nacia gvidanto de Supra Silezio, ligita al kristana demokratio, iniciatinto de Sileziaj ribeloj, kunkreinto de pola sendependeco (m. 1939)
- 1889: Adolf Hitler, germana diktatoro, gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, kanceliero de Germanio, militkrimulo respondeca pri morto de milionoj da homoj (m. 1945)
- 1890: Adolf Schärf, aŭstra politikisto, rezistmovadano, kontribuanto al la Aŭstria Ŝtattraktato, prezidanto de Aŭstrujo (m. 1965)
- 1893: Harold Clayton Lloyd, usona komikulo rolinta en 200 komediaj filmoj (m. 1971)
- 1893: Joan Miró, hispana superrealisma pentristo (m. 1983)
- 1893: Edna Parker, usona centjarulino el Indianao (m. 2008)
- 1895: Henry de Montherlant, franca verkisto, partopreninto de la unua mondmilito, membro de la Franca Akademio (m. 1972)
- 1908: Lionel Hampton, usona ĵazmuzikisto, vibrafonisto kaj drumisto, laŭreato de NEA Jazz Masters Fellowship (m. 2002)
- 1910: Brigitte Mira, germana aktorino (m. 2005)
- 1911: Áron Gábor, hungara ĵurnalisto kaj verkisto elmigrinta al FRG (m. 1982)
- 1920: John Paul Stevens, usona advokato kaj juristo, juĝisto de Supera Kortumo de Usono (m. 2019)
- 1920: László Farkas, rumania hungara publicisto, tradukisto kunlaboranta kun la revuo "Nia Epoko" (m. 2005)
- 1923: András Máthé, rumania hungara ĵurnalisto kaj raportisto (m. 1999)
- 1923: László Mühlfay, rumania hungara kuracisto, otorinolaringologo (m. 2007)
- 1923: Tito Puente, portorika muzikisto kaj mamba muzikisto (m. 2000)
- 1939: Gro Harlem Brundtland, norvega trifoja ĉefministrino, difininta fundamentojn de la ideo pri daŭripova disvolviĝo
- 1941: Márton Moyses, rumania hungara poeto, sinbruliginto antaŭ sidejo de la Rumana Komunista Partio (m. 1970)
- 1941: Ryan O'Neal, usona aktoro (m. 2023)
- 1942: Arto Paasilinna, finna verkisto, kies romanoj estis tradukitaj al pli ol 45 lingvoj (m. 2018)
- 1945: Gregory Olsen, usona entreprenisto, inventisto, kosma turisto
- 1947: Viktor Suvorov, soveta verkisto, oficiro de la Soveta Armeo kaj de la spionagentejo GRU, fuĝinta al Britio
- 1949: Jessica Lange, usona aktorino famiĝinta per la filmo Frances
- 1954: Piotr Gliński, pola sociologo de kulturo kaj civitana socio, prezidanto de Pola Sociologia Societo, altlerneja lekciisto, politikisto, parlamentano, ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, vicĉefministro
- 1955: Bernard Lagrange, franca denaska esperantisto verkinta libron pri biogaso
- 1959: Stephen Harper, ĉefministro de Kanado, gvidanto de la Konservisma Partio
- 1959: Győző Zsigmond, rumania hungara etnografo
- 1961: Márton Fülöp, rumania hungara operkantisto
- 1963: Marem Arapĥanova, unua kaŭkazanino honorita kiel Heroo de Rusio, murdita de ĉeĉenaj teroristoj
- 1967: Mike Portnoy, usona frapinstrumentisto, kantaŭtoro kaj kantisto
- 1971: Tina Cousins, angla kantistino ĉe elektronika muziko
- 1972: Željko Joksimović, serba kantisto, komponisto, muzikisto
- 1987: Anna Rossinelli, svisa ĵaza kantistino
Mortoj
- 689: Caedwalla, reĝo de Wessex, Anglio (n. ĉirkaŭ 659)
- 1164: Viktoro la 4-a, kontraŭpapo (n. ĉirkaŭ 1095)
- 1176: Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke), normanda invadinto de Irlando (n. 1130)
- 1314: Klemento la 5-a, papo translokiginta la papan rezidencon en 1309 al Avignon (n. ĉirkaŭ 1260)
- 1558: Johannes Bugenhagen, germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto (n. 1485)
- 1643: Christoph Demantius, germana komponisto, muzikteoriisto, verkisto kaj poeto (n. 1567)
- 1709: Johann Ernst von Thun, salcburga princĉefepiskopo (n. 1643)
- 1792: Ádám Teleki, hungara grafo, poeto, tradukisto (n. 1740)
- 1821: Franz Karl Achard, germana fizikisto kaj kemiisto, ekproduktinta sukeron el betoj (n. 1753)
- 1831: August Lafontaine, germana verkisto
- 1861: Johann Friedrich Möller, germana teologo populariganta kateĥismon (n. 1789)
- 1869: Carl Loewe, germana komponisto, orgenisto, dirigento kaj kantisto (baritono) (n. 1796)
- 1872: Andrej Sládkovič, slovaka poeto de romantismo, esperantigata (n. 1820)
- 1872: Ljudevit Gaj, kroata juristo kaj lingvisto, kunkreinto de la moderna kroata skriba lingvo (n. 1809)
- 1882: Tuiskon Ziller, germana pedagogo kaj juristo (n. 1817)
- 1885: Richard Ansdell, angla pentristo specialiĝinta pri oleopentraĵoj (n. 1815)
- 1902: Sousândrade, brazila poeto kaj verkisto (n. 1833)
- 1906: Karel Liebscher, ĉeĥa pentristo, pejzaĝisto kaj ilustristo (n. 1851)
- 1912: Bram Stoker, irlanda verkisto famiĝinta pro la rakonto Drakulo (n. 1847)
- 1918: Ferdinand Braun, germana Nobelpremiita fizikisto prilaborinta rektifilon kaj kristaldetektilon (n. 1850)
- 1918: Hans Breuer, germana kuracisto (n. 1883)
- 1920: Dmitrij Ivanovskij, rusa mikrobiologo, malkovrinto de virusoj (n. 1864)
- 1927: Enrique Simonet, franca verkisto kreanta en la akademia stilo (n. 1866)
- 1932: Giuseppe Peano, itala matematikisto, kreinto de aksiomoj de aritmetiko pri naturaj nombroj kaj de la planlingvo Latino sen fleksio (n. 1858)
- 1945: Wacław Sieroszewski, pola verkisto kaj socia aganto ekziligita el Siberio, parlamentano kaj senatano de la Dua Pola Respubliko (n. 1858)
- 1945: Ernő Tibor, rumania hungara pentristo, reprezentanto de impresionismo kaj nov-impresionismo, viktimo de la koncentrejo Dachau (n. 1885)
- 1947: Kristiano la 10-a, reĝo de Danio kaj Islando (n. 1870)
- 1948: Avedis Aharonjan, armena politikisto, verkisto kaj revoluciulo (n. 1866)
- 1949: Egid Filek von Wittinghausen, aŭstra juristo, pedagogo kaj verkisto (n. 1874)
- 1951: Sándor Zöld, hungara kuracisto, politikisto, ministro (n. 1913)
- 1962: Lajos Tóth, rumania hungara pastro, publicisto, tradukisto (n. 1878)
- 1970: Paul Celan, rumana germanlingva poeto kaj tradukisto (n. 1920)
- 1974: Richard Huelsenbeck, germana verkisto, reprezentanto de dadaismo (n. 1892)
- 1980: Károly Borbáth, rumania hungara historiisto (n. 1931)
- 1985: Charles Francis Richter, usona tertremosciencisto, aŭtoro de logaritma skalo pri tertremoj (n. 1900)
- 1989: George Bidwell, brita verkisto, specialiĝanta en beletrigaj biografioj kaj historiaj romanoj, loĝinta en Pollando (n. 1905)
- 1993: Cantinflas, meksika komediisto de teatro kaj kino, nomata meksika Charlie Chaplin (n. 1911)
- 1998: Octavio Paz, meksika Nobelpremiita verkisto kaj diplomato (n. 1914)
- 1999: Señor Wences, hispana ventroparolisto, centjarulo (n. 1896)
- 2002: Vlastimil Brodský, ĉeĥa filma kaj televida aktoro, rolinta en Arabela, Arabela revenas, La vizitantoj (n. 1920)
- 2008: Andrzej Pomian, pola verkisto, historiisto, korespondanto de pollingva filio de Radio Libera Eŭropo (n. 1911)
- 2009: Aladár Lászlóffy, rumania hungara poeto, eseisto, frato de Csaba Lászlóffy (n. 1937)
- 2010: Duilio Magnani, itala pastro, gvidanto de multego da pilgrimoj al San Giovanni Rotondo, ligita kun Patro Pio, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kontribuinta al esperantlingvaj salutoj de la papo je Kristnasko kaj Pasko, gastiganto de Ekumena Esperanto-Kongreso kaj de la Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, honora membro de UEA (n. 1928)
- 2018: Avicii, sveda diskĵokeo el Stokholmo (n. 1989)
- 2021: Idriss Déby, prezidento de Ĉado (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Tago de Gazetarlibereco - laŭ iniciato de la Raportistoj sen limoj
- Tago de la ĉina lingvo kadre de la Lingvaj tagoj ĉe UN
Tagoj de semajno
La 20-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.