ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Gad, Natano | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
| |||||
La 2-a libro de Samuel (mallonge "2 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive la kristana Malnova Testamento en la Biblio.
Kune kun 1 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.
Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: שמואל ב
- en la greka Septuaginto (LXX): ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β' (LXX, same la latina Vg ĝis 1979, nombras ne 1-2 Sam kaj 1-2 Reĝ, sed 1-4 Reĝ.)
- en la latina Nova Vulgato: LIBER SECUNDUS SAMUELIS
Ĝi nomiĝas tia, ĉar je la komenco de la 1-a libro la ĉefrolulo estas la juĝisto kaj profeto Samuel.
Aŭtoro

La libroj Samuel kaj Reĝoj en la hodiaŭa formo estas verkitaj en la ora epoko de la hebrea lingvo.
- Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!
La aŭtoro(j) jam konis diversajn aliajn verkojn, kiujn ili transprenis:
- La historion (rakontaron) pri la ekreĝiĝo de David (1 Sam 16,13 - 2 Sam 5)
- La historion (rakontaron) pri la tron-heredo post David (2 Sam 10 - 20 kaj 1 Reĝ 1 - 2)
Enhavo kaj strukturo
La libro rakontas pri la regado de reĝo David.
Jen ebla strukturo: [1]
- David reĝo (2 Sam 1 - 9)
- Historio pri la heredo de David (2 Sam 10 - 20, daŭrigota en 1 Reĝ 1 - 2)
- Aldonaĵoj (2 Sam 21 - 24)
Jen kelkaj konataj perikopoj:
- La translokigo de la Kesto de la Interligo al Jerusalem (2 Sam 6)
- David kaj Bat-Ŝeba (2 Sam 11)
- David kaj Abŝalom (2 Sam 13 - 19)
Teksto de la hebrea originalo
La 2-a libro de Samuel en la hebrea kaj la angla Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanaĥ/10.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20010501170235/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/2samuel.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
|