![](../I/North_Buda_Wikivoyage_banner.jpg.webp)
2-a distrikto de Budapeŝto | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
district of Budapest | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 85 018 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 340 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 31′ N, 19° 1′ O (mapo)47.51666666666719.016666666667Koordinatoj: 47° 31′ N, 19° 1′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 36,34 km² (3 634 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
La 2-a distrikto de Budapeŝto estas administra unuo en la hungara ĉefurbo. Ĝia parto estas la fama Rózsadomb [rOzadomb], kiu estis/estas ŝatata loĝloko de riĉeguloj. Tiu urboparto estas pulmo de la ĉefurbo.
La loknomo Rózsadomb signifas: monteto pri rozo. Tio devenas el la turka regado, kiam turko kultivis tie rozojn. Apartenas al tiu distrikto iamaj vilaĝoj kaj aliaj loĝlokoj Adyliget, Kurucles, Lipótmező (=kampo de Leopoldo), Pasarét (herbejo de paŝao), Hűvösvölgy, Máriaremete, Újlak, Pesthidegkút, montoj Hárshegy kaj Szemlőhegy.
![](../I/Bp2kerulet.png.webp)
Bazaj informoj
Situo
La distrikto situas centre kaj norde de la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo sur montoj. La plej altaj montoj estas: Hármashatár-hegy (495 m), Hárs-hegy (454 m), Vihar hegy (453 m), Felső-Kecske-hegy (443 m) kaj Látó-hegy (376 m). La nomdonanta Rózsadomb estas nur monteto preskaŭ apud Danubo.
Historio
Post formiĝo de la ĉefurbo Rózsadomb kaj ankaŭ Pasarét iĝis luksa zono. La ceteraj partoj estis satataj ekskursejoj, sed nuntempe la tuta distrikto luksiĝas. En tiu distrikto funkcias la plej granda vendejego, 11 bazlernejoj, 2 muzikaj lernejoj, 10 infanĝardenoj kaj 6 gimnazioj.
Vidindaĵoj
![](../I/Polg%C3%A1rmesteri_Hivatal._-_Budapest%252C_II._ker._Mechwart_liget.jpg.webp)
![](../I/Lukacs-Furdo.jpg.webp)
- Maŭzoleo de Gül Baba, viva pilgrimloko de turkoj
- 2 kavernoj
- luksaj loĝdomoj laŭ stilo Bauhaus
- Sinagogo en Buda
- ekskursejoj
- Preĝejo de Sankta Antonio (Pasarét)
- Preĝejo de Vizito de Maria (Budapeŝto) en loĝkvartalo Újlak
- Kirko Vizito de Maria (Pesthidegkút)
- Kirko Sankta Spirito (Remetekertváros)
- grekokatolika Preĝejo Sankta Floriano (Budapeŝto)
Ĝemelkomunumoj
- Sinagogo
- Romkatolika preĝejo, kie rifuĝintaj germanoj kolektiĝis dum disfalo de GDR
- Kermesa preĝejo
- Moderna preĝejo de Sankta Antonio (Pasarét)