Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de marto estas la 61-a tago de la jaro (la 62-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 304 tagoj restas.
Je la 2-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 986: Ludoviko la 5-a iĝis reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1384: Pollando: dum kunveno de nobeloj en Radomsko oni decidis pri entronigo de Jadviga el dinastio de Anĵuo
- 1403: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo esprimis konsenton fondi monaĥejoj de karmelanoj en Pilzno kaj transdonis teron por ĝia konstruo
- 1431: Post granda okcidenta skismo komenciĝis unua konklavo, dum kiu Eŭgeno la 4-a iĝis papo
- 1443: Alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj setligis Neudorf (nuntempe Orzysz)
- 1444: Albana popola heroo Skanderbeg formis kontraŭturkan aliancon kun nobeloj en Lezhë
- 1458: Georgo de Podebrado kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1476: Batalo de Grandson, unua venko de svisoj en la Burgonja Milito
- 1503: Venecia Respubliko subskribas traktaton kun Otomana Imperio, forlasante Lepanton, sed konservante Ioniajn insulojn
- 1609: Pola-sveda milito: venko de poloj en sieĝita Pärnu
- 1616 Venko de polaj trupoj, komandataj de Samuel Korecki, super moldavaj fortoj en la tria batalo de Chocim
- 1660: Otomana Imperio: el dokumento adresita al sultano montriĝis amasaj fuĝoj de kamparanoj el ĉiuj bulgaraj regionoj - la registro enhavas 883 impostajn unuojn de ĝizia, kolektata de ne-islamanoj, estis neeble enspezi impostojn laŭ ilia preskribita kvanto, kio iĝis konstanta kondiĉo de la otomana trezorejo
- 1791: En Francio fratoj Chappe komencis eksperimentojn kun transsendo de sciigoj pere de optika telegrafio
- 1796: Napoleono Bonaparte ekkomandis italan armeon
- 1799: Franca militiro al Egiptio: francaj trupoj okupis Ramlon
- 1807: Britio malpermesis sklavkomercon inter Afriko kaj Ameriko
- 1811: Venko de hispana ŝiparo super argentinaj ribelantoj en batalo de San Nicolás sur la rivero Parana
- 1817: Itala arkeologo Giovanni Battista Belzoni esploris lokon de la Temploj de Abu Simbel
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Puławy
- 1835: Ferdinando la 1-a iĝis imperiestro de Aŭstrio
- 1836: Respubliko Teksaso sendependiĝis (de Meksiko)
- 1855: Aleksandro la 2-a iĝis imperiestro de la Rusia imperio
- 1858: Pola komediverkisto Aleksander Fredro edziĝis en Lvovo
- 1861: Kongresa Pollando: en la Tombejo Powązki en Varsovio okazis funebra ceremonio de 5 poloj mortigitaj de cara armeo dum unu el pluraj masakroj, interalie de Zdzisław Rutkowski, kiu montriĝis granda manifestacio de la pola patriotismo en okupata de rusoj Pollando
- 1864: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: imperiestro Aleksandro la 2-a dekretis pri proprietigo de kamparanoj en la Kongresa Pollando (por malinteresigi ilin pri la insurekcio)
- 1874: Lasta diservo en preĝejo de Trzęsacz (distrikto Gryfice) okazis antaŭ ties detruo pro falo de apudbalta klifo
- 1875: Béla Wenckheim iĝis ĉefministro de Hungario
- 1877: Rutherford B. Hayes iĝis prezidento de Usono - pro manko de unusignifa balotrezulto decidis speciala komisiono de la Usona Kongreso
- 1899: En Vaŝingtonio fondiĝis Nacia Parko Mount Rainier
- 1905: Inaŭguro de Kuracista Domo en Krakovo, subigita al aŭstra aneksaĵo
- Unua mondmilito:
- 1917: Prezidento Woodrow Wilson subskribis leĝon pri usona civitaneco al loĝantaro de Puerto Rico
- 1918: Trupoj de Ukraina Popola Respubliko kaj Germanio forpelis bolŝevikojn de Kievo
- 1919: Moskvo: fonda kongreso de la Tria Internacio komenciĝis, fondita de 19 komunistaj partioj — partoprenis 52 delegitoj el 30 landoj
- 1919: Pola-ukraina milito: post kelktaga armistico ukrainoj neatendite pripafis Lvovon
- 1922: Centra Litovio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko
- 1924: Lasta simfonio de finnlanda komponisto Jean Sibelius estis kreita
- 1930: André Tardieu la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1933: Novjorko: premiero de aktorfilmo King Kong
- 1933: Tri mil personoj pereis kaj 12 mil vundiĝis rezulte de tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo en la nord-orienta parto de la japana insulo Honŝu
- 1933: Granda Depresio: ĝenerala striko de tekstilistoj en Lodzo kaj ties distrikto komenciĝs
- 1938: Moskvo: Granda Teroro kulminis — oni akuzis 21 kontraŭulojn de la kolektivigo en Sovetunio, interalie Nikolaj Buĥarin
- 1939: Vatikano: kardinalo ŝtatsekretario iĝis papo Pio la 12-a
- 1939: En Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio oni establis koncentrejojn Lety (Písek) kaj Hodonín (Kunštát) por ciganoj, funkciantaj sub la germana kontrolo ankaŭ en la Protektorato Bohemio kaj Moravio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana kampa ĝendarmaro pafekzekutis en arbaroj apud Ostrołęka ĉirkaŭ 500 polojn kaj judojn; Krakovo: unua kunsido de la t.n. Komisiono pri Defendo de Tria Regno por Ĝenerala Gubernio dediĉita al la pola subtera movado, kie oni i.a. konstatis, ke dum la lastaj 14 tagoj aperis 14 novaj organizaĵoj, ke antaŭmilite estis 140 mil radioriceviloj, kaj estis redonitaj apenaŭ 87 mil; en Varsovio Konsilio pri Defendo en Ĝenerala Gubernio voĉdonis detrui per "unu bato" supozatajn gvidantojn de la Pola Rezistomovado - impulso al Eksterordinara Ekstermiga Agado; Guberniestro Hans Frank deklaris, ke oni devas tiel influi sintenon de ukrainoj, ke ĝi estu kontraŭpola kaj porgermana; en Angers pola ekzila registaro vivigis Paderewski-Komitaton de Helpo por la Pola Ruĝa Kruco; Aliancanoj petis Svedion kaj Norvegion permesi trairon de trupoj de Okcidenta Eŭropo al Finnlando — Oslo kaj Stokholmo rifuzis
- 1941: En distrikto Radomski estis pli ol 20 mil metiejoj, kies 43% apartenis al judoj; Krakovo: "Krakauer Zeitung" anoncis alvenigi al la germana juĝejo estintan ministron pri eksteraj aferoj Józef Beck, kiu respondecas pro "ekesto de la milito"; garda servistaro de SS en Aŭŝvico estis plifortigita je unu kompanio kaj nun nombras 5 gardkompaniojn; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis KIlon; Balkanoj: je la 6.00 germana 12-a armeo de Rumanio eniris al Bulgario, germana 8-a Aviada Korpuso translokiĝis al aerodromoj apud Sofio kaj Plovdiv; nokte RAF atakis havenojn en Brest, Calais kaj Rotterdam
- 1942: Operaco Reinhardt: en germana ekstermejo Chełmno pereis ĉirkaŭ 900 judoj de Krośniewice; germana polico pafmortigis en Palmiry 89 polojn (malliberuloj de Pawiak), en tio redaktoron de la revuo "Teatr Ludowy" (Popola Teatro); SS pafmortigis en punlaborejo apud koncentrejo Treblinka ĉirkaŭ 100 politikaj malliberuloj, alveturigitajn sekrete de Varsovia enketa malliberejo Pawiak; germanaj regopovoj malfondis en Vilno Teologian Fakultaton de Universitato al Stefan Batory; Pola Rezistomovado: Speciala Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj kun taĉmento de Pola Enlanda Armeo el Łańcut-Areo frakasis deponejon de soveta armilaro en Distrikto Przemyśl — oni forveturis ĝin sur 6 sledoj; Filipina Fronto: japanoj alteriĝis en Zamboanga sur Mindanao; Aŭstralio deklaris militon al Siamo
- 1943: Pola Subtera Ŝtato: Supera Landa Juĝejo en Królewiec mortpunis 6 membrojn de aktivanta en Suvalkio konspira organizaĵo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo) - 40 ceteraj membroj estis direktitaj al punlaborejoj de 3 ĝis 10 jaroj; Pola Rezistomovado: en Distrikto Przemyśl taĉmento de Landa Armeo el Łańcut-Areo transprenis de armildeponejo de Wehrmacht 50 fusilojn kun municio; Vatikano direktis al ministerio pri eksteraj aferoj de Tria Regno memorialon pri reprezalioj de Romkatolika Eklezio en Provinco Vartlando kaj Ĝenerala Gubernio - germanaj regopovoj ĝin malakceptis; Orienta Fronto: kontraŭatake germana 1-a Kirasita Armeo konkeris Slovjanskon kaj la 4-a atingis maldekstraborde Donec en Ĥarkiva provinco; Pacifika Fronto: Batalo en Bismarka Maro komenciĝis - aŭstraliaj kaj usonaj aerarmeoj atakis kaj detruis grandan japanan ŝipan konvojon en la Bismarka Maro, norde de Papuo-Nov-Gvineo
- 1944: Sonderdienst, ĝendarmoj kaj SS venĝe, pro neliveritaj kontingentoj, pafmortigis en vilaĝo Palikije (Distrikto Lubelski) 7 polojn kaj bruligis 12 domojn, kaj germana polico pafekzekutis en Wisznice (distrikto Bialski) 30 malliberulojn, alveturigitajn de Biała Podlaska, kaj en Skarżysko-Kamienna 18 personojn, krome pendumis en Gilowice 9 polojn venĝe pro mortigo de 2 ĝendarmoj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Tomaszów-Areo frakasis taĉmenton de kunlaborista Orienta Legiono el Kaŭkazio kaj Centra Azio; pakto inter Britio kaj Francio pri utiligo de franca komerca ŝiparo por Aliancanaj transportoj; brita gazetaro publikigis registaran deklaron pri liverhaltigo de militaĵoj al Turkio; nokte RAF atakis Stuttgart
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Pyrzyce kaj Miastko, atingante Kołobrzeg, Resko, Świdwin kaj Chociwel; en Radzyń el restadanta unuo de komunista Pola Armeo fuĝis 380 soldatoj; NKVD kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo nokte de la 1-a/2-a de marto faris en Bydgoszcz kaptadon de poloj, kiuj estis enskribitaj al la tria grupo de germana nacieca listo — kaptitajn oni arestis kaj forveturigis; bataliono de la Popola Pola Armeo dizertis; taĉmento de Pola Enlanda Armeo kaj vilaĝaj memdefendoj en Pawłokoma, apud Dynów, murdis 150-366 ukrainojn (krom grupo de virinoj kaj infanoj), venĝe pro forkapto kaj murdo de 11 poloj fare de la Ukraina Ribela Armeo; usona 8-a Aviada Armeo atakis Dresdenon; Okcidenta Fronto: en Vestfalio usona 1-a Armeo konkeris Bedburg (7-a Armea Korpuso), la 9-a - Neuss (19-a AK) kaj Krefeld (13-a AK); Birma Fronto: barata 20-a Infanteria Divizio kaj brita la 2-a kuniĝis maldekstraflanke de Iravadio
- 1946: Ho Chi Minh elektiĝis prezidento de Nord-Vjetnamio
- Stalinismo:
- 1948: Militista Regiona Juĝejo en Varsovio verdiktis mortpunon al subkolonelo Stanisław Kasznica, komandanto de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj kapitano Lech Neyman (ambaŭ estis ekzekutitaj la 12-an de majo)
- 1950: Ministerio de Publika Sekureco kreis sekretan Specialan Buroon, kies tasko estis certigo de la „purigo de parti-membroj” rilate al la Pola Unuiĝinta Laborista Partio, suspektataj pri dekstrulaj-naciismaj deflankiĝoj aŭ trockiismo — laŭ soveta modelo i.a. estis arestitaj kiel malamikoj interalie Marian Spychalski kaj Władysław Gomułka
- 1954: UEFA decidis establi Ligon de Ĉampionoj de UEFA
- 1955: Pola Unuiĝo de Piedpilko iĝis membro de UEFA
- 1955: Kamboĝa reĝo Norodom Sianuk abdikis cedante la postenon al sia patro
- 1958: Unua transversa trairo de Antarkto finiĝis
- 1956: Franca protektorato de Maroko: Maroko kun parto de la hispana Maroko sendependiĝis kiel sultanlando - negocisto de la sendependeco Mohamedo la 5-a iĝas reganto
- 1969: Zhenbao: soveta-ĉina konflikto apud Ussuri komenciĝis
- 1969: Tuluzo: unua flugo de la supersona franca-brita pasaĝeraviadilo Konkordo - la prototipo ne trapasis sonmuron dum tiu ĉi flugo
- 1970: Nova konstitucio de Rodezio ekvalidis enkondukanta respublikanan sistemon - Rodezio deklarita respubliko fare de Ian Smith (Suda Rodezio)
- 1977: Libio iĝis Ĝamahirio - Ĝenerala Popola Kongreso de Libio adoptis la "Deklaracion pri la Starigo de la Aŭtoritato de la Popolo"
- 1978: Episkopo László Gábor Kádár de Veszprém estis translokigita al ĉefepiskopujo de Eger
- Revolucioj de 1989:
- 1989: Por rompi obstaklojn de konversacio dum Ronda Tablo apud Varsovio okazis sekreta renkonto de generalo Czesław Kiszczak kaj Lech Wałęsa - oni tiam atingis kompromison pri balotoj al Pola Sejmo kaj Pola Senato kaj manieron elekti prezidenton
- 1992: Ok eksaj respublikoj de Sovetunio (Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizujo, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio) kaj San-Marino aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Pollando kaj Belorusio starigis diplomatiajn rilatojn
- 1995: En Usono fondiĝis kompanio Yahoo!
- 1998: Naturaj satelitoj de Jupitero: sur Eŭropo estis malkovrita akvo
- 1998: Aŭstrio: infanaĝa Natascha Kampusch estis forkaptita en Vieno
- 2000: Ĉilia diktatoro kaj eksprezidento Augusto Pinochet estis liberigita el hejmaresto en Londono
- 2001: Premiero de filmo Antaŭprintempo, reĝisorita de Filip Bajon, laŭ la romano de Stefan Żeromski
- 2001: Fundamentisma movado de taliboj komencis en Afganio detrui statuojn de la budhoj el Bamijano el la 6-a jarcento
- 2003: Italio: dum interpafado kun membroj de komunistaj Ruĝaj Brigadoj, proksime al Castiglion Fiorentino, pereis polica inspektoro, unu teroristo estis mortigita, la alia arestita
- 2006: Unua numero de pollingva monatrevuo Le Monde diplomatique aperis
- 2008: Dmitrij Medvedev iĝis prezidento de Rusio
- 2008: Nokta eltombigo de katolika stigmatizita sanktulo Pio el Pietrelcina (de la 2-a/3-a de marto)
- 2009: En atenco pereis João Bernardo Vieira, prezidento de Gvineo Bisaŭa, mortigita en atako de grupo da soldatoj al lia loĝejo en Bisaŭo
- 2017: Nomiga ceremonio por la kemiaj elementoj moskovio, teneso kaj oganesono okazis en la Rusia Akademio de Sciencoj
- 2018: Bakuo: 26 personoj pereis kaj 4 vundiĝis rezulte de incendio de ligna domo en kuraccentro de droga dependeco - viktimoj estis ĉefe pacientoj ligitaj al litoj
- 2020: "Sekreta" vatikana arĥivo kun dokumentoj de papo Pio la 12-a el la periodo 1939-1958 malfermita - lige al riproĉoj de parto de judoj, ke la papo nesufiĉe kontraŭstaris al holokaŭsto
- 2021: Funkciigo de pola versio de la vendejo Amazon.com
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 7-a tago de la rusa agreso: ukraina Defend-Ministerio informis ke dum la lastaj 6 tagoj 5 840 rusiaj soldatoj pereis; post trifoje plenforte pripafata kaj bombita dum la pasinta tagonokto Ĥarkivo, 21 personoj pereis kaj 112 estis vunditaj, evakuo de eksterlandaj studentoj komencita — tagmeze apud la urbo estis frakasita rusa elita unuo de Memstara Brigado de Motorigitaj Pafistoj; 128 vunditoj estas en malsanulejoj de Mariupol — kuracistoj jam ne revenas al siaj hejmoj; en Odeso akuŝist-malsanulejo pripafita; en Ĵitomir krozmisilo trafis turdomon, 4 personoj mortigitaj, en tio infano, oni pripafis 3 malsanulejojn; en Zaporiĵa provinco ukrainoj blokas aliron al la plej granda en Eŭropo nuklea centralo; Mariupolo estas ĉirkaŭita de rusiaj trupoj, defendata de la plej heoroa ukraina bataliono Azov; en Buĉa oni detruis kolumnon de rusiaj atakveturiloj; ukraina flanko informis ke sub bomboj kaj pripfoj pereis jam pli ol 2 mil civiluloj; urbeto Konotop en Sumia provinco ricevis ultimaton kun postulo ne rezisti, alikaze estos plenforte pripafita - venĝe pro grandaj perdoj de la Rusia armeo, kiu unuafoje de la militkomenco transiris al ofensivo (laŭ Pentagono utiligante 80% de sia atakpotenco); portalo zerkalo.io publikigis fotojn de detruita Ĵitomir
- Mondreago: Usono fermis sian aerspacon por rusiaj aviadiloj, aliĝante al pli ol 30 ŝtatoj; Radio Svoboda informis ke en la Homela regiono la malsanulejoj estas plenigitaj de vunditaj rusiaj soldatoj; ukraina ambasadoro ĉe UN: celo de Rusio ne estas okupado de Ukrainio, sed genocido ; ĉ. 70 japanoj anoncis sin al ukraina volontula fremdlanda formacio (inter ili 50 membroj de la memdefendo de Japanio); Roskosmos pro retpirataj atakoj de Anonymus-grupoj perdis kontrolon pri propraj spionaj satelitoj; Papo Francisko diris al poloj: Vi kiel unuaj apogis Ukrainion malfermante siajn landlimojn, siajn korojn kaj pordojn al siaj hejmoj por ukrainoj fuĝantaj antaŭ la milito; EU-ambasadoroj agnoskis sankciojn kontraŭ Belorusio; Tvitero: Aleksej Navalnij el punkolonio alvokis rusojn ke ili ĉiutage je la 14-a horo kolektiĝu centre de siaj urboj kaj montru kontraŭstaron al agreso de Putin, malgraŭ risko de aresto
- 2023: 372-a tago de la rusa agreso: Pasinttage ukraina armeo rebatis oriente pli ol 170 rusajn atakojn; rezulte de nokta raketa atako al kvinetaĝa domo en Zaporiĵo, cele elektita, sub ruinoj ĝis nun oni trovis 3 mortigitajn personojn kaj 6 vunditajn el 11 savitajn; Ukraina Defend-Ministerio: ukraina soldato en unu batalo apud Marjinka en Donecka provinco detruis 5 rusajn tankojn pere de usona permana elpafilo Javelin; en vilaĝo de Ĥersona provinco 9 personoj estis vunditaj post atako de rusa senpilota aviadilo al homvico atendanta humanitaran helpon; malgraŭ rusa ofensivo al Baĥmut en la urbo restas 5 mil personoj, inkluzive de 37 infanoj
- Mondreago: Parlamento de Moldavio agnoskis, ke Rusio komencis militon kontraŭ Ukrainio de la anekso de Krimeo al Rusio en 2014 kaj de tiu tempo daŭras ĝia agreso, kiu estis plenskale intensigita la 24-an de februaro de la pasinta jaro; dum pintkunveno G20 en New Delhi okazis la unua de la invado 10-minuta konversacio inter Antony Blinken kaj Sergej Lavrov
Naskiĝoj
- 1316: Roberto la 2-a, reĝo de Skotlando (m. 1390)
- 1459: Adriano la 6-a, nederlanda papo (m. 1523)
- 1481: Franz von Sickingen, germana nobelo, aktivulo de reformacio (m. 1523)
- 1545: Thomas Bodley, angla diplomato, bibliotekisto, filologo, erudiciulo, helenisto, hebreisto, fondinto de la Biblioteko Bodleian en Oksfordo (m. 1613)
- 1597: Friedrich Hortleder, germana historiisto (m. 1640)
- 1760: Camille Desmoulins, franca advokato, politikisto, revoluciisto, ekzekutita (m. 1794)
- 1770: Louis Gabriel Suchet, franca politikisto kaj militisto, marŝalo de la Unua Imperio (m. 1826)
- 1773: August Schumann, germana librovendisto kaj eldonisto (m. 1826)
- 1793: Sam Houston, prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso (m. 1863)
- 1810: Leono la 13-a, papo (m. 1903)
- 1817: János Arany, hungara poeto (m. 1882)
- 1820: Multatuli (Eduard Douwes Dekker), nederlanda verkisto (m. 1887)
- 1821: Károly Bérczy, hungara tradukisto, poeto, ano de la Societo de Dekopo, akademiano (m. 1867)
- 1824: Bedřich Smetana, ĉeĥa komponisto (m. 1884)
- 1829: Zsigmond Gámán, hungara ĵurnalisto kaj verkisto pri ekonomiko (m. nekonata)
- 1842: Enrique Gaspar y Rimbau, hispana diplomato kaj verkisto (m. 1902)
- 1859: Ŝolom Alejĥem, juda verkisto, kunfondinto de literaturo en la jida lingvo, kies novelon esperantigis L. L. Zamenhof, konata de la muzikalo Violonisto sur la tegmento (m. 1916)
- 1862: Boris Golicin, rusa fizikisto, inventinto de sismografo (m. 1916)
- 1875: Oszkár Jászi, hungara politikisto, sociologo (m. 1957)
- 1876: Pio la 12-a, papo, servisto de Dio (m. 1958)
- 1879: Peeter Ernits, estona instruisto kaj esperantisto el Valga (m. nekonata)
- 1882: Arĥip Teslenko, ukraina verkisto, kies rakonto aperis en "Usona Esperantisto (m. 1911)
- 1884: Hynek Karel Bouška, ĉeĥa oficisto, pioniro de Esperanto, kunfondinto de la Esperantista Klubo en Praha, iniciatinto kaj komitatano de Bohema Asocio Esperantista, redaktoro de "Bohema Esperantisto", kunlaboranto de "La Progreso" tradukanto, aŭtoro de la politika verko "Slovakoj kaj Magiaroj" (m. 1962)
- 1897: Lajos Prohászka, hungara filozofo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1963)
- 1900: Józef Ulma, pola agrokulturisto, justulo inter la popoloj, servisto de Dio, memorigita de la Muzeo al poloj savintaj judojn, murdita kun la familio (m. 1944)
- 1900: Kurt Weill, germana komponisto komence kunlaboranta kun Bertolt Brecht (m. 1950)
- 1900: Kazimierz Małycha, pola ĵurnalisto, malliberulo de germanaj koncentrejoj, aktivulo de Mondpaca Esperantista Movado, honora membro de Pola Esperanto-Asocio, dum sia vivo aperigis ĉ. 10 000 noticojn pri Esperanto en "Ilustrowany Kurier Polski", kies vicĉefredaktoro li estis (m. 1988)
- 1901: Stefan Korboński, pola juristo, verkisto kaj politikisto, aktivulo de Pola Subtera Ŝtato kaj Pola Enlanda Armeo, gvidanto de civila batalado en la Asocio de Armita Batalado, justulo inter la popoloj, cenzurata en la Pola Popola Respubliko (m. 1989)
- 1902: Béla Iványi-Grünwald, hungara historiisto, kunlaboranto de radio BBC (m. 1965)
- 1902: Frederick Edward Wadham, brita bank-oficisto, laboranta en Londona Esperanto-Klubo, kontribuinta al "International Language" (m. 1973)
- 1904: Theodor Seuss Geisel (pseudonime: D-ro Seuss), usona verkisto kaj ilustristo (m. 1991)
- 1910: Wolf Steidle, germana filologo klasika, akademiano, ĉefe okupiĝianta pri latina lingvo (m. 2003)
- 1913: Godfried Bomans, nederlanda verkisto kaj radi-televida gravulo (m. 1971)
- 1919: Árpád Sós, rumania hungara sportĵurnalisto, redaktoro (m. 1998)
- 1920: László Podhradszky, rumania hungara juristo, politikisto (m. 1998)
- 1922: Eddie Lockjaw Davis, usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj komponisto (m. 1986)
- 1926: Murray Rothbard, usona ekonomikisto, membro de la Aŭstria skolo de ekonomiko (m. 1995)
- 1930: Sergej Kovalov, rusia aktivulo pri homaj rajtoj, soveta disidento, membro de Memorial (m. 2021)
- 1931: Miĥail Gorbaĉov, prezidento de Sovetunio, laŭreato de la Nobel-premio pri paco (m. 2022)
- 1931: Géza Szilágyi, rumania hungara pentristo
- 1933: Hedda Szervátiusz Bach, rumania hungara tekstilartistino
- 1937: Katarzyna Piskorska, pola skulptistino, skoltino kaj opoziciistino (m. 2010)
- 1937: Abdelaziz Bouteflika, prezidento de Alĝerio 1999-2019 (m. 2021)
- 1938: Ricardo Lagos, reformisma prezidento de Ĉilio
- 1941: José de Paiva Netto, brazila ĵurnalisto, estro de la Legio de Bona Volo, enestanta en UK 2007, inaŭgurinta en Braziljo la Templon de Bona Volo
- 1942: Lou Reed, usona muzikisto kaj poeto, ĉefa gitaristo, kantisto kaj kantoverkisto de la rok-bando The Velvet Underground (m. 2013)
- 1942: Mir Hosejn Musavi, lasta ĉefministro de Irano
- 1944: Uschi Glas, germana aktorino rolinta en la filmo La murdisto
- 1944: Zoltán Szombath, rumania hungara ornitologo el Târgu Mureș
- 1944: Csaba János Szántó, rumania hungara scienca esploristo pri fiziko
- 1948: Rory Gallagher, irlanda mult-instrumentisto, kantoverkisto, kantisto kaj produktoro de bluso kaj rok-muziko (m. 1995)
- 1948: Werner Pieper, germana verkisto kaj eldonisto, kies plurlingva drogvortaro ampleksis Esperanton
- 1953: Anikó Bodor, hungara grafikistino
- 1955: Shoko Asahara, fondinto de japana religia sekto, mortpunita (m. 2018)
- 1955: Attila Demény, rumania hungara reĝisoro, komponisto, dirigento
- 1956: Eduardo Rodríguez, bolivia juristo kaj politikisto, prezidento de Bolivio
- 1962: Jon Bon Jovi, usona muzikisto kaj aktoro
- 1967: András Hatházi, hungara aktoro, dramisto
- 1968: Daniel Craig, angla aktoro (rolulo de James Bond)
- 1976: Łukasz Palkowski, pola reĝisoro kaj scenaristo
- 1977: Chris Martin, brita kantisto kaj muzikisto
- 1977: Attila Pokorny, rumania hungara skulptisto
- 1980: Sándor Muszka, rumania hungara poeto
- 1988: Sándor Bende, rumania hungara aktoro
- 2016: Oskaro de Svedio, filo de Viktoria kaj princo Daniel
Mortoj
- 672: Sankta Chad, anglosaksa episkopo kaj sanktulo (n. nekonata)
- 986: Lotaro, reĝo de Okcidenta Frankio, filo de Ludoviko la 4-a (n. 941)
- 1333: Władysław Łokietek, reĝo de Pollando el Kujavio, la unua kronita sur Vavelo, patro de Kazimiro la Granda (n. 1260)
- 1643: Robert Greville (2-a Barono Brooke), generalo de parlamento armeo dum la angla enlanda milito (n. 1607)
- 1695: Johann Ambrosius Bach, germana muzikisto, filo de Christoph Bach (n. 1645)
- 1737: Mihály Udvarhelyi Tölcséres, hungara reformita teologo, instruisto (n. 1670)
- 1758: Johann Baptist Zimmermann, germana baroka-rokoka pentristo kaj stukisto (n. 1680)
- 1785: Friedrich Justus Riedel, germana filozofo, verkisto kaj estetikisto (n. 1742)
- 1791: John Wesley, angla teologo kaj estro de metodisma movado (n. 1703)
- 1797: Horace Walpole, brita politikisto kaj verkisto, kunkreinto de novgotiko (n. 1717)
- 1835: Francisko la 1-a, lasta imperiestro de la germana Sankta Romia Imperio, unua imperiestro de Aŭstrio (n. 1768)
- 1855: Nikolao la 1-a, imperiestro de la Rusia Imperio (n. 1796)
- 1862: Andreas Zöllner, germana komponisto kaj violonisto (n. 1804)
- 1889: Ludwik Waryński, aktivulo kaj ideologo de pola socialisma movado (n. 1856)
- 1895: Ismail Paŝao, ĥedivo de Egiptujo kaj Sudano (n. 1830)
- 1895: Berthe Morisot, franca impresionisma pentristino, praprapranevino de Jean-Honoré Fragonard (n. 1841)
- 1899: Ernest Malinowski, pola konstruinĝeniero, konstruisto de la fervoja trako en Peruo, profesoro de universitato en Limo (n. 1818)
- 1901: George M. Dawson, kanada geografo kaj paleontologo, malkovrinto de oro en Jukonio (n. 1849)
- 1916: Carmen Sylva, reĝino de Rumanio, verkistino subtenanta Esperanto-movadon kaj permesinta al Rumana Esperanto-Asocio esperantigi siajn verkojn (n. 1843)
- 1919: Victor Suppantschitsch, aŭstra juĝisto kaj filatelisto (n. 1838)
- 1930: D. H. Lawrence, angla verkisto, eseisto, aŭtoro de vojaĝ-libroj, enestanta en Angla antologio (n. 1885)
- 1937: Lajos Dálnoki Nagy, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1862)
- 1939: Howard Carter, angla arkeologo kaj egiptologo, malkovrinto de la tombo de faraono Tutanĥamono (n. 1874)
- 1941: Emil Győri, rumania hungara komponisto, dramisto (n. 1884)
- 1945: Mór Petri, hungara instruisto, poeto, membro de la Transilvania Literatura Asocio kaj de Societo Petőfi (n. 1863)
- 1946: Fidél Pálffy, hungara ministro kaj parlamentano, membro de la Sagokruca Partio, mortkondamnita (n. 1895)
- 1960: Kazimierz Domosławski, pola bibliografo kaj biografo de la Esperanto-movado en Pollando, enestanta en Tutmonda Jarlibro Esperantista el 1905, sian vivoverkon kompilis en Puławy, de kie estis transdonita al arkivo de Pola Esperanto-Asocio en Varsovio (n. 1893)
- 1972: Cecil Charles Goldsmith, angla oficiro, direktoro de la Centra Oficejo de UEA, administranto de Brita Esperanto-Asocio, partoprenanto de UK 1923 kaj sekretario de UK 1930, fondinto kaj sekretario de The Esperanto Publishing Company Limited (n. 1889)
- 1979: Frits Faulhaber, nederlanda domfarbisto, kune kun sia edzino Evža Faulhaber-Čiškovská aktivulo de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj, aŭtoro de nederlandlingva lernolibro Tra la Labirinto de la Gramatiko kaj tradukinto de La Laborista Esperantismo, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1893)
- 1980: Jarosław Iwaszkiewicz, pola verkisto, kies rakontoj estis filmigataj kiel Patrino Johana de Anĝeloj (n. 1894)
- 1982: Philip K. Dick, usona verkisto de scienca fikcio (n. 1928)
- 1991: Serge Gainsbourg, franca kantisto kaj aŭtoro (n. 1928)
- 1993: Pál Dragomán, hungara geografo, muzeologo, avo de György Dragomán (n. 1914)
- 1995: Gusztáv Abafáy, hungara literaturhistoriisto, redaktoro de "Lingvaj- kaj Literatursciencaj Komunikaĵoj" (n. 1901)
- 2007: Henri Troyat, franca verkisto (n. 1911)
- 2007: Ivan Safronov, rusia enketa ĵurnalisto de tagĵurnalo Kommersant specialiĝinta pri militistiko, murdita (n. 1956)
- 2008: Ernő Pesovár, hungara koreografo, fakverkisto (n. 1926)
- 2009: João Bernardo Vieira, ĉefministro kaj prezidento de Gvineo Bisaŭa (n. 1939)
- 2011: Thor Vilhjálmsson, islanda verkisto, tradukisto, laŭreato de la literatura premio de Nordia Konsilio (n. 1925)
- 2014: Ryhor Baradulin, belorusa poeto, eseisto, tradukisto (n. 1935)
- 2015: Pierre Babin, franca esperantisto, direktoro de la Kastelo Greziljono, estrarano de Espéranto-France, prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, fakdelegito pri instruado, honora membro de UEA (n. 1919)
- 2019: Ĵores Alfjorov, sovetia, rusia Nobelpremiita fizikisto, kontribuinta al informadiko, iniciatinto de la premio Globala energio (n. 1930)
- 2023: Wayne Shorter, usona ĵaz-saksofonisto kaj -komponisto (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio
- Sankta Ĉado, anglosaksa episkopo
- Birmo: Tago de Terkulturistoj
Tagoj de semajno
La 2-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098:
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.