2-Buteno | |||
Plata kemia strukturo de la cis-2-Buteno | |||
Plata kemia strukturo de la trans-2-Buteno | |||
Tridimensia strukturo de la cis-2-Buteno | |||
Tridimensia strukturo de la trans-2-Buteno | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 107-01-7 | ||
ChemSpider kodo | 11719 | ||
PubChem-kodo | 5287573 | ||
Merck Index | 15,1523 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Molmaso | 56.106 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.641g cm−3 | ||
Fandpunkto | −138.9 °C | ||
Bolpunkto | 3.7 °C | ||
Ekflama temperaturo | −72 °C | ||
Memsparka temperaturo | 325 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0.645 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1700 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R12 | ||
Sekureco | S9 S16 S33 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H220, H280[1] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P377, P381, P403 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
2-Buteno estas nesaturita hidrokarbonido kun dukarbonatomoj kaj ok hidrogenatomoj. Ĝi ekzistas sub du strukturaj formulaĵoj, cis-buteno, kiam la metilaj grupoj sidas ambaŭ sur la sama flanko, kaj trans-buteno kiam tiuj radikaloj estas en diametre kontraŭaj pozicioj. Ĝi estas petrokemiaĵo, produktita per kataliza krakado de la krudoleo aŭ dumerizigo de la etileno.
Ĝia ĉefa uzo estas en la produktado de benzino kaj butadueno, kvankam kelko da butadueno ankaŭ uzatas por produktadode la butanono per hidratigo de la 2-butanolo sekvata per oksidigo. La du izomeroj (cis kaj trans) estas treege malfacile separeblaj pro la proksimeco de iliaj bolpunktoj (−4 °C por cis kaj 1 °C por trans). Tamen, separado estas senbezona en plejmulto el la industriaj instalaĵoj, pro tio ke ambaŭ izomeroj kondutas sin similmaniere en plejmulto de la dezirataj reakcioj.
La brulvarmo de pluraj alkenoj estis mezurataj kaj ju pli granda estas la nombro da karbonatomoj en la akeno, des pli granda estas ĝia molara brulvarmo kaj des malpli stabila estas la substanco. Por la butanoj, ekzemple, cis-2-buteno havas pli grandan brulvarmon ol ĝia izomero trans-2-buteno. Do trans-izomero estas pli stabila ol cis-izomero.
Literaturo
- Chemical Book
- Organic Chemistry, William H. Brown, Christopher S. Foote, Brent L. Iverson, Eric Anslyn
- Organic Chemistry, Marye Anne Fox,James K. Whitesell
- Chemistry and Chemical Reactivity, Volume 2, John Kotz, Paul Treichel, John Townsend
- Chemistry: Structure and Dynamics, James N. Spencer, George M. Bodner, Lyman H. Rickard
- Organic Chemistry, Enhanced Edition, William Brown, Christopher Foote, Brent Iverson, Eric Anslyn