Sek-butanotiolo | |||
Plata kemia strukturo de la 2-Butanotiolo | |||
Tridimensia strukturo de la 2-Butanotiolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 513-53-1 | ||
ChemSpider kodo | 10120 | ||
PubChem-kodo | 10560 | ||
Merck Index | 15,1581 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora bruligebla likvaĵo kun ofendodoro | ||
Molmaso | 90.1872 g·mol-1 | ||
Denseco | 0.827 g cm−3 | ||
Fandpunkto | -165 °C | ||
Bolpunkto | 85 °C | ||
Refrakta indico | 1,4363 | ||
Ekflama temperaturo | 21.1 °C | ||
Frostpunkto | -140.14 °C | ||
Acideco (pKa) | 10.69 | ||
Solvebleco | Akvo:1320 mg/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 5176 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R11 R36/37/38 | ||
Sekureco | S16 S26 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
2-Butanotiolo estas organika kemia komponaĵo, tiolo kun malalta ekflama temperaturo kaj naŭza odoro kaj alte bruligebla kaj karcinomogena. Ĝi povas prepariĝi per interagado de la buteno kaj sulfida acido.[3]
Merkaptanoj aŭ tioloj, ĉefe la alifataj merkaptanoj, estas vaste uzataj en industrio, kiel gasaj odorigiloj, en la produktado de la sinteza kaŭĉuko kaj manufakturo de aliaj komponaĵoj. Sek-butil-merkaptano ekzistas sub la gasa fazo en la vivmedia atmosfero. Kiam liberigita en atmosfero, sek-butil-merkaptano spertas fotolizon produktante hidroksilajn radikalojn kun duonvivo je 9 ĝis 10.8 horoj.
Forigo de merkaptanoj en la atmosfero povas okazi per humida depono.[4]
Biologiaj proprecoj
Simplaj alifataj kaj aromataj tioloj spertas S-metiligon (metiligon en la sulfuratomo) en mamuloj produktante la korespondan metilan tioeteron aŭ sulfidon. Metiligo kataliziĝas per agado de la tiopurina metiltransferazo de la citoplasmo kaj de la tiola metiltransferazo en la mikrosomoj, kaj ambaŭ reakcioj postulas S-adenozila-l-metioninon kiel metilgrupan donanton.
Tiopurino ĉeestas en homaj hepato, renoj kaj eritrocitoj. La preferaj substratoj por ĉi-enzimo inkludas aromatajn kaj heterociklajn tiolojn. S-metiligo de la alifataj tioloj kataliziĝas de mikrosoma tiola metiltransferazo, kaj la rezultanta metil-tioetera (aŭ sulfida) metabolito spertas S-oksidadon por doni metil-sulfoksidon kaj metil-sulfonajn analogaĵojn kiel urinajn produktojn. Tioloj povas reakcii kun glutationo kaj aliaj endogenaj tiolaj substancoj por estigi miksajn dusulfidojn.
Kaj mikrosoma kaj citoplasma tiotransferazoj estis raportitaj kiel kataliziloj en la formado de miksaj dusulfidoj. La rezultaj miksaj dusulfidoj povas sperti revenan reduktiĝon al tioloj, oksidivan malsulfurigon, aŭ oksidigon al sulfonata acido pere de tiosulfinatoj aŭ sulfinataj acidoj. La ĉefa formo en la cirkulado probable estus miksaĵo da dusulfido estigita kun la albumino.[5]
Sintezo
- 2-Butanotiolo estiĝas per interagado de la 2-jodo-butano kaj kalia hidrogeno-sulfido:
Reakcio
- Kiel ĉiuj tioloj, sek-butil-merkaptano oksidiĝas al sek-butil-dusulfido: