Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj).
Je la 1-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 772: Hadriano la 1-a iĝis papo
- 1186: Malta Ordeno konkeris kastelon Margat en Sirio
- 1327: Abatejo Westminster: 14-jara Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1329: Ĵemajtio: ordeno de germanaj kavaliroj sukcesis en sieĝo de Medvėgalis, fortreso de Grandprinclando Litovio kaj baptis ties defendantojn
- 1411: Oni subskribis unuan pactraktaton de Toruń finanta la grandan militon inter Krono de la Regno de Pollando kun Grandprinclando Litovio kaj la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1465: Dektrijara milito: post sieĝo (de preskaŭ unu jaro kaj duono) de Nowe, kapitulacis ordeno de germanaj kavaliroj
- 1538: Polaj landlimaj trupoj malvenkis en la batalo de Siret kontraŭ moldavaj trupoj
- 1556: Pola reĝino Bona Sforza forlasis Krakovon kaj iris al sia hereda princlando Bari en Italio
- 1563: 2-semajna sieĝo de Połock fare de la moskva armeo de Ivano la Terura komenciĝis
- 1587: Reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a subskribis verdikton pri la mortpuno de skota reĝino Maria Stuart
- 1655: Venko de pola armeo kaj tatara kontraŭ la rusa-kozaka komandata de Bohdan Ĥmelnickij kaj rusaj vojevodoj en batalo de Ochmatów (Ĉerkasa provinco)
- 1661: Dum la 4-a pola-rusa milito en okupata de rusoj Mohylew eksplodis ribelo de burĝoj, danke al tio la urbo revenis al Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1662: Naŭmonata sieĝo de Fort Zeelandia finiĝis per traktato, ĉina pirato transprenis la insulon Formozo - Nederlanda Orient-hinda Kompanio retiriĝis favore al la unua ĉina regado
- 1669: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a entreprenis unuajn rimedojn por limigi aplikon de la Nanta edikto
- 1717: En Varsovio kunsidis muta sejmo, kiu sub premo de Rusio malgrandigis kontingenton de saksaj trupoj, nombrecon de pola armeo kaj regopovon de militestroj
- 1748: Serba Novi Sad ricevis la nunan nomon kaj statuson de libera reĝa urbo per dekreto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio
- 1790: Novjorko: Supera Kortumo de Usono kunsidis unuan fojon
- 1793: Francio deklaris militon al Britio kaj Nederlando
- 1796: Ĉefurbo de brita Supra Kanado estis ŝangita de Newark (nun Niagara-on-the-Lake) al York (nun Toronto).
- 1814: Erupcio de vulkano Majono sur filipina insulo Luzono mortigis pli ol 1200 homojn
- 1835: Maŭricio: abolicio de sklaveco
- 1863: Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Kastus Kalinoŭski apelaciis al belorusoj kaj litovoj pri ekpreno de armiloj
- 1864: Dana-prusa milito eksplodis
- 1883: Franca armeo konkeris Bamakon en nuna Malio
- 1884: Oxford English Dictionary, la plej granda brita vortaro de la angla lingvo, aperis presforme (unua kajero)
- 1885: Provinco Kabindo en hodiaŭa Angolo iĝis portugala protektorato
- 1893: Thomas Alva Edison fondis en Nov-Ĵerzejo unuan en la mondo filmejon
- 1896: Torino: premiero de la opero La Bohème de Giacomo Puccini en Teatro Regio
- 1896: Inspirita de la greka milito de sendependiĝo, Kreto leviĝis kontraŭ turkoj
- 1904: Hannes Hafstein iĝis unua ĉefministro de Islando
- Rusia revolucio de 1905:
- En pola Zagłębie Dąbrowskie komenciĝis ĝenerala striko iniciatita de Pola Socialista Partio
- 1906: Feroa poeto Símun av Skarði verkis versaĵon, kiu iĝis nacia himno de Ferooj
- Unua mondmilito:
- 1917: Germanio komencis totalan submaran militon
- 1918: Rusio akceptis Gregorian kalendaron
- 1919: En Parizo estis subskribita pola-ĉeĥa interkonsento pri provizora disdivido de Teŝinio
- 1919: Belorusa Gimnazio en Vilno komencis regulajn lecionojn
- 1920: Reĝa Kanada Rajda Polico fondiĝis
- 1922: En Vilno sian agadon inaŭguris parlamento de Centra Litovio
- 1923: Dua Pola Respubliko: oni subkribis polan-sovetunian pakton pri interŝanĝo de politikaj malliberuloj
- 1925: Pola Radioteknika Societo sendis oficialan eksperimentan disaŭdigon sur ondolongo de 385 m, kion oni konsideras komenco de Pola Radio
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg malfondis Reichstag
- 1935: Hagia Sofia en Istanbulo iĝis muzeo
- 1936: En Nederlando oni eksterleĝigis junularan faŝistan organizon Nationale Jeugdstorm
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: al sidejo de la pola ekzila registaro, en la franca urbo Angers, alvenis de pola urbo Lvovo, subigita al la unua soveta okupado, profesoro Wł. Folkierski, kiu informis prezidenton Władysław Raczkiewicz ke en Orienta Galicio poloj kaj ukrainoj estas imunaj al soveta propagando kaj pro abunda partopreno de judoj en soveta administrado ekmalamikiĝis kontraŭ ili; Senato de Sud-Afriko rifuzis pactraktaton kun Germanio
- 1941: Sur aneksitaj Orientaj Limregionoj Lavrentij Berija ordonis "malŝarĝi malliberejojn", t.e. deporti loĝantaron de la Dua Pola Respubliko al gulagoj kaj kolonioj de NKVD; en Londono aperis revuo "Przyszłość. Głosy w sprawach Polski i Żydostwa Polskiego" (Estonteco. Voĉoj pri aferoj de Pollando kaj Pola Judismo), eldonata neregule ĝis 1942; Minsko: tribunalo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko mortkondamnis Ryszard Kaczorowski pro skolta agado - la verdikto aprile ŝanĝita al 10 jaroj da mallibero
- 1942: En Provinco Vartlando germanoj malpermesis doni libertempon al poloj laborantaj en publika servo; Germana okupado de Norvegio: Vidkun Quisling iĝis ĉefministro de Norvegio - nomumita de Josef Terboven por la kunlaborisma nacia registaro; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo komencis batalon pri Vjazma
- 1943: Germanaj regopovoj de Częstochowa forprenis preĝejon de Romkatolika Eklezio kaj transdonis ĝin al ortodoksaj klerikoj; Ribelo de Zamość-regiono: partizanoj de Kamparana Bataliono en batalo de Zaboreczno (proksime al Tomaszów Lubelski) frakasis germanan taĉmenton, kiu intencis neniigi polan vilaĝon - por certa tempo oni ĉesigis deporton de kamparanoj; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Wysokomazowiecki 9 kaptitajn judojn; lige al partizana atako kontraŭ germanoj en ĉirkaŭaĵo de Cieszyn Heinrich Himmler ordonis venĝan agadon ĝis ekstermo de polaj vilaĝoj por ke similaj atakoj ne ripetiĝu; Ĉiang Kai-ŝek vizitis Vaŝingtonon
- 1944: Soldatoj de speciala taĉmento de la Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo en Varsovio plenumis mortverdikton de Pola Subtera Ŝtato kontraŭ ekzekutisto de Varsovio, la estro de SS kaj Polico Franz Kutschera, respondeca pro multaj krimoj kontraŭ poloj kune kun surstrata teroro (po 300 ekzekutoj semajne); Gestapo publike pendumis en Opole 6 kaj en Sosnowiec 5 polojn kondamnitajn de provizora polica juĝejo en Katowice pro aparteno al konspiraj organizoj; germana polico pafmortigis en Marysin 31 kaj en distrikto Buski 5 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo sur stacidomo Rymanów detruis ujojn kun 270 tunoj da nafto; Leningrada fronto: Ruĝa Armeo ekregis Kingisepp; oficiala kreo de Francaj Enlandaj Fortoj de ĉiuj subteraj organizaĵoj
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: komunista Provizora Registaro, anstataŭanta Polan Komitaton de Nacia Liberigo, translokiĝis de Lublin al Varsovio (okupita de la Ruĝa Armeo la 17-an de januaro); Ruĝa Armeo eniris al Toruń, Myślibórz, Szlichtyngowa kaj Wschowa kaj ĉirkaŭiris Piła; ĝis tiu ĉi tago forveturis Pollanden de Ukrainio ĉirkaŭ 35 mil familioj; Londono: pola ekzila registaro rompis diplomatiajn rilatojn kun Ĉeĥoslovakio; Usona Aerarmeo de Barato atakis Singapuron; Rumanio: en Bukareŝto oni publikigis oficialan liston de militkrimuloj kun 65 nomoj (i.a. Ion Antonescu); Bulgario: Popola Juĝejo verdiktis mortpunojn al estintaj regantoj, caraj konsilistoj kaj parlamentanoj de la Nacia Asembleo
- 1945: Slovenio: la 8-a de februaro estis deklarita slovena kultura festotago
- Stalinismo:
- 1945: Politika Polica Departemento de Budapeŝta Ĉefsidejo estis formita sub gvidado de Gábor Péter (vera nomo Benjamin Eisenberger)
- 1946: Nacia Asembleo proklamis marionetan ŝtaton Hungara respubliko kun prezidento de Hungario Zoltán Tildy kaj Ferenc Nagy ĉefministro
- 1946: Speciala puna juĝejo en Gdańsk kondamnis al 8 jaroj da mallibero germanan episkopon Karl M. Splett, kiu de 1939 estis interalie apostola administranto de Chełmno-diocezo
- 1946: Trygve Lie iĝis unua Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1947: Popola Pollando: Politekniko de Szczecin estis fondita
- 1951: Stalinismo: ordono de pola ministro pri nacia defendo establi anstataŭan soldatservon en t.n. ministaj batalionoj (formo de politikaj reprezalioj)
- 1953: Nederlando: inundiĝis grandaj partoj de la provincoj Zelando, Suda Holando kaj Norda Brabanto - 1 836 homoj mortis, pli ol 40 000 bestoj pereis
- 1958: Egiptio kaj Sirio fondis Unuiĝintan Araban Respublikon
- 1962: En Varsovio okazis lasta kunsido de la Klubo de Kurba Rondo — du tagojn poste komunistaj regopovoj ĝin likvidis asertante, ke estas regata de "dekstrulaj naciistoj"
- 1964: Oni surakvigis atoman submarŝipon USS Casimir Pulaski
- 1968: Vjetnama milito: usona fotisto Eddie Adams kaptis la momenton de ekzekuto de oficiro de Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto fare de polica ĉefo de Sud-Vjetnamio, pafitan al la kapo surstrate de Sajgono - la filman sinsekvon montris televido en Usono kio influis publikan opinion kontraŭ la milito
- 1972: Hewlett-Packard vendis unuan elektronikan poŝkalkulilon "HP-35"
- 1972: Kuala-Lumpuro gajnis urbo-statuson - unua setlejo de Malajzio post sendependeco de la nacio
- 1978: Roman Polański eksterleĝe forlasis Usonon favore al Francio
- 1979: Irana revolucio: ajatolo Ruhollah Ĥomejni revenis al Irano salutata sur aviadilejo de 3 milionoj da homoj — baldaŭ irana revolucio faligis dinastion Pahlavi, apogatan de Usono
- 1982: Senegambia Konfederacio fondiĝis
- 1982: Kelkajn semajnojn post proklamo de la milita stato en Pollando oni enkondukis prezaltigon – nutraĵoj kreskis averaĝe je 241%, brulaĵo kaj energio je 171% (kadre de la unua etapo de t.n. reformo de ekonomio por eliri de la krizo)
- 1985: Gronlando eksiĝis de Eūropaj Komunumoj
- 1988: Registaro de Pola Popola Respubliko kadre de t.n. dua etapo de ekonomia reformo enkondukis la plej grandan de 1982 prezaltigon, propagande nomatan "operaco prez-enspeza", kio kaŭzis printempe strik-ondon en la tuta lando
- 1991: Supera Konsilio de Sovetunio abolis limigon de loĝado por krime-tataroj en Krimeo, enkondukitan de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio en 1987
- 1992: En Salvadoro, laŭ pakto finanta la 16-jaran internan militon, ekvalidis armistico
- 1994: Radiostacio Libera Ondo ekfunkciis en Litovio
- 2003: Usona kosmopramo Columbia kraŝis dum alteriĝa manovro - pereis 7 kosmonaŭtoj
- 2003: Eŭropa Unio: Traktato de Nico ekvalidis
- 2004: 109 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis pro duobla bomba atenco de sinmortigintoj kontraŭ oficejoj de Demokratia Partio de Kurdistano kaj Patriota Unuiĝo de Kurdistano en Arbil (norda Irako)
- 2005: Nepalo: reĝo Gjanendra demisiigis registaron kaj ekreĝis
- 2005: Senkomunismigo: en Interreto ĵurnalisto Bronisław Wildstein publikigis liston de Instituto pri Nacia Memoro kun nomoj de sekretaj komunistaj kunlaborantoj de Pola Popola Respubliko
- 2009: Jóhanna Sigurðardóttir iĝis ĉefministrino de Islando
- 2009: Moskvo: en la Katedralo de Kristo Savinto okazis entronigo de patriarko Cirilo la 1-a
- 2011: Egipta revolucio: Marŝo de Miliono okazis
- 2012: 79 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 1000 vundiĝis en tumulto sur futbala stadiono en Port Said en Egiptio
- 2013: John Kerry iĝis usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 2013: Londono: nuboskrapulo Shard London Bridge ekfunkciis por publiko en Southwark - la plej alta en Eŭropa Unio
- 2018: En Varsovio Instituto pri Nacia Memoro transdonis identigajn notojn al familioj de 22 viktimoj de la soveta kaj germana totalismoj — inter ili estis kapitano de Naciaj Armitaj Fortoj Lech Neyman, anatemita soldato identigita helpe de DNA-analizo
- 2021: En Birmo okazis armea puĉo
- 2022: Danio forĵetis ĉiajn limigojn pri la kronvirusa pandemio de 2019-2022
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 343-a tago de rusa agreso: Pasinttage ukrainoj rebatis atakojn al 8 lokoj de la Ĥersona provinco; ukraina raketo trafis naftodukton "Amikeco", kiu transportas gason de Rusio al Eŭropo; Ukrainio kaj Francio subskribis memorandum pri livero de radaroj MG-200 por ukraina aerdefendo; prezidento de Aŭstrio vizitis Kievon en la "gesto de solidareco", kaj Buĉa, simbolon de rusa krimo kontraŭ la homaro — prezidanto de Ukrainio alvokis profitcelajn organizaĵojn de Aŭstrio retiriĝi de Rusio; prezidentoj de Pollando kaj Latvio en Rigo samopiniis pri neceso krei specialan tribunalon, kiu prijuĝus rusajn krimojn; ne malpli ol 2 personoj pereis kaj 7 estis vunditaj dum rusa vespera pripafo de Kramatorsk; per revizioj komenciĝis proceso de la "purigo de la ŝtato" (de la korupto); tataraj partizanoj en okupata Krimeo faris sukcesan atencon kontraŭ du oficiroj de Rusio
- Mondreago: Aŭstralio atribuis sankciojn al Irano pro liverado de senpilotaj aviadiloj al Rusio; Defend-Ministerio de Britio: ekster Donbaso Ĥersono estas la plej pripafata ukraina urbo; en Berlina Pilecki-Instituto komenciĝis tritaga internacia konferenco pri rusaj militkrimoj en Ukrainio (i.a. mortigo de violonisto, kiu muzikis sur ruinoj de finbruliĝanta domo)
Naskiĝoj
- 1208: Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono, Valencio kaj Majorko (m. 1276)
- 1435: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (m. 1472)
- 1459: Conrad Celtis, germana humanisto kaj poeto novlatina (m. 1508)
- 1462: Johannes Trithemius, germana humanisto, teologo, ĉifrosciencisto kaj okultisto (m. 1516)
- 1526: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto, reprezentanto de la Roma skolo (m. 1594)
- 1654: Johann Andreas Danz, germana orientalisto kaj teologo eldoninta gramatikon de la hebrea lingvo (m. 1727)
- 1659: (bapto) Jacob Roggeveen, nederlanda admiralo kaj vojaĝisto, malkovrinto de Paskinsulo (m.1729)
- 1673: Alessandro Marcello, itala komponisto, poeto, filozofo kaj matematikisto (m. 1747)
- 1690: Francesco Maria Veracini, itala violonisto kaj komponisto (m. 1768)
- 1735: József Alvinczi, hungara imperiestra generalo (m. 1810)
- 1735: Blasius Hueber, aŭstra geodeziisto kaj geografo (m. 1814)
- 1758: Ludwig Gotthard Kosegarten, germana poeto kaj luterana pastro (m. 1818)
- 1761: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika mikologo, kunpatrono de fungoscienco (m. 1836)
- 1783: Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana duko (m. 1853)
- 1800: Brian Houghton Hodgson, angla etnologo kaj brita ŝtatoficisto laboranta en Brita Hindio kaj Nepalo (m. 1894)
- 1801: Thomas Cole, usona pejzaĝisto kaj poeto (m. 1848)
- 1804: Handrij Zejler, soraba kleriko, poeto, fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo, esploristo de folkloro (m. 1872)
- 1819: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto, publicisto, juristo kaj teologo (m. 1887)
- 1826: Ignacy Żagiell, pola kuracisto, vojaĝisto kaj verkisto (m. 1891)
- 1837: Polixenia Jirausek, hungara aktorino (m. 1911)
- 1842: Anton Zingerle, aŭstra klasika filologo kaj pedagogo (m. 1910)
- 1855: Berta Kelemenné Zathureczky, hungara verkistino (m. 1924)
- 1856: Anália Franco, brazila verkistino (m. 1919)
- 1858: Guglielmo Oberdan, itala iredentisto, murdita (m. 1882)
- 1859: Ignác Gálffy, hungara nobelo, instruisto, arkeologo (m. 1940)
- 1868; Aladár Árkay, hungara arkitekto, pentristo (m. 1932)
- 1869: Ștefan Luchian, rumana pentristo (m. 1916)
- 1874: Hugo von Hofmannsthal, aŭstra verkisto kaj dramisto (m. 1929)
- 1874: Kazimierz Nitsch, pola lingvisto, slavisto, esploristo de dialektoj (m. 1958)
- 1878: Milan Hodža, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (m. 1944)
- 1878: Alfréd Hajós, hungara arkitekto kaj olimpika naĝisto (m. 1955)
- 1878: Imre Madzsar, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1946)
- 1884: Jevgenij Zamjatin, rusa verkisto (m. 1937)
- 1885: Rudolf Michael Frey, aŭstra kalkulkonsilanto el Vieno, fondinto de pluraj Esperanto-organizaĵoj, propagandvojaĝanto (m. nekonata)
- 1885: Pál Török, hungara historiisto pri diplomatio kun turkoj kaj Habsburgoj (m. 1943)
- 1888: Franciszek Kleeberg, pola generalo, soldato de Polaj Legioj, komandanto de la lasta venka batalo dum la germana invado en Pollandon (m. 1941)
- 1892: Károly Nóti, hungara verkisto kaj kabaretaŭtoro (m. 1954)
- 1894: John Ford (John Martin "Jack" Feeney), usona film-reĝisoro (m. 1973)
- 1894: James P. Johnson, afrik-usona pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1895: Sándor Lestyán, hungara ĵurnalisto (m. 1956)
- 1895: Ferenc Szilágyi, hungara advokato kaj verkisto, sveda civitano, aktivulo de Hungara Esperantista Societo Laborista, esperanto-instruisto laŭ la propra lumbildmetodo, kontribuinta al "Hungara Heroldo", "Heroldo de Esperanto", "Pola Esperantisto", redaktoro de "Literatura Mondo" kaj "Norda Prismo", kunlaborinto de Hungara Antologio, Sveda Antologio kaj Dekdu Poetoj, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1967)
- 1896: Anastasio Somoza García, diktatoro de Nikaragvo (m. 1956)
- 1897: Evgen Malanjuk, ukraina poeto kaj literaturisto (m. 1968)
- 1901: Clark Gable, usona aktoro (m. 1960)
- 1901: Géza Képes, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1989)
- 1902: József Berda, hungara poeto (m. 1966)
- 1902: Langston Hughes, usona verkisto kaj tradukisto (m. 1967)
- 1905: Emilio Segrè, itala fizikisto Nobelpremiita pro malkovro de radioaktiva transirmetalo teknecio (m. 1989)
- 1907: Günter Eich, germana verkisto (m. 1972)
- 1907: Anna Hajnal, hungara poetino apartenanta al la 3-a generacio de Nyugat (m. 1977)
- 1907: Wilhelm Solzbacher, germana-usona ekonomikisto, lingvisto, poligloto kaj esperantisto, redaktanto de "La Juna Batalanto", ĉefsekretario de MOKA, prelevojaĝanto pri Esperanto en Eŭropo kaj Usono, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kunredaktoro de "Amerika Esperantisto", membro de la Akademio de Esperanto kaj kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1991)
- 1907: Sándor Veress, hungara komponisto kaj popolmuzikesploristo (m. 1992)
- 1908: Mózes Hegyi, hungara reformita pastro, poeto, lokhistoriisto (m. 1943)
- 1909: Therese Brandl, germana funkciulino (SS-Aufseherin) en koncentrejoj Ravensbrück, Aŭŝvico kaj Dachau (m. 1948)
- 1912: Irma Allodiatoris, hungara antropologino, scienchistoriistino kaj bibliografino (m. 1988)
- 1915: Stanley Matthews, angla futbalisto ludanta en la angla nacia teamo de futbalo (m. 2000)
- 1917: José Luis Sampedro, hispana ekonomikisto kaj verkisto, membro de la Reĝa Akademio Hispana (m. 2013)
- 1918: Muriel Spark (Muriel Sarah Camberg), skota verkistino (m. 2006)
- 1925: János Sükösd, rumania hungara eduksciencisto
- 1928: Petr Ginz, ĉeĥa knabo juddevena, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová, en koncentrejo Terezín eldoninta gazeton "Vedem", murdita en Aŭŝvico (m. 1944)
- 1928: Tom Lantos, usona politikisto (m. 2008)
- 1928: László Király, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1931: Boris Jelcin, unua prezidento de Rusia Federacio (m. 2007)
- 1931: Iajuddin Ahmed, prezidento de Bangladeŝo, pedologo
- 1932: Ildikó Marosi, hungara ĵurnalistino, literaturhistoriistino
- 1932: Lajos Szabó, hungara aktoro (m. 1988)
- 1932: István Wagner, rumania hungara ĝardenkulturisto
- 1935: Mario Bellini, itala fasonisto kaj arkitekto
- 1939: Claude François, franca kantisto (m. 1978)
- 1939: Gyula Tankó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto
- 1939: Fritjof Capra, usona fizikisto laŭ kiu fiziko kaj metafiziko celas la saman scion, kritikanto de reduktismo
- 1947: Frank Tipler, usona fizikisto, kosmologio kaj transhumanisto, populariganto de la Antropica principo
- 1951: László Cselényi, hungara filmreĝisoro
- 1952: Jenő Jandó, hungara pianisto
- 1954: Tibor Budaházi, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1965: Sherilyn Fenn, usona aktorino
- 1965: Brandon Lee, usona aktoro (m. 1993)
- 1967: Gabrielle Fitzpatrick, aŭstralia filma kaj televida aktorino
- 1968: Lisa Marie Presley, usona kantistino (m. 2023)
- 1969: Gabriel Batistuta, argentina futbalisto
- 1971: Raoul Hausmann, aŭstra skulptisto kaj verkisto, reprezentanto de dadaismo (n. 1886)
- 1972: Leymah Gbowee, liberia aktivistino kaj Nobel-premiitino, helpanta al infansoldatoj, kristanaj kaj islamanaj virinoj
- 1974: Péter Hantz, rumania hungara biofizikisto
- 1981: Alpár Fogarasi, rumania hungara aktoro
Mortoj
- 344: Sankta Severo el Raveno, episkopo
- 772: Stefano la 3-a, papo (n. ĉirkaŭ 720)
- 997: Grandduko Géza, hungara grandduko (n. 949)
- 1328: Karlo la 4-a, reĝo de Francio (n. 1294)
- 1465: Dénes Szécsi, hungara barono, primaso, politikisto (n. ĉirkaŭ 1410)
- 1542: Girolamo Aleandro, itala humanisto, kardinalo, verkisto (n. 1480)
- 1616: Kaspar Förster, germana kantisto, komponisto, kreinto de triosonatoj (n. 1673)
- 1691: Aleksandro la 8-a, papo (n. 1610)
- 1705: Sofia Karlota de Hanovro, reĝino de la Reĝlando Prusio (n. 1668)
- 1713: Apafi la 2-a, reganto de Transilvanio (n. 1676)
- 1733: Aŭgusto la 2-a, pola elekta reĝo kaj litova grandduko (n. 1670)
- 1743: Jacob Friedrich Reimmann, germana luterana teologo, pedagogo, historiisto kaj filozofo (n. 1668)
- 1803: Anders Chydenius, finna filozofo kaj parlamentisto, patrono de la klasika liberalismo en la nordiaj landoj (n. 1729)
- 1851: Mary Shelley, angla verkistino (n. 1797)
- 1868: Gustav Eduard Benseler, germana klasika filologo, leksikografo, politikisto (1806)
- 1873: Ferenc Kiss, hungara honvedkolonelo, primilita fakverkisto (n. 1825)
- 1903: George Gabriel Stokes, irlanda matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la Teoremo de Stokes (n. 1819)
- 1908: Karlo la 1-a, reĝo de Portugalio, murdita (n. 1863)
- 1910: Otto Julius Bierbaum, germana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1865)
- 1910: Antonín Slavíček, ĉeĥa pentristo (n. 1870)
- 1943: Ferenc Bizony, hungara sociografo (n. 1901)
- 1944: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo, pioniro de abstrakta arto (n. 1872)
- 1944: Franz Kutschera, aŭstra SS-generalo, respondeca pri amasaj murdoj de civiluloj en Varsovio, ekzekutita de Pola Enlanda Armeo (n. 1904)
- 1950: Marcel Mauss, franca socisciencisto (n. 1872)
- 1957: Friedrich Paulus, germana feldmarŝalo, venkita en la Batalo ĉe Stalingrado (n. 1890)
- 1958: Clinton Joseph Davisson, usona fizikisto Nobelpremiita pro eksperimenta malkovro de la difrakto de elektronoj en kristaloj (n. 1881)
- 1959: Konrád Albrich, transilvania saksa kuracisto (n: 1889)
- 1961: István Csók, hungara pentristo (n. 1865)
- 1966: Buster Keaton, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1895)
- 1970: Alfréd Rényi, hungara matematikisto, profesoro (n. 1921)
- 1976: Werner Heisenberg, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la necerteca principo de Heisenberg (n. 1901)
- 1986: Alva Myrdal, sveda Nobelpremiita diplomatino kaj sociologo kontribuinta al socialema ŝtato (n. 1902)
- 1989: Wiesław Kazanecki, pola poeto, enestanta en "Podlaĥia Antologio" (n. 1939)
- 1990: Sándor Török, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, novelisto (n. 1911)
- 1994: Hubert Kessler, hungara geologo, hidrologo, kavernesploristo (n. 1907)
- 1995: Karl Gruber, aŭstra politikisto kaj diplomato (n. 1909)
- 1996: Líviusz Solti, rumania hungara inĝeniero, primilita teknikverkisto, profesoro (n. 1927)
- 1997: Viktor Pöschl, aŭstra-germana klasika filologo (n. 1910)
- 1998: Halldór Kiljan Laxness (Halldór Guðjónsson), islanda Nobelpremiita verkisto (n. 1902)
- 2003: Ilan Ramon, israela kolonelo, ĉasaviadilisto kaj kosmonaŭto (n. 1954)
- 2004: Josef Murĵan, pola-israela esperantisto, kursgvidanto de Esperanto en pluraj lokoj de Pollando kaj Sovetunio, komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo, redaktisto de Antologio de hebrea poezio, aŭtoro de Praktika vortaro hebrea-Esperanta kaj Plena vortaro Esperanta-hebrea, kunorganizanto de UK 2000 (n. 1920)
- 2010: Steingrímur Hermannsson, ĉefministro de Islando, direktoro de Centra Banko (n. 1928)
- 2012: Wisława Szymborska, pola Nobelpremiita poetino (n. 1923)
- 2012: Cissy Kraner, aŭstra kabaredistino kaj kantistino (n. 1918)
- 2013: Ingo Swann, usona militisto, mediumo, verkisto, pentristo, paraspsikologo kreinta novan terminologion (n. 1933)
- 2014: Maximilian Schell, aŭstra aktoro, reĝisoro, dramisto kaj produktoro (n. 1930)
- 2017: Étienne Tshisekedi, ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo (n. 1932)
- 2020: Péter Andorai, hungara aktoro (n. 1948)
- 2022: Shintaro Ishihara, japana aŭtoro, aktoro kaj politikisto (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Irlando, Skotlando: Imbolko, kelta festo
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Severo el Raveno, itala episkopo, sanktulo
- Benedict Daswa, sudafrika instruisto, beatigita
- Nacia tago en Ruando, tago de la naciaj herooj; pliaj tagoj estas la 7-a de aprilo, la 1-a de julio, la 4-a de julio kaj la 25-a de septembro
Tagoj de semajno
La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.