Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de decembro estas la 335-a tago de la jaro (la 336-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 30 tagoj restas.
Je la 1-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1145: Papo Eŭgeno la 3-a iniciatis la duan krucmiliton, responde al falo de Edeso
- 1420: Reĝoj de Anglio kaj Francio Henriko la 5-a kaj Karlo la 6-a eniris solene al okupita de burgundoj Parizo, kie estis konfirmota Traktato de Troyes por fini la centjaran militon
- 1469: Dum kunsido de Sejmo en Piotrków alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj Heinrich Reuß von Plauen omaĝis al la pola reĝo Kazimiro la 4-a
- 1577: Anglio: Francis Walsingham, la ĉefa sekretario kaj estro de spionoj de Elizabeta la 1-a kavaliriĝis ricevante spronojn kaj zonon
- 1640: Portugalio rezulte de venka ribelo reakiris sendependon disde Hispanio
- 1734: Armeo de sveda reĝo Karolo la 12-a invadis Ĵemajtion
- 1764: Reĝa Palaco de Madrido ekfunkciis
- 1804: Napoleono Bonaparte edziĝis al Jozefino de Beauharnais
- 1819: En Parizo fondiĝis ESCP Europe, unua komerca lernejo en la mondo
- 1822: Petro la 1-a estis kronita kiel imperiestro de Brazilo
- 1825: Nikolao la 1-a iĝis imperiestro de Rusio
- 1830: Dum la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio fondiĝis Patriotisma Klubo, gvidata de Joachim Lelewel
- 1835: Hans Christian Andersen publikigas sian unuan rakontlibron - Fabeloj rakontitaj al infanoj
- 1837: Hans Christian Andersen publikigis sian unuan fabel-kolekton kun 9 rakontoj
- 1875: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Dejaniro
- 1887: Arthur Conan Doyle publikigis novelon, en kiu aperis Sherlock Holmes
- 1898: En Danio oni patentigis la unuan magnetofonon
- 1910: Aŭstraj regopovoj oficiale leĝigis polan kvazaŭarmean organizaĵon – Sport-Gimnastikan Societon "Strzelec" (Pafisto)
- 1913: Post la Unua Balkana milito Kreto estis aneksita de Grekio
- 1913: Malfermo de la Metroo de Bonaero, la plej malnova metroo en Latin-Ameriko
- 1913: Ford Motor Company enkondukis unuan moveblan montoĉenon
- Unua Mondmilito
- 1916: Eniro de Polaj Legioj en Varsovion
- 1918: Dua Pola Respubliko: (intermilita) Pola Popola Partio (PSL) - PSL "Lewica" (Maldekstro) ligiĝis kun PSL "Piast"
- 1918: Latva milito de sendependeco: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko komencis invadon al Latvio
- 1918 Litovio: en Kaŭno Jurgis Matulaitis estis ordinita ĉefepiskopo
- 1918: Postmilita akiro de sendependeco (fare de 18 landoj):
- Reĝlando Islando proklamiĝis en persona unio kun Danio akirante aŭtonomecon - kun komuna monarko Kristiano la 10-a
- Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj fondiĝis - proklamita de Aleksandro la 1-a Karađorđević (estonta Jugoslavio)
- En Alba Iulia oni proklamis fondon de unuigita Reĝlando de Rumanio, al kiu eniris Banato kaj Bukovino - Transilvanio iĝis parto de Rumanio, elektita junie 1920 de Trianona traktato, kiu reduktis la teritorion de Hungario
- 1920: Traktato de Aleksandropolo estis subskribita inter Armenio kaj Turkio, laŭ kiu la regiono Kars kaj la provinco Surmalu estis transdonitaj al Turkio
- 1920: En Universitato Vilno fondiĝis la Asocio de Belorusaj Studentoj
- 1920: Álvaro Obregón iĝis prezidento de Meksiko
- 1921: Pola entrepreno kiel unua en la lando komencis produkton de vakutuboj
- 1922: Dua Pola Respubliko: Maciej Rataj iĝis Sejmmarŝalo
- 1925: Subskribo de la Traktatoj de Locarno
- 1934: Lázaro Cárdenas del Río iĝis prezidento de Meksiko
- 1934: Membro de Politburoo de la Komunista Partio de Sovetunio Sergej Kirov pereis en atenco, kio iĝis preteksto por la Granda Teroro
- 1935: Turkaj virinoj akiris siajn politikajn rajtojn
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: okupacia germana regopovo ordonis al ĉiuj judoj en Varsovio pli ol 12 jaraj porti brakbendojn kun la stelo de Davido kune kun marko de vendejoj kaj entreprenejoj, sub minaco de mallibero; Militkrimoj: germana polico pafmortigis en la koncentrejo en Poznań 7 polojn kaj 29 malliberulojn el Gostynin; el Przasnysz germanoj forveturigis 3 mil judojn ĝis la soveta landlimo devigante ilin transpaŝi ĝin; en Varsovio aperis "Wiadomości Polskie" (Sciigoj de Pollando) - eldonata de Servo al Venko de Pollando-Asocio de Armita Batalado, komence multobligata kaj de januaro 1940 presata; en Parizo fondiĝis Pola Universitato Eksterlanda kun du fakultatoj: humanisma kaj jura-ekonomia; sovetaj regopovoj malliberigis en Ostaŝkov 5033 polajn policanojn kaj 263 oficirojn de Pola Militistaro kaj en Kozelsk 4727 polajn militkaptitojn; Rekrutiga Oficejo de Waffen-SS establiĝis; Finnlando: en Helsinko kreiĝis registaro de nacia unueco kun ĉefministro Risto Ryti kaj ministro pri eksteraj aferoj Väinö Tanner, en Terijoki establiĝis registaro de Popola Finna Respubliko kun prezidanto Otto Wille Kuusinen
- 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio decidis pri establo de Konstrua Servo; Kardinalo ŝtatsekretario de Vatikano en letero al delegito de Apostola Seĝo en Vaŝingtono skribis, ke germanaj regopovoj malhelpas al Romkatolika Eklezio helpi al la pola nacio
- 1942: Eta Aŭŝvico — en Lodza geto germanoj apartigis koncentrejon por polaj infanoj (2-16 aĝaj) el orfejoj kaj edukejoj - el ĉ. 5000 travivis 900 infanoj (ili mortadis pro elĉerpiĝo, malsanoj kaj batado); en koncentrejo en Aŭŝvico restis 30 633 registritaj malliberuloj, en tio 14 477 judoj, 8725 poloj, 3216 ĉeĥoj, 1018 germanoj kaj 3197 personoj de alia nacieco; Militkrimoj: taĉmentoj de SS kaj germana polico pafekzekutis 40 personojn de malliberejo en Kielce, kaj apud Głogów Małopolski 6 polojn kaj 5 judojn; germanoj ekzekutis en varsovia Pawiak 8 personojn
- 1943: Militkrimoj: germana polico pafmortigis apud Drohobiĉ 59 personojn, sur ruinoj de varsovia geto 30 polojn, en distrikto Sochaczew 20, venĝe pro eksplodigo de trajno; Teherana Konferenco de Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill finiĝis; komandantaro de sovetaj partizanoj invitis al labora kunsido komandantojn de polaj taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo en Arbaro de Naliboki (Minska regiono) kaj ilin arestis
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en distrikto Stopnicki dufoje po 11 personoj; Pola Rezistomovado: en malliberejo en la kastelo de Lublin estis ekzekutita komandanto de partizana taĉmento kapitano Konrad Schmeding "Młot"; taĉmento de Pola Enlanda Armeo konkeris armilmagazenojn de fabriko en Olkusz; al nova koncentrejo en Hailfingen (distrikto Tübingen) alvenis 600 malliberuloj, en tio poloj kaj judoj de Stutthof, Lodzo, Straszyn, Starachowice kaj Działdowo; liberigantaj Strasburgon Aliancanoj malkovris subteraĵe de la Anatomia Instituto de Reichsuniversität Straßburg 86 tranĉitajn kaj kripligitajn korpojn por malebligi identigon de la viktimoj de anatomiaj esploroj de kuracisto August Hirt; Orienta Fronto: en Slovakio trupoj de 4-a Ukraina Fronto okupis Trebišov; ordono de Popolkomisaro pri Internaj Aferoj de Sovetunio starigi Ĉefan Direktejon pri batalo kontraŭ banditismo, i.a. kun la tasko kontraŭbatali la "naciisman subteran movadon" en Okcidenta Ukrainio kaj Baltio
- 1944: Usono: premiero de la konĉerto por Orkestro - komisiita de Béla Bartók, muzika direktoro de la Bostona Simfonia Orkestro, al Sergej Kusevickij
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: loĝantoj de Grójec atakis lokan malliberejon por liberigi politikajn malliberulojn, al kio akre reagis stalinisma Ministerio de Publika Sekureco — la okazintaĵo famiĝis en la tuta lando
- 1948: Per komunista dekreto n-ro 358 Rumana grek-katolika eklezio, unuigita kun Vatikano, estis malfondita
- 1948: Kostariko malfondis sian armeon
- 1953: En Usono aperis unua numero de virmagazino "Playboy"
- 1955: En Montgomery (Alabamo), Rosa Parks rifuzis cedi sian aŭtobusan seĝon al blankulo, kaj estas arestita pro malobeo al la urba rasapartisma juro. Post tio Martin Luther King estris sukcesan bojkoton de la aŭtobus-sistemo en Montgomery
- 1958: Centr-Afrika Respubliko fondiĝis
- 1959: Vaŝingtono: subskribo de Antarkta traktato
- 1962: Por vastigi Aleon Świerczewski, nuntempe Aleo "Solidareco", nokte de la 30-a de novembro/1-a de decembro oni retirigis je 21 metrojn Varsovian preĝejon de karmelanoj
- 1963: En nord-orienta Barato fondiĝis subŝtato Nagalando
- 1964: Malavio, Malto, Zambio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1965: Nederlando: en Drento, dum serĉo de tergaso post eksplodo de naftoplatformo formiĝis granda nombro da malgrandaj ŝlimvulkanoj - fine la tuta platformo malaperis subtere
- 1970: Okazis geedziĝo de Marina Vlady kaj Vladimir Visockij
- 1973: Papuo-Nov-Gvineo gajnis memregadon de Aŭstralio
- 1977: Papo Paŭlo la 6-a akceptis en Vatikano Edward Gierek, unuan sekretarion de pola komunista partio
- 1980: Forta tertremo skuis Acorojn, mortigante 52 homojn kaj vundante pli ol 300
- 1980: Pollando: Sovetunio transdonis al du polaj generaloj planojn de invado al Pollando pretekste de militekzercoj fare de la Varsovia Pakto
- 1982: Milita stato en Pollando: prezidanto de Varsovio generalo Mieczysław Dębicki malfondis la Artistan Asocion de Polaj Scenejoj (elemento de reprezalioj kontraŭ aktora medio, kiu bojkotis amaskomunikilojn)
- 1982: Hispanio: Felipe González iĝis ĉefministro
- 1982: Meksiko: Miguel de la Madrid Hurtado iĝis prezidento
- 1986: Inaŭguro de la Musée d'Orsay en Parizo, la dua plej granda post la muzeo Luvro
- 1988: Carlos Salinas de Gortari iĝis prezidanto de Meksiko
- 1988: Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj proklamis mondan tagon de aidoso
- 1989: En Vatikano papo Johano la 2-a akceptis Miĥail Gorbaĉov por aŭdienco - kiel unuan sovetan prezidenton
- 1990: Britaj kaj francaj laboristoj faris Eŭrotunelon sub la Manika Markolo
- 1991: Malvarma milito: ukrainaj balotantoj plejparte referendumis pri sendependeco disde Sovetunio (90% el 32 milionoj)
- 1991: Kazaĥio: Nursultan Nazarbajev ganis prezidentan balotadon
- 1991: Ukrainio: Leonid Kravĉuk gajnis prezidentan voĉdonadon
- 1994: Ernesto Zedillo Ponce de León iĝis prezidento de Meksiko
- 1997: Astano fariĝis la ĉefurbo de Kazaĥstano
- 1998: Exxon anoncis negocon de 73,7 miliardoj da dolaroj por aĉeti Mobil, tiel formiĝis ExxonMobil, la tiam plej granda firmao de la planedo
- 2000: Vicente Fox Quesada iĝis prezidento de Meksiko - Revolucia Institucia Partio perdis regopovon post 71 jaroj
- 2000: Bulgario estis forigita de la negativa vizlisto de la Traktato de Schengen
- 2001: Lasta flugo de la usona flugkompanio Trans World Airlines
- 2002: Greklingva Vikipedio kreita
- 2006: Felipe Calderón iĝis prezidento de Meksiko
- 2009: En Eŭropa Unio ekvalidis la Traktato de Lisbono
- 2011: Almazbek Atambajev iĝis prezidento de Kirgizio
- 2011: Metroo de Almato ekfunkciis en Kazaĥujo
- 2012: Enrique Peña Nieto iĝis prezidento de Meksiko
- 2013: En Kroatio okazis referendumo pri enkonduko al konstitucio de la difino de geedzeco kiel ligo inter viro kaj virino
- 2014: Donald Tusk iĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- 2016: Maha Vajiralongkorn iĝis nova reĝo de Tajlando, alprenante la nomon Rama la 9-a
- 2016: En Gambio prezidentan baloton gajnis Adama Barrow, venkante regantan de pli ol 20 jaroj Yahya Jammeh
- 2018: Andrés Manuel López Obrador iĝis prezidanto de Meksiko
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- ĉirkaŭ 6 milionoj de homoj en plimulto de ukrainaj provincoj vivas sen kurento; laŭ ukraina stabo Rusio perdis en Ukrainio ĉ. 89 440 soldatojn, 2 915 tankojn, 5 877 kirasitajn veturilojn, 1 904 artileriajn sistemojn, 395 raketelpafilojn, 210 kontraŭaviadajn sistemojn, 280 aviadilojn, 261 helikopterojn, 1 562 senpilotajn aviadilojn, 531 krozmisilojn, 16 ŝipojn, 4 441 veturilojn (kun cisternoj) kaj 163 unuojn de speciala aparataro
- Eŭropa Komisiono forigis donitaĵojn pri la nombro de mortigitaj ukrainaj soldatoj el deklaro de Ursula von der Leyen (20 mil civiluloj kaj 100 mil soldatoj) — oni blokis 300 miliardojn da eŭroj el rezervoj de Rusa Centra Banko kaj frostigis 19 miliardojn da eŭroj de rusaj oligarĥoj; NATO komencos produkton de soveta municio por Ukrainio; Ministeria Konsilio de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kunsidis en Lodzo sen rusaj diplomatoj, kiuj ne rcevis polajn vizojn; en landlima kun Pollando Kaliningrada provinco krimeco kun uzo de armiloj aŭ eksplodaĵoj kreskis je 92 procentoj
Esperantujo
- 1893: En Varsovio estis fondita unua Esperanto-rondeto, kiun ĉeestis i.a. Leo Belmont, Wilhelm Róbin kaj Jozefo Wasniewski
Naskiĝoj
- 1081: Ludoviko la 6-a, reĝo de Francio (m. 1137)
- 1415: Jan Długosz, pola historiisto, kronikisto, ĉefepiskopo, geografo kaj diplomato (m. 1480)
- 1521: Takeda Shingen, japana daimio (m. 1573)
- 1525: Tadeo Hajeko, ĉeĥa matematikisto, astronomo, alkemiisto, latinisto, botanikisto, geografo kaj kortega kuracisto (m. 1600)
- 1655: Wolf Christoph Zorn von Plobsheim, germana arĥitekto kaj oficiro (m. 1721)
- 1671: John Keill, skota matematikisto (m. 1721)
- 1709: František Xaver Richter, ĉeĥa komponisto (m. 1789)
- 1743: Martin Heinrich Klaproth, germana kemiisto, malkovrinto de uranio, zirkonio kaj cerio (m. 1817)
- 1761: Marie Tussaud, svisa aktorino, modlistino de vaksfiguroj, fondintino de la muzeo Madame Tussauds (m. 1850)
- 1776: Nikolaj Karamzin, rusa verkisto, publicisto, historiisto (m. 1826)
- 1785: Gábor Döbrentei, hungara verkisto, poeto, redaktoro kaj ĉefsekretario de Hungara Scienca Akademio (m. 1851)
- 1792: Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij, rusa matematikisto, kreinto de hiperbola geometrio (m. 1856)
- 1800: Mihály Vörösmarty, hungara poeto, redaktoro, tradukisto (m. 1855)
- 1805: Lungtok Gyatso, tibeta 9-a Dalai-lamao de gelugpao en la tibeta budhismo (m. 1959)
- 1815: László Kelmenfi, hungara inĝeniero, verkisto (m. 1851)
- 1847: Antonín Chittussi, ĉeĥa pejzaĝisto (m. 1891)
- 1851: Louis Held, germana pioniro de fotografio kaj filmfarado (m. 1927)
- 1864: Carsten Borchgrevink, norvega-brita esploristo de Antarkto (m. 1934)
- 1867: Ignacy Mościcki, pola kemiisto, inventisto, profesoro, prezidento de Pollando (m. 1946)
- 1868: Eloy Gonzalo, hispana milita heroo (m. 1897)
- 1869: Eligiusz Niewiadomski, pola pentristo, murdisto de prezidento Gabriel Narutowicz, ekzekutita (m. 1923)
- 1888: Endre Csiki, hungara komponisto esplorinta muzikteorion, aŭdfizilogion kaj psikologion (m. 1949)
- 1893: Ernst Toller, germana verkisto (m. 1939)
- 1893: Kurt Günther, germana pentristo (m. 1955)
- 1896: Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, soveta militisto, marŝalo (m. 1974)
- 1901: Ilona Fehér, hungara-israela violonistino kaj instruistino (m. 1988)
- 1902: Ernst Werner, aŭstra-germana ŝtata oficisto, okupiĝanta pri stenografio, estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio, gvidanto de E-seminario en Viena E-Unio (m. 1974)
- 1903: Kobajaŝi Takiĝi, japana laborista verkisto (m. 1933)
- 1906: Margit Berényi, rumania hungara pentristino (m. 1945)
- 1908: Dezső Korniss, hungara pentristo, grafikisto kaj belartpedagogo (m. 1984)
- 1910: Louis Slotin, kanada fizikisto kaj kemiisto, partoprenanto de la Projekto Manhattan (m. 1946)
- 1919: Piroska Kuszálik, rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino (m. 1992)
- 1923: Morris, belga desegnisto de bildrakontoj (m. 2001)
- 1929: Alfred Moisiu, prezidento de Albanio
- 1931: George Maxwell Richards, prezidento de Trinidado kaj Tobago, profesoro
- 1935: Woody Allen, usona filmreĝisoro, aktoro, komediisto, verkisto kaj komponisto
- 1937: Vaira Vīķe-Freiberga, latva psikologino, kuracistino, prezidentino de Latvio
- 1941: Lajos Molnos, hungara poeto, ĵurnalisto, politikisto
- 1944: Tahar Ben Jelloun, maroka verkisto franclingva
- 1947: Alain Bashung, franca verkisto, komponisto, interpretisto, komediisto (m. 2009)
- 1949: Pablo Escobar, kolombia politikisto, caro de kokaino, simbolo de organizita krimo (m. 1993)
- 1949: Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio 2010-2014 kaj 2018-2022 (m. 2024)
- 1950: Ueli Maurer, svisa politikisto, membro de la Federacia Konsilio de Svislando, prezidento de Svislando
- 1951: Treat Williams, usona aktoro (m. 2023)
- 1953: András Szabó rumania hungara grafikisto, ĉefmuzeologo en Miercurea Ciuc
- 1961: Áron Hajdú, rumania hungara entreprenisto, libroeldonisto
- 1972: Norbert Wójtowicz, pola historiisto kaj teologo
- 1976: Matthew Shepard, usona studento, viktimo de homofobio (m. 1998)
- 1995: Eva Boto, slovena kantistino
- 2001: Princino Aiko, japana princino
Mortoj
- 1018: Thietmar von Merseburg, germana kronikisto, episkopo de Merseburg (n. 975)
- 1135: Henriko la 1-a, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 1068)
- 1335: Abu Sa'id Bahadur Ĥano, reganto de Ilĥanlando en Irano, partoprenanto de militiro kontraŭ Ora Hordo (n. 1305)
- 1455: Lorenzo Ghiberti, itala skulptisto (n. 1378)
- 1474: Nicolò Marcello, doĝo de Venecia respubliko (n. 1399)
- 1521: Leono la 10-a, papo (n. 1475)
- 1530: Margareto de Aŭstrio, dukino de Savojo (n. 1480)
- 1602: Kobayakawa Hideaki, japana daimio (n. 1577)
- 1633: Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, hispana kaj portugala infantino, kunreĝino de Hispana Nederlando (n. 1566)
- 1640: Georgo Vilhelmo, reganto de Brandenburgio-Prusujo (n. 1595)
- 1643: Johann Christoph von Liechtenstein-Kastelkorn, germana teologo
- 1709: Abraham a Sancta Clara, germana predikisto kaj populara-humura verkisto (n. 1644)
- 1727: Johann Heinrich Buttstedt, germana orgenisto kaj muzikteoriisto (n. 1666)
- 1737: Louis Alexandre de Bourbon, franca nobelo, eksternupta filo de Ludoviko la 14-a (n. 1678)
- 1825: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1777)
- 1862: Agustín Durán, hispana literatura kritikisto (n. 1789)
- 1866: George Everest, kimra geografo (n. 1790)
- 1908: Henri Vallienne, franca kuracisto kaj pacifisto, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio, esperantiginta la du unuajn kantojn de Eneido, Metamorfozoj kaj franclingvan romaneton Manon Lescaut, aŭtoro de Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?, konata de la broŝuro Por kaj kontraŭ Esperanto (n. 1854)
- 1916: Lajos Thallóczy, hungara historiisto, arkivisto (n. 1856)
- 1916: Charles de Foucauld, franca misiisto, ermito, konanto de tuarega lingvaro (n. 1858)
- 1918: Margit Kaffka, hungara poetino kaj verkistino, enestanta en Hungara Antologio (n. 1880)
- 1923: Virginie Loveling, flandra verkistino, enestanta en Belga antologio (n. 1836)
- 1928: José Eustasio Rivera, kolombia verkisto (n. 1888)
- 1928: Leopold von Kalckreuth, germana pentristo
- 1934: Sergej Kirov, sovetia altrangulo, murdita (n. 1886)
- 1939: Nataly von Eschstruht, germana furorverkistino (n. 1860)
- 1941: Stanisław Schayer, pola lingvisto, hindologo, filozofo okupiĝanta pri la hinda filozofio kaj logiko, sanskritologo, spertulo pri budhismo (n. 1899)
- 1942: Felix von Kunowski, germana stenografo, inventinto de parolspuro, konatigata de Tutmonda Parolspuro-Asocio (n. 1868)
- 1947: Aleister Crowley, angla okultisto, verkisto, mistikulo, membro de la Ordo Templi Orientis (n. 1875)
- 1947: Godfrey Harold Hardy, angla matematikisto, "malkovrinto" de Srinivasa Aiyangar Ramanujan (n. 1877)
- 1953: Géza Laczkó, hungara verkisto kaj teatrokritikisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1884)
- 1967: Ferenc Szilágyi (verkisto), hungara advokato, sveda civitano, aktivulo de Hungara Esperantista Societo Laborista kaj Hungarlanda Esperanto-Societo, kontribuinta al "Hungara Heroldo", "Heroldo de Esperanto", "Litova Esperanto-Revuo", "Pola Esperantisto", "Sveda Esperanto-Gazeto" kaj "Literatura Mondo" (redaktoro) kaj kunlaborinta kun Hungara Antologio kaj Sveda Antologio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, ĉefo-redaktoro de "Norda Prismo", kontribuinto al la poemantologio Dekdu Poetoj (n. 1895)
- 1968: Nicolae Bretan, hungara-rumana operkantisto (n. 1887)
- 1968: Hugo Haas, ĉeĥa aktoro (n. 1901)
- 1972: Antonio Segni, ĉefministro de la Itala Respubliko kaj prezidento (n. 1891)
- 1973: David Ben-Gurion, kunkreinto de Israelo, unua ĉefministro (n. 1886)
- 1973: Anna Bán, hungara aktorino (n. 1932)
- 1973: Erzsébet Török, hungara kantistino (n. 1912)
- 1974: Lajos Zilahy, hungara verkisto (n. 1884)
- 1989: László Makkai, hungara historiisto (n. 1914)
- 1991: Paul Enz, svisa komercisto, fondinto de WIR-Banko-Kooperativo, membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj UEA, konata de gastiga servo (n. 1897)
- 1993: Ottó Rappaport, hungara reĝisoro, teatra kritikisto (n. 1921)
- 1995: József Méliusz, rumania hungara verkisto (n. 1909)
- 1998: Tyburcjusz Tyblewski, pola turisma ĉiĉerono, psikologo, pedagogo, esperantisto kaj tradukisto, kunlaboranto de "Monato" kaj "Scienca Revuo", profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj (m. 1933)
- 2001: Giselle Harabagiu, usona esperantistino, apogantino de la Belartaj Konkursoj de UEA, dumviva membrino de Esperanto-USA (n. 1913)
- 2004: Bernardo de Nederlando, nederlanda princo, edzo de Juliana (n. 1911)
- 2006: Claude Jade, franca aktorino (n. 1948)
- 2011: Károly Vilhelm, rumania hungara, hungara pentristo, artkritikisto (n. 1943)
- 2011: Christa Wolf, germana verkistino (n. 1929)
- 2020: Juan Hormaechea, hispana politikisto, prezidanto de Kantabrio (n. 1939)
- 2021: Miroslav Zikmund, ĉeĥa vojaĝisto kaj verkisto (n. 1919)
- 2022: Mylène Demongeot, franca aktorino (n. 1935)
- 2023: Sandra Day O'Connor, usona juĝistino (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Blanka de Kastilio, reĝino
- Rumanio: Datreveno de Unuigo de Transilvanio kaj Rumanio
- Nacia tago en Centr-Afrika Respubliko, fondiĝo de la ŝtato (1958)
- Nacia tago en Kostariko, tago sen armitaj fortoj
- Portugalio: Ferio-tago de Reakiro de Sendependo
- Kazaĥio: Tago de Unua Prezidento
- Internacia tago de Aidoso (ĉiujare ekde 1988)
Tagoj de semajno
La 1-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.