Universala Kongreso | |
---|---|
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905 | |
Urbo (lando) | Bulonjo-ĉe-Maro (Francio) |
Datoj | 5-a de aŭgusto 1905 - 12-a de aŭgusto 1905 |
Prezidanto LKK | Émile Boirac |
Alta protektanto | / |
Aliĝintoj | 688 |
Menciinde | unua kongreso |
1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.
La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.
Fono kaj kronologio de la kongreso
Enciklopedio de Esperanto en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):
|
Teatraĵoj prezentitaj
- Mensogo pro amo de Eugène Labiche. Prezentis amatora trupo: f-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, s-roj C. LEPHAY, Paul Boulet, C. Michaux, MARTIN , SAMUEL, francoj.
- Edziĝo kontraŭvola de Molière. Prezentis amatora 10-persona trupo el 8 landoj: s-ino Rosa Junck (ĉeĥ-devena italino), f-ino H. Cederblat (svedino, membro de la Lingva Komitato), s-ino Avilov (rusino el Tbiliso), s-ro Paul Boulet (franco), s-ro Harold Bolingbroke Mudie (anglo), s-ro J. Ansel (franco), s-ro L. Cogen (belgo), s-ro C. F. Küchler (germano), s-ro Albert Saint-Martin (kanadano), s-ro J. Allum (norvego)
- Hamleto de William Shakespeare. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino F. L. Schäfer.
- Edziĝo per telefono de Jacques Ferneuze. Prezentis amatora franca trupo: Georges Warnier kaj Georges Grosset. La prezento okazis en Salono Conway en antaŭkongreso en Parizo.
Kongresa Libro
La Kongresa Libro, verkita de Paul Boulet, aperis kiel memoraĵo kaj estis dediĉita al elpensinto de la lingvo Esperanto kaj ĉiuj gekongresanoj. Ĝi enhavis poezion de Zamenhof (L'Espero, La vojo, Al la fratoj), gvidlibron tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kun ilustraĵoj, projekton de Deklaracio kun la teksto, frazlibron (francan-esperantan). Krome eksterpaĝajn diversajn anoncojn, p. 123.
Centjara datreveno
La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia renkontiĝo Bulonjo 2005, kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro dum pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita.
Centa kongreso
La 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 2015 en Lille (Francio), proksime al Bulonjo-ĉe-Maro, kiu estis loko de kelkaj kongresaj programeroj – solenaĵoj, rememora marŝado kaj koncerto.
Bildaro
- Kongresa kostumbalo.
- Eliro el la kongresejo, Kongreso de Boulogne, 1905. En la mezo L. L. Zamenhof.
- Zamenhof kaj Michaux.
- Fruictier, Paul 1905 : Raporto pri la Unua Kongreso de Esperantistoj, (eltirita el Lingvo Internacia), Paris, paĝoj 358-386
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Raporto de W.T.Stead en 1911/11 numero de The Review of Reviews kun detaloj kaj personaj impresoj pri la kongreso
- Poŝtkartoj pri la kongreso
- Boulogne 2005 – renkontiĝo okaze de centjara jubileo
- Memori 1905–2015 – historia paĝaro en la retejo de la 100-a UK (retejo arkivigita)
- Unua Kongreso Esperantista Boulogne sur Mer (1905). Oficiala parolado ĉe la festeno. Per la voĉo de Zhao Jianping.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |