Por bildigi la grandecon de unu hektometro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 hektometro (hm) kaj 1 kilometro (km) (102—103 m).
Vidu ĉi tie pri signifoj de kilo-, hekto-.
- Distancoj pli mallongaj ol 100 m
- 100 m egalas al:
- 100 m — distanco kiu rapidega homo povas kuri en ĉirkaŭ 10 sekundoj (100 m mondrekordo de Tim Montgomery, la 14-an de septembro, 2002).
- 105 m — longo de futbala ludkampo.
- 109,73 m longo de usona piedpilka ludkampo, inkluzive de la finaj zonoj.
- 112,34 m — alto de la plej alta arbo en la mondo, Marborda Ruĝligno (sequoia sempervirens).
- 137 m — alto de la Granda Piramido de Gizeh, Egiptio.
- 187 m — la plej mallonga ondolongo de la 1600 kHz-a AM-a radia dissendo-frekvenco.
- 300 m — alto de la Eiffel-Turo, Parizo, Francio.
- 340 m — sono trapasas 340 m en unu sekundo, ĉe marnivelo, tra aero. Vidu Maĥo.
- 417 m — alto de la Ĝemelturoj, antaŭ la teroristaj atakoj je la 11-a de septembro 2001.
- 500 m — nuntempa lio, ĉina mezurunuo. Vidu 里 en ĉina Vikipedio.
- 508 m — alto de la Taipei 101 konstruaĵo, Tajvano, la plej alta nubskrapulo en la mondo, ĝis 2009.
- 555 m — la plej longa ondolongo de la AM-aj radiaj dissendo-frekvencoj, ĉe 540 kHz.
- 1.000 m egalas al 1 kilometro.
- Distancoj pli longaj ol 1 km.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.