Por bildigi la grandecon de unu metro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 metro (m) kaj 1 dekametro (dam) (100—101 m).


Homoj.

Unu metro egalas al (proksimume) 39 coloj, (proksimume) 3,28 futoj (laŭ la Imperia sistemo), 100 centimetroj, aŭ 1.000 milimetroj.

Vidu ĉi tie pri signifoj de deka-, centi-, mili-.

  • Distancoj pli mallongaj ol 1 m
  • 1 metro estas:
    • flanko de kvadrato, kies areo estas 1 m².
    • streko de kubo, kiu havas surfacan areon 6 m² kaj volumenon 1 m³.
    • radiuso de cirklo, kies areo estas proksimume 3,14 m².
    • radiuso de sfero, kiu havas surfacan areon de proksimume 12,56 m² kaj volumenon de 4,19 m³.
  • 1 m -- ondolongo de la plej alta VHF-a radiofonia frekvenco, 300 MHz.
  • 1,435 m -- norma fervoja larĝo de trako.
  • 1,75 m -- meza alto de homa viro.
  • 2,5 m -- longo de DaimlerChrysler-a aŭto "Smart" .
  • 2,77 - 3,44 m -- ondolongo de la FM-aj dissendo-frekvencoj 108 - 87 MHz
  • 3,048 m -- alto de la korbo en korbopilko.
  • 3,054 m -- longo de malnovstila Mini (aŭto).
  • 3,63 m -- rekorda flugillongo de vivantaj birdoj (albatroso, Diomedea exulans).
  • 3,66 m -- longo de novstila MINI (aŭto).
  • 4,80 - 5,50 m -- alto de ĝirafo
  • 7,5m -- proksimuma longo de la homa intesto.
  • 10 m -- ondolongo de la plej malalta VHF-a radiofonia frekvenco, 30 MHz.
  • 10 m egalas al 1 dekametro (1 dam).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.