Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de novembro estas la 323-a tago de la jaro (la 324-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 42 tagoj restas.
Je la 19-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 461: Hilario iĝis papo - memorigata en superjaroj
- 1190: Ordeno de germanaj kavaliroj fondiĝis
- 1493: Kristoforo Kolumbo alnavigis al Porto-Riko
- 1523: Klemento la 7-a iĝis papo post 50-taga konklavo
- 1544: Papo Paŭlo la 3-a eldonis buleon por okazigi la Koncilion de Trento
- 1608: Matiaso la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1622: Francisko el Dietrichstein eldonis universalan pardonon por la Moraviaj nobeloj, kio signifis ke ili ne estos ekzekutitaj, sed konfisko de posedaĵoj ne estis pardonita
- 1688: Glora Revolucio: venko de Vilhelmo la 3-a super Jakobo la 2-a en batalo de Wincanton
- 1702: Pollando: Dynów estis prirabita kaj bruligita de sveda armeo
- 1765: Reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski malfermis en Varsovio unuan publikan scenejon, de 1807 nomatan Nacia Teatro
- 1807: Angla kemiisto Humphry Davy skribis al Reĝa Societo de Londono pri la ecoj de elemento, kiun li ĵus malkovris, kalio
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: en la Batalo de Ocaña franca armeo sub komando de marŝalo Soult kaj reĝo Joseph Bonaparte akiris sian plej grandan venkon
- 1816: Fondo de la Ĉefa Lernejo, kies fondan diplomon subskribis imperiestro de Rusio kaj reĝo de Pollando Aleksandro la 1-a — la altlernejo sekvan jaron iĝis Reĝa Universitato de Varsovio
- 1816: Super Pollando estis vidita plena suna eklipso (laŭ la linio Słupsk-Przemyśl)
- 1819: Malfermo de la Prado-Muzeo en Madrido
- 1831: Disfalo de Granda Kolombio
- 1835: Pacifiko: al ĉefa insulo de la Chatham-insularo albordiĝis brita ŝipo kun 500 armitaj maorioj, kiuj komencis masakron de praloĝantoj
- 1842: Universitato de Ĉilio fondiĝis en Santiago de Ĉilio
- 1849: Germanio: en Lepsiko okazis premiero de 4-a simfonio de Franz Schubert
- 1850: Hispanio: Reĝa Teatro malfermiĝis en Madrido, en ĉeesto de la reĝino Isabel la 2-a
- 1850: Egiptio: franca arkeologo kaj egiptologo Auguste Mariette trovis sidantan skribiston en la nekropolo de Sakkara (skulptarto de la Malnova imperio de Egiptio)
- 1863 Usona Enlanda Milito: prezidento de Usono Abraham Lincoln elparolis la faman mesaĝon Diskurso apud Gettysburg sur la tombejo en loko de la batalo de Gettysburg kun 50 mil viktimoj ambaŭflanke
- 1885: Bulgara armeo venkis la serban en batalo de Slivnica, en la milito de Princlando Bulgario kaj Reĝlando Serbio
- 1889: Flago de Brazilo oficialiĝis kaj kreiĝis la blazono
- 1892: En Hungario ekfunkciis unua registaro de Sándor Wekerle
- 1912: Unua Balkana milito: serba armeo konkeris Bitola, finante kvinjarcentan turkan regadon super geografi-historia regiono Makedonio (Nord-Makedonio kaj partoj de Grekio kun Bulgario)
- Unua Mondmilito
- 1916: Centraj Potencoj okupis Bukareŝton
- 1917: Regopovoj de Turkio internigis en Nazareto Latinan Patriarkon de Jerusalemo
- 1918: Pola-ukraina milito: subkolonelo Michał Tokarzewski-Karaszewicz ekmarŝis kun trupoj malantaŭ kirasita trajno - komenco de la sukcesa militiro por batalanta Lvovo
- 1919: Dua Pola Respubliko: pola ŝtatestro Józef Piłsudski iĝis honora civitano de Bjalistoko
- 1919: Usona Senato malakceptis ratifon de la Traktato de Versajlo, malebligante al Usono aliĝi al la Ligo de Nacioj
- 1933: En Dua Hispana Respubliko dum la unua demokratia baloto kun partopreno de virinoj venkis Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj
- 1934: Testoflugo de franca patrola hidroplano Loire 130
- Dua Mondmilito
- 1939: Britio kaj Francio donis al Pollando la rajton partopreni en laboroj de Supera Milita Konsilio; post soveta invado en Pollandon, kaj anekso de Orientaj Limregionoj, 14 polaj literaturistoj subskribis deklaron salutantan transdonon de Okcidenta Ukrainio al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1940: En Varsovio estis arestita Piotr Kownacki, kunlaboranto de la revuo "Walka" (Batalo) kaj lia edzino Zofia, kunlaborantino de "Dziennik Wileński" (Vilna Ĵurnalo), mortintaj en Aŭŝvico kaj koncentrejo Ravensbrück; Pola ekzila registaro voĉdonis pri kreo de Oficejo pri Kontinenta Kampanjo, kiu kunlaborigus polojn sur okupataj de Germanio teritorioj kaj establus informejojn en neŭtralaj ŝtatoj; Albana Fronto: brita aviado en Grekio komencis agadon, kies ĉasaviadiloj pafalterigis super Korçë-regiono 9 italajn aviadilojn; Mediteraneo: "Fortoj H" finis 5-tagan operacon transporti aviadilojn al Malto (el 14 startantaj de aviadilŝipo nur 5 atingis la insulon)
- 1941: de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun pli ol 170 malliberuloj, dum kiu dekkelkaj sukcesis fuĝi; germanoj establis punlaborejon en distrikto Zamojski; Orienta Fronto: la soveta 16-a Armeo retiriĝis de Volokolamsk-regiono al antaŭurboj de Klin; apud Azova maro germana 1-a Kirasita Ameo atingis nordan randon de Rostov-na-Donu
- 1942: En geto de Drohobiĉ estis murdita verkisto kaj pentristo Bruno Schulz; germana polico forveturigis de Varsovio 80 virojn al Aŭŝvico; Operaco Urano: komenco de la sovetia kontraŭofensivo dum la batalo ĉe Stalingrado kun ĉirkaŭigo de la germana 6-a Armeo
- 1943: Operaco Reinhardt: dum likvido de koncentrejo en Lvovo ĉe la strato Janowska germanoj murdis kelke da miloj de judoj el 200 mil viktimoj; Orienta Fronto: la Ruĝa Armeo malfondis la Nord-Okcidentan Fronton; Cordell Hull postulis de francoj agnoski sendependecon de Libano
- 1944: Membroj de Pola Rezistomovado atakis en Krakovo fabrikon de ŝuoj kunportante la varon kun miliono da zlotoj; Luksemburgo: 30 membroj de luksemburgia rezistado defendis la urbon Vianden kontraŭ atako de Waffen-SS
- 1943: Dominikanino Margareta de Hungario el Árpád-dinastio estis kanonizita
- 1946: Afganujo, Islando kaj Svedio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1948: Pollando: gvidantoj de Pola Partio Socialista-Libero, Egaleco, Sendependeco, akuzitaj pri provo faligi reĝimon de Bolesław Bierut estis kondamnitaj al ĝis 10 jaroj de mallibero
- 1948: Ĉina enlanda milito: komunista venko en la batalo de Ŝuĝoŭo
- 1949: Rainier la 3-a ektroniĝis kiel princo de Monako
- 1954: Monako: TMC Monte Carlo ekfunkciis
- 1957: Antonín Novotný iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio, elektita kiel unua sekretario de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio - denove, la plej altaj partiaj kaj ŝtataj funkcioj koncentriĝis en la manoj de unu persono
- 1968: Prezidento de Malio Modibo Keïta forigita per armea puĉo
- 1969: Stadiono Maracanã: brazila futbalisto Pelé akiris sian milan golon ludante en la futbalteamo Santos FC en Rio-de-Ĵanejro
- 1969: Projekto Apollo: usona skipa misio de Apollo 12 grundiĝis sur la Luno, kun kosmonaŭtoj Pete Conrad kaj Alan Bean
- 1969: Freiberg: en Tivoli germana rokmuzika grupo Puhdys ludis unuan koncerton
- 1972: En Okcidenta Germanio parlamentan baloton gajnis koalicio Socialdemokratia Partio de Germanio-Libera Demokrata Partio
- 1976: Civitanoj de Alĝerio referendume agnoskis novan konstitucion
- 1977: Prezidento de Egiptio Anvar Sadat faris sian historian viziton en Kneset - kiel unua arabo oficiale vizitis Israelon
- 1978: Post 46 jaroj la kongreso de Hispana Komunista Partio okazis en Madrido
- 1982: Belorusa futbalklubo Dinamo Minsko iĝis ĉampiono de Sovetunio
- 1984: Ĥaosa Komputila Klubo fariĝas konata al pli vasta publiko
- 1984: En antaŭurboj de Meksikurbo, kvar grandaj kaj diversaj pli malgrandaj LPG-stokujoj eksplodis
- 1985: Malvarma Milito: unua renkontiĝo inter usona prezidento Ronald Reagan kaj Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov okazis en Ĝenevo
- 1985: En Usono fondiĝis Fondaĵo "Solidareco"
- 1989: Senkomunismigo:
- Restaĵoj de Vasil Stus kaj du aliaj ukrainaj disidentoj, membroj de Ukrainia Helsinka unio, estis transportitaj de la puntendaro Perm-36 (gulago) kaj reentombigitaj en la Bajkov-tombejo en Kievo
- Ĉeĥoslovaka revolucio: en Prago estiĝis Civitana Forumo, kiun eniris kontraŭuloj de komunista regopovo kun neformala gvidanto Vaclav Havel
- 1990: 22 ŝtatoj de NATO kaj Varsovia Traktato subskribis en Parizo pakton pri konvenciaj armiloj en Eŭropo
- 1990: Teknologio:
- Ofica programaro Microsoft Office lanĉita por Microsoft Windows
- Interreto: Instituto pri Nuklea fiziko en Krakovo ricevis, kiel unua en Pollando, IP-adreson (192.86.14.0), kiu estis al ĝi atribuita de la Usona Departmento de Defendo
- 1996: Kofi Annan iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1999: En Svislando oni malfermis tunelon Vereina, la plej longan en la mondo tunelon de etŝpura fervojo (19 058 m)
- 1999: Kosmoesploro: Ĉinio lanĉis kosmoŝipon Shenzhou - ĝia unua spaca misio
- 2004: Kievo: en Domo kun ĥimeroj oni inaŭguris muzean-kulturan centron - Belartaj ĉefverkoj de Ukrainio
- 2004: Detrua uragano frapis la pinarbarojn de Altaj Tatroj
- 2005: Irako: Masakro de Haditha - soldatoj de Usona Marinfanteria Korpuso murdis 24 personojn
- 2005: Transprenado de regopovo:
- Srilanko: Mahinda Rajapaksa iĝis prezidento
- Monako: Alberto la 2-a ektroniĝis
- 2005: Japana asteroidsondilo Hajabusa atingis Itokaŭan
- 2006: Premiero de ludkonzolo Wii
- 2009: Herman Van Rompuy iĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj Catherine Ashton alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko
- 2010: Norvega insulo Janmajeno en Arkta Oceano iĝis naturrezervejo
- 2012: Pollando iĝis membro de Eŭropa Kosma Agentejo
- 2013: 24 personoj pereis kaj 146 vundiĝis pro atenco kontraŭ ambasadejo de Irano en Bejruto
- 2017: Monda Tago de Malriĉuloj unuafoje festata - laŭ iniciato de papo Francisko
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1600: Karlo la 1-a, reĝo de Anglio, Skotio kaj Irlando (m. 1649)
- 1650: Henriko (Saksio-Römhild), germana duko (m. 1710)
- 1711: Miĥail Lomonosov, rusa poeto kaj sciencisto, pioniro de fizika kemio, kreinto de la Moskva Ŝtata Universitato (m. 1765)
- 1730: Domenico Pignatelli Di Belmonte, itala teologo kaj kardinalo m. 1803)
- 1735: Vital Mösl, aŭstra filozofo, benediktano kaj tradukisto (m. 1809)
- 1752: George Rogers Clark, usona revolucia militestro, konkeranto de nord-okcidento dum la bataloj kun britoj (m. 1818)
- 1769: Elise Bürger, germana aktorino kaj verkistino (m. 1833)
- 1770: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto (m. 1844)
- 1775: Johann Karl Wilhelm Illiger, germana entomologo kaj zoologo (m. 1813)
- 1799: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko (m. 1838)
- 1805: Ferdinand de Lesseps, franca diplomato kaj entreprenisto efektiviginta Suezan kanalon kaj Panaman kanalon (m. 1894)
- 1819: Auguste Vacquerie, franca ĵurnalisto kaj intelektulo (m. 1895)
- 1831: James A. Garfield, prezidento de Usono (m. 1881)
- 1833: Wilhelm Dilthey, germana filozofo (m. 1911)
- 1853: Gabriel Hanotaux, franca politikisto, historiisto kaj diplomato, kontraŭa al la akcepto de esperanto kiel laborlingvon de la Ligo de Nacioj (m. 1944)
- 1854: Henri Vallienne, franca kuracisto kaj pacifisto, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio, elektita dum UK 1908, laŭverse esperantiginta la du unuajn kantojn de Eneido de Vergilio, Metamorfozoj de Ovidio kaj franclingvan romaneton Manon Lescaut, aŭtoro de du originalaj romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?, konata de la broŝuro Por kaj kontraŭ Esperanto (m. 1908)
- 1854: Jan Sztolcman, pola bestosciencisto, vojaĝisto kaj ornitologo, protekt-iniciatinto de la eŭropa bizono (m. 1928)
- 1854: Benedek Jancsó, hungara historiisto, publikisto (m. 1930)
- 1859: Maurice Rollet de l'Isle, franca hidrografia inĝeniero pri marmapoj, pioniro de kartografia aerfotado, kunorganizanto de neokazinta UK 1914, prezidanto de Espéranto-France, membro de Internacia Centra Komitato, gvidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, aŭtoro de Provo de marista terminaro, Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj (m. 1943)
- 1865: Otto Eckmann, germana pentristo kaj dezajnisto (m. 1902)
- 1870: Walter Runciman, brita politikisto kaj diplomato (m. 1949)
- 1872: Alberto Alessio, itala matematikisto, admiralo kaj esperantisto, partopreninta UK 1920, honora membro de la Itala Katedro de Esperanto (m. 1944)
- 1875: Miĥail Kalinin, sovetia politikisto, membro de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (m. 1946)
- 1882: Dezső Végh, hungara komunisto, ĵurnalisto, redaktoro, vicurbestro de Debreceno (m. 1953)
- 1883: Ágoston Marich, hungara oficisto de poŝto kaj polico, sekretario de unua Esperanto-grupo en Budapeŝto, redaktoro kaj eldonisto de kelkaj Esperanto-gazetoj kiel "La Verda Standardo" kaj "La Polico", kontribuanta al polica Esperanto-movado, Esperanto-kolektisto (m. 1955)
- 1885: Evža Faulhaber-Čiškovská, ĉeĥa esperantistino, edzino de Frits Faulhaber, estrarano de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj, redaktinta infanrevuon "La Vojo", kuntradukistino al Esperanto de Skizoj pri Nederlando (m. 1961)
- 1885: Kazimierz Sosnkowski, pola generalo kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado kaj eksterlande Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj, ministro en la pola ekzila registaro (m. 1969)
- 1886: Bohumil Hanč, ĉeĥa sportisto, skiisto, skikuranto (m. 1913)
- 1888: José Raúl Capablanca, kuba ŝakmondĉampiono (m. 1942)
- 1896: Bruno Migliorini, itala lingvisto kaj itala esperantisto, fondinto de Esperanta grupo "L.L.Zamenhof" en Venecio, kunverkinto de Esperanta Legolibro, preleganto de Somera Universitato kadre de UK 1930 kaj UK 1932, membro de la honora komitato de UK 1955 en Bolonjo (m. 1975)
- 1900: Anna Seghers, germana verkistino (m. 1983)
- 1905: Tommy Dorsey, usona ĵazmuzkisto, trombonisto (m. 1956)
- 1917: Indira Gandhi, ĉefministrino de Barato (m. 1984)
- 1918: Hendrik Christoffel van de Hulst, nederlanda astronomo kaj matematikisto (m. 2000)
- 1921: Max Kruse, germana verkisto de porinfanaĵoj (m. 2015)
- 1925: Zygmunt Bauman, pola-juda oficiro kontraŭbatalinta anatemitajn soldatojn, filozofo kaj sociologo (m. 2017)
- 1926: Adalberto Huleŝ, hungara verkisto, poeto, filozofo, tradukisto, profesoro kaj Esperanto-verkisto, laboranto de Hungaria Esperanto-Asocio (m. 2002)
- 1926: Erzsébet Bálint, hungara muzikinstruistino, primuzika verkistino
- 1927: László Lator, hungara poeto kaj tradukisto (m. 2023)
- 1927: Judit Petre, rumania hungara libroeldoneja redaktorino
- 1931: Sámuel Jakab, rumania hungara geografo
- 1936: Tibor Béla Prezenszky, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1936: Ljubiša Samardžić, serba aktoro, funkciulo de la Komunista Partio de Jugoslavio
- 1943: László Király, rumania hungara poeto, prozisto kaj redaktoro
- 1944: Eugeniusz Rzewuski, pola afrikisto kaj diplomato, spertulo pri svahila lingvo, bantuoj kaj portugallingva Afriko
- 1946: Győző Székely, rumania hungara inĝeniero, libroeldoneja redaktoro
- 1950: Katalin Halmos, rumania hungara muzikpedagogino
- 1952: Petra Janů, ĉeĥa muzikistino, kantistino kaj aktorino
- 1956: József Sándor, rumania hungara matematikisto kaj profesoro
- 1957: Ofra Haza, israela kantistino, komponistino kaj aktorino (m. 2000)
- 1961: Meg Ryan, usona aktorino
- 1962: Jodie Foster, usona aktorino kaj reĝisorino
- 1967: Gyula Lőrincz, rumania hungara grafikisto, pentristo, scenejdekoraciisto
- 1972: Éva Borbély-Bartis, rumania hungara etnografino
- 1981: Yfke Sturm, nederlanda fotomodelino
Mortoj
- 496: Gelasio la 1-a, papo, romano el afrika familio, sekretario de la papoj Simplicio kaj Felikso la 3-a
- 498: Anastazio la 2-a, papo serĉanta interkomprenon kun adeptoj de kondamnita Patriarko de Konstantinopolo
- 766: Egbert, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
- 1092: Malikŝah la 1-a, sultano de Selĝuka Imperio (n. 1055)
- 1408: Bálint Alsáni, hungara kardinalo, kanoniko, diplomato (n. 1330)
- 1492: Ĝami, persa sufiisma poeto, mistikulo, historiisto, teologo, inspirata de la gazaloj de Hafizo, aŭtoro de la propra divan (n. 1414)
- 1557: Bona Sforza, dukino de Bari, reĝino de Pollando (n. 1494)
- 1580: Jiří Melantrich, ĉeĥa libropresisto kaj eldonisto de renesanco, kontribuinta al presarto (n. 1511)
- 1630: Johann Hermann Schein, germana poeto kaj komponisto (n. 1586)
- 1665: Nicolas Poussin, franca pentristo (n. 1594)
- 1672: John Wilkins, angla episkopo, naturfilozofo, kriptografiisto, kunfondinto de la Reĝa Societo de Londono, kies libro Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo inspiris Ludovikon Zamenhof krei esperanton (n. 1614)
- 1729: Johann Franz Buddeus, germana teologo, historiisto kaj filozofo, profesoro pri morala teologio (n. 1667)
- 1825: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1777)
- 1828: Franz Schubert, aŭstra komponisto (n. 1797)
- 1855: Mihály Vörösmarty, hungara verkisto, kunfondinto de Societo Kisfaludy kaj de la revuo Athenaeum (n. 1800)
- 1883: Dániel Benkő, hungara agrikulturisto kaj akademiano (n. 1799)
- 1884: George Bissell, usona nafto-magnato (n. 1821)
- 1891: Gergely Csiky, hungara dramverkisto kaj tradukisto (n. 1842)
- 1895: Tivadar Törös, hungara ĵurnalisto, esploristo pri armenoj en Hungario (n. 1858)
- 1910: Rudolph Fittig, germana kemiisto, izolinta fenantrenon el ŝtonkarbo, esplorinta strukturon de naftalino (n. 1835)
- 1915: Joe Hill, sveda-usona politika kantisto kaj membro de la sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo (n. 1879)
- 1936: August Possecker, germana paleontologo, kolektanto de fosilioj (m. 1936)
- 1942: Bruno Schulz, pola verkisto, desegnisto kaj literaturkritikisto, murdita (n. 1892)
- 1945: Albert Fogarasi, hungara filologo, historiisto, rektoro (n. 1851)
- 1950: Gregor Eisvogel, germana trapisto kaj abato (n. 1873)
- 1967: Kazimierz Funk, pola biokemiisto, esploristo, kreinto de scienco pri vitaminoj, okupiĝanta pri kuracado de malsanuloj kun avitaminozo (n. 1884)
- 1967: João Guimarães Rosa, brazila verkisto, kuracisto, diplomato, poligloto scipovanta Esperanton (n. 1908)
- 1968: Leonard Nowell Mansell Newell, angla asekuristo, sekretario kaj vicprezidanto de Londona Esperanto-Klubo, ĉefredaktoro de "International Language", kunorganizanto de UK 1930 kaj UK 1932, kontribuanto al "Literatura Mondo" kaj poemantologio Dekdu Poetoj, prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio (n. 1902)
- 1970: Andrej Ivanoviĉ Jeremenko, sovetia militisto, marŝalo de Sovetunio (n. 1892)
- 1989: Elvira Lippe, latva Esperanto-poetino (n. 1904)
- 1993: Leonid Gajdaj, sovetia, rusia filmreĝisoro (n. 1923)
- 2007: Magda Szabó, hungara verkistino (n. 1917)
- 2010: Lajos Demény, rumanihungara historiisto (n. 1926)
- 2012: Boris Strugackij, sovetia, rusia verkisto pri sciencfikcio (n. 1933)
- 2017: Charles Manson, usona krimulo (n. 1934)
- 2017: Jana Novotná, ĉeĥa tenisistino (n. 1968)
- 2019: Fritz von Weizsäcker, germana kuracisto, specialisto pri interna medicino kaj gastroenterologio (n. 1960)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Orientaj katolikaj eklezioj: Obadja, biblia juda profeto
- Sankta Elizabeto de Hungario, landgrafino en Turingio
- Nacia tago en Monako, nomfesto de princo Rainier la 3-a
- Internacia tago de viroj, ekde 1992
- Monda Tago de Necesejoj, decidita en 2001
- Internacia Prevento-Tago kontraŭ Perforto al Infanoj - ekde 2001
Tagoj de semajno
La 19-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.