◄ |
3-a jarmilo a.K. |
2-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo a.K. | ►
◄ |
21-a jarcento a.K. |
20-a jarcento a.K. |
19-a jarcento a.K. | 18-a jarcento a.K. | 17-a jarcento a.K. | ►
La 19-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1900 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1801 antaŭ nia erao.
Evoluoj ĝenerale
- La civitanoj de Fenicio uzas alfabeton kun 22 literoj.
- En Mezeŭropo finiĝs la ŝtonepoko.
- En okcidenta Azio disvolviĝas la meza bronzepoko.
- Babilonio estas ŝtate organizita.
- Ĉirkaŭ la jaro 1850 skribiĝas la malnov-egiptia tielnomata "moskva matematika papiruso"
- Floras la hitita imperio en Hatuŝa, Anatolio.
Eventoj
Komence de la jarcento
- 1900 - Transiro de tria parto de la frua helada al meza helada kulturo en Grekio.
- ĉ. 1900 - La Malnova palaca periodo de la minoa civilizo komenciĝas en Kreto.
- ĉ. 1900 - Falo de lasta sumera dinastio.
- ĉ. 1900 - "Malfrua fazo de Harapo" en la Induso-civilizo komenciĝas.
- ĉ. 1900 - La mokajoj (hispane Mokaya/Mokaja, laŭ vorto de la miĥea-sokea lingvaro) laŭ la Pacifika marbordo de la nuna Ĉiapaso, Meksiko ekpreparas trinkaĵojn de kakao (botanike en la latina Theobroma cacao).[1]
- ĉ. 1900 - La haveno de Lothal en la antikva Induso-civilizo estas forlasata.
Poste laŭ jaroj
- ĉ. 1897 - Senusret la 2-a (dekdua dinastio de Egiptio) komencas regi. Li konstruas loĝlokon el-Lahun proksime de sia piramida tombokomplekso.
- ĉ. 1895 ĝis plej malfrue 1878 - "Pektorala juvelo de Senusret la 2-a", de la tombo de lia filino princino Sithathorjunet ĉe la piramida tombokomplekso el-Lahun, estas farita. Ĝi nun videblas en la Metropolita Muzeo de Arto de Novjorko.
- 1878 (eble nur en 1874) - Senusret la 2-a (dekdua dinastio de Egiptio) mortas, kaj lia filo Senusret la 3-a komencas regi. En la postaj jaroj, Senusret la 3-a celas enlande malfajrigi la separatistajn tendencojn de la provincoj, kiujn li reduktis nur al tri, forte kontrolitajn. En eksterlanda politiko tio koncernas Nubion kie la limo estis delokita trans la dua katarakto danke al serio de militaj sukcesaj kampanjoj.
- ĉ. 1860 - Amenemhet la 3-a komencas regi, la unuajn supozeble 21 jarojn kune kun sia patro, Senusret la 3-a.
- ĉ. 1839 - Faraono Senusret la 3-a mortas (laŭ iuj fontoj jam en 1855, tiam nur estis 5 komunaj regojaroj kun lia filo).
- ĉ. 1814 - Amenemhet la 3-a mortas, post longa regado de sume 46 jaroj.
Personaĵoj
Referencoj
- ↑ artikolo "Oldest Chocolate in the New World", do "Plej malnova (trinkaĵo de) ĉokolado en la Nova Mondo", decembro 2007 en la revuo "Antiquity" (angle "Antikveco"), eldonejo Universitato de Kembriĝo, volumo 81, numero 314, ISSN 0003-598X (angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.