Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 19-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 615: Diodono iĝis papo
- 634: Arab-bizancaj militoj: Raŝiduna Kaliflando sub gvido de Ĥalid ibn Ŭalid konkeris sieĝatan Damaskon de la Bizanca Imperio
- 1188: Germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a eldonis privilegion por Lubeko garantianta komercon kaj teritorian unuecon
- 1356: Centjara milito: venko de angla armeo kontraŭ la franca en la Batalo de Poitiers
- 1410: Pollando: armeo de Ladislao la 2-a Jogajlo finis sensukcesan sieĝon de Malbork, post venka batalo de Grunwald
- 1450: Tibero: ĉirkaŭ 200 personoj pereis sur la Ponto Sankta Anĝelo
- Tridekjara milito:
- 1618: Ĉeĥa protestanta armeo komencis sieĝon de Plzeň
- 1641: Imperiestra armeo konkeris Dorsten, post dumonata sieĝo
- 1652: Dum la Ĉasado de la sorĉistinoj en Nov-Anglio estis mortkondaminta per dispremego unusola viro
- 1777: Turnopunkta venko por sendependeco de usona armeo super la brita en batalo de Saratoga (Nov-Jorkio)
- 1783: En Versailles okazis unua skipa flugo de konstruita de fratoj Montgolfier varmaerbalono, en kiu troviĝis virŝafo, koko kaj anaso
- 1837: Ĉeĥa natursciencisto Jan Evangelista Purkyně unuafoje formulis sian ĉelan teorion pri strukturo de bestaj korpoj
- 1852: Itala kaj franca astronomoj Annibale de Gasparis kaj Jean Chacornac sendepende malkovris asteroidon Massalia
- 1857: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidojn Doris kaj Pales
- 1863: Januara ribelo: de la fenestro de Palaco de Zamoyski en Varsovio okazis sensukcesa atenco kontraŭ Fjodor Berg, guberniestro de Kongresa Pollando; venĝe rusoj i.a. detruis la palacon kune kun la fama piano de Frederiko Ŝopen kaj i.a. el la loĝejo de Józef Kowalewski bruligis 40 volumojn de prilaborata mongola vortaro kune kun ĉinaj, mongolaj kaj tibetaj manuskriptoj
- 1865: Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Io
- 1870: Francia-Prusia Milito: germana sieĝo de Parizo komenciĝis
- 1881: Chester A. Arthur iĝis prezidento de Usono
- 1888: En belga Spa okazis unua en la mondo beleco-konkurso
- 1891: Ukrainoj komencis elmigri al Kanado (Montrealo)
- 1893: Nov-Zelando kiel unua lando en la nuntempa mondo enkondukis universalan voĉdonrajton sekvante virinan balotrajton
- 1899: Prezidento de Francio Émile François Loubet liberigis Alfred Dreyfus, senbaze kondamnitan pro spionado favore al Germanio
- Unua Mondmilito
- 1916: Germana Orient-Afriko: koloniaj fortoj de Belga Kongo konkeris la urbon Tabora post 11-taga forta batalado
- 1918: Batalo de Megiddo komenciĝis - brita armeo post tri tagoj frakasis la turkan (antaŭkomenco de la malvenko de Otomana Imperio en la milito)
- 1921: Dua Pola Respubliko: unua registaro de Antoni Ponikowski ekfunkciis
- 1928: En Nov-Jorko komenciĝis konstruado de nubskrapulo Konstruaĵo Chrysler
- 1929: Dua Pola Respubliko: al naturrezervejo en la Praarbaro de Białowieża el bestoĝardenoj en Berlino kaj Kopenhago oni alveturigis 2 eŭropajn bizonojn, kiuj komencigis lokan reproduktadon de la populacio, ekstermita dum la unua mondmilito
- 1935: Staĥanov-movado: ministo Aleksej Staĥanov fiksis sian duan rekordon pri eltiro de terkarbo
- 1938: Britio kaj Francio alvokis ĉeĥoslovakan registaron retirĝi el landlimaj regionoj kun pli ol 50% de la germana loĝantaro, favore al Tria Regno
- Dua Mondmilito
- 1939: 3-a tago de la soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): Ruĝa Armeo okupis interalie Kobrin, Kuti kaj Prużany - Defendo de Vilno finiĝis; Supera Komandanto ordonis al generalo Franciszek Kleeberg evakui polan militistaron al Rumanio - amasa transiro de soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj al Rumanio kaj Hungario; la 10-a Brigado de Kavalerio (kiras-motora) trapasas montpasejon Przełęcz Tatarska kiel ununura unuo de la pola armeo plene armita kun disvolvitaj standardoj kaj akirita armilaro; brita registaro responde al Vjaĉeslav Molotov deklaris ke ĝi plu agnoskas la polan registaron kiel legitiman regopovon; ambasadoro de Britio en Moskvo konsentis reprezenti polan ŝtaton; Lavrentij Berija ordonis establi Oficejon pri Militkaptitoj ĉe NKVD kaj ok internigejojn, interalie en Starobilsk, kie sume restas ĉirkaŭ 41 mil polaj oficiroj kaj soldatoj; en Munkács sinmortigis vojevodo de Lvovo, rezerva majoro d-ro Alfred Biłyk, por savi la honoron kaj ne pasive vivi kiel internigito dum la tuta milito
- 19-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj); polaj sapeistoj eksplodigis lumturon en Hel, kiu faciligis celadon al germana artilerio; al Gdańsk alvenis triumfe Adolf Hitler, anoncante transformi Pomerion dum 10 jaroj en germanan distrikton; polaj sapeistoj eksplodigis lumturon en Hel, kiu faciligis celadon al germana artilerio; komandanto de la Defendo de Marbordo kolonelo Stanisław Dąbek sinmortigis por ne esti malliberigita de germanoj — post tiu ĉi septaga akra batalado en la okcidenta parto de la Golfo de Gdansko el ĉirkaŭ 15 000 soldatoj kaj volontuloj 5 000 mortfalis aŭ estis vunditaj; post la batalo de Bzura la lasta sukcesa kuratako de pola kavaleria regimento en Wólka Węglowa (Bielany) por trairi al apuda Varsovio; Militkrimo: en Błonie germanoj pafmortigis 50 personojn, pliparte judojn - la respondeca oficiro estis senkulpigita de Hitler
- 1940: Germana okupado de Pollando: pola oficiro Witold Pilecki permesas al germanoj sin aresti en Żoliborz dum surstrata homĉasado por registri germanajn militkrimojn en la koncentrejo Aŭŝvico kaj fondi konspiran organizaĵon — dum la sama amasa homforkapto de 2 000 viroj estis arestita Władysław Bartoszewski; Adolf Hitler decidis sendi "militistan mision" al Rumanio - plifortigita motorigita divizio, aviada unuo kaj kontraŭaviada artilerio
- 1941: En Poznań germanaj regopovoj translokis 457 polojn al malpli bonaj loĝejoj; Holokaŭsto: en litova Sereje (distrikto Alytus) germanoj kun loka polico masakris 953 judojn; komenciĝanta Ĝenerala Kunveno de la Unuigo de Polaj Asocioj en Kanado postulis revenon al Pollando de Orienta Prusio kaj Silezio, krome okcidentan landlimon laŭ la rivero Odro; batalo de Kievo: germana armeo konkeris Kievon — ĉirkaŭitaj trupoj de la Ruĝa Armeo plu batalis ĝis kapitulaco; Atlantiko: batalo pri konvojo HG-73 komenciĝis - oni ĝis la 29-a de septembro sinkigis 10 ŝipojn kaj italan submarŝipon
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Kwasówka 10 personojn, en tio 5 ukrainojn; Sovetunio: ĝis 50 jaroj kreskis aĝo de virinoj devigitaj labori en produktado kaj konstruado
- 1943: Pro kunlaboro kun partizanoj germana polico vivbruligis 8 loĝantojn de Piątków, kaj soldatoj enĵetis grenadon al kaŝejo mortigante en Narol 8 polojn; Pola Rezistomovado: membroj de rezistomovado pafmortigis en Dąbrowa Górnicza germanan policanon kaj en komunumo Miniany 2 ukrainajn policanojn; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj frakasis kaj detruis malliberejon en Krasnystaw - malarmiligo de la skipo kun liberigo de 300 personoj, en tio 2 soldatoj de KB; Orienta Fronto: trupoj de la Kalinina Fronto liberigis Desna (urbotipa loĝloko) sude de Ĉernihivo, kaj 3 lokojn en Poltava provinco kaj Ĥarkiva provinco; komenco de amasaj reprezalioj de Itala Rezistado - en Piemonto SS-taĉmento murdis 32 loĝantojn de Boves kaj ekbruligis pli ol 350 domojn; sovetaj partizanoj komencis duan etapon de la "batalo pri reloj" malordigante ĝis la 1-a de oktobro transporton de Wehrmacht en Sovetunio; nokte de la 19-a/20-a de septembro de Doessel, per subtera tunelo, fuĝis 47 polaj militkaptitaj soldatoj - 37 estis de germanoj kaptitaj kaj mortigitaj (la plej granda dummilita forkuro de polaj soldatoj)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): 200 polaj soldatoj evakuiĝis subtere per kloakoj de kvartalo Czerniaków al Mokotów; polaj soldatoj rekonkeris parton de kvartalo Żoliborz — pola flanko retenas parton de Vistula riverbordo; germana polico pafmortigis en Prudziszki (proksime al Suwałki) ĉirkaŭ 30 personojn, en Starachowice 17 kaj en Krasnosielsk (proksime al Maków Mazowiecki) 7; Moskva armistico inter Sovetunio, Britio kaj Finnlando por fino de la daŭriga milito — finnoj komencis batali kontraŭ germanoj; Okcidenta Fronto: Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento liberigis nederlandan urbon Axel (Zelando), sur Kreta maro pola destrojero "Garland" sinkigis germanan submarŝipon U-407; en Bretonio usona 8-a Armea Korpuso purigis duoninsulon Crozon - fino de la bataloj pri Brest; Dana rezistomovado: pere de falsa alarmo germanaj okupaciaj regopovoj dislokiĝis en gardejoj de la dana polico - 2 000 policanoj estis arestitaj kaj senditaj al Buchenwald, sekve plifortiĝis la rezistomovado aktivigante sabotadon kaj strikojn; Bulgario: anonco de universala mobilizo
- 1945: En Germanio establiĝis lando Hesio
- 1946: Usona armeo retiriĝis de Islando
- 1951: Mondfederacio de Surduloj estis fondita
- 1955: Prezidento de Argentino Juan Domingo Perón estis faligita dum armea puĉo kaj fuĝis de la lando
- 1957: Nevado: unua usona subtera nuklea testo okazis
- 1965: En Poznań oni malkovris monumenton al la Ribelo de Grandpolujo
- 1969: Testoflugo de soveta surterataka helikoptero Mil Mi-24
- 1970: Italio: greka studento Kostas Georgakis ekbruliĝis en Ĝenovo en protesto kontraŭ diktaturo de la koloneloj
- 1973: Karolo la 16-a Gustavo estis kronita kiel reĝo de Svedio
- 1975: Slovenio: fondo de universitato en Mariboro
- 1978: Insularo Salomonoj aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1979: Svislando: en Berno oni subskribis Konvencion pri protekto de sovaĝa faŭno kaj floro ĉefe en Eŭropo - ekvalidis la 1-an de junio 1982
- 1982: Scott E. Fahlman ekproponas uzi tajpajn mienojn :-) = ☺ kaj :-( = ☹
- 1983: Sankta Kristofo kaj Neviso fariĝis sendependa (kiel konstitucia monarkio kadre de la Komunumo de Nacioj; kun ĉirkaŭ 56 000 loĝantoj, unu el la dek plej malgrandaj ŝtatoj en la mondo)
- 1985: Forta tertremo mortigis milojn detruante ĉirkaŭ 400 konstruaĵojn en Meksik-urbo
- 1990: Nacia domajno de plej alta nivelo registrita por Sovetunio (.su)
- 1991: Ĉe itala-aŭstra limo en Venostaj Alpoj oni trovis glaciigitan korpon de Ötzi
- 1991: Ukrainio: reaktivigo de Kijiva Mohila Akademio
- 1991: Estas aprobitaj flago kaj blazono de Belorusio kaj nova landonomo — Respubliko Belorusio
- 1994: Usona armeo alteriĝis sur Haitio por kontroli transdonon de regopovoj fare de junto al laŭleĝe elektita prezidento Jean-Bertrand Aristide
- 1995: "The Washington Post" kaj "The New York Times" publikigis Manifeston de atencisto Theodore Kaczynski
- 2002: En Ebur-Bordo eksplodis interna milito
- 2006: En Tajlando okazis armea puĉo - Taksin Ĉinaŭat cedis de regopovoj
- 2007: Israela registaro proklamis Gazan Sektoron malamika teritorio kaj limigis liveradon de brulaĵo kaj elektra energio
- 2008: Granda Koliziigilo de Hadronoj - paneo en la centro de CERN apud Ĝenevo; riparo daŭris 14 monatojn
- 2010: Elfluo de nafto post la ekokatastrofo en la Meksika Golfo estis ŝtopigita
- 2015: Ŝerif Ismail iĝis ĉefministro de Egiptio
- 2019: Laŭ iniciato de Litovio Eŭropa Parlamento aprobis rezolucion pri kontraŭstaro al falsa interpreto flanke de Rusio de la pakto Ribbentrop-Molotov kun ties esenca sekreta aldona protokolo
- 2022: Londono: en Abatejo Westminster okazis ŝtata entombigo de Elizabeto la 2-a, plurjardeka reĝino de Unuiĝinta Reĝlando
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 208-a tago de la rusa agreso: Dum la lastaj 10 tagoj rusia armeo perdis ne malpli ol 4 avidilojn; pasinttage rusaj fortoj damaĝis infrastrukturon en 24 ukrainaj lokoj; Ĝenerala Stabo de Ukraina Armeo: Rusio sendis al fronto el Tambovo 400 kondamnitojn pro krimoj; en Ĥarkiva Ofensivo ukraina armeo transprenis ĝis nun i.a. 74 tankojn, 143 atakveturilojn de infanterio kaj 64 transportilojn; en Mikolajeva provinco Rusio pripafis laŭvican nuklean centralon; en loka Palaco de Kulturo en Kadijivka ukrainoj detruis militistejon; Ukrainio decidis donaci 50 mil tunojn da greno al malsatantoj el Etiopio kaj Somalio; en Izjum oni ĝis nun elterigis korpojn de 146 personoj, inkluzive de de 2 infanoj;
- Mondreago: Pollando kaj Baltaj Landoj fermis ŝtatlimojn por civitanoj de Rusio kun vizoj de Schengen, escepte de diplomatoj, sendependaj ĵurnalistoj kaj personoj persekutataj; 20 polaj bibliotekoj kreas Ciferecajn Eduk-Centrojn por apogi lernantojn de Ukrainio, kun instruistoj parolantaj ukraine
- 2023: Internacia dutaga konferenco pri polaj perdoj dum la soveta mondmilita okupacio komenciĝis en Pruszków — en la uuaj tri monatoj Pollando perdis du universitatojn en Lvovo kaj Vilno
Naskiĝoj
- 86: Antonino Pia, imperiestro de Romio (m. 161)
- 1386: Ambrogio Traversari, itala humanisto, presbitero, teologo, kaj ĝenerala prioro de la Kamaldula Ordeno (m. 1439)
- 1551: Henriko la 3-a, la unua ekstertronsukceda reĝo de Pollando-Litovio kaj reĝo de Francio (m. 1589)
- 1560: Thomas Cavendish, angla esploristo kaj korsaro (m. 1592)
- 1759: Ludwig Heinrich Ferdinand Olivier, svisa pedagogo, instruisto de posta imperiestro Vilhelmo la 1-a (Germana Regno) (m. 1815)
- 1767: Elek Cserey, hungara ĵurnalisto redaktanta kun Dániel Fábián la miksteman semajngazeton "Erdélyi Magyar Hírvivő" (m. 1795)
- 1772: Vicente López Portaña, hispana pentristo (m. 1850)
- 1781: Ludwig Gottfried Blanc, germana romanistikisto (m. 1866)
- 1784: Gábor Keglevich, hungara politikisto, juristo, direktoro de Hungara Scienca Akademio (m. 1854)
- 1799: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko (m. 1838)
- 1802: Lajos Kossuth, hungara politikisto, juristo, ĵurnalisto, ĉefredaktoro de "Pesti Hírlap" (Peŝta Gazeto), nacia heroo (m. 1894)
- 1813: Christian Heinrich Friedrich Peters, usona astronomo (m. 1890)
- 1827: Leo Herzberg-Fränkel, aŭstra ĵurnalisto (m. 1915)
- 1841: Bronisław Teodor Grabowski, pola etnografo, slavisto kaj verkisto (m. 1900)
- 1849: Josef Boleslav Pecka, ĉeĥa laborista poeto, ĵurnalisto (m. 1897)
- 1851: Hedwig Kettler, germana feministino (m. 1937)
- 1877: Louis Fauvart-Bastoul, franca leĝosciencisto, esperantisto (m. 1914)
- 1888: Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko, rusia, soveta flegistino kaj verkistino (m. 1957)
- 1892: Jan Piekałkiewicz, pola ekonomikisto, politikisto, Landa Registar-Delegito en Ekzilo organizinta civilan memdefendon pere de "Biuletyn Informacyjny", aprobinta la Konsilantaron por Helpo al Judoj kaj dokumentinta germanajn krimojn en okupata Pollando, murdita (m. 1943)
- 1896: Károly Kudelász, rumania hungara pentristo, skulptisto (m. 1973)
- 1896: Arend Veen, nederlanda esperantisto, prezidanto de Federacio de Laboristaj Esperantistoj kaj gravulo en rondoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1946)
- 1898: Giuseppe Saragat, prezidento de Italio, fondinto de politika partio (m. 1988)
- 1900: Géza Cziffra, hungara filmreĝisoro, poeto kaj verkisto (m. 1989)
- 1908: Mika Waltari, finna verkisto (m. 1979)
- 1911: William Golding, brita Nobelpremiita verkisto (m. 1993)
- 1913: Frances Farmer, usona film-aktorino (m. 1970)
- 1916: Charles Fleming, novzelanda plurfaka sciencisto (tutfakulo) (m. 1987)
- 1921: Paulo Freire, brazila pedagogo kaj teoriisto pri edukado (m. 1997)
- 1922: Erik Majtényi, rumania hungara poeto, publicisto, tradukisto (m. 1982)
- 1922: Dana Zátopková, ĉeĥa atletino - lancoĵetistino, plurfoja olimpika ormedalistino (m. 2000)
- 1922: Emil Zátopek, ĉeĥa atleto pri longdistanca kurado, plurfoja ora medalisto de Olimpikoj (m. 2000)
- 1926: Koshiba Masatoshi, japana Nobelpremiita fizikisto, esploristo de kosmaj neŭtrinoj
- 1928: Wolfram Siebeck, germana ĵurnalisto kaj gastronomia kritikisto (m. 2016)
- 1928: Adam West, usona aktoro kaj sinkronvoĉulo (m. 2017)
- 1931: Márta Mészáros, hungara reĝisorino kaj scenaristino
- 1935: Milan Antal, slovaka astronomo (m. 1999)
- 1937: Slavko Šimunić, jugoslava esperantisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto, kroatiginta poemojn de Julio Baghy (m. 1997)
- 1941: Umberto Bossi, itala politikisto, iniciatinto kaj gvidanto de Norda Ligo
- 1944: György Aranyossy, hungara pentristo, grafikisto
- 1948: Mihai Timofti, direktoro, aktoro, kaj muzikisto
- 1948: Jeremy Irons, angla aktoro
- 1953: Probal Dasgupta, barata lingvisto kaj tradukisto, prezidanto de la Federacio Esperanto de Barato kaj de UEA, kunredaktoro de "Language Problems and Language Planning" kaj de "Beletra Almanako"
- 1954: Attila Nagy, rumania hungara kuracisto, poeto
- 1954: Eleni Vitali, greka kantistino kaj komponistino el muzika familio
- 1960: Rozália Rekita, rumania hungara aktorino
- 1960: Oksana Zabuĵko, ukraina verkistino, poetino, eseistino
- 1965: Alexandra Vandernoot, belga aktorino de teatro, kino kaj televido
- 1968: Lila Downs, meksika kantistino
- 1969: Mariusz Błaszczak, pola politikisto, ministro pri internaj aferoj
- 1970: Wolfgang Kofler, sudtirola filologo klasika
- 1970: Zsuzsa Sárközi, rumania hungara fizikistino
- 1972: Loránd Váta, rumania hungara aktoro
- 1978: Árpád Barabás, rumania hungara aktoro
- 1985: Song Joong-ki, sudkorea aktoro kaj prezentisto de televidaj programoj
Mortoj
- 690: Teodoro de Tarso, angla reformisto, ĉefepiskopo de Canterbury (n. 602)
- 1356: Valtero la 6-a, franca nobelo kaj generalo (n. ĉirkaŭ 1302)
- 1356: Gotfredo de Charny, franca militisto kaj verkisto (n. 1305)
- 1535: Ägidius Rehm, episkopo de Chiemsee, germana juristo (n. 1486)
- 1636: Francisko el Dietrichstein, ĉeĥa politikisto, episkopo de Olomouc (n. 1570)
- 1678: Christoph Bernhard von Galen, germana kleriko, Princo-Episkopo de Münster (n. 1606)
- 1686: Johano Georgo la 1-a, duko de Saksio-Eisenach (n. 1634)
- 1710: Ole Rømer, dana astronomo pritaksinta lumrapidon (n. 1644)
- 1742: Incze Máté Baconi, hungara instruisto kaj reformita pastro (n. 1679)
- 1761: Pieter van Musschenbroek, nederlanda fizikisto konstruinta la botelon de Leiden (n. 1692)
- 1820: Johann Georg Meusel, germana historiisto, bibliografo kaj leksikografo (n. 1743)
- 1827: Morten Thrane Brünnich, dana zoologo kaj mineralogo (n. 1737)
- 1845: Friedrich Wilhelm Riemer, germana teologo, filologo, bibliotekisto kaj verkisto (n. 1774)
- 1881: James A. Garfield, prezidanto de Usono, murdita (n. 1831)
- 1887: Rudolf Pokorný, ĉeĥa verkisto, redaktoro (n. 1853)
- 1893: Alexander Tilloch Galt, kanada politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio (n. 1817)
- 1902: Masaoka Shiki, japana poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto, majstro de hajko (n. 1867)
- 1924: Theodor Ilgen, germana arĥivisto kaj historiisto (n. 1854)
- 1935: Konstantin Ciolkovskij, rusia inventisto, filo de polaj ekzilitoj, pioniro de kosmoesplorado (n. 1857)
- 1943: Imre Szabó, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1882)
- 1958: Rudolf Rocker, germana verkisto kaj anarkiisto (n. 1873)
- 1965: Andor Kálmán, hungara komponisto, ĵurnalisto (n. 1887)
- 1967: Zinaida Serebrjakova, rusia, soveta pentristino loĝinta en Francio (n. 1884)
- 1970: Johannes Heinrich Schultz, germana neŭrologo (n. 1884)
- 1978: Étienne Gilson, franca filozofo kaj historiisto, kunkreinto de novtomismo, spertulo pri mezepoko (n. 1884)
- 1979: Václav Zelenka, ĉeĥa lerneja instruisto, vojaĝanto, orientalisto, arabisto, muzikisto kaj esperantisto (n. 1892)
- 1984: Lajos Tamás, hungara lingvisto, akademiano (n. 1904)
- 1985: Italo Calvino, itala verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1923)
- 1987: Einar Gerhardsen, ĉefministro de Norvegio (n. 1897)
- 1991: József Ady, hungara grafikisto kaj scenejdekoraciisto de Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (n. 1950)
- 1996: Czesław Petelski, pola filmreĝisoro kaj aktoro (n. 1922)
- 1993: András Mihály, hungara komponisto kaj violonĉelisto (n. 1917)
- 2007: Ján Režňák, slovaka piloto, flug-aso de Luftwaffe (n. 1919)
- 2010: José Antonio Labordeta, hispana kanzonisto, verkisto, instruisto kaj politikisto el Aragono (n. 1935)
- 2010: László Polgár, hungara operkantisto (baso) (n. 1947)
- 2012: Zofia Banet-Fornalowa, pola historiistino pri Esperanta teatro kaj Zamenhofo, kunlaborantino de "Monato", "Sennaciulo", "Sennacieca revuo", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro", "Pola Esperantisto", "Beletra Almanako", prelegantino (n. 1929)
- 2015: Georg Eder, aŭstra ĉefepiskopo de Salzburg (n. 1928)
- 2019: Zine El Abidine Ben Ali, tunizia generalo, politikisto, ĉefministro kaj prezidento, gvidanto de socialisma Konstitucia Demokratia Kolektiĝo (n. 1936)
- 2021: Jerzy Targalski, pola historiisto, politologo, orientalisto, publicisto, poligloto, spertulo pri geopolitiko, kontraŭkomunisto (n. 1952)
- 2022: Valerij Poljakov, rusa kuracisto kaj kosmonaŭto (n. 1942)
- 2023: Augusto Casquero de la Cruz, hispana esperantisto (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Januaro, episkopo kaj martiro
- Sankta Jozefo el Kupertino, franciskana itala monaĥo kaj mistikulo
- Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de anglosaksa eklezio
- Nacia tago en Ĉilio, Fiestas Patria, komenciĝinta pasinttage
- Nacia tago en Sankta Kristofo kaj Neviso, tago de la sendependiĝo (1983)
- Monda Tago de Miensimbolo
Tagoj de semajno
La 19-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.