Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de junio estas la 169-a tago de la jaro (la 170-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 196 tagoj restas.
Je la 18-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 656: Kuzo kaj bofilo de Mohamedo Ali ibn Abi Talib iĝis kalifo de Raŝiduna Kaliflando
- 860: Raba ekspedicio al Konstantinopolo de apudvolgaj kaj dnestraj gentoj
- 1053: Venko de normandoj super la koalicio de papaj armeoj en la batalo de Civitate
- 1155: Frederiko la 1-a estis kronita en Romo de la papo Hadriano la 4-a kiel romia-germana imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1178 Kvin monaĥoj de Canterbury estis atestantoj de eksplodo kaŭzita verŝajne de falo de meteorŝtono rande de nevidebla lun-flanko en novluno - spuro post ĝi povas esti alfrapa kratero Giordano Bruno
- 1260: Pollando: Tczew iĝis urbo
- 1264: En Dublino unuafoje kunsidis irlanda parlamento
- 1291: Pollando: Grudziądz akiris urborajton
- 1311: Johano de Luksemburgo okazigis en Brno Landan Asembleon
- 1325: Reĝo de Pollando Władysław Łokietek aliancis kun regantoj de Pomerio
- 1363: Unua ĉefepiskopo de Prago Arnošt z Pardubic kronigis nepinon de pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda, la kvaran edzinon de germana imperiestro Karolo la 4-a kiel reĝinon de Ĉeĥio
- 1391 Dutaga batalo apud rivero Kondurĉa (nun en Samara provinco) komenciĝis, en kiu armeo de Timur venkis Oran Hordon komandatan de Toktamiŝo
- 1429: Centjara milito: venko de franca armeo super la angla en batalo de Patay
- 1452: Papo Nikolao la 5-a eldonis buleon Dum Diversas, en kiu li permesis al Portugalio al "atako, konkero kaj subigo de saracenoj, paganoj kaj aliaj malamikoj de Kristo, kie ajn ili estus trovitaj"
- 1574: Unua libere elektita reĝo de Pollando Henriko la 3-a sekrete fuĝis al Francio (pro morto de sia frato por tie ektroni)
- 1649: Venko de pola-litova armeo super la kozaka en batalo de Zahal (nun en Homela regiono), dum la ribelo de Bohdan Ĥmelnickij
- 1757: Sepjara milito: Aŭstra armeo venkis la prusan apud Kolín kaj rekonkeris Ĉeĥion - malvenko de Frederiko la 2-a
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: britaj trupoj forlasis Filadelfion
- 1778: Katerina la 2-a fondis la urbon Ĥersono
- 1792: Dum pola-rusa milito pola armeo venkis la rusan en la Batalo de Zieleńce - post la batalo pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski enkondukis la plej altan Militan Ordenon Virtuti Militari
- 1807: Venko de rusa armeo super trioble pli granda turka armeo en la batalo de Arpaĉaj (Armenio)
- 1809: Dum pola-aŭstra milito aŭstra armeo rekonkeris Sandomierz kaj venkis en batalo de Zaleszczyki (proksime al Tarnopol)
- 1812: Brit-usona milito: Usona kongreso deklaris militon al la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj Kanado
- 1815: Cent-Tagoj: en la Batalo de Waterloo Napoleono la 1-a de Francio estas finfine venkita de kunligitaj anglo-prusaj fortoj - fino de la Unua Imperio (Francio)
- 1821: Berlino: premiero de la romantika opero La libera pafisto de Carl Maria von Weber
- 1840: Rusigo: rusa imperiestro Nikolao la 1-a eldonis ukazon malpermesantan oficiale uzi la vortojn Belorusio, Litovio, belorusa, litova, kaj devigantan anstataŭe uzi la nord-okcidenta lando
- 1848: En Prago kaj ties ĉirkaŭaĵoj estis enkodukita militleĝo
- 1858: Charles Darwin ricevis manuskripton de naturesploristo Alfred Russel Wallace pri natura selektado, kiu instigis Darwin publikigi sian teorion pri evolucio
- 1859: Konkero de unu el la plej altaj pintoj de la Bernaj Alpoj - Aletschhorn
- 1897: Imperia Universitato de Kioto fondiĝis
- 1905: Géza Fejérváry iĝis ĉefministro de Hungario
- 1905: Lodzo: komenco de kelktagaj bataloj de polaj laboristoj kontraŭ rusiaj soldatoj kaj kozakoj
- 1908: Japana enmigrado al Brazilo komenciĝis kun alteriĝo en Santos de 781 pasaĝeroj de Kasato-Maru
- Unua mondmilito
- 1917: Malgraŭ malpermeso de rusa defendministro Aleksandr Kerenskij, komenciĝis en Kievo la 2-a Tutukraina Militsta Kongreso, kiun partoprenas ĉirkaŭ 2 500 delegitoj de ĉiuj frontoj mararmeoj, kaj ankaŭ rezervaj unuoj. La Kongreso adoptis gravajn rezoluciojn pri detala plano por ukrainigo de la armeo, Simon Petljura estis reelektita prezidanto de la ukraina Ĝenerala Militista Komitato
- 1918: Nigra Maro: apud Novorossijsk la skipo de rusia kirasŝipo sinkigis ĝin por eviti ĝian forkapton fare de germanoj
- 1919: Unua litova-pola landlima linio estis establita
- 1928: Amelia Earhart iĝis unua virino, kiu per aviadilo (kiel pasaĝerino) transflugis la Atlantikon
- 1928: Norvega polusa esploristo Roald Amundsen pereis senspure en Arkto
- 1934: Dua Pola Respubliko: Roman Ŝuĥeviĉ arestita lige al mortigo de la pola ministro Bronisław Pieracki
- 1935: En Londono estis subskribita brita-germana mara pakto - germanoj povis konstrui mararmeon, kiu estus granda je 35% de la brita, kaj kun egala nombro de submarŝipoj (forigo de limigoj de la Versajla traktato)
- 1936: Václav Talich unuafoje ekrolis en Nacia Teatro per enscenigo de Rusalko de Antonín Dvořák, transprenante por 9 jaroj gvidadon de la Operejo
- 1937: Valerij Ĉkalov kun skipo ekflugis de Moskvo direkte al Usono — ilia Tupolev ANT-25 traflugante la nordan poluson alteriĝos en Vankuvero la 20-an de junio
- 1938: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki malfermis novan konstruaĵon de la Nacia Muzeo en Varsovio
- Dua mondmilito
- 1940: Heinrich Himmler decidis ĉiujn ciganojn teni en koncentrejoj ĝis fino de la milito; Okcidenta Fronto: venko de germanoj en batalo de Legarde (en Loreno); franca registaro proklamis "malfermaj urboj" tiujn, kun pli ol 20 mil loĝantoj, kio kun la antaŭtaga alparolo de generalo Philippe Petain fine rompis organizitan francan defendon; ordono de stabo de Ĉefa Komandantaro kun subskribo de generalo Aimé Doumenc, ke oni ne paktis pri armistico kaj kun la tuta forto la gepatra tero devas estis defendata; Libera Francio: generalo De Gaulle en la brita radio BBC unuafoje alvokis la francojn plu rezisti kontraŭ venkanta Nazia Germanio - tiu alvoko komencos francan rezistadon; Libourne: lasta kunsido de la pola ekzila registaro; Itala armeo invadis Francan Somalilandon; Munkeno: renkonto de Adolf Hitler kun Benito Mussolini kun priparolo de kondiĉoj pri armistico kun Francio
- 1941: en Ankaro ĉefministro Şükrü Saracoğlu kaj Franz von Papen subskribis traktaton pri amikeco kaj neagreso kun Tria Regno - Turkio formale iĝis neŭtrala; Siria Fronto: komenciĝis atako al Damasko flanke de britoj, aŭstralianoj, baratanoj kaj "liberaj francoj"; Balta Maro: germanaj minportiloj kaj submarŝipoj starigis minajn barilojn inter Klaipėda kaj Öland
- 1942: Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo: en ortodoksa katedralo en Prago pro perfido de Karel Čurda estis blokitaj 7 partoprenantoj de la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich kiuj pereis dum la batalo; generalo Carl Spaatz transprenis komandon de usona 8-a Aviada Armeo; en Vaŝingtono komenciĝis renkontiĝo de prezidento Franklin D. Roosevelt kaj ĉefministro Winston Churchill (ĝis la 26-a de junio)
- 1945: Filipina insulo Mindanao estis liberigita de japana okupado
- Postmilito
- 1945: Pollando: en Moskvo komenciĝis proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, arestitaj de NKVD en Pollando; Masakro ĉe Přerov: eksaj membroj de ĉeĥoslovaka armeo, gvidataj de Karol Pazúr murdis 265 karpatajn germanojn, hungarojn kaj slovakojn
- 1946: Ministerio pri Internaj Aferoj de Sovetunio ellaboris detalan planon pri detruado de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj ties rezistomovado
- 1951: Socialisma Respubliko Rumanio: komenciĝis deportado de homoj loĝantaj 25 km de la rumana-jugoslavia landlimo al stepa ebenaĵo Bărăgan
- 1953: Egiptio iĝis respubliko (preskaŭ unu jaron post abdiko de la reĝo Faruk la 1-a)
- 1954: Operaco PBSUCCESS: kadre de CIA-agado taĉmentoj de Carlos Castillo eniris de Honduro al Gvatemalo por aranĝi puĉon kontraŭ prezidento Jacobo Arbenz
- 1961: Finnlando: en Parola (proksime al Hämeenlinna) oni malfermis militistan muzeon de tankoj
- 1969: Pola Popola Respubliko: katolika verkisto kaj parlamentano Jerzy Zawieyski pereis en malklaraj cirkonstancoj en malsanulejo dum kampanjo de ofendoj kaj suspektoj, post protesto en Pola Sejmo kontraŭ reprezalioj de studentoj dum la martaj eventoj
- 1972: En katastrofoj de pasaĝeraj aviadiloj pereis en Britio 118 personoj kaj en Sovetunio 122
- 1972: Stalinismo: liberigo de la kopio de la bildo Virgulino de Ĉenstoĥovo, post 6 jaroj de "milica aresto" — la pastro Józef Wójcik ricevis 18 verdiktojn kaj estis 9-foje en mallibero
- 1979: Armadkonkuro: akordojn SALT 2 (Interparoloj pri limigo de nukleaj armiloj longtrafdistancaj) (15-a - 18-a de junio) subskribis Leonid Breĵnev kaj Jimmy Carter en Vieno - ili neniam estos ratifitaj
- 1981: Testoflugo de la usona bombaviadilo Lockheed F-117 Nighthawk - unua kaŝaviadilo en la mondo
- 1983: Komenco de la dua misio de la kosmopramo Challenger, kiun partoprenis Sally Ride, unua usonanino en la kosma spaco kadre de la skipo
- 1983: Irana adoleskantino Mona Mahmudnizhad kaj naŭ aliaj virinoj estis pendumitaj en Ŝirazo pro sia membreco en Bahaa Kredo
- 1989: Pola parlamenta balotado: dua voĉdonado okazis
- 1989: En Belgio kreiĝis Brusela Ĉefurba Regiono
- 1995: En finalo de Virina Futbala Mondpokalo norvega virina nacia teamo de futbalo gajnis 2:0 kontraŭ germana virina nacia teamo de futbalo
- 1996: Nova Flago de la Sejŝeloj oficialiĝis
- 1996: Benjamin Netanjahu iĝis unuan fojon ĉefministro de Israelo
- 1997: Prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski subskribis lustracion aprobitan de Sejmo en aprilo 1997 — ĝi ekvalidis la 1-an de aŭgusto 1997
- Totalismo
- 1998: Pola Sejmo voĉdonis pri kondamno de totalisma komunismo — la senkomunismigon ĝi proklamis en 2016; Argentino ekstradiciis kroaton Dinko Šakić, administranton de la koncentrejo Jasenovac, fondita de ustaše
- 2004: Eŭropa Konsilio akceptis projekton de Eŭropa Konstitucio
- 2006: En referendumo en Katalunio oni agnoskis novan statuton de aŭtonomeco de la hispana provinco
- 2009: Tsakhia Elbegdorj iĝis prezidento de Mongolio
- 2009: Kosmoesploro: lanĉo de la usona kosmosondilo Lunar Reconnaissance Orbiter, artefarita satelito de la Luno
- 2009: Dum Flugo 61 de Continental Airlines mortis la aviadilestro de Boeing 777
- 2012: Salman bin Abdul-Aziz Al Saud iĝis kronprinco de Sauda Arabio
- 2013: En la ĉefurbo de Burkino - Vagaduguo oni subskribis interkonsenton pri fino de la enlanda milito en Malio (rompita novembre de la sama jaro)
- 2013: Inaŭguro de unua en Pollando monumento al prezidenta paro Maria kaj Lech Kaczyński en Radom, skulptitan de Andrzej Renes
- 2016: En Litovio ekfunkciis flughaveno apud Nida
- 2016: Pollando: haveno por likvigita natura gaso el Kataro ekfunkciis en Świnoujście
- 2018: Japanio: en Gubernio Osaka okazis tertremo
Naskiĝoj
- 1294: Karlo la 4-a, reĝo de Francio, la lasta de la rekta linio de Kapetidoj (m. 1328)
- 1482: Georgo Martinuzzi, hungara-kroata kardinalo kaj ŝtatestro, unu el ĉefkonsilantoj de Johano la 1-a, murdita (m. 1551)
- 1552: Gabriello Chiabrera, itala nobelo, poeto kaj dramisto, imitanta Anakreonon kaj Pindaron, influata de Plejado, esperantigata (m. 1638)
- 1753: Samuel Galton, angla armilfabrikisto, membro de Luna Societo (m. 1832)
- 1799: William Lassell, angla astronomo malkovrinta satelitojn de Saturno, Urano kaj Neptuno (m. 1880)
- 1806: Charlotte Stieglitz, germana verkistino (m. 1834)
- 1812: Ivan Gonĉarov, rusa verkisto, membro de la Rusia Akademio de Sciencoj (m. 1891)
- 1817: Franz Anton Schiefner, baltia filologo kaj ruslanda bibliotekisto (m. 1879)
- 1852: János Csernoch, hungara primaso (m. 1927)
- 1853: Mato Kósyk, soraba kleriko kaj slava poeto de Malsupra Luzacio (m. 1940)
- 1858; Emil Vajda, hungara kapelestro, verkisto (m. 1916)
- 1868: Miklós Horthy, hungara politikisto, regento de Hungara reĝlando (m. 1957)
- 1875: Miklós Krenner, hungara ĵurnalisto, publicisto (m. 1968)
- 1882: Georgij Dimitrov, bulgara politikisto kaj ĉefministro, kunfondinto de Kominform (m. 1949)
- 1884: Édouard Daladier, ĉefministro de Francio, membro de Nacia Asembleo (m. 1970)
- 1884: Imre Kapusy, hungara ekonomikisto, fakverkisto (m. 1978)
- 1886: George Mallory, angla trifoja montogrimpisto al Ĉomolungmo (m. 1924)
- 1887: Sándor Böszörményi, rumania hungara ekonomikisto (m. 1966)
- 1886: Alexander Wetmore, usona ornitologo, bestosciencisto kaj paleontologo (m. 1978)
- 1890: Noémi Ferenczy, hungara gobelinistino kaj pentristino (m. 1957)
- 1890: Béni Ferenczy, hungara skulptisto, medalisto kaj grafikisto (m. 1967)
- 1897: Iván Sipos, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1937)
- 1901: Anastasija Nikolaevna Romanova, la plej juna filino de imperiestro Nikolao la 1-a de Rusio, ekzekutita (m. 1918)
- 1903: Raymond Radiguet, franca poeto, esperantigata kaj rete legebla (m. 1923)
- 1904: Jenő Alföldy, hungara laringkuracisto, profesoro (m. 1981)
- 1911: József Gréda, hungara poeto kaj tradukisto el la rumana, vivanta en Israelo, kunlaboranto de "Nova Oriento" (m. 2000)
- 1913: Stanisław Marusarz, pola skisaltisto, kvarfoja olimpikisto (m. 1993)
- 1916: Julio César Turbay Ayala, prezidento de Kolombio (m. 2005)
- 1920: Mario Beccaria, itala politikisto de itala kristan-demokrata partio (m. 2003)
- 1926: Allan Sandage, usona astronomo pritaksinta aĝon de la universo (m. 2010)
- 1927: Róbert Ilosfalvy, hungara operkantisto (tenoro) (m. 2009)
- 1928: Serhij Plaĉinda, ukraina verkisto kaj esperantisto, survivanto de holodomoro, esperantiginta poemojn de Bohdan-Ihor Antoniĉ, kontribuinto al konatigo de esperantisto Vasilij Eroŝenko, enestanta en "Ukraina Stelo" (m. 2013)
- 1929: Jürgen Habermas, germana filozofo, sociologo kaj politika publicisto, reprezentanto de kritika teorio, substrekantaj eblecoj de racio
- 1931: Fernando Henrique Cardoso, prezidento de Brazilo, kreinta monunuon brazila realo
- 1933: Pál Szilágyi, rumania hungara matematikisto, universitata profesoro, rektoro de Transilvania Hungara Universitato Sapientia
- 1935: Károly László, hungara aktoro
- 1936: Ronald Venetiaan, prezidento de Surinamo, kuracisto
- 1938: Zoltán Czegő, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto
- 1940: Mirjam Pressler, germana verkistino kaj tradukistino el la lingvoj hebrea, angla, nederlanda kaj afrikansa
- 1941: Leszek Długosz, pola aktoro, bardo, poeto, komponisto
- 1942: Paul McCartney, brita muzikisto, kantisto kaj kantverkisto por The Beatles
- 1942: Thabo Mbeki, prezidento de Sud-Afriko, apoganto de la Afrika Nacia Kongreso kaj de la Sud-Afrika Komunista Partio
- 1943: Bernardo Olivera, argentina teologo kaj trapisto
- 1943: Éva Marton, hungara operkantistino (koloratursoprano)
- 1944: Barbara Pietrzak, pola radio-ĵurnalistino, skoltaĝe partopreninta Internacian Infanan Kongreseton dum UK 1959, aktivulino de PEJ kaj TEJO, prezidantino de pola IKUE-sekcio, vicprezidanto de PEA, lasta estrino de la Esperanto-redakcio ĉe Radio Polonia, ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto kaj de "Pola Esperantisto", Ĝenerala Sekretario de UEA, membrino de Akademio Literatura de Esperanto kaj de la Akademio de Esperanto
- 1946: Maria Bethânia, brazila kantistino, fratino de Caetano Veloso, reprezentantino de Muziko Populara Brazila
- 1947: Bernard Giraudeau, franca aktoro kaj filmreĝisoro (m. 2010)
- 1949: Lech Kaczyński, prezidanto de Pollando (m. 2010)
- 1949: Jarosław Kaczyński, ĉefministro de Pollando
- 1950: Ákos Szilágyi, hungara poeto, estetikisto, eseisto, tradukisto
- 1953: S. Ágnes Csíky Szabó, rumania hungara tekstilartistino
- 1955: Júlia Varga-Werther, hungara pentristino, grafikistino
- 1957: Maŝala Ŝamsolvajezin, irana politika ĵurnalisto
- 1959: Fruzsina Pregitzer, hungara aktorino, voĉoaktoro
- 1962: Adél Kováts, hungara aktorino, ludanta en Teatro Radnóti
- 1963: Katalin Bitay, rumania hungara grafikistino kaj lekciistino
- 1966: Andrea Szélyes, rumania hungara pupaktorino, kostumdizajnistino
- 1973: Julie Depardieu, franca aktorino
- 1975: Marie Gillain, franca aktorino
- 1975: Jamel Debbouze, franca aktoro, produktoro kaj komediisto
- 1987: Niels Schneider, franca-kanada filma kaj televida aktoro
Mortoj
- 1155: Arnaldo el Breŝo, itala monaĥo, religia reformisto (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1291: Alfonso la 3-a, reĝo de Aragono kaj grafo de Barcelono (n. 1265)
- 1305: Venceslao la 2-a, reĝo de Bohemio el dinastio Premislidoj kaj de Pollando malgraŭ malkonsento de papo Bonifaco la 8-a, kronita de ĉefepiskopo de Gniezno Jakub Świnka (n. 1271)
- 1348: Gentile da Foligno, itala humanisto, kuracisto kaj filozofo, disĉiplo de Taddeo Alderotti (n. 1272)
- 1464: Rogier van der Weyden, pentristo de la Malaltaj Landoj (n. ĉirkaŭ 1399)
- 1629: Piet Hein, nederlanda admiralo kaj korsaro, komandanto de Nederlanda Okcidenthinda Kompanio (n. 1577)
- 1677: Johann Franck, germana juristo kaj poeto de kristanaj himnoj kaj profanaj poemoj (n. 1618)
- 1726: Michel-Richard Delalande, franca komponisto kaj orgenisto (n. 1657)
- 1765: Ferenc Barkóczy, hungara grafo, teologo, primaso de Hungario (n. 1710)
- 1772: Gerard van Swieten, aŭstra kuracisto, kontraŭbatalanto de la kredo pri vampiroj (n. 1700)
- 1875: António Feliciano de Castilho, portugala poeto, reprezentanto de romantikismo (n. 1800)
- 1888: Franz Duncker, germana socialpolitiksto kaj parlamentano
- 1897: Franz Krenn, aŭstra komponisto instruinta plurajn gravajn disĉiplojn (n. 1816)
- 1897: Eloy Gonzalo, hispana milita heroo, distingita en la hispana-usona milito (n. 1868)
- 1902: Samuel Butler, brita verkisto konata pro sia satiro Erevono kaj la romano La Vojo de Ĉia Karno, vojaĝisto kaj tradukisto de Iliado kaj Odiseado (n. 1835)
- 1905: Carmine Crocco, itala soldato, krimulo (n. 1830)
- 1905: Per Teodor Cleve, sveda kemiisto kaj geologo malkovrinta holmion kaj tulion, profesoro de la Universitato de Upsalo (n. 1840)
- 1916: Helmuth Johannes Ludwig von Moltke, germana stabestro, onklo de Helmuth von Moltke (n. 1848)
- 1917: Titu Maiorescu, ĉefministro de Rumanio kaj literatura kritikisto (n. 1840)
- 1922: Jacobus Kapteyn, nederlanda astronomo studinta la Laktan vojon kaj malkovrinta pruvojn de la rotacio de nia Galaksio (n. 1851)
- 1923: John Pollen, irlanda juristo, kunfondinto de Espero Framasona, unu el Trio por la Tria dum la UK 1907, loĝanta en Brita Hindio, verkinta la hindustanan Esperanto-ŝlosilon (n. 1848)
- 1928: Roald Amundsen, norvega polusa esploristo (n. 1872)
- 1933: Sasaki Macue, japana esperantistino, gvidantino de "Klara Rondeto" (n. 1886)
- 1934: Gyula Derkovits, hungara pentristo kaj grafikisto, postmorta Kossuth-premiito (n. 1894)
- 1936: Maksim Gorkij, rusa kaj sovetia verkisto, socia aganto, iniciatinto de socialisma realismo, kies La kanto de la ŝtormopetrelo estis esperantigita (n. 1868)
- 1942: Ĉeĥaj paraŝutistoj, partoprenintoj de la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich, perfiditaj de Karel Čurda:
- Jozef Gabčík, slovaka soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1912)
- Jan Kubiš, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1913)
- Jaroslav Švarc, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1914)
- Josef Valčík, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1914)
- Adolf Opálka, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1915)
- 1957: Anna Marie Tilschová, ĉeĥa verkistino enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1873)
- 1966: Vilmos Kürti, hungara geodeto, profesoro (n. 1899)
- 1968: Nikolaus von Falkenhorst, germana generalo respondeca al la invado en Danion kaj Norvegion, militkrimulo (n. 1885)
- 1970: Géza Rubleczky, hungara skulptisto (n. 1881)
- 1974: Malba Tahan, brazila verkisto kaj matematikisto tradukata al dekkelkaj lingvoj, kies frato J. B. de Mello e Souza estis pioniro de Esperanto, plurfoje rilatanta al esperanto, aŭtoro de rakonto pri la litero Ĥ (n. 1895)
- 1974: Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, sovetia militestro, plurfoja Heroo de Sovetunio (n. 1896)
- 1975: Bruno Migliorini, itala lingvisto kaj itala esperantisto, fondinto de Esperanta grupo "L.L.Zamenhof" en Venecio, kunverkinto de Esperanta Legolibro, preleganto de Somera Universitato kadre de UK 1930 kaj UK 1932, membro de la honora komitato de UK 1955 en Bolonjo (n. 1896)
- 1976: Béla Kulcsár, rumania hungara skulptisto, pentristo (n. 1929)
- 1979: Pál Nagy, rumania hungara pentristo, priarta verkisto, instruisto (n. 1929)
- 1979: Zsuzsanna Kemény, hungara ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1934)
- 1980: Ibolya L. Kiss, hungara verkistino kaj kuracistino (n. 1894)
- 1980: Kazimierz Kuratowski, pola matematikisto, reprezentanto de varsovia skolo matematika, aŭtoro de pli ol 170 verkoj, tradukitaj al kelke da lingvoj, konata de la premio atribuata al la plej junaj matematikistoj (ĝis la 30 jaroj) (n. 1896)
- 1982: Curd Jürgens, germana-aŭstra aktoro (n. 1915)
- 1985: Károly Ráth, hungara ĵurnalisto, ŝtatdefenda oficiro, diplomato (n. 1903)
- 1996: Endel Puusepp, sovetia ĉasaviadilisto de pli ol 30 noktaj misioj super Nazia Germanio (n. 1909)
- 1997: Lev Kopelev, sovetia germanisto, verkisto kaj disidento, konata okcidente pere de samizdatoj, esperantisto (n. 1912)
- 1998: Charles Korvin, hungara-usona aktoro, rolinta en mondfama serio Zorro kaj en Universal Studios (m. 1907)
- 2001: René Dumont, franca ekologo kaj politikisto, iniciatinto de la movado de politika ekologio (n. 1904)
- 2009: Ali Akbar Khan, barata klasika muzikisto, nomumita por Premioj Grammy (n. 1922)
- 2009: Giovanni Arrighi, itala sociologo kaj politika ekonomikisto, profesoro ĉe Universitato Johns Hopkins (n. 1937)
- 2010: José Saramago, portugala Nobelpremiita verkisto kaj iberiisto, esperantigata de Gonçalo Neves (n. 1922)
- 2010: Ferenc Szilágyi, rumania hungara operkantisto (tenoro) (n. 1925)
- 2011: Jelena Bonner, rusia kuracistino kaj verkistino, defendantino de homaj rajtoj en Sovetunio kaj Rusio, premiita de la Internacia Humanista kaj Etika Unio (n. 1923)
- 2011: Brian Haw, brita sociallaboristo, pacaktivulo, kontraŭulo de militoj en Irako kaj Afganio (n. 1949)
- 2012: Vilmos Dobai, hungara reĝisoro (n. 1928)
- 2014: Stephanie Kwolek, usona kemiistino, inventistino de kevlaro, posedantino de 28 patentoj (n. 1923)
- 2014: Horace Silver, usona ĵazpianisto kaj komponisto (n. 1928)
- 2020: Vera Lynn, brita kantistino (n. 1917)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago sur la Sejŝeloj, Liberation Day
- Aŭtisma Tago de Fiero - festo celebrata ekde 2005
Tagoj de semajno
La 18-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.