Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de aŭgusto estas la 229-a tago de la jaro (la 230-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 136 tagoj restas.
Je la 17-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 309/310: Papo Eŭzebio estis ekziligita al Sicilio de imperiestro Maksencio, kie li mortis, verŝajne dum fastostriko
- 682: Leono la 2-a el Sicilio iĝis papo - konanta la grekan lingvon kaj latinon
- 986: Bizanca imperiestro Bazilo la 2-a estis venkita de bulgaroj ĉe montpasejo en meza Bulgario
- 1270: Al la pola urbo Krakovo alvenis kun tritaga pilgrimo hungara reĝo Stefano la 5-a
- 1431: Ordeno de germanaj kavaliroj deklaris militon al Pollando invadante trigrupe Ziemia Dobrzyńska, Kujavion kaj Krajna - sensukcesa provo nuligi Polan-Litovan Union
- 1560: Reforma Parlamento de Skotlando aprobis protestantan kredokonfeson, iniciatante la skotan reformadon kaj malvalidigante katolikismon kiel nacia religio
- 1596: Kristiano la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Danio-Norvegio
- 1648: Angla enlanda milito: en batalo apud Preston trupoj de Oliver Cromwell venkis subtenantojn de la reĝo
- 1667: Milito de Devolucio: franca armeo konkeris fortikaĵon Lille
- 1676: Skania Milito: venko de sveda armeo en batalo de Halmstad
- 1740: Ĉefepiskopo de Bolonjo Benedikto la 14-a iĝis papo post pli ol duonjaro de Vaka Seĝo
- 1768: Bara Konfederacio: rusia armeo okupis la polan urbon Krakovo
- 1786: Frederiko Vilhelmo la 2-a iĝis reĝo de Prusio
- 1812: Franca invado al Rusio
- Napoleono Bonaparte konkeras Smolensk dum la tritaga sanga batalo de Smolensk — taktika venko de polaj kaj francaj trupoj
- Miĥail Kutuzov estis nomumita ĉefkomandanto de rusa armeo
- 1833: En Bazela Kantondisiĝo la Kantono Bazelo disiĝis en la duonkantonaj Kantono Bazelo Urba kaj Kantono Bazelo Kampara
- 1869: Ĉevala tramtransporto en Brno ekfunkciis kiel unua linio en Ĉeĥio
- 1876: En germana Bayreuth okazis premiero de la kvara kaj lasta parto de La ringo de la Nibelungo de Richard Wagner
- 1892: Militista alianco inter la Rusia imperio kaj Francio estas subskribita — ĝermo de la Triopa Entento
- 1896: Bridget Driscoll iĝis unua viktimo de trafikakcidento
- 1897: Korea Imperio proklamita, kiu daŭre estas regata de imperiestroj el la Joseon Dinastio
- 1898: En Moskvo oni komencis konstruon de la Ŝtata Muzeo de Belartoj
- Unua Mondmilito
- 1914: Ofensivo de rusa armeo kontraŭ Orienta Prusio komenciĝis — unua germana venko en la batalo de Stołpiany ĉe la Orienta Fronto; en Lvovo kreiĝis legio de Ukrainaj siĉ-pafistoj
- 1916: Reĝlando de Rumanio subskribis sekretan pakton kun Triopa Entento por eniri la militon kontraŭ teritoriaj koncesioj en Aŭstrio-Hungario
- 1918: Ukraina politikisto Pavlo Skoropadskij enkondukis 8-horan labortagon
- 1919: Kontraŭpolismo: dum spektaklo en Pola Domo en Bydgoszcz eniris 100 soldatoj de Grenzschutz Ost, kiuj detruis la lokon, murdis kaj vundis kelkdekon de poloj
- 1919: Unua Silezia Ribelo: venko de poloj en batalo de Paprocany
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: post falsa informo en germanlingva gazetaro pri venko de la Ruĝa Armeo en la Batalo de Varsovio germana komunista taĉmento atakis inspektejon de la Interalianca Komisiono en Katowice. Defendantaj sin francaj soldatoj mortigis 10 atakantojn. Venĝe germanaj naciistoj murdis polan kuraciston Andrzej Mielęcki
- Soveta-Pola Milito
- 1920: En heroa batalo de Zadwórze (apud Lvovo) bataliono de volontuloj de Lvova junularo dum la tuta tago haltigis kavalerion de la Ruĝa Armeo — el 330 polaj soldatoj pereis 318, kelkaj estis malliberigitaj, komandanto de la bataliono kapitano Bolesław Zajączkowski pro manko de municio sinmortigis kune kun kelkaj soldatoj (rezulte de tio Semjon Budjonnij rezignis batali pri Lvovo)
- 1930: Hispanaj republikanaj kaj kontraŭmonarkiaj partioj subskribis la pakton de Donostio, kuniniciatita de Niceto Alcalá-Zamora
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Vilno oni malfermis flughavenon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj komencis detrui monumenton al Adam Mickiewicz en Krakovo — dum semajno de iliaj klopodoj la eventon memorigis du poemoj; Kamparanaj Batalionoj senarmigis 4 soldatojn de Wehrmacht rabantaj nutraĵon en distrikto Siedlce; Supera Gvidantaro de Wehrmacht anoncis "totalan blokadon" de Britio — en la zono estos sen averto detruataj ĉiuj ŝipoj
- 1941: Al germana koncentrejo Mauthausen-Gusen oni sendis 67 polojn; germana polico en 8 vilaĝoj de la distrikto Bjalistoko murdis 19 belorusojn, 2 polojn kaj 5 judojn; Atlantiko: batalo pri konvojo OG-71 okcidente de Irlando komencita - sinkis 8 ŝipoj, destrojero kaj korveto; Nord-Afrika kampanjo: apud Aleksandrio komenco de koncentriĝo de la Memstara Brigado de Karpatoj-Pafistoj de Stanisław Sosabowski
- 1942: Operaco Reinhardt: Germana polico pafmortigis en Radom ĉirkaŭ 1000 judojn; Sauckel ordonis de Ĝenerala Gubernio liveri 140 mil personojn por trudlaboro en Tria Regno; Heinrich Himmler ordonis forigi de Alzaco fremdlandanojn, i.a. "taŭgajn por germanigo polajn civitanojn"; Kiribato: Marista infanterio de Usono atakis japanojn en atolo Makin sur Gilbertaj insuloj; unuaj atakoj de usonaj pezaj bombaviadiloj en Eŭropo: 12 bombaviadiloj B-17 sub protekto de 4 ĉasaviadilaj skadroj de RAF atakis fervojan nodon en Sotteville-lès-Rouen; nokte RAF atakis Osnabrück; japanaj destrojeroj albordigis taĉmenton sur Guadalcanal
- 1943: Itala kampanjo: lastaj germanaj kaj italaj taĉmentoj evakuiĝis, sub premo de aliancanoj, de Sicilio - tra Mesina Markolo oni veturigis 62 mil italajn soldatojn kaj 39 569 germanajn; trupoj de Aliancanoj eniris al Mesino; 8-a Aer-Armeo de Usono perdis 60 bombistojn super Schweinfurt kaj Regensburg; nokte unua aerbombado de RAF kontraŭ germana raketa centro en Peenemünde sur la insulo Usedom - 1874 tunoj da bomboj, gravaj damaĝoj de la centro; germana Afrika Bomba Skadro atakis Lincoln, Colchester kaj Brighton; brita-portugala pakto: RAF rajtas utiligi Acorojn
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): bataloj koncentriĝas en Mezurbo; en bataltaglibro de germana 9-a Armeo oni skribis, ke pro altaj perdoj oni bezonas plifortigi taĉmentojn de Wehrmacht, SS kaj polico, kies atakforto malkreskiĝas de tago al tago; "Głos Starego Miasta" (Voĉo de Malnova Urbo) publikigis depeŝon de liberigitaj judoj el KL Warschau al la Monda Juda Kongreso pri tuja helpo; en Malnova Urbo brulas katedralo, unu preĝejo kaj ekster ĝi parto de urbodomo; pereis unua 15-jara leterportisto Zbigniew Banaś de Skolta Kampa Poŝto, kiu ĝis nun transdonis pli ol 50 mil leterojn kaj kurierino Barbara Wolska, kiu la unuan tagon malliberigis 4 germanojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de kapitano Józef Modrzejewski likvidis la germanan taĉmenton de Sipo kaj SD veturantan al Tarnów; Mazovio: 2-a Infanteria Divizio de 1-a Armeo de Pola Soldataro anstataŭis fronte sovetajn taĉmentojn
- 1945: Malproksima Fronto: en Interna Mongolio soveta 17-a Armeo okupis Ĉifengon; en Japanio formiĝis nova registaro
- 1945: Indonezio deklaris sendependecon de la Nederlanda Imperio - la deklaro legita en Ĝakarto fare de prezidento Sukarno (estinta Nederlanda Hindio kontraŭstaris al Reĝlando de Nederlando)
- 1945: Satira romano La Besto-Farmo de George Orwell aperis en Britio - alegoria prezento de stalinismo kun samtempa laŭta averto kontraŭ ĉiu totalismo
- 1947: Oni malkaŝis landlimon inter Dominio de Barato kaj Pakistano
- 1953: Anonimaj Narkotuloj unuafoje renkontiĝis en Suda Karolino (Usono)
- Stalinismo
- 1953: Komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko arestis 116 membrojn de la Asocio Libero kaj Sendependo
- 1956: Komunista Partio de Germanio estis eksterleĝigita kiel kontraŭkonstitucia fare de la Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio, laŭ postulo de la Federacia Registaro
- 1959: Muzikalbumo Kind of Blue de Miles Davis aperis - mejlŝtono en la historio de ĵazo
- 1960: Gabono sendependiĝis (de Ekvatora Franca Afriko)
- 1962: Komunista krimo: unua viktimo en provo transiri la Berlinan muron, limgardistoj de socialisma GDR pafis al 18-jaraĝa Peter Fechar, kiu mortis okulvide de atestantoj en t.n. "mortozono"
- 1968: Praga Printempo: Alexander Dubček renkontiĝis en Komárno kun la hungara ŝtatestro János Kádár, kiu klarigis, ke Moskvo ne intencas akcepti la situacion en Ĉeĥoslovakio kaj ke Leonid Breĵnev celas interveni perforte - lasta averto de socialismaj ŝtatoj antaŭ la milita interveno
- 1969: Uragano Camille trapasinta Apalaĉajn Montojn en Virginio
- 1977: Soveta atoma glacirompilo Arktika kiel unua atingis la Nordan poluson
- 1979: Premiero de la brita filmo Vivo de Brian
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo (kvara tago): en Gdańsk oni prezentis 21 postulojn - la unua koncernis kreon de liberaj sindikatoj
- 1982: En Langenhagen Fabriko de Philips lanĉis lumdiskon
- 1987: En malliberejo Spandau en Okcidenta Berlino pendumis sin kondamnita al ĝismorta puno 93-jara Rudolf Hess, ĝis 1941 anstataŭanto de Adolf Hitler en NSDAP
- 1989: Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani iĝis prezidento de Irano
- 1989: Pola Sejmo establis Eksterordinaran Komisionon por esplori komunistajn krimojn de funkciuloj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Pola Popola Respubliko dum la milita stato en Pollando
- 1991: Universitato de Varsovio unuafoje ligis kontakton, baze de protokolo IP, kun Universitato de Kopenhago - simbola dato de la naskiĝo de pola Interreto
- 1998: Registaro de Rusio deklaris defaŭlton, do neeblecon pagi siajn ŝuldojn
- 1999: En tertremo en turka İzmit 17 mil personoj pereis kaj 44 vundiĝis
- 2008: 29-a Somera Olimpiko: usona naĝisto Michael Phelps gajnis ok orajn medalojn; pola vira remadskipo sen rudristo gajnis oran medalon
- 2009: Inguŝio: en bomba atenco en Nazranj 20 personoj pereis kaj 138 vundiĝis
- 2011: Turkaj aviadiloj komencis sestagan operacon ĉe la turka-iraka landlimo dum kiu ili bombis 132 celojn mortigante 90-100 kurdojn
- 2015: Rezulte de trosekeco akvonivelo de Vistulo en Varsovio falis al la plej malalta nivelo ekde fino de la 18-a jarcento - 51 centimetroj
- Terorismo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 175-a tago de rusa agreso: Pasinttage rusaj okupantoj forkondukis urbestrinon de Ĥersona provinco, kiu rifuzis kunlaboron, en pripafita Nikopolo 27 loĝdomoj estis damaĝitaj, kaj aerdefendo de Ukrainio paffaligis helikopteron Ka-52 kaj 3 senpilotajn aviadilojn super Donecka kaj Zaporiĵa provinoj; urbestro de Mikolajivo informis ke estis pripafita la Nacia Nigramara Universitato kun la komento, ke rusoj estas "teroristoj, kiuj cinike detruas edukajn instituciojn"; en Nova Kaĥovka Armitaj fortoj de Ukrainio detruis rusian armean bazon - 12 soldatoj pereis, kaj en okupata Lisiĉansk 100 rusiaj soldatoj kaj na malpli ol 20 funkciuloj de FSB; en Buĉa sur urba tombejo okazis solena entombigo de 21 loĝantoj, kies korpoj estis trovitaj post la masakro de Buĉa; nuntempe por 85% de ukrainoj pli gravas civitaneco ol nacieco (ankaŭ aparteno al etnaj, lingvaj aŭ konfesiaj grupoj)
- Mondreago: Kanado per 450 mln da kanadaj dolaroj helpos al Ukrainio hejtigi domojn; 22 vunditaj ukrainoj, ĉefe pro eksplodo de minoj, estis transportitaj por kuracado al Germanio kaj Nederlando; Rusio ofertas civitanecon al fremdlandanoj pro batalo en Ukrainio
Naskiĝoj
- 1465: Filiberto la 1-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1482)
- 1473: Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko), frato de Eduardo la 5-a (Anglio) (m. verŝajne en 1483)
- 1601: Pierre de Fermat, franca juristo kaj matematikisto-memlernanto formulinta la grandan teoremon de Fermat (m. 1665)
- 1629: Johano la 3-a Sobieski, pola reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj famiĝinta pri la batalo de Ĥotin kaj la batalo de Vieno (m. 1696)
- 1645: Jean de la Bruyère, franca verkisto, juristo, moralisto (m. 1696)
- 1686: Nicola Porpora, itala komponisto, virtuozo de itala ario (m. 1768)
- 1699: Johann Heinrich Hartung, germana presisto kaj eldonisto (m. 1756)
- 1753: Josef Dobrovský, ĉeĥa filologo kaj historiisto, reprezentanto de la Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1829)
- 1768: Louis Charles Antoine Desaix, franca nobelo kaj generalo (m. 1800)
- 1797: Heinrich Kuhl, germana naturalisto, zoologo kaj fungosciencisto (m. 1821)
- 1830: Richard von Volkmann, germana kirurgo, poeto kaj fabelisto (m. 1889)
- 1834: Peter Benoit, flandra komponisto, fondinto de konservatorio (m. 1901)
- 1841: Fagundes Varela, brazila poeto kaj patrono en la Brazila Beletristika Akademio (m. 1875)
- 1844: Meneliko la 2-a, imperiestro de Etiopio, kiun li sukcese defendis en milito kun Italio, ĉefurbigis Adis-Abebon (m. 1913)
- 1851: Marthe Renate Fischer, germana verkistino (m. 1925)
- 1852: György Kiss, hungara paŝtisto kaj skulptisto (m. 1919)
- 1860: Adolf Franke, germana geologo kaj paleontologo, membro de la Muzea asocio de Arnstadt (m. 1942)
- 1861: Ludwig von Hofmann, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1945)
- 1865: Géza Némethy, hungara filologo, literaturhistoriisto, tradukisto, poeto, instruisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy, okupiĝanta pri la romia literaturo (m. 1937)
- 1869: József Tóth, hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1924)
- 1871: Theodore Dreiser, usona naturalisma verkisto (m. 1945)
- 1872: Traian Vuia, rumana advokato, pioniro de aviado (m. 1950)
- 1876: Theodor Däubler, aŭstra ekspresionisma verkisto loĝanta en Italio, vojaĝisto tra Eŭropo, Proksima Oriento kaj Egiptio, iinteresiĝanta pri kosmologio (m. 1934)
- 1882: István Zsakó, hungara, rumania hungara psikiatro (m. 1966)
- 1880: Jenő Gagyi, hungara verkisto kaj poeto (m. 1936)
- 1886: Stefan Bryła, pola konstru-inĝeniero, pioniro de veldado, profesoro de Lviva Politekniko, viktimo de la germana Intelektul-kampanjo (m. 1943)
- 1887: Karolo la 1-a, lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario, beatigita (m. 1922)
- 1888: Otto Klepper, germana juristo kaj politikisto (m. 1957)
- 1889: Edmond Privat, svisa verkisto, ĵurnalisto kaj historiisto, kunfondinto de "Juna Esperantisto", partoprenanto de UK 1905, aŭtoro de libroj pri Esperanto-movado, konata de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Radio Internacia kaj kiel alparolisto dum Universalaj Kongresoj de Esperanto (m. 1962)
- 1890: Harry Hopkins, usona demokrata politikisto, ministro pri eksteraj aferoj (m. 1946)
- 1894: Julius Kober, germana regionhistoriisto kaj verkisto (m. 1970)
- 1896: Josef Leitgeb, aŭstra juristo, pedagogo kaj verkisto (m. 1952)
- 1901: Hajni Kemény, hungara poetino (m. 1921)
- 1903: Kurt Hiller, germana verkisto, eldonisto kaj juristo
- 1908: Bronisława Wajs - Papuŝa, pola ciganlingva poetino (m. 1987)
- 1911: Miĥail Botvinnik, rusia, soveta ŝakisto, ŝaka mondĉampiono (m. 1995)
- 1912: Enrique Balech, argentina natursciencisto, Esperanto-vortaristo, honora membro de Argentina Esperanto-Ligo (m. 2007)
- 1913: István Dimény, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1973)
- 1913: Mark Felt, usona FBI-agento en la skandalo Watergate (m. 2008)
- 1920: Maureen O'Hara, irlanda filmaktorino (m. 2015)
- 1926: Jiang Zemin, prezidento de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (m. 2022)
- 1929: Gary Powers, usona piloto kies spiona aviadilo estis paffaligita super Sovetunio (m. 1977)
- 1930: Ted Hughes, angla poeto kaj porinfana verkisto (m. 1998)
- 1931: József Szakács, rumania hungara verkisto (m. 2010)
- 1931: István Ruha, hungara violonisto kaj instruisto (m. 2004)
- 1932: Vidiadhar Surajprasad Naipaul, anglalingva Nobelpremiita verkisto (m. 2018)
- 1940: Zofia Romaszewska, pola fizikistino, gvidantino de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR, kontraŭkomunista kaj socia aktivulino de Solidareco, kunkreintino de Radio Solidareco
- 1940: István Szőcs, rumania hungara kemiisto
- 1941: Lothar Bisky, germana politikisto, prezidanto de Eŭropa Maldekstro (m. 2013)
- 1942: Muslim Magomajev, azerbajĝana kaj sovetia kantisto (baritono) (m. 2008)
- 1942: László Ujréti, hungara aktoro kaj voĉoaktoro, "eterna membro" de la Teatro Attila József
- 1943: Géza Apáthy, hungara ĵurnalisto, tradukisto kaj poeto (m. 1976)
- 1943: Robert De Niro, usona aktoro
- 1944: Istvén Géza Polonyi, rumania hungara korkuracisto
- 1952: Věra Barandovská-Frank, ĉeha klasika filologino, esperantologo kaj interlingvisto
- 1953: Herta Müller, germanlingva Nobelpremiita verkistino
- 1954: Luis Mandoki, meksika reĝisoro, scenaristo kaj produktoro
- 1958: Gyöngyi Kerekes, rumania hungara grafikistino
- 1965: Jasono, norvega bildstriisto
- 1970: Götz Kubitschek, germana eldonisto
- 1977: William Gallas, franca futbalisto
- 1977: Thierry Henry, franca futbalisto
- 1977: Tarja Turunen, finna kantistino
- 1998: Ilinca Băcilă, rumana kantistino kaj jodlistino
Mortoj
- 309: Eŭsebio, papo, ekziligita, sanktulo
- 1153: Eŭstako la 4-a (Grafo de Boulogne), filo de Reĝo Stefano (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1130)
- 1304: Go-Fukakusa, imperiestro de Japanio (n. 1243)
- 1553: Karlo la 3-a de Savojo, duko de Savojo (n. 1486)
- 1676: Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen, germana verkisto de baroko, konata de sia ĉefverka romano La aventuroj de Simplicius Simplicissimus el la Tridekjara Milito (n. 1622)
- 1681: Nikono, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1605)
- 1753: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto de baroko kaj rokoko (n. 1687)
- 1786: Frederiko la 2-a, reĝo de Prusio (n. 1712)
- 1809: Matthew Boulton, angla fabrikanto, kunlaboranto de James Watt (n. 1728)
- 1838: Lorenzo Da Ponte, itala pastro, verkisto kaj libretisto de pluraj operoj de Mozart (n. 1749)
- 1850: José de San Martín, argentina militisto kontribuinta al sendependeco de Argentino, Ĉilio kaj Peruo (n. 1778)
- 1880: Ole Bull, norvega violonisto kaj komponisto de romantika epoko (n. 1810)
- 1882: Václav Bolemír Nebeský, ĉeĥa poeto, aŭtoro de verko pri Ahasvero (n. 1818)
- 1889: Károly Gergely, hungara reformita pastro, pedagogo, tradukisto (n. 1837)
- 1889: Ernst Frank, germana komponisto kaj dirigento (n. 1847)
- 1896: Bridget Driscoll, irlandanino, unua viktimo de aŭtomobila akcidento (n. ĉirkaŭ 1851)
- 1899: Wilhelm Pertsch, germana bibliotekisto, literatursciencisto, orientalisto kaj sanskritologo (n. 1832)
- 1920: Andrzej Mielęcki, pola kuracisto, soci-politika aktivulo en Supra Silezio, murdita (n. 1864)
- 1929: Elek Benedek, hungara verkisto (n. 1859)
- 1932: Czesław Czyński, pola okultisto, parapsikologo, hipnotisto, kiromanciisto, verkisto, volapukisto (n. 1858)
- 1936: Joan Font i Giralt, kataluna pastro, partoprenanto de UK 1909, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE, redaktoro kaj eldonisto de "Espero Katolika", prezidanto de kelke da Floraj Ludoj en Katalunio, murdita (n. 1899)
- 1938: Stepan Smal-Stotskyi, aŭstra-ukraina slavisto kaj politikisto (n. 1859)
- 1939: Wojciech Korfanty, pola nacia gvidanto ligita kun kristana demokratio, pola komisaro de Plebiscito en Supra Silezio, gvidanto de la Tria Silezia Ribelo, vicĉefministro (n. 1873)
- 1943: Viktória Diamandy, rumania hungara poetino, verkistino kaj dramistino (n. 1896)
- 1944: Max Wagner, germana komponisto (n. 1865)
- 1947: Wilhelm Uhde, germana kolektisto, artkritikisto, malkovrinto de talentuloj (n. 1874)
- 1955: Fernand Léger, franca pentristo kaj skulptisto (n. 1881)
- 1958: Florent Schmitt, franca komponisto, reprezentanto de impresionisma muziko (n. 1870)
- 1965: Le Corbusier, svisa modernisma arkitekto, pentristo, skulptisto, verkisto kaj mebla dezajnisto (n. 1887)
- 1969: Ludwig Mies van der Rohe, germana arkitekto, reprezentanto de modernismo (n. 1886)
- 1969: Otto Stern, germana Nobelpremiita fizikisto difininta magnetan momanton de protono (n. 1888)
- 1974: Aldo Palazzeschi, itala verkisto kaj poeto (n. 1885)
- 1978: Imre Kapusy, hungara verkisto pri ekonomiko (n. 1884)
- 1982: Ruth First, sud-afrika komunistino, murdita (n. 1925)
- 1984: Dezső Korniss, hungara pentristo, grafikisto kaj belartpedagogo (n. 1908)
- 1987: Clarence Brown, usona reĝisoro kaj filmproduktisto (n. 1890)
- 1987: Rudolf Hess, partiestro en Nazia Germanio, sinmortiginto (n. 1894)
- 1996: Witold Urbanowicz, pola flug-aso, brigada generalo, partoprenanto de la batalo de Anglio (n. 1908)
- 2008: Károly Rédei, hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1932)
- 2010: Francesco Cossiga, ĉefministro kaj prezidento de Italio, ligita kun Itala kristan-demokrata partio (n. 1928)
- 2014: Wolfgang Leonhard, aŭstra-germana verkisto, historiisto kaj sovetologo, profesoro kaj kritikisto de komunismo (n. 1921)
- 2015: László Paskai, hungara franciskano, primaso de Hungario (n. 1927)
- 2018: Ezzatolah Entezami, irana aktoro kaj reĝisoro (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Eŭsebio, papo (dum periodo de apostateco)
- Nacia tago en Gabono, tago de la sendependiĝo (1960)
- Nacia tago en Indonezio, proklamo de la sendependeco de Japanio (1945)
- Rastafarianismo: datreveno de Marcus Garvey (Jamajko)
- Brazilo: tago de historia patrimonio
- Usono: ŝtatfesto de la nigra kato [1]
Tagoj de semajno
La 17-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.