La 16-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 23a ĝis la 27a de julio 1955 en Ĥiĥono, Asturio, Hispanio. Partoprenis en ĝi preskaŭ 300 kongresanoj, plej parto el Hispanio.[1] Tiu estas la unua fojo ke la Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Ĥiĥono, la dua estos en 1979.
La programo konsistis el tre diversaj programeroj. Krom la kutimaj organizaj sesioj kaj laborkunsidoj, okazis kunsido de la estraro de la Hispana Esperanto-Federacio kaj malfermo de ekspozicio (sabate, la 23a), diservo kun esperanta prediko fare de Pastro Casanovas, el Ĝirono, malfermo kaj akcepto en la Urbodomo, vizito al la monumenta mezlernejo konata kiel Labora Universitato kaj oficiala fotado (dimanĉe, la 24an) literatura festo (lunde la 25an), veturo al Oviedo kaj akcepto en la Urbodomo, vizito al la Katedralo de Oviedo kaj aliaj monumentoj (marde la 26a) kaj ekskurso al Covadonga (Itinero: Infiesto, Arriondas, Cangas de Onís, Covadonga, Ribadesella, Villaviciosa.[2]
La Organiza Komitato estis prezidita de Alfredo Villa González, kaj en ĝi partoprenis ankaŭ José Fernández Álvarez, Alfredo Villa Villa, Alberto Menéndez González, Nicanor García García, José Ordieres Dacosta, José Palacios Tuero, Dimas González Argüello, Francisco Ignacio Taibo, Enrique Riestro de la Roza, Manuel Blanco Chico, Luis García González, Eloy Noriega Álvarez, Adonis González Meana, Alcibíades González Meana kaj José Manzano Bartolomé.[2] En tiu epoko la prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio estis Rafael Herrero Arroyo el Valencio.[2]
Ĉar en tiu momento estis bonaj rilatoj kun la tiamaj aŭtoritatoj, estis Honora Komitato prezidita de la Guberniestro de la Provinco kaj konsistanta el 15 pliaj aŭtoritatoj de ĉiu nivelo (ĉefepiskopo, militistoj, juĝistoj ktp.), plus Kunlabora Komitato de 19 pliaj duarangaj gravuloj, inter kiuj multaj ĵurnalistoj.[2] Tiukuntekste en la Kongreslibro estas ĉapitro pri "Esperanto en Hispanio" kun informo pri la kongresoj de 1909 (UK), 1920, 1921, 1923, 1924, 1925, 1926, 1928, kaj 1929, sed la kongresoj de 1932, 1933 aperas listigitaj sed kun neniu priskribo. Surprize poste venas noto pri aludo al persekutado tuj post la milito[3] kaj rekupero de "normaleco" el 1947. Poste estas priskribataj tiuj de 1951, 1952, 1953 kaj 1954.[2]
En la Kongreslibro estas kopiitaj tri poemoj de Ludoviko Zamenhof, nome "La espero" (komenca paĝo), "Prego [tiel] sub la verda standardo" kaj "La vojo" (kun traduko hispanen de Alfredo Villa y Villa kiel "La senda" kaj partituro).