1509 Esclangona | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 1509 Esclangona |
Aliaj nomoj | 1938 YG |
Nomita laŭ | Ernest Esclangon vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | André Patry |
Dato de malkovro | 21-a de decembro 1938 |
Loko de malkovro | Nico |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Inner Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
279,187 Gm (1,866 AU) 270,110 Gm (1,806 AU) 288,264 Gm (1,927 AU) |
Discentreco | 0,0325 |
Meza anomaliangulo | 299,933° |
Klinangulo | 22,318° |
Periodo | 931,223 tagoj (2,550 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,80 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
283,573° |
Argum. de periapsido | 267,819° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 8,17 ± 0,6 km Ĉefa korpo : 7,76 ± 0,57 km |
Rotacia periodo | 0,1301 tago (3,253 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,2327 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 12,64 |
1509 Esclangona estas malgranda, hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 21-an de decembro 1938 de la franca astronomo André Patry elde la Observatorio de Nico.
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro al la franca astronomo Ernest Esclangon.
Satelito
La 13-an de februaro 2003 estis malkovrita ĝia satelito, far'de W. J. Merline, L. M. Close, P. M. Tamblyn, F. Menard, C. R. Chapman, C. Dumas, G. Duvert, W. M. Owen, D. C. Slater kaj M. F. Sterzik uzinte adaptiĝemajn optikojn de diversaj observatorioj, anoncita la 18-an de februaro 2003. Tiu satelito, provizore nomita S/2003 (1509) 1,[1] havas diametron de ĉirkaŭ 2,57 km kaj orbitas je 140 km de la ĉefa korpo kun periodo taksata je 24 tagoj. La rotacia periodo de la satelito estas 6,6422 ± 0,0004 horoj (0,2768 tago).
Ĝia nenormale granda duona grandakso pensigas, ke 1509 Esclangona kaj ĝia satelito estas elĵetintaĵoj de asteroida kolizio. La triopa asteroido 3749 Balam verŝajne kreiĝis sammaniere.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Malkovro de du novaj duopaj asteroidoj 121 Hermiono kaj 1509 Esklangono Arkivigite je 2012-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- angle (1509) Esclangona kaj S/2003 (1509) 1, kompilata de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1508 Kemi | 1509 Esclangona | 1510 Charlois |