Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de junio estas la 166-a tago de la jaro (la 167-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 199 tagoj restas.
Je la 15-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- -763: Asiria kroniko notis sunan eklipson, kio permesis post deĉifro precizigi kronologion de la antikva Mezopotamio
- 1085: Duko Vratislav la 2-a estis kronita en Praga Kastelo kiel unua ĉeĥa reĝo
- 1215: Reĝo de Anglio Johano Sentera sigelis sub premo de riĉeguloj la Magna-Carta-n, kiu limigis monarkan regopovon
- 1309: Ĉefepiskopo Tamás el Esztergom kronis Karolon la 1-a kiel reĝo de Hungario en la Preĝejo de Ĉieliro de Maria
- 1363: Venceslao estis kronita ĉeĥa reĝo kiel dujara infano
- 1418: Pollando: varsovia princo donis al Łomża urborajton laŭ Chełmno-juro
- 1467: Karlo la Brava iĝis duko de Burgonjo
- 1502: Kristoforo Kolumbo malkovris Martinikon
- 1520: Papo Leono la 10-a eldonis buleon Exsurge Domine por kondamni la proponon de Marteno Lutero pri la Naŭdek kvin Tezoj kaj minaci per ekskomuniko
- 1752: Benjamin Franklin pruvis, ke la fulmo estas elektra fenomeno - eksperimentante kun kajto
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: armeo de la Reĝlando de Prusio en alianco kun la rusa aneksis Krakovon
- 1808: Joseph Bonaparte iĝis reĝo de Hispanio
- 1819: Sendita de caro, unua civil-armea reganto de Kongresa Pollando Józef Zajączek nuligis liberecon de gazetaro kaj enkondukis cenzuron
- 1836: Arkansaso fariĝis la 25-a ŝtato de Usono
- 1844: Charles Goodyear patentigis metodon vulkanizi kaŭĉukon (anoncita 3 semajnojn pli frue ol tiu de Thomas Hancock)
- 1888: Vilhelmo la 2-a iĝis lasta germana imperiestro kaj reĝo de Prusio, kies regadon karakterizis militarismo
- 1911: En Novjorko oni registris firmaon Computing Tabulating Recording Corporation, kiu poste iĝis IBM
- Unua mondmilito
- 1917: Móric Esterházy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1918: Batalo de Piave komenciĝis
- 1920: En Palestino fondiĝis kvazaŭarmea juda organizaĵo Haganah (La defendo) aganta sur la teritorio Brita mandato Palestino
- 1921: Flago de Latvio oficialiĝis
- 1924: Édouard Herriot iĝis ĉefministro de Francio
- 1932: Ĉaka milito inter Bolivio kaj Paragvajo komenciĝis
- 1934: Varsovio: pola ministro Bronisław Pieracki, porparolanto de la pola-ukraina interkompreniĝo, estis murdita en atenco de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj - laŭ persona ordono de Stepan Bandera murdita de Grigorij Macejko
- 1938: Germana ekspresionisto Ernst Ludwig Kirchner, laste atribuita al degenerita arto fare de nacisocialistoj, sinmortigis en Svislando
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj establis judan geton en Kutno; Krakovo: parado de taĉmentoj de SS okaze de la germana okupo de Parizo; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Ruĝa Armeo aneksis Litovion; Okcidenta Fronto: germanoj okupis Verdun kaj trairis plataĵon Langres; brita armeo en Francio ricevis "liberon decidi"; franca registaro translokiĝis al Bordeaux; Mediteraneo Fronto: itala 1-a skadro plu atakis francajn aerodromojn en Provenco; Usono: prezidento Franklin D. Roosevelt rekomendis produkti atombombon
- 1941: Nord-Afrika kampanjo: alianca operaco por rekonkeri sieĝatan Tobruk komenciĝis; sensukcesaj atakoj de britoj lime de Egiptio kaj Libio (3-tagaj); Bonaero: Interkompreniga Komisiono de Asocioj, Gazetaro kaj Polaj Organizaĵoj fondiĝis por varbi soldatojn; Sendependa Ŝtato Kroatio aliĝis al la Akso Berlino-Romo-Tokio; Siria Fronto: komencita dutaga kontraŭatako de la reĝimo de Vichy sud-okcidente de Damasko - aŭstralianoj aligrupiĝis, britoj perdis Kuneitra (470 militkaptitoj)
- 1942: germanoj establis judan geton en Staszów; en Skotlando aperis ĉiutaga gazeto de pola militista unuo; Okcidenta Dezerta Kampanjo: generalo Hendrik Klopper estis nomumita komandanto de la fortikaĵo Tobruk kun ordono de ĝia senescepta defendo
- 1943: Germanaj soldatoj kaj policaj taĉmentoj pafekzekutis 172 personojn de punlaborejo en Pomiechówek (distrikto Nowodworski), en Pińczów 75 polojn kaj 15 judojn, en distrikto Ostrowski (de la 13-a de junio) 59 personojn; soveta Aviado de Fora Atingo atakis de la 15-a/16-a de junio fervojajn nodojn en Uneĉa, Novozibkov kaj Roslavl
- 1944: Itala Fronto: Dua Pola Korpuso komencis en Italio postkuron de malamiko laŭ marbordo de Adriatiko; usona 5-a Armea Korpuso okupis Piombinon; Saskaĉevano: en parlamenta balotado Kooperativa Civitanara Federacio gvidata de Tommy Douglas gajnis por formi unuan socialisman registaron en Nordameriko; Pacifika Milito: Batalo de Saipano komenciĝis; Pacifika Fronto: Kampanjo de Marianoj kaj Palaŭo komencita - usonaj bataloj pri insularo Marianoj kaj Nord-Marianoj
- 1945: En Budapeŝto Provizora Registaro de Hungario subskribis kun la sovetia interkonsenton pri livero de varoj pro damaĝoj faritaj sur la teritorio de Sovetunio (ĝis 20-a de januaro 1951); Brita Hindio: britaj regopovoj liberigis de malliberejo gvidanton en Barata Nacia Kongreso Jawaharlal Nehru
- 1948: Stalinismo: Antonín Zápotocký iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1954: Svislando: Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj fondiĝis en Bazelo
- 1955: En Jakutio oni malkovris grandegan geologian kuŝejon de diamantoj (apud Udaĉnij, 20 km malantaŭ la Arkta Cirklo)
- 1958: Nokte de la 15-a/16-a de junio estis ekzekutita Imre Nagy, ĉefministro de Hungario dum la hungara revolucio
- 1959: Unua unuopa teksto de trafika regularo publikigita
- 1960: Premiero de la usona romanca-komedia filmo La Apartamento de Billy Wilder
- 1963: Francio: Carrefour malfermis unuan hipermerkaton en Sainte-Geneviève-des-Bois
- 1969: Georges Pompidou gajnis prezidentan balotadon en Francio
- 1970: En Usono komenciĝis proceso kontraŭ Charles Manson
- 1972: Ulrike Meinhof, gvidantino de germana terorisma organizaĵo Frakcio Ruĝa Armeo, estis arestita
- 1977: Premiero de la usona-brita filmo Tro fora ponto
- 1981: Brita muzika grupo Duran Duran debutis per samtitola albumo
- 1981: Pollando: en Varsovio komenciĝis proceso de gvidantoj de la Konfederacio de Sendependa Pollando, akuzitaj pri strebo faligi reĝimon
- 1982: Dum Futbala Mondpokalo en Hispanio oni notis rekordon (Hungario-Salvadoro 10:1)
- 1985: Japanaj reĝisoroj Isao Takahata kaj Hayao Miyazaki fondis animacian Studio Ghibli en Koganei
- 1993: Madrido: papo Johano Paŭlo la 2-a konsekris finitan Katedralon La Almudeno
- 1994: Premiero de la movbilda filmo La Leona Reĝo, produktita de Walt Disney Company
- 1999: Rudolf Schuster iĝis prezidento de Slovakio
- 1999: Sur Flava Maro sudkoreaj ŝipoj dronigis nordkorean patrolan boaton (unua sanga marbatalo post la armistico en 1953)
- 2001: Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, kaj Taĝikio fondis la Ŝanhajan Organizon por Kunlaboro
- 2002: Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero estas fondita en Burundo
- 2004: Ivan Gašparovič iĝis prezidento de Slovakio
- 2008: Konstitucio de Kosovo ekvalidis - kvar monatojn post la proklamo de sendependeco de Kosovo
- 2014: Andrej Kiska iĝis prezidento de Slovakio
- 2019: Zuzana Čaputová kiel unua virino iĝis prezidento de Slovakio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: juĝejo eksterleĝigis Socialisman Partion de Ukrainio
Naskiĝoj
- 1397: Paolo Uccello, itala pentristo kaj mozaikisto (m. 1475)
- 1514: Anne Parr, grafino de Pembroke, sesa edzino de Henriko la 8-a (m. 1552)
- 1519: Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), nelegitima filo de Henriko la 8-a (Anglio) (m. 1536)
- 1594: Nicolas Poussin, franca baroka pentristo pri bibliaj kaj mitologiaj temoj, ĉefa inspiranto de klasikemaj artistoj kiel Jacques-Louis David kaj Paul Cézanne (m. 1665)
- 1624: Hiob Ludolf, germana orientalisto okupiĝanta pri lingvoj de Etiopio (m. 1704)
- 1664: Jean Meslier, franca katolika pastro, reprezentanto de materialismo kaj ateismo (m. 1729)
- 1712: Andrew Gordon, skota teologo, filozofo kaj naturscienculo (m. 1751)
- 1746: Charles Louis L'Héritier de Brutelle, franca reĝa prokuroro kaj botanikisto, murdita (m. 1800)
- 1754: Juan José Elhuyar, hispana kemiisto kaj mineralogo, kunmalkovrinto de volframo (m. 1796)
- 1755: Antoine-François de Fourcroy, franca kemiisto, kunmalkovrinto de iridio (m. 1809)
- 1763: Kobayashi Issa, japana hajkisto, aŭtoro de hajbuno (m. 1828)
- 1775: Carlo Porta, itala poeto enestanta en Itala Antologio (m. 1821)
- 1779: Ludwig Friedrich von Froriep, germana kuracisto kaj eldonisto (m. 1847)
- 1780: Theodor Baillet von Latour, aŭstra oficiro kaj politikisto (m. 1848)
- 1797: Sámuel Brassai, hungara tutfakulo, la "lasta erudiciulo de Transilvanio", filozofo, orientalisto, historiisto, geografo, muzikinstruisto (m. 1897)
- 1829: Károly Szász, hungara verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 1905)
- 1843: Edvard Grieg, norvega komponisto kaj pianisto (m. 1907)
- 1860: Emmanuel Robert, franca profesoro pri muziko, stenografio kaj lingvoj, membro de Espéranto-France, vortaristo (m. nekonata)
- 1867: Alfred von Henneberg, germana entreprenisto (m. 1945)
- 1873: János Istók, hungara skulptisto konata de grandefekta kaj grandimensia skulptaĵo Bem (m. 1972)
- 1874: Alexandr Sommer Batěk, ĉeĥa kemiisto kaj esperantisto, kreinto de internacia skribo neoglifoj (m. 1944)
- 1880: Márton Roska, hungara arkeologo kaj profesoro (m. 1961)
- 1882: Ion Antonescu, rumana politikisto kaj marŝalo, ekzekutita (m. 1946)
- 1903: József Fekete, hungara skulptisto de reliefoj kaj bustoj (m. 1979)
- 1907: Rudolf Halász, hungara komponistoj kaj tekstaŭtoro por Moulin Rouge (m. 1981)
- 1908: Sándor Asztalos hungara juristo, fotisto (m. nekonata)
- 1909: Viktor Kosinszky, hungara vinberkulturisto, profesoro (m. 1954)
- 1912: Lucjan Masłocha, pola oficiro, leŭtenanto de akva transporto, membro de la dana rezistomovado (m. 1945)
- 1913: Zsigmond Ádám, hungara lingvisto, verkisto kaj tradukisto (m. 1994)
- 1914: Jurij Andropov, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio kaj ĉefo de KGB, Heroo de Socialisma Laboro (m. 1984)
- 1916: Herbert Simon, usona Nobelpremiita ekonomikisto kaj socia sciencisto (m. 2001)
- 1920: Péter Marosi, rumania hungara kritikisto kaj redaktoro, filo de Károly Molter (m. 1989)
- 1920: Alberto Sordi, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (m. 2003)
- 1921: Erroll Garner, usona ĵazmuzikisto, komponisto de svingo kaj bibopo (m. 1977)
- 1922: Erzsébet Székely, rumania hungara literaturhistoriistino, tradukistino (m. 2001)
- 1926: Kayano Shigeru, ajnua aktivulo zorginta pri la ajnua lingvo (m. 2006)
- 1927: Aranka Gábor, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino
- 1927: Hugo Pratt, itala kreinto de komiksoj (m. 1995)
- 1928: Gábor Rácz, rumania hungara farmakologo, botanikisto (m. 2013)
- 1933: Mohamed Ali Raĝai, irana politikisto, ĉefministro, prezidanto de Irano (m. 1981)
- 1937: Anna Hazare, barata socia aganto laŭ senperforto el Maharaŝtro, partoprenanta la duan militon pri Kaŝmiro
- 1943: Johnny Hallyday, franca kantisto kaj aktoro gajninta 39 orajn diskojn (m. 2017)
- 1945: Gábor Harsányi, hungara aktoro, reĝisoro, dramverkisto
- 1946: Demis Roussos, greka kantisto de pop-muziko, tenoro (m. 2015)
- 1949: Simone Rethel, germana aktorino
- 1951: Álvaro Colom Caballeros, prezidento de Gvatemalo
- 1953: Xi Jinping, ĝenerala sekretario de Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de Ĉina Popola Respubliko
- 1954: James Belushi, usona filma kaj televida aktoro, muzikisto, komediisto
- 1962: Yves Bellefeuille, kanada esperantisto
- 1964: Courteney Cox, usona aktorino
- 1965: Kerim Mesimov, ĉefministro de Kazaĥio, poligloto
- 1966: Raimonds Vējonis, prezidento de Latvio, reprezentanto de Latvia Verda Partio
- 1969: Oliver Kahn, germana futbalisto, golulo de la Germana nacia teamo de futbalo
- 1969: Bashar Matti Warda, iraka ĉefepiskopo, pastro de Ĥaldea katolika Eklezio
- 1983: Laura Imbruglia, aŭstralia kantistino
- 1990: Miwa, japana kantistino, gitaristino kaj kantverkistino
- 1992: Dafne Schippers, nederlanda atletino en heptatlono, sprinto kaj hurdokuro
Mortoj
- 303: Sankta Vito, sicilia sanktulo, kristana martiro, unu el 14 helpantoj en mizero
- 923: Roberto la 1-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. ĉirkaŭ 865)
- 991: Teofano, kunimperiestrino de la Sankta Romia Imperio, edzino de Oto la 2-a (n. 956)
- 1189: Saito Musashibo Benkei, japana militema budhisma monaĥo (n. 1155)
- 1337: Anĝelo Klareno, itala franciskano, fondinto kaj gvidanto de unu grupo de fraticelli, antaŭulo de spirituali (n. 1255)
- 1361: Johano Taŭlero, germana dominikano, teologo kaj reprezentanto de mistikismo rejna-flandra (n. ĉirkaŭ 1300)
- 1381: Wat Tyler, angla gvidanto de la unua granda kamparana ribelo en Britio (n. nekonata)
- 1467: Filipo la 3-a, duko de Burgonjo (n. 1396)
- 1521: Tamás Bakócz, primaso de Hungario, ĉefepiskopo de Esztergom (n. 1442)
- 1573: Antal Verancsics, hungara ĉefepiskopo, abato, historiisto, diplomato (n. 1504)
- 1724: Henry Sacheverell, angla politikisto kaj anglikana pastoro (n. 1674)
- 1829: Therese Huber, germana verkistino, redaktorino (n. 1764)
- 1849: James Knox Polk, prezidento de Usono, inspirita de la movado Evidenta destino (n. 1795)
- 1858: Ary Scheffer, nederland-franca pentristo de romantismo (n. 1795)
- 1888: Frederiko la 3-a, germana imperiestro kaj reĝo de Prusio, framasono (n. 1831)
- 1889: Mihai Eminescu, rumana poeto kaj ĵurnalisto, diskoniginto de la rumana literaturo (n. 1850)
- 1893: Ferenc Erkel, hungara komponisto, patro de la hungara opero, kreinto de la hungara nacia himno (n. 1810)
- 1898: Karel Hlaváček, ĉeĥa poeto, omaĝinta al geŭzoj, reprezentanto de simbolismo (n. 1874)
- 1904: Pál Szontágh, hungara politikisto, membro de Societo Kisfaludy (n. 1820)
- 1926: Bruno Röhr, germana arĥitekto (n. 1875)
- 1934: Bronisław Pieracki, pola politikisto, plurjara ministro pri internaj aferoj, proparolisto de la pola-ukraina kunlaboro, murdita (n. 1895)
- 1938: Ernst Ludwig Kirchner, germana pentristo, kunfondinto de Die Brücke, la grupo de ekspresionistoj, sinmortiginto (n. 1880)
- 1940: József Tóthfalusi, hungara reformita pastro, eklezia verkisto (n. 1849)
- 1946: Ernst Kalinka, aŭstra filologo klasika kaj arĥeologo (n. 1865)
- 1952: Krystyna Skarbek, brita-pola spionino dum la dua mondmilito, laborantino de la sekreta servo MI6, murdita (n. 1908)
- 1959: Kabe, pola okulisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto kaj verkisto de la frua Esperanto-literaturo, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kies ĉefverkoj estas Vortaro de Esperanto kaj La Faraono, konata de la vorto kabei (n. 1872)
- 1962: Alfred Cortot, franc-svisa pianisto kaj dirigento (n. 1877)
- 1965: Béla Salamon, hungara aktoro, komikisto kaj teatrestro (n. 1885)
- 1968: Wes Montgomery, usona ĵaz-gitaristo (n. 1923)
- 1975: Dezső Grosz, hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (n. 1898)
- 1984: Magdolna Kispál, hungara finn-ugra lingvistino (n. 1910)
- 1993: John Connally, usona politikisto, ministro pri financoj, vundita dum la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy (n. 1917)
- 1995: John Atanasoff, usona inĝeniero-informadikisto, kreinto de la unua elektronika Atanasoff-Berry Komputilo (n. 1903)
- 1996: Ella Fitzgerald, usona ĵazkantistino kaj aktorino, kies repertuaro etendiĝis de svingo trans bibopo, bluso, bosanovo, sambo, gospelo kaj hiphopo ĝis ĵazigitaj kristnasko-kantoj (n. 1917)
- 2000: Jules Roy, franca verkisto, nigrapiedulo (n. 1907)
- 2005: Suzanne Flon, franca filma kaj teatra aktorino, dufoje premiita de César (n. 1918)
- 2014: Casey Kasem, usona aktoro kaj radia moderiganto (n. 1932)
- 2015: György Koczka, rumania hungara dramaturgiisto, redaktoro, tradukisto (m. 1938
- 2017: Olbram Zoubek, ĉeĥa skulptisto, kreinto de postmortaj maskoj de Jan Palach kaj Jan Zajíc, kaj Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago (n. 1926)
- 2019: Franco Zeffirelli, itala reĝisoro, produktoro de operoj, filmoj kaj televido, senatano por Forza Italia (n. 1923)
- 2023: Glenda Jackson, angla aktorino kaj politikistino (n. 1936)
- 2023: Bohdan Urbankowski, pola poeto, filozofo, eseisto, romantikulo (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Vito, unu el 14 helpantoj en mizero
- Turkio, provinco Aksaray: ĉiujara Internacia Tago de Bopatrinoj (la patrinoj de edzinoj)
- Kostariko: Arbo-Tago
- Monda Rajto-Tago de Maljunuloj - ekde 2006 laŭ iniciato de la Monda Organizaĵo pri Sano
- Monda Vento-Tago, promocio de ventoenergio - ekde 2011
- Itala Ruĝa Kruco - fonda tago de la societo de humanitara helpo
- Pollando: Festo de la Akademio pri Milita Arto, de 2020
Tagoj de semajno
La 15-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.