Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de aprilo estas la 105-a tago de la jaro (la 106-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 260 tagoj restas.
Je la 15-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1071: Normandoj post longa sieĝo konkeris la italan urbon Bari
- 1191: Henriko la 6-a el la dinastio de la Ŝtaŭfoj estis kronita imperiestro de la Sankta Romia Imperio fare de la malkonsentema papo Celesteno la 3-a
- 1218: Berno iĝis libera regna urbo
- 1277: Venko de mamelukoj kontraŭ Ilĥanato en batalo de Elbistan (Provinco Kahramanmaraş)
- 1395: En batalo apud Terek, Timur venkis armeon de Ora Hordo komandata de Toktamiŝo
- 1450: Centjara Milito: venko de francoj super angloj en batalo de Formigny (Malsupra Normandio) - fino de la angla dominado en norda Francio
- 1499: Stefano la 3-a (Moldavio) aliĝis, kadre de la pola-turka milito, kune kun Grandprinclando Litovio, Hungario kaj Pollando al la alianco kontraŭ Otomana Imperio
- 1632: Tridekjara milito: finiĝis batalo ĉe Rain apud rivero Lech, en kiu svedoj venkis armeon de germana Katolika Ligo
- 1715: Suda Karolino: indianoj ekmilitis kontraŭ blankaj setliĝantoj atakante Charleston
- 1729: Dum Granda vendredo en preĝejo al Sankta Tomaso en Leipzig unuan fojon estis celebrata Pasiono laŭ Evangelio de Mateo, komponita de Johann Sebastian Bach
- 1738: En Londono okazis premiero de la serioza opero Serse, de baroka komponisto George Frideric Handel, parte bazita sur la figuro de Kserkso la 1-a
- 1755: Anglalingva leksikono A Dictionary of the English Language de Samuel Johnson aperis
- 1770: Angla kemiisto Joseph Priestley inventis skrapogumon
- 1796: Unua Koalicio-Milito: venko de franca armeo super la aŭstra-sardia en la batalo de Dego
- 1798: Francio aneksis Ĝenevon
- 1803: Pollando: granda incendio de Poznań eksplodis – 276 domoj tute detruiĝis
- 1825: Greka milito de sendependiĝo: turka armeo komencis sieĝon de Mesolongi (Okcidenta Grekio)
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: polaj ribelantoj sukcesis en batalo de Liw (proksime al Węgrów) ne permesante al rusoj transiri riveron
- 1834: Ribelo de la Kanusoj: francaj soldatoj kruele subpremis la ribelon de teksistoj en Liono
- 1848: 76 sklavoj sensukcese provis fuĝi per skuno de Vaŝingtono al Delavaro, kie estis abolita sklaveco
- 1850: Kalifornio: San-Francisko iĝis urbo
- 1860: Francio: plebiscito aprobis la traktaton de Torino per kiu Savojo kaj Nico transiris al Savoja dinastio
- 1865: Andrew Johnson iĝis prezidento de Usono
- 1877: Itala aviada pioniro Enrico Forlanini ekflugigis supren protohelikopteron helpe de vaporŝipa motoro
- 1891: Thomas Edison montris publike kinetoskopon
- 1898: Esperantujo: "Revista Brazileira" publikigis unuan artikolon pri Esperanto en Brazilo
- 1912: Ŝipo Titanic pereis en la norda Atlantiko
- Unua mondmilito
- 1919: Ne-profitcela organizaĵo Save the Children fondiĝis en Londono
- 1928: Aŭstralia piloto George Hubert Wilkins atingis kiel unua poluson de neatingebleco
- 1936: En Brita mandato Palestino eksplodis Granda Araba Ribelo kontraŭ kolonia regado de britoj kaj amasa juda migrado
- 1938: Germana futbala klubo VfL Bochum fondiĝis
- 1939: Dua Pola Respubliko: oni fondis centran Demokratian Partion
- Dua mondmilito
- 1940: en okupata Norvegio registaro de Vidkun Quisling cedis la lokon al t.n. Administra Konsilio; en Slovaka ŝtato oni aprobis leĝon pri la "prezo" de judaj posedaĵoj
- 1941: Holokaŭsto: germana polico pafekzekutis en Kazimierz Biskupi (distrikto Koniński) ne malpli ol kelkcent judojn de kelkaj lokoj en Provinco Vartlando; pli ol 900 personoj pereis dum bomba aeratako de Luftwaffe al Belfasto; Sendependa ŝtato Kroatio aliĝis al la pakto de trio (Tria Regno, Itala reĝlando kaj Japana Imperio) - komenco de la dispartigo de Jugoslavio; Balkana Fronto: Wehrmacht okupis Sarajevon kaj konkeris Kraljevon, en Nikšić okazis lasta kunsido de la jugoslavia registaro - oni decidis, ke Jugoslavio ne subskribos kapitulacon, kaj la armeo nur armisticon, la reĝo kun registaro en Grekio daŭrigos la batalon; Grekio: Luftwaffe atakis aerodromojn de Aliancanoj en Tesalio, detruante multe da aviadiloj; aviado de Aliancanoj retiriĝis al Ateno-regiono; Nord-Afrika kampanjo: Tobruk reĵetis atakon de itala Kirasita Divizio
- 1942: Bomba Korpuso de RAF atakis Dortmund; Adolf Hitler konsentis ke Italio, Hungario kaj Rumanio dum la somera ofensivo agu kadre de la propraj armeoj; Urugvajo enkondukis devigan militaran instruadon
- 1943: Vojevodio Tarnopol: en geto de Kopyczyńce germanoj pafmortigis ĉ. 500 judojn; RAF nokte atakis Škoda Auto, pro malbona navigado plimulto de bomboj falis al apuda urbeto, alia grupo atakis Ludwigshafen; Luftwaffe atakis Londonon pere de 10-a Bomba Skadro (47 ĉas- kaj bombaviadiloj), 6 estis pafalterigitaj
- 1944: Ruĝa Armeo okupis Ternopilon; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto atinginte antaŭurbojn de Iași kaj Kiŝinevo estis haltigitaj de plifortigita german-rumana defendo
- 1945: Malsupra Saksio: brita armeo liberigis koncentrejon Bergen-Belsen; Orienta Fronto: centraj strategiaj grupiĝoj de la Ruĝa Armeo — la 1-a Belorusa Fronto kaj 1-a Ukraina Fronto atakis de la riveroj Odro kaj Neiße; en Ĉeĥoslovakio trupoj de 53-a Armeo de 2-a UF liberigis Břeclav kaj Podivin (Sudmoravia regiono); en Aŭstrio trupoj de 2-a UF konkeris Korneuburg kaj Floridsdorf, kaj de la 3-a UF ekregis Sankt Pölten; Okcidenta Fronto: en Badenio 1-a Armea Korpuso de franca 1-a Armeo ekregis Kehl; en Frislando pola 1-a Kirasita Divizio konkeris Winschoten kaj atingis Dolardon
- 1951: Konkurso Fraŭlino Universo unuafoje okazis en Londono
- 1952: Testoflugo de la jetmotora strategia bombaviadilo Boeing B-52 Stratofortress
- 1955: En Ilinojso oni malfermis la unuan hastamanĝan restoracion McDonald's
- 1956: Pollando: pola registaro anoncis amnestion, kiu ekvalidis la 27-an de aprilo
- 1959: Gvidanto de Kubo Fidel Castro komencis neoficialan 12-tagan viziton en Usono
- 1964: Humberto de Alencar Castello Branco iĝis prezidento de Brazilo
- 1979: En tertremo kun epicentro en Montenegro 136 personoj pereis
- 1982: Dum la 70-a naskiĝdatreveno de la gvidanto de Nord-Koreio Kim Il Sung oni finis konstrui "modelan socialisman urbon" – Pjongjango
- 1983: Oni komencis konstrui Metroon de Varsovio - post 12 jaroj ekfunkciis unua sektoro, post laŭvicaj 13 la tuta linio
- 1986: Usona aviado bombis celojn en Libio, venĝe pro atenco al usonaj soldatoj en berlina diskoteko
- 1989: Ĉinio: protestoj sur placo Tian An Men komenciĝis post la morto de Hu Yaobang, estinta Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio
- 1991: Tramtransporto en Pjongjango refunkciis (ĉesigita 40 jarojn pli frue dum la korea milito)
- 1992: Vjetnamo akiras sian konstitucion
- 1993: Rusia konzerno Jukos estis fondita
- 1993: Prezidento Saparmurat Nijazov anocis ke la turkmena lingvo trairas de la cirila alfabeto al la latina alfabeto
- 1994: Maroko: en Marakeŝo oni subskribis interkonsenton pri kreo de la Monda Organizaĵo pri Komerco patronanta al Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco, GATS kaj TRIPS
- 1997: En incendio de kampadejo en Mekko 343 pilgrimantoj pereis kaj ĉirkaŭ 1500 vundiĝis
- 1999: Pollando: Alianco de Demokrata Maldekstrularo fondiĝis
- 2005: Ĉeĥio: ĉe la limo de Sudmoravia Regiono kaj Regiono Vysočina forbrulis kastelo Pernštejn - damaĝo kun kolektoj estis taksita je 100 milionoj da ĉeĥaj kronoj
- 2008: Irako: pro eksplodo de bombaŭto en Bakuba 59 personoj pereis kaj 90 vundiĝis
- 2010: Lige al erupcio de islanda vulkano Eyjafjöll kaj poluo de vulkana cindro oni fermis aeran spacon super plimulto da landoj en Eŭropo
- 2010: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński ricevis postmorte la titolon de Honora Civitano de Urbo Varsovio
- 2010: En 4-tago baloto en Sudano oficanta prezidento Omar al-Baŝir elektiĝis por plia oficperiodo kaj lia partio gajnis preskaŭ 73% en parlamenta elekto
- 2011: Kroata generalo Ante Gotovina estis kondamnita de Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio al 24 jaroj de mallibero pro krimoj kontraŭ la homaro kaj militkrimoj fare de kroataj armitaj fortoj kontraŭ serboj en 1995
- 2013: Dum du eksplodoj de la Bostona maratono 3 personoj pereis kaj pli ol 140 vundiĝis
- 2018: En Pollando okazis la dua nacia legado de la Biblio - oni elektis Sentencojn de Salomono kaj Epistolon al la romanoj
- 2018: Milo Đukanović gajnis prezidentan baloton en Montenegro
- 2019: Incendio de Notre-Dame de Paris damaĝis spajron kaj tegmenton de la Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: Volodimir Zelenskij petis Usonon agnoski Rusion ŝtato sponsoranta terorismon; Makedonio elpelis pliajn 6 rusiajn diplomatojn; Roskomnadzor blokis francan stacion Radio Francio Internacia kaj ĵurnalon "The Moscow Times"
- 2023: Japanio promesis 400 milionojn da dolaroj por rekonstruo de Ukrainio; retpiratoj atakis germanan firmaon Rheinmetall, kiu produktas armilaron por Ukrainio
Naskiĝoj
- 1367: Henriko la 4-a, reĝo de Anglio el dinastio Lankastroj (m. 1413)
- 1452: Leonardo da Vinci, itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomo, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero, artisto kaj sciencisto de renesanco (m. 1519)
- 1469: Guru Nanak, barata religia reformisto, fondinto kaj unua guruo de sikismo (m. 1539)
- 1489: Sinan, ĉefa arkitekto kaj konstru-inĝeniero de la Otomana Imperio (m. 1588)
- 1526: Marc Antoine Muret, franca humanisto, eldonisto, poeto kaj latinisto (m. 1585)
- 1548: Pietro Cataldi, itala matematikisto kaj astronomo, eldoninto de la Elementoj de Eŭklido (m. 1626)
- 1588: Claudius Salmasius, franca humanisto kaj filologo (m. 1653)
- 1646: Kristiano la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio el Oldenburga dinastio (m. 1699)
- 1651: Domenico Gabrielli, itala violonĉelisto kaj komponisto (m. 1690)
- 1684: Katerino la 1-a, imperiestrino de Rusio (m. 1727)
- 1688: Johann Friedrich Fasch, germana violonisto kaj komponisto (m. 1758)
- 1707: Leonhard Euler, svisa mirinfano, matematikisto, fizikisto, astronomo, logikisto kaj inĝeniero, kontribuinta al infinitezima kalkulo kaj grafeteorio, la unua, kiu uzis la terminon "funkcio" (m. 1783)
- 1733: Johann Heinrich Zang, germana komponisto kaj pedagogo (m. 1811)
- 1771: Nicolas Chopin, pola-franca instruisto (m. 1845)
- 1772: Étienne Geoffroy Saint-Hilaire, franca naturalisto (m. 1844)
- 1797: Adolphe Thiers, franca politikisto kaj historiisto (m. 1877)
- 1809: Hermann Günther Grassmann, germana tutfakulo, hindeŭropisto, matematikisto kaj fizikisto, konata de tri leĝoj pri lingvoscienco, optiko kaj elektromagnetismo (m. 1877)
- 1800: James Clark Ross, brita maroficiro kaj esploristo de Antarkto (m. 1862)
- 1832: Wilhelm Busch, germana verkisto, pentristo kaj desegnisto (m. 1908)
- 1834: Herrmann Bachstein, germana fervojlinia konstruisto kaj entreprenisto (m. 1908)
- 1852: Josef Freinademetz, aŭstra misiisto en Ĉinio, katolika sanktulo (m. 1908)
- 1858: Émile Durkheim, franca socisciencisto, fondinto de la periodaĵo "L'Année Sociologique" (m. 1917)
- 1874: Johannes Stark, germana Nobelpremiita fizikisto pri spektraj linioj, teoriulo de la antisemitisma rasideo (m. 1957)
- 1877: Georg Kolbe, germana skulptisto, laŭreato de Goethe-premio (m. 1947)
- 1878: Robert Walser, svisa verkisto germanlingva, filmigata (m. 1956)
- 1886: Lili Poór, hungara aktorino (m. 1962)
- 1886: Tadeusz Kutrzeba, pola generalo, stabestro de la meza fronto dum la Batalo de Varsovio (1920), aŭtoro de la batalo de Bzura, militistikisto kaj stabano, en militkaptitejo por polaj oficiroj en Murnau am Staffelsee iniciatinta sekretajn kursojn de militistiko (m. 1947)
- 1891: Lucien Jacques Thevenin, franca spertulo pri internacia komerco, esperantlingva poeto kaj tradukisto (m. 1962)
- 1894: Bessie Smith, usona bluskantistino, konata de la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (m. 1937)
- 1904: Gurgen Sevak, armena lingvisto gvidanta katedron de la armena lingvo, prezidanto de la Armena Esperantista Unio, kaj sekretario de ties komitato kadre de la Sovetrespublikara Esperantista Unio, membro de la Lingva Komitato, aŭtoro de lernolibro por armenoj, tradukisto por "Heroldo de Esperanto" kaj "Sennacieca Revuo", iniciatinto de la bulteno "Armena Esperantisto" (m. 1980)
- 1905: Gábor Kalotai, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1962)
- 1905: Frans van Dooren, belga esperantisto-verkisto (m. 1996)
- 1907: Nikolaas Tinbergen, nederlanda Nobelpremiita etologo kaj ornitologo (m. 1988)
- 1910: Miguel Najdorf, pola-argentina ŝakludisto, disĉiplo de Ksawery Tartakower (m. 1997)
- 1912: Kim Il-sung, prezidento de Nord-Koreio (m. 1994)
- 1915: Ferenc Fekete, hungara psikologo, poeto (m. 1945)
- 1920: Richard von Weizsäcker, federacia prezidanto de Germanio (m. 2015)
- 1920: Ursula Meisterernst, germana politikistino
- 1921: István Ferenczi, hungara arkeologo, filo de Sándor Ferenczi (m. 2000)
- 1921: Béla Gergely, rumania hungara lingvisto (m. 1943)
- 1928: József Újvári, rumania hungara geografo kaj hidrologo (m. 2006)
- 1929: Sándor Huszár, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 2005)
- 1930: Vigdís Finnbogadóttir, prezidentino de Islando, la unua demokratie elektita virina ŝtatprezidanto en la mondo
- 1931: Giovanni Reale, itala historiisto de filozofio, diplomito de Katolika Universitato de la Sankta Koro specialiĝinta pri Platonaj radikoj de la okcidenta civilizo, substrekanta gravecon de la greka filozofio (m. 2014)
- 1931: Tomas Tranströmer, sveda Nobelpremiita verkisto, poeto, tradukisto, kies lirikojn esperantigis Simon Edward Adrian Payne kaj Franko Luin (m. 2015)
- 1931: Kurt Weinzierl, aŭstra aktoro, kabaredisto kaj reĝisoro (m. 2008)
- 1933: Boris Strugackij, soveta, rusia verkisto pri sciencfikcio, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 2012)
- 1935: Árpád Szabó, rumania hungara unitariisma episkopo (m. 2010)
- 1938: Claudia Cardinale, itala aktorino
- 1938: Helga Unipan, rumania hungara grafikistino de porinfanaj revuoj "Napsugár" kaj "Szivárvány"
- 1942: Kenneth Lay, usona firmestro de Enron (m. 2006)
- 1943: László Barabási, rumania hungara historiisto, verkisto (m. 2013)
- 1944: Ĝoĥar Dudajev, sovetia generalo, unua prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, mortigita (m. 1996)
- 1949: Henryk Goldberg, germana ĵurnalisto kaj kritikisto
- 1951: John Lynch Phillips, usona fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1951: Júlia Robotos, rumania hungara/hungara skulptistino
- 1963: Márton Simó, hungara ĵurnalisto, verkisto, poeto
- 1963: Beata Szydło, pola politikistino, vicprezidantino de Juro kaj Justeco, ĉefministrino de Pollando, vicĉefministrino
- 1965: Tibor Schneider, rumania hungara televidredaktoro, kameraisto, reĝisoro
- 1966: Samantha Fox, angla kantistino, modelo kaj aktorino
- 1973: Krzysztof Szczerski, pola politikisto kaj politologo, parlamentano, ŝtatsekretario en kancelario de prezidento Andrzej Duda
- 1976: Melinda Kiss, rumania hungara ceramikisto, animaciisto
- 1990: Emma Watson, angla aktorino, rolulino en filmo pri Harry Potter
Mortoj
- 1053: Godvino, grafo de Wessex, Anglio (n. ĉ. 1001)
- 1132: Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, granda princo de Kieva Regno el dinastio Rjurik (n. 1076)
- 1415: Manuel Chrysoloras, bizanca humanisto, filologo, tradukisto, unu el pioniroj de renesanco (n. 1355)
- 1446: Filippo Brunelleschi, itala arkitekto, skulptisto, inĝeniero kaj oraĵisto (n. 1377)
- 1515: Mikołaj Kamieniecki, pola bienulo kaj hetmano de Krono de la Regno de Pollando, kies 5000 kavalerianoj en batalo de Wiśniowiec frakasis 24 000 invadintajn krime-tatarojn liberigante el turka mallibero dekkelkaj miloj da personoj (n. 1460)
- 1532: Michael Gaismair, itala reformaciisto luktanta kontraŭ eklezio kaj monarkio, murdita (n. 1490)
- 1558: Roksolana, ukraina edzino de Sulejmano la 1-a (n. 1505)
- 1563: Georg Melhorn, germana teologo (n. ĉ. 1513)
- 1659: Simon Dach, germana poeto enestanta en Germana Antologio (n. 1605)
- 1678: Giovanni Gaspare Zuccalli, svisa arkitekto, konata de Kirko Sankta Erhard kaj Kajetana kirko (n. 1629)
- 1690: Apafi la 1-a, reganto de Transsilvanio (n. 1632)
- 1719: Françoise d'Aubigné, sekreta edzino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1635)
- 1763: Fjodor Volkov, rusa aktoro, teatra aganto, muzikisto, poeto, pentristo kaj skulptisto (n. 1729)
- 1764: Madamo de Pompadour, amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (n. 1721)
- 1765: Miĥail Lomonosov, rusa sciencisto kaj poeto, pioniro de fizika kemio, fondinto de la Moskva Universitato (n. 1711)
- 1767: Johann David Gschwend, germana historiisto kaj lernejestro (n. 1691)
- 1783: Louise d'Épinay, franca verkistino, amatino de Jean-Jacques Rousseau kaj Friedrich Melchior Grimm (n. 1726)
- 1828: Francisco de Goya, hispana pentristo, desegnisto kaj gravuristo de romantikismo (n. 1746)
- 1836: Judit Dukai Takách, hungara poetino, konata de odoj kaj elegioj (n. 1795)
- 1854: Arthur Aikin, angla kemiisto, mineralogo kaj unitariano (n. 1773)
- 1865: Abraham Lincoln, prezidento de Usono, murdita (n. 1809)
- 1889: Patro Damiano, flandra misiisto helpanta al lepruloj, katolika sanktulo (n. 1840)
- 1908: József László, hungara inĝeniero pri minado (naskiĝis ĉirkaŭ 1834)
- 1912: Viktimoj de subakviĝo de la vaporŝipo RMS Titanic
- William Thomas Stead, angla esperantisto, filantropo, pacisto, teozofo kaj ĵurnalisto, kies monata revuo "The Review of Reviews" havis kolumnon pri Esperanto (n. 1849)
- Edward J. Smith, kapitano de la ŝipo Titanic (n. 1850)
- Henry Tingle Wilde, ĉefa oficiro (n. 1872)
- Thomas Andrews, ĉefkonstruisto de Titanic (n. 1873)
- William McMaster Murdoch, 1-a oficiro (n. 1873)
- Jack Phillips, radiotelegrafisto (n. 1887)
- James Paul Moody, 6-a oficiro (n. 1887)
- 1913: Gabdulla Tukaj, tatara poeto, literatura kritikisto, tradukisto, kreinto de la moderna tatara lingvo (n. 1886)
- 1925: August Endell, germana arkitekto de secesio (n. 1871)
- 1926: Antal Herrmann, hungara etnografo pri ciganoj, armenoj kaj saksoj (m. 1851)
- 1938: César Vallejo, perua poeto kaj eseisto, reprezentanto de postmoderna literaturo (n. 1892)
- 1942: Robert Musil, aŭstra romanverkisto (n. 1880)
- 1965: Michael Gamper, sudtirola pastro, teologo, ĵurnalisto, eldonisto kaj rezistadmovadestro etnia (n. 1885)
- 1965: Delfí Dalmau, kataluna esperantisto kaj lingvisto, kunkreinto de sociolingvistiko, prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio, kontribuinto al Esperanto-movado en Argentino, redaktoro de "Kataluna Esperantisto", premiito kaj juriano de Internaciaj Floraj Ludoj, kunlaboranto de "La Revuo", "Esperanto" kaj "Heroldo de Esperanto" (n. 1891)
- 1967: Totò, itala aktoro, komikisto, poeto, kantisto kaj kantokomponisto, rolinta en Figaro qua, Figaro là (n. 1898)
- 1968: Hildegard Arminius, germana desegnistino
- 1968: Amparo Poch y Gascón, hispana anarkistino, kunfondintino de la organizaĵo Liberaj Virinoj (n. 1902)
- 1971: Friedebert Tuglas, estona verkisto, kritikisto, tradukisto kaj literatursciencisto, esperantigata de Henriko Seppik kaj enestanta en "Literatura Mondo" (n. 1886)
- 1976: Pál Toldalagi, hungara poeto publikiginta en "Nyugat" kaj "Erdélyi Helikon" (n. 1974)
- 1979: Béla Kiss, rumania hungara franciskana pastro, poeto (n. 1888)
- 1980: Jean-Paul Sartre, franca filozofo kaj Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de ateisma ekzistadismo (n. 1905)
- 1983: Gyula Illyés. hungara poeto, verkisto, tradukisto, akademiano (n. 1902)
- 1986: Jean Genet, franca poeto kaj dramaturgo okupiĝinta pri marĝenuloj, detruanto kaj moralisto (n. 1910)
- 1989: Hu Yaobang, ĉina politikisto, ĉefsekretario de Komunista Partio de Ĉinio (n. 1915)
- 1990: Greta Garbo, sveda aktorino de muta filmo, ligita kun la usona filmentrepreno Metro-Goldwyn-Mayer, rolinta en la filmo La reĝino Kristina, enestanta en la listo 100 Jaroj... 100 Steluloj de AFI (n. 1905)
- 1990: Ulrich Becher, germana verkisto kaj pentristo
- 1995: Roman Stopa, pola lingvisto kaj afrikisto, lekciisto pri svahila, haŭsa kaj evea lingvoj, muziksciencisto, folkloristo esplorinta ankaŭ lingvojn de boŝmanoj kaj hotentotoj, esperantisto (n. 1895)
- 1998: Pol Pot, diktatoro de Kamboĝo, gvidanto de Ruĝaj Kmeroj, aŭtoro de la plej ekstrema formo de totalismo (n. 1925)
- 2009: László Tisza, hungara-usona fizikisto okupiĝanta pri kvantuma mekaniko kaj termodinamiko, membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (n. 1907)
- 2015: Jonathan Crombie, kanada aktoro, konata de la filmigita romano Anne of Green Gables (n. 1966)
- 2018: Czesław Biedulski, pola pastro, kapuceno, bioelektronikisto, fondinto de Esperanto-eldonejoj, redaktoro, tradukisto, eldonisto, prezidanto de IKUE, kunfondinto de Esperanto-biblioteko kadre de la Katolika Universitato de Lublin (n. 1936)
- 2020: Lee Konitz, usona aldosaksofonisto de moderna ĵazo (n. 1927)
- 2022: Charles Henry Plumb, brita politikisto, prezidanto de la Eŭropa Parlamento (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Sankta Paterno, episkopo
- "Tago de la Suno" en Korea Demokratia Popola Respubliko; la festo aperis omaĝe al la naskiĝtago de prezidento Kim Il-sung
Tagoj de semajno
La 15-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.