14-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
| |||
| |||
arondismento municipa | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75114 [+] | ||
Poŝtkodo | 75014 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 368 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 24 265 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 50′ N, 2° 20′ O (mapo)48.8330222222222.3268888888889Koordinatoj: 48° 50′ N, 2° 20′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,62 km² ( 562 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 14e arrondissement [+] | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 14-a arondismento (france XIVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 136 368 loĝantoj sur areo de 5,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 265 loĝantoj/km².
La arondismento entenas la plej grandan parton de la kvartalo Montparnasse, kiu estas tradicie antaŭ longe areo kun multaj artistoj aŭ bretondevenaj loĝantoj. Sed la areo estas hodiaŭ pli konata pro la altega turo Montparnasse kaj pro la apuda staciodomo gare Montparnasse.
La 14-a arondismento plie enhavas la Cité internationale universitaire de Paris, proksime al la parko Montsouris kaj al la stadiono Charléty.
Demografio
Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 69 611 | 12 384 |
1954 (kulmino) | 181 414 | 32 274 |
1962 | 178 149 | 31 693 |
1968 | 167 093 | 29 727 |
1975 | 149 137 | 26 532 |
1982 | 138 596 | 24 657 |
1990 | 136 574 | 24 297 |
1999 | 132 844 | 23 634 |
Vidindaĵoj
- Katakomboj de Parizo
- Tombejo de Montparnasse
- Gare Montparnasse
- Montparnasse kvartalo
- La Santé (prizono)
- Turo Montparnasse
- Itala teatrejo de Parizo
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Rue de l'Arrivée
- Placo Denfert-Rochereau
- Rue Delambre
- Rue du Départ
- Place Edgar Quinet
- Avenue du Maine
- Boulevard Montparnasse
- Boulevard Raspail
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.