136795 Tatsunokingo | |
asteroido | |
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 136795 Tatsunokingo |
Aliaj nomoj | 1997 BQ |
Nomita laŭ | Tatsuno Kingo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Takashi Hasegawa |
Dato de malkovro | 16-a de januaro 1997 |
Loko de malkovro | Monto Ontake, (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
261,284 Gm (1,747 AU) 136,161 Gm (0,9102 AU) 386,407 Gm (2,583 AU) |
Discentreco | 0,4789 |
Meza anomaliangulo | 186,950° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 10,991° |
Periodo | 843,100 tagoj (2,308 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
50,153° |
Argum. de periapsido | 147,465° |
Terdistanco - Minimuma |
5,407 Gm (0,03614 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Rotacia periodo | 0,7379 tago (17,71 horoj) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 18,15 |
136795 Tatsunokingo estas terrenkonta kaj marsrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 16-an de januaro 1997 de la japana astronomo Takashi Hasegawa elde la Stacio Kiso de la observatorio de Tokio sur la Monto Ontake (gubernio Nagano, Japanio).
Nomo
Ĝi estis nomita en memoro de la japana arkitekto Tatsuno Kingo (japane 辰野金吾, 1854–1919), naskiĝinta en Karacua (gubernio Saga). Li estis gvidanta japana moderna arkitekto, kaj instruis multenombrajn studentojn. Li estas plej bone konata kiel planinto de la konstruaĵo de la Banko de Japanio kaj de la Stacio Tokio.
Eco
Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Orbito
Ĝi estas en orbita resonanco 9:11 kun Marso.
Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de Marso kaj de la Tero. Ĝia orbita klineco tenas ĝin malproksima de Marso, sed ĝia malsuprenira nodo estas danĝere proksima de la tera orbito.
- Ĝia tera MOID estas 0,03614 astronomia unuo, tie estas 5,407 milionoj da km.
- Ĝia marsa MOID estas 0,15865 astronomia unuo, tie estas 23,734 milionoj da km.
- La 21-an de majo 2020 ĝi pasis al 0,04115 astronomia unuo (6,157 milionoj da km) de la Tero.
- La 28-an de majo 2147 ĝi pasos al 0,06349 astronomia unuo (9,497 milionoj da km) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- Objekto ĉe Space Reference angle (136617) 1994 CC
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (136001–137000) | Poste: |
---|---|---|
(136794) 1997 AS19 | 136795 Tatsunokingo | (136796) 1997 BO6 |