130 Elektro | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Modelo de 130 Elektro ricevita per inverso de luma kurbo | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 130 Elektra |
Aliaj nomoj | A873 DA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Elektro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Christian H. F. Peters |
Dato de malkovro | 17-a de februaro 1873 vd |
Loko de malkovro | Clinton (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
467,521 Gm (3,125 AU) 369,263 Gm (2,468 AU) 565,778 Gm (3,782 AU) |
Discentreco | 0,210 |
Meza anomaliangulo | 225,604° |
Klinangulo | 22,838° |
Periodo | 2 019,592 tagoj (5,52 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,66 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
145,635° |
Argum. de periapsido | 234,753° |
Naturaj satelitoj | 3 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
262 x 205 x 164 km 199 ± 7 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(6,60 ± 0,4) × 1018 kg (1,60 ± 0,13) g/cm3 0,07 m/s² 0,13 km/s |
Rotacia periodo | 0,218 tago (5,225 horoj) |
Aksa kliniteco | 157° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Maksimuma |
~157 K 251 K |
Geometria albedo | 0,071 ± 0,011 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | G |
Absoluta magnitudo | 7,21 |
130 Elektro estas granda kvaropa asteroido de la asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 1:3 kun Marso.
Malkovro
Ĝi estas malkovrita de la usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters, la 17-an de februaro 1873, en la observatorio de Clinton.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Elektro (aŭ Elektra), filino de Agamemno kaj Klitemnestro, fratino de Oresto en la helena mitologio.
Ecoj
Laŭ ĝia G-spektro, ĝi havas verŝajne komponiĝon proksiman de tiu de Cereso. La spektro de organikaj kemiaĵoj[1] aperas ĉe la surfaco de Elektro.
En la 1990-aj jaroj, reto da astronomoj studis la lumajn kurbojn de dek asteroidoj inter kiuj 130 Elektro[2], observoj kiuj permesis konstrui modelojn de iliaj formoj kaj rotacioj.
La orbito de ĝia satelito ebligis kalkuli la mason de 130 Elektro: 6,6 × 1018 kg indikante denson de 1 600 ± 130 kg/m3. Optikaj observoj montris ankaŭ la neregulan formon de la asteroido kun varioj de albedo de 5 al 15 % de ĝia surfaco.
Satelitoj
La unua satelito estis malkovrita, la 15-an de aŭgusto 2003, per la teleskopo Keck II de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea. Ĝi havas diametron de 6,0 ± 1,5 km kaj orbitas je 1298 ± 0,54 km de la centra korpo kun orbita periodo de 5,287 ± 0,001 tagoj; ĝi ricevis la provizoran nomon S/2003 (130) 1[3].
La dua satelito, provizore nomita S/2014 (130) 1 estis malkovrita la 6-an de decembro 2014 per la Tre Granda Teleskopo de la Observatorio de Cerro Paranal (Eŭropa suda observatorio). Ĝi havas diametron de 2,0 ± 1,5 km kaj orbitas kun periodo de 1,256 ± 0,003 tago je distanco de 497,6 ± 0,33 km de la ĉefa korpo.
La tria satelito, la plej interna, estis malkovrita la 9-an de decembro 2014 de A. Berdeu, M. Langlois kaj F. Vachier uzante adaptiĝeman optikon de la Tre Granda Teleskopo de la Observatorio de Cerro Paranal, anoncita la 6-an de novembro 2021. Ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 1,6 km kaj orbitas kun periodo de 0,7 tago je distanco de 345 km de la ĉefa korpo.
La rotaciaj periodoj de ĉiuj tri satelitoj estas ankoraŭ nekonataj.
|
|
Noto kaj referencoj
- ↑ Organic Matter on Asteroid 130 Elektra (Organikaĵo sur la asteroido 130 Elektro) (angle)
- ↑ Physical models of ten asteroids from an observers' collaboration network (Fizikaj modeloj de dek asteroidoj observitaj en reta kunlaborado) (angle)
- ↑ IAUC 8183: S/2003 (130) 1; 2003hd; C/2003 E1; C/2002 Y1; Corr (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle 130 Elektro, S/2003 (130) 1 kaj S/2014 (130) 1, paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
129 Antigone | 130 Elektro | 131 Vala |