Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de januaro estas la 13-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 352 tagoj restas (353 en superjaroj).
Je la 13-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 532: Ribelo Nika komenciĝis en Konstantinopolo
- 845: En kortego de orientfranka reĝo Ludoviko la Germano en Regensburg baptiĝis 14 ĉeĥaj princoj kune kun siaj gvardioj
- 888: Eŭdo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la frankoj
- 1129: Koncilio de Troyes komenciĝis
- 1173: Béla la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1257: Rikardo de Kornvalo elektiĝis reĝo de Germanio - la 1-an de aprilo samjare alia grupo de princo-elektistoj elektis Alfonson la 10-an de Kastilio
- 1408: Malvenko de svisa armeo en batalo de Bregenz kontraŭ ŝvaba kavaliraro
- 1435: Papa buleo Sicut Dudum, malpermesanta sklavigon de indiĝenaj guanĉoj sur Kanarioj fare de hispanoj, estis proklamita de Eŭgeno la 4-a
- 1510: Moskva armeo eniris al Pskovo likvidante Pskovan Respublikon
- 1522: Hungara reĝo Ludoviko Jogajlido kaj Maria de Aŭstrio post sia nupto en Székesfehérvár, fortigis sian interligon antaŭ la ĉefurbo Buda
- 1547: Papaj dokumentoj: dum la Koncilio de Trento oni voĉdonis dogman dekreton pri pravigo
- 1547: Angla reĝo kaj nobelo Henry Howard estis mortkondamnita pro ŝtatperfido
- 1650: Pollando: Wejherowo iĝis urbo
- 1681: Baĥĉisarajo: subskribita 20-jara armistico dum la rusa-turka milito (1676—1681)
- 1750: Traktato de Madrido estis subskribita - Hispanio kaj Portugalio interkompreniĝis pri disdivido de teritoriaj limoj inter la portugalaj kolonioj kaj hispanaj kolonioj
- 1790: Franca revolucio de 1789: Konstitucifara asembleo malpermesis sur teritorio de Francio religiajn votojn por monaĥoj
- 1792: Litovio: en Ĵemajtio Plungė ricevis Magdeburgajn rajtojn
- 1809: En Grandduklando Badeno 9-a konstitucia edikto reguligis civitan kaj eklezian leĝan statuson de judoj kaj establis konsilion
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: rusa armeo sub gvido de Miĥail Kutuzov transiris Nemunas
- 1847: Meksika-Usona Milito: kapitulaco de meksika garnizono en Los-Anĝeleso
- 1867: Dispartigoj de Pollando: oni kreis gubernion kun sidejo en Piotrków Trybunalski (dividita laŭ 8 ujezdoj)
- 1875: Franca astronomo Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Lumeno
- 1877: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Ofelio
- 1884: Kimra kuracisto William Price estis arestita pro provo kremacii sian forpasintan filon - absolvita en la posta proceso, kiu kaŭzis leĝigon de kremacio en Britio
- 1888: National Geographic Society fondiĝis en Usono
- 1893: Reĝlando Britio: unua kunsido de Nedependa Laboristara Partio
- 1898: Publika letero Mi akuzas! de Émile Zola pri la Dreyfus-skandalo aperis en la gazeto "L'Aurore"
- 1900: Germana Imperiestro deklaris, ke la germana lingvo estas komanda lingvo de la germana armeo
- 1901: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Alekto
- 1905: En Rigo apud Daŭgavo trupoj perforte disigis partoprenantojn de paca protesto - ĉirkaŭ 70 homoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 200 vunditaj - komenco de la revolucio de 1905 en Latvio rilatas al ĉi tiu dato
- 1907: En Germanio oni fondis unuan bredado-klubon de Rotvejla hundo
- 1908: Henry Farman gajnis premion pro traflugo de unu kilometro ronde per balono.
- 1910: Novjorko: unuan fojon oni disaŭdigis operon per radio - Cavalleria rusticana de Pietro Mascagni
- 1915: Italio: tertremo en Provinco de La-Aglo, kun maksimuma intenseco de 11 punktoj en la skalo de Mercalli, kaj detruo de Avezzano mortigis pli ol 30 mil homojn
- Unua mondmilito:
- 1919: Pro falsigita informo pri la premo de okcidentaj ŝtatpotencoj, Pollando retirigis sian armeon de Spiŝo kaj Oravio - responde Ĉeĥoslovakio permesis transporton de armiloj al Pollando tra sia teritorio, sed poste ne faris tion
- 1919: Dua Pola Respubliko: germanaj regopovoj enkondukis sieĝon por Supra Silezio, kiun oni nuligis la 1-an de majo
- 1921: Sveda centra politika partio Centerpartiet plu formiĝis per kunfandiĝo
- 1935: Sarlando rezulte de plebiscito kun 90% da voĉoj aliĝis al Germanio
- 1936: Pollando: oni anoncis verdikton en proceso pri Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kies membroj atencis kontraŭ Bronisław Pieracki - 3 estis kondamnitaj al mortpuno (post amnestio al ĝismorta puno) kaj 8 por plurjara mallibero
- 1939: Hungario aliĝis al Antikominterna pakto
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Ordnungspolizei pafmortigis en malliberejo de Poznań 21 Sileziajn ribelantojn kun 7 aliaj personoj, kaj en Nowy Sącz 19 polojn; en Lublin fondiĝis konspira Centra Gvidantaro de Popola Movado kun gvidanto restanta ankoraŭ en malliberejo de la Kastelo de Lublin (vespere liberiĝis); al Nov-Jorko alvenis armea generalo Józef Haller por oficiale viziti prezidenton de Usono informe pri trapaso de la germana invado en Pollandon kaj terura situacio de poloj sub la germana kaj rusa okupadoj; en Hungario fondiĝis Civitana Komitato pri protekto de rifuĝintoj, kun partopreno de Henryk Sławik, savinta ĉirkaŭ 5 000 judojn; Belgio: mobilizo atingis fazon "D", reĝo Leopoldo la 3-a turnis sin al brita registaro pri garantio
- 1941: Germanaj regopovoj enkondukis en Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio nutraĵajn aĉetrajtigilojn por viando, graso, fromaĝo kaj ovoj; bulgara caro Boriso la 3-a vizitis Hitleron en lia sidejo Berghof
- 1942: En Londono okazis internacia konferenco pri germanaj krimoj sur okupataj teritorioj, kiun prezidis ĉefministro de la pola ekzila registaro Władysław Sikorski - oni fondis Interaliancan Komisionon por Punado de Militkrimoj akceptinte deklaron de 9 ŝtatoj pri postmilita puno de militkrimuloj; de Novjorko al Arkangelsko fornavigis ŝipo kun vestaĵoj por poloj en Sovetunio; Batalo de Atlantiko: germanaj submarŝipoj komencis ofensivon apud orientaj bordoj de Usono (operaco Paukenschlag); Jugoslavio: Slobodan Jovanović kreis en Londono novan registaron kaj enlande generalo Draguljob Mihajloviĉ iĝis militafera ministro (komandanto de ĉetnikoj en subtera movado)
- 1943: Juda Nacia Komitato en la Varsovia geto apelaciis al Usonjuda Komitato, Monda Juda Kongreso kaj Laborista Juda Organizaĵo en Usono pri armiloj kaj mono, pri savo de 10 mil infanoj kaj pri devigo de Germanio ĉesi murdon de la juda popolo; Gestapo alveturigis al Koncentrejo Mauthausen-Gusen 64 polojn; Operaco Reinhardt: germanoj likvidis t.n. duan geton en Szydłowiec, en kiu ili grupigis ĉirkaŭ 5 mil personojn - plimulton de judoj oni forveturigis al ekstermejo Treblinka, ĉirkaŭ 300 personoj pereis dum la likvido; Mazovio: en distrikto Węgrów Ordnungspolizei pafekzekutis tripersonan familion de bakisto pro dono de pano al judinoj; Pola Subtera Ŝtato: grupo de soldatoj de Pola Enlanda Armeo nokte de la 12-a/13-a de januaro liberigis de malliberejo en Łomża du oficirojn; Adolf Hitler anoncis decidon pri komenco de la totala milito - unua totala mobilizo de viroj kaj virinoj defende de Tria Regno; ŝtatoj de kontraŭgermana koalicio voĉdonis pri persekuto de militkrimoj; "germana generalo" ĉe armitaj fortoj de Rumanio estis nomumita Eric Hansen
- 1944: Taĉmentoj de Ordnungspolizei pafekzekutis sur ruinoj de Varsovia geto pli ol 300 personojn kaj aliloke 5; en malliberejo de Luck germanoj daŭrigis murdadon de enprizonigitoj - entute ili mortigis 315 personojn; Pola Rezistomovado: en distrikto Brzeziny (Lodzio) partizanoj batalis kontraŭ germanoj - pereis 5 partizanoj kaj 3 civiluloj; partizanoj apud Puławy eksplodigis trajnon; en Sovetunio oni fondis komisionon de Nikolaj Burdenko por pruvi, ke la masakro de Katin kontraŭ la polaj oficiroj farita printempe 1940 de NKVD laŭ ordono de Stalin estis plenumita de germanoj en 1941; soveta Ŝtata Defend-Komitato disformigis Centan Partizanan Stabon favore al unuopaj respublikoj, provincaj komitatoj kaj partizanaj staboj
- 1945: Germanaj regopovoj forveturigis de Tarnów 150 personojn por deviga trudlaboro en Tria Regno; en Suchedniów aperis lasta numero de konspira gazeto "Hejnał" (Trumpetsignalo); en Lublin aperis "Polska Zbrojna" (Armita Pollando) - organo de Supera Komandantaro de Pola Soldataro; Landa Nacia Konsilio dekretis pri retirigo de sovetia rublo; armeoj de la 1-a Ukraina Fronto aliris apud Kielce; la plej granda bomba aeratako al Saarbrücken flanke de Aliancanoj; Orienta Fronto: en Orienta Prusio armeoj de la 3-a Belorusa Fronto transiris al atako direkte de Königsberg; Balkana Fronto: germana Armeo-Grupo "E" retiriĝis el Grekio, Albanio kaj suda Jugoslavio al la rivero Drino; Britio aeratakis Police, granda parto de bomboj falis ekster la celo
- 1949: Sur greka insulo Rodoso komenciĝis sekreta negocado pri paco dum la unua araba-israela milito
- 1950: Sovetunio ekbojkotis la Sekurecan Konsilion de UN post malakcepto de propono anstataŭigi Respublikon Ĉinion per komunista registaro de Ĉinio
- 1953: Marŝalo Josip Broz Tito iĝis prezidento de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
- 1953: Sovetunio: politika provoko en la afero Kazo de kuracistoj komenciĝis per artikolo en Pravda - lanĉita kampanjo kontraŭ kuracistoj supozeble varbitaj de cionistoj por mallongigi la vivon de sovetiaj funkciuloj
- 1954: Dua soveta okupado de Pollando: malfunkciigo de NKVD-malliberejo en la Kastelo de Lublin, kie postmilite en la unua komunista malliberejo oni karcerigis kun torturoj ĉirkaŭ 35 000 polojn kaj verdiktis pri 515 kondamnoj al mortpuno
- 1957: Usona firmao Wham-O komencis produktadon de flugdiskoj
- 1964: Karol Wojtyła, ĝisnuna helpa episkopo de Krakova diocezo, estis nomumita de papo Paŭlo la 6-a ĉefepiskopo
- 1966: En Vatikanurbo oni celebris bapto-jarmilon de Pollando sen ĉeesto de la pola primaso Stefan Wyszyński, al kiu komunista registaro malebligis partoprenon
- 1969: En Usono aperis Flava submarŝipo, la 10-a muzikalbumo de The Beatles
- 1972: Prezidento de Usono Richard Nixon anoncis evakuon de usona armeo de Vjetnamio
- 1973: Usona rokmuzika bando Aerosmith eldonis sian debutan samnoman albumon
- 1981: Vatikano: delegitaro de "Solidareco" i.a. kun Lech Wałęsa kaj Anna Walentynowicz vizitis aŭdience papon Johano Paŭlo la 2-a
- 1982: Milita stato en Pollando:
- 1986: Sur kliŝaĵoj liveritaj de kosmosondilo estis malkovritaj lunoj de Urano - Belindo, Dezdemono kaj Rozalindo
- 1987: Vizitanta Italion Wojciech Jaruzelski estis akceptita dum privata aŭdienco de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1988: Lee Teng-hui iĝis unua prezidento de Ĉina Respubliko, nomata "Patro de tajvana demokratio"
- 1991: Agreso de Ruĝa Armeo al Vilno - la 12-a/13-a de januaro per pafiloj kaj sub tankoj mortfalis 14 litovoj defendantaj televidan turon (la 15-a pro vundoj mortis aprile) kaj pli ol 600 vundiĝis
- 1992: En Vilno estis subskribita pola-litova deklaracio pri amikaj rilatoj kaj najbara kunlaboro — dum 30 jaroj Litovio ne permesis uzi polan ortografion pri nomoj de pola minoritato
- 1992: Japanio pardonpetis pro seksa misuzado de koreaj virinoj dum la dua mondmilito
- 1993: Subskribo de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj en Parizo
- 1993: Lasta komunista ŝtatestro de GDR Erich Honecker pro malbona sanstato estis liberigita de malliberejo
- 1998: Vatikanurbo: Alfredo Ormando membruliĝis por protesti kontraŭ politiko de Romkatolika Eklezio rilate al samseksemaj kristanoj
- 1999: Michael Jordan sciigis sian duan emeritiĝon pri korbopilko
- 2001: Unua el du grandaj tertremoj frapis Salvadoron, mortigante almenaŭ 944 homojn kaj detruante pli ol 100 000 loĝejojn
- 2006: 18 civiluloj pereis rezulte de usona aeratako al pakistana vilaĝo Damadola, kies celo devus esti n-ro 2 de Al-Kaida Ajman az-Zawahiri
- 2007: Forta tertremo en ĉirkaŭaĵo de Kurilaj insuloj
- 2009: En la ĉefurbo de Latvio Rigo okazis kontraŭregistara tumulto kaŭzita de ekonomia krizo
- 2011: Taĝikio cedis al Ĉinio konfliktan areon kun surfaco de 1158 km²
- 2012: Itala krozoŝipo Costa Concordia sinkis apud insulo Isola del Giglio - 32 personoj pereis, 64 vundiĝis
- 2015: Milito en Donecka Baseno: 12 ukrainoj pereis kaj 18 vundiĝis rezulte de pripafo de aŭtomobilo fare de por-rusaj separistoj apud urbo Volnovaĥa (Donecka provinco)
- 2018: Prezidanta baloto en Ĉeĥio komencita
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 324-a tago de rusa agreso al Ukrainio: Andrij Jermak, ĉefo de la kancelario de prezidanto de Ukrainio, nomis batalojn pri Baĥmut kaj Soledar "bataloj pri Verdun de la 21-a jarcento" - la plej longa kaj sangabatalo de la unua mondmilito (dum la lastaj tagoj kaj noktoj apud Soledar pereis ĉ. 500 rusiaj soldatoj); de la komenco de 2023 Rusio forveturigis de Ukrainio 2 mil infanojn
- Mondreago: loĝantaro de Eŭropa Unio 73% apogas Ukrainion kaj sankciojn atributajn al Rusio — Ursula von der Leyen anoncis, ke januare Ukrainio ricevos laŭvican helpon de 18 mld da eŭroj; ĝis fino de 2022 la sankcioj de la aliancanoj de Ukrainio koncernis 4 832 rusojn kaj 2 972 firmaojn el Rusio; UN: ĝis nun oni dokumentis lige al la milito ĉ. 90 kazojn de seksperforto, ankaŭ grupajn
Naskiĝoj
- 1333: Henriko la 2-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1379)
- 1403: Oldřich I. z Rožmberka, ĉeĥa politikisto (m. 1462)
- 1635: Philipp Jacob Spener, germana luterana teologo, fondinto de heraldiko (m. 1705)
- 1683: Christoph Graupner, germana komponisto (m. 1760)
- 1690: Gottfried Heinrich Stölzel, germana komponisto, kapelmajstro, muzikteoriisto (m. 1749)
- 1699: Paweł Świetlicki, pola teologo kaj protestantisma predikisto, kemiisto, fizikisto, orientalisto (m. 1756)
- 1753: Johann Christian Stark la Maljuna, germana ginekologo (m. 1811)
- 1774: Anton Dreyssig, germana orgenisto kaj kantoakademi-fondanto (m. 1815)
- 1802: Eduard von Bauernfeld, aŭstra verkisto (m. 1890)
- 1804: Paul Gavarni, franca karikaturisto kaj gravuristo (m. 1866)
- 1811: Gonçalves de Magalhães, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (m. 1882)
- 1815: Ernst Elias Niebergall, germana komedia verkisto (m. 1843)
- 1827: Nikolao Beketov, rusa-ukraina mineralogo kaj kemiisto (m. 1911)
- 1838: André Rebouças, brazila inĝeniero, inventisto kaj kontraŭsklavisto (m. 1898)
- 1842: Heinrich Hofmann, germana komponisto kaj pianisto (m. 1902)
- 1845: Félix Tisserand, franca astronomo (m. 1896)
- 1845: Pavel Ĵukovskij, germana-rusa scenejfaristo (m. 1912)
- 1859: Kostis Palamas, greka verkisto kaj poeto (m. 1943)
- 1864: Wilhelm Wien, germana Nobelpremiita fizikisto (m. 1928)
- 1866: Vasilij Kalinnikov, rusa komponisto (m. 1901)
- 1866: Georgij Gurĝijev, armena filozofo, mistikulo kaj spirita gvidanto, vojaĝanto (m. 1949)
- 1886: Zsigmond Gálffy, rumania hungara tradukisto, instruisto (m. 1958)
- 1890: Josef Friedrich, ĉeĥa fervoja konsilisto, kunfondinto de Esperanto-societo en Olomouc kaj de Moraviaj Esperanto-Pioniroj, prelegvojaĝisto, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (m. nekonata)
- 1891: Julio Baghy, hungara Esperanta verkisto, aktoro rolinta en UK 1923 kun Teatra trupo de Literatura Mondo, Cseh-metoda instruisto, aŭtoro de originala romano Sur Sanga Tero, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (m. 1967)
- 1895: Zsizsi Ferenczy, hungara operkantistino (m. 1969)
- 1898: Piroska Barlabás, hungara porjunulara verkistino (m. nekonata)
- 1899: Lev Kuleŝov, soveta reĝisoro (m. 1970)
- 1902: Gregorij Malenkov, soveta politikisto, poststalina ĉefministro (m. 1988)
- 1905: Olga Ábel, hungara verkistino, ĵurnalistino kaj redaktorino (m. 1987)
- 1906: Zhou Youguang, ĉina lingvosciencisto, kreinto de la transskribado hanyu pinyin, kuntradukisto de la ĉina eldono de Encyclopaedia Britannica, kontraŭkomunisto (m. 2017)
- 1909: Marinus van der Lubbe, nederlanda komunisto, ekzekutita (m. 1934)
- 1911: Dani Suba, rumania hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1974)
- 1913: Gilbert Cesbron, franca juristo kaj verkisto (m. 1979)
- 1914: Antoni Zębik, pola radioamatoro, konstruisto de Radiostacio "Fulmo" uzata dum la ribelo de Varsovio (m. 2009)
- 1918: Cissy Kraner, aŭstra kabaredistino kaj kantistino (m. 2012)
- 1924: Paul Feyerabend, aŭstra sciencfilozofo (m. 1994)
- 1927: Guy Sajer, ankaŭ konata kiel Guy Mouminoux, franca verkisto (m. 2022)
- 1932: Lajos Szilvási, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1996)
- 1938: Richard Anthony, franca judo, franclingva kantisto el Kairo (m. 2015)
- 1948: Antun Ŝimunić, kroata poeto (m. 1993)
- 1956: Éva Orth, rumania hungara/hungara kantistino
- 1963: Péter Fülöp Kocsis, hungara pastro, episkopo de Hungara grek-katolika eklezio
- 1977: Orlando Bloom, angla aktoro
- 1978: Attila Gáll, hungara poeto
Mortoj
- -86: Kajo Mario, romia konsulo kaj reformisto de romia armeo (n. ĉirkaŭ -158)
- 533: Sankta Remiĝo de Reims, episkopo de Reims, apostolo de frankoj (n. ĉirkaŭ 437)
- 858: Aethelwulf, anglosaksa reĝo de Wessex, Essex, Sussex kaj Kent (n. ĉirkaŭ 795)
- 888: Karlo la 3-a la Dika, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 839)
- 1151: Suger de Sankta Denizo, franca kronikisto kaj abato (n. 1081)
- 1552: Jakobus Greselius, germana humanisto kaj profesoro en la Universitato de Kolonjo (n. 1483)
- 1555: Jacobus Sylvius, franca anatomo, esploristo de sanga vaskulo, latinisto, hebreisto kaj helenisto (n. 1478)
- 1591: Antonio Carafa, itala klerulo, kardinalo, bibliotekisto (n. 1538)
- 1593: Simono Budny, belorusa kaj pola reformaciisto, teologo, tradukisto de la tuta Biblio al la pola, kunkreinto de belorusa lingvo (n. 1530)
- 1599: Edmund Spenser, angla poeto kaj humanisto (n. ĉirkaŭ 1552)
- 1625: Jan Brueghel la pliaĝa, flandra pentristo (n. 1568)
- 1633: János Thordai, hungara eklezia verkisto, kantkolektanto (n. nekonata)
- 1691: George Fox, angla disidento, fondinto de kvakerismo (n. 1624)
- 1701: Friedrich Ulrich Calixtus, germana luterana teologo (n. 1622)
- 1717: Maria Sibylla Merian, germana pentristino, grafikistino kaj entomologino (n. 1647)
- 1766: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1723)
- 1814: Jakob Friedrich von Fritsch, germana polistikisto (n. 1731)
- 1816: Andreas Wiß, germana verkisto kaj teologo (n. 1788)
- 1834: Johann Baptist Schad, germana filozofo (n. 1758)
- 1838: Ferdinand Ries, germana komponisto kaj pianisto (n. 1784)
- 1847: Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj politikisto, feldmarŝalo de aŭstria-hungara armeo (n. 1776)
- 1852: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, rusa esploristo de Antarkto (n. 1778)
- 1870: Harald Othmar Lenz, germana pedagogo kaj natursciencisto (n. 1798)
- 1876: Heinrich Lang, svisa teologo (n. 1826)
- 1883: Alfred von Wolzogen, germana juristo kaj verkisto (n. 1823)
- 1888: Eugène Labiche, franca komediverkisto (n. 1815)
- 1904: Károly Rimely, hungara teologo, episkopo, profesoro (n. 1825)
- 1906: Aleksander Stepanoviĉ Popov, rusa fizikisto, inventisto de radio (n. 1859)
- 1931: Kálmán Kandó, hungara inĝeniero pri fervoja trako, inventisto (n. 1869)
- 1937: Martemjan Rjutin, sovetia politikisto, bolŝevika aganto, ekzekutita (n. 1890)
- 1941: James Joyce, irlanda verkisto, filozofo, lingvisto (n. 1882)
- 1943: Else Ury, germana verkistino, murdita (n. 1877)
- 1943: Ferenc Földes, hungara kulturpolitikisto, filozofia verkisto, malaperinto (n. 1910)
- 1943: Sophie Taeuber-Arp, svisa dadaisma artistino (n. 1889)
- 1945: Dezső Szabó, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1879)
- 1956: Lyonel Feininger, usona-germana pentristo kaj grafikisto (n. 1871)
- 1960: František Lexa, ĉeĥa orientalisto (n. 1876)
- 1962: Hynek Karel Bouška, ĉeĥa oficisto, pioniro de Esperanto, kunfondinto de la Esperantista Klubo en Praha, iniciatinto kaj komitatano de Bohema Asocio Esperantista, redaktoro de "Bohema Esperantisto", kunlaboranto de "La Progreso", tradukanto, aŭtoro de "Slovakoj kaj Magiaroj" (n. 1884)
- 1962: Béla Blédy, rumania hungara lingvisto, leksikografo (n. 1908)
- 1969: Klára Feleki, hungara aktorino, verkistino, ĵurnalistino, tradukistino (m. 1906)
- 1974: Salvador Novo, meksika poeto, dramaturgo, historiisto (n. 1904)
- 1975: József Bíró, hungara pentristo (n. 1887)
- 1982: Marcel Camus, franca reĝisoro (n. 1912)
- 1983: Mihály Eisikovits, hungara dirigento, komponisto (n. 1908)
- 1995: Vilmos Bese, hungaria petrol-magnato (n. 1916)
- 1998: Anna Méliusz, hungara porinfana verkistino, tradukistino (n. 1920)
- 2001: Wojciech Ziembiński, pola socia kaj katolika aganto (n. 1925)
- 2002: Gregorio Fuentes, kuba mar-kapitano (n. 1897)
- 2004: Harold Shipman, brita kuracisto kaj murdisto (n. 1946)
- 2007: Michael Brecker, usona tenorsaksofonisto (n. 1949)
- 2020: Isabel-Clara Simó, hispana verkistino kaj ĵurnalisto, politika aktivulo, moderna reprezentantino de la kataluna literaturo (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Remiĝo de Reims, ĉefepiskopo, apostolo de frankoj
- Sankta Hilaro, episkopo de Poitiers, filozofo kaj doktoro de la eklezio, sanktulo de kvar eklezioj, unua omaĝito, kiu ne estis martiro
- Togolando: Tago de Libereco
- Pollando: Tago de Reciproka Adorado
Tagoj de semajno
La 13-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.