Universala Kongreso
Komuna foto de la partoprenantoj
Komuna foto de la partoprenantoj
Urbo (lando)Prago,  Ĉeĥoslovakio
Datoj31-a de julio - 6-a de aŭgusto 1921
Prezidanto LKKJosef Eiselt
Alta protektantoĉeĥoslovaka registaro
Aliĝintoj2561
Menciindesamtempe 1-a SAT-Kongreso
Kongresa salono

La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, Ĉeĥoslovakio, inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto, 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj[1].

La kongrsejo estis en palaco Žofín sur Slava insulo.

Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de Nacioj, Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.

Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la 1-a SAT-Kongreso.

Teatraĵoj prezentitaj

Referenco

  1. Sikosek, Ziko Marcus, Sed homoj kun homoj : Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, Universala Esperanto-Asocio, (ISBN 92-9017-087-5), p. 66


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.