La 13-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1952 en Valencio, Hispanio. Okazis akcepto en la urbodomo kaj diservo en la Kapelo de la Sankta Kaliko. Okazis ankaŭ festeno en Benimar apud la strando kaj literatura konkurso, krom ekskurso al la strando Soler kaj perboata promenado al la laguno Albufera.[1]
Notoj
- ↑ Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.