Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de septembro estas la 255-a tago de la jaro (la 256-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 110 tagoj restas.
Je la 12-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -490: Batalo de Maratono: apud Maratono grekoj haltigis armeon de la persa reĝo Dario la 1-a
- 1185: Konstantinopolo: faligita imperiestro de la Bizanca Imperio Androniko la 1-a estis murdita de homamaso en hipodromo
- 1213: Kruckampanjo kontraŭ albigensoj: francaj kruckavaliroj venkis katarojn de Langvedoko en batalo de Muret
- 1229: Rekonkero: reĝo de Aragono Jakobo la 1-a liberigis Majorkon de islamana regado
- 1556: Germana-romia imperiestro, ĉefduko de Aŭstrio kaj reĝo de Hispanio Karlo la 5-a abdikis
- 1609: Nordameriko: Henry Hudson malkovris enfluejon de la nuna rivero Hudsono
- 1642: Tridekjara Milito: aŭstraj soldatoj bruligis kastelon en distrikto Polkowice
- 1683: Batalo de Vieno: venko de pola-aŭstra-germana armeoj sub gvido de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski super la Otomana Imperio sieĝanta Vienon kaj komandata de Granda Veziro Kara Mustafa — decida atako de 14 mil polaj husaroj, kun minimumaj perdoj, daŭris nur duonhoron, la kristana Eŭropo saviĝis por ĉiam de la turka minaco (pereis ĝis 20 mil soldatoj kun perdo de ĉiuj kanonoj kaj provizo, kiun kun la predoj la pola reĝo sendis al Krakovo per 80 veturiloj)
- 1715: Okaze de la surtroniĝo de nova reĝo Ludoviko la 15-a estas liberigitaj en Francio ĉiuj nepagipovaj ŝuldantoj (enkarcerigitaj kiel tiam kutimis), kaj ĉiuj protestantoj senditaj sur la galeroj pro "krimo de religio"
- 1733: Stanisław Leszczyński iĝis reĝo de Pollando
- 1782: Post kvar jaroj da ekzisto la Universitato de Brno estis likvidita, translokiĝis al Olomouc kaj, per kortuma dekreto, transformiĝis en liceon por teologiaj, juraj, medicinaj kaj filozofiaj studoj
- 1789: Henry Knox iĝis unua militsekretario de Usono
- 1801: Caro de Rusio Aleksandro la 1-a anoncis fondon de rusia gubernio anstataŭ la sendependa Kartvelio
- 1847: Meksik-usona milito: dutaga batalo de Ĉapultepeko komenciĝis - dum ĝi oni ekzekutis 30 irlandajn soldatojn, kiuj transiris al Meksik-urbo
- 1848: Svislando proklamis novan ŝtatformon - fariĝis konfederacio kun respublikana sistemo
- 1861: Usona Enlanda Milito: batalo de Cheat Mountain (Kantono Pocahontas) komenciĝis
- 1878: En Londono, pli ol 3000 jarojn aĝa egipta obelisko estis starigita surborde de Tamizo
- 1894: Unua japana-ĉina milito: generalo Li Hongzhang sendis ĉinan armeon al Pjongjango en Koreio
- 1906: Usona mararmeo proksimiĝis al Kubo por protekti porusonan registaron en Havano
- 1907: Sevilo: futbalklubo Real Betis Balompié fondiĝis
- 1909: Germana kemiisto Fritz Hofmann patentigis sintezan kaŭĉukon
- Unua Mondmilito
- 1914: Ŝipoj de la mararmeo de Aŭstralio invadis Germanan Novgvineon
- 1915: Armena genocido: francaj soldatoj savis pli ol 4 000 armenojn, postvivantajn dum sindefendo en la montarmasivo Musa Dagh (Provinco Hatay) - priskribita de Franz Werfel
- 1917: En Kievo estis arestita Vasilij Ŝulgin, redaktoro de por-rusia gazeto "Kievano"
- 1919: Gabriele d'Annunzio kun 2500 legianoj kaj la devizo Rivero aŭ morto okupis la urbon Rijeko, proklamante ĝian anekson al Italio
- 1928: Ŝtormo, kiu pasis super Gvadelupo kaj Alventaj Insuloj mortigis ĉirkaŭ 1200 personojn
- 1934: En Ĝenevo fondiĝis Balta Alianco, funkcianta ĝis junio 1940 - renovigita en 1990 kiel Balta Konsilio
- 1936: Hispana Enlanda Milito: venko de naciistoj de generalo Francisco Franco en batalo de Majorko
- 1937: Ukraina SSR: NKVD komencis grandskalan operacon pri "likvido de krimaj elementoj"
- 1938: Dum la NSDAP-kongreso en Nurenbergo Hitler atakis Ĉeĥoslovakion, kio instigis sudetgermanojn provoki puĉon ĉe la ŝtatlimo
- 1940: Francio: malkovro de malfruaj paleolitikaj prahomaj pentraĵoj en Groto Lascaux (Akvitanio)
- Dua Mondmilito
- 1939: 12-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): ĉirkaŭ 200-persona ukraina taĉmento aliĝis al germanoj por batali kontraŭ Pollando; en Poznań estis fermita la universitato; pola ĉasaviadila skadro por Armeo "Poznań" atakis germanajn kolumnojn sur la vojo de la distrikto Sieradzki kaj distrikto Poddębicki kaj bombaviadilojn; batalo de Brwinów je unu tago malfruigis marŝon de germanaj taĉmentoj ĝis Varsovio - mortfalis 120 soldatoj, 200 vundiĝis, la resto retiriĝis al Arbaro Kampinos; nokte de la 11-a/12-a de septembro surpriza nokta sturmo al Kałuszyn de skadro de la pola regimento rekonkeris la urbon de la germana 11-a Infanteria Divizio, kies komandanto sinmortigis - dum la unua sturmo el 85 kavalerianoj travivis 33; Kontraŭpolismo: ĉefo de Wehrmacht Wilhelm Keitel anoncis, ke en Pollando devas esti likviditaj reprezentantoj de intelektularo, nobeloj kaj judoj; Militkrimoj: soldatoj de Wehrmacht pafmortigis 279 civilojn en 13 lokoj; germanaj policoj pafmortigis 112 personojn en 6 lokoj; dum kelkaj tagoj, venĝe pro la defendo de Mogilno kontraŭ batalgrupoj kaj poste taĉmentoj, germanoj murdas pli ol 110 personojn, en tio 65 membrojn de Civitana Gardo; Wehrmacht murdis en urbo Szczucin (distrikto Dąbrowa) per vivbruligo aŭ mortpafo 40 polajn militkaptitojn kaj 30 civilajn rifuĝintojn - iom poste oni murdis 25 judojn, kiuj enterigis viktimojn de la masakro; Francio: Aliancanoj en Abbeville dum la konferenco de ĉefministroj de Britio kaj Francio decidis ne doni helpon al Pollando kaj ne sciigis tion al la pola ekzila registaro — la perfido instigis hezitantan Stalin agresi kontraŭ Pollando la 17-an de septembro; Jełowa/Illnau (distrikto Opole): dum konferenco en trajno Adolf Hitler parolante kun Joachim von Ribbentrop sugestis redoni Vilno-regionon al Litovio, kreon de "Galicia Ukrainio" kaj organizi masakron de poloj kaj judoj per manoj de ukrainoj
- 1940: Germana okupado de Pollando: dum konferenco Hans Frank diris Neniu polo devus rangiĝi pli supren ol fabrika majstro; germana polico murdis en Jaworzno 17 judojn
- 1941: En Pogórska Wola (proksime al Tarnów) Gestapo pafmortigis 6 polinojn pro konspira agado, interalie skiistinon Helena Marusarzówna; Holokaŭsto: germanoj ekzekutis en Vilno 3 334 judojn; generalo Władysław Anders kaj stabestro Leopold Okulicki flugas de Moskvo al Buzuluk, la sidejo de la formiĝanta Pola Armeo en Sovetunio — antaŭ forflugo la generalo petas pri kreo de la 3-a kaj pluaj divizioj de pola infanterio kaj ordonas establi en apuda Tockoje junularan formacion; Orienta Fronto: de Kremenĉuk Wehrmacht atakis kaj konkeris 3 urbojn en Poltava provinco; en Krimeo trupoj de Suda Fronto retiriĝis al Perekopa terkolo; en golfo de Beaufort-maro usona militoŝipa kutro ekregis norvegan ŝipon transportantan al Gronlando germanan meteologian skipon
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigadis judojn en Jasienica Rosielna (ĉ. 600 personoj), apud Jasło - 262, Czarna - 11; germanaj regopovoj enkondukis en regiono de Bjalistoko mortpunon pro rompo de labordevo; laŭ ordono de generalo Władysław Sikorski fondiĝis la Pola Armeo en Sovetunio, komandata de generalo Władysław Anders, nombranta 62 082 soldatoj — ĝi poste aliĝis al polaj armeoj sur teritorioj de Irako, Irano kaj Palestino; Londono: generalo Dwight D. Eisenhower oficiale transprenis funkcion de Ĉefkomandanto de la Ekspediciaj Fortoj de Aliancanoj por la Operaco Torĉo; Atlantiko: apud Okcidentafriko germana submarŝipo U-156 sinkigis la britan pasaĝerŝipon "Lacenia" kun 1800 italaj militkaptitoj (saviĝis nur iom pli ol 1000 — admiralo Karl Dönitz militkrime ordonis ne plu helpi al ŝiprompiĝintoj dum la milito); komencita dutaga premo de Tria Regno al la reĝimo de Vichy pri deporto de laborforto por trudlaboro al Germanio
- 1943: Pola Rezistomovado: en Gołąb, partizanoj de Kamparanaj Batalionoj el areo Puławy eksplodigis germanan trajnon kun artileria municio kaj aviadilaj bomboj en 56 vagonoj je la 23:30 - pereis 17 germanoj kaj detruiĝis 2 lokomotivoj, 36 vagonoj kaj 200 m de la fervoja trako - venĝo pro la masakroj de Zamość-regiono; malliberigita en Apeninoj fare de kontraŭfaŝista registaro Benito Mussolini estis liberigita de germanaj paraŝutistoj sub gvido de Otto Skorzeny; en Papuo-Nov-Gvineo aŭstralianoj okupis Salamaua kaj japanoj komencis retiriĝon de Lae
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): tuttaga germana bombado kaj bombardo de kvartalo Czerniaków - rompo de ligiteco kun Mezurbo; batalo de Erwina (proksime al Radomsko) - 500 soldatoj de Popola Armeo sukcesis trarompi ĉirkaŭiron de 6 mil germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj (propraj perdoj 12 mortigitaj kaj 11 vunditaj, perdoj de germanoj: 100 mortigitaj kaj 200 vunditaj); la dua soveta okupado de Pollando: Ruĝa Armeo konkeris apudvarsovian Rembertów, kie post kelkaj tagoj establiĝis koncentrejo/gulago de NKVD; kanadaj trupoj liberigis Bruĝon
- 1945: Pollando: La Provizora Registaro de Nacia Unueco rompis konkordaton kun Apostola Seĝo, validan ekde 1925
- 1945: Germana futbalklubo VfL Wolfsburg fondiĝis
- 1949: Theodor Heuss iĝis unua prezidento de Germana Federacia Respubliko
- 1950: Primaso de Pollando kardinalo Stefan Wyszyński kaj kardinalo Adam Stefan Sapieha sendis al pola prezidento Bolesław Bierut leteron pri persekutado de katolika eklezio flanke de ŝtataj regopovoj
- 1953: Post la morto de Stalin Nikita Ĥruŝĉov estis elektita unua sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1953: Usona senatano kaj posta prezidento John F. Kennedy nuptis ĵurnalistinon Jacqueline Lee Bouvier
- 1958: Publika montro de integra cirkvito projektita de usona inventisto Jack Kilby
- 1959: Projekto Luna: Sovetunio lanĉis al la Luno grandan raketon Luna 2
- 1959: La unua televidelsendo de Bonanza - rekonebla de la titola melodio kaj daŭranta ĝis 1973
- 1966: NASA: Gemini 11, antaŭlasta homporta kosmofluga misio de la Projekto Gemini lanĉita
- 1968: Invado en Ĉeĥoslovakio: socialismaj armeoj de Varsovia Traktato parte retiriĝis de la plej grandaj urboj de Ĉeĥoslovakio - Albanio forlasis la Varsovian Traktaton
- 1974: Etiopia Enlanda Milito komencita - en Etiopio oni faligis imperiestron Haile Selassie
- 1979: Italio: erupcio de vulkano Etna mortigis 12 personojn sur Sicilio
- 1990: En Moskvo oni subskribis traktaton malfermantan vojon al Germania reunuiĝo - unuflanke de Germana Demokratia Respubliko kun Federacia Respubliko Germanio kaj duaflanke de Aliancita Kontrolkonsilantaro
- 1991: Senkomunismigo: en Kievo (Ukrainio) oni malmuntis monumenton omaĝe al t.n. Oktobra Revolucio (bolŝevika puĉo
- 1992: En Peruo estis arestita gvidanto de maoista terorisma organizaĵo Luma Vojo - Abimael Guzmán, kaptita dum la erao de terorismo
- 1992: NASA lanĉis la duan mision de Kosmopramo Endeavour kadre de la 50-a skipa kosmoflugo kun afrik-usonanino, japano kaj usona geedza paro
- 2007: Japana ĉefministro Abe Shinzo kaj ĉefministro de Rusio Miĥail Fradkov demisiis
- 2008: Papo Benedikto la 16-a komencis pilgriman viziton en Francio
- 2012: Oficanta Popola Partio por Libereco kaj Demokratio de ĉefministro Mark Rutte gajnis antaŭtempan parlamentan baloton en Nederlando
- 2015: Barato: rezulte de eksplodo de propano en restoracio apud busstacio en Petlawad 104 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 150 vundiĝis
- 2021: Beatigo de Servistoj de Dio kardinalo primaso Stefan Wyszyński kaj blinda monaĥino Róża Czacka en la Templo de Dia Providenco en Varsovio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 201-a tago de rusa agreso: Laŭ ukraina Ĝenerala Stabo la pasintan tagon la malamiko estis forĵetita el pli ol 20 lokoj — rusiaj soldatoj kaj iliaj familioj forlasis Svatove — plu defendata de la milico de Luganska Popola Respubliko, kaj direkte al Ĥersono rusa 810-a Memstara Brigado de Mara Infanerio estis preskaŭ tute frakasita; dum ukraina kontraŭofensivo en Ĥersona provinco la ukraina armeo atingis ŝtatlimon kun Rusio — Rusia armeo perdis armilaron valoran 700 mln da dolaroj; Ukraina Aer-Armeo montris kiel rusiaj misiloj Kalibr kaj Ch-101 estas paffaligataj per la sistemo S-300 (9 el 12 pasinttage elpafitaj); ukrainaj soldatoj batalas pri Svjatohirsk; ukraina poŝto eldonis unuan primilitan koverton
- Mondreago: Radio Svoboda: dekkelkaj urbaj deputitoj el Moskvo kaj Sankt-Peterburgo subskribis publikan deklaron postulante cedon de Putin; nokte en rusia Belgorodo brulis magzeno de nafto, ĉ. 40 km de la landlimo kun Ukrainio; en apudmoskva Volokolamsk brulas magazeno kun surfaco de 1 200 m²; Estonio: en Tartu oni komencis malmunti laŭvican sovetan monumenton;
Naskiĝoj
- 1494: Francisko la 1-a, reĝo de Francio deklarinta per lingvopolitika edikto la francan oficiala lingvo, forpuŝante latinon (m. 1547)
- 1649: Jozefo Maria Tomasi, itala kardinalo, katolika sanktulo (m. 1713)
- 1688: Ferdinand Maxmilian Brokoff, ĉeĥa skulptisto kaj lignogravuristo de baroko, kies 8 statuoj troviĝas sur Karola ponto (m. 1731)
- 1740: Johann Heinrich Jung-Stilling, germana verkisto kaj kuracisto, profesoro pri ekonomiko (m. 1817)
- 1745: Jean-François de la Barre, franca nobelo, torturita kaj ekzekutita fare de Parlamento de Parizo (m. 1766)
- 1788: Alexander Campbell, skota-irlanda religiulo (m. 1866)
- 1814: August Cieszkowski, pola grafo, ekonomikisto, mesianisma filozofo kaj politikisto, influinta verkadon de Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Norwid (m. 1894)
- 1815: Edmond Tulasne, franca botanikisto kaj fungisto (m. 1885)
- 1822: Jindřich Fügner, ĉeĥa verkisto, kunfondinto de gimnastika Sokol-movado (m. 1865)
- 1832: Lajos Tisza, hungara politikisto (m. 1898)
- 1829: Anselm Feuerbach, germana pentristo, akademiano, reprezentanto de klasikismo (m. 1880)
- 1831: Álvares de Azevedo, brazila poeto, rakontisto kaj verkisto (m. 1852)
- 1837: Fülöp Jákó Imets, hungara romkatolika pastro, instruisto, verkisto, (m. 1912)
- 1855: Alfred Wanckel, germana arĥitekto (m. 1925)
- 1878: Josep M. Terricabras, kataluna kuracisto kaj esperantisto prizorganta aŭstrajn infanojn post la unua mondmilito (m. 1928)
- 1885: Francisco Azorín Izquierdo, hispana arkitekto el Kordovo, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, dufoja reprezentanto de Hispana Laborista Socialista Partio en SAT-kongresoj, aŭtoro de Universala Terminologio de la Arkitekturo, ĉefaŭtoro de Ilustrita Vortaro de Esperanto, patro de Francisco Azorín Poch (m. 1975)
- 1888: Józsi Jenő Tersánszky, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1969)
- 1888: Maurice Chevalier, franca aktoro, dancisto kaj kanzonkantisto (m. 1972)
- 1891: Ernst Otto, protestantisma paroĥo kaj kontraŭfaŝisto
- 1895: Andreo Cseh, rumana-hungara katolika pastro kaj esperantisto famiĝinta pri sia instrua Cseh-metodo, kunfondinto de Internacia Esperanto-Instituto, rete rigardebla kaj legebla en esperanto (m. 1979)
- 1897: Irène Joliot-Curie, franca Nobelpremiita kemiistino (m. 1956)
- 1898: Salvador Bacarisse, hispana muzikisto kaj komponisto (m. 1963)
- 1900: Haskell Curry, usona matematikisto kaj logikisto okupiĝanta pri matematika logiko kaj dum la dua mondmilito pri aplika matematiko (m. 1982)
- 1901: Gusztáv Abafáy, hungara literaturhistoriisto, ĵurnalisto, redaktoro, bibliotekisto (m. 1995)
- 1902: Juscelino Kubitschek, prezidento de Brazilo, dum kies regado oni konstruis urbon Braziljo (m. 1976)
- 1912: Mieczysław Widaj, pola juristo kaj kolonelo, kondamninta al mortpuno 106 soldatojn de Pola Subtera Ŝtato, inkluzive majoron Zygmunt Szendzielarz kaj flug-ason Stanisław Skalski (m. 2008)
- 1913: Jesse Owens, afro-usona atleto, heroo de la Somera Olimpiko 1936 (m. 1980)
- 1918: Endre Kovács, rumania hungara biokemiisto, profesoro (m. 2015)
- 1919: István Imreh, rumanihungara historiisto kaj sociologo (m. 2003)
- 1921: Stanisław Lem, pola sciencfikcia verkisto kaj filozofo (m. 2006)
- 1924: Amílcar Cabral, kabverda politikisto, batalanto por sendependeco (m. 1973)
- 1924: Gábor Karádi, hungara-usona inĝeniero kaj hidrologo (m. 2018)
- 1926: Riccardo Pazzaglia, itala reĝisoro, aktoro, scenaristo
- 1942: Tomás Marco, hispana komponisto kaj eseisto
- 1944: Barry White, usona ritmenblusa kantisto, konata de soulaj kaj diskoaj furorkantoj (m. 2003)
- 1945: Milo Manara, itala bildliteraturisto de grafikaj noveloj
- 1951: Bertie Ahern, ĉefministro de Irlando, gvidanto de politika partio Soldatoj de Irlando
- 1952: Zelimĥan Jandarbijev, ĉeĉena politikisto, poeto, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, serĉita de Interpolo kiel teroristo, mortigita dum operaco de rusiaj sekretaj servoj (m. 2004)
- 1956: Leslie Cheung, ĉina aktoro kaj kantisto, sinmortiginto (m. 2003)
- 1956: Lajos Nagy, hungara grafikisto, desegnfilmreĝisoro
- 1961: Mylène Farmer, franca kantistino kaj kantaŭtoro
- 1966: Ben Folds, usona kantisto kaj pianisto
- 1966: Anousheh Ansari, usona entreprenistino, la unua kosmoturistino
- 1968: Paul F. Tompkins, usona verkisto, komikulo kaj aktoro
- 1974: Caroline Aigle, franca pilotino de ĉasaviadilo, diplomitino de Aerarmea Lernejo kaj Franca Politeknika Lernejo (m. 2007)
- 1974: Péter Levente Szőcs, rumania hungara arkeologo, scienca esploristo
- 1976: Imre Kovács, rumania hungara pentristo
- 1977: Tamás Kiss, rumania hungara sociologo
- 1984: Scarlett Johansson, usona aktorino
- 1986: Emmy Rossum, usona aktorino
- 1989: Rafał Majka, pola voja bicikla konkursanto, bronza olimpikisto
Mortoj
- 1185: Androniko la 1-a, imperiestro de Bizanco ligita kun fino de la Komnenia restaŭrado (n. ĉirkaŭ 1123)
- 1213: Petro la 2-a, reĝo de Aragono (n. 1178)
- 1263: Mindaugas, unusola reĝo de Litovio ligita kun Navahrudak (n. ĉirkaŭ 1203)
- 1362: Inocento la 6-a, papo de Avinjono, kondamninta kontraŭulojn al brulŝtiparo (n. 1282)
- 1487: Imre Szapolyai, hungara magnato, palatino, banuso (n. nekonata)
- 1500: Alberto la Temerara, duko saksia (n. [[1443])
- 1544: Clément Marot, franca poeto (n. 1496)
- 1560: Gustavo Vasa, reĝo de Svedio enkondukinta luteranismon (n. 1496)
- 1612: Bazilo la 4-a Ŝujskij, caro de la Rusa carlando dum la tempo de perturboj, detronigita, en pola mallibero (n. 1552)
- 1660: Jacob Cats, nederlanda poeto, juristo kaj politikisto (n. 1577)
- 1661: Christoph Bach, germana muzikisto (n. 1613)
- 1684: Johann Rosenmüller, germana baroka komponisto (n. ĉirkaŭ 1619)
- 1739: Reinhard Keiser, germana komponisto kaj operproduktisto (n. 1674)
- 1748: Anne Bracegirdle, angla aktorino ludanta en roloj kreataj de William Congreve (n. ĉirkaŭ 1671)
- 1764: Jean-Philippe Rameau, franca komponisto kaj teoriisto de baroka muziko (n. 1683)
- 1789: František Xaver Richter, ĉeĥa komponisto de Moravio, violonisto, muzikpedagogo kaj kantisto (n. 1709)
- 1812: Pjotr Bagration, rusia generalo el Dinastio Bagrationi (n. 1765)
- 1813: Edmund Randolph, usona advokato kaj politikisto (n. 1753)
- 1819: Gebhard Leberecht Von Blücher, prusa generalo ĉe la Batalo de Waterloo (n. 1742)
- 1829: Juan Ignacio Molina, ĉilia jezuito kaj naturalisto (n. 1740)
- 1836: Christian Dietrich Grabbe, germana juristo kaj dramisto (n. 1801)
- 1855: József Kemény, hungara historiisto, kies biblioteko kaj kolektoj estas en muzeo (n. 1795)
- 1860: William Walker, usona kuracisto, juristo, soldulo, prezidento de Nikaragvo, ekzekutita (n. 1824)
- 1889: Numa Denis Fustel de Coulanges, franca historiisto (n. 1830)
- 1897: Hermann Welcker, germana anatomo (n. 1822)
- 1907: Ilia Ĉavĉavadze, kartvela verkisto, poeto, advokato, fondinto de la nuna Kartvelio (n. 1837)
- 1916: Zygmunt Balicki, pola sociologo, publicisto, politikisto, kunlaboranto de Roman Dmowski (n. 1858)
- 1919: Bálint Mikó, hungara politikisto el Jigodin (n. 1840)
- 1929: Rainis, latva verkisto (n. 1865)
- 1941: Helena Marusarzówna, pola skiistino, kurierino transtatra, soldatino de Pola Subtera Ŝtato, ekzekutita (n. 1918)
- 1944: Alberto Alessio, itala admiralo, matematikisto kaj esperantisto, honora membro de la Itala Katedro de Esperanto (n. 1872)
- 1950: Endre Gaál, rumania hungara advokato, redaktoro (n. 1882)
- 1952: René Grousset, franca historiisto kaj orientalisto, esploristo de stepaj popoloj de Centra Azio (n. 1885)
- 1959: Pál Steiner, hungara, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (n. 1879)
- 1964: József Fitz, hungara bibliotekisto kaj presejhistoriisto (n. 1888)
- 1968: Ryszard Siwiec, pola soldato de Enlanda Armeo, librotenisto, filozofo, sinbruliginta proteste kontraŭ la invado en Ĉeĥoslovakion de kvin landoj de la Varsovia Traktato (n. 1909)
- 1970: Jan Sztaudynger, pola poeto, satiristo, teoriisto de pupteatro, tradukisto (n. 1904)
- 1977: Steve Biko, sudafrika kontraŭapartisma aktivulo (n. 1946)
- 1981: Eugenio Montale, itala Nobelpremiita poeto, eseisto, tradukisto (n. 1896)
- 1995: Lubomír Beneš, ĉeĥa reĝisoro, aŭtoro de animea serio Pat kaj Mat (n. 1935)
- 1996: Ernesto Geisel, prezidento de Brazilo, demokrato (n. 1907)
- 1996: Jenő Nagy, hungara lingvisto, etnografo, tradukisto (n. 1916)
- 1998: Kurt Wölfflin, aŭstra verkisto kaj pedagogo
- 2003: Johnny Cash, usona gitaristo kaj kantisto de kontreo (n. 1932)
- 2004: Marek Karp, pola historiisto kaj sovetologo, fondinto kaj direktoro de la Centro pri Orientaj Studoj, pioniro de la pola-litova dialogo kaj la pola-belorusa (n. 1952)
- 2009: Willy Ronis, franca fotisto de la Popola Fronto (n. 1910)
- 2010: Claude Chabrol, franca reĝisoro, aktoro, produktoro (n. 1930)
- 2012: Ferenc Zsigmond, rumania hungara aktoro, kulturorganizanto, memuaristo (n. 1918)
- 2014: Ian Paisley, nord-irlanda politikisto kaj protestanta predikisto (n. 1926)
- 2017: Heiner Geißler, germana juristo kaj politikisto (n. 1930)
- 2019: László Marton, hungara reĝisoro, teatrestro kaj altlerneja instruisto (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Plej sankta nomo de Maria, festo enkondukita de papo Inocento la 11-a en Hispanio, Aŭstrio, Pollando kaj Germanio en la 17-a jarcento por memorigi ĉi-tagan venkon el 1683 super turkoj de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski
- Siro de Pavia - itala episkopo de Pavio
- Kaboverdo: Nacia tago
- Monda Sano-Tago de Buŝo - ekde 2008
- Internacia: Tago de programisto (nur en superjaro)
- Pollando: Festo de Pola Ter-Armeo kaj Teritoria Defend-Armeo (celebrata de 1996 memore al la batalo de Vieno el 1683)
- Tago de Unuiĝintaj Nacioj por Kunlaboro Sudo-Sudo (de 2011, pli frue starigita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj rilate al evolulandoj
Tagoj de semajno
La 12-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.