Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de aŭgusto estas la 224-a tago de la jaro (la 225-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 141 tagoj restas.
Je la 12-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -30: Kleopatra, la lasta reĝino de Antikva Egiptio sinmortigis
- 1099: Unua krucmilito: venko de krucmilitistoj en batalo de Aŝkelon
- 1121: Davido la 4-a de Kartvelio venkis selĝukajn turkojn en batalo de Didgori kaj poste konkeris la lastan turkan enklavon en Tbiliso
- 1271: Filipo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1281: Mongolaj invadoj al Japanio: tajfuno la duan fojon detruis mongolan ŝiparon, kiu estis invadonta Japanion - ĉirkaŭ 4 mil militŝipoj sinkis kaj 100 mil soldatoj pereis
- 1308: Varmia-Mazuria Provinco: Lidzbark Warmiński iĝis urbo
- 1323: Interkonsento de Nöteborg inter Svedio kaj Novgoroda Respubliko estis subskribita
- 1383: Dum la litova enlanda milito la armeo de krucistoj kun Vytautas okupis Trakai komencante sieĝon de Vilno
- 1399: Tataroj venkis en la batalo de Vorskla (rivero alfluanta Dnepron) aliancitan armeon de Vytautas, apoganta Toktamiŝon
- 1654: Rus-Pola Milito: litova armeo venkis en batalo de Szkłów (nun en Mahilova regiono) — dum la batalo okazis preskaŭ plena suna eklipso (90%), rusoj perdis 7 mil kaj litovoj — 700 soldatojn
- 1687: Venko de aŭstra armeo en batalo de Mohács dum la 5-a aŭstra-turka milito
- 1759: Sepjara milito: venko de aŭstro-rusa armeo super la prusa en batalo de Kunowice (apud Słubice) (alikadre la 3-a Silezia milito en Pollando)
- 1765: Traktato de Allahabado estas subskribita - komenco de la Brita Hindio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko
- 1806: Britaj Invadoj al Rivero Plata kontraŭ Vicreĝlando de Río de la Plata: britoj estis forpelitaj de Bonaero
- 1812: Anglio: en Okcidenta Jorkŝiro ekfunkciis unua en la mondo lokomotivo de dentorela fervojo
- 1831: Pola generalo Henryk Dembiński fariĝis gvidanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1833: Ilinojso: Ĉikago fondiĝis - diversetna urbo, la 3-a en Usono, post Nov-Jorko kaj Los-Anĝeleso
- 1851: Usona inventisto Isaac Singer patentigis kudromaŝinon
- 1877: Asaph Hall malkovris unu el du naturaj satelitoj de Marso - Dejmon - sugestitaj en la romano La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift
- 1881: Nacia teatro en Prago tute bruliĝis
- 1883: Amsterdamo: en bestoĝardeno Artis formortis lasta en la mondo quagga - subspecio de stepa zebro
- 1898: Fino de Hispana-usona milito - Havajo estis aneksita al Usono, kiu ankaŭ akiris Filipinojn kaj Puerto Rico
- 1905: Fonda kongreso de Litova Instruista Asocio okazis en Vilno
- 1908: Unua Ford Modelo T estas konstruita
- Unua Mondmilito
- 1914: Brita imperio deklaris militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario — la militdeklaron ripetis landoj de la Brita imperio; taktika venko de belga armeo super la germana en la batalo de Halen, kio ne sukcesis haltigi la germanan invadon; polaj taĉmentoj de la Unua Kadra Kompanio eniris al okupata de rusoj Kielce — Józef Piłsudski eldonis "Alvokon lige al la eniro de polaj trupoj al Kongresa Pollando"; ĉeĥaj volontuloj loĝantaj en la Rusia imperio establis la Ĉeĥan Kompanion, la antaŭulon de la Ĉeĥoslovakaj legioj
- 1919: Nacia teatro moraviasilezia estis malfermita en Ostrava
- 1920: Soveta-Pola Milito
- Ruĝa Armeo komencis ofensivon al antaŭurboj de Varsovio, de nordo ĝi atakis Płock, Toruń kaj Włocławek
- Józef Piłsudski foriris de Varsovio al Puławy por transpreni komandon de sturma grupiĝo de la Pola Soldataro (la pola flanko deĉifris sovetajn depeŝojn)
- Laŭ ordono de generalo Kazimierz Sosnkowski ĝis la 12-a de aŭgusto el la armeo devus esti forigitaj ĉiuj judaj soldatoj, por ke ili ne transiru al la flanko de malamiko, kaj de unu loko ekservu kiel laboristaj taĉmentoj
- Unua transporto de la hungara milita helpo (municio kaj armiloj) alvenis al Skierniewice, uzita la sekvan tagon dum la Batalo de Varsovio
- 1928: Leĝera atletika konkurso Monda klaso Zuriĥo okazis unuafoje en Svislando
- 1929: Apud Łowicz pola inĝeniero Stefan Bryła redonas por uzo unuan en la mondo velditan ponton - sian metodon utiligis por konstruo de la dua laŭ alteco en Eŭropo turdomo en Varsovio
- 1932: En Berlino komenciĝis Internaciaj Konkuroj de Turismaj Aviadiloj Challenge 1932, kie venkis polaj aviadilistoj Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura
- 1933: Unua matĉo de ukraina nacia teamo de futbalo kontraŭ la turka nacia teamo de futbalo
- 1934: Unuafoje en Klaipeda okazis Festivalo de Maro
- 1938: Dua Pola Respubliko: malfondo de la Pola Komunista Partio
- 1939: Premiero de la usona filmo La Sorĉisto de Oz
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: sur stratoj de Varsovio germana polico arestis pli ol mil personojn; en Mirosławice Gestapo de Lodzo arestis 4 polojn pro ilia konspira aparteno al organizaĵo "Młoda Wieś" (Juna Vilaĝo); Luftwaffe atakis insulon Wight, Southampton kaj Portsmouth - trafis 5 radarstaciojn
- 1941: Registaro de Ĝenerala Gubernio skribe postulis transdonon de preĝejaj sonoriloj por militaj celoj ĝis la 1-a de septembro; en Bjalistoko aperis trilingva (en la germana, pola kaj belorusa) ofica tagĵurnalo; germana sekreta servo Sicherheitsdienst de Lucko kun ukraina volontula polico masakris 300 judojn en Goroĥiv (Volinio); prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio eldonis dekreton pri amnestio por parto de polaj civitanoj malliberigitaj post soveta invado en Pollandon en 1939 kaj anekso de duono de la lando - liberiĝis 345 511 personoj; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo komencis kontraŭatakon suden de la lago Ilmenj; Londono: interkonsento pri Spitsbergen — detruo de norvegaj kaj sovetiaj minejoj, evakuo de civiluloj; Atlantika Ĉarto: brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt subskribis deklaron pri celoj de la milito
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafekzekutis en Jasienica Rosielna (proksime al Brzozów) 624 judojn, en Jasło-Krajowice 262 kaj en Czarna 11; sur stepoj de Kalmukio germanoj konkeris Elista; nokte RAF atakis Majencon; Suda Pacifiko: sur aerodromo de Insulo Henderson alteriĝis unuaj usonaj aviadiloj
- 1943: Speciala taĉmento de Pola Enlanda Armeo forkondukis en Varsovio bankan aŭton kun pli ol 105 milionoj da zlotoj; germana polico pafmortigis en Wawrzyce ĉirkaŭ 300 kaj en Przeczyca (proksime al Dębica) 165 judojn; en Silezio kaj Zagłębie Dąbrowskie finiĝis tritaga operaco, dum kiu Gestapo arestis ĉirkaŭ 750 personojn, antaŭ ĉio membrojn de la Pola Rezistomovado; Adolf Hitler ordonis "senprokraste starigi Orientan Remparon laŭlonge de Dnepro"
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): komenco de deportado al Aŭŝvico de preskaŭ 13 mil varsovianoj, inkluzive de infanoj, gravedaj virinoj kaj maljunuloj — la 12-an kaj 13-an de aŭgusto alvenis tien sume 6 000 personoj; germanoj pafmortigis en Varsovio ĉirkaŭ 200 personojn - en tio 76 ĉe str. Nowogrodzka 78; kolonelo Antoni Chruściel ordonis agnoski virinojn kiel soldatoj, se ili dum la konspira periodo ĵuris kaj aliĝis al la Pola Enlanda Armeo, kaj selekti militkaptitojn al 4 grupoj - soldatojn de Wehrmacht (trakti laŭ internacia juro), Reich-germanojn (malliberigi), germanan policon, SS-anojn, Hitlerjugend, ukrainojn (trakti kiel krimulojn) kaj Volks-germanojn, t.e. polaj krimuloj (redoni al juĝejoj); soldatoj de Wehrmacht kun la Rusa Liberiga Armeo bruligis parton de pola vilaĝo Daleszyce, en kiu ili murdis 23 personojn; en Ĝenerala Gubernio pri konstruado de fortikaĵoj laboris 85 mil poloj; partizana taĉmento apud Pionki frakasis sur ŝoseo aŭtomobilon kaj 6 motorcikloj - 25 germanoj pereis, 26 iris al mallibero; Winston Churchill duafoje depeŝis al Stalin demandante pri helpo al la ankoraŭ ribelanta Varsovio; Radio Moskvo disaŭdigis deklaron de TASS, ke pro la eventoj en Varsovio respondecas polaj politikaj rondoj en Londono; frato de John F. Kennedy pereis en bombaviadilo super Suffolk pro akcidento; germana Waffen-SS masakris 560 loĝantojn (ĉefe virinojn kaj infanojn) de la toskana vilaĝo Sant'Anna di Stazzema (provinco Luko) en Italio; Alençon estis liberigita de germanoj fare de franca generalo Philippe Leclerc; Malnovproksima Fronto: apud Blagoveŝĉensko la soveta 2-a Armeo komencis transiri Amuron
- 1945: Verkita de usona fizikisto Henry DeWolf Smyth, oficiala publikaĵo pri la Projekto Manhattan aperis nelonge post la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki
- 1947: Rezolucio n-ro 29 de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rekomendis agnoskon de Jemeno kaj Pakistano kiel novajn membrojn
- 1948: Pakistano: ĉ. 600 senarmitaj paŝtunoj estis masakritaj en Nordokcidenta Limprovinco, protestantaj kontraŭ aresto de la gvidatoj de senperforta movado, organizita de Khan Abdul Ghaffar Khan
- 1949: Kvar Konvencioj de Ĝenevo pri protekto de militviktimoj akceptiĝis
- 1949: En Londono pro sturnoj sur la minutmontrilo de la horloĝo, Big Ben komencis bati la tempon kun malfruo de kvar minutoj kaj duono
- 1952: Stalinismo: en Sovetunio oni ekzekutis la 13 famajn jidlingvajn verkistojn, akuzitajn pri naciismo — pereis, post torturoj, 13 judaj literaturistoj, inkluzive de 5 jidistoj
- 1953: 476 personoj pereis en tertremo kun forteco de 7,2 laŭ Skalo de Richter sur la grekaj insuloj Kefalonio kaj Zakintos
- 1953: Sovetunio eksplodigis la unuan bombon H
- 1957: Pola Popola Respubliko: en Lodzo eksplodis striko de tramistoj post 3 tagoj subpremita de milico
- 1960: Florido: unua komunika satelito startis de Cape Canaveral
- 1961: Okcidenta Berlino: oficiro de KGB Bohdan Staŝinski fuĝis al Usono
- 1961: Novosibirska hidroelektra centralo estis akceptita de la ŝtata komisono por konstanta ekspluatado
- 1962: Unua ukraina kosmonaŭto Pavel Popoviĉ komencis tritagan flugon en kosmoŝipo Vostok-4
- 1970: Moskvo: en la Granda Palaco de Kremlo Sovetunio kaj Okcidenta Germanio subskribis pakton pri reciprokaj rilatoj
- 1970: En Parizo fondiĝis futbalklubo Paris SG
- 1976: Libana Interna Milito: kristana milico konkeris kaj likvidis tendaron por rifuĝintoj Tel al-Zaatar en Bejruto - pereis 2 mil palestinanoj (4 mil vundiĝis) kaj pli ol 400 kristanoj
- 1976: Premiero de ĉeĥa animacia televidserio Pat kaj Mat
- 1978: Unua linio A de la Metroo de Prago estis malfermita de la stacio Dejvická
- 1979: IBM surmerkatigis unuan modelon de persona komputilo, kiu estos la referenca normo en la 80-aj jaroj, por ĉiuj komputilaj modeloj bazitaj sur la x86-arkitekturo
- 1985: En la plej tragika katastrofo de unuopa aviadilo Boeing 747 de la Japan Airlines apud Tokio 520 personoj pereis, saviĝis 4 personoj
- 1990: Apud Lubni (Poltava provinco) kreiĝis holmo de malĝojo memoriganta ukrainojn mortfalintaj dum holodomoro el la jaroj 1932–33
- 1990: Paleontologo Sue Hendrickson malkovris en Suda Dakoto la plej grandan, plej kompletan kaj plej bone konservitan skeleton de tiranosaŭro
- 1994: Muzika Woodstock-festivalo komenciĝis
- 1998: Responde al akuzoj pri fraŭdo de juda havaĵo dum la dua mondmilito, svisaj bankoj konsentis pagi 1,30 miliardojn da dolaroj rekompense al postvivantoj de holokaŭsto
- 2000: Ronald Venetiaan iĝis prezidento de Surinamo
- 2000: En la Barenca Maro, pli ol 150 km de Murmansko, sinkis rusia submarŝipo Kursk — pereis ĉiuj 118 maristoj (23 maristoj vivis du tagojn post la sinko, la rusaj regopovoj ne akceptis proponon de tuja helpo flanke de Okcidenta Eŭropo, ekzemple la britan "submarŝipan helikopteron")
- 2005: Cape Canaveral: lanĉo de la usona kosmosondilo Marsa Rekognoska Orbitilo
- 2006: Sekureca Konsilio de UN adoptis Rezolucion 1701, postulantan batalhalton en Libano, kaj ekspedon de 15 000 pac-soldatoj al la konflikta zono
- 2008: Rusa-kartvela milito
- Rusia aviado bombis Gori kaj armitaj fortoj de Abĥazio ĝis vespero konkeris Kodori-ravinon
- Prezidentoj Dmitrij Medvedev kaj nome de Eŭropa Unio Nicolas Sarkozy interkonsentis 6-punktan pacplanon — malgraŭ la armistico rusiaj bombaviadiloj bombis kartvelajn vilaĝojn ekster Sud-Osetio
- Laŭ invito de la pola prezidento en Tbilisi kunvenis prezidentoj de Pollando, Litovio, Estonio, Ukrainio kaj ĉefministro de Latvio, kiuj renkontiĝis kun la prezidento de Kartvelio — invititaj de la pola prezidento, kiu profete antaŭ parlamentejo dum la manifestacio de 150 mil kartveloj diris: Hodiaŭ Kartvelio, morgaŭ Ukrainio kaj poste povas esti, ke Baltaj Landoj kaj Pollando — la 5-an tagon de la milito estis agnoskita nacia heroo de Kartvelio
- 2010: Dési Bouterse iĝis prezidento de Surinamo
- 2014: Milito en Donecka Baseno: nokte de la 11-a/12-a de aŭgusto de Naro-Fominsk ekiris unua tiel nomata „blanka konvojo”, kies konsiston eniris 280 farbitaj blanke armeaj kamionoj, oficiale kun transporto de humanitara helpo por loĝantaro de Donecko
- 2015: Ĉinio: en serio de eksplodoj en Tjanĝino 173 personoj pereis kaj 797 vundiĝis
- 2016: Siria enlanda milito: Siriaj Demokratiaj Fortoj konkeris de Islama Ŝtato la urbon Manbiĝ en Gubernio Halepo
- 2017: En Usono finiĝis dutaga novnaziisma Manifestacio Unuigu la Dekstron
- 2021: Varsovio: Buroo de Serĉado kaj Identigado ĉe Instituto pri Nacia Memoro prezentis identigajn dokumentojn al familianoj de 26 viktimoj de la dummilita soveta-germana teroro, civiluloj dum la germana okupado kaj Anatemitaj Soldatoj, i.a. oficiro provantan fuĝi el la Augustów-traserĉo - pasintjare oni sukcesis elterigi el mortokavoj kaj identigi 16 personojn (la 7-a solenaĵo okazinta en la prezidenta palaco)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 170-a tago de rusa agreso: Nokte estis 11 rusaj raketaj atakoj al Kramatorsk — 2 personoj pereis, 13 estis vunditaj, kaj detruitaj 20 domoj; unua ŝipo kun tritiko el ukraina marhaveno eknavigis tra la Nigra Maro direkte al Proksima Oriento kaj Afriko; de la komenco de invado la Rusia Armeo damaĝis 100 bibliotekojn kaj 21 detruis; en la Internacia Tago de Junularo en Lvovo oni omaĝis morton de pli ol 40 studentoj, kiuj mortfalis dum la milito; Servo al Sekureco de Ukrainio informis pri konfisko favore al ukraina armeo de la aktivoj de pli ol 270 mln da usonaj dolaroj de ukraina firmao, kiu estis ligita kun Gazpromo; Ukrainio alvokis UN kaj Ruĝan Krucon por sendi siajn reprezentantojn al rusaj militkaptitejoj; rusaj okupantoj trakonstruas filharmonion en Mariupolo al malliberejo por aranĝo de "tribunalo" super ukrainaj soldatoj
- Mondreago: Nederlando kaj Norvegio aliĝis al la landoj, kiuj instruas ukrainajn soldatojn en Britio; ukraina "Forbes" informis ke rusiaj perdoj post la atako sur aneksitan Krimeon egalas al 650-850 mln da usonaj dolaroj — rusa komandanto de la Nigramara floto de Rusio demisiis; intervjuitaj de BBC laborantoj de okupata Zaporiĵa nuklea centralo diris, ke la fabriko estas uzata kiel armea bazo kaj ili mem traktataj kiel ostaĝoj; Rusio ne permesas liveri kuracilojn al akupataj teritorioj; prezidanto de Verĥovna Rada intervjuita de germana RND: rusia armeo ŝtelas ĉion, kion povas: homojn, tritikon kaj elektran energion
Esperantujo
- 1907: Universala Kongreso de Esperanto: en Kembriĝo komenciĝis la 3-a UK 1907, organizita de la Trio por la Tria
Naskiĝoj
- 1296: Johano de Luksemburgo, grafo de Luksemburgo, reĝo de Bohemio, titola reĝo de Pollando (m. 1346)
- 1503: Kristiano la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio establinta luteranismon (m. 1559)
- 1541: Ipacij Pacej, pola nobelo, ortodoksa episkopo, subskribinto de Lublina unio kaj kunkreinto de Bresta religia unio en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (m. 1613)
- 1566: Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, kunreĝino de Hispana Nederlando (m. 1633)
- 1626: Giovanni Legrenzi, itala komponisto de baroko (m. 1690)
- 1644: Heinrich Ignaz Franz von Biber, bohemia komponisto kaj fama violonisto de la baroka muziko (m. 1704)
- 1651: Margareta Teresa de Hispanio, infantino de Hispanio (m. 1673)
- 1720: Conrad Ekhof, germana aktoro, "patro de la germana aktora arto" (m. 1778)
- 1731: Sámuel Tordai, hungara reformita pastro, tradukisto (m. 1801)
- 1753: Thomas Bewick, angla ilustristo, lignogravuristo, ornitologo (m. 1828)
- 1762: Georgo la 4-a, reĝo de Britio fininta diskriminacion de katolikoj (m. 1830)
- 1762: Christoph Wilhelm Hufeland, germana kuracisto, membro de la Prusa Akademio de Sciencoj, kreinto de la termino makrobiotiko (m. 1836)
- 1774: Robert Southey, angla poeto de romantikismo (m. 1843)
- 1793: Károly Kiss, hungara oficiro, milithistoriisto, poeto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (m. 1866)
- 1831: Helena Blavatskij, rusa, usona okultista verkistino, spiritisma mediumo kaj kunfondintino de la Teozofia Societo, plurfoja vojaĝistino ĉirkaŭ la mondo (m. 1891)
- 1844: Muhammad Ahmad, araba memproklamita mahdo, gvidanto de derviŝa kontraŭbrita ribelo en Sudano (m. 1885)
- 1845: Karl Meyer, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (m. 1935)
- 1854: Ignát Herrmann, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1935)
- 1866: Jacinto Benavente, hispana Nobelpremiita verkisto (m. 1954)
- 1872: Josef Blau, bohemia regionhistoriisto (m. 1960)
- 1877: Albert Bartha, hungara generalo, politikisto, ministro (m. 1960)
- 1881: Cecil B. DeMille, usona produktoro enkondukinta specialajn efektojn, kunfondinto de Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj (m. 1959)
- 1885: Sándor Albrecht, hungara komponisto, dirigento, orgenisto (m. 1958)
- 1887: Erwin Schrödinger, aŭstra Nobelpremiita fizikisto, pioniro de kvantuma mekaniko (m. 1961)
- 1892: Efraim Skljanskij, soveta politikisto, proksima kunlaboranto de Lev Trockij (m. 1925)
- 1894: Dezső Miskolczy, hungara neŭrologo, psikiatro (m. 1978)
- 1894: Albert Leo Schlageter, germana soldato, batalanto en liberaj korpusoj (m. 1923)
- 1899: Zoltán Török, hungara sportisto (boatisto) (m. 1970)
- 1902: Antoni Kocjan, pola konstruisto de glisiloj, kunlaboranto de spionagentejo de Pola Enlanda Armeo, murdita en la lasta ekzekuto en Pawiak (m. 1944)
- 1904: Tamás Lossonczy, hungara pentristo, grafikisto kaj instruisto (m. 2009)
- 1911: Cantinflas, meksika aktoro, komediisto (m. 1993)
- 1921: Dezső Prágay, hungara/usona kemiisto, biokemiisto (m. 2011)
- 1924: Witold Mańczak, pola lingvisto, spertulo pri latinida lingvaro kaj hindeŭropa lingvaro, aŭtoro de 24 libroj (m. 2016)
- 1925: Thor Vilhjálmsson, islanda verkisto (m. 2011)
- 1928: Jiří Zahradník, ĉeĥa entomologo, fotisto kaj muzikisto (m. 2020)
- 1930: George Soros, usona financisto, filo de esperantisto Teodoro Ŝvarc, valuta spekulanto kaj miliardulo, partoprenanto de Bilderberg-konferencoj
- 1932: Sirikit, reĝino de Tajlando
- 1935: André Kolingba, prezidento de la Centr-Afrika Respubliko (m. 2010)
- 1936: Béla Papp, rumania hungara, hungara instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo, fakverkisto
- 1940: Ildikó Vizi, rumania hungara pedagogino pri speciala edukado
- 1949: Fernando Collor de Mello, prezidento de Brazilio
- 1953: Carlos Mesa, ĵurnalisto, televidisto kaj prezidento de Bolivio
- 1953: Franz Posch, aŭstra muzikisto, pedagogo kaj televida/radifonia moderigisto
- 1954: François Hollande, prezidento de Francio 2012-2017
- 1954: Pat Metheny, usona rokĵaza gitaristo
- 1955: Heintje, nederlanda aktoro kaj kantisto
- 1956: Mikalaj Statkeviĉ, belorusa politikisto, kungvidanto de Eŭropa Movado, malliberulo de konscienco
- 1963: Robert Makłowicz, pola ĵurnalisto, verkisto, vojaĝisto, kritikisto de kuirado
- 1968: Emil Brázay, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1888)
- 1969: Tanita Tikaram, angla kantistino kaj kantverkistino el la medio de fiĝa hinda lingvo
- 1973: Muktada al-Sadr, ŝijaisma iraka gvidanto, politikisto
- 1976: László Károly Vajna, rumania hungara pentristo
- 1980: Maggie Lawson, usona aktorino
- 1990: Mario Balotelli, itala futbalisto, ludanta en la klubo Inter Milano
- 1993: Ewa Farna, pola-ĉeĥa kantistino, kantaŭtoro, komponistino, televida prezentistino el Zaolzie
Mortoj
- -30: Kleopatra, la lasta faraono de Antikva Egiptio, amantino de Julio Cezaro kaj poste Marko Antonio, sinmortigintino (n. -69)
- 792: Jaenbert, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury, katolika sanktulo
- 1263: Mindaugas, grandduko de Litovio, verŝajne unusola reĝo (n. ĉirkaŭ 1203)
- 1295: Karolo Martelo de Anĵuo, itala reĝo kaj la titola de Hungario el dinastio Anĵuo-Sicilio (n. 1271)
- 1365: Ortolf von Weißeneck, salcburga princĉefepiskopo (n. ĉirkaŭ 1300)
- 1424: Jongle, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming translokiginta la ĉefurbon de Nankino al Pekino, konstruinto de Malpermesita Urbo (n. 1360)
- 1484: Siksto la 4-a, papo, franciskano, kritikata pro nepotismo (n. 1414)
- 1546: Francisko de Vitorio, hispana renesanca filozofo, teoriulo pri internacia juro kaj teorio de la justa milito, fondinto de Salamanka skolo, patro de hispana skolastikismo, dominikano (n. ĉirkaŭ 1492)
- 1612: Giovanni Gabrieli, itala komponisto kaj orgenisto, reprezentanto de Venecia Skolo
- 1633: Jacopo Peri, itala komponisto kaj kantisto apartenanta al Florenca Skolo, iniciatinto de opero (n. 1561)
- 1638: Johannes Althusius, germana kalvinisma teologo kaj filozofo, adepto de jurnaturalismo kaj socia kontrakto, federaciisto (n. 1557)
- 1674: Philippe de Champaigne, belga-franca pentristo de baroko, kunornamanta Luksemburgan Palacon (n. 1602)
- 1689: Inocento la 11-a, papo, klopodinta reamikigi Francion kaj la Sanktan Romian Imperion cele al la unuiĝo de Kristanujo kontraŭ protestantismo, beatigita (n. 1611)
- 1726: Antonio Palomino, hispana pentristo de baroka periodo, teoriulo de pentroarto (n. 1653)
- 1797: Gotthelf Greiner, germana vitrofaristo kaj porcelaninventisto (n. 1732)
- 1810: Étienne Louis Geoffroy, franca kuracisto, apotekisto kaj entomologo okupiĝanta pri skaraboj (n. 1725)
- 1827: William Blake, angla poeto, artisto, viziulo kaj mistikulo (n. 1757)
- 1848: George Stephenson, angla inventisto de vaporlokomotivo (n. 1781)
- 1854: János Antal, hungara reformita episkopo el Târgu Mureș (n. 1767)
- 1865: William Jackson Hooker, angla botanikisto (n. 1785)
- 1884: Giuseppe De Nittis, itala pentristo, kies verko unuigas stilojn de la Pentrosalono de Parizo kaj impresionismo (n. 1846)
- 1885: Georg Curtius, germana filologo (n. 1820)
- 1900: Wilhelm Steinitz, aŭstro-usona ŝakludisto, la unua oficiala ŝakmondĉampiono (n. 1836)
- 1913: Carlo Bourlet, franca matematikisto, profesoro, pioniro de Esperanto, fondinto de pluregaj Esperanto-grupoj, kunredaktoro de "Paris-Esperanto", fondinto de "La Revuo", kunorganizanto de UK 1907, UK 1908, UK 1909, konata de la Monumento de Carlo Bourlet (n. 1866)
- 1913: Rudolph Witzgall, germana teksisto kaj gimnastikadasocia funkciulo (n. 1853)
- 1918: Anna Held, usona kantistino, dancistino kaj aktorino (n. 1872)
- 1921: Heinrich Georges, germana bibliotekisto kaj klasika filologo (n. 1852)
- 1922: Arthur Griffith, irlanda ĵurnalisto kaj politikisto, kunfondinto kaj gvidanto de la partio Sinn Féin kaj de la gazeto "The United Irishman" kaj ties eldonisto (n. 1872)
- 1924: Sándor Bródy, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1863)
- 1928: Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto el Brno, kolektinta folklorajn kantojn de Moravio (n. 1854)
- 1935: Gareth Jones, kimra ĵurnalisto, kiu la unua informis pri holodomoro, murdita (n. 1905)
- 1955: Thomas Mann, germana Nobelpremiita verkisto (n. 1875)
- 1962: Max Fabiani, aŭstra-slovena arĥitekto (n. 1865)
- 1964: Ian Fleming, brita verkisto, kreinto de fikciulo James Bond (n. 1908)
- 1965: Nice Contieri, itala slavistino, polistino kaj tradukistino, esplorinta influon de Francesco Petrarca al la pola literaturo (n. 1912)
- 1975: Hans-Martin Perthel, germana pentristo kaj scenaranĝisto
- 1979: Ernst Boris Chain, brita Nobelpremiita biokemiisto, kunekstraktinto de penicilino (n. 1906)
- 1979: Gilbert Cesbron, franca verkisto, membro de la movado Revivigo katolika (n. 1913)
- 1982: Sándor Bölöni, rumania hungara ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1939)
- 1982: Henry Fonda, usona aktoro (n. 1905)
- 1985: Kyu Sakamoto, japana kantisto kaj aktoro, konata de la kanto Sukiyaki (n. 1941)
- 1985: Jakob Adlhart, aŭstra skulptisto (n. 1898)
- 1988: Imre Újvári, rumania hungara kuracisto, profesoro (n. 1908)
- 1988: Jean-Michel Basquiat, usona nuntempa artisto (n. 1960)
- 1989: William Shockley, usona Nobelpremiita fizikisto, kuninventinto de transistoro (n. 1910)
- 1991: Hans Weigel, aŭstra kritikisto kaj juristo (n. 1908)
- 1992: John Cage, usona komponisto kaj verkisto esploranta elektronikan muzikon (n. 1912)
- 1996: Viktor Ambarcumjan, armena astronomo, kunfondinto de astrofiziko, iniciatinto de la konstruo de steloobservatorio (n. 1908)
- 2007: Franz Antel, aŭstra reĝisoro kaj scenaristo (n. 1913)
- 2009: Les Paul, usona gitaristo kaj inventisto (n. 2015)
- 2014: Lauren Bacall, usona aktorino (n. 1924)
- 2014: Erzsébet Halasi, rumania hungara aktorino (n. 1940)
- 2016: Dénes Sándor, hungara instruisto, esperantisto kaj vikipediisto (n. 1936)
- 2018: Samir Amin, egipta-franca marksisma ekonomikisto, sociologo, politologo, enkondukinta la terminon eŭropcentrismo, pioniro de la teorio de dependeco (n. 1931)
- 2022: Anne Heche, usona aktorino (n. 1969)
- 2022: Wolfgang Petersen, germana fimreĝisoro (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Johana Franciska Frémiot de Chantal, franca monaĥino
- Inocento la 11-a, papo, beatulo
- Jaenbert, anglosaksa ĉefepiskopo
- Karl Leisner, germana pastro, beatulo
- Internacia Tago de Junularo, fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1999
- Monda Tago de Elefanto - ekde 2012
Tagoj de semajno
La 12-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.