Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de decembro estas la 346-a tago de la jaro (la 347-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 19 tagoj restas.
Je la 12-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 627: En batalo de Ninivo armeo de bizanca imperiestro Heraklio venkis persajn trupojn de imperiestro Ĥosro la 2-a, proksime al la nuntempa Mosulo (Irako)
- 884: Karlo la 3-a la Dika ekregis en Okcidentfranka imperio
- 1098: Unua krucmilito: krucistoj sub gvido de Rajmondo de Tuluzo konkeris sirian urbon Maarat masakrante ĉirkaŭ 20 mil loĝantojn
- 1254: Aleksandro la 4-a iĝis papo
- 1501: Aleksandro Jogajlido kroniĝis en vavela katedralo kiel reĝo de Pollando
- 1531: Nia Damo de Gvadalupo lastfoje revelaciis al azteko Agla Voĉo en la nuna Meksikurbo postlasante miraklan bildon - la plej malnova Maria apero agnoskita de Katolika Eklezio
- 1787: Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono
- 1796: Sur teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, aneksitaj de la Rusia Imperio, estis kreita belorusa gubernio
- 1804: Hispanio deklaris milton al Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: francoj konkeris Ĝironon
- 1816: Reĝlando de la du Sicilioj fondiĝis
- 1848: Hungario: en kripto de la Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár oni malkovris tombon de la hungara reĝo Béla la 3-a kaj lia edzino
- 1848: Francio: Palaco Elizeo estis indikita kiel oficiala loĝdomo de Prezidanto de la Respubliko
- 1863: Profeto Bahá'u'lláh, fondinto de la Bahaa Kredo, ekzile alvenas al Andrianopolo, kie li anoncos sian mision al la regantoj religiaj kaj politikaj de la mondo ekde 1866
- 1889: Flago de Svislando oficialiĝis
- 1897: En Brazilo inaŭguriĝis urbo Minas, kiu ekde 1903 renomiĝas kiel Bel-Horizonto
- 1901: Guglielmo Marconi sendis unuan signalon tra Atlantiko pere de sendrata telegrafio
- 1906: Lublin-Muzeo malfermiĝis, kies ĉefsidejo pliposte fariĝis Kastelo de Lublin
- 1911: Ĉefurbo de Brita Hindio translokiĝis de Kalkato al Delhio
- 1913: La Gioconda, ŝtelita en Luvro, post du jaroj estis retrovita en Florenco
- Unua Mondmilito
- 1914: Per strategia venko de aŭstro-hungara armeo super la rusa finiĝis dekkelktaga batalo apud Limanowa — Aŭstrio-Hungario perdis 12 mil de mortigitoj kaj vunditoj, la Rusia Imperio — 30 mil kune kun malliberigitoj
- 1916: La germana flanko elpaŝis kun pacaj proponoj
- 1917: Francio: 540 soldatoj pereis en katastrofo de armea trajno en tunelo Fréjus
- 1918: Carl Gustaf Emil Mannerheim, kiel regento de Reĝlando Finnlando, iĝis unua prezidento
- 1920: Dum irlanda milito pri sendependeco brita armeo bruligis la urbon Cork
- 1920: Unua kunsido de la pola-germana Komunista Partio de Supra Silezio
- 1925: Reza Ŝaho Pahlavi iĝis ŝaho de Persio (pli poste Irano), elektita de Islama Konsulta Asembleo
- 1933: Malcolm Irvine duminute filmis monstron de Loch Ness
- 1935: Germanio: Heinrich Himmler fondis asocion Lebensborn, cele de "renovigo de la germana sango" kaj "bredado de la nordia raso de homoj"
- 1936: Ŝjiano: Ĉiang Kai-ŝek estis arestita de siaj propraj generaloj
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj deportis de Poznań al Ĝenerala Gubernio ĉirkaŭ 1500 judojn; regopovoj de ĜG difinis aĝon de judoj devigaj al trudlaboro de la 14-a ĝis la 60-a vivjaro; Militkrimo: germana polico pafmortigis en Lodzo 13 personojn; sur polaj teritorioj aneksitaj post la soveta invado en Pollandon oni forigis zloton favore al sovetia rublo; Vilno: "Kurier Wileński" citis atakon de la revuo de litovaj naciistoj "Vairas" al estinta rektoro de Vilna Universitato; funkciigo de du Ligitec-Bazoj kun Pollando en Budapeŝto kaj Bukareŝto; Vintra milito: venko de finna armeo kontraŭ la Ruĝa Armeo en batalo de Tolvajärvi (norde de lago Ladoga); Norda Maro: 5 germanaj destrojeroj komencis dutagan minadon de antaŭenirejo al la haveno Newcastle
- 1940: Militkrimo: germanoj pafmortigis en vilaĝo Rzechta 10 polojn, kiujn ili akuzis pri sabotado; en Beogrado oni subskribis pakton pri amikeco inter Jugoslavio kaj Hungario; nokte Luftwaffe atakis Sheffield; germana 9-a Aviada Korpuso komencis minadon de la elfluejo de Tamizo
- 1941: Militkrimo: germana polico pafekzekutis en stacidomo en Lublin 17 personojn sub preteksto de neleĝa komercado; Ruĝa Armeo liberigis Solneĉnogorsk kaj Novomoskovsk; Germanio deklaris militon al Usono, Britio al Bulgario, Hungario kaj Rumanio al Usono, Barato al Japanio
- 1942: Militkrimo: germanaj ĝendarmoj pafmortigis 6 polojn apud Rymanów pro kontaktoj kun la rezista movado; grupo de 30 sovetaj partizanoj prirabis 3 polajn vilaĝojn; ĉefo de la pola ekzila registaro generalo Władysław Sikorski sendis leteron al usona ministro pri eksteraj rilatoj pri reprezalioj de judoj en okupata Pollando kaj agnoskis ĵuron por soldatoj de Pola Enlanda Armeo; regopovoj de Vatikano komisiis al papa legato en Hispanio interparoli kun generalo Francisco Franco pri liberigo de poloj tenataj en koncentrejo en Miranda de Ebro; Orienta Fronto: dum la batalo ĉe Stalingrado komenciĝis sensukcesa germana operaco "Neĝa Tempesto", Wehrmacht sub la komando de Erich von Manstein celis rompi ĉirkaŭigon de la 6-a Armeo de generalo Friedrich Paulus
- 1943: Militkrimo: germana polico pafmortigis 32 personojn en distrikto Bialski, distrikto Lubaczowski kaj en Stalowa Wola; en Moskvo estis subskribita interkonsento pri amikeco, reciproka helpo kaj postmilita kunlaboro inter la Ĉeĥoslovaka ekzila registaro kaj Sovetunio
- 1944: Militkrimo: Gestapo vivbruligis en Poronin 9 personojn pro helpo al partizanoj; taĉmento de Popola Armeo atakis germanan punlaborejon en distrikto Skierniewicki kaj liberigis enprizonigitojn; usona 8-a Aviada Armeo atakis Leuna kaj Darmstadt
- 1945: Dum Unua Kunsido de komunista, kunlaborisma kun sovetaj okupantoj Pola Laborista Partio, Władysław Gomułka iĝis ties ĝenerala sekretario
- 1947: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: juda terorista organizaĵo Irgun, komandata de Vladimir Ĵabotinskij, organizis bombajn atencojn kontraŭ aŭtomobiloj en Hajfo kaj Ramlo - 27 personoj pereis kaj 30 vundiĝis
- 1952: En Varsovio okazis organizita de la Ministerio pri Publika Sekureco kunveno de 1500 t.n. pastroj-patriotoj
- 1952: Monda Kongreso de Popoloj por Paco en Vieno komencita
- 1955: Brita inventisto Christopher Cockerell patentigis aeroglitan boaton
- 1956: Rezolucio de UN pri la tuja retiro de sovetiaj trupoj el Hungario - post sanga subpremo de la Hungara revolucio de 1956
- 1956: Japanio iĝis membro de UN
- 1958: Gvineo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1963: Kenjo fariĝis sendependa de Britio
- 1970: Pola ribelo de Decembro: ŝtatestro Władysław Gomułka dum radia-televida parolado anoncis prezaltigon de manĝartikloj, kio kaŭzis protestojn kaj tragikajn eventojn — milico kaj armeo mortigis ne malpli ol 44 personojn kaj pli ol 1000 estis vunditaj
- 1974: Letero de 15 polaj intelektuloj kaj artistoj (interalie de Zbigniew Herbert) al regopovoj de Pola Popola Respubliko kun postuloj ebligi al poloj loĝantaj en Sovetunio kontakton kun la pola kulturo kaj la propran eduksistemon
- 1974: Premiero de la usona filmo La baptopatro
- 1979: Rodezio sendependiĝis ŝanĝante nomon al Zimbabvo
- 1979: Sud-Koreio: militisto Ĝeon Du-hŭan faris puĉon kaj ekregis
- 1979: Afgana milito: Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis enkonduki sovetiajn trupojn en Afganion
- 1981: Milita stato en Pollando: Ŝtata Konsilantaro de Pola Popola Respubliko voĉdonis enkondukon de milita krizostato; Wojciech Jaruzelski decidis komenci ĝin noktomeze; en la tuta lando komenciĝis armeaj moviĝoj kaj malfruvesepre oni malŝaltis telefonojn kaj komencis aresti aktivulojn de Solidareco - nokte oni arestis 3000 personojn, ne malofte rompante pordojn, laŭ pretigitaj en marto listoj por internigo
- 1986: 70 personoj pereis en katastrofo de sovetia aviadilo Tu-134A en Orienta Berlino
- 1989: Ĉeĥoslovaka revolucio: prezidantaro de Slovaka Nacia Konsilio nomumis novan registaron de Slovaka Socialisma Respubliko, estritan de Milan Čič
- 1991: La 36-a Nacia Asembleo de Bulgario enkondukis leĝon pri konfisko de la havaĵo de Bulgara Komunista Partio kaj de aliaj totalismaj organizaĵoj
- 1991: Litovio kiel unua el la eksaj sovetaj respublikoj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ukrainio
- 1991: Verĥovna Rada de Ukrainio adoptis leĝon abolantan kriman respondecon por propra-vola samseksemo
- 1991: Ĉefurbo de Niĝerio translokiĝis de Lagoso al Abuĝo
- 1993: Péter Boross iĝis ĉefministro de Hungario
- 1993: Respubliko Altajo estis kreita en Rusia Federacio
- 1997: Vikivortaro aperis - projekto de la Fondaĵo Vikimedio
- 1997: La piano de fama komponisto kaj dirigento Leonard Bernstein estis vendita ĉe aŭkcio en Sotheby's kontraŭ 387 500 usonaj dolaroj
- 1997: La proceso de internacia teroristo Carlos komenciĝis en Parizo
- 1999: Apud Finistère petrolŝipo Erika detruiĝis - dekmil tunoj da hidrokarbidoj poluis per naftoverŝo la marbordojn de Vendée kaj Bretonio
- 2000: Alĝero: subskribo de pactraktato finanta militon inter Etiopio kaj Eritreo
- 2000: Supera Kortumo de Usono verdiktis en la kazo de George W. Bush kontraŭ Al Gore, efike decidante la prezidentan elekton de 2000
- 2002: Vikio: Vikivortaro estis fondita
- 2003: Paul Martin iĝis ĉefministro de Kanado
- 2004: Traian Basescu gajnis la duan balotadon por prezidento de Rumanio
- 2004: Premiero de ludkonzolo PlayStation Portable en sia unua versio
- 2008: Svislando aliĝis al traktato de Schengen
- 2008: Unua versio de mallibera programaro Google Chrome aperis
- 2013: Siria enlanda milito: radikalaj islamanoj masakris 32 civilulojn en la urbo Adra, en la provinco Damasko
- 2015: Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj: preskaŭ 200 landoj promesis malpliigi emision de forcejaj gasoj (oni antaŭvidas limigon de homfarita mondvarmiĝo ĝis multe malpli ol 2 °C kompare kun antaŭindustria periodo)
- 2015: Ĉeĥio: rekta trajnlinio ekveturis inter České Budějovice kaj Vieno, kun plilongigo al Plzeň - tio reestigis la ligon rompitan fare de la Dua Mondmilito kaj la Fera Kurteno
- 2016: Paolo Gentiloni iĝis ĉefministro de Italio
- 2019: Reganta Konservisma Partio gajnis antaŭtempan voĉdonadon en Britio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pasinttage Ĥersona provinco estis pripafita 57 fojojn, kaj laŭ Ukraina Stabo ĉe orienta fronto estis 11 rusaj atakoj ; rusa rapisto estis kondamnita al monpuno pro "malestimigo de la armeo" — juĝejo en Sankt-Peterburgo ekpostulis de Miron Fedorov 45 mil rublojn (ĉ. 715 dolarojn); 4,88 mln de ukrainoj havas statuson de internaj rifuĝintoj (inter ili estas 3,5 mln, kiuj fuĝis post la invado); laŭ Krimetatara Centro de Naturfontoj sur aneksita de Rusio Krimeo oni registris 7 911 malrespektoj de homrajtoj, el kio 5 613 koncernis krime-tatarojn; dum malminado en Kramatorsk-regiono 3 sapeistoj pereis kaj 2 estis vunditaj; en rusa Tatarstano eksplodis incendio en magazeno de sinteza kaŭĉuko; Rusia armeo mobilizis en Donbaso unuajn 23 virinojn por kompletigi perdojn kaj sendis al instruado
- Slovakio: en Košice komencis agadon bazo de reparado de armeaj armiloj por la Armitaj Fortoj de Ukrainio, kaj pretas transdoni ĉasaviadilojn MiG-29; ukraina ambasadejo en Grekio ricevis "sangan sendaĵon"; Nov-Zelando atribuis sankciojn al 23 rusajn propagandistojn; usona fondaĵo Help Heroes Of Ukraine transdonis al ukraina armeo 23 veturilojn kadre de iniciato "1000 veturilojn de libereco"; en Pollando aktivas 21 mil ukrainaj entreprenoj el sume 93 mil firmaoj kun eksterlanda kapitalo
Esperantujo
- 2020: Bjalistoka Esperanto-Societo organizas virtuale 21-ajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn, rete alireblajn
Naskiĝoj
- 1415: Alberto la 6-a, unua arkiduko de Aŭstrio (m. 1493)
- 1591: Johann Christoph von Liechtenstein-Kastelkorn, germana teologo
- 1599: Johannes Hornschuch, germana pedagogo kaj filologo
- 1618: Wolfgang Adam Lauterbach, germana juristo (m. 1678)
- 1724: Karolo Teodoro, princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario (m. 1799)
- 1731: Erasmus Darwin, angla naturfilozofo, kuracisto, inventisto, poeto (m. 1802)
- 1766: Nikolaj Karamzin, rusa verkisto kaj historiisto, la unua oficiala historiografiisto de Rusio (m. 1826)
- 1777: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio, grandprinco de Finnlando, reĝo de Kongresa Pollando (m. 1825)
- 1791: Maria Luiza, imperiestrino de Francio, dukino de Parmo kaj Piaĉenco (m. 1847)
- 1798: August Grotefend, germana filologo kaj pedagogo (m. 1836)
- 1799: Karl Brjulov, rusa pentristo kaj arkitekto (m. 1852)
- 1801: Johano, reĝo de Saksio, tradukisto de La dia komedio de Dante (m. 1873)
- 1801: Daniel Roth, transilvania verkisto, kuracisto kaj animzorganto (m. 1889)
- 1811: József Gaál, hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy kaj de Hungara Scienca Akademio (m. 1866)
- 1817: Georg Daniel Teutsch, transilvania sakso, politikisto kaj episkopo (m. 1893)
- 1821: Gustave Flaubert, franca verkisto (m. 1880)
- 1846: Wilhelm Zopf, germana botanikisto, profesoro (m. 1909)
- 1850: Henri Sentis, franca instruisto, Esperanto-vortaristo (m. 1933)
- 1852: József Tódor, hungara teologo, kanoniko (m. 1909)
- 1860: Jan Kasprowicz, pola poeto, dramisto, poligloto, tradukisto, literatura kritikisto, kunreprezentanto de la pola modernisma Juna Pollando (m. 1926)
- 1863: Edvard Munch, norvega pentristo kaj grafikisto (m. 1944)
- 1866: Alfred Werner, germana Nobelpremiita kemiisto esplorinta neorganikan kemion (m. 1919)
- 1875: Bertalan Fövenyessy, hungara komponisto, kantoro kaj muzikverkisto (m. 1967)
- 1881: Georgi Atanasov, bulgara pianisto, komponisto kaj muzikinstruisto, fondinto de Esperanto-klubo en Plovdiv, kunredaktoro de "Rondiranto" kaj "Danubo", aktivulo de Bulgara Esperanto-Societo, aŭtoro de muzikaĵoj kun esperantaj titoloj, tradukisto de la broŝuroj de Théophile Cart, Louis de Beaufront kaj de la verkoj de Ivan Vazov (m. 1960)
- 1882: Jiří Mahen, ĉeĥa poeto kaj dramverkisto sinmortiginta, fondinto de Mahen-biblioteko en Brno (m. 1939)
- 1885: Zsigmond Mezey, rumania hungara komponisto, estetikisto (m. 1944)
- 1890: Kazimierz Ajdukiewicz, pola filozofo, fizikisto kaj logikisto, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo, rektoro (m. 1963)
- 1892: Adorján Bónyi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1967)
- 1896: Jenő Ádám, hungara komponisto, dirigento (m. 1982)
- 1905: Vasilij Grossman, soveta verkisto kaj ĵurnalisto, milita raportisto (m. 1964)
- 1907: János Mata, hungara poeto, grafikisto (m. 1944)
- 1909: Hans Keilson, germana-nederlanda verkisto, kuracisto kaj psikiatro (m. 2011)
- 1910: Béla Olajos, hungara pentristo (m. 1991)
- 1912: Ágnes Zsolt, hungara ĵurnalistino kaj verkistino (m. 1951)
- 1914: Lili Marton, hungara ĵurnalistino, verkistino, tradukistino (m. 2000)
- 1915: Frank Sinatra, usona kantisto kaj aktoro (m. 1998)
- 1919: Fritz Muliar, aŭstra aktoro, kabaretisto, komikisto, recitanto kaj verkisto (m. 2009)
- 1925: Ahmad Ŝamlu, irana poeto voj-malfermanta de nov-stila persa poemo (m. 2000)
- 1928: Leonid Bikov, soveta aktoro (m. 1979)
- 1929: Toshiko Akiyoshi, japana ĵazpianistino, komponistino, aranĝistino kaj ĵazbandegulino
- 1933: Manu Dibango, kameruna muzikisto (m. 2020)
- 1934: Miguel de la Madrid Hurtado, prezidento de Meksiko (m. 2012)
- 1936: Jolán Balázs, rumania hungara atletistino en Rumanio (m. 2016).
- 1936: Dénes Sándor, hungara instruisto el Transilvanio, esperantisto kaj vikipediisto (m. 2016)
- 1936: Dénes Balázsi, hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1938: Connie Francis, usona popkantistino
- 1943: Grover Washington la pli juna, usona saksofonisto, fletisto kaj kunfondinto de glata ĵazo (m. 1999)
- 1947: Kailash Purryag, prezidento de Maŭricio
- 1949: Marc Ravalomanana, prezidento de Madagaskaro
- 1959: Göran Greider, sveda verkisto, poeto, ĵurnalisto
- 1960: Volker Beck, germana politikisto, spertulo pri reparacioj kaj terorismo
- 1960: Valter Giuliani, itala astronomo
- 1970: Jennifer Connelly, usona aktorino
- 1975: Mayim Bialik, usona neŭrosciencistino kaj verkistino, aktorino
- 1979: Sándor Haáz, rumania hungara fotisto
Mortoj
- 884: Karlomano la 2-a, reĝo de Okcidenta Frankio kaj Akvitanio (n. 866)
- 1204: Maimonido, juda kuracisto kaj filozofo, reprezentanto de aristotelismo, komentisto de Talmudo (n. 1138)
- 1212: Ĝofredo (ĉefepiskopo de Jorko), nelegitima filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1152)
- 1475: Johanino de Portugalio, portugala princino (n. 1439)
- 1476: Frederiko la 1-a, princo-elektisto de Palatinato (n. 1425)
- 1552: Paolo Giovio, itala episkopo, historiisto kaj kuracisto (n. 1483)
- 1574: Selimo la 2-a, sultano de la Otomana Imperio (n. 1524)
- 1586: Stefan Batory, princo de Transilvanio, reĝo de Pollando, grandprinco de Litovio, militisto plurfoje venkanta Moskvan armeon (n. 1533)
- 1702: Olof Rudbeck, sveda klerulo, esploristo de antikveco kaj limfo, kreinta fundamentojn por Linea Ĝardeno (n. 1630)
- 1721: Alexander Selkirk, skota velisto, inspirfonto de la libro Robinson Crusoe (n. 1676)
- 1766: Johann Christoph Gottsched, germana verkisto, dramisto kaj literaturteoriisto (n. 1700)
- 1792: Denis Fonvizin, rusa verkisto, satiristo kaj tradukisto (n. 1745)
- 1843: Vilhelmo la 1-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgio (n. 1772)
- 1846: Charles-Alexandre Lesueur, franca maristo, naturalisto, artisto kaj esploristo (n. 1778)
- 1866: Andreas Heinrich August Hatham, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (n. 1798)
- 1877: José de Alencar, brazila verkisto, ĵurnalisto, politikisto, prelegisto kaj teatrologo, membro de Brazila Beletristika Akademio (n. 1829)
- 1880: Michel Chasles, franca fizikisto kaj matematikisto (n. 1793)
- 1884: Carl von Oldershausen, germana politikisto (n. 1816)
- 1884: Heinrich Hardtmuth, germana fotisto kaj elektroteknikisto (n. 1847)
- 1889: Robert Browning, angla poeto (n. 1812)
- 1894: Jean-François Gigoux, franca pentristo, desegnisto kaj ilustristo (n. 1806)
- 1900: Oleksandr Koniskij, ukraina verkisto, publicisto, socia aganto, kunfondinto de Ŝevĉenka Societo en Lvovo (n. 1836)
- 1902: Pavlo Hrabovskij, ukraina lirika poeto, verkisto kaj tradukisto (n. 1864)
- 1913: Meneliko la 2-a, imperiestro de Etiopio, fondinto de la urbo Adis-Abebo, nuliginto de la sklav-komerco, laŭlegende devenanta de Salomono kaj Reĝino de Ŝeba (n. 1844)
- 1916: Leo Anton Karl de Ball, germana astronomo, esploristo de la ĉiela mekaniko (n. 1853)
- 1921: Henrietta Swan Leavitt, usona astronomino, esploristino de cefeidoj (n. 1868)
- 1923: Raymond Radiguet, franca verkisto, dramisto kaj ĵurnalisto (n. 1903)
- 1924: Alexander Parvus, revoluciulo, aktivulo de la rusa kaj germana socialisma movado (n. 1867)
- 1925: Bedřich Hrozný, ĉeĥa orientalisto kaj lingvisto, okupiĝanta pri kojnoskribo, konanto de la asiria, aramea, etiopa, sanskrito kaj sumera, deĉifrinto de la hitita skribo (n. 1879)
- 1933: Józef Siemiradzki, pola geologo kaj vojaĝisto, profesoro pri paleontologio de Universitato de Lvovo (n. 1858)
- 1939: Douglas Fairbanks, usona aktoro, stelulo de muta kinarto, unua prezidanto de Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj (n. 1883)
- 1950: Hans-Joachim Näther, germana disidento, ekzekutita en GDR (n. 1929)
- 1958: Milutin Milanković, aŭstra matematikisto (n. 1879)
- 1958: Richard Wilhelm Polifka, aŭstra eldonisto, literaturhistoriisto kaj verkisto (n. 1883)
- 1963: Theodor Heuss, unua prezidento de Federacia Respubliko Germanio (n. 1884)
- 1964: Endre Vuchetich, rumania hungara gazeteldonisto, redaktoro (n. 1888)
- 1972: Béla Kondor, hungara pentristo, grafikisto, poeto (n. 1931)
- 1976: Amál Dóczy Berde, hungara pentristino kaj verkistino (n. 1986)
- 1983: Ivo Rotkvić, kroata juristo, Esperanto-verkisto, kunlaboranto de Duŝan Maruzzi, vortaristo, oratoro, aktivulo de Sudslava Esperanto-Ligo, tradukisto (n. 1901)
- 1990: Andrea Schorta, svisa verkisto en la romanĉa lingvo (n. 1905)
- 1993: József Antall, hungara historiisto, opoziciisto kaj ĉefministro (n. 1932)
- 2003: Hejdar Alijev, gvidanto de Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko, prezidento de Azerbajĝano (n. 1923)
- 2007: György Antal, hungara muzikpedagogo, profesoro (n. 1917)
- 2007: Ike Turner, usona plurstila muzikisto (n. 1931)
- 2008: Daniel Carleton Gajdusek, usona Nobelpremiita biofizikisto kaj pediatro (n. 1923)
- 2013: Jang Sung-taek, nordkorea politikisto, edzo de la fratino de Kim Ĝong-il, ekzekutita (n. 1946)
- 2018: Ferenc Kósa, hungara reĝisoro, scenaristo kaj politikisto (n. 1937)
- 2020: John le Carré, brita verkisto (n. 1931)
- 2022: Mirosław Hermaszewski, pola generalo, piloto kaj kosmonaŭto (n. 1941)
- 2022: Zbigniew Wawer, pola historiisto pri Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj militistiko, kunlaboranto de Telewizja Polska, direktoro de la Muzeo de Pola Armeo kaj Łazienki Królewskie, konsilisto ĉe la Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk (n. 1956)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Nia Damo de Gvadalupo, lasta Maria Apero al azteko
- Kenjo, nacia tago de la sendependiĝo (1963)
- Turkmenistano, Tago de Neŭtraleco
- Monda Tago de Belega eŭforbio - Stelo de Bet-Leĥem
Tagoj de semajno
La 12-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.