Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de marto estas la 70-a tago de la jaro (la 71-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 295 tagoj restas.
Je la 11-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 222: En Romo pretora gvardio murdis imperiestron Elagabalo, lian patrinon kaj amaton; Aleksandro Severo iĝis romia imperiestro
- 843: Konstantinopolo: dum solenaĵoj en Hagia Sofia oni senvalidigis ikonoklasmon en ortodoksismo
- 1387: Italio: batalo de Castagnaro inter la urboj Padovo kaj Verono – venko de kondotiero John Hawkwood
- 1513: Leono la 10-a iĝis papo
- 1566: Voĉdono de la dua statuto de Litovio – aro da feŭda leĝaro, monumento de la belorusa literaturo kaj jura penso
- 1609: La dua pola-rusa milito eksplodis
- 1649: Franca politika movado Frondo subskribis en Rueil-Malmaison packontrakton kun la registaro
- 1656: Sveda diluvo en Pollando: sveda armeo konkeris Jarosław
- 1660: En Kasteldistrikto (distrikto Nowy Sącz) de Jan Wielopolski komenciĝis publika teologia disputo inter reprezentantoj de polaj fratoj kaj katolikaj klerikoj
- 1669: Etna sur Sicilio komencis erupcii, poste produktante la plej grandan fluon de lafo en historio de la vulkano, kun damaĝo de Katanio kaj aliaj urboj
- 1702: Britio: taga novaĵgazeto "Daily Courant" aperis kiel la unua
- 1774: En Londono okazis unua aŭkcio de la entrepreno Sotheby's
- 1794: Palaiseau: Franca Politeknika Lernejo fondiĝis apud Parizo
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: rusa armeo eniris Berlinon
- 1818: Angla verkistino Mary Shelley publikigis Frankenŝtejnon - rigardata kiel la unua verko de sciencofikcio
- 1824: En Milita Ministrejo de Usono fondiĝis Oficejo por Aferoj de Indianoj celanta superrigardi politikajn kaj komercajn kontaktojn kun diversaj sendependaj triboj
- 1829: Mateo-Pasiono: plenumo fare de Felix Mendelssohn Bartholdy de la Matthäuspassion markis komencon de remalkovro de la muziko de Johann Sebastian Bach
- 1849: Hungara revolucio: armeo de Transilvanio sub gvido de pola generalo Józef Bem konkeris Sibiu, defenditan de aŭstriaj kaj rusaj armeoj
- 1851: Venecio: premiero de la opero Rigoletto de Giuseppe Verdi en Teatro La Fenice
- 1861: Konstitucio de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko ratifiĝis
- 1863: En tendaro apud Goszcza (Distrikto Krakowski) oni anoncis diktaturon de Marian Langiewicz; la saman tagon li publike ĵuris kaj subskribis dekreton pri civila registaro dum la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1864: Anglio: pli ol 250 personoj pereis post rompo de akvobaraĵo apud Sheffield
- 1879: Pacifiko: Japanio aneksis Rjukju-reĝlandon
- 1888: Nord-orienta Usono estis atakita de unu el la plej grandaj neĝoŝtormoj, kiu kaŭzis morton de pli ol 400 personoj
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Carlova kaj Bononia
- 1912: Elektrocentralo ekfunkciis en pola urbo Nowy Sącz
- 1913: Subskribo de germana-brita interkonsento fiksanta landlimon inter iliaj kolonioj Kameruno kaj Niĝerio
- 1917: Venustiano Carranza iĝis prezidento de Meksiko
- 1917:
- Unua mondmilito: Unuiĝinta Reĝlando kaj Brita Hindio konkeris Bagdadon;
- en Petrogrado ĝis 150 homoj estis mortigitaj en konfrontiĝoj;
- rusiaj trupoj komencis transiri al la flanko de la revolucio
- 1918: Laŭ Traktato de Brest-Litovsk la 1-a Pola Korpuso en Rusio finis bataladon pri Babrujsk; britoj surbordiĝis en Murmansko
- 1919: Pola-ukraina milito: al Lvovo alvenis unuaj trupoj de polaj armitaj fortoj kun generaloj kiel helpo al sindefendanta civila loĝantaro
- 1931: Ateismo: en Sovetunio oni malpermesis vendi kaj enporti Biblion
- 1927: Dua Pola Respubliko: radikale maldekstra komunista Sendependa Kamparana Partio estis eksterleĝigita
- 1928: Urba Bestoĝardeno estis malfermita en varsovia kvartalo Praga-Północ
- 1930: En pola marhaveno Gdynia estis malfermita pasaĝera linio al Novjorko
- 1932: En Pollando oni enkondukis reformon de lernejoj kun deviga bazlernejo
- 1935: Banko de Kanado ekfunkciis
- 1935: En Britio aperis Filino de Kleriko, la romano de George Orwell
- 1938: Aneksiĝo: kanceliero de Aŭstrio Kurt Schuschnigg estis devigita de Hitler cedi la postenon al kunlaboristo Arthur Seyß-Inquart
- 1938: Ĉe la pol-litova landlimo estis pafmortigita soldato de Landlim-Protekta Korpuso, kio donis al la pola flanko pretekston sendi la 17-an de marto ultimaton al Litovio por establi diplomatiajn rilatojn, interrompitajn post la okupado de Vilna regiono
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: regopovoj de Vatikano dum interparolo kun reprezentantoj de Tria Regno sugestis sendi al okupata Varsovio la diplomaton de Apostola Seĝo, sed germana ministro pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop ne konsentis, proponante kreon de "sendependa" Pollando lime de la nuna Ĝenerala Gubernio kun 12 milionoj de poloj kaj la armisticon flanke de la Tria Regno sub kondiĉo ne disaŭdigi per radio pri reprezalioj en Pollando — Pio la 12-a rimarkis, ke Pollando estis 35 miliona lando, kaj ricevis pluan respondon ke poloj ne meritas posedi grandan ŝtaton, ĉar ili ne sukcesis sin defendi. La papo demandis ĉu 35 miliona nacio povas kontraŭstari al la germana 80 miliona kaj 180 miliona Rusio?
- 1941: Pola Rezistomovado: venĝe pro mortigo de germana kunlaboristo Igo Sym fare de soldatoj de la Landa Armeo, germana polico pafmortigis en Palmiry 21 malliberulojn de Pawiak, interalie historiiston Kazimierz Zakrzewski, profesoron de Varsovia Universitato, kaj biologon Stefan Kopeć, membron de Pola Akademio de Sciencoj; en Poznań germanoj gilotinis 7 polojn; en Britio Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento Władysław Sikorski vizitis kvar militoŝipojn de Pola Milita Mararmeo distingante 4 maristojn per Ordenoj Virtuti Militari kaj 191 per Batal-Krucoj (26 la duan fojon); Usono decidis enkonduki la leĝon Lend-Lease por batalantaj ŝtatoj; Tokio: franca-siama pakto pri nova landlimo inter Franca Hindoĉinio kaj Siamo; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Kilon kaj Bremerhaven
- 1942: Hans Frank, guberniestro de ĜG deklaris, ke estonte ĝi estos setliga teritorio de Germanio, de kiu poloj malaperos; Germana polico pafmortigis en Ranachów (distrikto Lipski) 5 personojn kaj ukraina polico pafmortigis en Poryck (nun en Volina provinco) 12 polojn; estro de Provinco Vartlando malpermesis celebri diservojn en hejmoj sen konsento de Gestapo; Bomba Korpuso de RAF la duan tagon atakis Essen
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Falków (Distrikto Tomaszowski) 11 personojn; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis en Litogoŝĉ polon kun kelkaj ukrainaj familioj, kiuj kontraŭstaris al sangaj kampanjoj de pola loĝantaro; Operaco Reinhardt: ĉ. 550 judoj estis deportitaj de Ŝtip (Nord-Makedonio) al germana-nazia ekstermejo Treblinka; Ĉefa Sekur-Oficejo de Tria Regno eldnonis instrukcion laŭ kiu ĉiu polo kun verdikto de pli ol duonjaro da mallibero post paso de la puno devas esti transdonita al Gestapo kaj sekve sendita al koncentrejo ĝis fino de la milito; al la koncentrejo Mauthausen-Gusen germanoj alveturigis 81 polojn; Orienta Fronto: 3-a Kirasita Armeo de Voroneĵa Fronto en antaŭurboj de Ĥarkivo batalis kontraŭ germana sturma grupiĝo; Turkio: alveno al Ankaro de brita militara misio; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Stuttgart
- 1944: En Małogoszcz taĉmento de subleŭtenanto "Wilk" (Lupo) el Pola Enlanda Armeo atakis kaj haltigis trajnon kun feriantaj soldatoj de Wehrmacht, veturanta el Orienta Fronto al Tria Regno; soveta registaro deklaris al la finna ke ĝia respondo ne estas kontentiga, kaj decidis ligi kun Italio senperajn diplomatiajn rilatojn; dua soveta okupado de Pollando: en vilaĝo Hudy en Vilno-regiono brigado de Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ sovetaj sekurecservoj, la Popola KGB
- 1945: En Katowice aperis komunista ĵurnalo "Gazeta Robotnicza" (Laborista Gazeto); usona 8-a Aviada Armeo atakis Kilon (709 tunoj da bomboj), Bremenon (per 861 tunoj) kaj Hamburgon; RAF atakis Essen (4700 tunoj da bomboj); usona 21-a Bomba Komando atakis Nagojon; deklaro de japana registaro pri likvido de la franca protektorato kaj kolonia statuso super Hindoĉinio; Imperio de Vjetnamio: imperiestro de Annam Bảo Đại proklamis sendependecon de Vjetnamio
- 1945: Unuaj liberaj elektoj por vilaĝaj, urbaj kaj distriktaj estraroj komenciĝis en Makedonio, daŭrantaj ĝis la 25-a de marto - partoprenis virinoj, homoj pli ol 18-jaraj, kaj membroj de Jugoslava Popola Armeo voĉdonis la unuan fojon
- Postmilito - Germanaj militkrimoj dum la dua mondmilito:
- 1946: Britaj trupoj kaptis Rudolf Höß, komandanton de la germana-nazia koncentrejo en Aŭŝvico
- 1947: En Varsovio komenciĝis proceso de Rudolf Höß, fondinto kaj unua komandanto de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau - la 2-an de aprilo oni verdiktis mortpunon, kiu plenumiĝis du semajnojn poste en tiu ĉi koncentrejo per pendumo
- 1951: Asocio de Polaj Ĵurnalistoj fondiĝis en la periodo de stalinismo
- 1951: Unuaj Aziaj Ludoj finiĝis en Nov-Delhio
- 1956: En "Po prostu" (Simple) aperis kolektiva artikolo i.a. de Jan Olszewski "Renkonte al homoj el Pola Enlanda Armeo" - la teksto alvokis al rehabilito de Anatemitaj Soldatoj kaj estis unu el la pli gravaj simboloj de malstalinigo
- 1959: La 4-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Cannes
- 1966: Premiero de pola filmo La faraono, reĝisorita de Jerzy Kawalerowicz kaj bazita sur la romano La Faraono de Bolesław Prus (esperantigita)
- 1968: Pola Popola Respubliko: parlamentanoj de la katolika rondo "Znak" postulis parlamentan kontrolon pri brutaleco de Civitana Milico kaj bato de felietonisto Stefan Kisielewski fare de "nekonataj kaŭzintoj"
- 1973: Héctor José Cámpora venkis en prezidenta baloto en Argentino
- 1977: Komunistoj demisiis lastan reĝon de Laoso Savang Vatthana
- 1980: Germana Instituto de Pola Kulturo fondiĝis en Darmstadt iniciate de Karl Dedecius
- 1983: Bob Hawke iĝis ĉefministro de Aŭstralio
- 1985: Miĥail Gorbaĉov iĝis ĝenerala sekretario de KPSU - unu tagon post morto de Konstantin Ĉernenko
- 1990: Litovio anoncis sendependecon kiel la unua el post-sovetaj ŝtatoj — post manifestacioj kontraŭ sovetia regado iĝis la unua balta ŝtato, kiu deklaris sian sendependecon de Sovetunio, kies parto ĝi estis ekde 1940
- 2000: Ricardo Lagos iĝis prezidento de Ĉilio
- 2003: Dum inaŭgura sesio de Internacia puna kortumo oni ĵurigis 18 unuajn juĝistojn
- 2004: Terorismaj bombadoj atakis la trajnsistemon de Madrido - interalie en la trajnstacidomo Atocha
- 2006: Michelle Bachelet kiel unua virino iĝis prezidentino de Ĉilio
- 2010: Sebastián Piñera iĝis prezidento de Ĉilio - dum la inaŭguro tertremo atinginta forton de 6,9 Mw trafis la regionon Libertador General Bernardo O'Higgins proksime al la urbo Piĉilemo, kaŭzante vastan damaĝon
- 2011: Japanio: sekve de tertremo de Sendajo kaj posta cunamo estis damaĝita en Fukuŝimo la nuklea centralo - 19 mil personoj pereis kaj pli ol 6 mil vundiĝis (la plej granda okazaĵo post katastrofo de Ĉernobilo)
- 2012: Milito en Afganio: usona soldato masakris 16 civilulojn apud urbo Panĝvaj en Provinco Kandahar
- 2013: 99,8% inter voĉdonantoj en referendumo sur Insuloj Falklandoj postulis ĝisnunan statuson de la insularo kiel brita transmara teritorio
- 2014: Michelle Bachelet la duan fojon iĝis prezidentino de Ĉilio
- 2015: 17 personoj pereis kaj 55 vundiĝis en incendio de komerca centro en Kazano, la ĉefurbo de Tatarstano
- 2018: Sebastián Piñera la duan fojon enposteniĝis kiel prezidento de Ĉilio
- Kronvirusa malsano de 2019:
- 2020: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis pandemion pro disvastiĝo de kronviruso — la epidemio komenciĝis en Uhano (Ĉinio)
- 2021: Eŭropa Komisiono permesis enkonduki al la merkato de Eŭropa Unio la kvaran, unuporcian vakcinon (de internacia usona konzerno Johnson&Johnson); Danio, Norvegio kaj pli frue Litovio, Aŭstrio, Italio prokrastis aplikadon de vakcino de la brita-sveda konzerno AstraZeneca pro trombaj-emboliaj komplikaĵoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 16-a tago de la rusa agreso: pasinttage pereis 266 rusiaj soldatoj pro likvido de 2 grandaj soldatkolonoj, kaj estis paffaligitaj 10 atakaviadiloj — laŭ prezidento Volodimir Zelenskij ĉi-tage estas strategia turnopunkta tago en la milito, kaj Rusio devus respondi pro pripafo de humanitaraj koridoroj kaj survoja dismeto de teraj minoj
- 2023: 381-a tago de la rusa agreso: Rusio ĝis nun elpafis 821 raketojn al teritorio de Ukrainio kadre de 15 amasaj atakoj, kaj ĉi-jare pli ol 40 raketaj atakoj al Ĥarkivo; de februaro al „Ofensiva Gvardio” anoncis sin ĉ. 28 mil ukrainoj; laŭ ukraina stabo pasinttage la invadintoj perdis ĉ. 1 010 soldatojn, 10 tankojn, 20 kirasitajn transportilojn kaj kelkajn aliajn armilojn; rusa raketa atako damaĝis gasdukton en Zaporiĵo;
- Mondreago: Rusio: WWF estas "eksterlanda agento"
Naskiĝoj
- 1544: Torquato Tasso, itala poeto, reprezentanto de renesanco, aŭtoro de epopeo pri la unua krucmilito kaj la sieĝo de Jerusalemo (m. 1595)
- 1679: Leopold Anton von Firmian, germana-aŭstra ekleziulo (m. 1744)
- 1725: Henry Benedict Stuart, angla nobelo, la kvara kaj lasta jakobita heredanto (m. 1807)
- 1726: Louise d'Épinay, franca verkistino flirtanta kun Jean-Jacques Rousseau kaj Friedrich Melchior Grimm (m. 1783)
- 1754: Juan Meléndez Valdés, hispana poeto kaj politikisto, reprezentanto de klerismo, membro de Real Academia Española (m. 1817)
- 1785: Eleonore Prochaska, germana kuiristino kaj heroino kontraŭnapoleona (m. 1813)
- 1811: Urbain Le Verrier, franca astronomo, matematikisto kaj meteologo specialiĝinta pri la mekaniko ĉiela (m. 1877)
- 1814: Friedrich Martersteig, germana pentristo (m. 1899)
- 1818: Henri Sainte-Claire Deville, franca inĝeniero kaj kemiisto, prilaborinta metodojn de industria produktado de aluminio kaj magnezio, membro de la Franca Akademio de Sciencoj (m. 1881)
- 1822: Joseph Bertrand, franca matematikisto kaj edukisto, kies postulo estis pruvita de Pafnutij Ĉebiŝov (m. 1900)
- 1823: Albert Pákh, hungara ĵurnalisto, membro de la Societo de Dekopo (m. 1867)
- 1827: Franz Magnus Böhme, germana muzikteoriisto kaj pedagogo (m. 1898)
- 1832: Hermann Kluge, germana filologo, bibliotekisto, teologo kaj instruisto (m. 1914)
- 1847: Sidney Sonnino, ĉefministro de Italio (m. 1922)
- 1847: Hans Widmann, aŭstra historiisto (m. 1928)
- 1856: Gotthold Gundermann, germana filologo klasika (m. 1921)
- 1862: Eduard Scheidemantel, germana eldonisto kaj filologo (m. 1945)
- 1880: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo, membro de Transilvania Ekonomia Asocio (m. 1948)
- 1886: Edward Rydz-Śmigły, marŝalo de Pollando, generalo en la pola-bolŝevika milito, Supera Komandanto de Polaj Armitaj fortoj en la defenda milito de 1939 (m. 1941)
- 1890: Vannevar Bush, usona inĝeniero kaj inventisto kontribuinta al estigo de la Projekto Manhattan, kreinto de komputila reto kaj hiperteksto (m. 1974)
- 1894: Otto Grotewohl, germana libropresisto, politikisto (m. 1964)
- 1894: Pál Balkányi, hungara bankoficisto, ĉefdelegito de UEA kaj ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, kontribuinta pere de Esperanto al skoltismo, Internacia Foiro, "Literatura Mondo", "Hungara Vivo", ĉefa aktivulo de Esperanto-movado en Hungario, kaj en intermilita periodo (m. 1977)
- 1899: Frederiko la 9-a, reĝo de Danio el dinastio Glücksburg (m. 1972)
- 1902: István Kovács, rumania hungara memuaristo (m. nekonata)
- 1906: László Bánhidi, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (m. 1984)
- 1907: Helmuth James Graf von Moltke, germana militara juristo, membro-fondinto de Germana kontraŭnazia rezistado, ekzekutita (m. 1945)
- 1907: Georg Maurer, germana verkisto kaj tradukisto (m. 1971)
- 1910: József Csáki-Maronyák, hungara pentristo, instruisto kaj profesoro (m. 2009)
- 1916: Harold Wilson, ĉefministro de Britio kontribuinta al kreo de la Malferma Universitato (m. 1995)
- 1920: Benjamin Ferencz, usona juristo, akuzisto dum la nurenbergaj procesoj (m. 2023)
- 1921: Ástor Piazzolla, argentina komponisto de la argentina tango, virtuozo de bandonio (m. 1992)
- 1922: Cornelius Castoriadis, greka-franca filozofo, socialisto kaj psikoanalizisto, kunfondinto de la grupo Socialismo aŭ barbareco, aktivulo de Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) (m. 1997)
- 1922: Attila Péter, rumania hungara instruisto pri matematiko-fiziko, lokhistoriisto (m. 2016)
- 1927: Joachim Fuchsberger, germana aktoro kaj moderigisto (m. 2014)
- 1928: János Gergely, rumania hungara botanikisto, ĉefkunlaboranto de la Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca (m. 1989)
- 1930: Iván Sándor, hungara verkisto kaj literaturisto, ricevinto de la Kossuth-premio
- 1931: Rupert Murdoch, aŭstralia eldonisto, usona civitano, estro de News Corporation, miliardulo
- 1933: Sandra Milo, itala aktorino (m. 2024)
- 1936: Antonin Scalia, usona juristo, juĝisto de la Supera Kortumo de Usono (m. 2016)
- 1936: Harald zur Hausen, germana Nobelpremiita kuracisto, virusologo (m. 2023)
- 1939: John C. Wells, angla lingvisto, vortaristo, profesoro pri fonetiko kaj sekretario de Internacia Fonetika Asocio, estrarano kaj prezidanto de UEA, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, gvidanto de Esperanto-Asocio de Britio, Londona Esperanto-klubo kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto, partoprenanto de Pasporto al la tuta mondo, aŭtoro de la studo Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
- 1950: Bobby McFerrin, afrikusona ĵaza kantisto de voĉa muziko kaj dirigento, konata de la diraĵ-kantigo de Meher Baba
- 1951: Dezső Palotás, rumania hungara poeto, verkisto, grafikisto (m. 1999)
- 1952: Douglas Adams, brita verkisto, aŭtoro de sciencfikcia verko La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio, parte rete legebla en esperanto (m. 2001)
- 1952: Zoltán Balogh, hungara-germana grafikisto en la universitato de Ulm
- 1952: Ricardo Martinelli, prezidento de Panamo, entreprenisto
- 1953: László Bölöni, rumania hungara futbalisto, trejnisto
- 1954: Péter Dukász, rumania hungara aktoro, reĝisoro (m. 2015)
- 1955: Nina Hagen, germana punka kantistino
- 1955: Povilas Jegorovas, litova advokato, sekretario de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, estrarano de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj de Universala Esperanto-Asocio, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, ĉefdelegito de UEA, membro de Societo Zamenhof, iniciatinto de UK 2005 kaj prezidanto de Loka Kongresa Komitato, organizanto de pluraj Baltiaj Esperanto-Tagoj de 1983 ĝis 2019, redakciano de "Litova Stelo", gajninto de la subvencio Cigno kaj tiu de Fondaĵo Grabowski, premio Spegulo, Esperantisto de la Jaro
- 1958: Ghazi al-Javar, araba ŝejĥo, provizora prezidento de Irako
- 1959: Elisabeth Schroedter, germana politikistino, membrino de Eŭropa Verda Partio
- 1967: Grzegorz Braun, pola reĝisoro de dokumentaj filmoj, i.a. pri Smolensk, scenaristo, publicisto, universitata lekciisto
- 1975: Buvajsar Sajtijev, rusia liberstila luktisto
- 1981: Annamari Dancs, rumania hungara kantistino
- 1982: Lindsey McKeon, usona filma aktorino
- 1989: Anton Jelĉin, usona aktoro rolinta en Star Trek (m. 2016)
Mortoj
- 222: Elagabalo, romia imperiestro konata de sia krueleco kaj amuziĝemo, murdita (n. 204)
- 1198: Maria de Francio, franca regentino de Ĉampanjo (n. 1145)
- 1514: Donato Bramante, itala arkitekto kaj pentristo, aŭtoro de la Baziliko Sankta Petro de Romo (n. 1444)
- 1575: Matthias Flacius, kroata teologo, humanisto kaj reformisto, movadestro de Gnesioluteranoj, (n. 1520)
- 1602: Emilio di Cavalieri, itala komponisto, orgenisto, diplomato, koreografo kaj dancisto, membro de la Roma Skolo (n. ĉirkaŭ 1550)
- 1607: Giovanni Maria Nanino, itala komponisto kaj instruisto de renesanco (n. ĉirkaŭ 1544)
- 1685: Marx Augustin, aŭstra baladisto konata per la kanto O du lieber Augustin
- 1786: Jacobus Bellamy, nederlanda poeto (n. 1757)
- 1809: Ambrus Miklós, hungara franciskano, pastro kaj verkisto (n. 1744)
- 1817: György Aranka, hungara verkisto kaj sciencorganizanto, filo de György Aranka (episkopo) (n. 1737)
- 1833: Franz Passow, germana klasika filologo kaj leksikografo (n. 1786)
- 1839: László Gorove, hungara verkisto (n. 1780)
- 1844: Karoline Paulus, germana verkistino kaj tradukistino (n. 1767)
- 1845: Johnny Appleseed, usona misiisto, pioniro de stikado (n. 1774)
- 1873: Samuel Friedrich Diez, germana pentristo (n. 1803)
- 1884: Levi Herzfeld, germana rabeno (n. 1810)
- 1888: Friedrich Wilhelm Gesenius, germana filologo kaj pedagogo (n. 1825)
- 1890: Johann Gildemeister, germana orientalisto kaj protestantisma teologo (n. 1812)
- 1899: Mór Than, hungara pentristo, reprezentanto de realisma pentrarto kaj impresionismo (n. 1828)
- 1901: József Málik, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1849)
- 1908: Edmondo De Amicis, itala ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de la Italaj Rakontoj, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1846)
- 1924: Helge von Koch, sveda matematikisto, kreinto de unu el la plej konataj fraktaloj - la neĝero de Koch (n. 1870)
- 1926: Siener van Rensburg, buro de la nuna Sud-Afriko, kalvinisma profeto antaŭdirinta etnajn tumultojn en Eŭropo antaŭ la tria mondmilito (n. 1854)
- 1930: Silvio Gesell, germana ekonomikisto elmigrinta al Argentino, fondinto de la liberekonomi-teorio kaj esperantisto, kies ideojn realigas svedaj esperantistoj pere de fondita WIR-Banko-Kooperativo (n. 1862)
- 1931: Friedrich Wilhelm Murnau, germana reĝisoro, konata de la filmo Sunrise (n. 1888)
- 1935: Géza Ferenczy, hungara, rumania hungara advokato, redaktoro, politikisto (n. 1866)
- 1941: Viktimoj de la germana Eksterordinara Ekstermiga Agado de polaj intelektuloj malliberigitaj en Pawiak kaj ekzekutitaj en Palmiry
- Stefan Kopeć, pola biologo kaj endokrinologo, pioniro pri endokrinologio de insektoj (n. 1888)
- Kazimierz Zakrzewski, pola historiisto kaj publicisto, bizancologo, sindikatisto, esploristo de totalismoj (n. 1900)
- 1944: Hendrik Willem van Loon, usona verkisto kaj ĵurnalisto, kies libron Rigardu la Teron esperantigis Georgo Saville (n. 1882)
- 1946: Ahmad Kasravi, irana lingvisto, historiisto, reformisto kaj filozofo, aŭtoro de la verko pri la Persa Konstitucia Revolucio, ankaŭ Esperanto-konanto, murdita (n. 1890)
- 1947: Victor Lustig, trompisto kaj kavalir-fripono, la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon" (n. 1890)
- 1954: Pius Parsch, aŭstra-morava teologo kaj aŭgustenano (n. 1884)
- 1955: Alexander Fleming, skota Nobelpremiita kuracisto kaj bakteriologo malkovrinta penicilinon (n. 1881)
- 1957: Richard E. Byrd, usona aviadilisto, kontradmiralo kaj pioniro de polusa esplorado (n. 1888)
- 1960: Roy Chapman Andrews, usona esploristo, aventuristo kaj naturalisto, direktoro de la Usona Muzeo de Natura Historio, inspirinta kreadon de fikciulo Indiana Jones (n. 1884)
- 1970: Győri Illés István, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1872)
- 1971: Eŭgeno Bokarev, sovetia lingvisto, profesoro pri naĥ-dagestana lingvaro, kungvidanto de la Sovetrespublikara Esperantista Unio, fakdelegito de UEA pri lingvoscienco, vicprezidanto de Mondpaca Esperantista Movado, lekciisto dum UK 1966, membro de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de "Language Problems and Language Planning", aŭtoro de la Rusa-Esperanta Vortaro kaj Esperanta-Rusa Vortaro (n. 1904)
- 1978: Claude François, franca kantisto konata de la diskoteka muziko (n. 1939)
- 1981: Kazimierz Kordylewski, pola astronomo, malkovrinto de polvaj lunoj ĉirkaŭ la Tero (n. 1903)
- 2002: James Tobin, usona ekonomikisto (n. 1918)
- 2004: Pál Endre Szabó, rumania hungara juristo kaj lekciisto (n. 1920)
- 2006: Slobodan Miloŝeviĉ, prezidento de Serbujo kaj Montenegro, juĝita de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio (n. 1941)
- 2009: Péter Bacsó, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1928)
- 2010: Joachim Badeni, pola grafo, presbitero, dominikano, mistikulo, akademia animzorganto, aŭtoro de libroj (n. 1912)
- 2016: Jolán Balázs, rumana altsaltistino, dufoja olimpika majstro (n. 1936)
- 2016: Wincenty Smolak, pola bredisto de huculaj ĉevaloj, pioniro de ĉevalterapio en Pollando (n. 1942)
- 2017: András Kovács, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1925)
- 2021: Peter Patzak, aŭstra reĝisoro kaj aktoro (n. 1945)
- 2022: Rupiah Banda, prezidento de Zambio 2008-2011 (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Litovio: Tago de reakiro de sendependeco (1990)
- Pollando: Tago de Vilaĝestro
- Prakatolika Eklezio: Pola-Katolika Eklezio en Pola Respubliko – Festo de Nacia Eklezio
Tagoj de semajno
La 11-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.