100229 Jeanbailly | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 100229 Jeanbailly |
Aliaj nomoj | 1997 EJ50; 2002 RX80 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eric Walter Elst |
Dato de malkovro | 10-a de aŭgusto 1994 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Outer Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
590,685 Gm (3,948 AU) 449,435 Gm (3,004 AU) 731,935 Gm (4,893 AU) |
Discentreco | 0,2391 |
Meza anomaliangulo | 92,698° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 4,755° |
Periodo | 2865,789 tagoj (7,846 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
163,929° |
Argum. de periapsido | 197,208° |
Terdistanco - Minimuma |
299,467 Gm (2,002 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8,863 ± 0,190 km |
Rotacia periodo | ~4,7 tagoj (112,945 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,090 ± 0,017 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,9 |
100229 Jeanbailly estas malgranda, malhela, kaj malrapide rotacianta asteroido de la ekstera asteroida zono, ano de la Hilda grupo, tie estas en orbita resonanco 3:2 kun Jupitero.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 10-an de aŭgusto 1994 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla de ESO en Ĉilio.
Nomo
Ĝi estas nomita en memoro de la franca astronomo, matematikisto kaj framasono Jean Sylvain Bailly (1736–1793). En 1759 li kalkulis orbiton por la venonta reapero de la Haleja kometo kaj en 1771 li publikigis sian eseon " Sur les inégalités de la lumière des satellites de Jupiter " (Pri la neegalecoj de la lumo de la satelitoj de Jupitero).
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (100001–101000) | Poste: |
---|---|---|
(100228) 1994 PH17 | 100229 Jeanbailly | (100230) 1994 PN18 |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.